Spenser's personal site for things Spenser is enjoying and wanting to show you! (site contents below) use your mouse scroll wheel and "left click" function to view.

Serpentoj En La Puto
This website uses an efficient fish-based (based fish) navigation technique.

Serpentoj En La Puto

Serpentoj en la puto

Serpentoj en la puto

István Nemere

eldonita kun la permeso de la aŭtoro

HTML ĉe La Ondo    txt    mobi    pdf    epub

literaturo.esperanto.net recenzoj

Kovrilo: Serpentoj en la puto

La unua parto
Preparigxu!

Estu lauxdegata Alaho, Sinjoro de la Universo,
la Donema, la Pardonema,
Majstro de la tago de la Lasta Jugxo.
Nur Vin ni adoras kaj nur cxe Vi ni serĉas helpon.
Gvidu nin sur la rektan vojon,
sur la vojon de tiuj, al kiuj Vi donis Vian gracon,
kiuj ne meritis Vian koleron, kiuj ne eraris.

Korano, 1: 2-7

en la urbo

Omar malrapide proksimigxis al la balustrado.

Antaux momento li pasxis el la lifto kaj, cxar li jam sciis, kiel alte li estas, do malkuragxis paŝadi pli rapide. Timis li la vidajxon. Gxis kiam li rigardis nur antauxen kaj vidis nur la balustradon kaj la bluon de la ĉielo — estis en ordo. Tiutage super la Urbo estis neniu nubo. Sed la junulo ne povis nun ĝoji pro tio, ĉar li povis pensi pri nenio alia — nur, ke, se li aliros la balustradon, li rigardos suben. Kaj se lia konscio sentos, kiel alte li troviĝas, li tuj havos kapturniĝon. Tricent dek metroj.

Kaj vere tiel okazis, sed li mem miris, kiel rapide forpasis tiu stranga, nauxza sento, kiu aperis el liaj okuloj kaj kapo, kaj tuj subigxis al la brusto, ecx stomako — nun ĝi ne plu estis tiel forta. Jes ja, tiel alte li ankoraux neniam estis kaj ne subenrigardis el turo. Sur montosupro ĉio estas alia, oni sentas la teron subpiede, vidas la arbarojn kaj forajn montetojn. Nun li spiris profunde. Multe helpis, ke li rimarkis: li ne estas sola kun tiu sento. En la lifto venis kun li aliaj turistoj, inter ili almenaux tri moviĝis simile al li: ili malrapide aliris la balustradon, la rigardoj saltadis tien-reen kaj ili englutegis la salivon. Nun, kiam Omar komencis adiaŭi la malagrablan senton, li povus eĉ prirideti ilin — sed ne faris tion.

Ambaux manojn li metis sur la balustradon, tio multe helpis. La piedoj staris firme, la manoj forte tenis la balustradon, do la mondo komencis esti sur sia loko. Ankaux la turo estis parto de la mondo suba, parto de racia, granda terego. Omar vidis jam ne nur la cxielon, enokuligxis ankaux la subaj vidajxoj.

La Urbo estis nekredeble ega. Gxis kien li vidis, cxie la Urbo etendigxis. Kiam li ĉirkauxiris la pinton de la turo — ĉar iom poste li jam kuraĝiĝis kaj el ĉiu flanko de la teraso de la belvidejo subenrigardis — li vidis, ke eĉ rande de la horizonto altiĝas domegoj. Kvankam en la foro iom disfluis la vidajxo, sxvebis vaporeto kaj fumo, faranta malcerta la forajn bildojn.

Sed cxio pli proksima estis preskaux mane tusxebla. Pasis iom da tempo, gxis Omar kolektis tiom da kuraĝo, ke li aliris la balustradon kaj eĉ tuŝis ĝin bruste — kaj subenrigardis. Li vidis la “piedon” de la turo, eĉ la vicon de sube atendantoj. Dealte la vico estis malvasteta kiel hareto, sed li sciis, ke la homoj staras tie po tri personoj kaj atendas la eniron, bileton por la lifto. Poste la rigardo de Omar denove kuris foren. Kiom da domoj! Vera maro de tegmentoj, muroj nekalkuleblaj, kaj stratoj kaj placoj… Verdire tiujn lastajn li apenaux vidis, eble nur la proksimajn. Sed ja la tegmentoj etendiĝis foren, ie-tie li malkovris konatajn konstruajxojn, artmemoraĵojn. Tiujn ĝis nun li vidis nur desube. Nun li miris, kiel la Memorejo de Herooj proksimas al la Baziliko — aux nur de tie ĉi ŝajnas esti tiel?

Longe li staris tie. Estis li sola, sed tion ne rimarkis. Ekscitis lin la distanco: tiu grizeta-fluanta tavolo de vaporeto rande de la horizonto sugestis, ke la Urbo etendigxas ecx pli foren ol videble, sed kiel foren? Li jam vidis ĝin surmape. Cxiam obsedis lin, ke jam la mapo de la urbo estis tiel granda, ne havis lokon surtable, nur surplanke, aux surlite, kaj li ne povis rigardi la tuton, ĉiam nur parton. Jes ja, grandas la Urbo.

Omar cxirkauxiris, provis identigi la punktojn jam konatajn de li. Tio ne ĉiufoje sukcesis. Jaron li jam vivis en la Urbo, komence kun la sento de la eternaj fremduloj. Li venis el silenta loko kaj abomenis la bruegon kaj la svarmon de la Urbo. Poste, ekde la pasinta auxtuno, iom mildigxis por li la Urbo. Gxi ekhavis la vizaĝon, ĉar Omar jam bone konis la stratojn, kie li ofte iris. Li jam eksxatis la vojon al la Universitato, kaj eĉ amikiĝis kun la domo, en kiu li luis sian ĉambreton. Omar jam sciis, kie estas la lokoj por li gravaj en ĉi tiu distrikto. Li veturadis ankaux per subtera fervojo kaj kompreneble ankaŭ la konstruajxoj de la Universitato iom post iom eniĝis en liajn okulojn, en la cerbon. Jam li vidis fremda nek tiujn, nek la Urbon mem. Samtempe fariĝis natura, ke ankaŭ li jam estas parto de la Urbo, en ĝi li iradas, dormas, matene kune vekiĝas ili du: Omar kaj la Urbo.

Iom post iom Omar alkutimigxis, ke la tero ankaux cxi tie same altiras lian korpon, kiel altiris hejme. Tio komence lin surprizis, malgraux ke estis tute normale. Jen, ankaux ĉi tie vivas homoj, tute diferencaj de tiuj vidataj hejme. Kaj la homoj ĉi tie ofte tre diferencas inter si. Liaj kunuloj-studentoj venis el diversaj partoj de la mondo, tie estis normala ĝuste tio, ke ili estas tiel multspecaj. En la unuaj semajnoj lin ankaŭ tio tre mirigis. Liaj okuloj kutimiĝis hejme al tio, ke ĉiuj estas samformaj, ĉar tie lin ĉirkaŭis nur la lokanoj. Brunhaŭtuloj, plejparte malriĉaj; ne troviĝis inter ili nigrulo, flavulo aŭ ruĝhaŭtulo, estis nenia intermiksado.

Sed cxi tie ĉiu estis alia ol li. Almenaux li tiel sentis. Sed ekde kiam li komprenis. ke tiuj homoj same diferencas ankaux inter si, li jam ne okupigxis pri la temo. Vidis li riĉulojn kaj malriĉulojn. En lia gepatra lando estis malmultaj riĉuloj, kaj ilin ĉiu konis. Cxi tie estis multe da riĉuloj, kaj kun multe da mono ili eĉ ne estis famaj. En la Urbo certe vivis eta amaso da milionuloj — sed Omar tion komprenis nur pli poste.

La unua jaro estis nura angoro, sed samtempe ankaux febra ebrio. Omar pli frue neniam estis sendependa. Cxiam li estis kun la familio. Ĉiam lia patro, nemalricxa komercisto, decidis, ĉu Omar ricevas monon entute, kaj se jes, kiom? Estis jaroj pli malbonaj kaj pli bonaj. La knabo plenkreskis. Kaj ĉar en la lernejo li bone lernis, ĉiu povis vidi, ke lia cerbo kvazaux ensuĉas la scion, kiel la sablo de la dezerto la akvon hazarde falintan — do post longaj familiaj interkonsiligxoj naskiĝis la decido: Omar rajtas veturi al Euxropo. Kaj se li sukcese finos la universitaton, oni decidos pri la pluo. Kompreneble decidos lia patro, sed eble ankaŭ Omar povos havi sian opinion — kiel plu? Ili decidos, ĉu Omar revenu hejmen por labori, aŭ restu en la fora Eŭropo. Se hejme nenio sxanĝiĝos, se restos la mizero, oni sendos al Omar liajn pli junajn fratojn, unu post la alia.

Sed cxio ĉi estis nun tre fora afero en la memoro de Omar. Li pensis: kiel stranga kaj timiga estis siatempe eĉ la vorto mem: Euxropo!.. Verdire, komence li ne multe sciis pri gxi. En la lernejo oni ne multe parolis pri la kontinento fora kaj fremda, nur en televido li vidis euxropajn urbojn. Sed la televido por li ne estis vera materialo. Li ne povis tusxi Euxropon, ne flaris ĝin, ne sentis la animagordon, ĝi ne ĉirkaŭfluis lin tiel, kiel… Jes, kiel nun.

Omar staris cxe la balustrado de la turo. Iomete li sentis, ke li venkis la Urbon. Li ne povus rakonti precize, kiel tio okazis, aux ĉu tio vere okazis — sed tion li sentis. Kompreneble, verdire li batalis kontraux siaj propraj timoj en la lasta jaro. Estis longa epoko, la plej longa en lia vivo. Nun li komencas la duan studjaron en la universitato, sed tiun unuan li neniam forgesos.

Same li ne povis forgesi, ke, kiam ankoraux hejme li rigardis la mapon, la unuan fojon tiel atente, Euxropo sxajnis esti tiel eta kaj sensignifa. Jes ja, tutvere gxi ecx ne estas memstara kontinento, nur duoninsulo ie en Okcidenta Azio… Devis pasi sufiĉe multe da tempo, ĝis li komprenis: Ameriko povas esti kiel ajn riĉa, Azio amashava kaj dinamisma — Euxropo estas neevitebla. Tie troviĝas la saĝo, kiu, eĉ se ĝi ne kuniĝas kun vera potenco, tamen disvastigas la scion al la tuta mondo.

Omar nun ne pensis pri Alaho. Li strebis enmense disigi la dion de la homoj, la cxielon de la teraj okazantajxoj. La kredantoj povus nun diri, ke tio estas neebla, nenio tera estas disigebla de Alaho, Li decidas pri ĉies sorto kaj pro tio Li direktas la eventojn terajn… Omar en tiuj momentoj sentis malplenon en la kapo. Trovis li stranga, ke por aliuloj tio sufiĉas kiel klarigo, eĉ pli, tio anstatauxas en ilia kapo ĉion alian. Li ĉiuokaze ne kredis, ke Alaho parolis el la busxo de lia patro, kiam la komercisto decidis irigi sian filon al Euxropo. La patron movis eble ankaux ioma vanteco: el tiu urbeto, fora de la maro kaj de la ĉefurbo, ankoraŭ neniam iu veturis al Eŭropo. La plej multaj eĉ ne aŭdis tiun vorton kaj ne sciis, kien veturis Omar Hamdi.

La malpeza venteto karesis lian vizagxon. Omar iom skuetis la kapon, ne cxiu devas scii, kiaj pensoj naskiĝas en li, kaj ke estas inter ili ankaux tiuj, kiujn li volus elkapigi. La ĉitieuloj estas multe pli malfermitaj ol liaj hejmaj amikoj kaj la hejmanoj entute. Cxi tie la virinoj lauxte ridas surstrate, fumas kaj interparoladas. La viroj tusas, gorĝe kraketas, kaj same lauxtege ridegas. Aŭ ofte furiozas, kriegas unu al la alia, blasfemas — precipe, se la aŭtoj obstrukcas stratojn. Ion tian Omar antaŭe neniam aŭdis, ne vidis. Jes ja — tio estas Eŭropo.

Malrapide li turnis sin, lauxgrade perdante el la okuloj la bildon de la Urbo. Li adiauxis la vidajxon. La enirbileto estas multekosta, li kiel studento devas sxpari la monon. Sed nun, la unikan fojon, li venis cxi tien por ekscii, kiu sento povas esti dum oni staras sur la turo kaj subenrigardas — kaj eksciis. Dimanĉe posttagmeze li havis tempon por tion fari, finfine.

Li ne rerigardante iris al la lifto. La alvenintoj eliris aliflanke de la lifto, poste la personaro enlasis la subenveturontojn. Estis multege da homoj, starantaj dense kaj malkomforte, viroj kaj virinoj kune, ecx tusxantaj unu la alian — tio en lia lando estus neimagebla. Omar flaretis la odorojn de virinaj parfumoj, de viraj postrazaj odoriloj. Li gxojis, kiam la lifto finfine haltis sube, la pordoj disiĝis. Omar lante lasis sin eltreniĝi kun la aliaj pasaĝeroj. Poste la homoj maldensiĝis, kaj li jam volis pluiri, sed sentis, ke iu aux io retenas la manikon de lia jako — do li turnis sin.

Juna knabino staris malantauxe kun konfuzita rideto. Havis sxi nigrajn harojn kaj interesajn trajtojn. Eble dudekvinjara, aux malpli. Samalta, kiel Omar. Malhelaj okuloj, apenaux pentritaj lipoj kaj vizagxo. Enmane mansaketo kies kovrilo estas el tratruita ledo. Kaj unu el la truoj kaptis lian jakon, dekoran butoneton elstarantan fine de la maniko

— Pardonu! — diris la knabino kaj ridetis agrable.

En la unuaj sekundoj Omar ecx ekparoli ne scipovis. Li ankoraux ne kutimigxis, ke surstrate virinoj povas alparoli lin. Iom konfuzita, li volus diri ion, sed li estis ankoraux tre konsternita. Tia estas Euxropo, li pensis nun rapide, tio neniam povus okazi al li en sia lando. La viroj ne portas jakon, la virinoj saketon, kaj preskaŭ neniam iras ili tiel proksime unu al la alia.

— Ho, kiel stulta situacio! — ridetis la knabino, videble sxin ne forlasis la bona humoro. Sxi prenis la manikon de lia jako, pro kio la junulo farigxis ecx pli nervoza. Sed li jam provis ion direti-balbuti:

— Pardonu… Mi ne rimarkis…

— Jes ja, vi ne rimarkis, — cidiris lin la knabino, kaj nun ankaux tio sxajnis esti tre natura. Omaron mirigis gxuste tiu natureco. La knabino tute ne konfuziĝis. Aux jam ne la unuan fojon kaptis ŝia mansaketo la jakojn de fremduloj?

— Helpu, bonvolu teni tion, — sxi diris tre senpere, kaj Omar helpis, kompreneble iom mallerte, sed ja tenis sian brakon rigida. La knabino per unu mano tenis la mansaketon, per la alia sukcesis preni la butoneton el la truo. — Verŝajne mi devos acxeti alian mansaketon. Jam ne unufoje gxi eniĝis. Lastafoje sur moviĝanta ŝtuparo en ombrelon, — sed tie finiĝis la historieto. Estis ŝi tiel senpera kaj kara, verdire radiis el ŝi io bona, agrabla. Tio mirigis lin, li ne spertis similan. Samtempe li fartis tre bone en tiuj sekundoj. Cxar, finfine, la afero dauxris nur tiom.

La nigraharulino ankorauxfoje ridetis al Omar:

— Nu, jam vi estas libera, kiel birdo! Vi povas forflugi, salut’!

— Salut’, — gxemis la viro stulte. Kiam li vidis nur sxian dorson, li eksentis la mankon. Nun li malbenis sin: kial li nenion diris al ŝi? Povus diri ion interesan, poste ili longe interparolus, konatiĝus, kaj… Omar estis tre sola, ekde kiam alvenis en Euxropon.

Sed en la parko cxirkaux la turo estis amaso da homoj! La knabino malaperis. Foje li kvazaux vidus sxin por momenteto ie inter la ŝultroj, korpoj, kapoj. Eble gxuste ŝi retrorigardis? Eble ŝi volus, ke mi postiru ŝin? — li demandis sin mem. Hezite li ekiris. Li rigardis sian horloĝon, sed la stato de montriloj ne alvenis en lian kapon, kaj li ne havis alian farendajxon. Nun estas dimanĉa posttagmezo, li diris al si. La vorto “dimanĉo” nur lastatempe komencis signifi ankaux por li la liberan tempon, kvankam en la universitato oni neniam prelegis en la sepa tago de la semajno. Kiel strange, li pensis. Ni islamanoj festas la kvinan tagon, la judoj la sesan, la kristanoj la sepan… Sed neniu tiu tago interesis lin.

Omar plu iris en la parko. Estis bela vetero, la suno ankoraux iom movigxis okcidenten, sed estis suficxe alte. Li ne volis ankoraux hejmeniri, ja li ne devis lerni. Do li nur iradis inter la homoj. Neniam li sukcesis vidi sin per okuloj de fremdulo. “Kia mi estas?” — li demandis kelkfoje. Kaj en fenestroj de proksima kafejo li tuj ricevis respondon al la demando. Li nun ekvidis sin deekstere kiel spegulbildon.

Estis li maldika, ne tro sportaspekta, ja neniam li sportis. La euxropa vestajxo, la kompleto iom tro grandis cxesxultre. La vangoj iom enfalintaj. Nur lia barbo iom helpis, faris lian vizagxon pli vireca. Almenaux li tion esperis, do malofte razis sin. La hauxto iom pli bruna ol ĉi tie kutime, sed tio ne estis okulfrapa. Precipe nun, komence de la aŭtuno, kiam la “indiĝenoj” revenis el la somerumado, kelkaj estis eĉ pli brunaj ol Omar.

Li ne volis, ke oni vidu, ke li rigardas sin mem. Omar estis plena de konsternigxoj, kiujn li nur nun komencis forlasi, sed ja restis ankoraux suficxe da ili.

Li pluiris. Multaj vizitis la parkon, sur la vojoj preskaux homamasoj iradis tien-reen. Familioj kaj paroj kusxadis surherbe, Omar vidis kelkajn kisantajn unu la alian, konfuzita li kaptis la rigardon. Cxirkaux la granda kaskado infanoj kuregadis kaj permane jxetadis la akvon unu al la aliaj. Ili estis lauxtaj, ridemaj. Diversaj vendistoj montradis siajn varojn. Ĉar ili vigle rigardadis cxiuflanken, Omar sciis, ke ili malhavas la permeson kaj tuj malaperos se proksimigxos policisto. Post kvaronhoro Omar atingis la randon de la parko. Estis tie lageto, kaj alia publiko: patrinoj kun infanoj, biciklistoj singardaj, virinoj kun infanĉaretoj. Bone pasis la posttagmezo, pensis Omar, sed li ankoraŭ ne volis iri hejmen, kie atendas lin eta, malplena ĉambro. Por lui ĝin, antaŭe dum jaroj devis labori lia patro, kaj nun liaj pli junaj fratoj, kaj sendi la monon pere de bankoj al la Urbo.

Surcxiele aperis kelkaj nubetoj, tamen la posttagmezo estis orluma, agrabla. Omar pensis, ke tiu tago ne estos pli bona ol la aliaj gxisnunaj. Denove li trairis la Urbon, kiel tranĉilo la buteron — do li estis malvarma, nekonata metalo, kaj la butero: la homoj, kiuj restis por li indiferentaj. Hodiaux denove li ne ekkonis iun, ne parolis kun iu urbano, do ne nur la Urbo restis por li fremda, sed ankaux li restis fremda por la Urbo.

Li proksimigxis al la elirejo, kie la homoj amasiĝis pro io. Oni ridis lauxte, do certe spektaklo, li opiniis. Inter la piedoj Omar vidis tien-reen kurantan ion kaj ruĝajn, verdajn lumetojn. Li estis suficxe alta por vidi tion super la sxultroj. Interne de la homcirklo staris afrikano eta, diketa kaj tre gaja. Konstante ridetanta, li tenis en ĉiu mano ŝnuron, kaj fine de la ŝnuroj kuretis du, certe elektraj, koloregaj miriapodoj. Ili estis tre vivsimilaj, la multaj piedoj moviĝis, kvazaux la ludilo kurus per ili, dume sube estis radetoj. Kelkaj rekone ridis, aliaj etendis monon al la nigrulo kaj jam forkondukis sian miriapodon kun lampetoj brilantaj ruĝe, verde. Iu haltis apud Omar, kaj venis kelkaj kurantoj sportemaj, unu el ili hazarde puŝis Omar-on, kaj li faletis sur la starantan apude homon. Li nevole kaptis ties brakon por ne perdi la ekvilibron…

Jen, estis la knabino. La sama. Dum momento ili nekompreneme rigardis unu al la alia, reakirante la ekvilibron. Omar volis postkuri la pusxinton, sed tiu okulparo retenis lin. Li ne scipovis liberigi sin. Kaj gxoje li sentis, ke tiu afero estas reciproka — ankaux la knabino rigardis liajn okulojn, eble ravita. Sxi la unua trovis la vortojn:

— Hodiaux estas jam la dua okazo…

Omar lasis sxian brakon kaj ion murmuris, ke ne lia kulpo, oni lin puŝis… La knabino ridetis:

— Se vi volas pardonpeti, invitu por kafo. Tie ni priparolos la aferon.

Omar subite farigxis tiel felicxa, ke eĉ ne povis ekparoli, nur kapjesadis senĉese.

ie

La varmego kunfandis la pejzagxon.

Kvazaux ecx la tero mem estus degelanta. Akvo jam delonge ne trovigxis ĉi tie. La tero krevis multloke. La kaproj formanĝis ĉiun verdon, antaux ol ili malsatmortis. Nur iliajn ostojn nun blovas ie la varma vento. Sed eĉ vento venas nur nokte, se ĝi venas. Ankaux tiam ĝi estas nura venteto, sxteliranta de monteto al monteto.

Tage ecx la ĉielo ardas, gxia koloro jam delonge ne bluas. Nun ĝi ardas grizblanke, samkiel la tero. Kie palmoj vivas, tie troviĝas ankoraux akvo. La almozuloj jam petegas ne manĝon, sed akvon. La varmego estas pli damaĝa, ol antaux du jaroj estis la akridoj. Ja tiam la homoj povis manĝi almenaux la skarabojn, frititajn en kaseroloj, kaj estis ili feliĉaj pro tio.

Akvo trovigxas ankoraux nur en la sekretaj putoj. Profunde de la tero estas ankoraux ioma humido. La homoj el la vilaĝo nokte iras por akvo. El cxiu familio iras nur unu, kun kruĉoj. Ili revenas antaux aŭroro, kaj oni tuj komencas trinki. Tutaj familioj donas la kruĉojn de busxo al buŝo, avidaj kaj fojfoje jam senfortaj. Kiam venas la mateno, neniu vidas ĉe ili akvon. Povas veni fremduloj aŭ soldatoj kun kriega demando: “Kiu havas akvon?” Neniu havas akvon. Estas varmege, la fontoj mortis.

Kiu povus fari ion ajn? La agroj delonge sekigxis, semgrajnoj ne estas. De tempo al tempo oni vidas sur la polvoza vojo grandajn sxarĝauxtojn, surdorse kun homoj, etaj pakajxoj kaj maldikegaj bestoj. Cxie estas muŝoj. Ankaux sur la homoj. Ili sidas sur la okuloj de infanoj. La varmego jam zumas en oreloj. La muziko de la morto.

Sub Tarik ekveturis la auxtomobilo. Li demetis sian pakajxeton kaj permane kaptis la feran metalan apogilon — jes ja, gxi estis varmega, do li rapide rekaptis la manojn. Neniu lin akompanis. En la familio preskaux cxiu mortis. Tarik ĝis nun travivis dek sep printempojn, kaj ĉiu estis plena de mizero. Cxi-somere la rikolto tute perdiĝis. La semgrajnojn blanke vestitaj fremduloj alportis en sakoj kun signo de ruĝa duonluno. Sed ili ne povis alporti akvon, pluvon. Tarik en sia vivo nur foje vidis pluvon, sed tiu ne longe dauxris.

La Suno por momento lumis en la okulojn, li fermis. Kauxrinte, li spasme tenis sian pakajxeton. Subcxemize li havas monon, malmulte. La imamo diris, ke oni atendos lin en la urbo. Kaj ne miru Tarik, se fremduloj vokos lin laux la nomo. Oni jam scias pri li multe. Tio lin mirigis. Kion oni povas scii pri li? Ja nenio okazis al li gxis nun. Li nur vivis rande de la dezerto, havis gepatrojn kaj parencojn kaj gefratojn, sed iom post iom ĉiuj mortis ĉirkaux li.

La dezerto plu migris suden, cxiam pli suden. Tie, kie Tarik infanagxe vidis palmojn kaj du oazojn, nun vento pelas la varmegan sablon. Kaj tie jam neniu loĝas.

La sxargxauxto veturis kun polvego post si. Tarik ne volis vidi la aliajn pasaĝerojn. Ankaux ili forlasas la regionon. La dezerto ne plu donas manĝon al ili. Ekde kiam la varmego tiel disetendiĝis, nenio kreskas el la tero. Lia malhela okulparo indiferente glitis super la pejzaĝo. Nur la espero vivigis lin, io interne, kion li ecx ne scipovis nomi. Li sentis nur tion: iuj respondecas pro la morto de liaj gepatroj, de liaj gefratoj. Pro la pereo de lia vilaĝo. Kaj li esperis iam trovi tiujn, kiuj tion kulpis kontraux lia vilaĝo.

Li do sidis sur la sxargxauxto, kiu malrapide rampis sur la sekvontan monteton, de kie li povis vidi samtian dezertan, mortan pejzaĝon.

en la moskeo

— Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema!

Hodiaux ne multaj venis. Badran sxtelrigardetis cxirkauxen — antaux si li vidis nur virajn dorsojn. La pregxantoj teren kliniĝis samkiel li, jam ne la unuan fojon. Aŭdiĝis mallaŭta murmurado. La salonego ne tre similis al veraj moskeoj, oni iam konstruis ĝin por alia celo. En la Urbo troviĝis kelkaj pli grandaj ol ĝi. Sed ĉi tie, rande de la norda suburbo oni ĝojis eĉ por tio.

Post la pregxo iu lauxtlegis el la Korano. La viroj sidis surtapisxe, kun la piedoj sub si. Virinoj hodiaux ne cxeestis, sed eĉ se ili venas, ili preĝas apartigite. Badran strebis malfermi sian menson por la Vortoj.

Plenigxis la Vorto de via Sinjoro laux la vero kaj la realo. Neniu povus sxanĝi liajn Vortojn. Li estas tiu, kiu cxion auxdas kaj scias.

Badran mute ripetis la vortojn. Li sentis, ke ili nun kasxiras en lian animon. Ekde kiam li konscias sin, li cxiam pregxis. Tage kvinfoje li turnas sin al Alaho, kiel decas. Aliuloj tiel kaj tion diris-konsilis-ordonis al li, kiam Badran estis infano. Kaj nun li same diras al la junuloj, al la grupeto, kiun oni komisiis al li.

Ja se vi obeas al tiuj, kiuj vivas sur la tero, oni misvojigos vin. Fore de la vojo de Alaho. Ili sekvas nure opiniojn kaj faras nenion alian, ol divenadas.

La lauxtleganto intence restigis ioman tempon por la auxskultantaro, ke tiuj mense analizu la tekston. Se ili komprenos, gxi malrapide eniros en la kapojn. Badran sxtelrigardis cxirkauxen denove, novaj kredantoj venis, enire demetis la ŝuojn. Humilkorpe ili paŝadis. Plejmultaj viroj estas brunhaŭtaj kaj barbaj, preskaŭ ĉiu portas eŭropan veston, kompleton aŭ laboristan vestajxon. Personaro de proksimaj restoracioj, laboristoj, komercistoj, plejparte de tapiŝoj, ĉar ĉefe ili loĝas ĉi-ĉirkaŭe.

Badran ripetis la vortojn, sed io devojigis lian atenton. Io maltrankvila, eble penso, kiu naskigxis en li. Cxu li eble ne kredas suficxe?.. Sed ne pri tio temis. Antaux nelonge li renkontiĝis kun viro, kiun la aliuloj simple nomis “Abu”, ja li estis patro de ili ĉiuj. Eble ne pro sia aĝo, sed inundas el li la spertoj. Pri Abu nenie legeblas en la interreto, oni ne menciadas lian nomon en radioj, televidoj, gazetoj, tamen en certaj rondoj oni bone konas lin. La nomo, kiun oni diras post la “Abu”, fojfoje sxanĝiĝas, nur la “Abu” restas.

Abu instruis al Badran multajn aferojn. La animo de Badran ekde tiam flugas liberega. Kaj ankaux la sekreto flugigas lin. Abu petis diri al neniu tion, kion li diris al Badran. Kaj kion li diros post la reveno el vojagxo. Badran post cxiu interparolo sentis, ke li fariĝis pli granda, en li kolektiĝis pli da volo kaj forto.

Dume la lauxtleganto dauxrigis: Jen tiel Alaho punas tiujn, kiuj ne kredas.

Cxiam pli da homoj estis en la moskeo. Ilia murmurado kunfandigxis. Badran rigardis al sia horloĝo, nu, li ne povas plu resti. Havas li gravan renkontiĝon kun sia junulara grupeto. Eble ili jam atendas lin antaux la moskeo? Kial ili ne povas enveni? Abu diris, ke ili renkontiĝu ekstere, kaj Abu certe scias, kial. Li konas cxiun sekreton. Preskaux kiel Alaho mem. Kiel estas legeble en la Korano:

Alaho atentas pri cxiuj aferoj.

Gxis Badran en la antauxsalono sercxis siajn sxuojn, la eta maltrankvilo forigxis el lia animo. Kion ajn vi planas, vi ne respondecas pro tio. Se tion Alaho sugestis, se liaj saĝuloj ordonis, do okazas tio laux scio de la dio. Kaj se jes, do kial li devus timzorgi?

Kiam Badran forlasis la moskeon, el la interno li ankoraux auxdis la hxoron:

— Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema!

en la verda fortikajxo

Oni ankoraux ne ensxaltis la stratajn lampojn. La helo regis ankaux la placojn. La cxielo farigxis griza, nur okcidente videblis ioma breĉo por lumetoj, — pensis viro staranta ĉe iu fenestro de la Verda Fortikajxo.

Gxi vere estis verda, sed ne fortikajxo. Oni konstruis gxin fine de la dek-nauxa jarcento, kaj al la kvar supraj anguloj oni alkonstruis kvazauxmilitan ornamaĵon kun kreneloj. Rigardata defore ĝi sxajnis esti fortikaĵo, sed neniam oni batalis tie. En la Urbo delonge regas paco. Aux ĝiaj loĝantoj tion kredas.

Viro staris en la plej supra etagxo. Cxi tien la ekstra lifto nur post enpusxo de speciala kodo liveras sian pasaĝeron. Ĉiam nur unu. Kaj se iu volus veni perŝtupare, ties vojon barus krado, kaj kameraoj observas cxion. Sed ankaux tiu, kiu alvenis perlifte, devas unue transdoni sin al funda kontrolo. En ejo kun metalaj muroj, simila al kluzo, ankaux antaux kameraoj, necesas sin identigi per magneta legitimilo kaj fingropremajxo, eĉ oni kontrolas lin aŭ ŝin pere de la iriso. Nur post tio la interna pordo de la kluzo malfermiĝas.

La viro jxetis ankoraux unu rigardon al la Urbo. Li vidis, ke gxi ne silentiĝas. Vane finiĝas la tago kaj apenaux rimarkeble trafluas en la nokton. La nova tempo estas nek pli mallauxta, nek pli malrapida. La Nokto venanta eloriente neniun timigas, ecx kontraŭe, ĝi faras ian sekretan vivmoviĝon.

— Sxi venis, — iu diris malantaux lia dorso, kaj la viro tuj forgesis la Urbon. Ne gravis jam, ke li trovigxas en Gxi. La Verda Fortikajxo staras preskaux meze de la Urbo, kaj tiu cxi etaĝo ekzistas ĝuste por la Urbo. Eĉ se ĝiaj loĝantoj ne scias pri tio.

La konsilantarejo estis negranda. Ja cxi tie neniam oni amasas. Antauxe granda ekrano kaj granda televidaparato. Aliflanke la mapo de la Urbo, dorsflanke lumigebla. La segxoj malkomfortaj, por ke oni neniam sidu longe, decidu rapide. Tion postulas la intereso de la Urbo.

Kiam la cxefo enpasxis, la aliuloj jam staris apud siaj segxoj. Spontane formiĝis la kutimo: indas tiom da estimo por la virino, kiu sian vivon riskis por tiu afero kaj preskaux pagis jam por tio la plej altan prezon.

Sinjorino Wahlberg envenis. Longajn jarojn sxi laboris per si mem, gxis ŝi atingis, ke nek la okuloj, nek la vizaĝo, nek la movoj perfidu ŝin. Sxi regis ankaux la sentojn — ĝis kiam ŝi havis tiajn.

Wahlberg havis jam pli ol kvindek jarojn, sed sxajnis pli juna. Sxi movigxis militeme, eble alvenis ĝuste el la pafejo, kvankam ŝi estas la gvidanto de la Grupo kaj plej verŝajne ne devos iam ajn iri surstraten kaj pafi.

Survizagxe apenaux farboj, robo iĝanta al korpo, tamen ties posedanto volis veki en la viroj nek atenton, nek sopiron. Kudro monahxineca, nenie brecxo. Estis sxi virino enfermita, kiu multon adiauxis jam envive, sed ne perdis la interesiĝon pri mondo.

Sxi jxetis rigardon al la aliaj — cxiu ĉeestis.

— Bonan vesperon! Dankon, ke vi alvenis. Ni komencu!

Cxiufoje sxi diras la samon, sed depende de la tagparto, foje auxdigxas “bonan matenon”, “bonan tagon”. La aliuloj — tri viroj kaj unu virino — sidiĝis. Sinjorino Wahlberg sian brunblondan hararon tenis en harnodo, sugestanta disciplinon kaj forton. “La forto ne estas perforto”, — ŝi iam kutimis diri. Nuntempe jam estas ŝi pli malparolema. Bona cxefo ĉies opinion auxskultas. Ĉiam, ĉies.

— Sinjoro Rivera, — sxi diris, superflue. Rivera, kiel cxiam, sidis dekstraflanke kaj lauxkutime li rajtis paroli la unua. Majoro Rivera ĉiam venis en civila vesto, kaj la suba personaro de la Verda Fortikajxo ne sciis, ke li laboras ĉe la polico.

Rivera havis kvardek ses jarojn. Sportema, alta, iom liphara, li similis al la amerikaj filmaktoroj de la jaroj kvindekaj, iom kiel Clark Gable, fojfoje li same ridetis. Sed neniam li ridetis en la cxeesto de la ĉefino. Cxi tie ne estas loko por gajo.

Rivera malfermis dosieron kaj parolis tiel, kvazaux antaux minuto li estus cxesinta. Sed li ĉesis antaux tri tagoj, ĉar ili renkontigxadis ĉiun trian tagon. Eĉ se la tria tago estis sabato aŭ dimanĉo, vespere je la 20.00 ĉiuj ĉeestis. Kiel la lasta alvenis ĉiam Wahlberg, neniam pli frue, neniam malpli frue.

Rivera monotonvocxe lauxtlegis la lastajn okazintajxojn. La kunuloj ne notadis. Rivera eble ses minutojn parolis kuntene, inteligente. Sinjorino Bertha Wahlberg dume rigardis la randon de la tablo, por ne disigi sian atenton. Poste sxi levis la rigardon:

— Frey?

Sxi atendis opinion, klarigon. Frey apenaux pasis kvardek jarojn, sed la hararon li jam perdis, lia kalva kapo lumis:

— La raporto estas preciza, sed mi diskutas la konkludojn. En la nuna tempo la plej grandan dangxeron signifas certe tiu “Sinjoro X”, pri kiu ni scias nur, ke li estas viro arabdevena. Kvankam ecx tiu lasta estas nur supozo. Tiamaniere ni ne povas lin serĉigi per polico internacia, se ni ne konas liajn indikojn personajn kaj eĉ lian foton ne posedas.

— Eble nur Euxropol ne havas, sed Interpol jes? — kontrauxis Rivera.

Lin ne mirigis la kontrauxo de Frey — ili neniam konsentis. Eble tio estas ilia rolo? Al sinjorino Wahlberg gxuste tiel ili faciligas la decidojn, se ili du diskutas kaj montras cxiun eblan argumenton. Almenaux du flankojn de la sama afero.

Aux la trian? Laura Torn entreprenis tion fojfoje. Kiel ankaux nun. Sxi sidis fore de Wahlberg, aliflanke de la tablo. Estis sxi policistino, sed nun sen uniformo. Virino sportema, iom grandkorpa, sed ne troe. Ne uzanta ŝminkon venis ŝi cxi tien. Torn jam longe servis ĉe la polico, gxis nun auxskultis la virojn, kaj kiam el la buŝo de la ĉefino sonis “Torn!”, ŝi ekparolis:

— Aliaj organizajxoj ne scipovas nin helpi. Finfine, kion ni havas enmane? Du similajn informojn. En la grandurboj la policaj informistoj okdekprocente mensogas — aux vole, aux pro misauxdo, aŭ cxar ili volas havi simpatipunktojn ĉe la detektivo, al kiu ili flustras informojn el la kriminala mondo. Sed tiujn du ni ricevis el sendependaj fontoj kaj ili sonas same: “Sinjoro X sekvontsemajne venos en la Urbon”. Laŭ mi evidentas, ke “ili” preparas sin por iu ago, kaj ni estu certaj, ke tion ili faros en nia Urbo. Kontraŭe al sinjoroj Rivera kaj Frey, mi ne esperus ian ajn eksteran helpon. Ja gxis nun nek Eŭropol, nek Interpol, nek eĉ CIA povis doni al ni veran helpon.

Wahlberg konsentis, sed survizagxe neniu signo montris tion. Leuxtenanto Laura Torn tamen konis sian cxefinon sufiĉe por scii: sxi estas sur tauxga spuro.

— Propono? — alvenis el la busxo de Wahlberg la nuda demando. Neniu superflua dekorajxo, vortvesto, gesto.

— Ni atendu la sekvontajn raportojn de tiuj du informantoj. Eble ni ekscios, kie movigxas tiu mistera ulo, — proponis Torn.

Frey dube kapneis:

— Li ne movigxos, sed se tamen, do por ni nevideble. Tiu ulo, se vere li estas arabo kaj vere laboras por “ili”, venos por la preta afero.

— Mi kredas, ke ne. Li venos gxuste por organizi iun atencon. La kasxe vivantaj teroristoj en nia Urbo ne estas suficxe lertaj, saĝaj, ne konas la trukojn por atenci. En nia urbo ili havis ankoraux nenian atencon. “Sinjoro X” faros la unuajn paŝojn: li instruos ilin. Por fari tiun laboron, li devos renkontiĝi kun multaj homoj.

— Ni devas observi cxiujn, kiujn ni konas. Ilia movigxo donos al ni gravan scion.

— Ni havas malmulte da observantoj, — tion diris la kvina cxeestanto. Sinjorino Wahlberg ne vokis lin por paroli: “Kaiser!”, sed la diskuto donis la okazon por la viro:

— Ni estas la stabo de la kontrauxterorisma servo de la Urbo. Mi kredas, ke ni povos solvi la problemon per niaj propraj fortoj. Gxoje ni akceptos cxiun parteton de informo, kiun ni ricevas deekstere, tamen tio estas malcerta. Ni devas konstrui propran reton de informistoj.

— Tio bezonos longan tempon, — diris Torn. Frey volis diri la samon, do silentis, ja Laura eldiris ankaux lian opinion. Rivera jam konjektis, kien Kaiser strebas alveni, do helpis lin:

— Se tiu informonta cirklo koncentras nur al la islamaj komunumoj vivantaj en la Urbo…

— Ekskluzive, — diris Kaiser decide. Li estis inter ili la plej juna, apenaux tridekjara.

Wahlberg sian pseuxdo-indiferentan rigardon ne jxetis al li. Tiu juna homo memorigis sxin al… nu jes, al ŝia iama edzo. Li aspektis tiel dum ilia geedzeco. Sed tio estis antaux almenaux dek kvin jaroj.

Kaiser estis blondulo, kun la hauxto sunbrunigita, muskolhava. Certe li ludas tenison, velsxipadas, golfoludas, kuras… Laura Torn kun intereso rigardis la kolegon, sed ne kiel virino observis Kaiser. Kiu dume tre serioze kaj rezolute dauxrigis:

— Mi scias, ke ne estas facile. La homoj, kiujn vi komisiis al mi, jam du monatojn laboras pri tiu afero. Ni strebas enigxi en cxiujn komunumojn, kie multas islamanoj. En certajn metiojn, en moskeojn, inter la studentojn, sport-asociojn kaj tiel plu. De la enmigra oficejo ni ricevas ĉies indikojn kaj antaux ol novulo unuafoje en sia vivo aliras la centron de la Urbo, ni jam konas lin iomete. Kiam li nur serĉas por si loĝlokon, ni jam observas lin. Ni scias, kiu li estas, de kie alvenas, kion li volos fari ĉe ni, kian metion konas — se konas — kaj kiel li aspektas.

— Espereble vi ne volas diri, ke ni cxion scias pri ili, — rimarkigis Rivera kun malgaja mieno.

Li ne devis dauxrigi, cxar ĉirkaux la tablo sidis fakuloj kaj ili komprenis lian aludon. Sinjorino Wahlberg nun silentis, Frey ekparolis:

— Ecx se ni ne scias ĉion, nature ankaux ne tion, ĉu en la novulo kasxigxas emo por terorismo, aux li estas indiferenta por la tiajxoj — tamen estas jam rezulto, ke ni scias, kiujn ni devas observi.

— Sed por tio ne suficxas niaj homoj, — malpaciencis Laura Torn. — Mia grupo havas nur sep homojn kaj min. Al ni apartenas la kvartalo Transrivera, granda tereno. Sep homoj devus enigxi inter la islamajn komercistojn de tapisxoj!.. Ni mem malmulte povas fari, se en tiu cirklo ni ne trovas tiean informanton. La komercistoj de tapiŝoj formas mondeton fermitan, ĉiu konas ĉiun, ofte jam dehejme. Ili havas monon, do verŝajne apogas la teroristojn permone. Kvankam kelkaj el ili eble kredas, ke la apogo iros al la kutima “palestina movado” aux al karitataj fondajxoj.

Kaiser rigardis al Wahlberg:

— Sinjorino, mia grupo estas suficxe granda, antaux nelonge mi ricevis junajn kunulojn tauxgajn, kiuj volas la tutan vivon pasigi en la kontrauxterorismaj grupoj. Mi opinias, ke ĉiamaniere ni devas ekhavi informantojn en la islamaj grupoj. Iamaniere ni devos eniri trans la muron. Se ni ne scios, kio okazas malantaŭ la muro, la Urbo estos ĉiam sendefenda.

Li diris tion, kion ili sciis jam delonge. Sed nun Wahlberg eksentis ion el lia vocxo. Ion plusan, eble nur deziron, aux?.. Eble ili havas planon? Lia grupo elpensis ion? Kvankam sxia rigardo ankaux nun restis indiferenta kaj sensenta, tamen ŝi atendeme rigardis al Kaiser, kiu dauxrigis:

— Sinjorino, mi kredas, ke mi jam scias, kiel enigxi en la islaman terorisman organizon de la Urbo. Kiu ĝis nun ne ekzistis, sed jam certe ekzistas. Ankaux ili nun organizas sin. Eble en tiu cxi momento ili same sidas en iu ejo ĉirkaux tablo kaj planas atencon kontraux la Urbo?

— Lasu la dramon. Parolu pri via plano, — venis el sxia buŝo la vortoj sekaj. Ordonaj.

Kaiser komencis paroli.

riverborde

Omar ege gxojĝemis, ekvidinte Isabel.

La knabino alvenis per mopedo kaj restigis gxin rande de la auxtoparkejo. Kiam sxi deprenis la kaskon, ŝia malhela hararo disfalis. Sxi certe sciis, ke Omar jam atendas kaj volis montri al li tiun belan hararon.

La viro atendis cxe la Malnova Ponto, kie estis florhorlogxo. La montrilo saltis ĝuste al 11:30, kiam la hararo knabina komencis gaje flugadi en la vento. Omar sentis sin feliĉa — ja tiu estis la unua rendevuo en lia vivo. Kaj post sekundoj ili jam rapidis unu al la alia. Estis tie ega trafiko kaj bruo, sed ili ne auxdis tion. Por Omar nun gravis nur tio, ke post tri tagoj li denove povas vidi Isabel.

Antaux tri tagoj, kiam la blinda hazardo dufoje kunligis ilin, ili vere iris por kafumi. Omar gxojis, ke li povas libere paroli kun virino — tio en lia lando estus neimagebla. Kaj li aparte ĝojis, ke Isabel ne estas simila al la cxitieaj junvirinoj, kondutas dece kaj rezerveme. Ili vere nur kafumis, nenio pli. Omar longe sxin konvinkadis por renkontiĝi denove, kaj nun, jen, ŝi alvenis!

— Salut’!

— Salut’!

En la unua minuto ili apenaux povis ekparoli. Fine Isabel kondukis lin sub la ponton, al tie ankrita sxipo, en kiu trovigxis kafejo. Sidante apud la Rivero, ili vidis fojfoje fornaĝantajn ŝipojn blankajn kun turistoj.

— Sciu, ke tiu estas la unua rendevuo en mia vivo, — li konfesis tuj, kvankam li hezitis, cxu li bone faras. La virinoj onidire ne sxatas la komencantojn… Sed sur la vizagxo de Isabel la miron tuj ŝanĝis la komprenemo:

— Jes, mi scias, ke en via lando ne povas simple renkontigxi knabinoj kaj knaboj… Sed vi jam unu jaron vivas en la Urbo!

— Same kiel hejme, ankaux cxi tie mi ne rendevuis kun knabinoj, — Omar iom honte klinis la kapon. Isabel eĉ por sekundo ne dubis, ke li diras la veron. Kaj sxi ne priridetis lin, kontrauxe, por momento tuŝis lian manon kuŝantan surtable:

— Dankon, ke mi estas la unua. Ke vi forlasis viajn principojn pro mi!

La tusxo de la virino lin entuziasmigis. Io okazis en li, precipe encerbe. Estis tre agrable konversacii kun Isabel, auxdi ŝian vocxon kaj scii, ke ŝi estas apude, ke ŝi alvenis pro li! Pro tio Omar tuj sentis sin gravulo kaj vera viro.

Nun ili trinkis kafon kaj poste iros tagmangxi. Isabel estis alta kaj svelta, sed ne pli alta ol Omar. Sxiaj nigraj hararo kaj okuloj memorigis al li la hejmajn knabinojn. Li vidis sxiajn belajn mamojn kaj sub la jupo ankaux la femurojn. Omar englutis la salivon. Isabel precize vidis, kio okazas en li, vidis lian rigardon saltantan ien-tien, do ŝi iom klinis la kapon kaj demandis koketeme, rigardante el sub la okulharoj:

— Cxu mi ne placxas al vi?

— Ho, kontrauxe! — Omar iom konfuzigxis, sed tre entuziasme komencis lauxdi sxian aspekton. Rapide li perdiĝis inter la epitetoj, ja ne tute bone li regis la lingvon. Poste li rimarkis, ke li amindumas. Tion li volis, pri tio revis jam la trian tagon, sed nun li ektimis sian propran bravon kaj eksilentis.

Sed okazis nenio malbona. Isabel sciis, kion sciis, kaj vidis, kion devis vidi. Sxi ne dubis pri liaj sentoj. Jes ja, tio ankoraux ne estas amo, ne povas esti amo, tamen flatis sxin liaj sentoj. Isabel sentis la inundon de la entuziasmo kaj magneta altiro.

Horojn poste ili sidis en riverborda restoracio. Omar mangxis fisxon, kiel cxiam, se eblis. Kaj li rememoris sian patron, kiu tre laboregis por tiu mono, kiun lia filo nun pagos por la tagmanĝo. Isabel havis bonan humoron kaj certe ne havis tiaspecajn pensojn. Sxi demandis lin pri lia familio kaj pri planoj.

— Unue mi devos fini mian studadon. Tio signifas ankoraux tri jarojn cxi tie. Mi esperas, ke mia familio povos min apogi tiel longe.

— Kaj poste vi reveturos hejmen? — la malhela okulparo falis sur la viron. Pro tio Omar por momento perdis la spiron, sed tuj rekonsciigxis:

— Ankoraux mi ne scias… Sciu, mia lando estas tre malricxa. Oni bezonas ingxenierojn, kuracistojn, instruistojn kaj eĉ muntistojn de akvoduktoj, se estus pli da akvoduktoj kaj akvo… Oni bezonas agronomojn. Lastatempe tiel varmegas la vetero, ĉio sekiĝas, mankas akvo por akvumi, ofte eĉ la homoj ne havas akvon por trinki. Kiu povas, formigras. Do malmultas la sxanco, ke mi, aux iu alia reveturos tien post kelkaj jaroj.

— Kaj do vi vivos kaj laboros cxi tie?

Omar kapjesadis. Tro frue estus paroli pri liaj pli junaj fratoj, kaj ke ankaux ili volas alveni cxi tien, ja ili volas vivi… Kaj vere, kiu povas scii, kio okazos post jaroj, ĉu Isabel estos ankoraux kun li? Por momento ili tre serioze rigardis unu al la alia. Super la tablo ili rigardis kaj sentis: nun en ilia vivo komencigxis io granda kaj bela, tre bela.

en vendejo de tapisxoj

— Vi malfruis, — rimarkis seke la komercisto.

Badran ne respondis. Li rigardis al sia horlogxo kaj vidis: vere, du minutojn pli malfrue li alvenis al la renkontiĝo. Sed ja sciis li ankaux tion, ke tiu komercisto estas ne arabo, sed perso. Se li estus arabo, li ne rimarkus la malfruon duminutan, eble ecx ne la duhoran.

— Cxi tie atendu, — diris la ulo kaj foriris.

La karakteriza odoro dume penetris en lian nazon. Kien ajn li rigardis, cxie li vidis tapisxojn. Ili kuŝis kunrulitaj, sed la plej belaj pendis surmure. Malofte oni kondukas ĉi tien la pli bonajn aĉetontojn. Sciis li, ke la persoj ofte po tri, po kvar kune luas vendejon. Gxin oni devas tage-nokte gardi, do oni kune pagas la personaron. La pli malriĉaj komencantaj komercistoj mem gardas siajn tapiŝojn.

En grandaj bareloj estis akvo, cxe la enirejo kaj en la anguloj de la vendejo. Se foje gxi ekbrulus, tio ege damaĝus la komercistojn. Sed ja ili atentas, gardas. Badran rememoris: li ankoraux neniam auxdis pri forbrulinta tapisx-vendejo.

Do nun li staris senfara inter amasoj de tapisxoj, finfine auxdis mallauxtajn paŝojn. Li turnigxis rapidege, kaj lia mano jam sercxis ion ĉezone… Armilon.

La proksimigxanta barba viro precize vidis, kio okazas, do haltis kelkajn pasxojn de li kaj ridetis:

— Do vi jam portas armilon, Badran.

— Saluton, Abu! Paco estu kun vi, — klinigxis Badran. Li miris: do Abu jam alvenis, estas jam cxi tie, tiel rapide? Poste li komprenis, ke li ne sciis, kie Abu estis, eble li ne veturis foren.

Abu portis simplan stratan veston, euxropan kompleton, sed ne multekostan, ne tro elegantan. Badran sciis: tiel li ne estas suspekta. Abu iradas en la mondo tiel, ke en nenies memoro, nenies okuloj, nenies kapo restigas spurojn. Por tiu konduto plej tauxgas la perfekta grizeco. La grizo estas la unika koloro por ne esti okulfrapa.

Vere, ankaux tiu kompleto estis griza, samkiel la iom post iom grizigxanta barbo. Griza cxemizo kaj griza kravato.

— Nun mi nomigxas Abu Mussa, — li ridetis bonhumore, kvazaux sxercante. — Vi scias, ke ni havas multege da malamikoj kaj ili min sercxas ĉie. Eble ili postiras min… ŝajnas al mi.

Badran volis diri ion malbelan pri la malkreduloj, sed Abu per unu moveto haltigis lin:

— Tio estas la zorgo de Alaho, ne via. Kiel sciate, Alaho zorgas pri cxiu kaj ĉio. Do ni ne perdu la tempon por la malkreduloj, prefere ni parolu pri nia afero, amiko mia.

Badran havis multe por rakonti. Pri la junaj knaboj, kiuj atentas cxiun lian vorton kaj kiuj ion ajn faros por Alaho, kaj por li. Jam Abu devus montri la celon!

Samtempe Badran konjektis: nun ne nur li parolos. Versxajne Abu Mussa havos kion diri. Li diros ion gravan — li pensis. Sed Abu Mussa diris nur tiom:

— Preparigxu!

Kaj poste li komencis paroli pri sia plano.

sur la maro

La sxipo estas eta, la ondoj grandaj.

Tarik sur la ferdeko staris, aux, pli gxuste, li krocxiĝis al la barilo. Feliĉe li antauxe malmulte manĝis. La akompanantoj venis kun li en la havenon. La sxarĝauxto portis lin al iu urbo, poste oni akompanis lin per aŭtobuso. Kun li estis iu viro, kiu malaperis post la alveno en la havenon. Sed antaŭe li transdonis Tarik-on al alia viro, kiu malmulte parolis. La unuan nokton Tarik pasigis en nekonata domo, en iu ĉambro kaj kuŝis-maldormis surtere, oni donis ankaŭ manĝon, trinkon. Sekvonttage aperis alia homo ankoraŭ nevidata kaj diris: krepuske oni “metos” Tarik-on sur ŝipon veturantan al Eŭropo. Tarik ne bone sciis, kia estas tiu “Eŭ-ro-po”. Ne sciante kial, li imagis, ke Eŭropo estas tre granda tero, loko de grandegaj montoj, kie la homoj vivas en striktaj valoj.

La atendado estis malfacila, enua. Tarik bedauxris la vane flugantan tempon. Li gxojis, kiam vespere oni kondukis lin en la havenon, kie mankis la gardistoj. Li ankoraux neniam veturis per sxipo, samkiel pli frue ne sidis en ŝarĝauxto, nek aŭtobuso. La fiŝkaptista ŝipo estis fetora, miksiĝis tie la odoracxo de mortintaj fiŝoj kaj benzino por motoroj. Ili malfruvespere ŝipis surmaren, onidire por “fiŝkapti”, kaj la ondoj komencis jxetadi la ŝipon. Tarik restis sur la ferdeko, ambaŭmane tenis la barilon, horojn poste jam tremis la genuoj pro la laco. La stomako jam estis malplena, eĉ pensi li ne povis pri manĝo aŭ trinko. La ondoj alvenadis precizaj, kelkaj po minute, kaj oni ne povis savi sin de ili.

“Alaho montris al mi la vojon”, — li pensis. Tiel diris al li la imamo, kaj aliaj auxtoritataj viroj. Do li tenis sin heroe. Auxrore li jam sidis sur la ferdeko kun lacegaj membroj, preta salti al barilo kaj denove vomi… Sed lia stomako estis jam tute malplena. Same malplena li sentis ankaux sian kapon. Vivis en li la eta espero: iam finigxos tiu vojo? Kaj kial tiu Eŭropo estas tiel fore?

Li ne sciis, kie li trovigxas. Tarik neniam en la vivo vidis mapon, cxar neniam li vizitis lernejon. Iam li pensis, ke ĉio estas proksime, ĉar devas esti proksime. Se Alaho ordonis, ke la aferoj estu proksimaj unu al la alia, do estas ili proksimaj.

Li ne sciis ecx tion, ke gxis nun li loĝis en Afriko, kaj nun li antauxeniĝas en la markolo inter du kontinentoj. Ne sciis li, ke tiuj vagaj lumoj vidataj ie-tie en la nokto signifas marsxipojn kaj ke li certan tempon jam vidas Euxropon. Ke la lumoj iom vibretantaj rande de nigra horizonto jam apartenas al hispanaj urboj. Ne sciis li, ke iuj atendas la alvenon de tiaspeculoj, kia li estas, por helpi amike, kaj atendas ankaux ĝendarmoj, soldatoj, oficistoj… Tarik konis nenion alian ol vilaĝojn dezertajn, la homojn paŝtantajn ŝafojn, kiujn li renkontis ĉiutage. Sed lastatempe aperis fremduloj, kiuj observis la junulojn, demandadis la maljunulojn. Tarik ne sciis, kial la fremduloj elektis ĝuste lin. Eble ĉar liaj gepatroj jam ne vivis kaj ĉar li adoris Alahon. Ili parolis kun li, poste forveturis. Iom poste revenis unu kaj preskaŭ la tutan tagon paroladis kun Tarik pri Alaho kaj la vera kredo, pri la malkredantoj kaj la kulpoj de la mondo. Kaj ke Alaho la malkredantojn punas per la manoj de la verkredantoj, kaj tiu punado povas esti belega tasko por la kredanto de Alaho.

Matenigxis. Tarik en la pigre disiĝanta mallumo rimarkis, ke la bordo estas jam tre proksime. Liaj okuloj ecx vidis ion tie — post la tuta nokto pasigita sur ferdeko — kie aliuloj nur la nigron vidis. La kapitano de la fisxkaptista ŝipo rauxke ordonadis al siaj homoj, iu lumsignis per lampeto. De la bordo aperis motorboato, estis ĝi nigre farbita, kaj ankaux ĝia pasaĝero estis vestita tutnigre. Tarik komprenis, ke la boato venis por li. “Mi estas gravulo”, — li pensis. Fremduloj venis por li en la vilaĝon, veturigis en urbon, poste al marhaveno, poste perŝipe kaj jen, perboate al “Eux-ro-po”, al tero tre fremda. La maristoj kaptis kaj levis lin trans la barilon, jam li estis en la boato. Neniu dumvoje diris al li eĉ vorton. Neniu demandis lian nomon, li estis viva pakajxo, kiun oni donis de mano al mano. Tarik nun sidis funde de la boato, la ondoj ĝin ĵetadis multe pli ol la ŝipon antaŭe.

La malhelo ankoraux ne disigxis, ne aperis la suno, la cxielo estis nebuloza. Surborde atendis auxto, Tarik ankoraux neniam sidis en simila. Li tute ne pensis, ke li jam venis en Eŭropon, kiam ili veturis, komence en malhelego, poste sur sxoseo jam helpe de reflektoroj. Kiel eblas, ke la vojo estas tiele glata, kaj la radoj ne skuas la veturilon? — li miris. Kaj Tarik en tiu momento komprenis, ke jes, tio jam estas Eŭropo, la fremda, mistera kaj malamika mondo, kie atendas lin tasko grandega.

en la universitato

Omar pasxis el la konstruajxo sur la belan verdan herbejon — kaj rimarkis Isabel. Sur la fono de la herbejo ŝi estis belega. Sxi portis blankan bluzon kaj pantalonon, cxirkauxkole havis tukon. Omar miris, ja ili ne havis nun rendevuon. Li ne vidis, ke la knaboj, kun kiuj li ĵus elvenis, gapis al Isabel.

Jen la momento de lia triumfo. La kunstudantoj, kiuj gxis nun tute ne atentis pri li, nun finfine povis vidi, kun kiel belega knabino li kunestas! La knabino tiel staris sur la herbejo inter du domegoj, ke oni ne povis sxin malatenti. Almenaux tridek okulparoj gluiĝis al ŝi, ecx la knabinoj observis ŝin, kelkaj certe envieme.

— Salut’!

— Saluton, mia kara.

La kiso estis facila, ja ili nun estis nur en la epoko de kisoj, kaj gxis nun foje nur, hieraux. La ĝojo altiĝis en la junulo:

— Bonege, ke vi alvenis! Do, tial vi demandis hieraux, kiam mi havos la lastan lecionon?

Isabel nur ridetis. Sur sxia vizagxo ekestis eta kavajxo. Li apenaux povis depreni sian rigardon de ŝi. Ili iris al proksima benko kaj sidiĝis. La studentoj iris ĝuste tien kaj cxiu mirobservis Isabel, ŝian nigran, longan hararon, la apenaux pentritan junan vizaĝon. La svelta korpo altiris ĉies okulojn.

— Cxu viaj kunuloj? Mi vidas, ke trovigxas inter ili ankaux araboj.

— En mia grupo estas kvar, kaj tiuj tri estas en ordo. Ili jam apartenas al la dua generacio, ili naskigxis cxi tie. La patro de unu estas dentkuracisto, de la alia komercisto, de la tria… nu, mi ne scias, sed ĉiumatene li alvenas en luksa auxto.

— Kaj cxu estas ankaux arabaj knabinoj? — demandis Isabel kun rideto koketa.

— Ho, vi estas jxaluza! Ne estas arabaj knabinoj, almenaux inter miaj kunuloj. El siaj landoj oni ne lasas ilin solaj forveturi tiel foren. La araboj vivantaj cxi tie certe havas filinojn, sed malofte ili povas lerni en universitato.

Isabel postrigardis la malrapide forigxantajn studentojn:

— Cxu tiuj viaj kolegoj vizitadas moskeon?

La demando mirigis Omaron, li ne sciis, kion respondi:

— Eble nur unu el ili, Mahmud. Mahmud el-Nazar, la filo de dentisto, foje rakontis, kion li tie auxdis pasintan vendredon. Sed mi ne kredas, ke estus li tro religiema. Kial vi demandis?

— Cxar mi proksimigxas al mia demando: Omar Hamdi, cxu vi vizitadas moskeon?

Isabel altiris lin, estis tiel bonega sento penetri en sxian nevideblan kovrilon, kiun Isabel portis cxirkaux si, kaj kio same estis ŝi mem.

— Tre malofte. Mi ne estas religiema, almenaux ne tiom, kiom onidire mi devus esti. Alaho cxion vidas, timigas min la kredantoj, do vidas ankaux tion, ke mi evitas la moskeon. Kaj se Alaho scias ĉion, do devas scii ankaux tion, ke mi vivas preskaŭ senkulpe.

— Ho, vi, knabeto virga! — ridis Isabel kaj karesis lian vizagxon — Kiel vi opinias, kiom longe ankoraux dauxros via virgeco?

Li altiris sxin kaj volis diri: “Mi esperas, ke jam ne longe”, sed Isabel ridanta saltis kaj kuris antauxen. Omar per kelkaj longaj saltoj postiris ŝin. Ankaux li ridis, felicxa.

en la televido

La televida studio preskaux nagxis en la lumego. Ankoraux kvin sekundoj restis ĝis la komenco, kion unu el la kameraistoj perfingre montris al la kondukanto de la programero. La virino nervoze ĝustigis sian brunan buklon forkombitan el la frunto. Sxi portis malhelan kostumon decan al la temo hodiauxa, enmane tenis siajn notojn. Kontraŭ sxi sidis du viroj, unu el ili, malalta, iom kurbiĝinta, barbhava sesdekjarulo, aspektis tipa sciencisto. La alia aĝis inter tridek kaj kvardek, kun vizaĝo iom brutaleca. Videblis jam laŭ tio, kiel li sidis, ke estas li preta por eksplodo, kiel bombo.

Poste ili auxdis la signalon, kaj la sinjorino enkondukis la programon: “Temos pri novaj problemoj de la terorismo”, kaj prezentis la du fakulojn. La pli maljuna estis profesoro Wilhelmi, cxefo de la politologia katedro de la loka universitato. La pli juna, Girot, iam finis tiun katedron ĉe Wilhelmi, sed nun kiel memstara fakulo pri teroro li donadis konsilojn al entreprenistoj.

— Sinjoroj! Cxu veras, ke la islama mondo anoncis la tiel nomatan gxihadon, la sanktan militon kontraux la malkreduloj, do, interalie, kontraux la nacioj de Euxropo? Profesoro?..

Wilhelmi tuj kapneis. Li ekparolis trankvile, malaltvocxe. Oni mezuris, kiom da rigardantoj havas tiu programo de semajno al semajno: nun ĉirkaux tricent kvardek mil homoj sidis antaux la aparatoj por rigardi, auxdi ilin. Do ne estos egale, kion li diros, sciis la profesoro:

— Ni devas diri klare, ke la mondo okcidenta gxenerale miskomprenas la aferon, kiam oni en la Oriento, konkrete en la islama mondo, parolas pri la sankta milito. Niaflanke oni jam deorigine miskomprenis ecx tion, kion la profeto Mohamedo anoncis en la Korano, verko onidire sugestita de Alaho mem. Tie kompreneble oni multe da malbelajxoj skribas pri la “malkreduloj”, tio estas pri judoj, kristanoj, kaj — kvankam aliajn religiojn oni tie ne mencias, tamen kompreneble ankaux pri ili oni parolas malbele. La Korano diras: “En la korojn de malkreduloj ni metas timegon”, kaj, — Wilhelmi nun elprenis karteton, por citi el ĝi precize: — “La malkredulojn mi punos peze ĉi-monde kaj alimonde. Kaj neniu troviĝos, kiu estus ilin helpanta”, tiel oni povas legi en la tria surao, ni povus diri: en la tria ĉapitro. Same tie staras ankaux, ke “Alaho ne sxatas la malkredulojn”. Kaj ĉiu, kiu ne kredas Alahon, povas kalkuli je venĝo rapida. Tamen oni ne hazarde opinias la islamon religio paca. Pli paca ol ĝi estas eble nur la budhismo aux la Konscio de Kriŝno.

— Surpapere ankaux la kristanismo estas tre pacema, — rimarkis la sinjorino. — Tamen el la pasintaj du mil jaroj ni cxiuj konas terurajxojn pri amasaj tragedioj, kiujn oni senescepte kulpis en la nomo de tiu religio.

— Vi pravas, sed ni eliru ne el tiu punkto. La islamo kompare al la kristanismo malfruis sescent jarojn, kaj memoru, kie ni estis antaux sescent jaroj? Oni ecx ankoraux ne komencis ekstermi la tiel nomatajn sorĉistinojn, la inkvizicion kontraux herezuloj, kaj tiel plu. Per tio mi ne volas diri, ke jen, ĉiu tera religio devas iri sur la sama vojo.

« Ja la budhistoj neniam organizis inkvizicion kaj neniam murdis la homojn amase. Do tio ne estas karakteriza ankaux al la islamo. La iaman gxihadon en certa historia epoko oni kredis necesa, kiam la nova religio komencis disvastiĝi kaj survoje trovis multe da obstakloj. Hodiaux nur la islamaj fanatikuloj parolas pri la sankta milito tiel, kvazaux ĝi estus Dia ordono ankaŭ nun deviga.

— Kaj per tio oni erarigas multajn, — krocxigxis en la interparolon lia iama disĉiplo Girot. Sur lian fresxe razitan vizaĝon la ŝminkistoj metis multe da pudro, por ke ĝi ne tro brilu. — Ni ne forgesu, ke la ĝihado havas ankaux modernan “vizaĝon”. Kial la islamanoj ribelas kontraux la Okcidento, tio havas diversajn kauxzojn. Unu el ili, la manko de demokratio, karakterizas la landojn, de kie alvenas tiu volo, tiu direkto, tiu malbonega, detrua intenco. Ni eŭropanoj, kaj, kompreneble, la nordamerikanoj, aŭstralianoj kaj loĝantoj de kelkaj aliaj landoj jam havas post si la epokon de klerismo. Ankaŭ tio venis al ni jam kelkcent jarojn pli frue. Ni rigardu, de kie venas la hodiaŭaj teroristoj? De kie devenas Osama bin Laden, Az-Zavahiri kaj iliaj kunuloj? Tiuj, kiuj organizis la atakon kontraŭ Ameriko, kaj kiuj bombojn eksplodigis en Londono kaj Madrido? Senescepte el landoj, kie mankas la demokratio kaj institucioj demokratiaj. Ni ne povas mencii eĉ unu landon araban — ne islaman, araban! — kie estus vera demokratio. Kie la homoj estus vivantaj en sekuro de la leĝoj, kie ili mem elektus siajn gvidantojn, kie estus libera gazetaro, televido kaj tiel plu. Eĉ Egipto ne estas tia, tute ne. Rigardu Turkion, kiu ne estas araba, tamen estas islama lando, kaj demokratia. Kompreneble ankoraŭ ne centprocente, tamen… En la lastaj dek kvin jaroj neniu turko partoprenis konatan atencon en la mondo. Kaj same estas en multaj landoj afrikaj, kie la popolo vivas en manoj de teruraj reĝimoj, estas malriĉeco kaj senespero, kaj la loĝantaro ne povas mem ŝanĝi sian sorton.

— La islamanoj sekvas la praajn modelojn: rego de kalifoj, sultanoj, sxejkoj, — interdiris la virino, — alinome: gvidadon unupersonan, tiranecan.

La vocxo de Wilhelmi nun ne estis trankviliga, kiel komence:

— Rigardante cxion ĉi el ilia flanko, tio estas la plej normala afero, la realajxo de la ĉiutagoj. Ili ne konas alispecon. Ne havas ili antaux si modelon sekvindan.

— Kial estas tiel? Cxu ili ne tauxgas por la demokratio?

La du fakuloj interrompante unu la alian protestis:

— Ne, tute ne!

— Tio estus rasisma opinio… — Wilhelmi ekparolis. — Ni revenu al la pasinteco por klarigi la nuntempon. Malbonis, ke antaux kelkcent jaroj la renkontigxo de la islamo kaj la euxropa klerismo ne estis paca. Gxi koincidis kun la koloniismo de euxropanoj. Al la araboj la militoj kaj la sango alportis la eŭropajn ideojn. Tio, kion en nia mondo ni nomas libero, homaj rajtoj, por ili aperas kiel volo de perforta, fremda potenco. Tio, kion ni estimas: nia demokratio, la elektoj en cxiu kvara-kvina jaro, la registaroj sxanĝantaj unu la alian, la bunteco de la leĝoj kaj ilia ŝanĝebleco — por ili estas nenio alia, ol mem la totala hxaoso! Ili tiel vidas tion, do ne miru, ke nia pensmaniero kaj politika sistemo ĉe ili ne estas populara.

Girot jam vidis, ke li ne diskutos kun sia iama profesoro. Malgraux ke ankaux li, kaj la programgvidantino kalkulis je akra diskuto. La vero estas pli grava ol la faka jxaluzo kaj konkuro, rekonis li, ecx se malfacile. Li atentis la vortojn de la “oldulo” por trovi breĉon, kien li povos ensxovi sian kontrauxdiron. Sed tian li ne trovis. Wilhelmi diris tion, kion ankaŭ Girot estus diranta. Do la “oldulo” atentas pri ĉio, kio okazas en la mondo, scias pri la plej novaj aferoj. Kaj kiel ĉiu hodiaŭa fakulo pri teroro, li havas hejme Koranon.

— Ne forgesu: la islama mondo havas tradicion de la unupersona, tiraneca rego ne pro tio, ke la islamanoj adoras la tiranojn kaj la perforton kontraux si mem. Tute ne! Sed cxar en la malnovaj epokoj la tiranio estis la unika alternativo de la hxaoso, de la anarkio. Kaj ankaux hodiaux por centmilionoj da islamanoj tio estas normala: unu homo diras, kion oni faru, kaj la aliaj simple plenumas liajn ordonojn. La modelo povas esti ankaŭ rusa aŭ ĉina, kiel ni vidas. Tial ne miru, ke en la tradicia islama pensmaniero la kontraŭstaro al maljusta regxo estis nekonata nocio.

— Sed sinjoroj, mi demandas: kion ni devas aux povas nun fari? Post la analizado de la pasinteco bonvolu konsili al la nunaj homoj, niaj spektantoj. Kion ni povas fari kontraux la fundamentismo, kiu — laux niaj suspektoj — forte apogas la modernan terorismon?

— Antaux ducent jaroj, kaj en la dudeka jarcento, ni havis plurajn provojn por alhomigi la demokration en arabaj landoj. Cxiu provo malsukcesis, sed ne tial ke la araboj, aux gxenerale la islamanoj volus protesti kontraux la demokratio, aŭ estus ili malmaturaj por tio. Unuavice oni devus forigi la mizeron. Ja kelkaj proksim-orientaj nafto-reĝlandoj arabaj estas tre ricxaj, sed la riĉecon tie ĝuas nur tre malvasta tavoleto da loĝantaro. La plejparto de la civitanoj estas malriĉa. Oni devus levi la vivnivelon de la mizera loĝantaro de islamaj landoj, almenaŭ al la nivelo de la plej malriĉaj eŭropaj landoj. Se ili venos al tiu nivelo, plejmulto de la homoj jam ne volos esti teroristo, aŭ eĉ rifuzos la fundamentismajn ideojn… Hodiaŭ en la plimulto de islamaj landoj oni ne konas la asekuron sanitaran, la regulan medicinan helpon aŭ la pension. La Okcidento en iliaj okuloj ne estas portanto de la demokratio, paco kaj bonstato, tute ne! Ni en iliaj okuloj estas renversantoj, kiuj pro iaj konfuzaj ideoj disbatas iliajn malnovegajn tradiciojn kaj la jam kutiman, bone funkciantan mondon. Se ni diras: estu libera la gazetaro en via lando — ili pensas: tion bezonas nur tiuj malbenitaj okcidentanoj, por per tiuj gazetoj provoki maltrankvilon, ribelojn. Se ni diras, ke la institucioj religiaj ne okupiĝu pri politiko, ke oni disigu la religion kaj la ĉiutagan vivon — ili eĉ ne komprenas, pri kio ni parolas!

« Ne hazarde iu diris: “Okcidente la religio estas parto de la vivo, Oriente la vivo estas la parto de la religio” — interdiris delikate Wilhelmi kaj vidante la virinon, kiu montris ekster la kameroj, ke jam malmultas la tempo, rapide aldonis: — Ni menciis la mankon de la kuracista helpo kaj de la pensio. Kiu zorgas pri la homoj en la islamaj landoj? La institucioj de la tieaj fundamentistoj. Strangaj estas tiuj organizajxoj: el nia flanko ni vidas ilin teroristoj, kaj vere ili kulpas tiajn farojn — sed el la alia flanko ili funkciigas infanvartejojn, lernejojn, moskeojn kaj tendarojn por rifugxintoj. Do la loĝantaro traktas ilin kompreneble ne kiel teroristojn, sed kiel siajn heroojn kaj bonfarantojn.

— Do, kio estas la solvo?

— Forigi la mizeron, la malricxon. Praktike preskaux ĉiuj atencantoj, kiujn el tiuj landoj oni irigis en Euxropon kaj al aliaj kontinentoj, kiuj partoprenis fiagojn kontraux la mondo okcidenta, kiuj eksplodigis sin mem — antaŭe vivis malriĉaj, eĉ mizeraj. Ili alvenis el tiaj cirkonstancoj, kie ĉio estis senespera.

cxe la ministro

La ministerio de internaj aferoj estis malserena loko. Sinjorino Wahlberg bone konis tiun terenon, pli frue sxi laboris ankaux cxi tie kelkajn jarojn.

Ankaux la sekretariino konis sxin. La sinjorino portis subruste la karteton Vizitanto kaj cxe la enirejo ricevis ankaux magnetan karton. Sxi sciis, ke en ĉiu kontrolpunkto oni filmis ŝin, kaj la sagxaj maŝinoj notis, kiuhore-minute-sekunde kie ŝi trapasis, kaj kiudirekten. Oni donis al ŝi “akompananton”, por ke ŝi ne “misvojiĝu”.

La ministro estis viro diketa. Iam ili kune laboris, poste la du karieroj disigxis. Sed cxiam ili sciis bone, kie la alia estas kaj kion faras. La viro jam duonjaron sidis en la ministra seĝo, kaj estis je kelkaj jaroj pli juna ol la virino. Nun li venis antaux sxin eĉ al la sojlo:

— Saluton, kara Bertha.

Ili sidigxis kaj sxi komencis:

— Sinjoro ministro… aux kara Roland… La aferoj ekde nun farigxas seriozaj.

— Mi legis vian raporton. Cxu certe alvenis tiu… tiu “Sinjoro X”?

— La informoj temas pri tio, ke antaux du, aux tri tagoj li venis en la Urbon. Kompreneble neniu vidis lin, sed niaj agentoj spertis ioman movigxon en certaj rondoj islamaj. Niaj informantoj vivas rande de la islamaj komunumoj, plejparte ili ne apartenas al ili. Ili estas najbaroj, kiuj entreprenis priatenti la domojn de islamanoj kun granda influo en tiuj rondoj. Ili moviĝas proksime al kelkiuj komercistoj de tapisxoj, pluraj arabaj inteligentuloj, similaj… Estas ili ĝardenistoj, leterportistoj, vendejistoj… Kaj kelkaj islamanoj, kiuj traktas pli grava la pacon de la Urbo, ol la religion.

— Mi komprenas. Je kio vi kalkulas?

— “Sinjoro X” certe planas atencon kaj realigos gxin. Eble estos tio memmortiga versio.

— Vi, kiel la gvidanto de la kontrauxterorisma organizo de la Urbo, opinias tion reala dangxero?

La demando restis nerespondita kelkajn sekundojn. Sinjorino Wahlberg sciis, ke nun decidigxos cxio. Se la ministro apogos ilin kaj la programon novan, tion ne kontrauxos la registaro kaj eĉ mem la ĉefministro. Tial sxi venis ĉi tien.

— La dangxero estas tre reala, Roland. Pro tio ni planas enfiltriĝi en la islamajn rondojn de la Urbo. Ni scias, ke tio dauxros longajn monatojn. Denove ni provas cxe la “randoj”, serĉas ni preskaux sensignifajn hometojn, kiuj povas multe scii, sed iliaj gravuloj ilin ne traktas serioze. Poste ni provos penetri en la internajn rondojn.

— Sed ja tien povas eniri nur islamanoj. Kaj kiuj jam trovigxas inter la terorismaj cxefoj, tiuj certe ne helpos nin.

— Oni eble ankaux tion povos akiri…

Por momento ili rigardis en la okulojn unu de alia. Ne estis ili komencantoj, ili bone sciis, kiaj “reguloj de la ludo” estos en la lukto. Minaco, devigo, cxantagxo — se alimaniere oni ne povas atingi rezultojn. La Urbo kaj la Ministerio havas mil ekpensojn kaj eblojn por ĉantaĝi iun ajn sian civitanon. Roland konis Berthan Wahlberg kaj sciis: se temas pri terorismo, Bertha ne konas obstaklojn.

Do la ministro diris nur tiom:

— Mi apogas. Morgaux estos la kunsido de la registaro, sed mi hodiaux vespere aparte renkontigxos kun la cxefministro…

Tiom suficxis. Sinjorino Wahlberg sciis, ke la afero estas en bonaj manoj. Kiom ajn fervore preparas sin la kontrauxuloj, sxi esperis: ankaux ili ne postrestos en la eterna lukto.

Fino de la unua parto

La dua parto La forto de Alaho

Alaho estas la plej potenca

Korano

en la logxejo

Omar apenaux kuragxis ekparoli.

En la cxambro ne disigxis la duonhelo. La silento de la luita loĝejo iĝis en lian korpon kaj konscion. Cxiu brueto nun sonis kiel bruego. Iliaj kapoj estis sur la sama kuseno, Omar elproksime rigardis en la okulojn de Isabel. La nudaj korpoj radiis varmegon el si. Tio, kio antaux momento okazis al ili, estis tiel mirakle, ke Omar pro tio ne povis nun ekparoli. Isabel kisis lin kaj demandis:

— Cxu vere, por vi tiu estis la unua?..

La viro nur kapjesis. Isabel miregis:

— Se mi tion estus rakontanta al iu ajn… Se mi havus almenaux unu amikinon… Ke Omar Hamdi, tiu bela knabo kun eta barbo nun perdis sian virgecon! Havanta jam dudek tri jarojn, ne, tio ne povas esti vero!

Omar serioze provis klarigi al sxi:

— Vidu, cxe ni tiuj aferoj okazas alimaniere. Eĉ pli junaj knaboj ol mi povas akiri por si iajn virinojn… sed ja ankaux vi scias, kiaspecajn?

— Mi konjektas, — sur sxia vizagxo ankoraux sidis la mirrideto. — Kaj vi scias, ke cxe ni jam eĉ la dekkvar- kaj dekkvinjaraj knaboj ne estas virgaj?

— Kaj la knabinoj?

Isabel sciis, kio sekvos nun. Iom moke, tamen ame respondis:

— Nun vi diros, ke la islamaj knabinoj gardas sian virgon, ili gardas sin por ilia estonta edzo kaj en sia tuta vivo kusxigxas nur kun tiu unika viro, kaj ankaux tion faras ili nur por generi infanojn.

— Tiel estas, — kapjesis Omar, sed rande de liaj lipoj kasxigxis ioma rideto. — Mi bone scias, ke en Euxropo ne tiel oni vivas. Sed cxu ne venis la tempo, por ke el inter la du metodoj ni elektu la ĝustan?

Isabel serioze rerigardis lin:

— Cxu vi certe vizitadas la agrokulturan fakon? Ne la filozofian? Ĉu vi ne volas partopreni en televida diskuto, kie interbatalas la reprezentantoj de du vivmetodoj?

— Mi ne gxojus, se multaj estus konantaj mian vizaĝon.

— Vere, tio estus malbona, — konsentis Isabel, sed ne klarigis, kial tio ne estus bona. Sed la viron nun interesis nenio alia, ol Isabel:

— Via korpo estas mirakla, kaj bone estas kun vi. Plej volonte mi jam tute ne forlasus tiun cxi liton.

Isabel ridetis, kvazaux tiklita:

— En la universitato oni certe rimarkus post ioma tempo, ke vi mankas.

— Kaj vin oni kie sercxu? — rebatis Omar. Jam delonge li volis tion scii. Sed nun li ne tre atentis la respondon. Isabel gluigxis al la viro, permane karesante ties nudan, hararplenan bruston:

— En iu enua entrepreno, kie mi ne devas pasigi multe da tempo, felicxe. Se mi volas, mi povas tuttage promeni en la urbo.

— Estas gxi iaspeca agentejo? Vi ion vendas?

— Jes, mi vendas al entreprenoj komputilajn programojn, kiuj faciligas la diversajn fazojn de la laboro. Multaj tion acxetas.

Ili ne pli parolis pri tiu temo. La viron vere ne interesis io alia. Li sentis sxiajn karesojn surhauxte, kaj nur Isabel estis grava por li. Komence li tiel mallerte kisadis ŝin. Isabel fortege tiris lin al si…

la jxuro de badran

En la vendejo malmultis la lumo. La viro nur gxistalie levis la metalan rulkurtenon. Ekstere jam komenciĝis la matena bruo de la Urbo. Tiu strato ne estis en la suburbo, sed ankaux ne en la Centro.

La viro unue atenteme cxirkauxrigardis, poste rapidpasxe iris al malantauxo de la tapiŝvendejo, al la magazeno. Sur la terenjxetitaj plastaj platoj kaj tapiŝoj kuŝis iu.

— Hej, Tarik, vekigxu!

La junulo malfacile vekigxis. Sed eksentinte sursxultre la manon de la viro, li subite saltis kaj tenis la dorson al la malplena muro. En liaj okuloj nestis la timego. Li lauxte kraketis, la seka, polvoza aero de la tapiŝvendejo sidis en lia gorĝo.

— Trankvile! Estas nur mi, Badran. Vi dormis cxe mi. Nun venu por iom mangxi.

Ili mangxis en la vendejo, kiu ankoraux estis fermita. Kelkajn minutojn antaux la nauxa horo Badran, karesante sian barbon, rimarkis:

— Post nelonge venos mia helpisto. Ne diru al li vian nomon, entute ne parolu kun li. Kiam li venos, mi montros al vi la Urbon.

— Ni eliros… tien? — sur la maldika vizagxo de Tarik aperis timeto. Badran lauxte ekridis:

— Cxu vi timas tion, kio ekstere atendas vin? Ne sxercu. Ja vi vivos cxi tie, do necesas, ke vi ekkonu vian novan logxlokon!

En Tarik kolektigxis la strecxo. Poste Badran havis pro Tarik diversajn klopodojn. Ili iris apude sur la trotuaro, sed kiam auxto veturis tro proksime al la rando de la trotuaro, Tarik saltis, kiel timigita ĉevalido. Badran fine kaptis lian brakon kaj kondukis al malpli trafikaj stratoj. En la okuloj de Tarik sidis ĉiuj timoj de liaj prauloj — neniam li estis ankoraux en tiel grandega urbo. Nun li gapegis al ĉio. Pleje al la tutvitraj egaj domoj, kiuj — laux klarigo de Badran — estis buroejoj. Jam eĉ tiu vorto estis stranga. Longe li staris antaŭ kelkaj el ili kaj ne deprenis la okulojn, blindigita ofte de la rebatitaj sunradioj. Li ne komprenis, kiel oni povas vidi sin en la vitrofenestroj — ja li ankoraŭ neniam vidis spegulon.

Kaj la virinoj! Mil kaj mil virinoj venis renkonte al li, plej ofte junaj knabinoj, kaj en la somerfina varmego oni povis vidi la duonon de iliaj mamoj, la femuroj, la postajxoj. La knabon narkotis nudaj brakoj kaj kruroj. Post malpli ol duonhoro Badran jam sciis: tro multe kaj tro frue li volis montri al Tarik. “Mia kulpo, eble Alaho pardonos”, — li diris en si, senvocxe.

Poste Badran kondukis Tarik al parko, kie malmultaj estis. La verda herbejo iom trankviligis lin — kvankam cxi tie li mire rimarkis, ke estas terure multe da akvo, ĉar meze de la parko funkciis kaskado. Badran sciis, kion signifas por Tarik la vido de la akvo, kaj ili ne aliris la kaskadon. Ili sidis surbenke kaj Badran devigis lin rigardi en siajn okulojn:

— Vidu, knabo, mi jxuris al Abu… Vi ne scias, kiu li estas. Do mi ĵuris al tiu homo, je la sankta nomo de Alaho, kiu vin veturigis cxi tien el la dezerto. Li volis, ke vi venu, kaj li volis ankaux tion, ke mi okupigxu pri vi. Hodiaux kaj morgaux, komprenu, dum du tutaj tagoj, de mateno ĝis vespero ni irados en la Urbo. Vi devos ekkoni almenaŭ tiujn kelkajn vojojn, el kiuj oni poste elektos.

— Sed kion elektos, kaj kial?

Badran englutis la salivon, sed dume ne deprenis la rigardon de la knabo:

— Abu klarigos, kian gloran taskon donos al vi Alaho.

— Cxu Abu… parolis kun Alaho?

Badran ne volis, ke Tarik vidu sur lia vizagxo, kion li opinias pri lia menskapablo. Superflue estus lin ofendi, kaj se Tarik akuzus lin cxe Abu… Do li ridetis kare kaj tiel kontinuis:

— Iusence Alaho certe sciigis al Abu sian volon. Kaj gxoju, cxar ĝuste vi estas elektita de Li. Abu diros, kion vi devos fari, per kio vi povos enskribi vian nomon poreterne sur la liston de la grandaj kaj noblaj herooj.

— Mi ne scipovas skribi, — kapneis la junulo serioze. Badran por momento kredis, ke li sxercas. Sed vidis li, ke tiuj nigraj okuloj serioze brilas.

— Ne okupigxu pri tio, filo. Gravas, ke en tiu cxi Urbo vi agos kiel heroo, kaj poste vi povos vivi feliĉa. Mem Abu akiros por vi belan loĝejon kaj vi povos tie kunvivi kun tiom da belulinoj, kiom vi nur volos.

Gxuste trairis tie iu “belulino”. Samagxa, kiel Tarik, ecx ne rigardanta al la interparolantaj araboj, sxi nur trairis apude en eta robo, elmontranta partojn de ŝia korpo. Tarik longe ŝin akompanis perokule, vidis la belforman korpon, la ruĝajn lipojn, la mamojn, kaj vole-volupte englutis la salivon. “Nu, ankoraux unu arabo, kiu neniam vidis nudan virinon, kaj por tian vidi li pretos je ĉio!” — pensis Badran malrespekte. Sed ankaux tion li ne rajtis diri. “Nur du tagoj, ankoraux du longaj tagoj”, — li pensis. Poste li transdonos la knabon al Abu Mussa, kaj kio poste okazos, tio jam estos la zorgo de Abu.

lorina b.

— Jen, alvenis Lorina!

— Sxi jam iras, rapidu!

— Sinjorino Ballati, atendu!

La televidraportistoj kuregis, iom komike. La kameraistoj malfacile sekvis ilin kun la pezaj kameraoj sursxultre. Kelkaj jxurnalistoj kaj raportistoj estis ecx pli rapidaj. En la auxtoparkejo de la tribunalo ili sukcesis kapti la aktorinon. Kiu certe vole venis pli frue, ol devis. La ĵurnalistoj komprenis la signon: “Lorina parolos kun ni!”

Sur la vizagxo de la maljuniĝanta aktorino videblis cxiu okazintajxo de la pasintaj sesdek jaroj. Sxi havis tre sugestajn vizaĝon kaj rigardon, la fotistoj kaj kameraistoj sxatis ŝin pro tio. La korpo eta, la formoj eĉ en junaĝo ne estis perfektaj. Ŝi ludis en multaj filmoj kaj fojfoje ankaux en teatro. Faris ŝi lauxtajn skandalojn, vivis kun viroj kaj virinoj, plurfoje senvestiĝis antaux kameraoj. Sed ŝi ĉefe famis pro kuraĝo kaj aŭdacaj opinioj sociaj. Ne ĉiu ŝin ŝatis, sed ĉiu atentis ŝian opinion. Uzante tion en la pasinta jaro Lorina B. “eldiris, kion aliuloj malkuraĝis eldiri, nur pensi”, kaj la bulvardaj amaskomunikiloj dum tagoj maĉis tiun temon.

Sxi ankaux nun venis duonhoron antaux la komenco de la tribunala proceso. Almenaux trideko da jxurnalistoj, televidraportistoj grupigxis cxirkaŭ sxi. Kompreneble Lorina venis kun sia advokato, kiu, vidinta la grupon, kredis, ke li jam fariĝis stelo de urbaj advokatoj.

— Sinjorino Ballati!

— Lorina, diru, je kio vi kalkulas?

— Vi denove eldiros sincere sian opinion, cxu?..

En la salonegon ne rajtis eniri la gazetaro. Ankaux la jugxistoj bone sciis, kiu estas Lorina B., aux kiel la gazetaro kaj televido menciadas sxin: “LB”. Do, la juĝistaro ne enlasis la gazetaron en la salonegon, cxar ĝi ne volis, ke Lorina ludu teatron por kameraoj kaj morgauxaj gazetoj — sendepende de la verdikto.

Sxi aspektis kvindekjara, kelkajn sulkojn sxi jam ne sukcesis malaperigi el la vizagxo. Portis ŝi blankan robon, cxu aludante al sia senkulpeco? Tio estis signo por la juĝistoj, aux por la reporteroj? Preskaux sen ŝminko, sed kun movoj lernitaj dum jardekoj, ŝi paŝis antaux la kameraojn, kiujn venigis ĉi tien almenaŭ ok televidkompanioj:

— Kiel vi scias, la islama komunumo de la Urbo venigis min en la jugxejon pro cxio, kion dum la pasinta tempo mi diris pri tiu religio kaj la islamanoj ĝenerale. Hodiaux, antaux la lasta proceza tago kaj la verdikto, mi dauxre anoncas mian opinion: la islamo estas perfortema, agresiva religio, kiu volas pereigi la kristanismon. Tion diras ĝuste mi, ateisto. La Okcidento iras sur vojo danĝera, kiam ĝi donas terenon, kaj ĉiam pli da tereno, al tiu religio kaj al ties fanatikaj kredantoj. La danĝero ankaŭ nun proksimiĝas al Eŭropo el la Oriento, kiel ĉiam.

— Lorina, cxu veras, ke vi publike diris pri la islamanoj vivantaj en nia Urbo: “ili estas parazitoj, kiuj hejme malsukcesis, kaj tial venis al ni por vivi el nia mono?”

— Jes, mi diris, — kapjesis la virino, precize sciante, kiel lauxte sxi devas paroli al tiuj modernaj, tre sentemaj mikrofonoj. La bruo de la Urbo kaj de la jxurnalistoj decidis pri la nivelo de vocxo. Do ŝi apenaux trapasis tiun nivelon, por ne ŝajnigi al la televidantoj, ke ŝi krias histerie lauxte. Lorina tenis preskaŭ senmova siajn vizagxtrajtojn kaj manojn, sugestante aplombon kaj trankvilon — do kion ŝi diris nun, povis ŝajni vero:

— Mi miregas, vidante la tro kompreneman, ecx komplican sintenon de la katolika eklezio al la islamanoj. Tio estas kontrauxnatura. Same, kiel la lupo amikigxas kun la sxafido. La islamo estas agresiva, batalema kaj ĉion formanĝanta religio, kiu nur provizore kaj en certaj historiaj situacioj imitas la religion de la paco. Mi ne scias, kiu estis Alaho — se ĝenerale li ekzistis — sed mi bone scias, kion li sugestis al Mohamedo. Kiu ne estas blinda, povas tion legi en la Korano. En tiu skribajxo nomita “sankta libro” multloke temas pri tio, kiel la islamanoj devos neniigi la malkredantojn. Kaj vi scias, kiuj estas la malkredantoj? Ni! Vi kaj mi, kaj ĉiu euxropano, kiu ne estas islamano. Kiel niaj mezepokaj stultaj granduloj de la Eklezio nomis ĉiun ne-kristanon pagano, same la islamanoj nomas la alireligiulojn “malkredantoj”, “senreligiuloj”. En Mekko nur tiun oni konsideras homo, kiu vivas laux la religio de la Profeto — la aliajn atendas kruela sorto.

Denove oni kriis demandojn. La advokato, provizore muta, staris apud sia defendato — li sciis, ke tiun “show” li ne povos sxteli de ŝi… Kiam oni ne plu havos demandojn, iuj reporteroj finfine rimarkos la sinjoron advokaton kaj demandos ankaux lin.

— Lorina, cxu vi povus citi el la Korano?

Lorina kompreneble ecx atendis jam tiun demandon.

— En tiu libro multloke oni anoncas la onidirajn ordonojn de Alaho, kontraux la malkredantoj. La plej milda minaco estas, ke ni venos en la inferon — tiu sorto atendas cxiun neislamanon. Jam en la dua surao, do en la dua ĉapitro de la libro vi povas legi, ke “Tiuj malkredantoj, kiuj niajn signojn opinias mensogo, ricevos fajregon kaj en gxi ili brulos poreterne”. Samloke Alaho ordonas al siaj kredantoj, ke ili ataku la malkredantojn. Aux vi ankoraux ne aŭdis pri ĝihado, la sankta milito, kiun la Islamo jam de jarcentoj faras kontraŭ ni?

— Vi arde kritikis la islamanojn vivantajn cxe ni pro la manko de la religia toleremo.

— Cxu oni povas nomi tolerema tiun religion, kies dio ordonas mortigi la alireligiulojn? Klare oni povas legi en la tria surao: “La vera religio estas la islamo”. Sed ja staras tie ankaux tio: “Kiu ne kredas Alahon, estos punita, cxar Alaho punas rapide”. Kaj ili abomenas nin, ja ili povas legi en sia libro pri la kristanoj, ke “iliaj faroj estas superfluaj en tiu ĉi kaj en la alia mondo. Neniu helpos ilin”.

— Cxu vi vere volus forpeli la islamanojn el Euxropo?

— Kompreneble, jes! Diru al mi, kie vivas unu apud la alia en paco la islamanoj kaj la kristanoj? Nenie! Aux jam ili mortigis la tieajn kristanojn, aux estas ili subpremitaj senindulge. Kien la islamo venas, tie morale ne restas sxtono sur ŝtono. Kial ni akceptis en Euxropo grupon da homoj, kiu tute ne volas kutimigxi al niaj kutimoj kaj reguloj, kvankam ĝi mem petis, ke ni permesu al ili alveni? Anstataŭ tio kion ni vidas? La islamanoj komence volis nur porti cxie sian fifaman kaptukon, poste la tutan korpon kovrantan robon, fine certe la burkon, kiu tute kaŝus ilin. Mi ne volas tion atendi senfare!

Cxiu sciis, ke Lorina anoncis ankaux pli seriozajn akuzojn, ja gxuste pro ili oni procesas kontraux sxi. Sciis ankaux Lorina kaj la televidistoj, ke vespere el cxio ĉi la rigardantoj vidos maksimume kvindek sekundojn.

— Sinjoro advokato, kiajn sxancojn vi vidas?

Alvenis do la granda momento, la advokato rektigis sin kaj diris kelkajn gxeneralajxojn pri tio, ke oni devas fidi la sendependan tribunalon kaj ties saĝajn juĝistojn. Kiu vidas kaj auxdas, tiu devas scii, ke la ludo jam estas serioza kaj temas pri nia trankvilo en Euxropo. Jen, vidu cxiu, ke ĝuste la islamanoj ekprocesis kontraux virino, kiu brave defendas la rajtojn de ni ĉiuj. Aldone, jen la islamanoj jam ankaŭ en Eŭropo provas malpliigi la liberan opinion — kiu afero ĝuste en la islamaj landoj estas ĉiutaga praktiko.

Poste la grupo ekiris al la enirejo de la jugxejo. Lorina Ballati pasxadis malrapide, donante okazon al la kameraistoj kaj fotistoj filmi ŝin, dum ŝi povis respondadi al la demandoj de la raportistoj tenantaj la mikrofonojn antaux ŝia vizaĝo.

en la verda fortikajxo

La fakulo estis grizhara, malalta, viglavizagxa viro. Nomiĝis li Volber, kaj li rigardis la mondon, kredante, ke lin jam nenio povus surprizi. Kiel oficiala negocisto de la registaro, li jam kelkfoje traktis kun teroristoj pri la vivo de ostaĝoj. Verdire kun islamanoj li ankoraux ne havis aferon. Volber tage-nokte estis preta por veturegi, ekzemple, al banko, kien la polico venis tro rapide, kaj la rabistoj restis ene kun la personaro kaj klientoj. Tiaj estis liaj plej oftaj aferoj. Lia posxtelefono cxiam funkciis kaj li veturis ne per auxto, sed per motorciklo.

Nun li trankvile sidis apud sinjorino Wahlberg. La aliuloj jam pli frue venis, kiel kutime. La blonda hararo de leuxtenanto Kaiser lumis en la duonlumo. Frey frotis sian frunton, sxajne senzorge, sed la okuloj denuncis, ke io timzorgigas lin. Laura Torn tre atendis la traktadon. Majoro Rivera konis Volber-on jam delonge kaj sciis, ke li faris grandan laboron gxis sia nuna posteno. Samtempe malplacxis al la majoro la artikoloj de Volber, kiujn tiu aperigis en internaj fakaj gazetoj de la ministerio de internaj aferoj.

La fakulo antauxe petis, ke oni preparu elektronikan projekciilon, por ke li montru bildojn. Kiam cxiuj estis jam kune, Wahlberg rigardis al Volber:

— Mi salutas gaston, kiun mi ne devas prezenti al vi. Sinjoro Volber, vi sidas cxe tablo kun la gvidantoj de la Kontrauxterorisma Servo de la Urbo. Eble ni povos ion lerni de vi? Do mi petas, rakontu pri la plej novaj okazintajxoj de la terorismo tiel, kiel vi tion vidas.

Volber sciis, ke cxiu minuto gravas kaj rutine komencis:

— Unue ni rigardu, kia estis la situacio post la londonaj atencoj, — li jam kaptis la sxaltilon. En la cxambro densigxis la duonlumo, poste sur la ekrano aperis la unua foto:

— Post la duobla eksplodigo la brita registaro kompreneble akre reagis. La cxefministro rimarkis: “nun sxangxiĝis la reguloj de la ludo” kaj li ne devis aldoni, ke “tiujn ne ni ŝanĝis”. Do ekde tiam la civitanoj havas malpli da rajtoj, sed plejparte ili mem tion komprenis kaj akceptis. Inter la torente alvenantaj enmigrintoj ĉiam pli multas tiuj, kiujn ne interesas la multkulturaj trajtoj kaj travivajxoj, nek la intermiksiĝo de hauxtkoloroj. Eĉ ne la pli bona ekonomia situacio aux la abundo de homaj rajtoj. Parto de ili nuntempe alvenas ne por trovi laboron kaj pli homajn vivkondiĉojn, sed kun preta bildo de malamiko. La malamiko estas ni, la Okcidento, nia kulturo, religio, kutimoj, vivmaniero. Kaj nenion ŝanĝas en ilia kapo tio, kion ĉi tie ili trovas, vidas, spertas, travivas. Ili vidas Okcidente ne tion, ke ĝi estas libera mondo, kie ĉiu homo povas fariĝi kio ajn, trovas sin mem kaj lia vivo dependas nur de li mem. Tute ne! Por ili, kiuj ĉiam sekvis nur unu volon, staris sub influo de unu ordonanto aux ideo, nia multkolora demokratio estas hxaosa. Kaj tio certigas ilin, ke la Okcidento estas kondamnita je morto, ja ili propraokule vidas, ke ĝi dronas en totalan anarkion. La atencontoj povas eĉ senti, ke ili nur plirapidigas nian pereon ĉiamaniere neeviteblan. Do ili eĉ helpas nin, mizerajn eŭropanojn…

Sur la unua bildo ili vidis viron kun turbano sur la kapo, inter policistoj.

— Tiun homon, kaj multajn aliajn imamojn, tio estas islamajn religiajn cxefojn oni forigis el Granda Britujo. Evidentigxis, ke en la moskeoj neunufoje ĝuste la imamoj organizis specialajn “kursojn”, kie la islaman junularon oni instruas kontraux la angloj kaj ĝenerale kontraux la okcidenta mondo. Multaj tiaj imamoj agas ĉie en Euxropo. La imamoj estas dignoplenaj kaj aŭtoritataj personoj en iliaj rondoj, kaj oni kredas iliajn instruojn. Kvazaŭ en la kristana mondo la episkopoj organizus kursojn al civitanoj-kreduloj pri la metodoj, kiel oni devas mortigi la islamanojn… Tio niaflanke estas neimagebla, iliaflanke — ĉiutaga praktiko. Kio antaŭe estis la faka tereno kaj mementreprenita tasko de la iama Sovetunio, tion nun prenis sur sin la islamaj teroristoj: la malstabiligadon kaj la pereigon de la Okcidento. “Malbenitaj vermoj!” — pensis Frey, sed kompreneble li silentis. Iom li miris, ke Volber, kiu jam tiom multe scias pri la terorismo, tiel trankvile povas rakonti pri ili, kaj tute normale nomas ilin “homoj”.

« La plej sxatata metodo estas la “religia kurso” aux “lernejo”. La islamanoj scias, ke ili ne devas timi enmiksigxon de britoj en la religiajn aferojn, kiujn la registaro kaj la polico ne rajtas kontroli. Tiel estis ĝis nun, sed mi konjektas, ke ne tiel estos future en Britujo aux en Usono. La sekretaj servoj zorgos, ke iliaj agentoj sidu en la auxskultantaro de tiuj “lernejoj”. Rigardu la duan kaj la trian fotojn. Jen islamaj ekstremistoj, plejparte imamoj, kiujn post la atencoj oni policforte forigas el Britujo. Oni veturigos ilin al tiaj proksimorientaj landoj, kie atendas ilin multjara malliberejo pro iliaj tieaj pli fruaj krimfaroj. Ili ĝuste pro tio fuĝis siatempe en Britujon… La moralajxo el cxio ĉi: ni pleje devas atenti pri la ekstremistoj. Se ili estas junaj, vivas en mizero, havas impetegon, ili facile estas organizeblaj en tiajn rondojn. Oni ĉie organizas “ religiajn kursojn”, ofte ekster la urboj, imitas “somerumejon” en arbaroj, eĉ en naciaj parkoj. Ankaŭ ili vagadas ĉirkaŭ la moskeoj kaj oni povas ilin varbi amase. Komence nur el la tradiciaj landoj: Afganistano, Irako, Pakistano, Jemeno, Saud-Arabio, Indonezio, do el la islamaj “ frontlandoj”. Sed jam aperis nova fenomeno: ili troviĝas ankaŭ en Eŭropo! Jen la nova taktiko de la Al-Kaida, “La Bazo” , ĉar tion signifas la vorto: ili serĉas por si niajn ŝtatanojn, civitanojn arab-devenajn, kiuj naskiĝis ĉi tie. Ili estas la novaj atencontoj. Cxiuj grupiĝas ĉirkaŭ la imamoj de eŭropaj moskeoj. Oni povas perforte forigi el Eŭropo dekojn kaj tridekojn da imamoj, sed laŭ mi pro tio nenio ŝanĝiĝos. Oni devus atingi, ke la “normalaj” homoj, el kiuj plejparte konsistas la islamaj komunumoj, mem forĵetu el siaj vicoj tiaspecajn ekstremistojn.

— Kion proponas nun, cxi tie, por ni?

— Ensxteligxi, — diris tuj Volber. Sur la vizaĝo de Kaiser aperis triumfa rideto, Wahlberg vidis tion, sed ŝia rigardo jam kuris pluen. Ankaux Laura Torn sentis ioman kontenton: do jen, la plej granda fakulo proponas la samon, kion ilia grupo jam komencis fari!

— Ensxteligxi, — ripetis la viro. — Sekvante la plurmiljaran militan batalmetodon. “Se vi volas scii, kion planas la malamiko, havu viajn homojn inter ili”. Do ni enigu en iliajn rondojn niajn homojn, kiuj ŝajne apartenas al ili, tamen pensas alimaniere.

Majoro Rivera demandis.

— Vi menciis La Bazon, tio estas Al-Kaida. Gxia taktiko ofte sxangxiĝas…

— Cxiu terorisma organizajxo sxangxas sian taktikon post du-tri jaroj, sed tion ankoraux malmultaj rimarkis, — videble Volber ŝatis pri tio paroli, cxar li fervore dauxrigis: — Gxis nun la grupojn de Al-Kaida elfore direktis la ĉefoj el Afganistano, Pakistano kaj tiel plu, kie ili ĝuste troviĝis. Sed lastatempe jam lokaj grupoj ĉi tie, en Euxropo, decidas pri la celo, la forto kaj formo de la atenco. En Londono jam la dua generacio de islamanoj vivantaj sur brita tero atencis kontraŭ la socio, kiu ilin edukis. Paradokse, ke en tiu socio tiuj homoj ĝuis tiom da rajtoj, kiom neniu islamano en iu ajn islama lando ĝuas. Imagu, la imamoj malgraŭ tio sukcesis konvinki tiujn junulojn por memmortiga atenco! Antaŭ Londono la homoj, kiujn direktis Al-Kaida — se ĝenerale eblas direkti tiun plektaĵon de almenaŭ cent organizaĵoj tra la mondo, kiujn oni elcentre ĉiam instigis por memstara agado! — estis mezaĝaj, kvardek-kvindek-jaraj. Ili pli frue atingis aŭtoritaton en la islama mondo. Tiujn homojn kunligis la komuna pasinteco kaj la samaj spertoj. La tiama Al-Kaida estis centrigita organizaĵo, ĝi funkciis sub la influo de personaj konatoj, amikoj, kaj estis ideologia katalizanto. Kiuj volis fortan islamon, kiuj ŝatis ke islamanoj de tempo al tempo bategas la Okcidenton, kiu en ilia imago ĉiam aperis kiel malamiko — tiuj do aliĝis al iu grupo, organizaĵo, kaj sekvis la ordonojn de la foraj gvidantoj. Sed hodiaŭ jam aliel funkcias la aferoj. Pasis dudek jaroj, elkreskis alia generacio, la kontakto kun la iama “centro” komencis malfiksiĝi. Nur la celo restis la sama, la metodojn ĉiu grupo mem elektas. La vere grandajn agojn oni ankoraŭ anoncas anticipe al la malnovaj granduloj, sed la tiel nomatajn “provincajn” , lokajn atakojn oni jam al neniu anoncas anticipe, kaj kompreneble ne petas permeson. Jam ili ne bezonas centran instruadon, konsilojn, monon, materialojn, ilojn — ĉion ili akiras mem. La internacia terorismo, kaj en tiu la islama, ĉiam fariĝas pli danĝera, ĉar ĝi estas jam centkapa monstro. Neniel helpas, se ni tranĉas unu kapon.

— La nuna generacio estas pli dangxera, ol estis la antauxa? — demandis leuxtenanto Kaiser.

— Multe pli dangxera, — kapjesadis Volber. — Temas pri tri grupoj, kaj cxiuj tri estas aktivaj. La unua estas la tiel nomata “afgana generacio” , kiu per usona helpo batalis kontraux la rusoj antaux tridek-tridekkvin jaroj. La dua generacio estas la bosnia kaj ĉeĉenia grupoj, ili havas nun ĉirkaux tridek-kvardek jarojn — ili danĝeras, ĉar partoprenis verajn militojn urbajn kaj montarajn, riskis sian vivon kaj iam ajn oni povas ilin denove irigi al batalkampoj. Ili nun batalas en Irako, volas kontraŭstarigi du grandajn religiajn grupojn kaj daŭrigi tiun sangan militon kiel eble plej longe. Ja se en Irako naskiĝus vere demokratia sxtato, kie kunvivas la respubliko demokratia kun la islama religio, tio estus grandega vangofrapo al la teroristoj. Ja evidentiĝus, ke povas kunekzisti la demokratio kaj la forta islama komunumo, kiu ne minacas la demokration. Tio estus bona ekzemplo por almenaŭ dudek aliaj islamaj landoj, kiuj nun estas ankoraŭ tre fore de tio.

— Kaj la tria grupo? — la vocxo de Frey sonis akre.

— Tiun oni ankoraux ne povas nomi aparta generacio, sed jam ekzistas kaj agas. Ili ne vivis en la tempo de Afganistano, kaj estis infanoj en la tempoj bosniaj kaj cxeĉeniaj. Ili ne lernis la batalteknikojn eĉ en la ekzistantaj tendaroj-bazoj de Al-Kaida. Plejparte ili estas pakistananoj, kaj formas tre largxan rondon, kiu estas netravidebla eĉ por ili mem. Kaj ili ne havas centron, ligiĝas al universitatoj kaj religiaj grupoj.

Laura Torn nur kapjesis, sed silentis.

— … Kaj tiu stato naskas malsanan rivaladon inter la grupoj. Cxiu el ili volas montri al la islama mondo, kaj kompreneble samtempe al ni, “okcidentaj diabloj” , ke jen, ili ekzistas, estas ruzaj kaj fortaj kaj kuragxaj.

— Kion ni povas fari? — demandis Rivera.

— Ni, cxi tie, en la Urbo? — striktigis Volber la demandon. Ja li konjektis, ke la urba grupo atendas de li ne mondskalajn solvojn, tiajn ili ne urgxis eĉ de la propra registaro. Por ili gravas nur la sekureco de la Urbo.

De la Urbo, kiu vibris cxirkaux ili. Sentis ili en siaj nervoj, kiel Gxi bruegas, pulsas, vivas. Cxiuflanke de la Verda Fortikajxo estis stratoj, sube en tero kuregis la metroo, sur la vojoj kaj pontoj en ĉiu momento dekmiloj da auxtoj veturis. Elektraj kondukiloj, akvotuboj, gasoduktoj formis komplikitan plektaĵon, kaj tion oni nomis Urbo. Kaj sur ĉiu gxia kvadratmetro multego da homoj moviĝis, iris, dormis, manĝis, kusxis foje dense, foje maldense. Milionoj ligis siajn ĉiutagojn al tiu maro de domoj, al ĝangalo betona-fera-vitra-asfalta.

Volber ripetis:

— Ensxteligxi! Eniĝi sekrete en iliajn vicojn, rondojn, grupojn! Ekscii, kion planas la fihomoj kaj ataki ilin, antaux ol ili povus fari ion ajn. Kompreneble ili poste tuj komencos rekonstrui sian disbatitan kaj kriplan grupon, sed ni devos cxeesti ankaux en la nova, kaj en pli kaj pli nova grupo ankaux! Atenti pri ĉiuj, kiuj poste povos fariĝi eblaj krimfarontoj. Se ni devos, do kaŝe metu subaŭskultilaron en ĉiun moskeon de la Urbo, de la lando, de la kontinento! El la defensiva sinteno plej frue trairi al la ofensiva! Do, ne nur sidu kaj atendu, ke io okazos, sed iru antaŭ la okazontajxoj! Eksciu, kiuj estas la eblaj teroristoj, ilin senĉese observu, konu iliajn renkontejojn, sciu, kiu el ili renkontiĝas kun kiu, kaj kial? Por tio necesas multe da kunlaborantoj, sed ne forgesu: por certaj mekanikaj taskoj la modernaj iloj povas liberigi la homojn, kiuj samtempe povas labori aliloke. Ne necesas tage-nokte sekvi iun gravulon, ĉar li eble rimarkos la sekvantojn. Metu etan, preskaŭ nevideblan radioelsendilon en lian aŭton! Vi ne scios, kun kiu li renkontiĝas, sed ĉiam scios, kie li troviĝas, kaj se necesas, nia homo povos rapide aperi en la sama loko… Sed tio estas nur unu ekzemplo el inter multegaj. Vi bezonos stabon kun kelkaj tradukistoj el la araba lingvo, el diversaj regionoj arabaj. Bezonata estos agadgrupo, kiu en ĉiu momento pretas ekagi, aresti unu aŭ pli multe da homoj, subaŭskulti telefonajn interparolojn, loki subaŭskultilojn, aŭ simple por iun forkonduki.

— Kiel vi opinias pri la kontrauxlegxaj metodoj? — demandis Laura kuraĝe.

La demando ne surprizis Volber. Eble nur pro tio li miris, ke oni ne demandis tion jam pli frue:

— Se vi estus tion demandinta oficiale, publike, mi respondus: kompreneble mi ne aprobas ilin. Sed kiel fakulo, kiu suficxe profunden vidas en tiun puton, kaj ĉar mi nun konversacias kun samfakuloj duonprivate, do mi diras: jes, apliku ankaux nelegxajn metodojn! Jes, ni vivas en tia lando, kie ankaux la krimuloj havas siajn rajtojn kaj la polico devas estimi tiujn rajtojn… Tio estas milito, gesinjoroj! Se la teroristoj kaptas senkulpajn civitanojn aux ilin eksplodigas, ekzekutas, do stulte estas paroli pri la “rajtoj de la arestitoj”. Se la teroristoj senkapigas jxurnalistojn kaj sxoforojn de ŝarĝaŭtoj nur pro tio, ke ili estas civitanoj de iu certa lando, do kiel ni povus paroli pri iliaj rajtoj? Pri homaj rajtoj eble? Ili tagon post tago kulpas kontraŭ tiuj rajtoj, do mi eĉ ne komprenas, kial ili atendas, ke oni rekonos iliajn homajn rajtojn?.. Kiu staras en la cirklo, estas en ordo. Kiu trapasas la cirklon kaj staras jam ekstere, tiu elportu la regulojn durajn, kiuj estas devigaj ekster la cirklo, ĉu ne? La cirklo estas la limo de la civilizo. Tiu, kiu eksplodigas en Irako cent homojn starantajn antaŭ oficejo, en atendado de monhelpo por senlaboruloj — tiu ne meritas laŭleĝan defendon kaj homajn rajtojn, eĉ ne indulgon.

— “Denton por dento” ? — demandis Frey.

Volber indiferente reagis, kvankam traktis la aferon serioze:

— Temas pri pli multo. Pri pluekzisto aux pereo de la tuta kulturo kaj sistemo de ideoj. Certas jam, ke la islamo atakas nin kaj volas nin detrui. Ecx en tiu kazo, se el unu miliardo da islamanoj nur cent mil pretas morti por tiu ideo, tiu batalo, aux eĉ malpli. Eĉ se estas ili nur dudek mil, tamen jam ankaux tio signifas grandan dangxeron.

— Mondskale, strategie kion vi proponus? — Tion kompreneble sinjorino Wahlberg demandis, eble nur pro scivolemo. Sed Volber ankaux malantaux tiu demando vidis ion:

— Se la Urbo volas fari tion, kion oni mondskale devas fari, do mi konsentas kun profesoro Wilhelmi. Oni devas levi la vivnivelon de la mizeraj islamaj amasoj, eligi ilin el la terura malricxo, ankaux ĉi tie, en la Urbo! La homo, kiu jam posedas ion-tion, malpli ofte riskas sian vivon. Kaj se ĉiu el ili estus iom “riĉa” , ni devus atenti nur la fanatikulojn. Ili ĉiam kaj ĉie estas malmultaj, feliĉe. Sed tamen — ili estas tre dangxeraj.

en la universitato

— Mahmud!

— Omar!

Ili batis la sxultrojn unu de alia. Mahmud al-Nazar estis plena de afablo:

— Ne timu, mi ne forlasis la universitaton.

— Tamen, vi malcxeestis kelkajn tagojn… se mi bone vidis?

— Bone vidis, frato. Mia patro ne gxojus, se ekscius… Sed espereble li ne ekscios.

— Kaj kie vi estis? — demandis Omar amikeme.

Ili iris el la domego, trapasis la herbejon. Omar estis malsata. Por la hodiauxa tago ili ne planis rendevuon kun Isabel, kaj pro tio li estis iom malbonhumora. Li gxojis almenaux paroli kun la filo de la dentisto, kiu estis lia samlandano. Kvankam Mahmud venis de Nordo, kaj Omar de Sudo. Kiel grandega estas la diferenco, scias nur tiu, kiu vivis jam en tiu lando. Rigardante el Euxropo, tio estas sensignifa.

— Mi renkontis iun. Sagxulon! — diris Mahmud kaj zorgeme cxirkauxrigardis, kvazaux timante, ke iu alia auxdos tion. — Homon, kiu klarigis al mi multege.

Omar nur post minuto komencis kompreni, ke tiu renkontigxo estis por Mahmud tre grava. Omar unue kredis, ke lia amiko havas klopodojn, volas peti helpon aux konsilon.

— Pri kio temas?

— Pri serioza afero. Mia patro volis fari el mi dentiston, sed ja mi abomenas tiun fakon, do fine li konsentis, ke mi farigxu agronomo. Gxis nun ankaux mi volis tion. Sed nun… Kion vi farus, se iu dum kelkaj tagoj pruvus al vi, ke vi iras misvoje?

— Se li pruvus, ke tiu vojo estas misa, mi forlasus gxin.

— Li jam pruvis! — la respondo estis rapida kaj decidita. Omar ne auxdis en la vocxo de amiko malcertecon, eĉ etan dubon. Sxajnis li simila al nova sektano, kiu certas, ke jam nun iras bonvoje.

— Mi estis sekvanto de la vera kredo, de Alaho, cxiam. Tio ne sxangxiĝis. Sed oni pruvis al mi, ke mi devus fari ion alian, ol mi faras. La islamo unuavice bezonas ne agronomojn, sed… batalantojn.

— Atencantojn? — miregis Omar, sed Mahmud tuj protestis:

— Tute ne! Temas ne pri tiajxo. Pri tio, ke ni devus multe pli pregxi en tiu mondo fremda por mi, kaj same por vi.

— Mi nur jaron estas tie, sed vi jam dudek jarojn, — rimarkis Omar mallauxte. La mano de Mahmud pugnigxis:

— Jes ja, gxuste! Dum dudek jaroj mi ne rimarkis, en kia kaptilo troviĝas mi, kaj mia familio. Tiu mondo ne estas por mi. Cxi tie cxio estas tre alia, ol… ol… — li iom perdis la certecon.

— Kiel en Irako aux Maroko? — tio estis moko flanke de Omar.

— Aux en Egiptio! — diris neatendite Mahmud. Ili interparolis arabe, do la “el-Misr” fine de la frazo siblis kiel serpento. Egiptio? Kial gxuste tio?

Sed Omar ne eksciis, kial. Mahmud levis la kapon kaj abomenmiene cxirkauxrigardis:

— Rigardu! Kie ni vivas? Inter tiuj klauxnoj? Ili kredas sin vivantaj reale, dume ili nur glitas suben, suben, al la infero, kie ili eterne flamos, suferos gxis la tago de la lasta juĝo.

— Do vi tamen farigxis religiema?

— Ne! Finfine oni malfermis miajn okulojn. Rigardu, kiel vivas la homoj cxi tie, kaj kun ili ankaux ni. La virinoj kune iradas kun la viroj, estas ili sur ĉiu trotuaro, auxtobuso, subtera fervojo kaj lifto. Sidas ili en la oficejoj kaj estas ĉiam pli nudaj! Kien ajn vi iras por arangxi aferon, vi falas sur virinon! Vi devas alparoli ilin en la posxto, en la sekretariejoj, post nelonge jam ankaux ĉe la pordegoj!

“Kaj tio estas malbona?” — Omar estis demandonta, sed tiel mirigis lin la impeto, kun kiu Mahmud nun ekplendis pri la Urbo, ke li tute ne sukcesis ekparoli, estis senkonsila. Mahmud vidis tion, kaj dauxrigis:

— Cxi tie la homoj kuregas post la gxojoj, sed ja ne tio estas la tasko por la homo sur la tero, cxu?.. Ni devus fari ion pli grandan, multan, gravan en la mondo, — li rigardis en la vizaĝon de Omar, kaj sxanĝis la voĉon. — Eble mi ne devus pri tio paroli al vi. Sed hejme mi havas nur pli junajn fratinojn, kun ili oni povas paroli pri nenio. Mia patro krevus, se li ekscius, ke mi havas tiajn klopodojn. Li kriegus: “Via sola tasko estas lerni!”

Ili sidis en la universitata korto, vidis nur la modernajn, tamen karakterizajn konstruajxojn cxiuflanke. Memstara mondeto en la Urbo.

— Kion mi diru je tio?

— Vi diru nenion, — la vocxo de Mahmud estis laca, — nur pripensu la aferon. Se vi volas, ke la aferoj estu aliaj, ke vi vivu laux la volo de Alaho… Se vi volas interparoli pri tio, ke pli volonte vi estus vivanta en alia mondo, voku min. Estas tre sagxaj viroj, kiuj multe pli bone tion klarigos al vi, ol mi faris.

Omar silentis kaj auxdis, kiel forigxas la pasxoj de lia amiko sur la herbejo.

en la urbo

Tarik atenteme auxskultis Abu Mussa.

Ili sidis en parko, proksime al la vendoplaco. Inter la arboj ili vidis nefore la fruktovendejojn, la floristojn, vendistojn de infanludiloj.

— La tasko ne estas malfacila, — diris la viro. — Jen cxi tie, rande de la parko vi transprenos dorsosakon. Gxi ne estos peza. Vi devos gxin porti tra la placo. Al la kontrauxa bushaltejo. Cxiamaniere vi devos iri tra la vendoplaco, ne ĉirkauxiru la placon. En la homamaso neniu rimarkos vin. Ĉu vi scias, kio estas en la sako?

— Eksplodajxo, — respondis Tarik. Gxis nun li nur auxdis pri tiaj aferoj. Nun kaptis lin iu granda sento. Antaux ol ili venis el la kasxejo, oni regalis lin per teo, kiu havis iom strangan guston, sed lia humoro plibonigxis. Nenio gravis nun krom la tasko, kiun Alaho donas al li pere de Abu Mussa.

— Kiam vi venos al la haltejo, atendu la alvenon de auxtobuso. Tutegale, kiu venas la unua, kun kiu numero kaj direkto. Gravas, ke multaj pasagxeroj sidu ene. Eniru kaj kondutu tiel, ke neniu atentu vin. La sakon metu al viaj piedoj, poste pusxu sub la sidlokon. Cxe la sekva haltejo elauxtiĝu kaj revenu perpiede cxi tien. Mi atendos vin ĉi tie, sur la benko.

Tarik iom miris, sed komprenis: Abu Mussa certe bone scias, kion diras, ja estas li sendito de Alaho.

— Kiam mi ekiru? — li demandis, kaj la vocxo iom sxtopigxis. Abu vidis lian ekscitecon kaj volis lin trankviligi:

— Cxio en ordo, trankvile, frato! Tio estos nur via unua tasko, kaj poste multfoje vin vokos Alaho. Estu kuragxa kaj lerta!

Tarik starigxis. Ili venis al auxto, atendanta rande de la parko. Abu prenis el ĝi la sakon kaj helpis al Tarik meti ĝin dorsen. Gxi vere ne estis peza. Tarik vidis dek sep printempojn, do li sentis sin forta. Abu postrigardis lin kaj kondukis la auxton neforen, denove haltis. Bone li vidis Tarik-on, kiam tiu iris tra la vendoplaco. Abu prenis en la manon etan aparaton. Tarik malaperis en la densejo de la homoj. Abu Mussa movigis la auxton, silente kalkulis ĝis dek, kaj premis la butoneton de la aparato…

La aerpremo atingis ecx lian veturilon. La nevidebla pusxondo trakuregis la stratojn. En la vendoplaco fajro batis al la ĉielo kaj faris krateron en la asfalto. Abu Mussa tion vidis nur en la retrospegulo, poste li jam veturis plu. Li ne atendis gxis venos policaj auxtoj kaj fermos la tutan ĉirkauxon.

sur la vendoplaco

Kiam la veturilo de sinjorino Wahlberg venis surloken, jam egis la hxaoso.

La virino diris al sia sxoforo halti pli fore. Multege da jxurnalistoj kaj televidkameraoj estis cxiuflanke, kaj kelkaj konas ŝin. Ne estus tauxge, se ili vidus ŝin, tuj ili anoncegus al la Urbo, ke surloke estas jam la kontrauxteroristoj. Kaj gxis kiam ne certas, ke okazis terorista ago, ŝi kaj ŝiaj homoj ne havas ĉi tie laboron. Eble nur gasmotora auxto eksplodis? Do Wahlberg ankoraŭ atendis, kaj aŭskultis la stacion Radio-Unu, kiun oni ĝenerale traktis kiel kompetentan.

“Terura estas la vidajxo! Cxie kusxas partoj de homaj korpoj, koŝmaro… Oni ecx ne volas kredi en la unua momento, ke tiuj estas realaj, ke antaux dudek minutoj tiuj pecoj sangaj estis vivantaj, irantaj, parolantaj homoj… Mi vidas ŝuon. Similajn portas maljunaj pensiulinoj nun, komence de auxtuno. Mi vidas nun unu pecon, kaj el la ŝuo eligxas sangoza osto, piedosto… Aliloke kuŝas brako kaj kelkaj pecoj de vestaĵo. Ĉio sanga. La proksimaj budoj de vendistoj disfalis, lignotabuloj kaj torditaj ladaj platoj, brulintaj iom… La eksplodo plej verŝajne okazis inter vendejoj de vestoj kaj de fruktoj. Tie la aĉetantoj densiĝis. Iu diris antaux momento, ke almenaŭ dudek homoj mortis ĉi tie dum sekundo…”

Poste komencis brueti la telefonoj. En la auxto kun malhelaj fenestroj estis almenaux ses, plus la posxtelefonoj. Wahlberg lauxvice prenis ilin.

— Sinjorino, la lokon de krimo ni fermis, — raportis leuxtenanto Kaiser. Li apenaux finis la frazon, jam raportis Frey:

— Mi komencis la kontrolon de la vunditoj. Ni povas kalkuli je kelkdek personoj. Mi notas, en kiujn hospitalojn portos ilin la ambulancoj.

Ankaux Laura Torn estis jam tie:

— Mi venis kune kun la policaj teknikistoj. Surloke de la eksplodo aperis negranda kratero, fakulo jam esploras gxin. Ni komencis kolekti la pecojn de la eksplodigilo.

Majoro Rivera cxeestis la priauxskultadojn de la atestantoj. La amaso netusxita de la eksplodo unue diskuris, poste la polico tenis ilin kune. En iu malplena budo oni komencis ilin priauxskulti, po unu.

La cxarma raportistino de TV Nova ekvidis la atendantan nigran auxton kun netravideblaj fenestroj. Sxi vidis, ke la policistoj ne proksimigxas al ĝi, kvankam ili kontrolas ĉiun alian auxton tie atendantan, notas la numerojn kaj aliras la sxoforojn revenantajn ĝuste al siaj veturiloj. Do ŝi vokis sian kameraiston kaj impete ekiris al la nigra auxto. Sed ĝia ŝoforo spegule rimarkis ilin kaj atentigis Wahlberg, kiu ordonis tuj forveturi. Sinjorino Wahlberg survizaĝe havis nenian esprimon — jam ekde tiam. Ne ridetis, ne ridis, ne ploris kaj ne montris malĝojon. Ŝia vizaĝo estis kvazaŭ skulptajxo, eĉ eble tiujn kelkajn sulkojn skulptisto enigis en la haŭton. Sinjorino Wahlberg ne ŝatis la amaskomunikilojn, precipe televidon, ĉar ili famigas la teroristojn jam per tio, ke simple okupiĝas pri ili.

Dum vojagxo la virino pertelefone sendadis siajn ordonojn:

— Kaiser, diru al la policaj fotistoj kaj filmantoj, ke ili miksigxu en la homamason sur la placo, cxirkaux la kratero, kaj nerimarkate filmu ĉiujn gapantojn. Inter ili povas esti ankaux la eksplodigantoj. Mi volas vizaĝojn, ĉu vi komprenas? Vizaĝojn! Frey, ne forgesu, ke povas esti apenauxvunditoj, kiuj eble ion vidis, sed ne troviĝas sur la listo de vunditoj. Serĉu ilin, demandu la gapantojn, ĉu ili vidis iujn, kiuj nur iomete vundiĝis? Rivera, demandu la atestantojn ankaŭ pri tio, kiujn ili vidis ĉirkaŭ si en la lasta minuto.

Laura anoncis sin:

— Sinjorino, la nombro de mortintoj estas pli ol dudek, laux la fakuloj la eksplodmaterialo enhavis ankaux semtekson.

— Prenu el cxiu korpoparto DNA-provetojn, — la virino finis la parolon kaj kolere pensis: semtekso! Terura materialo! Sed sxi nenion diris.

La raportistino de la TV Nova finis sian raporton. Nur du minutojn ili elsendis el la vendoplaco, sed promesis baldaux denove anonci sin de la terura loko. La kameraisto nun havis tempon por demandi sxin:

— Kial ni kuregis post tiu nigra auxto?

— En gxi sidis la Nigra Vidvino. Sinjorino Wahlberg, la cxefino de la Kontrauxterorisma Grupo de la Urbo.

— Virino estas ilia cxefo?..

— Kial vi miras, virsxovinisto? Similas vi al la aliaj viroj. Kial ne povus esti virino la cxefo? Krome, ŝi meritis tiun postenon.

— Per mitraletoj sxi pafadis al la araboj, cxu? Kaj ŝi trafis ĉiun turbanon?

— Estas vi eksterordinare stulta, — la virino jxetis rigardon al la cxielo. — Teroristoj povas esti ne nur araboj, eĉ la islamanoj ne ĉiuj estas araboj, sciu. Jes, sinjorino Wahlberg vere batalis kun armilo enmane, antaux dudek jaroj sxi estis la unua virina ano de la kontrauxterorisma grupo. Iutage teroristoj pro vengxo mortpafis ŝian edzon kaj sesjaran filon. Nun vi paliĝis, mi vidas, jes?

Wahlberg senmova sidis en la auxto. Ne devis sxi persone trasercxi la lokon de krimo, por ekscii la detalojn. Faros tion la kunlaborantoj, kiuj pli bone kaj fake konas tiun laboron. Sxi denove parolis al unu el siaj telefonoj:

— Kaiser? Nova tasko por vi. Lasu jam tiun lokon kaj cxirkauxiru la placon, kolektu la filmojn el la sekurec-kameraoj de la vendejoj, kiuj havas ilin. Ni bezonas ĉiun filmon, kiu pretigxis inter la dek-tria tridek kaj dek minutoj post la eksplodo. Kiu ajn estis tiu kamerao, en kiu ajn direkto ĝi “rigardis”, ni bezonas ĉiujn! Mi alarmos la analizistojn, post unu horo ili jam komencos trarigardi la filmojn.

La virino atendis, ke ankoraux foje eksonoros iu telefono. Estis sxi certa, ke sonoros. Kaj jen, gxuste ĝi sonoris diskrete. Wahlberg prenis la malvarmetan auxdilon:

— Jes, sinjoro urbestro, mi kaj miaj homoj estas jam surloke. Ni venis kelkajn minutojn post la evento. Mi diris “evento”, cxar ni ankoraux ne povas esti certaj, ke okazis atenco… Sed post kelkaj minutoj ni havos la certecon. Ni jam trovis la spurojn de eksplodiga materialo, tamen mi parolas ankoraux singarde. Ni kompreneble faros ĉion… En tiu stato de la aferoj, kiam apenaux dudek kvin minutoj pasis post la faro. Ni laboras, sinjoro. Se ni ion gravan ekscios, post la ĉefo de polico vi estos la dua, kiun mi sciigos. Mi garantias tion, sinjoro.

tv nova

En la redakcion de novajxoj oni alportis la aparaton, sur la tablon de la cxefo. Alvenis ankaux kolegoj, unu el ili anhelante rakontis:

— Cxefo, tio alvenis antaux minutoj. Certe el magnetofono venis la vocxo, ĉar la parolanto trifoje ripetis. Sen akcento li parolas, samkiel ni, — li pusxis la butonon kaj tuj venis el la aparato la trankvila vira voĉo:

— Hodiaux posttagmeze Alaho montris sian forton. Multaj nekredantoj perdis la vivon en la malobeema Urbo. Sed tio estis nur atentigo. La kulpintoj estos punitaj, kaj tion oni jam ne longe devos atendi.

— Kion fari kun tio? — demandis iu. La cxefo ankoraux ne respondis. Malbone li fartis, kiel ĉiuj ĉi tie. Alia redaktoro rimarkis:

— Se ni tion disauxdigos, la Urbo falos en panikon.

— Se ni ne disauxdigos, ni respondecos, ke oni ne povis prepari sin por la sekvonta atako, — jen la opinio de alia. Ili jam kutimigxis: en cxiu afero devis koni kaj diskonigi almenaux du opiniojn kontrauxajn unu al la alia, ja estis ili liberaluloj. La ĉefo ankoraŭ ne decidis, videble tre streĉe pensegis. Kaj kiel ofte, ankaŭ nun li elektis la kompromison:

— Ni disauxdigos gxin… vespere. Sed pli frue mi sciigos pri ĝi la policon, kaj mian cxefon.

en la urbo

Omar sencele vagadis en la urbo.

Elveninta el la Universitato li auxdis pri la eksplodo en la placo. Li pensis, ke jes, la vendoplaco aliflanke de la mondo, en lia patrujo ekzemple, havas specialan signifon. Cxio, kio en la malnovaj epokoj estis grava, okazis sur la vendoplaco. La kasxba, la suk, kaj oni nomas gxin almenaux deknome, cxiam estis la centro de la vivo en la arabaj urboj, grandaj kaj malgrandaj. Centojn da jaroj iradas tien la homoj, eĉ se ili nenion vendas, nenion aĉetas.

Nun li ne kuragxis tien iri. Li timis, ke videblas: li estas arabo. Lastatempe li instinkte strebis sxanĝi sian eksteron. Ecx foje pensis, ke iranta vespere en la internan urbon, li surmetu blondan perukon viran. Poste li ne faris tion, ja estus stultajxo! Unue, li ne volis timi; due, li abomenis la kamufladon.

Tamen li iom timetis la reagojn de homoj. Iom poste li sentis obstinon: li ne kasxos sin, ja li estas senkulpa. Telefone demandis iu araba amiko, kion li faru? Omar respondis: kondutu normale, kutime. Ja ne ili eksplodigis, vivas ili cxi tie lauxlegxe, havas nenion komunan kun la atencintoj, do kial timi?

Nur poste li ekpensis: Mahmud, la filo de dentisto, ne telefonis. Li videble ne bezonis konsolon, kuragxigon.

Omar promenadis plu en la interna urbo, sed farigxis cxiam pli nervoza. Je la kvina ili devus rendevui kun Isabel, sed la knabino ne venis. Omar jam havis enkape la plej terurajn bildojn, ĉar sxi eble ĝuste tiam estis sur la vendoplaco… Vane li telefonis ĉiun dekan minuton, virina voĉo komunikis, ke “la vokita aparato nun ne estas alirebla, voku pli poste”. Li malgajis kaj timis.

En la montrofenestroj de kelkaj vendejoj estis funkciantaj televidaparatoj, homoj grupigxis antaux ili. Fojfoje ankaux Omar haltis kaj rigardis la ekranon. Li vidis meze de la vendoplaco la korpopartojn, la krateron — sed nur elfore. En iu kanalo oni montris duone kasxitan homan kapon, sangan. Poste jam neniam plu aperis tiu vidajxo.

Antaux la sesa kaj tridek finfine sonoris la aparato, surekrane aperis ISABEL, kaj li gxojkriis:

— Ho, finfine! Mi jam kredis, ke ankaux vi estis tie kaj io malbona okazis al vi!

La vocxo de la knabino estis iom streĉa, tute ne trankvila:

— Cxu vi pensas, ke mi vizitas vendoplacon, Omar? Kaj gxuste tiun? Tiu placo estas por mi tre fora.

— Bonege, sed kial vi ne venis al nia rendevuo?

— Mi havas gravan aferon… pro arangxi. Ne, ne pro la atenco. En mia laborejo oni neatendite kunvokis etan kunsidon, post la kvara horo. Tiel subite okazis cxio ĉi, ke mi eĉ mesaĝon ne povis skribi al vi, ne koleru!

— Kaj ni renkontigxu eble nun?..

— Ho, ne! Mi estas tre okupita, en la kunsido oni kritikis min, do mi nun devos resti cxi tie kaj fari la laboron longe. Karega, vi komprenas, ĉu?

Omar gxemis kaj konfesis:

— Mi timis… mi timis pro vi.

— Omar Hamdi, vi estas enamigxinta! — Isabel ridis bonhumore. Nun eble ecx la streĉo forlasis sxin.

— Jes… mi ne neas, — ridetis ankaux la viro, iom malpezigxinta.

Kaj poste li ankoraux horojn vagadis en la Urbo, sola.

nokte

La malhelo disetendigxas, kiel la timego.

Multaj timas en la Urbo. Iliaj sentoj disigxas kiel dek mil brakoj de polipoj, kaj malgraux ke ili ne videblas, tamen senteblas. La nigro kovrus ankaux la timon — sed tion ĝi ne scipovas.

La lumoj de la Urbo ankaux nun fiere brilas. Kvazaux nun estus ecx pli da lumoj, por montri al la nekonataj kontrauxuloj: “Ni ne timas, ni estas fortaj, ni vivas en lum-inundo!” La Malhelo estas devigata halti rande de la Urbo. Kaj kiam venos la mateno, la lumo jam atendegos orientflanke, por liberigi la Urbon.

Sed nun ankoraux estas nokte. Nokto glua, timiga, pseuxdogaja. Surstrate iras tiuj, kiujn ilia laboro devigas por tio. La laborantaj cxi-tempe strebas ne pensi pri la vendoplaco. Tamen videblas, ke kasxigxas en ili singardemo, kiu estas la ĝemelo de senpova timo. Uniformuloj krozadas, nun estas ili eble pli multaj, ol alitempe. Sidantaj sur terasoj kaj en salonoj de restoracioj kaj kafejoj priobservas ĉiun envenanton. Sed ne videblas, kiu estas atenconto! Se ies hauxto estas nur iomete pli malhela, ol kutime en la Urbo, oni jam suspekteme rigardas lin. Kaj ĉu havas ili ian pakajxon? En televida programo oni diris: se la vendoplacan eksplodon kulpis iu vole, do certe en dorsosako alportis la eksplodaĵon. Nun ĉiu estas suspektinda, kiu portas dorsosakon, eĉ se ĝi estas moda kaj taŭga. Sed ja ankaŭ tio nenion signifas, ĉar la atenconto povas porti la eksplodaĵon sub sia vesto, kiel la palestinanoj.

La Urbo timas kaj mallerte provas kasxi sian timon. Pro la nokto oni ecx ne vidas la stelojn super la Urbo.

Oni ne vidas la stelojn.

Fino de la dua parto

in: esperanto

Spenser Truex

Contact
hacker emblem
| |