equwal.com

norda naturo

Norda Naturo

Norda Naturo

Hilda Dresen

txt    mobi    pdf    epub

literaturo.esperanto.net recenzoj

Portato de Hilda Dresen

"Sxi rigardas sin plie tradukinto ol originala poeto. Ŝi ne estas prava. Ŝiaj tradukoj ja estas neproporcie pli multaj kaj ankaux pli konataj: kiu ne rememorus la belegan Visnapuu-tradukon: Orflava estas park', orflava estas koro, Du pasxoj en pereo ora. Orflava estas voj', orflava estas koro, Jen paro en pereo ora. - sed laux mia sento, sxia talento montrigxas plej libere ĝuste en ŝiaj propraj poemoj. En ili ŝia lingvo estas ankoraux pli elasta, pli esprimiva, pli harmonia. Melankolio estas la grundtono de sxia poezio. melankolio pri si kaj pri la homoj. Sed tio ne estas plorema sentimentaleco. Gxi simils al la morna koloro de la cxielo, tra kiu oni esperas, volas lumon. Tiu lum-espero donas tute apartan nuancriĉon eĉ al la grizo, kaj en ŝiaj printempaj bildoj gxi tremas en la ĝojo de plenumiĝo."

Kálmán Kalocsay, Dekdu poetoj, 1934.

Ĉi tiu libro estis bitlibrigita per la laboro de volontuloj. Volontulu kun ni!

PROLOGE
DE
E. LINNUSE kaj L. TÁRKONY

ilda Dresen naskiĝis en 1896, en arbarriĉa regiono de la distrikto Harju de Estonio. Ŝia patro estis forstisto; la familio estis granda: la patrino devis prizorgi kvin infanojn.

La poetino lernis en la Tallinn-a knabina mezlernejo ĝis 1913; en la sama jaro ŝi esperantistiĝis. Ekde 1916 ĝis sia emeritiĝo en 1956, ŝi laboris ĉe la poŝto, komence kiel telegrafistino kaj poste kiel radiotelegrafistino; ĝis 1917 en Kolga, de tiam en Tallinn.

Poezie labori en Esperanto ŝi komencis en 1922; de tiam aperis de ŝi poemoj kaj poem tradukoj en diversaj gazetoj kaj revuoj (Literatura Mondo, Heroldo de Esperanto, La Praktiko , La Nova Epoko, Norda Prismo, La nica Literaturo Revuo, La Suda Stelo, ktp). La tradukado al ŝi ĉiam ŝajnis kaj ankoraŭ nun ŝajnas pli grava ol la originala verkado: ŝi tradukas ne nur el la estona, sed ankaŭ el la rusa, germana kaj aliaj lingvoj. Pluraj kantoj en ŝia traduko aperis en la kantaro Estonaj Kantoj, kaj en Estona Antologio. Proksimume kvindek estonajn aŭtorojn ŝi konatigis per tradukoj prozaj kaj versaj. En apartaj libroj aperis Elektitaj Versaĵoj de Marie Under — eble la apogeo de ŝia tradukarto — kaj Horizontoj de Johannes Barbarus. Pluraj ŝiaj poemtradukoj troviĝas en Versoj Elektitaj de Sergej Jesenin.

Krom tio ŝi havas vastan korespondadon kun diversnaciaj geesperantistoj en la tuta mondo, rimarkindan kontakton kun pluraj eminentaj poetoj. Al sia korespondamiko Miloš Lukáš ŝi helpis traduki el la estona en la ĉeĥan lingvon interalie ankaŭ la popolepopeon Kalevipoeg, baldaŭ aperontan. Ŝi havas grandajn meritojn per la diskonigo de la estona poezio en la tuta mondo. Multaj esperantistoj literaturemaj en- kaj ekster-landaj konsultas ŝin pri lingvaj kaj poeziaj demandoj, petas ŝian opinion kaj konsilon pri siaj verkaĵoj; do ŝin, ĉiam helpopretan, oni povas rigardi ankaŭ kiel instruantinon de nia lingvo kaj poezio.

El ŝiaj originalaj poemoj pluraj aperis en la poemaro Dekdu Poetoj, redaktita de K. Kalocsay (1934) kaj en Esperanta Antologio, redaktita de W. Auld (1958). Kelkaj ŝiaj poemoj estas tradukitaj antaŭ en naciajn lingvojn, ekzemple en la kroatan, ĉinan kaj francan.

K. Kalocsay en la enkonduko de Dekdu Poetoj skribas pri ŝi: Ŝi rigardas sin pli tradukinto ol originala poeto. Ŝi ne estas prava. Ŝiaj tradukoj ja estas belegaj, sed laŭ mia sento ŝia talento montriĝas plej libere ĝuste en ŝiaj propraj poemoj. En ili ŝia lingvo estas ankoraŭ pli elasta, pli esprimiva, pli harmonia.

Ŝian poezion K. Kalocsay samloke karakterizas jene: Melankolio estas la grundtono de ŝia poezio; melankolio pri si kaj pri la homoj. Sed tio ne estas plorema sentimentaleco: ĝi similas al la morna koloro de la ĉielo, tra kiu oni esperas, volas lumon. Tiu lum-espero donas tute apartan nuancriĉon eĉ al la grizo, kaj en ŝiaj printempaj bildoj ĝi tremas en la ĝojo de plenumiĝo.

W. Auld en la enkonduko do la Antologio skribas pri ŝi, ke ŝi daŭrigis sian laboron ĉefe sur la kampo de tradukado, kaj nur lastatempe povis reveni en niajn vicojn. Tiu ĉi volumo tamen pruvas, ke la poetino ne ĉesis flegi sian originalan poezion, ĝi montras ja el ĝi konsiderindan riĉon de rikolto.

* *

Post la preciza kaj intima informodono de la samlandanino, mia tasko estas rigardi la poetinon kaj ŝian poezion de iom pli malproksime, per iom pli fremdaj eĉ se de malproksime, mi intimiĝis al la poezio de Hilda Dresen, de kiam ŝiaj unuaj poemoj aperis en Literatura Mondo. Mi povus diri, ke la karakterizo, kiun K. Kalocsay donis pri ŝia poezio, validas ankaŭ nun, sed kompreneble ĝi ne elĉerpas la tutan riĉon de ĉi tiu poezia floraro, multe pli abunda ol tempe de Dekdu Poetoj. Tiam temis pri kelkaj suspiroj, nun temas pri tuta vivo.

Ĉi tiu poezio, se oni proksimiĝas al ĝi mod-adore kaj modern-afekte, povas ŝajni aŭdace simpla kaj arogante senpretenda. Nun, en la poezia mondo de la rafinita senco-kaŝo kaj majstre pimpigita sentezeco kaj sensintezeco, necesas certa kuraĝo kanti tiel senpere kaj senimplike. Sed se oni liberigas sin de tiuj tempokatenoj, iom post iom oni tamen venas sub la efikon de ĉi tiuj poemoj, kantataj kun la varma melodieco de virina voĉo. En tiuj poemoj montras sin animo, kiu malfacile malfermiĝas al la homoj, sed kune spiras kun la naturo, kune vivas kun la arboj kaj floroj: ĝi montras sin kvazaŭ nevole, kvazaŭ por ree kaŝiĝi. Tiu hontema kaŝigado, trarompata — eble sub la influo de la Under-a poezio — de momentoj de konfesemo, faras ĉi tiun tiel simplan poezion tamen ne nur alloga, sed ankaŭ ekscita.

Kelkaj poemetoj, precipe pri floroj, certe ĉarmos infanojn. Per tio ili kompensas pli kaj pli senteblan mankon en nia Movadeto, ĉar en Esperanto ni apenaŭ havas tian porinfanan kaj tamen ne pseŭdo-naive lispantan poezion.

Mi deziras al ĉi tiuj poemoj viglan vivon sur multaj lipoj kaj en multaj koroj, kaj mi estas certa, ke ĉi tio ne estas vana deziro.

NORDA NATURO

Kiel pinet’ baraktanta en marĉo senfunda,
kiun enue ornamas nur musko abunda,
estas la norda naturo obstine persista,
melankolie rezigna, sed ne pesimista,
ĉar en la marĉolagetoj ja sin respegulas
ne nur la nuboj, sed ankaŭ ĉielo lazura,
super la marĉopinetoj brilegas kaj brulas
dum noktohoroj la steloj en alt’ senmezura,
kaj en aŭtun’ la eriko abunde ekfloras,
violkoloras kaj dolĉe, miele odoras,
dum postrigardas la marĉo senspire, sopire
la forflugantajn gruarojn, voĉantajn forire.

SEZONOJ

PRINTEMPIĜO

Frosta ja estas ankoraŭ aero,
vintra humoro karcere nin kradas,
sed en branĉaro petolaj paseroj
flaras printempon, pepante saltadas.
Batas jam ĉie la penda glacio
takton gajigan: ĝi gutas kaj gutas,
ĉar de la blua ĉiel’ sunradio
ĝin per varmiga rideto surŝutas.
Vento skuadas pordegojn kaj klakas
kiel bubaĉ’ per fenestrokovriloj,
homojn surstrate aroge atakas,
ŝiras el kap’ de virinoj kaj viroj
pensojn mucidajn, sin ĉien enŝovas,
vintran humoron senreste forblovas.

FRUPRINTEMPO

Post la vintra muto
por printemp-saluto
sin traboras la galantoj,
sonas gajaj sturnokantoj,
varma sun’ ridetas
kaj la ter’ demetas
sian pelton (bonan vintre),
sin sunbanas nudiĝinte,
tiklas nin je l’ koro
freŝa hum-odoro.
Alno- kaj salik-amentoj,
kiujn lulas freŝaj ventoj,
flavan florpulvoron,
sian ortrezoron,
per ventblovoj disflugige
ŝutas, ŝutas jam prodige,
ĵetas rivereto
for kun ĝojimpeto
la kirason el glacio;
kia gaja sensacio:
nun libere kuri,
danci kaj plezuri,
kirle-lirle ŝaŭmon ĵeti,
al la ĉielblu’ koketi!

PRINTIMPE

Sur la parkvojoj petole kuradas infanoj,
levas ĉielen jam siajn kandelojn kaŝtanoj.
Verdas la tero kaj bluas la mar’ kaj ĉielo,
korojn sopire ŝveligas blankanta ŝipvelo.
Ĉie vasteco, printempa aromo, sunlumo,
birda jubilo, senĉesa sonoro kaj zumo.
Kial ĉi tion mi kvazaŭ ne vidas, ne sentas,
kial ĉi-jare la koro obstine silentas?

PADUSO

Paduso, reĝino de l’ Nordo
kun blanka floraro,
unua printempa heroldo,
ornam’ de l’ kamparo.
En ĉiu ĝardeno vi floras,
en ĉiu korteto,
agrable kaj sorĉe odoras
en nokta kvieto.
Kaj kvazaŭ neĝeroj, hezite,
petal’ post petalo,
ŝutiĝas florar’ via glite
dum sia disfalo.
La blankaj petaloj enŝtelas
sin ĝis la homkoro,
kaj daŭre aromas kaj helas
en nia memoro.

BETULO

Malmulton bezonas okulo
por esti ravita:
jen tegis sin nuda betulo
per verdo subita.
Ho, kia belec’ senmezura:
betul’ beltalia
sur fon’ de l’ ĉielo lazura
en rob’ freŝfolia.
Kaj kvazaŭ amaton atendas
ĝi nun ornamite,
renkonte la branĉojn etendas
sopire kaj fide.

SOMERNOKTO

Jam vesper’ malfrua,
milde duonluma;
en branĉar’ senbrua
sonĝas vento zuma.
Kaŭras streĉorele
la arbustoj ĝibaj,
blankas floksoj hele
ĉe beraroj ribaj.
La silento muta
en la ĉambron fluas,
dum sopir’ akuta
la animon skuas.

AŭGUSTA NOKTO

Varma somernokt’ sen ventoumo,
dronas la ĝardeno en mallumo.
Sole tra fenestro falas bril’,
kvazaŭ ĝin ŝprucigus lumĵetil’.
Ĉio jam mutiĝis; tra l’ silento
milde vibras nur muzik-fragmento
kaj la fajfoj de lokomotiv’.
Agonii ŝajnas nun la viv’:
baldaŭ nur mallum’ kaj flor-aromo
restos ĉe la mutiĝinta domo,
nur ekfalas pomo jen kaj jen
kun obtuza son’ en la ĝarden’.
Tra la densa foliara tendo
flagre brilas stela firmamento,
laŭ ĉielovojoj stel’ post stel’
glitas fale…Longe la mister’
de ĉi tiuj steloj de aŭgusto
respegule brilos en la brusto.

FRUAŭTUNO

Ventojn, ventojn mi deziras,
tedas min la fraŭtun’,
je aceroj mi sopiras
flagretantaj en la sun’.
Kaj mi miras, kaj mi miras,
ke foliojn vent’ ne ŝiras.
La ĉielo plu ne bluas,
ĉie grizo kaj deprim’,
monotonaj horoj fluas
surde, surde tra l’ anim’.
Mi enuas, mi enuas,
kial arbojn vent’ ne skuas?
Sed se la natur’ purpuros,
brunos, flavos kiel or’,
la folioj tro maturos
kaj de l’ branĉoj falos for,
duonfluge mi plezuros!
Subpiede, dum mi kuros,
foliaĵo eksusuros.

ARBOJ

La printempaj arboj freŝfoliaj
kun burĝonoj dolĉe odorantaj
memorigas nin pri beltaliaj
junulinoj rave ekflorantaj.
Dum en florabundo ili dronas
en floraro roz- kaj blankpetala,
ja ilian bel-abundon kronas
senkulpeco, ne vantec’ banala.
En aŭtun’ la arboj kiel damoj
portas robojn pompajn, silk-susurajn
kaj paradas ŝike per ornamoj
kupraj, bronzaj, oraj kaj purpuraj.
Tiel sorĉsusure nin ekscitas
tiuj rafinitaj belulinoj,
ke nevole el memoro glitas
la printempaj ĉastaj junulinoj.

FAJREROJ KAJ FLAMOJ

Kiam floras la siringo,
ĉio ŝajnas por atingo
tiel simpla kaj facila.
Sed jam fine de julio,
post forfloro de l’ tilio,
kor’ fariĝas maltrankvila.
Ĝermas tristo sur korfundo
malgraŭ la somer-abundo,
la spikaro ore brila:
la somero, la maturo
memorigas pri tempkuro
al aŭtuno frondoŝira.
Kaj l’ aŭtuno sin anoncas,
arbojn kupras, oras, bronzas
por parad’ kolorjubila.
Pro flagrado de l’ aceroj
kaj purpur’ de l’ sorpoberoj
reviviĝas kor’ sopira.
Ree ravas ĝin mirakloj,
kaj ĝi revas sen obstakloj
flugi per magi’ altira…
Nin de l’ floroj, de l’ fajreroj,
al la flamoj de l’ aceroj
portas viv’ rapidflugila.

AŭTUNAJ STROFOJ

aŭtuno Aer’ kristala
la pensojn igas sobraj,
dum niajn sensojn
ekscite ebriigas
la pompoj fruoktobraj.
ĝardeno Ĝardeno mia
en blankaj floksoj dronas,
dum el arbustoj
la blankon ruĝaj riboj
embuske ekspionas.
pomoj Ankoraŭ pomoj
en la densej’ folia
acide verdas.
Ĉu ne parencas ili
al kor’ melankolia?
erikejo Mielodoras
la erikej’ kaj mutas
en sinforgeso.
Kaj en animon nian
miela dolĉo gutas.
aŭtuna suno La korojn, kiujn
sub sia jug’ posedis
la pluv’ kaj grizo,
septembra tago suna
per oro elaĉetis.
aŭtuna maro De l’ vent’ vipate
koleraj ondoj muĝas;
la sun’ subira
jen, kvazaŭ timiĝinte
sub horizonton fuĝas.
nokto Animon nian
la norda nokto luma
somere ravas,
sed selojn redonacas
la nigra nokt’ aŭtuna.

JUNIPERO

Al la ter’ sin kroĉas junipero forte;
kverkojn pli facile povus rompi vent’.
Ĝin malalt’ ne ĝenas, fartas ĝi komforte
sub la ofte griza norda firmament’.
Ĝi sur ebenaĵo dum somer’ modestas,
preter ĝi ni iras senrimarke for,
sed eĉ vintre plu ĝin verdaj pingloj vestas,
freŝe al okuloj, plaĉe al la kor’.
Kaj se ni oferas ĝin en nia domo,
kaj kraketsusure fajromortas ĝi,
per la elsuspiro de l’ animaromo
freŝon de arbaroj al ni portas ĝi.
Svarmas sur la branĉo erinace pika
butonetoj nigraj: bero apud ber’;
por nordanoj ĉiam kamarad’ amika
estas la tenaca simpla juniper’.

PINO

Forta vento blovas de la nordo,
ŝtorme vipas nokte kaj dum tag’
pinon, kiu staras sur marbordo —
ĝin mi ofte vidas en imag’.
Ĝi ne estas svelta pin’ arbara,
rekte sin streĉanta al ĉiel’,
tiu ĉi pinarbo apudmara
al hero’ similas el fabel’.
Bronĉobrakojn fortajn, muskolozajn
ĝi etendas larĝe super ter’,
kaj la ventatakojn furiozajn
spitas ĝi reziste kun fier’.
Bone, se kelkfoje hor’ trankvila
venas por kolekto de la fort’
al denova lukto malfacila,
al batal’ daŭranta ĝis la mort’.

AŭTUNA KREPUSKO

Trankvilo de krepusko milda,
de krepusk’ aŭtena,
nek homparol’, nek voĉo birda
en ale’ senluma.
De ie vibras kuprasone
plendo sonorila,
ekfloras en la kor’ burĝone
unu rev’ sopira.
Sopiro, kiu ne ekfloras
en printempo suna,
ĝi nur aŭtune eksonoras
en la kor aŭtuna.

AŭTUNA BETULO

Al N. Nikiforova

Jen staras aŭtuna betulo
en melankolio,
glitadas al ter’ kun susuro
foli’ post folio.
Ĝi staras inerta, senmova,
larmante sen ĉeso,
kaj ĝin plu sonsoli ne povas
eĉ suna kareso.
Ĉi tiun betul’ la okulon
ne longe altiras,
ne donas ĝi ian stimulon,
al kant’ ne inspiras.
Sed jen orkoloras apude
betulo pli ĝoja,
foliojn disŝutas ĝi lude
al koto survoja.
Ĝi semas, disĵetas malŝpare
sen ĉes’ ormonerojn,
la flavaj folioj grandare
surkovras la teron.
Ĝi sian ornamon fordonas
senplende; lamenton
kaj vanan bedaŭron ne konas,
nek vanan turmenton.
Ĝi scias: printempo revenos,
ekfloros amentoj,
disflugos orflava poleno
portata de ventoj.
Ĝi ree ekverdos, ekpompos
en rob’ orkolora,
kaj ĝian vivforton ne rompos
eĉ vintro rigora.
Ne vane ĉi tiu betulo
verdadis kaj flavis,
pri ia sekret’ de l’ naturo
ĝi sciojn ekhavis.
Kaj dank’ al ĉi tiu sekreto
ĝi eble ne veos,
eĉ kiam la blanka trunketo
falante pereos.

OKTOBRA PARKO

Per alspiro sobra
vin salutas
nun la park’ oktobra.
Ĉe l’ aleorandoj
duonnudas
la kaŝtangigantoj.
La foliojn ŝpare
ilin ŝutas,
plu ne malavare.
Iel ted-impresa
pluvo gutas
al la ter’ senĉese.
Benkoj pro ignoro
orfe mutas
en la park-izolo.
Sur ĉi tiuj benkoj
flustras nun silento
amovortojn
kun la morto.

PROTESTEMULO

Kiel kota maro
ondas trotuaro
en la abomena
grizo ĉirkaŭprena.
Tie, jen, infano,
kiun je la mano
la patrino gvidas,
spite ekrigidas
kaj laŭtege ploras,
iri plu ne volas.
Ho, tre prave estas,
ke li ekprotestas,
samon en ĉi horo
sentas ĉies koro.
Mi mem en imago
fuĝus de ĉi plago,
de glitema marŝo
en la kotomarĉo,
fuĝus per flugiloj
ien al sunbriloj.
Mi imagi provas,
sed apenaŭ povas,
ke nun ie pure,
gaje kaj lazure
la ĉielo brilas,
dum varmete spiras
kun parfumo spica
la ventet’ kaprica
kaj de mirit’ al mirito
flugas por amflirto.

NEĜEROJ

Ho kiel ĉarme!
Flirtas nun svarme
en la aero
flokoj petole,
helas sur tero
neĝ’ moltavole.
Kvazaŭ konkuro,
vigla vetkuro,
estas la bela
flugo senbrida
de la neĝera
fal rapida.
Blankidilia
balo gracia!
Flokoj ŝutiĝas
pli kaj pli glite,
ĉio mutiĝas
kvazaŭ sorĉite.

VINTRO

Kia neĝblanko sen lim’, sen mezuro,
kaj super ĉio ĉiela lazuro,
frosta sunbrilo,
muta trankvilo.
Kaj nia norda arbar’ konifera,
tiel pensema, fiere severa,
eĉ kiam muta,
muĝas ĝi tuta!
Vintro, vi frosta kaj tamen varmiga,
blankon kaj puron aspiri instiga,
via infano
estas nordano.

VINTRA VESPERO

Vintra vespero.
Ĉe l’ horizonto
ruĝas ĉielo,
kaj de sur monto
lumon sur maron
kaj en la valon
verŝas lumturo.
Tuta naturo
mutas solene
kaj sin serene
dormi preparas.
Apud aleo
kverka armeo
garde ĉestaras.
Sorĉa silento.
Neĝo briletas
kiel arĝento,
ombron surĵetas
tien gigantaj
arboj nigrantaj.
Ŝvebas nun fea
ĉarm’ elizea
super senvivaj
vojoj deklivaj.
Steloj ekardas
vibri kaj brili,
teron rigardas,
kaj ĝin eĉ ili
ŝajnas admiri.

VINTRA ĜARDENO

Blanko la ĝardenon tegas,
nun en ĝi la Vintro regas
froste kun kruelo.
Tamen, malgraŭ la malvarmo
nin alspiras ia ĉarmo
kvazaŭ de fabelo.
Daŭras tiu belo pura
de la blanko senmakula
pli ol dummonate,
blanko, nura blank’ ekstere
sur la branĉoj kaj surtere,
brile, delikate.
La pomarboj en kvieto
en la blanka tualeto
staras kaj silentas.
Kion en ĉi elegantaj,
de sunbrilo fajrerantaj
vestoj ili sentas?
Ili revas, ke ĉi blankaj
roboj ilin vestas dank’ al
ĉasta burĝonkrevo,
ĝis subite frostotreme
revekiĝas ili ĝeme
el ĉi varma revo.
Kaj printempe, en parado
de la blanko de l’ florado
skue eksiegos
ilin vintraj frostmemoroj,
kaj de ili falos floroj,
florpetaloj neĝos.

FROSTO

La rigora, kruda frosto
penetradas ĝis la osto.
Ŝirmi eĉ la pelt’ ne povas
kontraŭ tiu kruelulo,
sub kolumon ĝi sin ŝovas,
premas larmojn el okulo,
vangojn skrapas ungoj ĝiaj,
senindulgaj kaj glaciaj.
Eĉ en ganto frostas fingroj,
ilin kvazaŭ pikas pingloj,
nia buŝ’ per ĉiu spiro
elpuŝadas densan fumon,
grincas neĝo dum la iro,
prujno kovras felkolumon,
kaj griziĝas de ĝi haroj,
kiel de grizigaj jaroj.
Rapidege ĉiu paŝas,
sin plej baldaŭ hejme kaŝas.
Kiam venas nokto nigra,
senviviĝas ĉiuj stratoj,
paŭzas eĉ vagado migra
kaj miaŭo de la katoj.
Frosto rigidigi volas
ĉion, kie vivo bolas.

VENTO

Kirlante neĝon furioze,
sur ebenaĵ’ galopas vent’,
ĝi flugas, flugas senripoze,
ne haltas ĝi eĉ por moment’.
Sur voj’ timeme hom’ veturas,
kaj tremas, tremas, de la frost’,
la vent’ rikane preterkuras
kaj trapenetras lin ĝis ost’.
Incitas venton inertuloj
kaŭrantaj en senmova stat’,
dum ŝirmon serĉas la okuloj
kaj almozadas pri kompat’.
La venton nur kuraĝ’ imponas,
nur hom’ de l’ sankta malkviet’,
al li ĝi frate manon donas,
ke li kunkuru kun impet’.
Ĝi volas, ke dum kur’ ekardu
kaj palon perdu lia vang’,
ĝi volas, ke la hom’ sin hardu
kaj ŝtorme fluu lia sang’.

MARTO MILITTEMPA

Kia sensuna marto!
Neĝas, neĝas sen halto.
Per kvieto sensona
kaj falad’ monotona
volas la neĝo luli,
trankviligi la korojn,
el la anim’ forruli
la ĉagrenajn memorojn,
volas, ke ree pure,
pure kaj senmakule
brilu neĝo per blanko
sur verŝita homsango.

FLOROJ

HEPATIKO

Jen vi, floret’ bluvesta
de la printempo frua,
vi, hepatik’ modesta,
printempsalut’ unua.
Ho, kiel multe ĝuas
la koro ĉiujare,
se ree vi ekbluas
en la arbar’ grandare.
Ĉiele vi lazuras,
ĉielon vi konkuras,
kaj mi eĉ ne divenas,
ĉu vi de ĝi aŭ ĝi de vi
koloron sian prenas.

ANEMONOJ

Anemonoj, blankaj fruprintempaj floroj,
kiam mi vin vidas, karaj rememoroj
pri la infanec’, de fore tiel brila,
ŝvebas al mi dolĉe kun kares’ flugila.
Kiam freŝodoron vian mi enspiras,
kiu al printempa humodor’ similas,
io forgesita, kara kvazaŭ fea
ŝajnas revekiĝi por vivado rea.
Ree kun naivo scias mi deziri
sorĉajn neeblaĵojn, pri nenio miri,
ĉion kredi kiel en la frua aĝo,
kiel post libelo kuri post miraĝo.

KAMPOFLOROJ

Sur vojflankoj senombraj
por plezur’ de l’ okuloj
inter floroj sennombraj
bluas la kampanuloj.
Ilin siajn kalikojn
movas ventolulate,
milde softan muzikon
tintas plej delikate.
La muzikon ravite
veroniko admiras,
bluokule, medite
ĝi pri io sopiras.
Ĉiuflanken koketas
la liknid’ rozkolora,
kaj por ĉarmi ridetas
kun allogo petola.
Volupteme impresas
la orflava galio,
bonodor’ sur ĝi pezas
kiel dolĉa ebrio.
Aŭskultas kviete
la rondkapa knaŭtio,
sin fortunas diskrete,
cerbumante pri io.
Amsekretojn enkaŝas
blankpetalaj lekantoj,
kiujn ofte alpaŝas
por konsult’ geamantoj.
Strangajn revojn aspiras
la silen’ interesa,
veziketoj sopiras
pri ektuŝo karesa.
Kaj cejano rigardas
el la densa spikaro,
kun ĵaluzo ĝin gardas
la altkreska sekalo.
Pasas tago kaj drone
mortas ĉiu koloro,
same mortas sensone
kampanula sonoro.

KONVALOJ

Ĉu nur pompa roz’ konvenas
por donac’ al la amata?
Ĉu konval’ ne ĉarmoplenas
per parfumo delikata?
Sorĉaj sonoriloj etaj
sin al verda tig’ apogas,
tiel blankaj kaj diskretaj!
Ili ravas kaj allogas.
En bukedon kunligite
ili plenas de sonoro,
kiun aŭdos dolĉekscite
ricevint’ per sia koro.

POR KIU KUKAS KUKOLO?

Kiam bonhumore
kukuadas kukolo,
tiam bonodore
floras flava primolo,
tiam grandamase
en arbar-regionoj
helas blankoaze
sur la ter’ anemonoj,
kaj la koridalo
delikate gracia
ŝajnas rev’, ne realo
en kaŝej’ idilia.
Por la anemono,
koridal’ kaj primolo
dum printempa sezono
kukuadas kukolo.

TROLIOJ

Jen, en man’ troliojn orajn tenas
blonda kaj gracia junulin’,
ilin al la brust’ karese premas,
per la haroj tuŝas dum kapklin’.
Ravaj estas la troli-kapetoj
kaj ilia milda bonodor’,
ili kvazaŭ plenas de sekretoj,
same kiel la knabina kor’.
En proksimo staras juna knabo,
ensorĉite rigardadas li:
al li ŝajnas ŝia blonda kapo
same ora kiel la troli’.

GALIOJ

Apud vojoj kamporname
svarmas vi somere, tamen
nur malmultaj vian nomon
konas — oni preteriras
ne sciante, ke l’ aromon
plezurigan vi elspiras.
Ja orsteloj viaj etaj
estas fajnaj kaj diskretaj.
Kolektadas vi, galio,
ĉiujn donojn de julio,
la sunbrilon, la sunardon,
igas ilin or’ fascina
kaj aromo. Sed, singardon!
Ĉi aromo estas vina,
ebriiĝos kor’ abstina.

TROPEOLOJ

Tropeoloj vigle rampadas,
ĉiuloken ili invadas,
per skarlat’ kaj oro paradas.
Ankaŭ grimpi ili ja povas,
la fenestron lerte ektrovas,
la foliojn plumpajn enŝovas.
Kia admirinda fervoro:
ĉion kovri per la dekoro
de skarlata ruĝo kaj oro!

ASTEROJ

Asteroj ruĝkoloraj, delikataj,
ja senodoraj, tamen kor-ŝatataj!
Aŭtunkrepuske en la vaz’ kristala
vi ravas per la arda ruĝ’ petala.
Ho, larmokule mian palan koron
mi volus kaŝi nun en vian floron,
ke ĝi astersimile ekpurpuru,
ke ruĝa ardo ankaŭ ĝin saturu.

ERIKO

Floras la eriko, floras la eriko!
Bonodoro rava kaj abela zum’.
En kviet’ mirinda sole ĉi muziko
kaj kareso milda de l’ aŭtuna sun’.
Sidu nun aŭ kuŝu, kaj vi kvazaŭ dronas
en la lilaj ondoj de l’ eriko-mar’.
Tuta erikejo nun por vi aromas,
dum vi tiel kuŝas meze de l’ florar’.
Sed memor’ min kaptas kaj kun ĝi doloro
ŝiriĝanta kiel vea kri’ el mi:
Ho, se povus iu, kiun baras foro,
sur la erikejo kuŝi kiel mi.

TENERO

DEGELO

Brilas la suno, la suno! La neĝo fandiĝas,
brunaj senneĝaj makuloj videble grandiĝas!
Tiuj agrablaj oazoj en neĝa dezerto
plenas de laŭta, kortuŝe ĝojiga aserto:
same en kor’ io kreskas kaj kreskas senĉese,
kiam ĝin suno de amo surbrilas karese.

AMO

Estu la amo ĝardeno.
Ne ĝardenet’ ordinara,
sed kun floraro plej rara.
Ĝi per freŝec’ de mateno
kaj per diskreta aromo
ĉarmu la koron de l’ homo.
Kun zorgo tenera kaj peno
oni ĝin flegu: rimarku
misherbojn, tuj ilin elsarku.
Kaj ne forestos la beno:
tiu ĝardeno purfonta
estos neniam velkonta.

KREDU Aŭ NE KREDU

Kredu aŭ ne kredu tion,
am’ miraklojn povas sorĉi,
spire rompi la glacion,
el la ruboj perlojn forĝi.
Ĉu vi neas kun indigno?
Fakto tamen fakto restas.
Jen klarigo de l’ enigmo:
amo mem miraklo estas.

ESTUS SENSENCE…

Estus sensence de l’ branĉo deŝiri
frukton acerban en stat’ nematura.
Estus sensence tuj amon deziri
sub la influ’ de momento plezura.
Frukton acerban vi povos elkraĉi.
Ĉu ampromeson do same traktaĉi?
Frukton maturan de l’ arb’ ni atendas,
amon maturan la koro pretendas.

TENERO

Ja brulu kaj ardu
la amo, se vera!
Sed super ĝi gardu
la sento tenera.
La am’ la pasion
por vivi postulas,
sen ĝi iluzion
sensangan ni lulas.
Sed amo ja ŝajnus
nur ĝu’ efemera,
se multon ne gajnus
de l’ sento tenera.
sen ĝi ne ekĝermas
feliĉo serena
kaj sin ne malfermas
la pordo Edena.

RUĜAJ PAPAVOJ

Ruĝaj papavoj per sorĉo magia
vin loge altiras,
vin ebriiĝo kaj ardo pasia
el ili alspiras.
Ruĝajn papavojn en mia ĝardeno
vi ankaŭ kolektus,
al miozotoj, hedero, jasmeno
abunde alplektus.
Sed se papavojn per ruĝ’ okulravajn
vi tie ne vidos,
ĉu tuj enue vi el senpapava
ĝarden’ forrapidos?
Aŭ ĉe jasmeno en floroj dronanta
vi haltos dum iro,
kaj por moment’ forgesiĝos la granda
papavo-deziro?

SE NI DUBI ĈESOS…

Malgraŭ l’ anim’ romantika
regas nin ambaŭ skeptika,
akre pensema raci,
malgraŭ ke revojn ni vartas,
kiuj realon transsaltas,
duboj embuskas en ni.
Duboj embuskas, kaj tamen
koroj fidante sin ame
revas pri tia feliĉ’,
kiu en mond’ ne ekzistas,
ĝin ni aspiri persistas
sole en rev-ebriiĝ’.
Tamen, se dubi ni ĉesos,
kredi miraklojn sukcesos,
iĝos la revoj real’,
kiu superos per grando
ĉion, kaj plenos ĝis rando
nia feliĉo-pokal’.

VOLIS VI…

Volis vi, ke mi ne larmu,
larmoverŝe plu ne tristu,
ke mi kontraŭ plor’ min armu,
al la malesper’ rezistu,
ke rideti mi jam lernu
fidoplene, facilkore,
por malĝoj’ la koron fermu
ŝultroleve kaj ignore.
Se nun seninvite venos
la momentoj senkonsolaj,
mi por vi rideti penos
eĉ tra larmoj kontraŭvolaj.

FIDU MIN

Fidu min, malfermu la animon
sen fiera retenem’!
Kial via fido havu limon?
Sorĉe logu la ekstrem’!
Fidu min, ne kaŝu la internon,
estu plena de konfid’,
senŝeligu vian lastan kernon
kaj proponu sen hezit’!
Tiam senreziste sin malfermos
ankaŭ mia orfa kor’,
kaj kompreno inter ni ekĝermos
eĉ, mirakle, sen parol’.

KONFESO

Min al via brusto mi apogi volus,
ja animoj niaj certe ekparolus,
koroj niaj tremus de feliĉ’ subita,
plenumiĝus revo longe dorlotita.
Mi tre klare sentas: via kor’ matura,
kiun tiom hardis la sufer’ turtura,
firme mian koron povus al si ĉeni:
nur al vi povus fide aparteni.

ESTIS LA AMO NUR VORTO…

Estis la amo nur vorto,
vorto neniodira,
iĝis nun senco kaj sorto
al la anim’ sopira
Estis la am’ nur fabelo
en infanaĝ’ legita,
iĝis realo kaj vero
per via ven’ subita.
Via alven’ forskuegis
la letargion vintran,
kvazaŭ printempo revekis
koron ĝis nun mortintan.

SOLE POR VI

Dio min gardu,
buŝ’ mia ardu,
flustru senspire
sole por vi!
Mia okulo
estu spegulo
ĉiam perfekta
kaj sendifekta
sole al vi!
Mia animo
ĝis la vivlimo
estu regata,
ame legata
sole de vi!

PREĜO

Frumatene kaj vespere kvazaŭ preĝe mi ripetas,
kvazaŭ preĝe mi ripetas, kun ardanta koro petas:
mian amon pligrandigu ĉiu tago, ĉiu horo,
ĉiu horo la radikonjn plifirmigu en la koro.
Mia amo ne fariĝu nura floro ruĝpetala,
nura floro ruĝpetala, efemera kaj disfala,
sed ĝi iĝu arb’ alttrunka, branĉoriĉa, firmradika,
firmradika, kaj en ventoj senŝancela kaj fortika.
Ĝia kresko arbsimile ne ekkonu ian limon,
ne ekkonu ian limon kaj deŝutu ĉian timon!
Kiel arb’ postvivas homon, mia amo post morthoro,
post morthoro kiel beno vivu plu en via koro.

ANEMONOJN NE DEŜIRU…

Vi konsilis al mi pete
anemonojn ne deŝiri,
ed ĉu vere mi kviete
povus ilin preteriri?
Kelkajn anemonojn prenas
mi por vi de sub arbusto,
ke vi sentu, kiel plenas
ili de printempa flustro.
Ilin gardos mi ameme,
nur aŭtune al vi sendos,
kaj en ili vi kortreme
flustron de l’ printempo sentos.

SUBITE

Ĉu estis nur sonĝo aŭ tamen realo?
Post krev’ de burĝonoj, petal’ post petalo
ekstreĉis sin kiel ardanta flamlango,
kaj pompa kloraro, pli ruĝa ol sango,
disŝvelis triumfe, senbride, volupte,
sed tiam subite paliĝis abrupte
la fajra brileg’ de la floroj rubenaj,
ekneĝis sur ilin petaloj jasmenaj.

TURMENTA ATENDO

Kiel turmentas momento
de vana, vana atendo.
Kiel nun estus necesa
vorto konsole karesa.
Nun, tuj dirote ĝi savus,
sed ĉi potencon ĝi havus
nur senprokraste: pli poste
ĝi vin alspiros jam froste,
kaj restos de via korfebro
nur preme dolora funebro.

SENPOVE

Kiel estus eble al la am’ ordoni,
kaj al ĝi malhelpi en sekret’ burĝoni,
aŭ, se ĝi ekfloris, ĵeti sen tenero
ĝiajn rozpetalojn al la kota tero?
Kaj se la petaloj pro velkad’ ekpalas,
unu post alia la tero falas,
kiel estus eble ilin rekolekti,
kaj per sorĉ’ el ili vivan floron plekti?

NIA KORO

Ĉu ni povas do malfermi nian koron,
montri niajn dubojn, zorgon kaj doloron,
aŭ naive rozpetalojn de la ĝojo
ŝuti ambaŭmane sur la vivovojo?
Bone estus tiel vivi alekstere,
nin prezenti ĉiam klare kaj sincere,
ke sin montru al la mondo kun intimo,
kvazaŭ tra fenestro pura la animo.
Ve, sed kaŭras en rigardoj mok’ kaŝita,
eĉ komprenomontro estas hipokrita,
la okuloj ironiajn sparkojn ĵetas,
dum la buŝo flatojn kiel gurd’ ripetas.
Kaj nin trafas indiferenteco ŝtona
ĉie, ĉie, ve, eĉ de amiko bona.
Fine nia kor’ kaŝigas for de l’ koroj,
la animfenestron kovras frostofloroj.

AMIKO

Kiom nin ravas
la sorĉa muziko
kiun enhavas
la vorto amiko .
Tamen turmente
kompreni ni lernas,
ke evidente
soleco eternas.

TURMENTA SOLECO

Ni eĉ en soleco nia
nin ne sentos tute solaj,
kaj en kor’ melankolia
ne fariĝos senkonsolaj,
se en kor’ ni povas gardi
iun, kies kara bildo
ŝajnas ame alrigardi
kaj kun komprenema mildo.
Sed nin vere ekturmentas
tiam la solec’ anima,
se solecon ni eksentas
apud homo plej proksima.

ĜENA PENSO

Jen flugas tra la menso
pri vi subita penso,
hazarda, preskaŭ ĝena,
obtuze dolorplena.
En malkompreno ia,
duone ironia,
la buŝ’ ektremas lace,
sensange kaj grimace.
Sed en la koro muta
nenia sent’ akuta:
plenigas ĝin rezigno
miksita kun indigno.

MI NENION SCIAS

Mi nenion scias,
eble fantazias
kvazaŭ en nebul’,
kaj al mi mensogas
tio, kio logas
kiel sonĝa lul’.
Mi nenion scias,
sed min emocias
ia stranga brul’.
Eble vanas ĉio,
estas nur fikcio,
sapvezika nul’.
Mi nenion scias,
tamen erupcias
larmoj el okul’.

KIAL?

Kial do niajn amsentojn dorloti,
nin per revado freneza narkoti,
kial permesi al la fantazio
nutri animon per sorĉa vizio,
kial miraĝojn aspiri soife,
ilin kredante infane-naive?
Eble ĉi revoj impetaj kaj febraj
tute ne estas en viv’ atingeblaj,
eble nin ili nur tial altiras,
ĉar ni, memtrope, tro ilin admiras,
ĝis nin la vivo reala revekas,
ĉiujn fikciojn naivajn forstrekas.

KIAL KAŭZAS AL VI ZORGOJN?

Kial kaŭzas al vi zorgojn,
ke malŝpare antaŭ porkojn
viajn perlojn vi forĵetis,
ke denove al mensoga
amsopiro trompe loga
vi naive kredi pretis?
Ĉu vi ĵuras nun avari,
la animon ĉirkaŭbari,
por ke en la koro krusta
kuŝu resto de l’ trezoro,
perloj de la rid’ kaj ploro,
kiel en kesteto rusta?
Ne, ho ne! Ja eĉ trompiĝe
perlojn havas ni sufiĉe
por prodigi ilin riĉe.

RUĜAJ DIANTOJ

Amis ni ruĝajn diantojn. Mi foje promesis,
vin kun ĉi floroj akcepti. Kaj mi ne forgesis.
Belaj mi ilin imagis en tru’ de l’ butono,
sed vi ne venis. Sezonon sekvis sezono.
Poste mi iris, renkonte al alveturantoj,
ofte, por ilin akcepti, kun ruĝaj diantoj.
Ofte mi revis, sciante, ke vana la revo:
ankaŭ vi venos kaj ĝojos pri l’ floro-ricevo.
Veni ne eblis. Kaj sekvis printempon printempo,
revojn kaj revajn diantojn forblovis la tempo.
Ruĝajn diantojn mi amis kaj ami ne ĉesas,
malgraŭ ke ili la koron nun triste impresas.

SOLECO

Soleco, al koro vi estas bezona,
promesojn enhavas ĉi nomo belsona!
La koron vi ĉiam allogis, hipnotis,
vin ĉiam mi ame, ĵaluze dorlotis!
Neniam fidelon al iu vi rompas,
kruele ne mokas, senhonte ne trompas,
sen ia altrudo, per mano diskreta
vi logas nin for al izolo kvieta.
Se sangas la kor’ pro pasemo de l’ amo,
vi ĝin resanigas per via balzamo,
per brakoj karesaj, konsole brakumaj,
vi povas nin levi al altoj stel-lumaj.
Soleco, mizera ja estas la koro,
neniam fuĝinta al vi por konsolo,
ne konas ĝi tiam la larmojn amarajn,
abunde fluantajn kaj tiel bonfarajn.

HUMOROJ

NEADAPTEMO

Bone estus fidoplene, ĝojoprete,
en ŝaŭmantan vivon ĵeti min impete,
ke feliĉo min penetru kiel fulmo,
ke sen pez’ mi spiru per la plena pulmo.
Nun mi pensas, pluku ĝojon braketende!
Sen inerte miaj brakoj restas pende,
la feliĉon preteriran ne ekkaptas.
Mia kor’ sin al la vivo ne adaptas.

INDIFERENTO

La strato dronas en krepusko frua,
la vojoj ŝmacas, de neĝkoto plenas.
Neĝadas, sed la blankajn flokojn prenas
en sin surtere malpuraĵ’ disflua.
Jen, homoj grizaj, kun mien’ enua
laŭ la glitigaj trotuaroj venas,
per paŝ’ singarda la piedojn trenas
luktante lace kun la koto glua.
La sentoj kvazaŭ svenas en torporo,
la pensoj pigre venas, lame lacas,
la tuta vivo tedas kaj agacas.
Ho, se aperus, kvazaŭ meteoro,
nun io fajre brila kaj vekanta
al vivo el la ekzistado vanta.

VINTRA PROMENO

Kun paŝo apatie monotona
vagadas mi ĉe vintra sunsubiro
sur parkovojoj blankaj, sen deziro,
sen volo, sen ideo fruktodona.
Sub la ĉiel’, en grizaj nuboj drona,
nenia son’, nenia ventospiro,
trankvilo surda ĉie kaj trankvilo
en la animo surda, kvazaŭ ŝtona.
Ho, jen ekhelas antaŭ mi la vojo,
kaj, tra palpebroj duonfermaj, bela
ekŝajnas ĉio, kvazaŭ park’ fabela.
De kie venis ĉi subita ĝojo?
Ĉu tial iĝis en la kor’ serene,
ĉar vi pri mi nun pensas amoplene?

TAGOJ SENKOLORAJ

Intertempe ja okazas,
ke post tago tago pasas
senkolore, monotone,
kvazaŭ tute senbezone.
La anim’ pro malkompreno
embaraso kaj ĉagreno
rigidiĝas en atendo,
en silenta, surda plendo.
Sed ĝi senmotive plendas.
Ja la vivo ree fendas
la grizecon kaj enuon:
sentos vi aeralfluon,
ĝuos la ĉielobluon,
ne evitos ventoskuon…

SENSENTECO

Eble la koro nur ŝajnas sensenta,
froste malvarma kaj indiferenta,
ofte sub masko de morta kvieto,
senpasieco kaj ŝajna vegeto,
ardas kaŝite aspiroj kuraĝaj
— iel similaj al birdoj enkaĝaj —
kaj en ĝardeno de la fantazio
brilas kalikoj de floroj belformaj,
sed al realo neniel konformaj,
bonodorantaj nur je iluzio.

MALPLENO

Kial tiel preme
pezas la malpleno,
ke sub ĝi ni ĝerme
velkas de ĉagreno?
Pli ol la sufero
ĝia pez’ kurbigas,
pli ol malespero
al mortpensoj ligas.
Suĉe la malpleno
sorbas la medolon,
kvazaŭ per malbeno
murdas vivovolon.

MALBENITA HUMORO

Printempa sun’ la tutan mondon oras,
la koron tamen io morna boras.
Se venus ĝojo, pro la malafablo
ĝi fortimiĝus kiel de diablo.
Ĉar koncentriĝi mia vol’ ne povas,
inerte mi laborojn flankenŝovas;
en ĉi mucida, ranca, naŭza tedo
mi min okupas sole per oscedo.
Deprima antaŭsento, prem’ fantoma
sur mi pezegas, nigra kaj sennoma,
ĝi min timigas, ĝenas kaj ĉagrenas,
mi kore ĝin malamas kaj malbenas.
Kaj por elŝiri min el ĉi sufoko
mi min insultas kun incita moko:
Diable! Vi bezonus bonan frapon
aŭ freŝan akvon sur la pendan kapon.

MI SIRINGOFLOROJN HAVIS…

Mi siringoflorojn havis
multajn en ĉi tiu jar’;
la siringofloroj savis
iun el la viv-amar’.
La siringofloroj flustris
kun tenera kor-dorlot’
al animo, kie rustis
sentoj pro la vivokot’.
Mi siringoflorojn havis
ĉi-printempe en abund’,
ies koron ili ravis,
cikatriĝis ĝia vund’.

AVERTO

Ironion metu for,
gardu vin de piko moka;
kredu: ties pinto hoka
ŝiros vundon en la kor’.
Same plenas de ofend’
ankaŭ falsa vorto flata,
kaj min faros senkompata,
poste vin ne helpos plend’.

SEKRETAJ SOPIROJ

Kiel ni povus per klara esprimo
diri sekretojn de nia animo,
dum ni eĉ mem nur duone konscias,
kiajn sopirojn la kor’ fantazias,
kaj se forestas frenezo aŭ saĝo
kredi infane al tiu miraĝo!

FELIĈO

Rave la feliĉ’ altiras,
la homkoroj ĝin aspiras,
ĉies, ĉies kor’.
Ni el Eldorad’ logiĝas,
sed manpleno jam sufiĉas,
nur ĝi estu vera or’.
Sable ĝi ne disŝutiĝu,
akvogute ne ruliĝu
el la mano for.

BELAJ MOMENTOJ

Estas momentoj, dum kiuj la koro kontentas,
kaj la sennombrajn suferojn de l’ viv’ malatentas,
ĉie nur belon ĝi vidas, nur belon perceptas,
kaj kun jubila animo ĝin ĝoje akceptas.
Vasta ekŝajnas la mondo, la vivo — profunda,
kaj de feliĉo plenplena, de revoj abunda.
Gardos ni tiujn momentojn en koro ameme,
gardos kaj ofte memoros pri ili kortreme.

FRENEZO

«Frenezo»— la aliaj diras
ironie kaj kun kompatem’,
eĉ la racio propona miras
embarase kaj kun kaŝa trem’.
Sed pri l’ kompato ironia
ridas la animo kun ignor’,
loĝante en kastel’ magia
el fabelaj revoj de la kor’.

MOMENTOJ

Ekzistas momentoj,
en kiuj vin sentoj
kaptas subitaj,
neatenditaj.
Vi haltas dumire,
aŭskultas admire,
spiri ekĉesas,
ĉion forgesas.
La pensoj turniĝe
ekpalas vertiĝe
kaj velkpetale
svenas disfale.
Ekvibras en koro
sensona sonoro,
kvazaŭ diskreta
voko sekreta.
Vin ĝojo trafluas,
feliĉon vi ĝuas,
ian sennoman,
sorĉe aroman.
Ĉi sent’ efemera,
senkaŭza, etera
triston forigas,
vivi instigas.

SOPIROJ

Certe en la sferoj altaj orajn stelojn iu kribras,
tial en la kor’ sopiroj kuriozaj nun ekvibras.
Vibras, vibras tra l’ animo fajrerantaj revosteloj,
kiel artfajraĵo fea flagras flamaj lumjuveloj.
Langvoriĝas la animo, la sopirsteletoj krevas…
Ĉu neniu la falintajn orfajrerojn suprenlevas?

SUPREN

Ĝojas, ĝojegas la tuta naturo,
ridas, ridegas la sun’, la lazuro,
flugas nun supren, pli supren animo,
ĉiam kuraĝe, sen kono de limo!
Kial ne serĉi la vojojn senbarajn,
kaj ne forĵeti la pensojn amarajn,
triston sensencan, humoron mucidan,
kaj ne aspiri la flugon senbridan?
Eĉ se turniĝos la kap’ en la alto,
ĉiam pli supren, pli supren, sen halto,
banu en ora sunlum’ la animon,
ĝuuu plenspire la sferan pilgrimon.
Sciu, eterne la flugo ne daŭros,
baldaŭ ja ree sur tero vi kaŭros,
kaŭros en kot’ kun flugilo rompita,
en konsterniĝo pro l’ falo subita.
Tamen antaŭen, sen vana cerbumo,
en la sunbrilon kaj al la stellumo,
por ke eterne vibradu en koro
pri la etera flugad’ la memoro.

PENSONDOJ

VIZAĜOJ

Ofte sur strat’ aŭ bulvardo
haltas hazarde rigardo
sur ies vizaĝ’,
kaj pro l’ kaptita esprimo
fuĝas de l’ vunda animo
la vivo-kuraĝ’.
Ĝi ja ekŝajnis stampita per trivialo malsprita,
per nulo-emblem’;
povas speguli brutalon,
krude senhontan realon
eĉ saĝa mien’.
Miras la kor’ kun indigno
pri la brilpluma homdigno
velanta sen cel’.
Oni rigardon deprenas,
sed jen alia nun venas sub sama sigel’.
Ve, okazaĵo fatala:
venas eĉ tria kaj kvara
de sama fason’.
Ŝajnas minaci danĝero,
pleno pereo al Vero,
al Belo kaj Bon’.
Ho, sed nun kontraŭvene
helas agrable, serene
sincera vizaĝ’.
Kredon la koro retrovas,
nokto-mienojn forblovas
la sorĉa mesaĝ’.

RENKONTO

Helas fenestro en nokto malluma,
kuŝas sur tablo traktat’ multvoluma.
Kapon per mano apogas leganto,
ĝuas ideojn de pensogiganto.
Ie proksime en domo samstrata
libro de versoj nun estas legata,
ardas pasio, teneras korvarmo,
en la okuloj aperas eĉ larmo.
Sed nun al tiuj ĉi pensoj kaj sentoj
iĝas malvaste sub domotegmentoj,
ili inunde eksteren sin verŝas,
pensojn kaj sentojn parencajn ekserĉas,
noktan vaganton renkontas. Dum iro
tiu ektremas de stranga inspiro,
haltas nevole kun ĝojo kaj miro.

SUNSUBIRO

La suno sur la horizonto sangis:
ĝin kvazaŭ trafis murda sago.
Ĉar plu batali forto al ĝi mankis,
rifuĝis sen defend’ la tago.
La suno mortis jam, ne plu videbla,
samtempe pasis for la helo,
sub la vualoj de krepusk’ funebra
roslarmojn ploris la ĉielo.
Sed tiam, por konsoli ĝin, prezentis
juvelojn siajn la stellumo,
kaj Fabellandon orkoloran pentris
sur nigra tol’ la plena luno.

LUNO

Kial do la lunon tiel granda simpatio zonas?
En solec’ al ĝi konfesas korsekretojn junulin’,
la poetoj ĝin prikantas, al ĝi odas kaj kanzonas
sentojn verajn, sentojn troajn, el la kor’ aŭ el rutin’.
Pleje ĝin la geamantoj en duopa sol’ admiras,
junajn kaj maturajn parojn logas ĝi per sorĉa fort’;
frida estas la lunlumo, tamen varmon ĝi alspiras,
korojn ekbruligi povas eĉ en la malvarma nord’.
Por la hom’ maljuniĝanta tiun forton ĝi jam perdas,
tiam ĝin la hom’ rigardi jam preferas en solec’:
cindrojn de la vivo-ardo tiel milde ĝi aspergas
per arĝento de trankvilo en freŝiga lumkares’.
La solulon plej fidele nur la luno akompanas
kaj per milda pala lumo kvazaŭ flustras por konsol’,
ke li portas en si ĉion, kion koro vere amas,
ke soleca li ne estas malgraŭ sia ŝajna sol’.

SURSTRATE

Vintra vespero malvarma, malfrua,
jam duondormas la urbo senbrua:
aŭtoj malofte sur strat’ prterzumas,
briloj reklamaj jam ekpalpebrumas.
Estas pli vive ĉe stratoanguloj:
strabas esplore la viraj okuloj.
Ili ne longe atendi bezonas,
iu cinike sin baldaŭ proponas.
Oni ekhaltas, parolas, demandas,
kaj sub la steloj afere marĉandas.
Tranĉas aeron ekrid’ abomena
kaj mallumiĝas ĉielo stelplena.

VINTRA LUMO

La plenlumaj vintronoktoj estas nedireble belaj.
Froste bluas kaj arĝentas neĝo sub la luna bril’.
Al ĉiel’ en muta preĝo sin etendas la malhelaj
nudaj branĉoj de pomarboj, dormetantaj en trankvil’.
Kaj sopiroj arĝentecaj tra la koro milde glitas,
similantaj al survitra delikata frostoflor’,
kaj de la fenestro rava nun foriri mi hezitas
malgraŭ tempo enlitiĝa, malgraŭ la malfrua hor’.
En la ĉambro, kien falas luna brilo tra l’ kurtenoj,
kuŝas en timiga prema senviveco la meblar’,
riproĉete alrigardi ŝajnas la kanapkusenoj,
por fantoma ludo glitas la lunlum’ laŭ la klavar’.
Jen, la lumo tute male nun efikas al animo:
la lunbrilo froste morta ŝajnas plena de danĝer’.
Inter la senvivaj mebloj kaptas min subita timo:
malgraŭ la lunlumo kvazaŭ kuŝus mi sub nigra ter’.

TAMEN…

Diras la saĝo,
ke amfeliĉo
estas miraĝo
kaj superstiĉo,
sepvezika iluzio,
nur kreaĵ’ de l’ fantazio.
Tamen la koro
restas infano
kaj el la foro
kaptas per mano
florkalikojn pompe brilajn,
sorĉajn birdojn bluflugilajn.

LA KOR’ KELKFOJE RIDAS

La kor’ kelkfoje ridas sekrete kaj petole,
ja ironie, tamen indulge kaj bonvole,
animojn senmaskigas tre takte, preskaŭ ame,
kaj ilin tuj ekvidas senkaŝe, senorname.
Kaj el esprimoj, kiuj sieĝi ŝajnas astrojn,
elaŭdas ĝi nur falsan patosan kaj bombastojn,
kaj tiam ion triste kaj iom moke ridas:
la talentul’ aktoras, ĉu tion li ne vidas?

PUTOJ KAJ FONTOJ

Kiom da fontoj kaj kiom da putoj!
Trinkis el ili ni milojn da glutoj.
Estas hejmecaj la putoj surkortaj,
tiel proksimaj, agrable komfortaj.
Hejme la akvo! Ni povas eviti
porti ĝin longe, anheli kaj ŝviti.
Tamen, jen ie, en loko kvieta,
fonto mirinde invite plaŭdetas.
Loge aspektas ĉi lok’ idilia
bele ombrita de tendo folia.
Multaj ne konas ĝin: ili domaĝas
marŝi longvoje; sidadi pli plaĉas.
Ilin ne logas ĉi freŝo mirinda:
kio tro fora — jam ne dezirinda.
Tial, fonteto, al ili ne plaŭdu:
ili ne indas, ke ili vin aŭdu.

VERDAJ PLENDOJ

La esperanta instruisto konstatas,
ke malbone la afero statas,
ke la diligento
forflugas kiel facila vento,
ke la dekses reguloj
senlerne kuŝas en anguloj,
ke la scio de la kompanio
estas neta nenio
ĉe la fino de la kurso…
Kaj li murmuras kiel urso.

La esperanta propagandisto konstatas,
ke liajn prezentadojn oni ne ŝatas,
vanas la paroloj anemiaj,
freŝaj faktoj antaŭdiluviaj
kaj multvorta nenidira stilo…
Do li ploras kiel krokodilo.

La esperanta eldonisto konstatas,
ke lia monujo terure platas,
ke librojn li ne vendas,
ĉar la vera esperantisto,
kun admirinda persisto
neniam ion aĉetas aŭ mendas,
nek amdelirojn de poetoj,
nek revuojn aŭ gazetojn,
malgraŭ ties malavaraj aroj
da preseraroj.
Do admonojn pri libromendo, abonpago
li ripetas kiel papago.

La esperanta grupkasisto konstatus,
ke la grupa kaso fastadas,
ĉar la membroj observas la devizon
esperantistan,
ĉiorezistan:
Neniam pagi kotizon!
Tial do li, preskaŭ sen okupo,
hurlas kiel malsata lupo.

Sed ili plendu kaj plendu,
nin, kavalirojn de alta ideo,
ilia plendo kaj veo
neniel por tio tentu,
ke ni per lingvolerno nin turmentu,
novajn propagandmetodojn inventu,
gazetojn — eĉ propralandan — mendu,
kotizon al la kasisto sendu,
sed admonojn ni malatentu,
nur krokadilu aŭ silentu,
indiferentu,
maldiligentu
kaj restu bonaj esperantaj tipoj:
nin zorge garde de labortroo,
en la esperantista zoo
ni estu la bradipoj.

ONI FESTAS…

Oni festas, tamen kun anima grizo;
mankas ĝoj’ serena, ĝoj’ lazure klara,
en la artfajraĵa falsa paradizo
nur pasema ĝuo, nur plezur’ vulgara
trompas kaj narkotas. Tiel festas miloj,
por plezuro vera estas sen flugiloj.
Nin kontraŭe ŝajnas krude ĉirkaŭpreni
griza monotono de l’ klopodo taga,
sed animo nia ja ne ĉesas tremi
kvazaŭ fascinite de feliĉ’ imaga,
tiel multpromese loga per sublimo,
ke jam antaŭĝue festas la animo.

ZAMENHOF

Se ne sonos kant’ majesta
por honoro de l’ modesta
fervorulo senripoza
pro la verko grandioza,
kiun li amplene kreis,
kiu kreskis, ne pereis,
do almenaŭ vibru kore
vortoj mildaj rememore.
Bela estas la pilgrimo
en real’ aŭ en animo
al la urbo Bjalistoko,
Zamenhofa naskiĝloko:
pense laŭ strtetoj vagi
kortuŝite kaj imagi
kiel iam knabo eta
kun animo malkvieta
laŭ strtetoj samaj paŝis
kaj esperoplene kaŝis
en la koro revon febran,
la sopiron nevenkeblan:
iam per kompreno ligi
la homkorojn kaj instigi
ilin, ĵeti for malamon,
ekbruligi sanktan flamon
de la amo intergenta.
Kaj la revo noblasenta
per la laborad’ sekreta
de l’ junulo oferpreta
iĝis, el la idealo,
efektivo kaj realo.
Kion havis li plej karan,
la junecon, li ploranta
metis mem sur la altaron
de la devo ordonanta.
Kaj nek monda opinio,
nek mokad’, nek kalumnio,
nek la zorgoj de l’ privata
vivo peza kaj malglata
povis lin plu ekŝanceli:
ho, li sciis sin oferi
senlamente kaj silente,
kaj plu daŭris diligente
lia streĉa laborado
pacience, kun obstino
kun la help’ de kamarado
komprenema: la edzino.
Batis koro maltrankvile,
kiam fine venis, brile,
tago de la venk’ plej frua:
la apero de l’ Unua
Libro, ĉi rezulto rara
de persisto senkompara.
Kaj plu daŭris la laboro
ĝis malfrua nokto horo,
fluis el la plum’ diversaj
tradukaĵoj prozaj, versaj
kiel lingva ortrezoro:
Hamlet kaj La Revizoro,
Marta kaj Ifigenio,
La Rabistoj, la Respondoj,
Andersen kaj la Biblio,
krome mar’ da korespondo
kun la Esperanta mondo
kun konsiloj kaj klarigoj,
kun instruoj kaj instigoj,
kompreneme kaj modeste,
senintrige kaj honeste,
ĉiam noble en batalo
por la alta idealo.
Nin ekregas emocio
ĉe pensad’ pri historio
de la tempoj plej malnovaj,
ĉe legad’ de l’ Zamenhofaj
paroladoj en kongresoj:
noblaj pensoj, saĝaj tezoj,
korvarmigaj, belesprimaj,
animlevaj kaj sentimaj,
kiuj de homamo brulas,
kiuj klare respegulas
lian indan personecon,
varman koron kaj bonecon.
Ja li estis homo bona
grandanima kaj sindona,
kun sopiro homfratiga,
homarane interliga,
kun persisto senkompara.
Majstro nia nobla, kara!
En tombejo Varsovia
ĉe tombaltaĵeto via
staras monument’ modesta,
sed pli granda kaj majesta
ĉiam staru por memoro
en esperantista koro!

SUB STELO POLUSO

Stel’ Polusa sur norda ĉielo
ĉiam certe direktas al celo.
Kiam vojon perdinte ni vagas
kaj nin pereontaj imagas,
kaj ĝojo, la Stelon ekvidi,
nin al ĝia gvidado konfidi!
Same ankaŭ dum Vivopilgrimo
tian Stelon bezonas animo,
kiu prilu per forto instiga,
nin avertu pri paŝ’ pereiga,
kaj nin savu dum Vivomallumo
de l’ turmenta anim-krucumo.

JULIO BAGHY

Preter vivo tro racia
vigle migras plum’ de nia
kara vagabond’,
kaj aŭskultas lin avide,
kortuŝite kaj ravite
Esperanta mond’.
Pro sopir’ de l’ kor’ ciklona
pri la vera Homo Homa
sangas lia kant’,
sed konsolon al viktimo
de la dorna ampilgrimo
donas Esperant’.
Kantu, Baghy, nia bardo,
bardo de sincera ardo,
kun antaŭa fort’:
vian larman emocion
kaj fajreran ironion
aŭdos sud’ kaj nord’.

AL K. KALOCSAY

Vin, poeto-konkeranto,
ni admiris kaj admiros,
dum ekzistos Esperanto,
via nom’ lumture brilos.
Vi kun fajro kaj gracio
majstre streĉis koro-kordojn,
al tutmonda poezio
vaste vi apertis pordojn.
Enpenetris ĉiun sferon
via Muzo temerare,
bombardante eĉ Inferon
venkis vi miraklofare.
Dolĉaromas viaj floroj,
loge pompas kaj eternas.
…Antaŭ vin en niaj koroj
ni omaĝon nian sternas.

AL AMIKO

I Multe vi spertis, kara amiko,
el la suferoj, el la ĉagren’,
nun jam ĝisrande plenas kaliko,
devas do nepre veni seren’.
Vin dum la streĉa vivopilgrimo
akre trapasis sok’ de sufer’,
per ĝi fariĝis via animo,
kiel post plugo estas la ter’.
Estas ĝi kvazaŭ tero profunda,
kiun surkreskos penso-spikar’,
kaj vi el tiu riĉo abunda
povos disdoni kun malavar’.
II Vi la maron amis, logis vin la ŝtormo,
neĝblovad’ imponis vin per sia fort’,
vi revekus ĉiujn de l’ spirita dormo,
kiels vivocelo estas nur komfort’.
Norda lum’ per belo kaj majest’ mistera
vian koron sorĉis por la tuta viv’,
kaj kun kap’ levita, firma kaj fiera
portis vi la ŝarĝon de la efektiv’.
Nur dum noktaj horoj la stelaro muta
vidis viajn larmojn guti en sekret’,
sed konsol’ nenia, eble pli akuta
faris la turmenton tiu stel-kviet’.
Neĝblovad’ surtombe nun flugilojn svingas,
kaj dum frosto steloj brilas kun majest’,
ondobru’ hejmborda lule ne atingas
vian tombon tristan, hurlas nur tempest’.

LA PACO

Ja same kiel la ekbril’ aŭrora,
magie logas nin la tempo fora,
libera de militminaco:
l’ epoko de l’ tutmonda paco.
Eterne oni tamen ne marĉandos
pri homa sang’, sed je plugiloj fandos
armilojn siajn la homaro,
por vivi plu en solidaro.
Nin en batal’ la verda stelo gvidas,
kaj ĝi ne trompos nin, se ni decidas
kun pacienco kaj obstino
elteni ĝis la venka fino.
Jam nun, karese kiel sunradio
en la anim’ eklumas certa scio,
ke estas ankaŭ ni gruzero
sur voj’ al Paco kaj al Vero.

KONSOLO

Malfeliĉon vivo ŝutas
malavare,
la feliĉo de ĝi gutas
tre-tre ŝpare.
Sed jen por konsolo
eta orakolo:
Ju pli io estas rar,
des pli ĝi fariĝos kara.

NE CEDU

Se la sufer’ multvizaĝe grimacas,
la malespero vin kapti minacas,
restu en stato atenta, ne cedu,
certe troviĝos eliro, nur kredu!
Eble penseto savanta subite,
kvazaŭ hazarde kaj neatendite,
en la anim’ turmentita ekĝermos,
la malesperon radike ekstermos.
Kredu: nenio ja daŭras eterne,
sangas kaj floras la koro alterne.

EĈ SE GRIZA LA ĈIELO…

Eĉ se griza la ĉielo
super kotkovrita tero,
portu en la kor’ lazuron,
fuĝos grizo kaj deprimo
kaj vi havos en animo
ĝojburĝojn, vivplezuron,
sunsubiran orpurpuron.

EN MOMENTO EKSCITA…

En momento ekscita
de turmento subita
ne supozu,
ke jam ĉio perdita.
Kia ajn via stato
post kruela sortbato,
ne almozu
kun humil’ je kompato.
Ŝtormajn ondojn tranaĝu,
firmu, spitu, kuraĝu,
ne ripozu,
ĝis ekstaros vi ree
sur la ter’ senperee.

KION DIRI, KIEL MIRI…

Kion diri, kiel miri!
Ĉe vojfino sur ruino
forlasite, homevite
en rubaĵo kreskis flor’.
La burĝonoj inter ŝtonoj,
jam kun revo pri diskrevo
ĝojsalutas, ja surŝutas
ilin sun’ per sia or’.
En rubaĵo kun kuraĝo
floro floros, vivon gloros,
bluos, bluos kaj instruos
ion al la homa kor’.

Hilda Dresen, estonino, laborinta pli ol 30 jarojn kiel telegrafistino, naskiĝis en 1896, eklernis Esperanton en 1913 kaj ekde 1922 ŝiaj tradukoj aperas en diversaj gazetoj. Originale ŝi ekverkis en 1927, sed okupiĝis ĉefe pri tradukado. La bildo montras ŝin en 1934, kiam la plimulto de Norda Naturo, kolektita okaze de ŝia 70-jariĝo, estas jam verkita.

in: esperanto

Spenser Truex

Contact
hacker emblem
| |