rut
Rut de La Sankta Biblio, Kiel Literaturo
RUT
rakonto
En la tempo, kiam regis la jugxistoj, iam malsato okazis en la lando; kaj foriris viro el Bet-Lehxem en Judujo, por pasloĝi en la lando de Moab; li kaj lia edzino kaj liaj du filoj. La nomo de la viro estis Elimeleĥ, kaj la nomo de lia edzino estis Naomi, kaj la nomoj de liaj du filoj estis Maĥlon kaj Kiljon, Efratanoj el Bet-Leĥem en Judujo. Kaj ili venis sur la kampojn de Moab kaj restis tie. Elimeleĥ, la edzo de Naomi, mortis; kaj restis sxi kun siaj du filoj. Ambaux edziĝis kun Moabidinoj; la nomo de unu estis Orpa, kaj la nomo de la dua estis Rut; kaj ili loĝis tie cxirkaux dek jaroj. Sed mortis ankaux ambaŭ, Maĥlon kaj Kiljon; kaj restis nur la virino sola, senigita je sia edzo kaj siaj du filoj.
Sxi levigxis kun siaj bofilinoj, por iri returne el la lando de Moab; cxar sxi auxdis en la lando de Moab, ke la Eternulo rememoris Sian popolon, donante al ĝi panon. Ŝi eliris el la loko, kie ŝi loĝis, kun siaj du bofilinoj; kaj ili iris sur la vojo, por ke ili revenu al la lando de Jehuda.
Naomi diris al siaj du bofilinoj, «Iru, kaj revenu cxiu el vi al la domo de sia patrino; la Eternulo favoru vin tiel same, kiel vi estis favorkoraj al la mortintoj kaj al mi; la Eternulo favoru vin, ke vi trovu ripozon, ĉiu el vi en domo de sia edzo.»
Sxi kisis ilin, kaj ili levis sian vocxon kaj ploris. Kaj ili diris al sxi, «Ni volas iri kun vi al via popolo.»
Naomi respondis, «Iru returne, miaj filinoj; kial do vi irus kun mi? Cxu ankoraux ekzistas filoj en mia utero, ke vi edzinigxu kun ili? Revenu, miaj filinoj, foriru; cxar mi jam estas tro maljuna por edziniĝi kun viro. Eĉ se mi dirus, ke mi havas ankoraux esperon, eĉ se mi jam havus edzon hodiaux nokte, kaj eĉ se mi naskus filojn, ‹ĉu pri ili vi esperu, ĝis ili plenaĝiĝos? ĉu por ili vi atendu, ne edziniĝante kun viro?› ‹Ne, miaj filinoj; estas tre maldolĉe al mi pro vi, ĉar la mano de la Eternulo afliktis min.›»
Sed ili levis sian vocxon kaj ploris plue. Kaj Orpa kisis sian bopatrinon, sed Rut aligxis al sxi. Kaj ĉi tiu diris, «Jen via bofratino reiris al sia gento kaj al siaj dioj; iru vi ankaux returne post via bofratino.»
Sed Rut diris, «Ne petegu min, ke mi vin forlasu, aux ke mi returnu min kaj cxesu sekvi vin; ĉar kien vi iros, mi ankaux iros, kaj kie vi noktos, mi ankaux noktos; via popolo ankaŭ estos mia popolo, kaj via Dio estos mia Dio. Sur la loko, kie vi mortos, mi ankaŭ mortos, kaj tie oni min enterigos. La Eternulo faru al mi tion kaj pli, se io krom la morto disigos min de vi.»
Kiam Naomi vidis, ke sxi firme decidis iri kun ŝi, tiam ŝi cxesis disputi kun ŝi.
Kaj ili ambaux iradis, gxis ili alvenis en Bet-Lehxemon. Kaj kiam ili eniris en Bet-Leĥemon, la tuta loĝantaro de la urbo ekbruis pri ili, dirante, «Cxu tio estas Naomi?»
Kaj sxi respondis al ili, «Ne nomu min Naomi, nomu min Mara; cxar la Plejpotenculo faris al mi maldolĉegon; kun pleneco mi foriris, sed la Eternulo revenigis min malplena; kial do vi nomus min Naomi, konsiderante, ke la Eternulo atestis kontraux mi kaj la Plejpotenculo afliktis min?»
Tiel Naomi revenis, kaj kun sxi ankaux Rut, la Moabidino, ŝia bofilino, kiu revenis el la lando de Moab; kaj ili venis en Bet-Lehxemon je la komenco de la rikolto de hordeo. Naomi havis parencon de ŝia edzo, viron eminentan, el la familio de Elimeleĥ; lia nomo estis Boaz. Kaj la Moabidino Rut diris al Naomi, «Mi iros sur la kampon, kaj mi kolektos spikojn post tiu, cxe kiu mi trovos favoron.» Kaj ŝi respondis, «Iru, mia filino. Kaj ŝi foriris, kaj venis kaj kolektis post la rikoltistoj. Kaj okazis, ke la parcelo de la kampo apartenis al Boaz, kiu estis el la familio de Elimeleĥ.»
Kaj jen Boaz venis el Bet-Lehxem, kaj li salutis la rikoltistojn, «La Eternulo estu kun vi!» Kaj ili respondis al li, «La Eternulo vin benu!»
Kaj Boaz demandis sian serviston, la estron de la rikoltistoj, «Kiu estas cxi tiu knabino?»
Kaj la servisto, la estro de la rikoltistoj, respondis kaj diris, «Sxi estas Moaba knabino, kiu revenis kun Naomi el la lando de Moab.» sxi diris, «Permesu al mi, ke mi sekvu kaj kolektu apud la garboj, post la rikoltistoj;» kaj ŝi restis cxi tie de la mateno gxis nun; ŝi jxus sidiĝis en la dometo por iomete da tempo.»
Kaj Boaz diris al Rut, «Cxu vi auxdas, mia filino? ne iru kolekti sur la kampo de iu fremdulo, kaj ankaux ne foriru de cxi tie, sed restu ĉi tie kun miaj junulinoj; rimarku la kampon, kie ili rikoltas, kaj sekvu ilin; mi jam ordonis al la servistoj, ke ili ne malhelpu vin; kaj kiam vi soifos, iru al la vazaro, kaj trinku el tio, el kio la servistaro ĉerpas.»
Sxi jxetis sin vizagxaltere, kaj diris al li, «Kial do mi trovis favoron en viaj okuloj, ke vi atentas min, kvankam mi estas fremdulino?»
Kaj Boaz respondis kaj diris al sxi, «Jam estas rakontita al mi cxio, kion vi faris al via bopatrino post la morto de via edzo: ke vi forlasis viajn gepatrojn kaj vian naskigxlandon, kaj iris al popolo, kiun vi ne konis hieraux nek antauxhieraux. La Eternulo rekompencu vin pro ĉi tiu faro, kaj via rekompenco estu plena de la Eternulo, Dio de Izrael, sub kies flugiloj vi serĉis protekton.»
Kaj sxi diris, «Estus suficxe, ke mi trovu favoron en viaj okuloj, mia sinjoro, ĉar vi konsolis min kaj parolis amike al via sklavino, kvankam mi ne valoras esti egala al iu el viaj sklavinoj.»
Kaj en la horo de la mangxado Boaz diris al sxi, «Alproksimiĝu kaj manĝu kune, vi ankaux povas trempi vian panon en la vinagro.»
Kaj sxi sidigxis cxe la flanko de la rikoltistoj; kaj ili metis antaux ŝin rostitajn grajnojn, kaj ŝi manĝis kaj satiĝis, kaj ankaux havis restajxon. Kiam ŝi leviĝis, por kolekti, Boaz ordonis al siaj servistoj, dirante, «Eĉ inter la garboj lasu ŝin kolekti, kaj ne hontigu ŝin; kaj vi ankaux ŝajnigu al ŝi, ke vi postlasis la malgrandajn garbetojn, kaj vi permesu al ŝi, ke ŝi kolektu ilin, kaj ne riproĉu ŝin.»
Kaj sxi kolektadis sur la kampo gxis la vespero, kaj ŝi draŝis tion, kion ŝi kolektis, kaj tio estis cxirkaux efo da hordeo. Kaj ŝi levis tion, kaj iris en la urbon; kaj ŝia bopatrino vidis tion, kion ŝi kolektis; ŝi ankaux elprenis, kaj donis al ŝi la restajxon, kiun ŝi posedis de post sia satiĝo.
Sxia bopatrino diris al sxi, «Kie vi kolektis hodiaux? kaj kie vi amasigis? estu benata tiu, kiu vin tiel favore akceptis!»
Sxi rakontis al sia bopatrino, kie sxi laboris, kaj ŝi diris, «La nomo de la viro, cxe kiu mi laboris hodiaux, estas Boaz.»
Tiam Naomi diris al sia bofilino, «Li estu benata de la Eternulo, kiu ne fortiris Sian favoron for de la vivantoj kaj de la mortintoj.» Kaj Naomi plue diris al sxi, «La viro estas nia parenco, unu el niaj savantoj.»
Kaj Rut, la Moabidino, diris, «Li ankaux diris al mi, ‹Restu kune kun miaj servistoj, gxis ili finos la tutan rikolton, kiu apartenas al mi.›»
Naomi respondis al sia bofilino Rut, «Estos bone por vi, mia filino, ke vi cxiam iru kun liaj junulinoj, ĉar eble oni hontigus vin, se vi irus aliloken.»
Kaj sxi kunigxis kun la junulinoj de Boaz, por kolekti, ĝis la fino de la rikolto de hordeo kaj de la rikolto de tritiko; kaj poste ŝi loĝis kune kun sia bopatrino.
Naomi, sxia bopatrino, diris al ŝi, «Mia bofilino, mia celo estas, ke mi trovu por vi ripozejon, kie plibonigxos via stato. Vidu nun, nia parenco Boaz, kun kies junulinoj vi kuniĝis, ventumas hordeon dum cxi tiu nokto en la draŝejo; lavu do vin kaj oleu vin kaj vestu vin per viaj plej bonaj vestoj, kaj iru en la draŝejon; ne vidigu vin al la viro, antaux ol li finos manĝi kaj trinki; kaj kiam li kuŝiĝos, rimarku la lokon, kie li kuŝas, iru tien, malkovru la piedparton de la kuŝejo, kaj kuŝiĝu; kaj li diros al vi, kion vi devos fari.»
Rut respondis al sxi, «Kion vi diras al mi, tion mi faros.»
Kaj sxi iris en la draŝejon, kaj faris tion, kion ŝia bopatrino ordonis al ŝi. Kiam Boaz estis mangxinta kaj trinkinta kaj gajiĝis, li iris por kuŝiĝi malantaux grenamaso; kaj ŝi venis kviete, kaj malkovris la piedparton de la kuŝejo, kaj kuŝiĝis. En la noktomezo la viro ektimiĝis; li turnis sin, kaj li ekvidis, ke virino kuŝas cxe liaj piedoj.
Li demandis, «Kiu vi estas?»
Kaj sxi respondis, «Mi estas Rut, via servistino; etendu vian mantelon sur vian servistinon, cxar vi estas savanto.»
Kaj li diris, «Estu benata de la Eternulo, mia filino; via lasta piajxo estas pli granda, ol la unua, cxar vi ne volas iri kun la junuloj, ĉu ili estas malriĉaj, ĉu riĉaj. Kaj nun, mia filino, ne timu; mi faros al vi ĉion, kion vi petos de mi; ĉar estas sciate en la tuta urbo de mia popolo, ke vi estas bravulino. Kaj nun, kvankam vere mi estas parenco, tamen ekzistas parenco pli proksima ol mi. Restu ĉi tie la nokton; kaj kiam venos la mateno, se la alia parenco perfekte elaĉetos vin, lasu elaĉeti vin; sed se li ne volos vin elaĉeti, tiam mi vin elaĉetos, kiel la Eternulo vivas. Kusxu gxis la tagiĝo.»
Kaj sxi kuŝis cxe liaj piedoj gxis la tagiĝo; sed ŝi leviĝis, antaux ol oni povis rekoni unu la alian.
Kaj li diris, «Mi ne volas, ke iu sciigxu, ke cxi tiu virino estis en mia drasxejo.» Kaj li diris, «Alportu la ŝalon, kiun vi havas sur vi, kaj tenu ĝin.»
Sxi gxin tenis, kaj li enmezuris en ĝin ses mezurilojn da hordeo kaj metis ĝin sur sxin, kaj ŝi iris en la urbon. Kiam ŝi alvenis al sia bopatrino, cxi tiu demandis, «Kiel la afero iras ĉe vi, mia filino?»
Kaj sxi rakontis al ŝi cxion, kion la viro faris al ŝi. Kaj ŝi diris plue, «La ses mezurilojn da hordeo li ankaux donis al mi; ĉar li diris al mi, ‹Ne revenu malplena al via bopatrino.›»
Kaj cxi tiu diris, «Restu, mia filino, gxis vi sciiĝos, kiel la afero finiĝis; ĉar tiu homo ne ripozos, ĝis la afero estos finita hodiaux.»
Boaz iris al la pordego de la urbo kaj sidigxis tie. Kaj jen preterpasas la parenco, pri kiu Boaz parolis. Kaj li diris, «Alproksimiĝu kaj sidiĝu cxi tie, vi, tia-tia.» Tiu alproksimiĝis kaj sidiĝis.
Kaj Boaz prenis dek virojn el la plejagxuloj de la urbo, kaj diris, «Sidiĝu cxi tie.» Kaj ili sidiĝis.
Kaj li diris al la parenco, «Tiun parcelon de la kampo, kiu apartenis al nia frato Elimelehx, vendas Naomi, kiu revenis el la lando de Moab; kaj mi decidis sciigi vin, dirante, ‹Acxetu en la ĉeesto de la logxantoj kaj en la ĉeesto de la plejaĝuloj de mia popolo. Se vi volas elaĉeti, aĉetu nun; sed se vi ne volas elaĉeti, diru al mi, por ke mi sciu; ĉar ne ekzistas iu alia por aĉeti, krom vi, kaj mi estas via postproksimulo.›»
Tiu diris, «Mi volas elacxeti.»
Tiam Boaz diris, «Samtempe, kiam vi acxetos la kampon el la mano de Naomi kaj de Rut, la Moabidino, edzino de la mortinto, vi ankaux prenos sur vin la devon restarigi la nomon de la mortinto al lia heredajxo.»
Kaj la parenco diris, «Mi ne povas elacxeti al mi, por ke mi ne pereigu mian propran heredajxon; elaĉetu al vi mian aĉetotaĵon, ĉar vere mi ne povas elaĉeti.»
(Sed de la antikva tempo ekzistis kutimo en Izrael, pri elacxetado kaj sxangxado, por firmigi ĉion: oni detiras sian ŝuon kaj donas ĝin al sia proksimulo; kaj tio estas la atesto en Izrael.) La parenco diris al Boaz, «Elaĉetu al vi; kaj li detiris sian ŝuon.»
Kaj Boaz diris al la plejagxuloj kaj al la popolamaso, «Hodiaux vi estas atestantoj, ke mi acxetis el la mano de Naomi ĉion, kio apartenis al Elimelehx kaj al Kiljon kaj Maĥlon; kaj ankaux Ruton, la Moabidinon, la edzinon de Maĥlon, mi akiris al mi kiel edzinon, por restarigi la nomon de la mortinto al lia heredajxo, por ke la nomo de la mortinto ne estingiĝu inter liaj fratoj kaj ĉe la pordego de lia loko; vi estas atestantoj hodiaux.»
Kaj la tuta cxeestantaro, kiu trovigxis ĉe la pordego, kiel ankaux la plejaĝuloj, respondis, «Ni estas atestantoj; la Eternulo faru, ke la virino, kiu envenas en vian domon, estu simila al Rahxel kaj Lea, kiuj ambaux starigis la domon de Izrael, kaj vi estu sukcesplena en Efrata kaj akiru bonan nomon en Bet-Leĥem; kaj via domo estu sukcesplena, simile al la domo de Perec, kiun naskis Tamar al Jehuda, el la idaro, kiun la Eternulo donos al vi de tiu junulino.»
Kaj Boaz prenis Ruton, kaj sxi farigxis lia edzino; kaj li envenis al ŝi, kaj la Eternulo donis al ŝi gravedecon, kaj ŝi naskis filon.
Kaj la virinoj diris al Naomi, «Benata estu la Eternulo, kiu ne lasis vin sen parenco hodiaux, kaj li estu fama en Izrael; kaj li estu al vi gxojiganto, kaj prizorganto de via maljuneco; cxar via bofilino, kiu amas vin kaj kiu estas al vi pli bona ol sep filoj, naskis lin.»
Kaj Naomi prenis la infanon kaj metis gxin sur sian bruston kaj fariĝis ĝia vartistino.
Kaj la najbarinoj donis al li nomon, dirante, «Filo naskigxis al Naomi; kaj ili nomis lin Obed. Li estas la patro de Jisxaj, patro de David.»