Allegro Moderato Originala Novelo de Grigorij Arosev En la ŝtuparo estis abomena krepusko – videblis nur iuj svagaj konturoj de la viroj, kiuj jam kelkan tempon staris ĉe la muro. Unu el ili ne moviĝis – li nur staris, sin apoginte al la muro, kaj duonbrue snufis. Lia ĉapo preskaŭ tute kovris liajn okulojn, do pro tio, kaj ankaŭ pro la propra maldeziro, li vidis nenion, kaj li parolis nenion. Du aliaj konturoj viglege konversaciis – ridante, gestante kaj eĉ iom saltetante. – Do, vi diras, ke citronoj en via lando estas pli dolĉaj ol maturaj merizoj? – Nu ja certe. Ilin plantis kaj prizorgis plej saĝaj akademianoj de nia lando. La rezulto estis tia, ke la citrona gusto estis tute neniigita – kaj la acideco por ĉiam foriris el niaj vivoj. – Ĉu vi tion bezonis? – Imagu: post ĉiu vekiĝo, vi iras en vian kuirejon, surforneligas teujon… – Kia plezuro! Mi ĉion oferus por havi eblecon ĉiumatene alfronti taskon elekti ion por mia matena trinko – ĉu eglanterian, ĉu simplan, ĉu riban, ĉu fragan teon… – Kaj poste vi rigardas tra la fenestro… – La horizonto sin kaŝas malantaŭ arbaroj… – Malprave: ĝi kaŝas sin tie, kie estas mi. Sed ĉe vi la horizonto ĵus vermiljone reaperis – ne forpelu ĝin. – Ne, ne, tute ne, estis eraro. Kaj kio sekvas? – Sekvas la atendata ekbolo de la akvo, vi verŝas ĝin en la tason – ĉu matene vi kutime uzas grandan aŭ malgrandan? – Ĉiuj priridas min pro mia sescent-grama kruĉego… – Kaj do vi rigardas al ĝi, kaj la vaporo sterniĝas en viaj okuloj. Vi ŝutas sukeron, kaj venas atendata momento por la unua gluto. Ĉu estas bonege? – Senhezite! – Kaj nun imagu plu: vi ektrinkas, kaj tuj sentas, ke via Die donacita teo estas acida, aĉe acida, naŭze acida. Viaj histoj kuntiriĝas – kaj vi devas forverŝi vian teon en lavabon… – Kiom dolore… – Do, nun vi komprenis, ke la citronoj tute ne necesas. Almenaŭ tion ni komprenis – kaj de nun ni vivas bonege. – Sed vi daŭre nomas la anstataŭigitajn fruktojn citronoj? – Jes, ĉar diversaj stultuloj plu kredas, ke ili manĝas citronojn, kiuj tiom neatendite dolĉiĝis. – Se vi ja mem diris, ke viaj akademianoj faris ilin dolĉaj? – Ho, mi nur testis vin. Vi estas same stulta, kiel ĉiuj ceteraj. Ne eblas dolĉigi citronojn, ne eblas. Ni ekstermis citronujojn ĉie, kaj anstataŭe plantis merizarbojn. Tio ja eblas. Same oni povas kredigi hebetulojn, ke ili manĝas citronojn, dum ili estas dronantaj en meriza suko. – Sed kian celon vi volis atingi per tiu ago?! – Vi naivulo. Pripensu bone: se ekzistas citronoj, kiuj estas acidaj – kiacele oni lasu ilin ekzisti? Ja anstataŭe oni povas havi multegajn aliajn, pli agrablajn aferojn. Ĉio iĝis klara, kaj la silento penetris ilian ŝtuparon. Ie de supre ekblekis forĵetita kaj falanta rubaĵo. La nenion rimarkanta homo staris senmove, kaj tiel li faris jam pli ol horon. La kontraŭcitronulo post iom da minutoj ĝentile demandis: – Kaj kiel fartas via amatino? – Ni disiĝis antaŭ kelkaj tagoj – jes, tre angore… – Sed kio okazis inter vi? – Mi ne scias ĝuste. Simple en iu tago ŝi venis al mi, kaj diris: “Kara, mi intencas senprokraste forlasi vin”. Mi demandis: “Ĉu vere?” Ŝi kapjesis, kaj tuj foriris. Strange. Neniu kialo. Neniu motivo. Neniu klarigo. Simile al sonĝo. – Ne, amiko, ne estis sonĝo. Estis somnolo. – Kia diferenco estas inter sonĝo kaj somnolo? – Scienca vidpunkto ne interesus vin. Sed la plej grava detalo estas jena. Dum vi sonĝas, vi certas aŭ ke vi sonĝas, aŭ ke vi troviĝas en reala situacio. En somnolo vi ne povas klare kompreni, kie vi estas. Vi jen ekdormas, sed tuj iu subkonscia najlo ponardas vian koron, kaj vi ne plu dormas, tamen ĉi tiu najlo estas tiom fragila sed samtempe akrega, ke vi vere ŝanceliĝas, turmente pesilas inter du flankoj de la homa stato. – Sed kiel tio rilatas al mia amatino? – Ĉu vi povas rememori ŝian nomon? – Hm… Strange. – Kaj ŝian alton? – Tre interese. – Kaj trajtojn de ŝiaj korpopartoj? – Nekredeble! – Do, ĉu vi jam komprenis? – Ne! – Ho. Ĉu vi povas konfirmi, ke ŝi estis reala objekto de via vivo? – Sed mi ja spektis ŝin! Flaris ŝin! Palpis ŝin! – Ĉu? Do, tuj diru ŝian nomon! – Mi komprenis. – Kaj ĉu vi akceptus la ideon, ke ŝi estis nur via sonĝo? – Neniukaze! – Do, estis somnolo. – Tiukaze vi povas ekinsisti, ke mi mem estas somnolo! – Sed ĉu iu deklaris la malon? – Vi mokas! Ĉar ankaŭ vi estas somnolo! – Nepre jes. – Kaj ĉi ŝtuparo? – Estas vojo de la teraj fantomoj al la ĉielaj vizioj. – Kaj la tuta vivo? Respondo ial ne sekvis. – Diru, sed kio pri la tuta vivo? Pluis nenio. – Diru do! Post iom da tempo li denove ripetis sian frazon, kaj samtempe aŭdiĝis la responda repliko, do iliaj voĉoj sonis samtempe: – Diru al mi ion, alikaze mi svenos ĉi-loke! – Vi mem ĉion komprenis, do ne demandu plu. Neatendite la ĝis nun silentinta viro preskaŭ furioze interrompis la kompanojn: – Nu, ĉu ni iam iros? – Ne, haltu, ja tiom gravaj aferoj klariĝas… – Ni iru! – Atendu momenton, nur momenton… – Mi do iras… – Sed kial vi ne volas atendi? Ja nur plian momenteton mi petas… – Ĉar jam tedis… – Kio tedis? – Ĉi tiuj stultaĵoj. Vi jam staras ĉi tie dum du horoj, ion balbutas, kvazaŭkonversacias… – Kial “kvazaŭ”? – Ĉar neniu estas ĉi tie, idioto, krom vi kaj mi! Mi silentas, kun kiu vi do babilas? – Kun kiu? – Kun via ombro, jen. Mi do iras. Ĝis. – Atendu, ankaŭ mi... Kaj surŝtupare restis nur la ombro. Muziko kaj maro Originala novelo de Grigorij Arosev 1. Ekstere estis sufoka varmego. Leo kuris por preni la intervjuon. Li ne estis malfruiĝanta, tamen por iri jam mankis tempo – necesis kuri. Ĉirkaŭe bruis, tondris, grumblis, hupis kaj brulis la apenina vespero. Leo ĉiusekunde viŝis ŝviton de la frunto kaj vangoj, sed egale ĝojis pro la baldaŭa konversacio kaj pro sia restado en la interesa, nova lando – Italio. Li estis atendata de la ĉeftrejnisto de la loka futbalteamo. Pli ĝuste, Leo devintus lin atendi. Sed aŭta ŝtopiĝo korektis la planojn de Leo – en plej bona okazo neniu atendos iun ajn. En malplej bona – la intervjuo estos nuligita. Sed tio ne devis okazi. Leo enkuris necesan oficejon jam plene senfortiĝinta, sed ideale ĝustatempa: estis kvarono post la tria, kaj post pliaj kvin minutoj sinjoro Giancarlo Barberini bonvenige premis la manon de Leo kaj vigle elparolis en la kripla rusa: “Drasvujte, ja Giancarlo”. Leo iom konfuziĝis, sed ĝoje, kaj tuj rapidis elmontri sian regon de la itala – ja certe, la intervjuo devis okazi en la gepatra lingvo de la mastro, ne de la ĵurnalisto. Estis jam la tria intervjuo, kiun faris Leo ene de la lasta diurno. La laborritmo estis freneza. Li kuregis el iu urbo en la alian, el Arezzo en Perugia-n, el Perugia en Ancona-n, ja bonŝance ili situas unu apud la alia. Post konversacioj – deĉifrado, redaktado, korektado, sendado… Leo estis ĵurnalisto en la plej alta senco de la vorto. Li respektis la intervjupartnerojn, scipovis ilin aŭdi, kaj trovi en iliaj paroloj, ne ĉiam glataj, la plej gravan, la esencon. Krome Leo bonege regis la rusan, la anglan kaj la italan, li havis bonan skriban stilon, li estis agrabla homo. Oni respektis lin, kvankam ne ĉiuj amis. Li laboris troe. Strange, tamen ĉi tiu trajto en lia profesio ne ĉiam estis io bona. Da Leo estis tro multe. Laŭ sekreta konfeso de la tagĵurnala librotenisto, Leo sola konsumis ĝis okdek procentojn de la honoraria fonduso. Kiu ŝatus tion, krom la homoj, kiuj ne pretendas je honorarioj? Finredaktinte la intervjuon kaj sendinte ĝin en la redakcion, Leo decidis, ke venas tempo por ripozo. Tutan tagon li volis malstreĉiĝi en la baseno. Salto en la akvon… Ho, kiom malvarmas ĝi… 2. Nokto. Malvarma, surda nokto. Netrarigardebla, netrairebla mallumego. Jes ja. Italio okazis nur antaŭ unu jaro kaj duono. Kaj tiam ĉio komenciĝis. Malvarmumo. Orela inflamo. Malfacila fluo de la malsano. Kaj – katastrofo – perdo de la aŭdkapablo. Sufera, nehaltigebla kaj tre malrapida. Komence li – malofte – devis peti la homojn ripeti tion, kion ili diris. Poste – jam ofte. Poste – konstante, kaj la orelo estis jam preskaŭ en la buŝo de la kunparolanto. Kaj poste estis jam kvazaŭ en filharmonio, kiam oni forlasas la halon meze de la koncerto. Oni fermas la pordon – kaj la sonoj daŭre estas aŭdeblaj. Sed post ĉiu paŝo malpli laŭte kaj malpli distingeble. Se Leo perdus vidkapablon, tio estus por li eĉ pli elteneble. Tiuokaze li devus ekregi novan legomanieron, sed li ja estis produktanto de la tekstoj. Blindeco ja ne influas la verkokapablon… Sed en lia situacio… Kiu li estas sen aŭdkapablo? Kiel li povus skribi pri la eventoj, kiujn li ne aŭdas? Ĉu eblas fari intervjuojn? Viziti gazetarkonferencojn? Verki raportojn post variaj ekspozicioj, manifestacioj? Ne. Nu, restas la sporto – plejofte ĝin oni devas vidi, sed ne aŭdi. Sed Leo neniam aparte ŝatis la sporton kaj neniam taksis sin granda fakulo pri ĝi. La kolegoj akceptis la malfeliĉon de Leo kompreneme, sed estis videble, ke ili nur paciencas, ne havante grandan deziron labori apud li. Estis evidente, ke postdorse oni jam malagrable primokis lin, sed kiel malkovri tion, kiel? Legi la lipojn Leo ne povis, ĉar fakte ne lernis. Alimaniere kapti la dirintojn – sed kiel?.. Foje li vidis, ke lia telefon-parolanta kolego tutklare diris: “Nia plene surdiĝinta Leo”. Kio estis antaŭ, kio estis post ĉi vortoj – ne gravis. La perpleksigita Leo elkuris straten por fumi. Li ne plu estas ĵurnalisto, ne plu la raportisto, ne plu la fama moskva Figaro. Ekde nun lia baza, ĉefa, grava, sola trajto estas la surdeco. Li restos senlanga – gestolingvon li nepre ne lernos, ja tiuokaze li agnoskos sin nekuracebla kaj senesperiĝinta… Certe li ne plu vizitis gazetarkonferencojn kaj intervjuojn. Pli kaj pli ofte oni engaĝis lin en la redaktadon. Li fosis tekstojn, verkitajn de la aliaj, korektis erarojn kaj miskompostaĵojn. Nature ankaŭ tio estas laboro. Li respektis kunlaborantojn, kiuj okupiĝis pri liaj tekstoj. Sed Leo kutimis mem verki, sed ne esti “ilia plene surdiĝinta Leo”, al kiu oni komisias serĉi misaĵojn en la ĉuprofesiaj laboroj de la kolegoj. Nature, ties tekstoj ne povis esti komparitaj kun la liaj… 3. Leo multe silentis – ja alie ne povis okazi. Li silentis hejme, li silentis en la oficejo. Li poiome mutiĝis, ĉar praktiki paroladon ne havis sencon. Li ne aŭdis aliajn homojn, do kion li povus tiuokaze diri responde? Lia ununura savo estis la muziko. Li aŭskultis muzikon. Pli ĝuste, li ne plu aŭskultis ĝin, tamen spektis. Li ofte ŝaltis videokanalojn en la reto, elektis iujn konatajn komponaĵojn kaj plenatente sekvis lipojn de kantisto. Leo ripetis la kantojn post ili tiom laŭte, kiom li povis. Nu, li ja iel povis, sed ĉu kun bona rezulto, li mem ne sciis. Aliajn fojojn li elektis koncerton plenume de iu orkestro kaj provis en la kapo restaŭri la muzikon. “Tempo, antaŭen” – elstaraĵo de Georgij Sviridov. Jen la pianisto forte frapas siajn klavojn. La fingroj diskuras ambaŭdirekte. Jen leviĝas la violonaj arĉoj, kvazaŭ milittrupoj de post la holmoj. Jen subite eksonas la buglo – la tutlande konata solo. Kaj denove la piano. Kaj denove la violonoj – embarasa unuiĝo de la movoj. Kaj des pli la sona harmonio. La sonoj, la sonoj. Li ja konas ilin, li ja sentas ilin, li ja aŭdas ilin… 4. Leo loĝis en triĉambra loĝejo ĉe la metrostacio “Frunzenskaja”. Kunloĝis tri homoj, havantaj malsaman rilaton al Leo. Grumblulo Matvej Vladimiroviĉ, la sepdekjara patro. Inna – delongatempa amikino, kiu obstine ne volis iĝi edzino de Leo. Kaj Maks – la ĵus formale atinginta plenkreskan aĝon filo de Inna. La patro de Maks estis ne Leo, sed iu plia Maks, tute nekonata, kiun Inna lastatempe vidis antaŭ jardeko. Leo mem neniam vidis lin, kaj ne malĝojis pro tio. Kun la juna Maks li interkomunikiĝis tute bone, ĉar la knabo estis sufiĉe saĝa por postuli de la panjo kaj Leo plenan sendependecon, kompense kaŭzante por ili neniun realan ĝenon. Maks tiom lerte manipulis sian delikatecon, ke ĝuis preskaŭ senliman liberecon. Tri homoj krom Leo. Sed fakte li hejme renkontiĝis preskaŭ kun neniu. Li preskaŭ ĉiutage venis hejmen ĉirkaŭ la noktomezo. La patro ĉiam enlitiĝis je la naŭa – neŝanĝebla kutimiĝo. Maks tiom frue neniam hejmis, oni povis lin atendi ne antaŭ la tria. Inna, certe, strebis resti veka ĝis la apero de Leo, sed ŝi ne ĉiam povis. Tial nemalofte Leo, venante, inspektis la loĝejon jene: bone, la patro kiel kutime dormas, Maks forestas – ankaŭ tio ne estas mirinda, sed kio pri Inna? Inna sidis enkuireje surseĝe kaj dormis, sin apoginte kontraŭ la fridujo. Kara Inna. Li vekis ŝin per la kiso. Ŝi ridetis kaj malfermis la okulojn: “Ho, mi ĵus ensonĝiĝis. Tre volas dormi. Jen rigardu – en la kaserolo…” – kaj sekvis ĉiamaj klarigoj, kie kiu manĝo troviĝas, kvazaŭ Leo ne povus mem kompreni. Poste Inna iris en ilian ĉambron kaj falis en la liton, sen senvestiĝi. Leo mem demetis ŝiajn vestojn ĝisnude kaj kovris per littuko. Inna dumdorme murmuris dankojn. Sed malgraŭ ĉio li konstante strebis paroli kun ili. Tio estis lia celo, lia konsolo, lia savo. Leo ŝatis aŭskulti la patron. Tiu per sia mallaŭta raŭketa voĉo preskaŭ ĉiam diris ion unikan, malsimilan, foje eĉ konsternan. Leo ŝatis diskuti kun Maks – la junulo estis tre saĝa, kvankam proaĝe tro aroganta. Kio pri Inna? Ĉio sama, Leo ja elektis ŝin kaj ne povis imagi la vivon sen ŝi. Li, pensanta homo, ne vivus kun malinteresa homo. Leo estis la ĉefa, la unuiga parto de la strangkonsista familio, tamen kiam Leo spertis la malfeliĉon, la familio ekvelkis. La patro videble senfortiĝis kaj preskaŭ neniam forlasis sian ĉambron. Maks, ŝajne, ekloĝis en alia loko. Sed Inna… Inna kvazaŭ hontis Leon – tion, ke inter ili estiĝis tia barilo. Pri ties apero probable iu kulpis, sed Inna ja certe ne. Tial ŝi aŭtomate rakontis al Leo, kie li povas preni la manĝojn, ne tro zorgante, ĉu Leo komprenas ŝin. En aliaj okazoj ŝi silentis. Iliaj amorrilatoj, pli frue okazantaj sufiĉe malofte, nun ĉesis. Leo supozis, ke Inna simple abomenis lin, tamen rekte neniam demandus ŝin, ĉar li sciis, ke ŝi neniam konfesus. 5. Krom la aliaj, Leo tre ŝatis Maurice Ravel. Sed ne la “Bolero”-n – tro konata verko, ĉiuj admiras ĝin. Iom tede. Sed la konĉerto №1… La genia kreaĵo, specife la unua parto. Miraklohelpe antaŭ kelkaj jaroj Leo trovis la malnovan videoregistraĵon – la plenumon de Zimerman. Tuj post la komenco – amuza stamfado de flutoj kaj piano. Poste, trans la leĝeran kakofonion breĉas la blova gvidmotivo. Facila enpensiĝo. Ekstertera harmonio. Kosma kombino de la sonoj – la sonoj! Ja ĉu oni povas esti surda, se la plej bela inter ĉiuj ekzistaĵoj – la muziko – ne obeas kapricojn de la organismo? 6. Pigmaliono É. M. Falconet: “Pigmaliono kaj Galateo” (1763) Foje vespere, ĉirkaŭ la dudek-tria horo, Leo iris hejmen post la laboro. Li profundiĝis en siajn pensojn, tenebrajn kaj nedistingeblajn de la blovoj de la makabra novembra vento. La vojo gvidis laŭ la bulvardo ĝis metrostacio. La vetero estis kvankam aĉa, sed ne malvarma. Leo decidis surbenkiĝi por fumi. Sur la kontraŭa benkoflanko nigris iu malklara figuro. Virino? Viro? Leo ne tre scivolis. Sed jen la figuro ekmoviĝis. “I like to move it, move it”, – Leo kantis sensone kaj etendis la manon, por forskui la cigaredan cindron. Subite la figuro turniĝis al li kaj Leo konstatis, ke estas virino. Pli ĝuste, la figuro estis virina kaj… nuda! Sed la vizaĝo… Statua. Belega, sed statua. Ne viva. Galateo? “Bonan vesperon, sinjoro Leo”, – la figuro diris. “Bonan, – Leo respondis. – Sed kiel mi sukcesas aŭdi vin? Ja mi estas surda”. – “Nu, certe vi ne estas surda. Vi aŭdas ne tion, kion volas viaj ĉirkaŭuloj”. – “Vi pravas, sinjorino. Ja vi estas sinjorino?” – “Ne gravas, kiu mi estas. Diru tiel, kiel vi volas”. – “Sed kion vi volas de mi?” – “Mi volas, ke vi povu aŭdi vin. Vi malsanas, vi suferas, vi dronas en la mallumo. Sed se vi ne aŭdas Inna-n – ja interalie ĉi-momente ŝi pripensas sciigi vin, ke vi kun viaj problemoj tedis ŝin – tio ne ankoraŭ estas la kaŭzo perei en la ŝlima krepusko. Jen, prenu, – la figuro diris kaj en la manoj de Leo aperis konkaĵo, simpla mara konkaĵo. – Proksimigu ĝin al la orelo. Tie estas la maro. Ĉu aŭdeblas?” – “Aŭdeblas”, – Leo murmuris, efektive, kvazaŭ en infanaĝo aŭdinte la ondan plaŭdon. “Ĉu vi ankaŭ la muzikon aŭdas?” – “Jes, mi ŝaltas videojn kaj rigardas, kiel oni ludas…” – “Jes, mi scias, mi demandas nur por vi mem tion agnosku. Do, vi aŭdas la maron, vi aŭdas la muzikon. Kial vi opinias vin surda?” – “Sed mi ne aŭdas, kion diras la patro… En la redakcio oni mokas min…” – “Ĉu ili faras malnoble?” – “Certe…” – “Jes, sed se vi reagas ĉi-maniere, vi meritas tion. Tio estas la polvo. Estas la pluvaj gutoj. Forskuu ilin de vi”, – la figuro susuris kaj geste invitis Leon. Leo obeis. La figuro prenis lian manon kaj portis lin al la fenestro de lia loĝejo apud “Frunzenskaja”. La patro kaj Inna sidis ĉetable kaj parolis pri io. Pri kio – Leo ne aŭdis. La patro aspektis tre kolera, dum Inna – tre timigita. Post plia sekundo Leo trovis sin ĉe hospitalo, kie li pasigis multajn senĝojajn vizitotagojn. Kaj la tria fulmrapida vojaĝo – ial en la tombejon, ĉe la panjo. Kaj poste la figuro ekturnis lin, kvazaŭ turbon, kaj ĵetis lin antaŭen kaj malsupren. Leo rekonsciiĝis sur la sama benko, lia mano estis same etendita, kaj la cindro fajre grizis sur la cigareda restaĵo. Leo finfumis, enmetroiĝis, preterveturis du staciojn kaj ekmarŝis hejmen. 7. “Aranjuez”. La elstara hispano Rodrigo mortis 98-jara, sed li laŭ stranga sortozigzago vivis nek en la XIXa jarcento, nek en la XXIa. La gitaro, memoriganta la infanaĝon. Per – denove! – la sonoj. La sonoj! Leo sekvis la virtuozan plenumon de Nicola de Angelis kaj perceptis tion, kion li aŭdis, pli akre kaj klare, ol tiam, antaŭ multaj-multaj jaroj. Ĉi tiuj momentoj, denove trasentataj, estis por Leo momentoj de la vera vivo, la vivo, pli frue ne konita. 8. Inna efektive forlasis Leon. Inter ili okazis peza konversacio, la unua post multaj silentaj monatoj. Inna samtempe semis akuzojn kaj petis pardonon. Leo kapjesis, sed responde diris preskaŭ nenion. Inna estis surprizita – ŝi supozis, ke Leo petegus ŝin resti, sed li eĉ ŝajne ĝojis pri ŝia foriro. “Vi estas la pluvaj gutoj”, – diris Leo plejfine, kiam Inna vestiĝis en la koridoro. “Kion vi celas?” – demandis ŝi. “La polvo, – malklare daŭrigis Leo. – La cindro”. Inna volis gestomontri, ke Leo freneziĝis, sed tamen ŝi ne faris. “Ĝis, Leo”, – ŝi diris. “Ciao, ragazza”, – li respondis. La decembra ĉielo estis plenkovrita de la satelitoj. La Ondo de Esperanto, 2014, №10 (240). Dank’ al Dio Originala novelo de Edmund Grimley Evans Maria paŝis supren laŭ la ŝtuparo, direkte al la fako por kanceropacientoj. Laca, ŝi haltis dum momento, kie la ŝtuparo turniĝis maldekstren. De dek horoj ŝi estis sur la piedoj, de kiam ŝi ellitiĝis en la mallumo por melki la bovinojn. Aliaj homoj, miksaĵo el dungitoj en blankaj kiteloj kaj vizitantoj en vintraj manteloj, preterpuŝiĝis. Kun siaj malnovaj vestoj kaj kaptuko, Maria estis iom rimarkinda figuro en la urbego, sed neniu el la preterhastantoj ŝajnis rimarki ŝin. Ĉe la enirejo de la granda halo Maria hezitis. Fine unu el la flegistinoj rimarkis ŝin kaj demandis, kion ŝi volas. — Mi volas vidi mian edzon, Johanon Mayer, — ŝi diris. La flegistino, mediteraneaspekta junulino, ŝajne ne komprenis ŝian kamparan dialekton, sed unu el ŝiaj kolegoj alkuris kun aro da paperoj, tra kiuj ŝi rapide foliumis. — Ĉu Mayer kun “y”? — ŝi demandis. — Jes. — Momenton. La flegistino forhastis denove. Kiam ŝi revenis, ŝi diris: — Li ne plu estas ĉe ni. Maria eksentis glacion en la koro. Eble la flegistino divenis ŝian penson, ĉar ŝi rapide aldonis: — Oni movis lin al ĉambro 3041. — Kial oni movis lin? — Mi ne scias. Mi supozas, ke li ne plu bezonas intensan flegadon. — Dank’ al Dio, — Maria flustris al si, dum ŝi reiris laŭ la koridoro. — Dank’ al Dio, — ŝi ripetadis al si, dum ŝi grimpis denove suben laŭ la ŝtuparo tra pluraj etaĝoj. Ŝi preĝis ĉiunokte, ke ŝia edzo resaniĝu. La kuracistoj diris, ke lia kazo estas serioza, sed ili ne diris, ke estas senespere. Eble ŝiaj preĝoj estis aŭditaj. Eble li eĉ povos reveni hejmen baldaŭ. Eĉ helpi ŝin en la bieno. La pasintaj kelkaj semajnoj estis ja tre malfacilaj por ŝi. Dank’ al Dio, ke la infanoj estas jam pli grandaj. Baldaŭ ankaŭ Petro, la plej juna, estos memstara kaj povos forlasi la gepatran hejmon. Ĉambro 3041 estis tute alia ol la halo, kien ŝi iris antaŭe. Ĉio aspektis malpli moderne, malpli lume, malpli purigite, sed la ĉefa diferenco estis la relativa silento kaj manko de homoj. Flegistino sidis en eta oficejo kun malfermita pordo, skribante ion, sed Maria ne devis demandi, kie estas Johano, ĉar ŝi jam povis vidi lin. Li kuŝis sur lito en la angulo, videbla de la enirejo. Tamen, se li ne havus la vizaĝon turnitan al ŝi, ŝi ne tuj rekonus lin, ĉar li multe ŝanĝiĝis. Maria paŝis ĝis lia lito kaj rigardis la maldikan, preskaŭ skeletan korpon de sia edzo, kiu turnetis la kapon por rigardi ŝin, sed montris nenian esprimon sur la vizaĝo. — Kie estas viaj vestoj? Kial oni ne kovris vin? — ŝi demandis. Johano movetis la lipojn, sed nenio aŭdeblis. Dum Maria ĉirkaŭrigardis senhelpe, la flegistino alvenis. — Kial li ne havas littukojn? — demandis Maria. La flegistino levetis la ŝultrojn. — Kie estas la kuracistoj? — Ĉu la kuracisto ne jam parolis kun vi? — Jes, sed li estis tre okupita, kiam mi venis antaŭ unu semajno... — Mi vidos, ĉu mi povas venigi iun, — diris la flegistino, kaj ŝi reiris al sia angulo por telefoni. — Johano? — flustris Maria. Li ne parolis, sed ŝajnis al ŝi, ke liaj okuloj briletis. — Ĉio iras bone. Mi volas diri, mi elturniĝas. Petro helpas pri la kokinoj. Mi melkas kaj nutras la bovinojn akurate ĉiutage. La tutbruna dujara resaniĝis, sed la bestokuracisto diris pri la alia... La kuracisto jam alvenis. En la angulo la flegistino kaj li flustris inter si. Maria elmetis manon kaj tuŝis la manon de sia edzo. Ŝi pripensis, ĉu pardonpeti pro tio, ke ŝi ne venis pli frue, sed ŝi sciis, ke ne necesas. Li jam komprenas tion. Estas longa vojo ĝis la urbego, kaj estas multaj farendaĵoj en la bieno. Tuseto atentigis ŝin, ke la kuracisto jam staris ĉe ŝia flanko. — Sinjorino Mayer?... Mi esperis paroli kun vi pli frue... — Mi ne povas veni krom sabate, kiam mia filo ne iras en la lernejon. — La stato de via edzo estas nun tre serioza... — Kial li ne havas littukojn? — Ni povas trovi littukojn, se vi volas, sed tio ne multe helpos lin, bedaŭrinde... — Estas hontinde lasi lin tiel nuda sur la lito! La kuracisto turnis sin al la flegistino. — Ĉu vi povas?.. — Mi alportos littukon, — ŝi diris, kaj ŝi forhastis. — Sinjorino Mayer, se vi volas resti ĉe li ĉi tie, vi povas. Tial ni alportis lin ĉi tien, kie estas pli trankvile. Verŝajne daŭros ankoraŭ nur kelkaj horoj... Certe li ŝatus, se... — Li ŝatus havi littukojn. Estas hontinde lasi lin tiel nuda sur la lito. Li povus morti pro malvarmumo. Maria ĝojis, kiam la kuracisto kaj la flegistino forlasis ilin. Ŝi ne volis paroli al Johano, dum ili ĉeestis, ĉar ŝi ne povus aŭdi liajn respondojn. Nun ŝi ridetis al li, kaj liaj okuloj ŝajnis danki ŝin. Li havis tiel belajn okulojn. Ja li multe ŝanĝiĝis dum la kvardek jaroj, dum kiuj ŝi konis lin, sed tiuj okuloj restis tute samaj kiel en la tago, kiam ŝi unue ekvidis lin, dum tiu kermeso, la unua kermeso post la milito. Ŝi memoris, kvazaŭ estus hieraŭ, kiel ili manĝis kaŝtanojn kaj promenis man-en-mane. Eĉ la odoro de tiuj kaŝtanoj revenis al ŝi, kaj la kermesa muziko ŝajnis ankoraŭ soni en ŝiaj oreloj. — Johano? — Ĉio iros bone! — Petro helpas pri la kokinoj. — Ni elturniĝas. — Vi scias, ke mi baldaŭ devos foriri... — Mi devas nutri la bovinojn. La bruna resaniĝis. Ŝi ne sciis, kiel adiaŭi lin. Nek “ĝis la revido” nek “adiaŭ” ŝajnis bona. Anstataŭe ŝi diris ion, kion ŝi de longa tempo ne diris, sed nur ĉar ne necesas ĉe ili. Ĉar li scias ja. — Johano, mi amas vin. Liaj lipoj moviĝis. Maria klinis sin antaŭen. Neniu sono aŭdiĝis, sed ŝi komprenis lin. Grimpante supren laŭ la ŝtuparo, Maria sentis grandan lacecon. Kutiman korpan lacecon ŝi spertis ĉiutage, sed ĉi tio estis alia laceco, kian ŝi sentis nur kelkajn fojojn en la vivo. Sidante en la buso, veturante hejmen, Maria demandis sin, ĉu ŝi faris ion malbonan. Trapensante siajn kvindek kvin jarojn, ŝi ne trovis multon, pri kio ŝi devus honti. Nenion tre eksterordinaran ŝi faris en la vivo, sed ŝi ĉiam faris siajn devojn, preskaŭ ĉiam. Ial ŝi ekpensis pri siaj ferioj kun Johano. Ili feriis ja nur unufoje, ĉar tuj post la mielmonato ili akiris sian etan bienon. Kelkaj riĉaj bienistoj havis dungitojn kaj feriis ĉiusomere, sed tio ne eblis por ili. Iam dum la sesdekaj jaroj ili esperis pri tio. Ili revis ankaŭ pri komforta emeritiĝo. Sed poste tiuj grandaj vendejoj tiel premegis la prezojn, ke ili apenaŭ povis eĉ nutri sian kreskantan familion. Sed ŝi ne plendas, ne rajtas plendi. Sep infanojn ŝi naskis, kaj ili ĉiuj estas sanaj, dank’ al Dio. Ĉiam ŝi laboris. Neniam ŝi plendis. Sed nun, tamen, ŝi tiom volus ripozi finfine. Eble baldaŭ, kiam Petro ne plu irados en la lernejon. Se li trovos laboron kaj povos prizorgi sin mem, tiam ŝi ne plu havos devojn. Eble tiam. Nutrinte la bovinojn kaj farinte la aliajn eksterdomajn taskojn, ŝi laboris plejparte en la kuirejo. La tutan vesperon ŝi gvatis la aparaton en la angulo. Kiam fine ĝi eksonis, dum ŝi purigis la bretojn kaj aranĝis ĉion por la nokto, ŝi tamen sentis surprizon. Povus esti iu ajn, sed la telefono malofte eksonis ĉe ŝi. Ŝi jam sciis, kion oni anoncos al ŝi, sed ŝi devis aŭdi ĝin por esti certa. Ŝi ne volis aŭdi la vortojn, sed ŝi sciis, ke necesas. Tiunokte ŝi preĝos por lia animo, kaj eble, se ŝi rajtas peti tion, ke ŝi povu sekvi lin post ne tro longa tempo. Amikaro Originala novelo de Paul Gubbins Ĉiuj konsentis, ke temis pri la plej varma tago — aŭ, pli precize, vespero — de la jaro. Ne necesis televidaj veterprognozoj (kiuj, kiel acerbe rimarkis Don, kutimas kovarde priskribi intan veteron ol aŭguri ontan) por konfirmi la varmegon: ĉiuj sentis ĝin; ĉiuj suferis. La tago — dimanĉo — bonanmatenis jam peze kaj sufoke; la aero pendis senmove, libertempante, sub altaj, blankaj nuberoj, kiuj eble ne estis, sed ellasaĵoj el superflugintaj aviadiloj portantaj feriontojn al landoj eĉ pli diable hejtataj; aŭ eble la aero strikis, rifuzante aerumi; aŭ povis esti, ke ĝi montris jam unuajn spurojn de la malsano Alzheimer kaj forgesis, kio farendas. Kaj krome, dum tago tia, nenio fareblis. Nur, kiel Gŭenda, sopiri pri la oficejo, abomenata kaj prisakrata je ĉiuj aliaj tagoj de la jaro, sed kies klimatizado, aŭ almenaŭ la pria memoro, mokadis, miraĝe, kvazaŭ oazo en sunbakata dezerto. Nur, pro la insistemo de Su, la edzino de Tomas, starigi fajr-rostilon en la ĝardeno kaj, subĉiele tagmanĝonte, kontribui per kolero kaj karbo eĉ pli al la preskaŭ netolerebla temperaturo de ĉi tiu kosma kaldrono somera. Foje, fone aŭdebla, ruliĝis ĉirkaŭ la montoj, kiel radoj de batal-ĉaroj, tondro. Sed la konflikto inter ĉielo kaj tero, pluvo kaj seko, obstine forrestis, tiel ke finfine oni ekdubis, ĉu vere pri tondro temis, aŭ ĉu pri ia duonkaptita deziro, profunda, praa, sed neadekvate esprimita, ĉar tiun tagon ĉia esprimado — eĉ rezignacio — torturis. Do kiam la amikoj — ĉar tiaj ili estis — rendevuis vespere iom antaŭ la sepa ĉe Babs kaj Sam, cele al muzikado, ili ĉiuj jam misagordiĝis. — Mi kredas, — anoncis Tomas, la gitaristo, — ke mi preferus matene provludi. Sabate, ekzemple. Vespere mi ĉiam tro lacas. Samopinias Don, sendube… — A-aj, — elgorĝigis Su, strangolante altan B bemolan, per kiu ŝi ekzercis sian voĉon. — Vi… fu… vi ĉiam tro lacas. Vi ne ĝustatempe ellitiĝus. — Kiu volas vinon? — demandis Babs, pacige, kaj oblikve rigardante al Gŭenda. — La glasoj jam pretas… — Merd’, — kriĉis Gŭenda. — Mi forgesis la vinon. Mi scias… jen mia vico kunporti… sed… — Ne gravas, — diris Babs, seke. — Sendube ni havas. Ankaŭ panon kaj fromaĝon. La amikoj kunmuzikis ĉiun duan aŭ trian semajnon. Amatore, ne tro formale; pro tio la vino, manĝetaĵoj, kiujn ili vice portis (almenaŭ teorie), sed neniam Babs kaj Sam, kiuj disponigis al la sesopo — Amikaro, ili baptis sin — sian salonon kun ĝia bela koncert-piano. Supre, en ne plu bezonata dormoĉambro, ĉar la du filinoj jam delonge forflugis, ili tenis la ceteran Amikaro-ekipaĵon — amplifilon, mikrofonojn, muzik-pupitrojn. Kaj estis Sam, helpe de komputilo-programo Sibelius, kiu aranĝis la diversajn kanzonojn laŭ la fortoj, aŭ la malfortoj, de la amikaranoj. Fakte Sam estis la sola trejnita muzikisto en la sesopo (Tomas, juna, gitaris en rokgrupo tamen muzikon ne studis). Male Sam, kiu pasigis kvar jarojn kiel studento ĉe universitata muzikfako, sed neniam vivtenis sin per muziko: laŭprofesie — nun emerito; ili ĉiuj, krom Gŭenda, emeritiĝis — li estis komputilisto. Tamen, kaj tio foje iritis la amikojn (aparte Don, kiu apenaŭ eltenis, kiam fingroj fremdaj — kaj pli talentaj — dancis trans la klavoj de liaj klarneto aŭ saksofono), Sam kapablis ŝajne ĉiun instrumenton ludi; ne nur la pianon, ne nur la blovinstrumentojn de Don, la gitaron de Tomas, sed ankaŭ la fluton de Gŭenda kaj la violonon de Babs. Nur sian voĉon, sian naturan, denaskan muzik-instrumenton, li ne povis kantocele trejni: ĝojis pri tio, iom malice, Su. Ĉiam ili komencis provludi per kanzono, kiun ili ĉiuj bone regis: ero de Dok Pomus kaj Mort Shuman, La lasta danco — ironie, ke per “lastaĵo” ili komenciĝis — kiu perfekte kongruis kun la voĉo de Su kaj kiu enhavis, post la 47a takto-streko, mirinde melodian kaj serpentuman aranĝon por la klarneto de Don, kaj kiu brile ekspluatis la gamon de tiu ĉi plej adaptiĝema instrumento. Sed ĉi-foje, tuj antaŭ la klarneta interveno, Su haltis, plendante, ke Sam tro rapidis. Estas danco, ne pranco, ŝi siblis; sed Sam ŝin ignoris, insistante, ke Tomas denove kaj pli harmonie agordu sian gitaron; dum Don paŭtis pro sia mistrafita klarneta melodio. Ili rekomencis, denove “de la supro”, kiel diris Sam, fiera pri sia muzika fakesprimo, kaj iel atingis la finon; sed La lasta danco rifuzis koketi aŭ kaprici; anstataŭ danci, ĝi peze procesiis. Ĝi ne fleksiĝas, amare diris al si Don, blovante… same miaj fingroj, iom ŝvelintaj pro la varmo. La dua ero, kanzono de Cole Porter, iom pli sukcesis. Sed tuj poste Gŭenda plendis pri la trablovo, kaj petis, ke oni fermu la fenestrojn. — Ĉu vi frenezas? — demandis Su. — En temperaturo tia? — Ne eblas ludi en uragano, — diris Gŭenda. — Miaj notoj preskaŭ forbloviĝis. — Aha, — diris Sam. — Pro tio. Mi aŭdis, kiel ja vi tro malfrue eniris ĉe… — Ne eblas ludi sen trablovo, — atentigis Tomas. — Jam ŝvitegas miaj manoj. Vidu. Kaj, tenante la gitaron inter genuo kaj kubuto, li montris siajn manojn. — Do ni ne fermu, — diris Sam. — Mi konsentas kun Tomas. — Mi esperas, ke viaj najbaroj ne plendos, — grumblis Gŭenda. — Ĉu vi kredas, ke ili volas aŭskulti, sidante… mi ne scias… en siaj ĝardenoj, ĝuante trankvile la vesperan varmon? — Varmegon… — komencis Tomas, kiam, fingromontrante al Gŭenda, erupciis Su. — Ĉu vi kritikas? — ŝi elkraĉis. — Mian voĉon… mian kantadon? Ĉu vi diras, ke mi ne aŭskultindas… ke Amikaro ne aŭskultindas… ke ni kaŝu nin malantaŭ fenestroj kaj kurtenoj, por ke… — Merd’, — diris Gŭenda, dummomente senekvilibrigata. — Mi ne… — Memevidente, — daŭrigis Su. — Vin neniu aŭdas. Eĉ se vi fuŝus la tutan eron, neniu scius. Kaj do… — Nu… fluto estas ja fluto, — rezonis Babs. — Ĝi ne estas… ne estas… — Saksofono, — kompletigis Don. — Ĝuste, — danke diris Babs. — Ĝi ne estas saksofono. Kaj do… La frazero pendis en la peza aero kiel politikista promeso neplenumota. Ĉiu, ŝajne, tramaĉis la nerefuteblan veron, ke fluto ne estas saksofono. En la ĉambron penetris la pepado de la murhirundoj, kiuj konstruis neston sub la rando de la tegmento sur — tre lerte — skatolo entenanta la alarmon de la hejma sekureco-ilaro. Aŭdiĝis ankaŭ, de malproksime, la voĉoj de infanoj. — Do… bone, — diris Sam, iom senkonsile. — Ni turnu nin, mi petas, al Fumo. Iom kontraŭvole, kvazaŭ restus aferoj direndaj, la ludontoj traserĉis siajn foliojn por trovi la muzikon. La kanzono Fumo estas am’, originale de Jerome Kern kaj Otto Harbach, multe adaptiĝis kaj, dum sia longa historio, prezentiĝis — kaj surdiskiĝis — en unu versio aŭ alia de la plej konataj ĵazistoj. Ankaŭ la versio de Sam — por ne forgesi Sibelius — sekvis ĉi tiun adaptiĝo-tradicion: li komponis ja ambician sed fine realigeblan dueton meze de la ero por violono kaj klarneto; specon de dialogo, dum kiu la melodio apenaŭ rimarkeble fluis de unu instrumento al la alia. Kuraĝe, li enkondukis ĉi tiun dialogon komence de la peco per gitaro- kaj piano-akordoj, tiel ke, kiam la kanzono sukcesis, ĝi brilis; sed kiam la diversaj dialogeroj intermiksiĝis, ĉar la muzikistoj ne sufiĉe atentis la intervenojn de la aliaj, regis kruda kakofonio. Kaj tiel ĉi-foje estis. Komence tro laŭtis la piano, tiel ke la gitaro-akordoj apenaŭ aŭdeblis; la kordoj de la violono, kiel Babs ne tre konvinke pretendis, streĉiĝis pro la varmo kaj do ne kulpas ŝi pri la skrapado; la fingroj de Don, ne nur pufiĝintaj, ŝajne ankaŭ konkretiĝis; dum Su, eble pro la misoj de la akompanantaj instrumentistoj, konfuziĝis kaj, malgraŭ rorita “Jen, do… ek!” de Sam, tute mistrafis la verson pri la ridantaj amikoj, tiel ke la kanzono kolapsis en kolero kaj kulpigoj. — Ho, ve, — diris Sam. — Eble mi devus simpligi la version… aŭ ĉu pli saĝe rezigni pri ĝi? — Rezigni, — diris Gŭenda. — Klare, la kanzono tro komplikas… — Ne la kanzono, — kontraŭis Su. — Mi perfekte povus, se vi laŭtakte ludus. Kaj do ni rezignu ne pri la kanzono sed pri la… — Ni rezignu, — diris Babs trankvile, sed firme, — pri niaj vestaĵoj. — Pri kio… ? — demandis Tomas, kiu iom surdis, pro troa elmetado kiel juna gitaristo al superamplifilata rokmuziko. — Pri niaj vestaĵoj, — ripetis Babs. — Pro la varmo. Mi kredas, ke tiel ni plej… plej komforte ludos. — Babs, kara, — diris Sam, surprizite. — Ĉu io?.. — Eble… — hezitis Don, jam suferanta pro la varmo, — eble la sinjoroj povus depreni siajn ĉemizojn. Tio estas, se la sinjorinoj ne malkonsentus… — Ne, — diris Babs. — Ĉio aŭ nenio. Sinjoroj kaj sinjorinoj. Do… — Nudiĝo, — diris Gŭenda, rulante la silabojn ĉirkaŭ siaj lipoj, kvazaŭ ŝi unuafoje en sia vivo frontus al tiu ĉi stato. — Plena nudiĝo. — Ĝuste, — diris Babs. Kaj ŝi komencis demeti sian bluzon. — Babs… — diris Sam. — Momenton. Pensu… pensu pri la aliaj… — Mi jam pensis, — ŝi diris, fingrumante sian mamzonon. — Ankaŭ mi pensis, — diris Tomas, kiu nun ĉion ŝajne tre klare aŭdis. — Mi pensis, ke estas preskaŭ la plej longa tago de la jaro. Do… la solstico. Kaj do… se oni ne povas nudiĝi somermeze… do kial ne? — Kaj, ekstarante, kaj jam demetinte sian gitaron, li lerte faligis sian pantalonon. — Dio mia, — diris Su. — Jam de jaroj vi ne… — kaj eksilentis. — Tomas pravas, — diris Don. — Kial ne? Eble… ni pli libere… senĝene ludos… se… se… mi ne scias. Sed ni provu. Ĉiaokaze mi krevas pro la varmo. — Kaj ankaŭ li komencis liberiĝi de siaj vestaĵoj, krude, per fingroj apenaŭ obeantaj al sia volo. — Vi frenezas, — diris Sam. — Vi ĉiuj… vi frenezas. Tio estas… estas… diable! Gŭenda… ne… ho, ne. Ne vi. Ĉesu, mi petas. Gŭenda… — Tiom… tiom mi havos morgaŭ por rakonti en la oficejo, — diris Gŭenda, aldonante, nekarakterize kokete, kaj malbutonumante sian bluzon por montri du bele pomecajn mamojn, — Ĉu ne plaĉas mia korpo, Sam? Sam, ruĝiĝante, nee, jese, renee skuis la kapon. “Via korpo…”, — li ekis, sed jam Tomas, nuda, la unuajn Fumo-akordojn eligis el sia instrumento, kiun li kvazaŭ lulis, bebe, alte kontraŭ sia brusto. — Hej, amikoj, — li diris. — Ĉu vi ne aŭdas? Mi sentas… kaj jam de jaroj ne… ke mi ludas min mem. La akordoj… mi estas la akordoj … aŭskultu… — Kaj li plektris denove, provante aliajn akordojn, kaj murmurante fragmentojn el duonforgesita hipio-kanzono. — Dio mia, — ripetis Su. — Se do tiel… — kaj leĝera somera robo flirtis malsupren. — Mi… mi ne estus kredinta, — balbutis Sam. — Vi… vi ĉiuj… jen do somera stultaĵo. Frenezaĵo… — Male, — interrompis Babs. — Estas la varmo. Certe ni pli libere ludos, sen vestaĵoj. Ni povos koncentriĝi pri la muziko… ne pri la temperaturo, pri nia malkomforto. Ĉu vi ne aŭdis, kion diris Tomas? Ni … ni unuiĝos kun la muziko… — Sed Sam ne volas senvestiĝi, — incitis Su. — Li ne kuraĝas. Eble … li hontas. Volas ion kaŝi. La granda muzikisto tamen malgrandas… — Do, bone, — rikanis Sam, cedante. — Bonege. Se tiel vi volas aferojn, do estu. Vi ĉiuj frenezas… mense malsanas… sed… nenio kaŝendas… nenion mi prihontas. Nenion. Do… Kaj, forĵetante ŝuojn, elŝirante ŝtrumpetojn, pantalonon, kalsonon kaj ĉemizon, li instaliĝis, bolanta, preskaŭ ŝaŭmanta, ĉe la piano, kaj ekfrapis, Fumo-akorde, la klavaron. — Do… kontentaj, he? Ĉu tion vi volas… jes? Do ek. Ek. Kial prokrasti? Fumo… do… unu… du… unu, du, tri, kvar… — kaj, dum liaj fingroj anoncis la unuajn akordojn de la peco, lia nuda piedo kontaktiĝis kun la ankoraŭ malvarmeta latuno de la piano-pedalo. Kaj subite… Ludante, Sam sciis, ke ĉio transformiĝis. Kio, precize, ne eblis diri; sed, kie en la muziko antaŭe dominis konfuzoj kaj konfliktoj, nun regis precizo kaj pasio. La komencaj piano- kaj gitaro-akordoj, ne tro laŭtaj, perfekte agorditaj, anticipis la postan dialogon, kiam la fingroj de Don, nun fajre flekseblaj, kapriolis sur la klarneto kiel neniam antaŭe kaj la voĉo de la violono, dolĉa kaj tenera, apenaŭ distingiĝis de tiu de Su; eĉ la fina flut-solo, per kiu la fumo iom post iom fajnas, diafaniĝas, dise, sone sorĉis, ĝis la lasta spiro mergiĝis kun la sekva silentado. La amikoj rigardis unu la aliajn. Sam estis ion dironta, kiam klakklakis la fenestro kaj vento, freŝe frideta, trablovis la ĉambron. — Brrr… mi frostas, — diris Gŭenda, kaj, metante sian fluton sur la muzik-pupitron, komencis surmeti siajn vestaĵojn. — Pluvos… kredeble ŝtormo, — diris Don, sin demandante, ĉu eblos prognozi la veteron surbaze de la stato de liaj fingroj. Cerbumante, kaj kliniĝante, li prenis sian ĉemizon de sur la planko. — Mi fermos la fenestrojn, — diris Babs. — Sed ne tiel… — atentigis Tomas, indikante svage sian bruston, kiun li estis kovronta per sia ĉemizo. Babs ridetis, kaj surmetis sian bluzon. — Ne. Ne tiel, — ŝi diris. Kaj, irante al la fenestro, kaj preterpasante Su, ŝi donis al la kantistino ŝian falintan robon. — Jen, — ŝi diris. — Prenu. — Kaj Su prenis. Nur Sam… nur Sam sidis, ankoraŭ nuda, ĉe la piano. Lia piedo daŭre esploris, frande, la malvarmon de la pedalo. — Neniam… — li diris, reve, — neniam ni tiel kunmuzikis. Kunkreis. Neniam tiel magie… inspire. Ni ludis… profesie. Ni… amatoroj. Plenprofesie. Tio… tio montras, kio eblas, kiam ni defias… defias nin mem. Kiam ni kuraĝas. Simple… kuraĝas. Sed neniu volis plu kuraĝi. Ili jam tro kuraĝis. Kaj ekstere, kontraŭ la fenestron, tamburis jam la unuaj pluveroj. — Sam, — diris Babs. — Vestu vin. — Kaj, al la aliaj, — Mi enportos la vinon. La fromaĝon. Ĉu ne? Ankaŭ ridetoj Originala novelo de Paul Gubbins Tiel li parolis: “Ĉu vere vi volas…? Ĉu vi certas?” Silento. Li iomete kliniĝis, por ilin pli intime alparoli. “Ĉu… ĉu vi ne preferus atendi? Atendi…. Ne. Vi ne preferus. Tion mi vidas.” Kaj, jes, li ja vidis. Kaj aŭdis. Aŭdis, kiel ili petis, petegis. Digne, certe, sed insiste. Kaj preskaŭ plore. Prave… ili estis bruniĝintaj, klare jam trapasis sian oran, nu, flavan epokon, klare jam konsciis, kun timo, ke la ekzisto konas siajn limojn, la vivo siajn ĝojojn. Kaj restis nur du. Du el… kiom da? Kredeble kelkdekoj da. Tuta familio, verŝajne, gefratoj, gekuzoj, geonkloj. Ĝemeloj, eĉ. Sed precipe gefratoj. Sed ĉiuj for. Kien? Nu, eblis imagi. Sed la duopo, tenere tenante unu la alian, kiel jam de ekesto en fora, varma lando, tuŝis lin. Tuŝis lian koron. Kiu povus rezisti? Kiu homo, kun konscienco, kompato kaj, jes, iom da mono en la poŝo, povus rezisti? Povus ignori la paron… “Sinjoro… ĉu mi povas helpi”? Li saltetis. Venis vendistino, panterpaŝe; eble kromvendistino, kiun li neniam antaŭe vidis en la butiko; virino pli aĝa, multe pli aĝa, ol la kutimaj lernejaninoj kaj studentinoj, kiuj deĵoris dum kelkaj semajnoj kaj poste malaperis. “Ne. Ne, dankon”, li balbutis. “Mi jam ĉion havas.” “Sed mi vidis vin paroli”, diris la virino, kiu laŭaĝe povus esti lia patrino… eĉ avino. “Mi vidis vin paroli kun la bananoj.” “Ho, ne”, kaj ruĝiĝis lia tuta kapo. “Vi eraras…” “Certe, ne”, persistis la virino. “Vidis kaj aŭdis.” “Nu”, li komencis, kaj aŭdis sin nenature, iom strangole ridi, “la bananoj… la bananoj ekparolis. Jes… unue… ili min alparolis… ” “Bone”, kapjesis la vendistino, ridetante. “Bonege. Kaj do… tial mi proponis helpi.” “Ho”, li baŭmis. “Mi ne estas malsana. Certe ne freneza. Kaj ne bezonas vian helpon, dankon.” “Sed vi bezonas la bananojn, ĉu ne? La du restantajn, orfajn bananojn …?” “Ne”, li elĵetis, kaj tuj bedaŭris. “Tio estas… jes. Jes. Mi prenos. Dankon.” Kaj li ja prenis la bananojn, paŝis firme kaj decide al la kaso, kie juna sinjoro kun okulvitroj kaj vizaĝo pustulkovrita akceptis liajn monerojn kaj, kun grimaco, ensakigis la du envere iom mizerajn banano-specimenojn, kaj forlasis la butikon. Hejmenpaŝante, li domaĝis sian konduton. Sendube lia edzino koleros. Li senprobleme toleris bananojn tiajn, ilin tiel preferis; sed lia edzino, kiel li nun memoris, ne. Ŝi preferis freŝajn, ankoraŭ ne maturajn bananojn, helflavajn kaj firmajn. Ŝi diris, ke bananoj tro aĝaj memorigis ŝin pri vermoj, kiujn ŝi abomenis. Li vidis nenian rilaton inter vermoj kaj bananoj, sed mankis al li fantazio. Ĉiuj diris, ekde la unuaj tagoj en la elementa lernejo: Jen via problemo, Stefan: mankas al vi fantazio. Mankis ne imago-povo, kiam kelkajn minutojn poste li eniris sian hejmon, sed trankvilo, paco. Skoldadis lin, kiel li anticipis, lia edzino, kiu rifuzis eĉ komenci kredi ajnan rakonton pri parolantaj, aŭ almenaŭ petantaj bananoj. “Bananoj… bananoj ne parolas”, ŝi eksplodis. “Bananoj… bananas. Bananojn oni manĝas, bananojn oni likvigas…” – ĉu aŭdeblis ĝuste en tiu momento eta, flava aŭ, verdire, bruniĝinta krieto? – “… aŭ miksas kun aliaj fruktoj por fari trinkaĵojn, bananojn oni alĵetas al la simioj en la bestoĝardeno… jes, por tio, kaj nur por tio, oportunas viaj vermaĉoj.” “Kara…” li kuraĝis. “Ne karumu min”, ŝi tondris. “Vidu, mi edziniĝis al simio, kiu kredas … ha!… kredas, ke parolas bananoj. Morgaŭ… morgaŭ mi telefonos al la hospitalo… la psikiatra servo… petos, ne, insistos, ke…” Sed li jam eskapis. Eliris en la freŝan aeron, for de la sulfura atmosfero de la enhejma vulkano. Mi scias, kion mi scias, li diris al si. Jes. Kaj scias, kion mi aŭdis. * * * Kelkajn tagojn poste – granda florbukedo kaj skatolo da ĉokolado iom pacigis lian edzinon, kiu pardonpetis pro troa reago, kaj kulpigis vermojn – li trovis sin denove en la ĉiovendejo. Li eniris por aĉeti lakton sed, preterpasante la pomojn, kredis aŭdi voĉetojn. Li haltis, rigardis, kaj aŭskultis. Jen, la sama historio: nin aĉetu, portu nin hejmen, kompatu nin, ho, sinjoro, ni petegas… kaj, antaŭ ol eblis diri “leono estas besto”, trovis sin ĉe la kaso, denove antaŭ la okulvitrigita, vizaĝpustuligita juna sinjoro, pagante kaj lakton kaj pomojn. Kaj jen, ĉu ne, en spegulo malantaŭ la kaso, la maljunulino, kapjesante, ridetante… sed kiam li turniĝis, neniu. Li scivolis. Kaj komencis eksperimenti. Li eniris la butikon, por aĉeti ion bezonatan… farunon, skatolon da supo, tagĵurnalon… kaj ĉiam eliris, post flustrita dialogo kun piroj, laktuko, foje eĉ botelo da biero, kun io ne celita. Strange. Kaj ĉiam videblis, ĝenerale nur momente, fone, la virino. Kaj ĉiam ridetanta, kapjesanta. La eksperimentoj fariĝis baldaŭ ne plu devo, kruda scivolemo, sed plezuro. Se la butiko ne tro homplenis – tamen ĝenerale ĝi estis; pli kaj pli, kiel konstatis, surprize, Stefan – li pasigis ne nur sekundojn sed foje minutojn, dialogante kun kukurboj, pakaĵoj da frostigitaj fiŝoj, fromaĝoj (aparte parolemaj estis la fromaĝoj), magazinoj, ŝulaĉoj, piloj, kukoj, kaj ĉiuj aliaj nepraĵoj de hodiaŭa vivo. Kaj dialogi gravas, li sin memorigis. Homoj, kiuj ne dialogas, al kiuj mankas partneroj, aŭ almenaŭ objektoj, kun kiuj dialogi, vere ne homas, ne vivas. Ili ekzistas izolite, dezertinsule… kiel ja ekzistis Stefan, ĉar jam de longe li ne plu dialogas kun sia edzino. Temas nur, kiel li rezignacie agnoskis kelkajn monatojn post la nupto-festo, aŭ nuptotesto, kiel li priskribis la forgesendan aferon, pri monologoj. Kaj ne estis li, kiu monologis. Male. Ŝi, la monologanto. Li, la monologato. Almenaŭ tiel ŝajnis al li. Sed estis aliaj, ne nur li, kiuj nun dialogis. Fakte, la tuta kvartalo komencis dialogi. Pri la ĉiovendejo. Najbaroj, kiuj jam de jaroj ne parolis unu kun la aliaj, aŭ nur lace bonanmatenis aŭ kielviis, ekklaĉis ne pri la vetero, aŭ pri ies ulcero, aŭ pri alies kataraktoj, sed pri la butiko. Kaj pri la rimarkinda fakto, ke la tiea komerco ŝajne floris. Ĉiuj konsentis, ke ili multe pli vizitis la vendejon ol antaŭe, ke ili tie multe pli elspezis. Kaj ili notis, ke la korboj kaj saketoj, kiujn ili elportis el la butiko, multe pli pezas. Pezas per varoj, kiujn ili ne vere intencis aĉeti… sed, jes, sendube utilas stoki hundo-manĝaĵon, ĉar eble iam oni akiros hundon; kaj dento-pasto beligos la banĉambron de sendentulo, kiu jam de jardekoj portas protezon; kaj la kolbasojn oni povos frostigi, ĝis kiam la vegetaranoj iun matenon vekiĝos ne plu vegetarane; kaj… kaj tiel plu. Neniu povis, neniu volis klarigi. Eĉ se kelkaj suspektis, kiel Stefan, neniu volis malkaŝi. Nek publike, nek private. Certe ne Stefan, kies oreloj tre dolorige memoris la edzinan erupcion, kiam li provis, tute logike, tute honeste, prirakonti sian spertaĵon en la ĉiovendejo. Kiu volas prezenti sin antaŭ familianoj, parencoj, kiel kreteno, kotkapulo, kiu dialogas kun… nu… pizoj? Cetere, almenaŭ Stefan tiel eksplikis la fenomenon, homoj kontentis; novajn amikojn ili havis, kun kiuj dividi intimaĵojn; amikojn, kiuj ne perfidus, ne priklaĉus, kiuj fine akceptis sian sorton – formanĝon, forĵeton – stoike kaj heroe, sciante, ke post ili venos aliaj, aroj da, ondoj da, ĉaroj da, ĉiovendejaj ĉaretoj da, ĝis… ĝis la butiko forbrulis. Okazis tiel. Aŭ eble tiel. Aŭ tiel. Neniu sciis, neniu certis. Kelkaj opiniis, ke aliaj butikistoj en la urbeto, ĵaluzaj kaj koleraj pro la sukceso de la ĉiovendejo, iun nokton eliminis la konkurencon. Aliaj kulpigis la junan sinjoron, kiu, polurante siajn okulvitrojn aŭ eble siajn pustulojn, ne rimarkis la incendion. La polico, tamen, pruvis preter dubo, ke la akuzito dum la koncerna nokto sidis antaŭ komputila ekrano kun la filo de la policestro: ili detruis ne ĉiovendejon sed visigotojn kaj vandalojn, kiuj invadis interretan ludejon. Du-tri aliaj, kiuj alkuris la brulantan butikon, raportis svage pri maljunulino, kiu laŭdire aperis el inter la flamoj kaj kuris en la nokton. Iu – iom klapmanka – ĵuris, ke la virino, preterpasanta, ridetis, kaj murmuris ion pri tempo provi aliloke, pri imagoflegado; sed probable la ulo misaŭdis, kaj la virino diris nur, ke estas tempo alvoki la fajrobrigadon. Cetere, ŝi estis nigre vestita, kaj la nokto noktegis, almenaŭ for de la flamoj, kaj neniu el tiuj, kiuj kredis ŝin vidi, certis, ĉu temis pri ombro, fantomo, aŭ homo. Aŭ pri neniu el. La mistero profundiĝis, kiam brigadisto, kiu unue eniris la forbrulintan butikon, kriis, ke li trovis en la ruinoj kadavron, ŝajne ridetantan; sed, kiam kolegoj, kun policanoj, provis ĝin trovi tie, kien ekscitite la estinginto ilin direktis, videblis nur traboj, fulgo-kovritaj, kaj tordita metalo. La homo perdis sian postenon: superuloj verdiktis, ke ĉe la brigado ne estu loko por ebriulo, malgraŭ tio, ke la kompatindulo fidele sekretariis ĉe la urba abstinula asocio. Laŭdire li forlasis la urbon kaj – tamen neniu serioze kredis – fariĝis sorĉisto, religia fanatikulo, aŭ esperantisto. Io tia. Kaj Stefan… Stefan bedaŭris. Bedaŭris la incendion kaj la perdon de la butiko. Bedaŭris la neceson de tempo al tempo dialogi kun sia edzino, kaj ne kun objektoj, kun amikoj, kiuj ne kverelis, disputis, kontraŭis. Kaj bedaŭris, ke li ne plu vidos la maljunulinon kapjesi kaj rideti. Aparte rideti. * * * Tiel la sorto, en mondo cinika, de fantazio. Ankaŭ ridetoj. Finsezone Originala novelo de Paul Gubbins La rano — strangolata — tuj kaptis lian atenton. Kaj vibrigis la kordojn de lia koro — se entute, kiel li poste rezonis, koro kordojn havas. Tamen el inter ĉiuj aliaj neaĉetitaĵoj finsezone restantaj — ringoj kaj pneŭmatikoj, delfenoj kaj balenoj — la rano aparte mizera aspektis. Nu, ankaŭ vi mizerus, se ĉirkaŭkola ŝnuro vin strangolus — sed ne nur simple tial. Ne, ne — temis pri voĉo, voĉeto, apenaŭ aŭdebla, sed al tiuj, kiuj orelojn posedas: “Akvokvakvo… akvokvakvo… al la akvo… kvakoakvo…” kaj li estis transironta la strateton — la unusolan en la iama fiŝkaptista vilaĝo kaptita nun de ŝarkoj de la turismo-industrio — por pli atente aŭskulti la rankanzonon, kiam “huuuup!”, kaj el okulo-angulo li konstatis ĵipon kriĉbremse hupe haltantan nur fingrodikon for de — nu — la fingroj de lia dekstra mano. Samtempe de malantaŭe li sentis akran doloron en la dorso kaj li trovis sin lanĉata trans la strateton — rano-randen — dum inaj virinaj edzinaj riproĉoj draŝis kraŝis. “Walter!” langovipis lia edzino — ŝi, kiu puŝis lin for de la faŭko de la ĵipo-monstro — “Walter! Iam mi ne apudos por savi vin… do pensu, pajlokap’!” Sin turnante, por atentigi, ke fakte la ĵipo jam haltis kaj ke savado — por ne paroli pri dorsdoloroj — tute superfluas, Walter subite trovis sin mergiĝanta, dronanta en la marobluaj okuloj de la plej gracia, la plej diina estaĵo — sidanta apud barboza kaj rikananta ĵipisto — kiun li iam ajn vidis. “Aj…!” elbuŝigis Walter, dum la ĵipo — sur kies flanko la ekenamiĝinto registris nur la grekliterajn vortojn “marbardo” kaj “savo” — subite preterakcelis kaj perdiĝis en polvo kaj polucio. “Haltu”, raŭkis Walter. “Ho, haltu, mirinda, mirakla…” “Walter!” skue skoldis lia edzino. “Ĉu vi plene idiotas? Aŭ ĉu ja trois, kiel mi avertis, la kroma metaxa, pri kiu vi postmanĝe obstinis? He…?” Sed Walter, kompatindulo, ekbalbutis nur pri diino kaj la bluo de la maro kaj pri rano soifanta je akvo, eventuale libero… “Rano?” eksplodis lia edzino. “Kiu rano?” Walter gestis svage, malantaŭen, vendejon indikante. “Rano… ?” miris lia edzino. “Nur aermatracojn mi vidas”. Kaj, strabante: “Nu jes… ranoforman…” — “Ĝuste”, ekscitiĝis Walter. “Kaj la kvakadon… ĉu vi ne aŭdas?..” — “Nenion mi aŭdas”, frostis helseptembrotage la edzino. Aldonante, misaŭgure: “Post la ferio, kiam ni hejmeniros, vi vizitos kuraciston. Ho, jes, kara mia. Ĉar via frenezo… nu… ĝi frenezigas min”. * Temis ja pri la fino de la turisma sezono. Ĉe la sennombraj taverna-oj kaj restoracioj en la vilaĝo ĉiuhore haveblis sidlokoj, eĉ ĉe tiuj romantike situantaj fronte al la maro. Efektive pro kliento-manko kelkaj el la malpli favorataj taverna-oj jam fermiĝis: ties posedantoj jam aŭtunen, enlanden, familien fuĝis. La orkoloran plaĝon de la preskaŭ perfekta golfeto ankoraŭ makulis la vulgaraj ruĝoj kaj verdoj kaj flavoj de la strandoseĝoj — tage lueblaj kun sunombrelo kontraŭ nur kvin eŭroj — tamen plejparte ili vakis: la infanoj al lernejoj revenis, la patroj al oficejoj, la patrinoj — ho! kiu scias, al kiuj revoj revenas patrinoj. Krome jam senteblis unuaj pluvogutoj de la aŭtuno — nekarakterize frue, kiel saĝis la kelneroj, kulpigante tergloban varmiĝon (neniel la gasojn vate, kruce striantajn iam lazurajn ĉielojn; haladzajn gasojn el aviadiloj, turisto- kaj trinkmono-transportiloj, de kiuj ne nur la kelneroj sed ankaŭ la insula ekonomio nepre dependis). Kaj jes, kiel rezignacie konstatis Walter, jam je la sepa kaj duono vesperiĝas — eĉ pli frue ol hejme. Certe — finsezona etoso. Kaj, jes, finsezona rano: pro tio, sendube, ĝi apelaciis al li — infana ludilo tamen seninfana. Nedezirata, nesopirata. Kaj krome — strangolata. Kiel Walter mem. Kiu ne povis ne konstante vidi la ranon (malkiel la ĵipa ravulino, kiun li vane serĉadis — ete-diskrete, memevidente, por eviti la galon de lia edzino, kiu taksus lin krom frenezulo ankaŭ sendube erotomaniulo): la rano pendis ekster superbazaro — subbazaro, amare notis la edzino de Walter, malaprobe ekzameninte la stokon — situanta meze de la sola vilaĝa strateto, kaj sekve preterpasenda plurfojojn tage survoje al manĝejo aŭ maro, butiko aŭ buso. Kaj ju pli Walter vidis la ranon, des pli li sentis sin bezonata — unuafoje, unike en sia vivo vere bezonata — por helpi al iu — al io — plenumi sian destinon; ja ranan, aermatracan destinon, sed ĉiaokaze destinon. Krome, pli nebule, li sentis la sorton de la rano iel kunligata kun tiu de la estaĵo en la ĵipo; eble, se li povus iel utili al la rano, do tiam ŝi kaj li… “Walter!” elrevigis lin konata kriĉo. “Sur kiu planedo vi nun staras?” — “Sur neniu”, mensogis Walter. “Vi estas mia tuta konstelacio…” kaj li subride ĝuis la grimacon de lia edzino, “mia suno, mia luno… mia puno”, li flustre aldonis. Kaj subite: “Vidu… la ranon. Sendube ĝi malmultekostas… nur kelkajn eŭrojn…” — “Vi kaj la ranca rano”, elkraĉis suno kaj luno de Walter. “Kio estas al vi kaj la damninda aermatraco? Diable, se pinglon mi havus…” — “Ne, ne”, nervozis Walter, lokante sin rapide inter rano kaj edzino, “mi petas vin… ne. Sed vidu … kiel malgaje ĝi aspektas…” — “Mi malgajigos vin, se ranon… aermatracon… vi aĉetos”, tondris la edzino. “Imagu… mezaĝulo… mezaĝulo plus”, ŝi malicis, “surstrande kun stulta tia ludilo. Plue…”, kaj fendiĝis ŝiaj okuloj, “laŭproverbe rano je marĉo, ne maron sopiras. Kaj ĉi tie… eble vi ankoraŭ ne rimarkis… estas maro. Maro, kara mia, ne marĉo… krom marĉo en via kapo”. Kaj, tiel atutinte, ŝi turnis sin sur la kalkano kaj, alte tenante la nazon, formajestis en la direkto de la hotelo. Dume, el la alia direkto: “Akvokvakvo… akvokvakvo… al la akvo… kvakoakvo…” — “Ve”, ĝemis Walter. “Oble ve”. Kaj: “Frenezaĵo”, skuis sin la turmentato. “Kiu aŭdis pri rano parolanta… por ne mencii aermatracon”. Kaj kiel bona edzo, obeeme, li postkuretis sian edzinon — postkuretis racion, postkuretis enuon. Ĉar ĉu ne la vivo monotonas sen la voĉoj, kiujn nur vi aŭdas, kiuj nur vin alparolas? La voĉoj de — de kie? De kiu, kio? Ho, Walter, Walter — vi feriis por ripozi, malstreĉiĝi; sed jen adade akvokvako-kvakoakvo neeltenebla ĉiam pli insista urĝe skurĝe raciorompa ĝis — ĝis alproksimiĝis la benata-malbenata tempo, kiam, kiel ĉiam, el ferio fariĝis foriro. Kiam Walter — ho, jes, kiam Walter estis plene konvinkiĝinta, ke la rano — nenia nura aermatraco, diable — lin elektis, nur lin, savonto. Kaj do, kelkajn horojn antaŭ ol estis alvenonta la aŭtobuso, por veturigi feliĉajn-malfeliĉajn feriintojn flughavenen, kaj dum la Walter-ino zorge ĉion pakis — “Simple lasu min, Walter, mi valizumos: vi ĉion fuŝos, kiel kutime” — Walter prenis (nu, ŝtelis) kvindek-eŭran bileton el la monujo de sia edzino kaj, apenaŭ konsciante pri siaj agoj, direktis siajn paŝojn al la subbazaro kaj — ho, kiel facile! — liberigis la ranon. Kaj, nevidate, ĉar jam vesperiĝis, kvazaŭ somnambulo iris plaĝen, maren, kaj lanĉis suronden la ranon. “Bonan vojaĝon, karega”, deziris Walter. “Bonan vojaĝon”. Tiel adiaŭinte, li revenis hotelen. “Do vidu”, elfaŭkis la edzino, “ĉio preta”. — “Jes, ja”, konsentis Walter, eble por la unua fojo en sia vivo. “Ĉio preta”. * La ĉefo de la marborda sekureca servo oscedis, kaj trakurigis la x-an fojon siajn fingrojn tra la barbo. Tiam, senpeziĝante, li malŝaltis la radio-aparaton, kiu dum la tuta nokto grigrigis kaj ĉirĉiris kiel insekta batalkampo. Ekstere videblis la unuaj radioj de la mateniĝanta suno. Damne, se antaŭ — kiom da horoj? — li ne estus restinta en la oficejo kelkajn minutojn post deĵorĉeso, babilante kun Miko pri la ŝancoj de la nova golisto en la nacia futbalteamo (pri futbalo li vere ne interesiĝis, sed kiu masklo kuraĝas en la nuna socio ne kliniĝi antaŭ la ĉiopotenca dio Futbalo?), li estus evitinta la alarmsignalon ricevitan de fiŝkaptisto ie en la golfo, kiu elakvigis anstataŭ sardinojn aermatracon. Tiam paniko: ĉu estas droninta infano? Nepris telefoni al ĉiu hotelo, ĉiu pensiono ne nur en la vilaĝo sed laŭlonge de la marbordo: ĉu iu raportis malaperinta infanon? Necesis ankaŭ mobilizi serĉ-skipon, kun helikoptero: la provincestro insistis, ke kaze de perditaj honoro hundo hometo kaj por protekti la reputacion de la turismo-industrio oni videble ĉion entreprenu por ĝustigi la malĝustaĵon. Egale, ke ekfunkciigo de la unusola insula helikoptero pro ne tute kompreneblaj kialoj paralizis la flughavenon: oni tamen agu. Tamen tamen — se antaŭ kelkaj momentoj li estus povinta eskapi, li estus vekiĝanta anstataŭ en sia oficejo do en la brakoj de sia amatino, la plej gracia, la plej diina estaĵo, kiu iam ajn ornamis ĵipon survoje al aŭ revene de sekretaj renkontiĝoj for de la okuloj de frida, fiŝcerba, fiŝkaptista edzo. Damnindaj turistoj: sendube kulpas idiota germano aŭ kretena brito pri la aermatraca fuŝaĵo. Tamen — kaj la barbulo profunde elspiris — proksimiĝas, dank’ al Io, la fino de la turisma sezono. Anstataŭ alarmoj, nur ĝojlarmoj de volupto—, diboĉoplenaj noktoj. Noktoj seninterrompaj. Jes, ankoraŭ nur du-tri semajnoj kaj tiam… inferen la pestaj turistoj. * Dume, hejmenirante, en matena aviadilo — dum horoj prokrastita pro stulta sekureco-krizo — plurmilmetrojn ie super okullazura maro, sur kiu videblis nigraj, ŝaŭm-ĉirkaŭataj punktetoj de fiŝkaptistaj boatoj, ridetis Walter. Unuafoje ekde la komenco de la ferio. Calle Zacamil Originala novelo de Sten Johansson Consuelo, Wendy kaj mi kutime veturis urben per la sama matena buso, kaj alveninte ni ĉiam atendis ĝis la alveno de Marisol, kiu venis per buso el Quezaltepeque. Poste ni paŝis laŭeble rapide al la lernejo. Kelkfoje iu el la busoj malfruis, kaj tiam unu el la monaĥinoj atendis nin en la pordego, preta ŝlosi ĝin post ni. Se tiu estis patrino Ursula, ŝi skoldis nin, kvazaŭ kulpus ni ke la aŭtobuso fiksiĝis en trafiko. Posttagmeze ni ne same rapidis de la lernejo. Ni pasumis preter la butikoj de Avenida Lincoln, rigardis en la montrofenestrojn, legis la afiŝojn de magazinoj ekster la gazetbudoj. Marisol klopodis iom rapidigi nin, ĉar ŝia buso ekiris kvaronhoron pli frue ol la nia, sed efektive ni ĉiam havis sufiĉe da tempo. La stratoj restis kvietaj, ĉar la vespera svarmado ankoraŭ ne komenciĝis, kiam finiĝis niaj lecionoj. Iutage, antaŭ ol eniri en Avenida Lincoln, Consuelo proponis: “Kial ne iri laŭ Calle Zacamil?” Ni rigardis ŝin. Kia ideo! “Ĝi ne estas agrabla strato”, diris Marisol. “Sed ni povus rigardi la putinojn.” Wendy ŝajnis konsternita, kaj mi iom cerbumis. “Ĉu ili ne laboras nokte?” mi diris. Mia pliaĝa frato Toño kutime nomis ilin noktaj papilioj, kaj mi ne povis imagi ilin en la intensa posttagmeza sunbrilo. “En Calle Zacamil ili staras ankaŭ tage. Venas tien kamionŝoforoj kaj aliaj, kiuj laboras dum la tuta nokto.” Neniu demandis, kiel ŝi scias tion. Marisol ne volis rigardi ilin, sed ŝi ne povis paŝi sola al la buso, do la rezulto estis, ke la tuta kvaropo iris laŭ Calle Zacamil. Ĝi vere estis teda strato, longa, rekta kaj senombra. Ŝajne situis tie plejparte oficejoj kaj etaj fabrikoj, unu benzinvendejo kaj iom pli fore kiosko de tortiljoj. Apud ĝi sidis du indianinoj vendante legomojn. Mi ne scias, kial ili elektis tiun lokon, ĉar la aŭtoj nur preteriris, tiel ke polvo neĝis sur tortiljoj kaj legomoj. Ĉiuokaze Consuelo paŝis tien por aĉeti botelon da kolao, kiun ni dividis, kaj poste ni pluiris. Mi komencis senti kalkanan frotvundon. Estas strange, ke kelkaj stratoj kaŭzas pli da frotvundoj ol aliaj, kaj Calle Zacamil estis tipa frotvundiga strato. Tuj post trafikcirklo tri putinoj staris trans la strato. Du estis dikaj kaj unu maldika. Ni haltis por gapi al ili. “Ni ne haltu ĉi tie”, diris Marisol. “Venu, ni devas iri al la busoj.” Consuelo ridis. “Mi ne komprenas, ke iu volas esti kun tiaj grasulinoj”, mi diris. Unu el la dikaj mansignis al ni kaj kriis, ke ni foriru de tie. Sed ĝuste tiam liveraŭto alveturis kaj bremsiĝis inter ni kaj la putinoj. La ŝoforo malfermis la pordon niaflanke kaj fajfis. “Ĉu vi ŝatus etan veturigon, beletaj?” “Kien?” diris Consuelo, dum Wendy kaj Marisol ekkuris foren kiel du timigitaj kunikloj. Mi kaptis la brakon de Consuelo provante tiri ŝin en la sama direkto. Tiam la dikulino, kiu kriis al ni, alpaŝis tra la strato. “Malaperu!” ŝi raŭkis al ni. “Ĉesu stratumi kaj iru hejmen!” Poste ŝi turnis sin al la ŝoforo. “Kaj vi, koko de diablo, lasu la lernejajn knabinetojn, se vi volas plu konservi la fikilon!” Refoje Consuelo ridis, kaj ni paŝis ĝis Wendy kaj Marisol. “Konfesu ke ĉi tio superas gapadi al senvaloraĵoj en butikfenestroj!” ŝi diris. “Mi neniam revenos ĉi tien”, diris Wendy. “Li sendube pensis, ke ni estas tiaj.” “Certe. Putinoj en lerneja uniformo, ĉu ne? Vi estas tro infaneca, Wendy. Li nur ŝercis, komprenu.” Mi turnis min por rigardi. La dika putino plu staris parolante kun la ŝoforo. “La maldikulino ŝajnas tre juna”, mi diris. “Ŝi eble estas filino de tiu, kiu koleris.” “Ŝi ne povas”, diris Wendy. “Kiu volus edziĝi al putino?” Nun Consuelo ridis triafoje, pli laŭte ol antaŭe. “Kiom vi aĝas, Wendy? Ĉu vi pensas ke nur edzinoj povas havi bebon?” “Ne, kompreneble ne. Sed ĉu tiuj vere havas infanojn? Imagu, se via propra panjo estus tia!” Nun la liveraŭto ekiris. Mi rigardis malantaŭen. Restis nur du putinoj en la sunbrilo apud la trafikcirklo, unu dika kaj unu maldika. “Mi ne komprenas, kial li preferis la dikulinon”, mi diris. “Komprenu, Lorena, ke iuj viroj ŝatas grason”, diris Consuelo. “Aŭ eble li prenis ŝin ĉar ŝi kostas malpli.” “Kiel vi povas scii?” mi diris. Nun ŝi nur ridetis. “Mi scias ĉion sciindan. Mia granda fratino Carmen jam havis amason da uloj. Mi vidis ilin umi. Pli-malpli, ĉiuokaze.” “Ĉesu!” diris Wendy. “Vi naŭzas min!” Mi ŝatus demandi ŝin pli multe pri tiuj aferoj, sed mi ne volis, kiam la aliaj ĉeestas. Mi ne estis certa, precipe pri Wendy. Eble ŝi povus klaĉi al la monaĥinoj. Enbuse hejmen al Santa Teresa, Consuelo ripetadis, kion diris la dika putino al la viro en la liveraŭto. Tio estas, ne laŭte, sed flustre en mian orelon. Unue ŝi kvazaŭ okulmontris al iu knabo en la buso, kaj poste ŝi flustris, ke tiu koko de diablo perdos la fikilon. Mi ridis tiel, ke mi preskaŭ pisetis, kaj Wendy klopodis ŝajnigi, ke ŝi ne konas nin. Tiun printempon ni promenis dekfoje aŭ pli laŭ Calle Zacamil por rigardi la putinojn, dum la posttagmezoj iĝis pli kaj pli varmegaj kaj polvoplenaj sur la longa strato. Iufoje staris tie nur unu, alifoje tri aŭ kvar. Okazis eĉ ne unufoje, ke staris neniu. Se la plej kolerema ĉeestis, ŝi gestis minace al ni kaj kriis, ke ni iru hejmen. La aliaj putinoj ŝajne ne zorgis pri ni, nek eĉ rigardis al ni. La juna maldikulino nur iufoje ĉeestis. Paŝante tie mi ŝvitis en mia lerneja uniformo, kaj la ĝisgenuaj ŝtrumpoj jukigis al mi la krurojn. La putinoj havis ŝuojn kun altaj kalkanumoj, jupojn, kiuj apenaŭ kovris la kalsonetojn, se entute ili surhavis kalsonetojn, kaj striktajn bluzetojn. Pli malfrue printempe ili tenis ombrelojn kontraŭ la suno. La grasaj ventroj falte ondis, kaj la femuroj tremis. Nu, mi pensas, ke ili tremis, sed vere mi ne vidis tre detale de trans la vasta strato. “Mi dezirus, ke ni povus surhavi tian veston”, mi diris iutage. “Fi, vi estas freneza”, diris Wendy kun supereca mieno. “Nur malbonaj virinoj tiel montras ĉion. Ili estas malpuraj.” “Mi pensas ke ne. Cetere multaj en la televido estas vestitaj tiel. Kantistinoj. Ili sendube estas same puraj kiel vi. Aŭ eĉ pli.” “Mi ne pensis tiel”, ŝi diris. “Ili estas malpuraj en alia maniero.” “Vi volas diri pekaj, ĉu ne”, diris Consuelo. “Nu, naŭzas min tio, kion ili faras. Tio malpurigas ilin.” “Hm. Vi pensas, ke la viroj malpurigas ilin, kiam ili enŝovas sian ilon”, diris Consuelo. “Ĉesu! Mi fartas malbone, kiam vi parolas tiel.” Consuelo nur ridis. “Atendu ĝis vi mem komencos kun knaboj. Tiam vi komprenos.” “Kion? Mi certe ne iĝos putino!” Wendy kaj Marisol interkonsentis ne plu promeni kun ni laŭ Calle Zacamil. Sed tio daŭris nur unu semajnon, poste ili denove akompanis nin. Sendube ili same scivolis kiel ni, kvankam ili ŝajnigis esti pli bonaj. Iutage policaŭto haltis ĉe la loko de la putinoj. Policisto staris apude parolante kun unu el la dikulinoj. Ŝajne sidis en la aŭto alia virino, eble la maldika putino. Kiam la policisto ekvidis nin, li ekiris tra la strato. “Kien vi, knabinoj?” li vokis. “Al la aŭtobusoj. Ni iros hejmen de la lernejo”, diris Consuelo. “Prefere elektu alian vojon.” “Se jes, ni maltrafus la buson.” Ŝi iris kelkajn paŝojn foren, kaj ni ceteraj postsekvis ŝin kiel ombroj. Dume la veraj ombroj lekis niajn piedojn sur la fendita pavimo. “Kiun lernejon vi frekventas?” Ni rigardis Consuelon. Se mi ne jam estus ŝvita, mi vere iĝus tia nun. Imagu, se la monaĥinoj ekscius ion! “Beata María Encarnación”, diris Consuelo. Mi ne scias, kie ŝi trovis tiun nomon. La policisto ŝajne cerbumis pri kie situas tiu lernejo, dum ni plu malproksimiĝis de la loko. “Mi petos ilin teni siajn lernantinojn en pli bona ordo”, li diris reirante al la aŭto. Samtempe granda benzinkamiono pasis inter ni kaj li. Ni plu kuretis tra la polvonubo. “Kia bonŝanco”, mi anhelis, kiam denove eblis spiri. “Sed eble li tamen iros al Santa Lucia por paroli kun la monaĥinoj.” “Stultaĵo”, diris Consuelo. “Kiel li povus koni nian lernejon?” “Mi ne scias. Eble li rekonis niajn uniformojn?” Tamen ni neniam aŭdis ion ajn flanke de la monaĥinoj pri nia vojo hejmen de la lernejo. Do, post semajno ni denove komencis iri laŭ Calle Zacamil. La lastan fojon, kiam mi promenis tie kun la knabinoj, ekfalis pluvego, kaj ni trovis ŝirmon sub la tegmenteto de la tortiljokiosko. Consuelo klopodis inciti la vendoknabon, sed li paŭtis. “Por stari ĉi tie vi devas aĉeti ion.” Liaj stufitaj tortiljoj ŝajnis same polvoplenaj kiel kutime, do ni aĉetis kolaon, kiun ni dividis, kvankam ni samefike povus malfermi la buŝon kun la vizaĝo turnita supren en la pluvo. Kiam ĉesis la pluvo kaj ni ekiris antaŭen, blanka Mondeo preteriris sur la strato. Ĝuste dironte, ke ĝi estas sama kiel la nia, mi ekvidis la numerplaton. Mi preskaŭ ekkriis, sed iel mi ekhavis strangan senton, do mi silentis. Ni pluiris antaŭen, kvankam mi klopodis kiel eble plej malrapidi. “Rapidu, Lorena”, diris Marisol. “Mi ne volas refoje maltrafi la buson pro vi.” Okazis tiel, ke kelkajn semajnojn pli frue ŝi ne atingis sian buson ĝustatempe, do ŝia patrino devis veturi ĝis ni en Santa Teresa por venigi ŝin. Jam de malproksime mi vidis, ke la blanka Mondeo haltis apud la putinoj. Staris tie du dikulinoj, kaj unu el ili ŝajne diskutis kun iu en la aŭto. Poste ŝi malfermis la pordon kaj sidiĝis. La aŭto tuj ekiris, faris U-turnon kaj ekveturis kontraŭ kaj preter ni, reen al la urbocentro. Mi ne kontrolis, kiu sidas ĉe la stirilo. Mi turnis la kapon maldekstren al ruboplena dezerta parcelo apud la strato, sed la cetera triopo kompreneble gapis al la aŭto. “Viraĉo en kompleto”, diris Consuelo. “Hejme li certe havas edzinon kaj infanojn. Mi demandas min kiel aspektas la edzino, ĉar li trovas tiun simion pli seksalloga.” Ŝi jam plurfoje vizitis min hejme kaj renkontis Panjon kaj mian fraton. Sed tiam Paĉjo ne estis hejme. Ĉiuokaze mi ne povis memori, ke li estis. “Viroj estas naŭzaj”, diris Wendy. Marisol ŝajne konsentis, kaj Consuelo ridetis kiel kutime, kvazaŭ sciante pli bone. “Tamen knaboj estas seksallogaj, ĉu ne?” “Ne, ankaŭ ili estas naŭzaj.” “Nur atendu du jarojn”, diris Consuelo. “Tiam ankaŭ vi sopiros je knaboj.” Mi diris nenion. Ni plupaŝis tra la polvo al niaj busoj kiel kutime. Ankaŭ hejme ĉio estis kiel kutime. Paĉjo forestis por kromlabori, Panjo admonis min pri hejmtaskoj kaj Toño mokadis min. Kiam alvenis la semajnfino, mi volis nek restadi hejme, nek renkontiĝi kun Consuelo kaj Wendy, do mi petis permeson viziti la avinon kaj avon. En la sekva semajno mi iris kun Wendy kaj Marisol postlerneje laŭ Avenida Lincoln. Consuelo paŭtis dum kelkaj tagoj. Poste ŝi ekhavis novan ideon. “La Evangelia liceo por knaboj trejnas naĝadon en la banejo de Delgado. Ni povos iri rigardi, kiam ili plonĝas kaj naĝas.” Do, dum la restanta parto de la printempa semestro ni postlerneje iris la vojon preter tiu banejo. Eblis stari ĉe la barilo rigardante la junulojn. Ĉiufoje kelkaj el ili stulte pozis vidante nin, ĝis ilia instruisto riproĉis ilin. Marisol maltrafis sian buson trifoje antaŭ la someraj ferioj. Ŝi eĉ demandis min ĉu ŝi povus dormi ĉe ni anstataŭ esti venigita hejmen de sia panjo. “Mi ŝatus tion, sed bedaŭrinde tio ne eblas”, mi diris. “Mia paĉjo volas nur la familion ĉirkaŭ si, kiam li venas hejmen de sia laboro.” Ŝipo sur la Traka Maro Originala novelo de Jozefo Kiss Jozefo Kiss naskiĝis 7 mar 1942 en la sudhungarlanda urbo Békéscsaba. Instruisto de la slovaka kaj rusa lingvoj. Esperantistiĝis aŭtodidakte en 1957, en la 1960–70aj jaroj ofte partoprenis en la Somera Esperanto-Universitato en la urbo Gyula, instruis Esperanto en lernejoj. En la 1980aj jaroj kunlaboris kiel tradukanto en Hungara Vivo, poste ekverkis originale por Debrecena Bulteno. Nun Kiss vivas en la nordhungarlanda urbo Gyöngyös. Li jene skribas pri si mem: En relative egalanima stato mi pasigas nun miajn tagojn de emerito, servante la pasiojn, la hobiojn de ŝako, de legado de antikva (ĉefe greka-romia) literaturo, kolektante diverslandajn monerojn kaj poŝtmarkojn. Ankaŭ la naturon mi ŝatas, la montaran aeron — samtempe estas por mi refreŝige kaj kvietige observi la malgrandajn surterajn bestojn kaj la birdojn. Febla borealo ŝveligis la velojn: la direkto de la vento koincidis kun tiu de la veturo. La komerca ŝipo reveture al Ateno pasis per dormigaj ŝancelmovoj inter la obstinaj sed moderaj ondoj. Jen iu-tiu ondo kelkfoje alpremiĝis petole al la ŝipo, ke la naĝanta lignokonstruaĵo skuiĝu iom, tamen tiu ondoobstinaĵo rezultigis krome nur tion, ke Filotea sur la ferdeko eligis el sia buŝo afekte timiĝintan “ho, ho” voĉtorenton direkte al iu homfrata orelo laŭ sia espero. Ja da tiaj oreloj estis je la dispono unu-du en la proksimo; eĉ en tiun de Zenobios nevole penetris la voĉoformo — liaj ridetmuskoloj loziĝis iomete, tamen la rigardon li tenis senŝanĝe en la direkto de la foraj bordoj de Trakio. La fantaziado, la cerbolaboro komencis flirti, vagadi simile al ripaj lignolamenoj de la ŝipo kaj kiel la almozantaj mevoj vage flirtis en la kaprica ventofluo; en la sama fojo la tikla ridado de la knabino preteririgis la menson de Zenobios disde la rememoroj de la renkonto kun la poeto, kaj la fakto, ke jenas la knabino, devige nomata ekde nun Filotea pro subita kaj arbitra decido de la ŝipestro, kiel li mem flustris intime: “je kongrua inspiro de liberaj ideoj kaj dinamikaj efektivigoj” — nu, tiu ĉi fakto lokis Zenobios denove en staton de konkreta realeco. Ĉi-maniere la estonta sorto de tiu ĉi sarmata knabino absorbis ree Zenobios, dum li observis la deklivojn de la kontinento kaj tiun faron la aŭtunaj sunradioj agrabligis plaĉe. Ĉu poste, kiel Ilarion promesis inter siaj planoj, li dungos Filotean kiel dancartistinon aŭ kiel instruantinon pri certa korpokulturo en iu gimnazio de Ateno? Ternatos kaj lia rondo de filozofoj certe atentos ŝin kaj trovos plezuron en la esceptaj atrakciaĵoj de la knabino — en la loĝio de aristokratoj eĉ la monujoj malfermiĝos pli larĝaj, se ekplaĉos la noveca korpospektaklo, la pantomimo. Sed povos okazi, ke tiu ĉi freŝkreska, ardanta estulino elglitos el la nefidinda gardo de la ŝipestro en iu malzorga momento, kaj realigantoj de malutilaj intencoj irigos la knabinon al kurbaj stratoj je nokta laboro ĉe la montopiedo Likabetos. En la imago, en la volbo de kunsenta animo de Zenobios tuj aperis la elverŝiĝa amaro de la knabina patro, se li ekscios, kiom la fato mizerigos la vivhumoron kaj honeston de Filotea en tiu ĉi lasta kazo; ja la patro destinas sian filinon al brila kariero en la majesta Ateno. Ankaŭ la patro Ĝurondibra estas honesta kaj li ligis kontentigan kontrakton kun Ilarion apud la bordo de Hister, kiam por Filotea la ŝipestro promesis liveri figon, sekigitan vinberon, olivon, bonkvalitan ŝtofon al ŝia patro, sekvajare Ĝurondibra sendos post la filino rekompence ankoraŭ ŝamon, vulpopelton kontraŭ la frandaĵoj, ĉar la sarmataj arbaroj abundas je primaraj portantoj de tiaspeca pelto, krom tio la patro de Filotea estas eminenta ĉasisto. En la ferdeka aperturo aperis la ŝipestro Ilarion, samtempe la ŝipposedanto — danke al la ĉielloĝantoj, aŭ prefere kiel favorato de la romia inspektisto en la haveno de Pireo. Malantaŭ li la lanugbarba Dimitrios venis flutante, kun kokfieraj saltetoj, gajigante sin jam nun al posta esperata amuzaĵo ferdeka. Ilarion alpaŝis al Zenobios: iom da tempo ankaŭ li kontempladis la trakan pejzaĝon, profunde spirante la freŝan aeron. — Eble morgaŭ ni atingos la insulon Lesbo, — li diris post nelonge. — Se la ventoblovo malfortiĝus, oni mallongigos la nenifaron de la servodeĵorantoj. Estas grava la stabila antaŭeniro. Ilarion ŝatis uzi eŭfemismojn. Li nomis la akvoŝovelulojn, tio estas la galerulojn: vojaĝocertigantoj, ŝultrohavaj atlasoj, voluptemaj muskolkolosoj en sia lingvaĵo de floroj. Dekduo da tiuj katenitoj kunpremiĝis en la stomako de la ŝipo. Cetere lia ŝipo estis duremilvica, ĉe neceso oni povis ĝin utiligi ankaŭ por militaj taskoj — sed Ilarion tenis sin flanke de tiaspeca eventuala apliko kaj pli volonte navigaciis komercajn vojliniojn. — Nu, ni rigardu, kion scipovas ĉi tiu knabino, — li puŝpikis la flankon de Zenobios, dronanta en siaj pensoj. — Korplezurige ludu la melodion al danco, Dimitrios, — li instigis la fluthavan bubon. Jen grinco, jen krako de la ŝipoĉarpentaĵo puŝiĝis en la blovsonojn de la muzikilo eble pro tio, ke ili povu abundigi per ampleksa kaj kompakta tono la cetere malriĉan sonaron. Eĉ Poseidon aprobe lasis, ke subite varma juktiklo diskuru en la vejnoj de la tri viroj esperantaj baldaŭ fariĝi atestantoj de supozeble gracia danco, miraklo kiu vekas sopiron, kaj atestantoj de brilo de amindaj virinaj korpopartoj, ĉar tra la maldika tolo de la kitone vestita Filotea erotike reliefiĝis la fortoplena brusto, la afroditece belaj nepasemaj mamomontetoj. Ilarion turnis sin al la knabino, li gestadis al ŝi kaj stimulis ŝin por danci por prezenti la talenton. Ŝi malvolonte faris kvar-kvin dancopaŝojn kaj, ĉar la moviĝo en la donace ricevita kotorno estis nekutima, post minuto ŝi mishumora rigidiĝis en pozo de malseka kapreolo. — Delasu la melismojn de Delos kaj la sonornamaĵojn, Dimitrios, ludu korĝojige, kvazaŭ vi irigus dinamikon en tendenon de langvoraj kapreoloj. Pensu pri la vekitaj sovaĝbestoj en la sarmata arbaro, — acerbe humoris Ilarion. Dimitrios rememoris kompreneble ne pri la vekitaj sovaĝbestoj, sed pri la dornaj kaj pikantaj arbustoj, pro kiuj li ricevis multe da skrapvundoj, kiam Ĝurondibra invitis la societon al “arbara promenado”. Filotea malbonhumore residis sur la trabon. Ŝi ne petis el la servitaj delikataĵoj: la ŝafofromaĝo kaj ruĝa vino. Kun taŭzita mieno ŝi rigardis la krestan maron. — Nu, tio estas nur duonsukceso. Mi povus diri: Ohi epitihia. Ne sukceso, — resumis sian malplaĉon Ilarion. La fiasketo tamen lin ne tro malagordis: li trempadis kanditan oranĝoŝelon en ruĝan vinon kaj suĉadis ĝin. Ankaŭ Zenobios faris rimarkon pri la viditaĵoj: — La malkovrindaĵo kelkfoje antaŭenkuras de si mem, la rapidigo tiam ne alportas oportunon. Ĝi kaŭzas inhibicion. Imagu vin en la situacio de la knabino. Ŝi estas inter nekutimaj cirkonstancoj, en fremda loko, ĉirkaŭata de fremduloj, disigita disde la gepatroj, kaj ŝin atendas malcerta estonto, tute alia mondo… Traktu ŝin takte. Ni ne forgesu: ŝia patro konfidis ŝin al niaj ŝirmoflugiloj. — Bone. Oni esperu, ke ŝia talento en Ateno disvolviĝos. Sole iom da scivolemo petolis kun mi. Kvazaŭ iluminiĝo devenanta de Zeuso estus metinta aŭreolon de paco sur la du nejunajn grekojn, tiel kontente ili aŭskultis la muzikon de la patrujo fare de Dimitrios, kiu daŭre persistis kaj fervoris en la sorĉo por povi ekmovi la langvoran knabinon. La ŝipestro milde puŝpikis sian kunulon. — Zenobios, vi ankoraŭ apenaŭ rakontis pri via renkonto kun Publius. Mi deziras aŭdi pri tio, ja tamen tio povis esti granda okazo. Kiel li pasigas la ĉiutagojn? Jam de tagoj oni povis atendi ĉi tiun neformeteblan demandon. Nature, ke la scivolemulo interesiĝas pri la vivo de la poeto. Minutoj pasis, ĝis fine la malnova amiko de la ekzilita poeto elvokis kaj vortigis la rememorojn pri la amar-dolĉa renkontiĝo — la drinkaĵo de Dionizo havis en tio nemalmultan rolon. — Mi jam menciis, — komencis Zenobios detali kaj dividi sian travivaĵon, — kun kiom da ĝojo mi brakumis mian malnovan amikon romian post multegaj jaroj. Ankaŭ tion mi diris, ke la magistrato de la loka greka kolonio zorgas pri lia provizado, eĉ meĉo estas asignata por li po dek tagoj, ĉar en lia ĉambro regas duonlumo, la vezikomembrano kovranta la muraperturon enlasas internen nur moderan helon. Sur lia kuŝejo ŝvelis bonodora fojno en tolsako, kiun geta virino ŝanĝas de tempo al tempo, sed vintre ne. Dum la unua tago de mia vizito Publius min regalis per flano plenigita per kazeo; ni ekkuŝis laŭ la romia moro, kiam neatendite aperis iu juna geta knabino en la pordo, kiu alportis rostitajn fiŝetojn kiel kompletigaĵon. Je tio ni komencis joviali, ĉar mi kredis aktuala kaj trafa iun malnovan ĉikanon: “Ĉu vi estas tiu, Publius, kiu kaptas la fiŝon el la maro, kaj se jes, ĉu vi staras nuda en la akvo same kiel Pan staras en ĝi purigante sin, ĉu ĝistalie aŭ ĝiskokse, por ke la sala akvo ellavu la salon el la sulkoj de via subkorpo, sekve de kio utilo kaj puriga ĝuo kunfandiĝas, do ekonomio kaj higieno, kiuj pariĝas tiel ĉi feliĉe, kaj ĉu mi diru, kiun vian korporganon la ezokoj opinias logaĵo, poste frandaĵo por si mem?” — sed en tiu minuto la juna knabino jam ne ĉeestis en la ĉambro. “Jen malaperas el hejm’, ŝi de ŝercoj fuĝas evite”, — murmuris la gastiganto la heksametron improvizitan, samtempe finante la acerban ironion de la momento, ĉar kiel mi vidis la malriĉan, mi povus diri mizeran instalaĵon, la certeco preterportiĝis, ĉu oni ekhavos ankoraŭ humoron je plua primoko. Li glatigis sian maldensan hararon blankiĝintan kaj malrapide, kun stoika apetito maĉis la frititan fiŝon. “Vi vidas, la cirkonstancoj faras min apatia. Amnestio ne venas, kvankam mi jam nudigis min sentrilate en miaj epistoloj senditaj en Romon”. Mi rimarkis ruĝajn makuletojn sur lia kruro, kiam li suprentiris la vestoteksaĵon. Ĉu ili estis piko de kulo aŭ iksodo? Ĉu mi frontos ankoraŭ kromajn signojn de lia kadukeco? “Terure granda doloro estas al vi kaj al ni, kiuj konas vin, — diris mi konsterniĝante pli kaj pli kaj spertante la disvolviĝantajn dimensiojn de lia mizero, — ke vi devas vivaĉi en tiu ĉi malafabla regiono, nekredeble malproksime de via adorata Romo kaj de via familio. Prefere mi kunportus vin en Atenon”. “Kontraŭleĝe mi ne rajtas vivi aliloke”, — li diris. ”Kaŝate vi daŭre esperas la retiron de la imperiestra edikto, la repaciĝon de la reganto. Mi opinias, ke post via Ars amatoria vi estus devinta ne plu verki. Ja vi mem skribis ie en la rulaĵo: ‘Se mi havus cerbon saĝan, mi ekmalamus rajte la verkadon’. Se per viaj pli postaj verkoj vi ne estus fervorinta konstante antaŭ la okuloj de la cezaro, eĉ se tiuj verkoj demonstrus tiel nomatan rekonsciiĝon, vian lojalecon, la homa malzorgemo post iom da tempo sen tio venigus la juste-maljuste koleranton en agrable indiferentan staton de forgeso. Nature ĉi tiel nur mi, la simpla ‘daskalos’ scipovas rezonadi, formante la situacion je malkomplika figuro, ĉar vi vidas, mia stulto malhelpas la rekonon de tio, ke fakte la poeta ambicio ne allasas modestecon, aŭ almenaŭ ĝi ne rigardas tion aprobe kaj ĝi trovas kariero abortita, se iu kontentiĝas pri la titolo de unulibra poeto. Unulibra poeto ja kun ŝanco de forgesiĝo, sed samtempe kun certeco de seninsulto. Ĉu decas daŭre vigli antaŭ la imperiestro, veki en li kondiĉitan reflekson, senĉese memorigi lin pri la al li ne plaĉaj ekscesoj en via Ars amatoria — ecce videsne?” — Je miaj senbridigitaj frazoj impulsiĝemaj Publius demandis min surprizite: “De kie vi scias pri miaj epistoloj senditaj en Romon? — kaj poste li aldonis en ĉagrenita tono: — Mi konfesas eĉ hodiaŭ: eĉ eron da malpermesitaj doktrinoj mi ne instruis en miaj am-versaĵoj kaj oni senkaŭze serĉadis en ili la ofendon de leĝoj, ĉar mi ĉiam estis singardema por fari ion kontraŭ la nobla virto. Cezaro opiniis malkaŝi dekadencon en mi kaj pro tio portas mi la nunan sorton. Aliparte komponi distikojn kaj heksametrojn signifis por mi instinktan donitaĵon, oni povas diri: devigon. Kial do mi estus devinta ilin sufoki en mi? Foje mi menciis al vi, ke en mia infanaĝo de portado de purpurbordera togo mi kalkanum-frapetis la daktilojn kaj spondojn sur la pavimo de nia domo en Sulmo, dume mi skandis poemon de iu elstara poeto-antaŭulo. Tamen eblas, ke vi havas pravon. Kial do ordonas la ĉielloĝantoj, ke la mortemulo ree frontu siajn erarojn krepuske de la vivo kaj li ne kapablu eviti ilin kaj ke ili deprimu lin tagon post tago, ke la mortemulo sopiru al Orkuso senĉese, penante pri porto de korpa kripliĝo?” Amaro eruptis el li; doloron li sentis en la spino kaj ĝemetis, kiam li etendis la manon supren al la rustike rabotita breto por juglando, kiun li proponis al mi. “Mi mem plantis ĉi tie juglandarbojn. Tuj ĉe la enirejo komenciĝas la peristilo”. “Kaj ĉu la juglandarboj konsistigas la kolonojn al ĝi?” — spitis mi krude, ja ĉe mia alveno en tiu ĉi “peristilo” mi vidis nur ligustrojn kaj buksoarbustojn krom juglandarboj; sub ili nigra kato siestis. “Kaj se vi pluiras, — li daŭrigis, malatentante mian interdiron, — vi trovus locus sordidus, alinome latrinon en vulgara lingvo. Se la urinveziko streĉiĝas”. Sed ĝi ankoraŭ ne streĉiĝis. En la angulo mi rimarkis liuton. “Produkto de propramana lerto, — fanfaronis Publius konjektante mian interesiĝon. — Mi sonigas ĝin eĉ plurfoje tage je mia distro: dum la pinĉado mi aŭdas la muzikon de sirenoj pasiovekaj tiel, ke mi sentas min hejme, en Latium aŭ en Campania. Okazas, ke mi iras al la maro, tie mi muzikas sola, mi envolvas min per milda narkotiteco, per miksaĵo de sonoj kaj sopiroj, antaŭ miaj okuloj ree aperas la fea pejzaĝo de Neapolis, eĉ pli la adorata Romo kaj mia familieto. Ankaŭ Jupitero helpas min en la revado, ĉar post tio nokte en la sonĝoj miaj karuloj min karesas kaj anoncas al mi favorajn novaĵojn pri pliboniĝo de mia sorto”. “Nu, mi povas imagi la amaron de vekiĝo”, — aldonis mi kompate kaj kunsente. Kredu al mi, Ilarion, mi estis senpova diri ion ajn post tio, ne restis forto en mi por konsoli lin, tiom paralizis min la malĝojega vivo de mia amiko kaj tiu vekiĝinta agnosko, ke jam tute ne reviviĝos espero je lia rehejmiĝo, kaj lia malinda konsumiĝo estas neevitebla ĉi tie en la ekstera rando de la vivebla mondo. La muraperturon tiam Phoebus komencis jam orumi adiaŭe per siaj radioj, kiam la nigra kato enpromenis en la ĉambron. Ĝi frotis sin al la mastro, al la vundohava kruro, kaj ĝi memrespekte atendigis sian tutan flatan estaĵon je tiu minuto, kiam ĝi povos ricevi sian parton en karesado, en dorlotado, absolute preskribitaj al ĝi. Danke al favoro de la momento mi fariĝis atestanto de emocia kunaparteno de du orfaj estuloj, atestanto de intima simbiozo de antropos kaj zoon. “Ĉu estas permesate desegni vin ambaŭ ĉi tiel?” — mi demandis, montrante iom da entuziasmo. Li hezitis, sed lasis la aferon al mi. “Faru, se la eternigon vi trovas bona por la posteularo. Sur la breto vi trovas rulon, sur kiu sin proponas malplena spaco ĝuste por bilda figurado pri dando estiĝinta katoamika”, — ironiis li. Tamen li gardis la stoikan, ne tro pasian humorstaton: “Bonvolu depreni tiun papiruson, sur kiun mi skribis titole: Tiberius triumphans”. Ĝis krepuskiĝo la desegno estis preta. La sekvan matenon Publius lignon hakadis en la peristilo ĉe mia alveno. “De tago al tago estas granda peno zorgi pri mi. Herkulaj taskoj”, — li diris dum li videble elĉerpiĝis. Ni eksidis sur longan lignotabulon. Mi meditis ioman tempon, fine mi ekmemoris la Naŭan libron. Ĉar li jam menciis la nomon de la simpatia filo de Alkmene, ankaŭ mi faros iun alian historieton temo de parolo kaj paraleligos ĝin kun la antaŭa, pere de kiu supozeble mi diros al li novaĵon, sed provizore la tagiĝa postrosa lumbrilo lanĉis la nimbon de nia nacia heroo al pormomenta pritrakto. “Apoteozo de Heraklo, — li murmuretis antaŭ si. — Ĉu staras ankoraŭ tiu statuo sur la agoro?” — demandis li kun revo kaj li ĵetis la rigardon longe suden. “Jes, ĝi staras, — mi diris al li. — Centurioj kaj censistoj ĝin admiras same kiel ankaŭ ni admiris antaŭ jaroj. Nu, en iu el viaj verkoj, en Metamorfozoj la ĉielloĝantoj levis Herkulon inter sin post lia torturmorto. Antaŭ nelonge ja mi informiĝis pri aŭgurado de la haruspekso en Boiotio, laŭ kiu dekkvinjara mirinfano el Judeo leviĝos ĉielen plenkreskul-aĝe al sia dia patro, same post torturmorto. Pri tio vi certe ne scias”. “Dankon al vi pro la novaĵoj, mia bona amiko Zenobios. Metu en vian menson ĉi tiun saĝon nematuran kiel respondon, kiun mi improvizas en distiko cele de konsidero jene: ‘Sorto vin estras al tasko reala, sed montri la venkon Nur la plej bonaj kapablas inter ĉieluloj’”. Ĉu vi jam perceptas, Ilarion, ke tiu spiritfajrera eldiraĵo havas tiom konvinkan forton al la kredigo de lia altranga intelekta noblaĵo kaj ercofrapaĵo. Li ankoraŭ scipovas freŝe prezenti siajn vortoformaĵojn kaj atikecon, kvankam la imperiestra deklaro — metafore dirante — fendis lian vivon. Cetere tiu deklaro, alinome relegacio, signifis por li iaspecan konsolon, kiel li rakontis al mi, antaŭ ĉio el la vidpunkto de lia familio kaj de alireblo de liaj verkoj, ĝuste pro tio li tute ne uzis la apelacion tiel nomatan ius provocationis kaj li ne deziris turni sin al la senato, krom tio li estimis obeemon kaj malignoris la ordonon de la princepso, ĉar li rigardis la observon de la romia virto trankvila kaj samtempe promesa apelacio al la revizio de la rigora procedo, se la afero tiel doniĝos. La juĝo efektiviĝu ad personam, al poeto en poezia poluro, se ĝi aŭdeblas en pimpa formo de aliteracio, des pli bone: Recipe relegationem! Mi diris al Publius: “Fakte Octavianus per sia longdaŭra meditado lasis al vi tempon, jarojn, ĝis li alvenis al la kruela decido, ke vi povu fini la Metamorfozojn kaj povu komenci la pompan kalendaron, la Fasti. Pri tiu cezara hezito vi donas mencion en la verkaro Tristia. Ke mi transformu la formulon cinika: li certigis por vi longajn poezikreajn jarojn en la prokrasto. — La lastan frazon mi pripentis iomete sed mi daŭrigis. — Responde je via hieraŭa demando mi diras, ke la kopiojn pri viaj kreitaĵoj akiras Kostas, mia disĉiplo en Quirinalis por tintaj sestercoj. Li estas tiom bone edukita, ke li transsendas ilin al mi en Atenon fare de siaj konfidenculoj. Vere viaj epistoloj agitas min plej multe. Ili estas plenemociaj, korbataj. Pro la malĝojo ili havas aŭtenton; ilia efiko ne paliĝas. La ordono de fato, ke la sankta seriozeco ĝuste ĉi tie devis konvertiĝi al vi. Bedaŭrinde konate, je kia prezo”. Mi eksilentis, ĉar mi vidis sulkiĝon sur lia vizaĝo. Per tio, ke por mallonga tempo ni prenis decidon je senvorteco en la fruaŭtuna tepido, ne malutilis al ni, kaj en la silento nur grekaj, getaj parolŝiraĵoj aliris nin sporade el la foraj ŝirmomuroj, trans kiuj oni konjektis malplaĉan agadon de armitaj barbaroj rajdantaj. En gracio pompantaj hirundoj kaj aliaj birdoj entuziasmis en la aero, ili arkfaris sian flugon tien-reen, antaŭ ni la nigra kato ridetige membrostreĉis, sole el Publius elŝprucis la vuala voĉo de malĝojo kaj neforpuŝebla apatio: “Jam de ok jaroj… Jam ne tre mi deziras dekdufoje spekti la plenan arĝentoplaton de luno surĉiele en sensonĝaj noktoj… falis jam la baraktint’ pezturmentita turpe. Aŭdu ĝin eĉ sen heksametro: ‘Pauper ubique iacet’”. La fajra disko de la ĉielo, la brulĉaro de Phoebus altiĝis super ni. Ie aŭdiĝis febraj gongoj, kaj survoje ekaperis la geta knabino enmane korbon tenanta. Ŝi venis kun bongustaj viando kaj pasteĉo: la magistrato sin distingis per la regalo kaj afablumis je la honoro de la greka gasto. Ni manĝis triope, ĉar ankaŭ la nigra kato aliĝis al ni. Mi raportis pri mia familio, pri la ĝenerala situacio en Ateno kaj la eltenebla superregado de romianoj. Mi promesis al li, ke la desegnon mi venigos al lia edzino kaj mi donos novaĵon al li pri ŝi kaj lia filino Perilla. Li tenere ĉirkaŭbrakumis min, kvazaŭ tiu ago povus kuniri kun la desegno al lia edzino en Romo. Li ĝojis pri ĉiuj miaj vortoj kaj admiris min, pro tio ke mi ankoraŭ kapablas plekti planojn en mia aĝo de sesdek jaroj, en kiu aĝo li ankaŭ estas. Mi ekvidis larmoguton en liaj okuloj. Ja, nia lasta renkontiĝo tutverŝajne. Mi premis lian magran korpon al mi kaj esperigis lin aludante pri la neelĉerpeblo de animo: li verku plu sen perdi la memfidon, aktivadu en la peristilo, alproprigu la lingvon de la geta knabino kaj babiladu kun ŝi, instruu ŝin. “Eble okazos, ke dankemaj, fieraj posteuloj starigos monumenton je via memoro ĉi tie antaŭ la domo”, — nutris mi dube la langvoran kredon. Mi ekiris al la haveno sur la polva vojo kaj retrorigardante mi vidis: Publius staras senmove, sekvas min per rigardo, jen li levas la okulojn super mi al malproksimo, li estiĝis tuj statuo, transformiĝis, per transsubstanca adaptiĝo li fariĝis kvazaŭ strikta rolulo de la Metamorfozoj; tiu mistika posttagmezo plene lin sorĉis tia, plimultigante per sunradia ardo. Jes, li staris rigide, same kiel lia kara kato ĉe la piedoj, kaj mi kvazaŭ estus aŭdanta, ke li diras: “Vale in aeternum”, sed verŝajne nur halucino petolis al mi kaprice, ĉar malmulto mankis ke mi rekuru al li por kunresti kun li ĝismorte aŭ por kapti lin kaj kunporti en Atenon eĉ neglektante la leĝojn. Finante la raporton, Zenobios tute ekscitiĝis kaj per refleksa mienfalto de amaro li atestis la realecon de la elvokita travivaĵo kaj ĝian efikon al li. Peza sento direktis la meditadon de li kaj de Ilarion al ununura sombra tereno, al tiu de malgajiĝo kaŭzita de senpovo: al tio, ke paralele kun la pereo de tiu ĉi romia poeto finiĝos la brilega ora epoko literatura en la plej perfekta, plej impona imperio. Ilarion ĉagreniĝe balancis la kapon kaj riproĉis sin pro tio, ke li tro longe ĝuadis la gastamon de Ĝurondibra, poste la negocajn traktadojn kunigitajn kun ekzotika ekskurso, unuvorte la bradipecan senruliĝemon de la tuta sarmata kutimaro kaj regularo diplomatia, sekve de kio li perdis la ŝancon renkonti la poeton-grandulon almenaŭ dum unu horo, eĉ kiel maljunan, kadukan, ekzilitan. La amara sento kvazaŭ translokiĝis en lin de lia ŝipkunulo post la aŭskulto de travivaĵoj, tamen li apenaŭ tekstigis ian kromdiraĵon, demandon sur liaj lipoj, kion Zenobios atribuis al tio, ke la ŝipestro kiel tolerema akceptanto de la longa rakonto denove prifunkciigas en si la elvokitajn bildojn, la detalojn, kaj tio estas ja interna laboro, neglektanta superfluan parolon. Laŭdajn vortojn Ilarion tamen diris pri la desegno, sur kiu la kato igis lin eĉ rideti iom. Li turnadis, legetis la rulaĵon titolitan Tiberius triumphans, kaj ĉar li priatentis konstruadon de turo sur la proksima bordo, li metis la rulaĵon surbenken kaj iris al la kontraŭflanka barilo. Li vokis tien ankaŭ Zenobios. — Tutcerte lumturo estas konstruata tie, — li diris. Tiu ĉi konstruaĵo elpaŝanta el monotoneco de la marvojaĝo vekis nature ankaŭ la interesiĝon de Filotea kaj Dimitrios, kvankam ili jam komencis ian zumkantan-kantikan duet-ludon kun obtuza melodio. Intime, kun incito de amikiĝemaj okuloj unu por la alia kaj en glora konkordo. Ilarion puŝis la ripon de sia olda vojaĝanto. Li montris al Filotea kun komplica rideto kaj rimarkigis: — Ĉi knabino estis antaŭe simila al laca kariatido. Kaj nun… Kvazaŭ oni estus depreninta ŝarĝon de ŝia kapo… aŭ de ŝiaj piedoj. Ĉar ja Dimitrios ĝuste tiam komencis malligi la rubandon de la kotorno kaj liberigi ŝiajn piedojn; kompreneble dume la mano kaj la maleolo kunfrotiĝis, kompreneble post tio elgargariĝis la milde voluptemaj sonoj “hu, hu” tra la gorĝo de la knabino. En tiu ĉi momento iom forta ventoblovo ŝiriĝis el la borealo, ĝi kaptis kaj traĵetis la rulaĵon lasitan je sia sorto tra maldensaj stangetoj de la barilo kaj batfaligis al la luktantaj ondoj. La rulaĵo ankoraŭ iom baraktis kontraŭ la elementoj sed baldaŭ kapitulacis al la marabismo. Eksa kosmopiloto Originala novelo de Miĥail Korotkov Kio povas esti pli bona ol tia rosa aŭgusta mateno! Eble nur por tio valoras vekiĝi tiel frue. Kiu emas dormi ĝis tagmezo, tiu ne vidos tiajn malvarmeton kaj freŝon. Kiam li vekiĝas, estas jam varmego. Ha, ha! Nu, estu tiel, ĉiu vivas en sia propra mondeto. Teodoro, starante sur la perono de sia domo, dum iom da tempo turnis la brakojn, la kapon, forpelante la dormon, volis aspergi la vizaĝon el manlavujo, sed alidecidis: mi havos ankoraŭ tempon. Fermetinte la okulojn, li rigardis la ruĝan sunon. Ho, kiel bone! Li prenis korbon de sur benko, iris en la ĝardenon. Dum iom da tempo li admiris ruĝflankajn persikojn. “Beluloj! Ili petegas esti pentritaj. Domaĝe, ke mi ne estas pentristo”. Li deŝiris kelkajn kaj metis en la korbon. Li iris kelkajn paŝojn plu, admiris abrikotojn, kaj ankaŭ dekon aŭ dudekon da ili li metis en la korbon. Poste li longe ravite klakis per la lango, fikse rigardante tra la diafana ŝelo semojn de vinberoj. Li gustumis du-tri berojn kaj ŝmacis pro plezuro, poste deŝiris du grapolojn kaj metis ilin apud la persikoj kaj abrikotoj. Revenante al la domo, Teodoro aŭdis pumpumadon de motoro kaj vidis en la ĉielo rozkolore brilantan en la sunradioj punkton, kiu rapide pligrandiĝis. Li iris lante, kaj kiam li venis al la perono, la punkto transformiĝis al mikrohelikoptero. Tiaj “libeloj” ne estas nun raraĵo, ili estas unulokaj, dulokaj, kaj kelkfoje ili flugadas super la urbeto, sed Teodoro miris, kiam la helikoptero alteriĝis apud la vojo rekte kontraŭ lia domo. La alta kaj larĝaŝultra piloto malfacile elgrimpis el la kajuto. Pensinte, li denove engrimpis en la kajuton, ion tie palpserĉis, kaj nelerte saltis sur la teron. Teodoro dume sukcesis rerigardi en sia memoro ĉiujn siajn nemultajn konatojn sur Tero. Kaj fine ekridis. Kompreneble, tiu estas Niko. Kiu krom li povas havi tian ursan amplekson kaj konformajn al ĝi movojn? Poste li subpremis la ridon, Niko jam proksimiĝis. – Mi komprenas, Teodoro, ke vi estas surprizita, vidante min. Kvankam, mi devas esti pli surprizita, pro tio ke vi ekloĝis sur tiu rando de Tero. Ili manpremis sufiĉe oficiale. Sed tio ne estis kialo por Niko haltigi la fluon de sia parolemo. – Mi trovis vin tre-e malfacile. Nu, Teodoro! Vi estas fama kosmopiloto, ĉiam vi estis ekzemplo por junuloj, sed kondutas kiel malprosperulo en ĉi vivo. – Pri tio ni poste parolos, – ne tre saluteme diris Teodoro. – Eniru, se vi spite ĉion alflugis. Teodoro akompanis Nikon ĝis la laŭbo, alportis tri telerojn, plektitajn el salikaj vergoj, metis en ilin persikojn, abrikotojn, vinberojn. Poste demande rigardis Nikon: – Eble, po glaseton? El jenaj abrikotoj, – li pikis per fingro la teleron, – ni aŭtune bonegan brandon preparas. Mi nun alportos al vi la faritan antaŭ preskaŭ unu jaro. – Atendu, Teodoro, mi klarigos al vi, por kio mi alflugis, kaj poste decidu, ĉu bonokaza ĉe tio estos brando, aŭ male. – Ba! Ĉu post ĉiuj cirkonstancoj povas ankoraŭ esti seriozaj konversacioj? – Mi ne tute komprenas, kion vi subkomprenas je “post cirkonstancoj”, sed mi alflugis al vi por afero, pro kiu ĉiujn cirkonstancojn ni devos lasi flanke. – Iel vi, Niko, ruze ĉion turnas ĉirkaŭe. “Cirkonstancoj”, “post cirkonstancoj”. Mi ne pensis, ke post tio, kiam vi antaŭ kvin jaroj elĵetaĉis min el la taĉmento, inter ni povas esti seriozaj aferoj. Dum kvin jaroj neniaj aferoj estis. Elĵetaĉis – kaj silento. – Teodoro, lasu viajn ofendojn. “Elĵetaĉis”. Vi simple flugadis tie inter planedoj kaj ne sciis, ke sur la Tero kaj en la Kosmo okazis kelkaj eventoj, aperis novaj leĝoj. Oni ne elĵetis vin, sed faris, kiel necesis laŭ la leĝo. Post la terura katastrofo de la ŝipo Selena la limaĝo por la profesia kosmopiloto iĝis 55 jaroj. Oni rajtas flugi kiel turisto, pasaĝero, sed ne labori – adiaŭ la laboro! Oni plu ne rajtas. Neniu vin elĵetis, oni ja proponis al vi instrui en la Akademio. – Ne, karulo, tio estas ne por mi. Mi en la Kosmo kutimiĝis labori per la manoj kaj per la kapo. Sed labori per la lango – tian praktikon mi ne havas. Mi kalkulis: dum tridek jaroj da servado mi pasigis en Kosmo pli multe da tempo, ol sur Tero. Kaj plej ofte en unuopaj flugoj. Mi sovaĝiĝis tie, kia profesoro mi povas esti? – Teodoro ekridis. – Ĉu vi opinias, ke mi dum kvin jaroj nur pri la abrikotoj okupiĝis? Mi tralernis ĉiujn ruzajn elirojn el viaj leĝoj, volis trovi ion utilan, sed forestas tie io simila. Jes, vi havas la leĝon, sed mi – nenion… Krom tio, ke mi la tutan vivon pasigis en Kosmo. Aha, flugu kiel turisto, kiel pasaĝero. Ĉu scias vi, staba animo, kion signifas la infanaĝa revo? Mi ne scias pri aliaj, sed mi mian revon realigis. Ni iru, mi montros al vi: super mia lito ĝis nun pendas la helmo, en kiu mi flugis dum la lastaj jaroj… Vi, simpla animo, verŝajne decidis, ke mi en tiuj persikoj-abrikotoj trovis la sencon de mia vivo? Vi tie ĉiuj, verŝajne, tiel opinias. Nu, mi revis okupiĝi pri legomoj-fruktoj post la pensiiĝo, sed ne en la nuna aĝo! – Trankviliĝu, Teodoro. Ĉu vi opinias, ke mi ne havis infanaĝan revon? Ĉu mi ne revis ĉasadi sur Marso? Vi memoras tiun nian ŝercon… – Sed se vi revus, vi ne gluiĝus al fotelo en la stabo. – Aĥ, Teĉjo… Same mi revis… Kiam mi post la Akademio venis en la taĉmenton, oni diris al mi: “Ho-o, junulo! Kie ni trovos por vi tian skafandron kaj tian kajuton? Ĉi tie eĉ specialaj mendoj ne helpos, tiaj normoj ne ekzistas. Prefere iru en la stabon. Vi ja kiel studento, jam verkis teoriajn artikolojn pri kosmaj flugoj. En la stabo oni vin renkontos kiel parencon”. Tiel mi, Teodoro, trafis tien. Kaj dum la tuta vivo mi certigis la sekurecon de viaj flugoj. Kaj vi opiniis, verŝajne, ke la sekureco per si mem aperadis?.. Teodoro metis la kubutojn sur la tablon, apogis la mentonon sur la pugnoj, kaj longe aŭskultis Nikon, kredis kaj ne kredis: eble ĉio ĉi estas nur fabeloj por pravigo? Poste li diris: – Niko, ĉu mi eble alportu boteleton? – Atendu, Teĉjo. Ni havas malmulte da tempo. Permesu al mi diri, por kio mi alflugis, kaj poste vi decidos… – Do diru, kial vi tiras kaj turnas? – Teodoro, la afero estas ekstreme serioza, kaj ĉiu minuto estas kara. Kurte dirante, estas tiel: de sur Luno oni sendis laŭ longa orbito – nu, vi scias, kion tio signifas, vi mem plurfoje flugis – senpilotan kamionan ŝipon kun heliumo-3. Nun sur Tero plimulto de termonukleaj centraloj funkcias per ĝi. Pro nedifinita kialo la orbito de la ŝipo ŝanĝiĝis. Anstataŭ flugo laŭ ĉirkaŭtera orbito la ŝipo entranĉiĝos en la Teron. Kien? Ricevi ĝustajn informojn ne eblas. Direktado de tiuj ŝipoj sur la orbito ne estas antaŭvidita, nur simpla balistiko. Ĉiu kompanio ja strebas transporti plej malkare. – Ĉu okazos termonuklea eksplodo? – Ne, tiagrade nenio okazos, kion vi diras? Ĉu vi forgesis la tutan Akademian sciencon? Tiu ŝipo eĉ sen eksplodo faros multe da aferoj. Estus bone, se ĝi falus en oceanon, sur dezerton aŭ sur senhoman regionon de Siberio. Sed se sur Eŭropon? – Eble, teroristoj tion faraĉis? – Ne, pri tio eĉ ne temas. Ili ne povus fari tion per sia antaŭdiluva tekniko. Ili povus eble nur deorbitigi la ŝipon, sed direkti en difinitan punkton de Tero… Ĝi povos ja fali ankaŭ sur iliajn hundajn kapojn. Teodoro enpensiĝis por unu minuto. – Ŝajne mi komprenas, kion vi volas de mi. Se tiu senpilotaĵo flugas laŭ longa orbito kaj estas deorbitigita, do kion oni povas fari? Ekzemple, mia unua propono. Oni povus sur ŝipo kun mana direktado ĉirkaŭflugi ĝin laŭ tre longigita elipsa orbito, albordiĝi kaj tiele juveliste, – Teodoro pentris en la aero longan arkon, – per mana direktado korekti ĝian flugon, por ke la ŝipo eniru en ĉirkaŭteran orbiton. Kaj alteriĝi ne estos malfacile. – Nu, Teĉjo, genie! Mi dum la tuta vojo serĉis vortojn por klarigi al vi, sed tio ne bezonatas! Vi ĉion komprenis pli rapide, ol ni en la stabo… – Nu, mi simple diris, kion oni povus fari. Nur principe. Sed ĉu vi imagas, kiel tio okazos en Kosmo? La probableco plenumi la laboron, kiel mi supozas, estas 0,3, kaj la probableco forbruli en la atmosfero estas do la restanta 0,7. Eĉ por mi kun mia 30-jara sperto… Mi kompatas tiun kamikazon, kiu konsentos flugi. Mi ripetas: eĉ por mi tio estus ekstreme malfacila. Sed kie vi trovos junan piloton kun necesa sperto? – Ha… piloton… Tio estas delikata demando… Ni decidis kiel piloton inviti vin. Teodoro malsereniĝis kaj rigardis preter Niko foren. – Niko, mi estas jam dum kvin jaroj “profesie netaŭga”. Ĉu vi povas konfidi la laboron al turisto? – Teĉjo, kiam estas bezonate, oni preteriras la leĝojn kaj malpermesojn. Sed la afero tre bezonatas! Ĉu pro iu leĝo lasi milionojn da homoj perei?.. Jen mi desegnos al vi bildon. Vi ja memoras la Tunguzan meteoriton. Kiu el la junaj kursanoj ne revis veturi tien iomete fosi? Neatendite ĝuste vi trovos ion interesan kaj iĝos fama en la tuta mondo. Ĝis nun ĝi ja restas mistero! Ankaŭ mi havis revon, legis amason da libroj pri tio. Do jene, tie estis senhomaj lokoj, nur je distanco de 60 km iu evenko paŝtis boacojn. Do, kiam la meteorito kraŝis, tiu paŝtisto estis forĵetita je dek metroj. Sed eksplodo de tiu ŝipo estos multe pli forta. En Eŭropo povos malaperi negranda lando… Teodoro silentis. – Ĉu vi komprenas, Teĉjo, kia estas la situacio? Jam antaŭ multaj jaroj iuj fisaĝuloj el la Akademio decidis, ke nuntempaj aŭtomatoj kapablas fari ĉion, kaj oni delonge ne plu instruas fakulojn pri la mana direktado. Vi estas nia nura espero… Ne pensu, ni ne sendos vin por simple perei. Pro nobla celo… Pripensu ĉion mem. Estas ja elembarasiĝo el ĉiu malfacila situacio. Kiu krom vi?.. Teodoro denove ne diris eĉ unu vorton. – Do, vi nenion decidis? Teodoro silente rigardis foren. – Mi komprenas, ke dum kvin jaroj vi perdis vian sperton… Nu, tiaokaze, Teĉjo, por mi estas tempo… – Kion vi diras! – Teodoro salte ekstaris. – Perdis sperton, perdis sperton! Mi simple ĉion pripensis. Kiam, ĉu ni tuj flugos? Kion mi kunprenu? Ni ja ne por promeno flugos. Niko apenaŭ rimarkeble ridetis. – Vi bezonas nenion, Teĉjo. Sur la kosmodromo estas ĉio, vi ekipos vin kaj flugos. Teodoro staris iom da tempo hezitante. – Ĉu mi nenion bezonas? Kion vi en tio komprenas? – kaj li decide direktis sin en la domon. Post unu minuto li eliris, alpremante al si la helmon. – Mi diras al vi: vi ne bezonos ĝin, – miris Niko. – Ĝi ne taŭgos al nuntempaj skafandroj. – Sed jes, mi bezonas, – trankvile kontraŭdiris Teodoro. – Vi pravas: mia nuna sperto jam ne estas taŭga. Ĉi tiu helmo almenaŭ kuŝu apude, ĝi kreos al mi la kutiman ĉirkaŭaĵon. Nu, tiel estos pli bone, Niko… Niko metis sian egan polmon sur la ŝultron de Teodoro kaj rimarkeble ekscitite diris: – Dankon, Teĉjo. Mi ne atendis de vi alian decidon. – Poste li ĉiutagece aldiris: – Ni iru en la helikopteron. Kiam ili leviĝis, Teodoro, kunpreminte la dentojn kaj penante kaŝi la malĝojon, rigardis sian domon. – Mi promesas al vi, Niko, ke ni revenos ĉi tien post tri tagoj. Mi havas ĉi tie vaporbanejon. Ni prenos banon, trinkos po glaseton da brando kaj manĝos ĝissate fruktojn. Li ŝerce frapis la ŝultron de Niko kaj ekridis. Homo kiu mortigis Originala novelo de Miĥail Korotkov Oficisto de DED Koldo estis revenanta malfrue vespere el la urbeto Forge-Porto. Pro laciĝo lia humoro estis aĉa, tial li serĉis en la trajno liberan kupeon por dumvoje dormi kelkajn horojn. Li ne trovis vakan kupeon kaj estis devigita kontentiĝi per tiu, kiu troviĝis. En la kupeo, kie Koldo establis sin, sidis viro. Kvankam la viro estis per io ekscitita kaj de lia flanko venis odoro de malkara vino, li kondutis sufiĉe pace, kio allogis Koldon. Sed apenaŭ la trajno ekveturis de la stacio de l’ urbeto Forge-Porto, la nekonato, kiu ĝis nun ne diris eĉ unu vorton, fikse rigardis Koldon kaj pardonpete ekparolis: – Al vi, verŝajne, ne plaĉas, ke mi hodiaŭ drinkis. Kaj ne malmulte, estas eble diri. – Iom silentinte li aldonis: – Juĝante laŭ via aspekto, vi, verŝajne, ne permesas al vi tion – drinki en trajno. Ankaŭ mi, cetere, malofte drinkas. Sed hodiaŭ… – Li turnis la kapon kvazaŭ pro denta doloro, starigis la kubutojn sur tableton kaj peze mallevis la frunton sur la polmojn. Tiel li sidis sufiĉe longe, de tempo al tempo profunde ekspirante, poste fikse rigardis Koldon kaj diris: – Pardonu min. Mi opinias, ke en tia embarasaĉo iu ajn mialoke ne abstinus, drinkegus. Koldo, kiu komence decidis ne atenti tiun drinkulon, nun ne povis subpremi la profesian scivolemon. Oni povas akiri necesan informon tie, kie ĝi estas neniel atendata. – Ĉu vi perdis proksimulon? – li demandis plej kompateme. La ebria kunvojaĝanto malgaje balancis la kapon. – Ne, tion mi pli facile travivus, – faltinte la frunton li profundiĝis en longan pensadon, poste malrapide eldiris, – mi estas murdisto. Koldo interne tute streĉiĝis: vidu, homoj, la ĉasaĵo mem kuras al la ĉasisto. Necesas nur ne fortimigi la ĉasaĵon, kaj li ŝerce alparolis: – Strangaj estas viaj ŝercoj. Nu, kiom da ili vi murdis? – Da kiuj – da ili? – Mi ne scias, – intence simplanime eldiris Koldo. – Ĝuste jene, ne scias, – la kunvojaĝanto diris neatendite sobre. – Ĝis hodiaŭ ankaŭ mi ne sciis. Kasparo diris, ke ili estas la elito de l’ nacio. Aĉ-ĉ! Li kunprenis la dentojn kaj ektamburis per la pugno je la benko. – Diablo prenu vin, ĉiujn respektindulojn! Ĉu vi komprenas: la elito de l’ nacio! Tiel diris Kasparo… Sed tiujn ili per io ĝenis. Jen tiujn!.. Li minacis al iu per la pugno. – Kiujn? – jam sincere ekinteresiĝis Koldo. – Estas tia aĉa bando. Nomiĝas DED. Koldo atente kaj samtempe nerimarkeble rigardis la parolanton. – DED? – plej naive li redemandis. – Tio estas io koncerna la enlandan defendon, ĉu? Ho, pri tiuj sekretaj servoj, kiom mi scias, oni rakontas amason da ĉiaj kuriozaĵoj. Vi nur diris “DED”, kaj en mia animo tuj ĉio, komprenu, ekludis. Nun, mi pensas, mi aŭdos ankoraŭ unu interesan historieton. – Hm. La historieto estas tia, ke vi ne ĝojos. – Li denove kunpremis la dentojn kaj malamike ekrigardis Koldon. – Mi ne scias, ne scias, – diris Koldo en la antaŭa tono, – ĉu mi ĝojos, ĉu ne, sed bonvolu kontentigi mian scivolemon. Sed la nekonato ne hastis rakonti. – DED, DED, – li malŝate diris tra la dentoj. – Departemento pri Enlanda Defendo. – Kaj subite li ekparolis sufiĉe kohere: – Interalie, ĉu vi pripensis iam: kiun ĝi defendas? Kaj de kiuj malamikoj? Mi antaŭe tiel opiniis: nia nacio, nia ŝtato havas enlande malamikojn, de kiuj oni devas defendi la nacion. Hm! Ankoraŭ hieraŭ mi tiel pensis… – Sed kio okazis hodiaŭ? – Koldo ne provis kaŝi sian scivolemon, male, li eĉ emfazis ĝin. – Se mi rakontus al vi, kio okazis hodiaŭ, vi nenion komprenus. Absolute! – Li konfirmis siajn vortojn per ebria gesto. – Eĉ se rakonti, tiam mi devus komenci per antaŭduonjaraj eventoj. Estas sufiĉe longa historio, ĉu vi ne kontraŭas? – Ne, ne, mi estas plena je atento. La nekonato longe kolektis la pensojn. – Vi verŝajne ne havas firman opinion pri tio, kio mi estas, – li komencis iom neatendite. Koldo levis la ŝultrojn. – Jes, vi estas prava, – konsentis la nekonato. – Niatempe estas malfacile juĝi pri homo laŭ la eksteraĵo. Kaj senlaborulo povas esti en freŝkudrita kompleto, kaj riĉulo povas esti en disŝirita ĝinzo. Sed jen vi, ekzemple, mi diros precize: vi estas ŝtata oficisto. Neniam mi dubas. Mi dum multjara vagado tra laborkontoroj okupis min nur pri tio, ke fiksrigardis homojn: kion povas kaŝi tiu aŭ alia eksteraĵo? Nu, vi komprenas, ke mi estas, kiel oni diras, homo provizore ne laboranta. Tiel nin nomas la statistiko, – li malgaje ridis. – Libera entreprenisto! Nu, mi rakontas tion ne simple por konatiĝo, sed tial, ke plej bone estas komenci de tio, de la laborkontoro. Nu, vi scias, kio ĝi estas. Homoj sidas tie kaj atendas. Dum semajnoj, monatoj, jaroj. Estas negaja okupo, mi diras al vi, kaj kvankam mi estas homo flegma kaj pacienca, mi foje ne eltenis. Al mia amiko oni faris tie porkaĵon. Nu, mi komencis brui: maljusteco – mi diras – kaj simile. Mi ne povas toleri, kiam estas maljuste. Kaj mi ne povis ĉesi, volis pruvi, ke ni ja loĝas en libera kaj civilizita lando. Kaj tiel mi bruis, ke oni prenis min en la policon. Kaj de la polico ĝis DED la vojo estas rekta, ĉu ne? Kompare kun la polico la traktado en DED estas, mi devas diri, vere galanta. Neniu nomas vin pederasto aŭ fetora kapro, ĉiuj estas ĝentilaj: Sinjoro, sinjoro. Oni alkondukis min al terure afabla homo, kiu nomiĝis Voglo. “Simple – Voglo. Ni ne ŝatas reklami nin kaj nian laboron. Sed al vi mi povas diri, ke ni defendas la liberon de nia nacio kaj la demokration en nia ŝtato”. Li parolis belege, diablo. Bonega oratoro. Estas malfacile priskribi la farton de Koldo. Lia laco malaperis senpostsigne. Ja temis pri lia ĉefo, kvankam lia aŭtenta nomo estis ne Voglo. La ĉefo ĉiam subtaksis Koldon. Sed nun li ekscios detalojn, per kiuj li okaze povos tiel atuti, ke la makzelo de Voglo malsupreniĝos. – Li pentris al mi ĉion pri la libero kaj demokratio, tiu ĉi Voglo, kaj poste diris: Mi adresas al vi, kiel al honesta civitano, helpu nin en nia laboro. Nu, kompreneble, mi pro tiu deklaro ekjubilis, kion ankoraŭ diri, mi ne nur konsentis, sed konsideris tion esti granda honoro. Sed li donis al mi bagatelan laboron. Montris foton de viro, detale priskribis liajn signojn. Voglo, li ja estas ĝentila senlime. “Al mi estas, – li diris, – tre malagrable priskribi tiujn tre hidajn bildojn, sed la dokumentoj diras pri jeno”. Kaj li tralegis al mi diversajn naŭzajn dokumentojn. Nu, nun mi scias, ke ĉio ĉi estis falsa, sed tiam mi plenplene kredis je ĝi. Kie tiu fiulo prenis imagkapablon por tiuj abomenaĵoj? Nu, ekzemple, tiu homo (li ankoraŭfoje montris la foton) estas kompleta recidivulo, li malsanktigas tombojn, rabas kaj perfortas malriĉajn oldulinojn, voras homan viandon. Kaj li ne simple tralegis, sed konfirmis ĉion per fotoj. Finfine mi saltleviĝis kaj kriis: “Montru al mi la kanajlon, mi strangolos lin per la nudaj manoj!” Kaj Voglo respondas al mi kun suspiro: “Sed antaŭ tio lin necesas trovi”. Nu, mi sendube deklaris, ke mi akiros lin el sub la tero. Voglo estas kontenta, li nomis al mi la lokojn, kie mi povos plej facile renkonti la krimulon, kaj tiel interalie, donas al mi unu milon por ĉiaj neantaŭvideblaj elspezoj. “Se vi bezonos ankoraŭ monon, venu – li diris, – la pagon vi ricevos, kiam vi trovos lin. (Li denove ŝovis al mi sub la nazon la foton.) Mi donas al vi tri semajnojn”. Pasis tri semajnoj, mi venas al Voglo kun nenio. Sed li ne tre ĉagreniĝas. “Tiun ĉi, – li diras, – ni ordigis. Sed ni havas sub la celilo ankoraŭ tiun civitanon”. Kaj denove estas fotoj, naŭze abomenaj dokumentoj, kie mi serĉu lin kaj cetere. Mi pro tia laboro, kompreneble, rekuraĝiĝis, tio ja ne estas vagado tra laborkontoroj. Mi defendas la liberon kaj demokration! Mi ne scias, kiom tio povus daŭri, sed dum nia vica renkonto… Ho, tio okazis nur hieraŭ. Hm… Do jene, hieraŭ Voglo montris al mi la foton… Kiel vi opinias, de kiu? De mia infanaĝa amiko. Kaj denove li komencis la saman fabeleton pri tomboj kaj oldulinoj. Tiam mi, kompreneble, ekdubis. Mian amikon Kasparon mi antaŭe konis kiel min mem. Li estis bonega homo… Voglo kiel ĉiam donis al mi instrukciojn kie serĉi. La plej perfekta deliraĵo. Kvazaŭ mi ne scius, kie Kasparo loĝas. Ĝuste hieraŭ mi veturis al li. Li, memkompreneble, estis la sama, kiel antaŭ multaj jaroj, kvankam dum longa tempo, kiam mi ne vidis lin, li iĝis jam rekonita verkisto. Sed pri tio mi eksciis, kiam venis al li… Nu, mi rakontis kun kio mi venis. Komence li aŭskultis trankvile, sed poste mi vidis: li enŝovis la fingrojn en la hararon, komencis iradi tra la ĉambro, io ekfuriozis en li. “Do, estas vi! – li diras. – Mi sciis, certe, ke tia sorto estas preparata por mi. Sed mi neniel supozis, ke tio estas ligita kun vi”. “Ne nervumu tiel, Kasparo, – mi diras. – Estas evidenta eraro. Mi scias, ke vi ne povis…” Kasparo nervoze kaj eĉ moke ekridis: “Eraro? Ne, kara Arviko, eraro ĉi tie ĝuste ne estas”. Li fosis en siaj librobretoj kaj prenis dikan kartonan tekon. “Tiuj homoj, – li diras, – pereis en la lasta jarduono ĉe diversaj stultaj cirkonstancoj. Ĉu vi, hazarde, konas ilin?” Li malfermas la tekon, estas ĵurnalaj eltondaĵoj, ĉefe nekrologoj kaj portretoj en funebraj kadroj. Diable! Miaj okuloj iĝis kvadrataj. Ĉiuj miaj recidivuloj! Mi sentis, ke laŭ la frunto gutoj de ŝvito kuras, tiklas. Kaj Kasparo malgaje balancas la kapon kaj rakontas: “Jen filmreĝisoro. Li estis mortige vundita en sursceneja eksplodo. Pentristo, li mortis pro mordo de infektita kato. Kantisto kaj komponisto. Sur lian domon kraŝis milita aviadilo. Ankoraŭ unu pentristo. Estante ebria, li falis sub trajnon, kvankam neniam oni vidis lin ebria…” – “Sed, Kasparo, ili estas ja la samaj homoj, pri kiuj mi rakontis al vi. Mi komprenas nenion…” – “Jes, ne estas facile kompreni tion, mi mem ankoraŭ ne estas certa, ke ĉio estas tia, kia ŝajnas al mi” – “Ke tiuj estas honestaj civitanoj?” Kasparo malgaje ekridis. “Ne, mi bone konis ilin dumvive. Sed ne tio estas grava, se eĉ mi ne konus… – Li enpensiĝis. – Vi, Arviko, penu rememori jenon. Ĉu vi memoras iajn enigmajn eventojn? Nu, ekzemple, vi estas kolera je iu homo, aŭ entute ekmalamis tiun, kaj post ioma tempo la homo mortas?” Mi fiksis la okulojn je Kasparo, kvazaŭ li estus profeto aŭ Jesuo Kristo mem. Kian menson la homo havas, – mi pensas. – Dum tiom da jaroj ni ne renkontiĝis, kaj li senpene divenis, kio min dum ĉiuj ĉi jaroj turmentis. “Estis ĝuste tiel, – mi diras. – Nur mi ekmalamas iun pro ties maljusteco, tuj okazas iu stulta evento. Ekzemple, tute sana homo mortas pro infarkto, alia pereas en strata akcidento, la trian, mi memoras, formanĝis leono, forkurinta el zoo”. Kasparo aŭskultas kaj kapjesas. “Kaj plu, – li diras, – ĉu vi rimarkis ion ĉe vi, nu, por tiel diri, neordinaran?” – “Ŝajne, nenion, – mi diras, – jen eble nur…” – “Nu, ek!” – “Ne opiniu, ke tio estas fanfaronado. Ofte mi estis rande de morto, kaj, kiel vi vidas, ĝis nun mi estas viva kaj sana”. – “Bone, bone, rakontu almenaŭ pri du aŭ tri okazoj”. “Nu, unufoje en uzino okazis eksplodo. Ni staris triope. Tiuj du, malfeliĉaj… Sur ili tute ne restis nedifektita loko, sed mi eĉ gratvundon ne havis. Post tio min diversaj inspektoroj longe enketis, sed nenion klarigis. Alifoje nokte ebria fiulo atakis min per pistolo. Li min tuŝpafis. Mi bone memoras, kiel kuglo traboris la bruston, sed kiam mi alkuris hejmen, neniun vundon mi trovis…” “Do-o-o, do, – Kasparo diras. – Mi pensis, ke mi kolektas materialon por sciencfikcia novelo, sed la realo estas pli frua. Jen, aŭskultu, kion mi volis verki. En nia Galaksio ekzistas fortega civilizacio. Ĝi malkovris nian homaron kaj vidas, ke ĉi tie tute ne ĉio estas en ordo. Kaj ili decidis laŭ siaj certaj konsideroj doni al la plej eminentaj reprezentantoj de nia civilizacio kapablon plibonigi la mondon. Kaj certe faris ilin nevundeblaj”. Tiam mi ne eltenis kaj ekridegis. “Tre neversimila estas via novelo, Kasparo. Ĉu mi, viaopinie, estas eminenta reprezentanto? Nu, vi, ekzemple, estas fama verkisto. Estas ankaŭ ministroj, sciencistoj”. – “Generaloj, admiraloj, – ekridis Kasparo. – Ĉu vi pensas, ke ili neniam malsinceras aŭ venas al kompromisoj kun la konscienco? Metodojn de akirado de altaj postenoj oni ellaboris dum jarcentoj. Vi scias pri ili nenion. Vi estas honesta kaj simplanima. Se vi scius, kiel oni fariĝas ministro, vi premus la kapon per la manoj kaj krius tra la tuta mondo: “Maljuste!” – Kasparo ridis. – Eble por ili ĝuste tio estas la plej ĉefa homa eco. Mallonge dirante, ili tamen donis al vi tiun dian talenton, kaj DED tion elflaris…” – “Ba, denove en via novelo estas malkonkordaĵo. Kiel DED povis elflari, se eĉ mi mem ne konjektis?” – “Kia naivulo vi estas, Arviko, – Kasparo respondas al mi. – Vi verŝajne legas nur la oficialan gazetaron?” Mi kun honto konfesis, ke mi entute ne legas gazetaron, nur anoncojn pri laboro. “Kaj vi ankoraŭ miras, ke oni elektis vin! Kiun do ili povis elekti, se ne tiajn beatulojn? Se vi legus progresemajn ĵurnalistojn. Jen, almenaŭ Antonon Bardi. – Li malfermis sian kartonan tekon, por unu momento enpensiĝis kaj denove fermis ĝin. – Jes… Antono neniam plu verkos. Aĥ, Arviko, vi estas naiva homo, – li iom silentis. – Jen, tiu ĵurnalisto, Antono Bardi, por ne uzi nur onidiron, mem iris labori en DED kaj poste verkis libron pri ili. – Kasparo peze suspiris. – DED estas vera ŝtato. Ili havas siajn proprajn sciencon, teknikon, institutojn. Ĉu vi aŭdis pri GEC? Tiel nomata Granda elektrona cerbo. Tie estas kolektita ĉiu informo pri vi kaj pri mi. Certe, ili scias pri vi pli multe ol vi mem”. – Stultaj elpensaĵoj! – elbalbutis Koldo. – Tie estas nenio simila. – Ĉu vi ne kredas? He-e, pardonu min, ankaŭ vi vivas kiel beatulo. Kasparo pri mi korekte diris: nin interesas nenio, kio kuŝas ne antaŭ nia nazo. Ni vivas kiel bovidoj; se oni volas – pelas nin al paŝtejo, se volas – al buĉejo. Por ni estas malfacile kredi tion, sed Kasparo ja speciale pri tio sciiĝis. Ĝi ekzistas, tiu cerbo. Komence ili konstruis ĝin, ke ĝi helpu en ilia abomena laboro, kaj nun ĝi jam mem diktas al ili, kion kaj kiel fari. Tie, en aparta anguleto de la cerbo, konserviĝis informoj pri la homoj… Kiel Kasparo tion nomis? Ha, jen: la homoj, kiuj… ha… povas esti danĝeraj… en eksterordinaraj cirkonstancoj. Tiel ili en DED estas notataj… Apenaŭ homo famiĝas, en lia slipo aperas truo; se DED ekscias ke li ne konsentas kun la registaro – nova truo. Tie oni ne pririgardas la personecon, ĉion decidas nuda matematiko kaj elektroniko. Kiam kolektiĝas certa nombro da truoj, GEC donas la komandon: forigi. Sed forigi ne estas tre simple. Juĝi la homon estas klopodplena afero, tre ofte senrezulta. Se li simple malaperus, tio estus tro suspektinda. Plej bone estus, se li malaperus laŭ plej natura maniero. Do, ili uzas nin. La elektitojn, kiel diris Kasparo. Mi ne komprenas, kiel sciencistoj povis atingi tiajn fiaĵojn. Li kunpremis la pugnojn kaj iom silentis, poste kolere daŭrigis: – Jes, se Kasparo pravas, se tio estis vere aliplanedanoj, ili ne eraris. Kvankam antaŭe mi estis stultulo. Aj, kia mi estis stultulo! Pli granda kaj pli bona parto de la vivo jam estas malantaŭe… Sed estas bone, ke almenaŭ nun, havante kvardek jarojn, mi komprenis: jes, ili ne eraris. Nun mi scias, kiun oni devas ami kaj kiun malami. Ili estas bravuloj, ili sciis, al kiu enmanigi la dian talenton. Li prenis el la poŝo cigaredojn, volis ekfumi, sed alidecidis kaj remetis ilin. Ne rimarkante, ke Koldo similas dormanton kaj mallaŭte ronketas, li demandis: – Vi eble pensas, ke mi hodiaŭ drinkis je la mono de Voglo? Nenial. Mi pruntis ĉe Kasparo. Kaj la monon de Voglo mi morgaŭ ĵetos en lian muzelon. – Li ekridis. – Kiel vi opinias, kion li faros al mi pro tio? Ha-ha! Nenion. Unue, li timos, kaj due, kiel diris Kasparo, mi estas nevundebla. Kial li timos? Estos sufiĉe, ke mi tiun Voglon malamu, kaj nenio savos lin. Aŭ el zoo leono forkuros, aŭ ĉe iu aŭtisto bremso misfunkcios, multaj absurdaĵoj povas okazi… Voglo certe estas kanajlo, sed li ne estas stultulo, ne… Koldo respondis per laŭta ronko, kaj la nekonato baldaŭ eksilentis. Koldo pripensis, kiel li devas agi. Plej bone, tiu babilulo estu arestita kaj kondukita en la departementon. Kvankam li estas el la plej malsuperaj tavoloj de la socio kaj apenaŭ povas esti danĝera, sed li scias ion pri la laboro de DED. Finfine Koldo decidis ne malbonigi al si la reston de la nokto. La homo ja matene venos al Voglo, kaj se eĉ ne venos, Voglo scias, kie lin serĉi… * * * Matene Koldo multfoje telefonis al Voglo, sed tiu ne estis en sia loko. La foresto de Voglo maltrankviligis neniun krom Koldon. La laboro de la departemento estas tia, ke homo povas dum semajnoj foresti, kaj ĉia scivolemo pri tio ne estas aprobata. Nur ĉirkaŭ la tagmezo ĉiuj sciiĝis pri la tragedio. Kiam matene Voglo pretiĝis por iri al la laboro, al li subite ĵetis sin lia amata dogo kaj dismordis lian gorĝon. Kiam la polico finfine povis penetri en la loĝejon kaj mortpafi la hundon, la mastron oni povis helpi per nenio. Post la polico venis ankaŭ kuracisto. Sed tiu nur kompetente konstatis tion, pri kio la ĉeestintoj konjektis jam sen li: la hundo havis rabion. Io devas okazi Originala novelo de Miĥail Korotkov Gastante en la urbeto de sia infanaĝo, Kedrin senzorge iradis de la patrina domo al la domoj de siaj frato, fratino, avino, ĝojis pro renkontiĝoj, agrablaj konversacioj, pro la vodkumado kaj bierumado kun la frato kaj malnovaj lernejaj amikoj. Kaj neatendite li eksentis ion konfuzan, antaŭe nekonatan. Li sentis, ke baldaŭ, eble hodiaŭ, eble morgaŭ okazos io neevitebla. Li ne povis antaŭvidi kio estos: malsano, malfeliĉo aŭ eĉ morto aŭ male: amoro, riĉeco, feliĉo. Pli verŝajne okazos io terura. Se tiel, la teruron devas ne vidi antaŭ ĉio la patrino kaj la gefratoj, kompreneble. Do, kvankam estis vespero, li devis urĝe forveturi. Li kunmetis sian sakon kaj longe ne povis decidi, kion li diru al la patrino. Nu, kion: devo, laboro, cirkonstancoj. Li finfine eliris el la patra ĉambro kie li gastante lokiĝis kaj, brakuminte la patrinon, diris al ŝi: – Mi devas forveturi, panjo. Oni vokas min al la laboro. – Ĉu? – panjo levis la okulvitrojn sur la frunton. – Kiel? Ĉu vi ricevis malbonan telegramon? – Ho, panjo, kia stranga vi estas. En nia tempo oni ne bezonas telegramojn. – Ha, oni telefonis do. Ĉu grandaj malagrablaĵoj? – Ne, ne maltrankviliĝu. Nenio serioza, sed mi devas esti tie. – Ho, kia do estas via laboro!.. Knabo mia… Vi devis pli frue diri. Mi kuirus ovojn… – Eh, panjo. Vi kuiris al mi ovojn kaj fritis kotletojn antaŭ kvardek jaroj… Bonega estis la tempo… Sed, panjo, nun homoj vivas alie. Vi vidas, kun kia sako mi vojaĝas: razilo kaj paro de tolaĵoj. Vojaĝanto nun bezonas nur monon, kaj li ĉion havos. Sed monon mi havas, vi ja scias, ke mi laboras kiel azeno. Kedrin volis senzorge ridegi, sed la rido estis negaja. – Ho, fileto… Nu, se oni atendas vin… Kion fari? Ni volis ankoraŭ aranĝi adiaŭan vesperon. – Panjo, mi tre volus tian vesperon, sed… Komprenu. – Nu, knabo mia, kion fari? Se vi tiel ŝatas vian laboron… Vi povus ja ĵeti la laboron kaj ripozi, vi estas jam sufiĉe aĝa. Valĉjo kaj Klanjo jam ne laboras, sed vi estas la plej aĝa… Nur al ni du Dio donis la sorton vivi longe kaj feliĉe. – Jes, panjo, feliĉe, ni vivos ekskluzive feliĉe. – Li ankoraŭfoje provis senzorge ekridi. – Pro tio bonvolu ne ĝeni vin… * * * Nun, paŝante laŭ nezorgata stepa vojo, li rememoris la vortojn de la patrino pri la feliĉa vivo. Pri tiu enigma fenomeno sciis ĉiuj parencoj, sed laŭtvoĉe paroli pri ĝi estis nekonvene. Tiu fenomeno koncernis nur lin, la patrinon kaj la avinon. Kedrin estis 65-jara, sed lia reala aĝo estis ĉirkaŭ tridek jaroj. Li ne nur aspektis 30-jara, tia li estis ankaŭ anime. La patrino estis 84-jara, sed ĉiuj gekonatoj taksis ŝian aĝon je 45–50 jaroj. Same ŝi ankaŭ sentis sin. La avino estis jam 106-jara, sed ankoraŭ plena je vivo, havis sufiĉe da fortoj mastrumi dometon, ĝardenon, kokidojn. Ŝi aspektis pli maljuna ol ŝia filino, sed ne tre. Tio estis agrabla donaco de la naturo: kiu ne volus esti eterne juna? Kiom da eminentaj pensuloj serĉis en la mezepoko la filozofan ŝtonon, kiom forbrulis sur ŝtiparoj de l’ inkvizicio aŭ mortis en mizero kaj maljuneco. Tiom da vivoj senrezulte pereis – sed la ŝtono malestas. Kedrin ricevis ĝin dum la naskiĝo senpage, uzis ĝin kaj silente ĝojis. Jes, silente. En la junaĝo li ne sciis pri tiu donaco, li rimarkis ke li heredas la avinon kaj la patrinon antaŭ eble dek kvin jaroj, kiam liaj gefratoj, amikoj kaj konatoj neatendite maljuniĝis. Ĉu povis Kedrin fanfaroni per sia juneco? Kompreneble, li povis ĝui ĝin nur silente. Kaj la ĝojo post jaroj fariĝis malgajo. Kedrin restis juna, energia, plena de planoj por futuro, revoj, ŝatis vinon kaj virinojn, sed ĉirkaŭantaj lin homoj maljuniĝis, fariĝis teduloj, enuigaj grumbluloj, ĉagreniĝis pro malbona sano, malgranda pensio, pro la nuntempa junularo, pro malestimaj gefiloj kaj genepoj. Interrilati kun ili estis ĉiam malpli interese; ili mire kaj malkomprene rigardis lin, kiam li komencis paroli pri foraj landoj kaj planedoj, realaj vojaĝoj aŭ fantastaj flugoj, pri novaj eltrovoj en la scienco, pri novaj libroj, prozistoj kaj poetoj. Iom post iom ĉiuj kunuloj restis en la pasinteco. Liaj pli junaj frato kaj fratino ŝajnis al li pli onklo kaj onklino. Iam li kun Valerio estis ardaj amantoj de la rusa vaporbanejo. Ĉi-somere en la banejo de Valerio eĉ betula bankvasto ne estis. “Eh, maljuneco, – plendis la frato, – betulo apud la banejo kreskas, sed mi ne havas fortojn leviĝi sur ĝin por pretigi bankvastojn. La dorso doloras, la gamboj doloras…” Kiam li maljuniĝis? Ŝajnas, antaŭnelonge ili duope vaporbanis sin laŭ ĉiuj reguloj: frapis unu la alian per bankvasto, poste kuŝis en neĝo, poste trinkis bieron… La kuzo Georgo iel nerimarkite malaperis. Ŝajnas, antaŭ kelkaj jaroj ili ankoraŭ kune bonege diboĉis, sed ĉi-jare la patrino diris pri Georgo: “Ho, li jam delonge mortis. Mi telegrafis al vi, sed vi tiam en eksterlando estis…” Li havis normalan familion: edzino, filo. Sed kiam ilia filo komencis aspekti kiel pli aĝa frato de la patro, kaj la edzino – kiel patrino de ambaŭ, la edzino ne eltenis mokajn ŝercojn de najbarinoj kaj foriris de Kedrin. Maljuniĝis ankaŭ la tuta mondo ĉirkaŭ li. Li preskaŭ ĉiujare venis dum forpermeso en sian urbeton Istoki, vagadis en ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, sed de jaro al jaro tio ĉi iĝis ĉiam pli malĝoja. Dum li restis juna, la ĉirkaŭa mondo maljuniĝis. En la iam verdaj arbaroj kaj sur freŝaj herbejoj li renkontis ĉiujare pli kaj pli multe da mortaj arboj, sekiĝintaj fontoj, senakviĝintaj riveretoj kaj lagetoj. En la malnova parko, kie li unuafoje kisis knabinon, plimulto de arboj sekiĝis, oni elhakis la tutan parkon kaj plantis novan. La nova estis sur la sama loko, sed ĝi estis nekonata, fremda parko. Apud Istoki estis lago, sur kies bordo li kun siaj nedisigeblaj amikoj Serĝo kaj Petro sidadis dum kvietaj lunhelaj vesperoj. Ili sidadis ĝis meznokto aŭ eĉ pli malfrue, parolis pri futuro, pri la senco de l’ vivo, kiel ili refaros ĉi mondon kiam iĝos plenaĝuloj. Nun la lago, iam grandega, malprofundiĝis, malpligrandiĝis preskaŭ duoble, ĝiaj bordoj kovriĝis per densejo de kano, la akvo verdiĝis. Serĝo estis talenta pentristo, partoprenis en multaj ekspozicioj de Japanio ĝis Usono. Sed lia pentrista kunularo vivis bohemie, senorde, ebrie, kaj Serĝo forpasis antaŭ dudek jaroj. Ĉiam ironiema Petro verŝajne ekde la infanaĝo estis poeto kaj parodiisto, li ĉiam ridigis ilian malgrandan kompanion. Sed Petro delonge forveturis eksterlanden, kaj tie liaj spuroj perdiĝis. La brilanta juna vivo de Kedrin fariĝis ĉiam pli kaj pli malplena. Iam li venis en la gepatran hejmon kaj povis pasigi la tutan forpermeson kun la patrino, gefratoj kaj lernejaj kunuloj, vagante en ĉirkaŭaĵoj de Istoki. Sed tiu ĉi mondo, amata en la infanaj kaj junaj jaroj, fojon post fojo ŝanĝiĝis, kaj ne al plibono, jaron post jaro ĝi fariĝis pli fremda. Li jam ne povis vivi en Istoki la tutan forpermesan monaton. Post unu semajno lia angoro pro la ŝanĝiĝanta, maljuniĝanta mondo iĝis neeltenebla, kaj li trovis kialon forveturi. Same ankaŭ hodiaŭ, nur ĉi-foje aldoniĝis antaŭsento de io eksterordinara. Li decidis forveturi tuj vespere, ne atendi morgaŭan matenan buson. Li iros piede ĝis la ĉefvojo, kaptos samvojan aŭton aŭ kamionon por atingi la fervojan stacion. En Istoki fervojo ne estis. Irante preter la iam amata lago, sur kies bordo kreskis nun la nova parko, li atentis malnovan ventmuelejon. Li aŭdis kelkfoje, ke iu entreprenema homo aĉetis tiun muelejon, paginte ĝin kiel hejtlignon. Onidire li aranĝis en la muelejo originalan rusan tavernon, kiu estas tre vizitata de la urbeta junularo. “Tie oni povas verŝajne drinketi kaj manĝi”, – pensis Kedrin kaj direktis sin al la taverno. Ĝia interno estis vere pli ol originala. Kelkaj lignaj tabloj estis nefarbitaj, sed sufiĉe puraj. Apud la tabloj staris kamparanaj ĉaroj plenaj de pajlo, pajlo kuŝis ankaŭ sur la planko. Sur du muroj pendis krudaj vilaĝaj gobelinoj. Sur la tabloj staris argilaj potoj kaj argilaj teleroj kun sekala pano. La aero odoris per kvaso, fungoj, fenkolo, ajlo kaj deko da aliaj aromoj agrablaj por la rusa flarsento. Apud unu tablo sidis sur ĉaroj tri junuloj, trinkis bieron kaj nelaŭte interparolis. Sed vere frapanta estis kelnerino. Kvankam ŝi estis en bunta rusa sarafano kaj blanka tuko, Kedrin tuj komprenis ke ŝi estas ne el ĉi tiu mondo. Kvazaŭ knabinon el bona inteligenta familio, kiu ŝatas la romanojn de Turgenev, la poemojn de Lermontov, la muzikon de Ĉajkovskij, oni enĵetis en vulgaran ebrian kompanion. – Bonan vesperon, – ŝi modeste ridetis al Kedrin. – Sidiĝu kie al vi plaĉas, ni ĝoje gastigos vin. Jen la menuo. – Ĉu oni ĉe vi sur ĉaroj sidas? – Kedrin ankaŭ ridetis al ŝi. – Se vi tre volos, vi rajtas eĉ kuŝi sur pajlo, ĉe ni estas permesate. Ŝi foriris kaj Kedrin kun intereso komencis legi la menuon. Ha, kelkaj specoj de vilaĝa vodko: kun aromoj de konjako, de rumo, de ĝino. Aha, oni scipovas ja. Indas ĉion gustumi. Plu. Ĉio pure rusa: peklitaj fungoj, peklitaj kukumoj, malvarma kvasa supo, Rostova fiŝsupo, pelmenoj, flanoj, kuko. Bonege. Kedrin decidis, ke li ne simple drinketos kaj manĝos, li restos ĉi tie pli longe. Ne pro vodko kaj la rusa kuirarto, sed pro la kelnerino. Kie ankoraŭ oni povas renkonti tian inspiritan vizaĝon? Neordinara junulino, paroli kun ŝi estos tre interese. La kelnerino venis por mendo. Kedrin mendis, ne gravas kiun vodkon, iujn manĝaĵojn. Dum ŝi forestis, Kedrin pripensis estontan konversacion. Do, nenian vulgarecon, banalecon, tiu junulino estas super tiu koto. – Kiel vi nomiĝas? – li demandis, kiam la kelnerino alportis pleton kun argilaj teleroj. – Aliona, – ŝi modeste mallevis la okulojn. – Ĉu? Kia rara kaj bela nomo. – Tion mia paĉjo elpensis. – Via patro estas poeto. – Ne, li estis pentristo. – Ĉu estis? – Jes, li forpasis. Tute neolda estis. – Sed kial li forpasis? – Pro troa amo al vodko, – suspiris ŝi. “Jes, mi ne eraris, – pensis Kedrin. – Simpla kaj pura junulino. Certe ŝi ne estas kutima kelnerino, kapabla flirti kun la unua veninta kliento, ridegi je liaj vulgaraj ŝercoj, elteni liajn voluptajn altrudojn. Ne, ŝi trovas sin ĉi tie okaze. Plej verŝajne cirkonstancoj, aŭ?..” – Aliona, ĉu vi ŝatas vian laboron? – Pro kiu ĝojo? – Ŝi malgaje ridetis. – Nu, ĉi tie estas tiel interese, rusa vilaĝa etoso. – Interesa estis nur la unua tago, eble ankoraŭ la dua. Kiel mi komprenas, vi estas urbano, sed ĉi tie oni devas simple, – ŝi denove ridetis, – resti viva. – Ah ha, vi ne revis do pri tiu ĉi laboro. Vi revis pri io alia, ĉu ne? – Certe pri alia. – Mi supozis tion. Aliona, mi vere estas el fora urbo, kaj al mi estas tre interese konversacii kun vi. Ŝajnas, vi estas rara junulino por Istoki. Eble vi estas nura tia en ĉi urbeto. – Ankaŭ vi ŝajnas interesa homo. Vi verŝajne estas vojaĝanto kaj povas multe rakonti, – ŝi ekridetis. – Tien ĉi venas ja simplaj homoj, nu, tro simplaj. Ili babiladas pri nenio. La plej bona konversacio kun ili estas silento. Kedrin estis frapita de la profundeco de tiu penso. “La plej bona konversacio kun ili estas silento”. Ŝajnas, proksimume tiel sonas unu el postulatoj de zen-budaismo. Sed de kie ŝi povas en tiu ursangulo koni ion pri zen-budaanoj? Kiom tiu knabino devis suferi pro aroganteco, malbona eduko de ŝia medio, ĝia idioteco, senkaŭza malico, pro vilaĝa senceremonieco, pro tiel nomata sankta simpleco, pro eterna malkompreno inter homoj pensantaj kaj stultuloj, ke ŝi memstare venis al la penso, al kiu budaanoj iris dum jarcentoj! Tiumomente de la flanko de tri junuloj trinkantaj bieron aŭdiĝis nekontentaj elkrioj. – He, Lenka! Muzikon! – kriis unu el junuloj. Aliona foriris ŝalti magnetofonon, eksonis iu senenhava moderna pop-kanzono. Ŝi revenis kaj sidiĝis kontraŭ Kedrin. – Antaŭe ĉi tie sonis nur rusaj kantoj kaj romancoj, – ŝi sciigis. – Ili plej harmonias kun la ĉirkaŭumo de la dek naŭa jarcento. Sed poste vizitantoj postulis tiun bagatelaĵon, – ŝi montris al la magnetofono kaj ridetis kvazaŭ pardonpete. – Do, Aliona, se via laboro ne urĝas vin, – Kedrin sidiĝis pli oportune sur la pajlo, – kaj se vi ne kontraŭas, ni parolu pri viaj iamaj revoj, nu, pri aliaj laboro kaj vivo, ne tiuj, – Kedrin ĉirkaŭmontris la ejon. – Kial do la revoj devas esti iamaj? Kia vi estas! Ili estas nunaj. Al Kedrin estis tre facile konversacii kun ŝi, kaj li sentis ke ankaŭ al ŝi tiu konversacio estas kiel ekspiro de freŝa aero. – Bone, nunaj, do nunaj, – li afable ridetis al ŝi. – Sed en la infanaĝo vi ankaŭ pri io revis. Pri kio: ĉu pri kino kaj teatro aŭ pri vojaĝoj kaj kosmodromoj? Ŝi ridetis: – Mi komprenas, ke vi ŝercas, sed mi revis pri ĉio ĉi kaj ankoraŭ pri multo. – Ho! – Kaj estas profesio kiu povas ĉion ĉi unuigi. – Ĉu verkisto? – Jes, preskaŭ. Mi volas iĝi ĵurnalistino, plej bone internacia. Ĉirkaŭvojaĝi Afrikon, Sudamerikon, Ĉinion, Hindion, ĉu vi imagas? – Kaj kio malhelpis? Ŝi sopirĝemis. – Se paĉjo estus viva, mi studus en universitato, sen mono studo estas ja neebla. Panjo perlaboras nemulte, kaj ankoraŭ pli juna fraĉjo… Sed mi nepre studos. Perlaboros monon ĉi tie kaj studos… Kedrin forgesis, ke la tempo pasas, kaj ke li volis eliri sur la ĉefvojon kaj veturi ĝis la stacio. Kiam li rememoris pri la fluanta tempo, estis jam post la noktomezo. Al tiu momento li multon eksciis pri Aliona. Ŝi ĉiam estis scivolema infano. “Ŝi ankaŭ nun, – kun rideto pensis Kedrin, – estas la sama scivolema infano”. El la konversacioj kun Aliona Kedrin eksciis, ke en diversaj tempoj ŝi lernis Esperanton kaj Slavonon, la antikvan rusan literaturon, la antikvan ĉinan poezion (en la Istokian bibliotekon mirakle trafis kvarvoluma almanako de ĉinaj poetoj), legis Volteron kaj Rousseau-on, ĉinajn kaj japanajn prozistojn kaj poetojn. Pri multaj libroj kaj aŭtoroj, kiujn Aliona menciis, Kedrin nur sciis ke ili ekzistas. Kun tia vasta sfero de interesoj oni povas esti nur ĵurnalisto. Ŝi (kia saĝa infano) komprenis tion delonge. Fininte la lernejon ŝi jam bone parolis angle kaj germane kaj havis egan deziron lerni aliajn lingvojn: kiel vojaĝi tra Ĉinio parolante nur angle kaj germane? Ŝi volis lerni la ĉinan, sed en la urbeta biblioteko ne estis lernolibro. Kedrin iom konfuziĝis: li post la universitato parolas nur rompitan anglan, germane scias du-tri vortojn. La taverno funkciis la tutan tagnokton. Kedrin komence miris: kiu venos meznokte al taverno en urbeta limkvartalo? Sed poste li konvinkiĝis, ke vizitantoj venas dum la tuta nokto. La ĉefvojo, kien Kedrin sin direktis, estis tute proksima, ofte ŝoforoj preterpase venis en la tavernon, parkis kamionojn apude kaj gaje pasigis tempon, iufoje ĝis mateno. La mastro de la taverno ne eraris, drinkejo sur tiu loko profitis verŝajne sufiĉe bone. Aliona laboris dek du horojn dum tago, la sekvantan diurnon dek du horojn dum nokto, poste havis du liberajn diurnojn. Sabatoj kaj dimanĉoj tie ne gravis. Hodiaŭ por Aliona estis labora nokto. Komencinte la laboron je la oka vespere ŝi laboros ĝis la oka matene. De tempo al tempo venis kelkaj ŝoforoj, drinkis, kriis kantojn, disverŝis bieron sur tablojn kaj finfine foriris dormi en siajn kamionojn. Venis alia grupeto. Tia estis la tuta nokto. Kedrin volis paroli, paroli, paroli kun Aliona, sed ŝi ofte foriris priservi vizitantojn. Dum ŝia foresto li gustumis ĉiujn specojn de vodko, trinkis multe, sed tute ne estis ebria. Li estis ekzaltita sen vodko. En lia malplena kaj sopira vivo aperis hela radieto – Aliona. Ne, – li pensis, – mi devas ne forlasi tiun junulinon ĉi tie. Ŝi edziniĝos al tia idioto kiu kriis “He, Lenka, muzikon!” kaj oni povas konsideri ke ŝi pereis por ĉiam. Kio estas lia sento al ŝi? Ĉu kutima amoro de viro al virino? Ho Dio, ŝi povus esti lia filino aŭ eĉ nepino. Kedrin negaje ridis. Aŭ amo de plenkreskulo al infano? Dio, ŝi ne estas lia filino, kia stultaĵo! Sed tamen sen ŝi la ĉirkaŭanta lin mondo estos pli kaj pli dezerta – mortantaj homoj, mortaj arboj, sekiĝintaj riveroj kaj lagoj. Nur ŝi en tiu maljuniĝanta mondo restos juna kaj bela. Preterirante lin, ŝi ĉiufoje ridetis, pro kio lia koro ĉiufoje degelis. “Kiel ŝi ridetas? – li meditis. – Ĉu bonkore aŭ bonanime aŭ kiel al malnova amiko aŭ ankoraŭ iel?” Subite lin trapikis la penso: “Kiel mi forgesis, ke hodiaŭ devas io okazi? Aha, ĝi jam okazis. La amoro! Nu certe, Aliona ridetas al mi kiel al malnova amiko. Ŝi estas neindiferenta al mi, alie por kio ŝi pasigus kun mi tiom da tempo? Jes, kio devis okazi, jam okazis. – Aliona, – li diris serioze, kiam ŝi iom liberiĝis kaj sidiĝis kontraŭ li. – Al mi plaĉas via plano iĝi internacia ĵurnalistino. Mi volas al vi ion proponi. Venu en mian urbon kaj eniru en mian universitaton. Mi tie finis la matematikan fakultaton, kaj vi finos la ĵurnalistan. Mi helpos en ĉio kio estos bezonata. Mi ankoraŭ ne renkontis tiajn saĝajn kaj interesajn junulinojn kiel vi. Aliona nenion respondis, nur ridetis, ŝajnas danke, kaj forkuris labori plu. Nu bone, pensis Kedrin, bone ke ŝi ne diris “ne” kaj ridetis danke. Pri detaloj ni parolu, kiam ŝi finos sian laboron. Neatendite sur Kedrin ŝarĝis sin la tuta laco de la pasinta sendorma nokto. La plej granda deziro estis fali sur la pajlon kaj droni en dormo. “Freŝa aero estas necesa, – pensis li, – ĉi tie la atmosfero estas saturita de vodko kaj biero, al diablo, eksteren, eksteren!” – Aliona, – li diris al la veninta junulino, – mi bezonas eliri, ial mi laciĝis. Jen la pago, sed mi ankoraŭ revenos. Mia sako kuŝu ĉi tie. Mi baldaŭ revenos… Aliona mire kaj eĉ time rigardis lin: – Kio okazis al vi? Vi estas tiel pala! – Nenio. Ne gravas. Mi iom spiros ekstere kaj revenos. Kaj trinkos ankoraŭ vian firmaan vodkon. Li iris al la lago. Nun ĝi malprofundiĝis kaj ĝis ĝia bordo estis ĉirkaŭ tricent metroj. Kedrin lace paŝis, kaj ĉiu sekvanta paŝo estis pli kaj pli malfacila. Kial la gamboj tiel doloras, estas tiel pezaj, kial la dorso kurbiĝas, kial en la oreloj io bruas, kion, diablo, ĉio ĉi signifas? Jen la lago, iam amata kaj nun delonge fremda kiel ĉio en Istoki kaj ĉirkaŭe. Ĉu vere sur ĉi tiu bordo li kun Serĝo kaj Petro planis futuron antaŭ… he-e… antaŭ kvardek kvin jaroj? Revis refari la mondon, fari ĝin bela kiel kanto kaj perfekta kiel la madonoj de Rafaelo. Knaboj, knaboj. Kedrin venis al la rando de la bordo, kliniĝis super la akvo kaj vidis – kion? Li fortiriĝis en plena teruro. Ĉu estas li? Li time rigardis ankoraŭ unufoje kaj sufokante teruron longe pririgardis la respeguliĝon. Kompreninte ĉion, li ĝemis, ĝemegis, eble lupe hurlis. El la spegulo de l’ akvo lin rigardis oldulo, proksimume 65–70-jara. Kedrin malfeliĉe pririgardis sian respeguliĝon, nefideme tuŝante la faltoplenan vizaĝon kaj grizan hararon. Ĉu vere? Ĉu povas tiel esti? Hieraŭ ĉio estis: juneco, sano, fortoj, allogo kaj enigmeco por junaj virinoj, kaj hodiaŭ – ĉio malestas. Konvinkiĝinte, ke ĉio estas ĝuste tiel, ke ne estas eraro, optikiluzio, miraĝo, li sidiĝis sur malnovan duone disbatitan boaton, kuŝantan renverse sur la bordo, kaj longe sidis senpense, ne sciante, pri kio pensi. La patrino diris ion pri longa kaj feliĉa vivo. Ve! La vivo restis nelonga kaj apenaŭ feliĉa. “Ne meditu, ne meditu pri tio, – li ordonis al si. – Pro tiuj pensoj oni povas freneziĝi”. Kiam la ruĝa suno leviĝis super la horizonto, li forlasis la lagon kaj direktis sin al la ĉefvojo, penante ne pensi pri la malnova muelejo, la taverno kaj pri la juna kelnerino… Iom da geheno Originala novelo de Miĥail Korotkov Ĉu vere niaj antaŭuloj, nu, eĉ miaj gepatroj, vivis nehaste kaj ritme? Homoj leviĝis, estis longa rozkolora mateno, poste longa tago, fine longa vespero kun bela aŭroro. Estis ankaŭ longegaj jaroj ekde unu printempo ĝis la alia. Nun ĉio traflugas nerimarkeble. Kelkaj saĝuloj asertas, ke tiam estis alia tempo. Ne alia epoko, sed la tempo je fizika, Ejnŝtejna senco. Tiam ĝi fluis pli lante. Kaj nun ĝi akceliĝis, kiel dum la rapida ŝakludo. Ne estas tempo por pripensi movojn, oni devas fari ilin. Ni vivas en ia akcelilo simila al sinkrofazotrono. Tiu akcelas korpusklojn, kaj ĉi tiu – la tempon. Mi estas certa, ke tiu problemo – kion faras tiu diabla tempo? – ekscitas sciencistojn kaj filozofojn. Kaj mi estas same certa, ke ili estas malproksimaj de solvo de tiu problemo, sed kiom malproksimaj – mi ne scias. La nuntempa homo havas du alternativojn: aŭ ekdrinki – kaj al vi ĉio estos indiferenta, aŭ vivi normale – kaj vi vivos konstante en tempaj problemoj. Jen nunmomente mi treege bezonas transiri straton, mi ne havas superfluan minuton por atendi. La transirejo estas malproksime, mi transkuru la straton ĉi tie. Antaŭen! Aĉ! Diablo ilin prenu, de kie aperis tiu aŭto? Mi ne sukcesas flankensalti, tranĉa jelpo de bremso, mi falas sur la kapoton, trapikanta dolorego – kaj tio estas la lasta sento, kiun mi memoras… * * * Mi rekonsciiĝis en tute nekonata loko eksterurbe, tion mi tuj komprenis. Ankoraŭ ne malferminte la okulojn, mi sentis, ke mi kuŝas sur rigida herbo, kaj la nazon frapas akra fetoro de fumo, de tiu fumo, kiam brulas papero, plastaj saketoj, plastaj boteloj kaj ceteraj forĵetaĵoj de la nuntempa homaro. Mi malfermis la okulojn, kaj la ĉirkaŭanta bildo ankaŭ ne ĝojigis min: fumantaj montoj de la jam nomita rubo sub la malalta nuboza ĉielo. Mi ekstaris. Kien mi iru por savi min el tiu fuma infero? Sed rubaj montoj fumis de ĉiuj flankoj, do, ĉiuj direktoj estis samegalaj. Mi iris iudirekten sufiĉe longe, ĝis kiam la fumo antaŭe komencis maldensiĝi. Mi venis al rivero kun malpurega bordo, la surfaco de la rivero estis kovrita de la sama rubo. Sur ŝtono ĉe la rivero dorse al mi sidis fiŝkaptisto. Li mem kaj lia fiŝhoko ne faris eĉ moveton. Lia flosileto kvazaŭmortis en eta spaco inter insuletoj de mucida rubo. La fiŝisto impresis malgaje: kota ĉapelo kun pendanta ĉirkaŭrando, tiel same malpura vesto. – Karulo, – mi vokis lin. – Ĉu vi diros al mi, kie mi troviĝas? Min batfaligis aŭto… Mi timas, ke mia kapo estas ne tute en ordo. La viro rigardis min transŝultre, kaj mi ŝtoniĝis. Estis kialo. Antaŭ mi sidis mia bona konato, preskaŭ amiko, Leo, kiu antaŭ kelkaj jaroj pereis senspure. – Ha, Johano, – li diris indiferente, kvazaŭ ni nur hieraŭ disiĝis. – Mi sciis, ke frue aŭ malfrue ni ĉi tie renkontiĝos… – Kion signifas – ĉi tie? – mi ne komprenis. – Kio estas ĉi tiu hontinda loko, kaj kial ni devis renkontiĝi en tiu ĉi abomenejo? – Via kapo vere estas ne tute en ordo. Do, vi ankoraŭ ne komprenis? Ĝi estas infero, amiko. Nu, alivorte – geheno. Ĉu konataj vortoj? – Ha, ĉu infero? – mi akceptis lian ŝercon. – Sed kie estas kaldronoj kun peĉo kaj la kornohava bando? Leo riproĉe grimacis. – Vi ĉi tie eĉ sen kaldronoj lupe hurlos, – diris li. – Elpensis oni idiotecajn kaldronojn… El ĉi tie neniu ja revenis surteren, tial oni fantazias ĉiajn fabelojn. Neniam estis ĉi tie kaldronoj. – Nu bone, – mi konsentis, daŭrigante la ludon, proponitan de li. – Sed kial mi trafis en la inferon? Ŝajnas, ke mi ne memoras iujn pekojn, ne perfidis mi la dekalogon. – Ĉu ne perfidis? Sed, ekzemple, la sepan ordonon? Mi nun ne hipokritos, ĉi tie ne estas senco. Do jene, se diri malkaŝe, via Alina estis, nu… ne sufiĉe belforma. Tial, ĉu vi ne rigardis admire virinojn kun pli rondaj pugoj? – Ahem… – Nu, vi komprenis. Kaj kio pri ĉiaj ceteraj malgrandaj pekoj? Do, en kian paradizon vi celis? – Bone, ni supozu, – mi diris. – Ni supozu, ke tio estas vere la geheno. Al mi ĉi tie ne plaĉis tuj dekomence, rubaj montoj, kiuj brulas kaj fiodoras. Kaj per kio ankoraŭ oni punas ĉi tie pekulojn? – Ho-o-o. Nun mi ĉion rakontos al vi. Ŝajnis, ke nun li devis, kiel ĉiam estis antaŭe, kontente kaj grimace rideti, eldirante al mi regulan porcion de siaj ekstremaj fantazioj. Sed ne, lia fizionomio restis same senkolora kiel antaŭe. Kaj li rigardis ekskluzive la teron. – Ĉi tie la tuta sistemo estas tiel pripensita, ke kaldronoj kun peĉo estas superfluaĵo. Jen mi komencos de la unua aĵo, kiun vi vidas. Jen mi kaptas fiŝojn kaj ĵetas ilin sur la bordon. Vi vidas, ke la tuta bordo estas kovrita de la fiŝoj, mi ne bezonas ilin, sed tutegale mi daŭrigas ilin kapti. Ĉio ĉi jam ne ŝajnis plena absurdo, ia senco en tio estas. – Sed por kio vi ilin kaptas? Kial elĵetas? – mi demandis, apenaŭ esperante ricevi komprenigan respondon. Leo ĉiam pensis logike. – Ĉar oni ne povas ilin manĝi, ili estas venenaj. – Kion signifas – venenaj? Ĉu oni povas sin veneni kaj morti? Ni ambaŭ sen tio estas mortaj. – Tiu lia ludo plu interesis min. – Jes, mortaj, – malĝoje konfirmis Leo. – Kien ni povas plu morti? Kaj tiun ĉi fiaĵon ni ne manĝas, por ne suferi pro la ventrodoloro. – Sed por kio do vi kaptas? – Mi rigardos vin, kiam vi vivos ĉi tie unu aŭ du jarojn. Nu, “vivos” – tion mi diras konvencie, tio ne estas vivo, ni estas jam mortaj. Ĉiu tie ĉi pro enuo ion por si elpensas. Jen mi kaptas fiŝojn. Aliaj diversajn konkursojn elpensas, ekzemple, kiu kraĉos plej malproksimen, kiu estas la plej pigra, kiu plej multe da falsbrando eltrinkos. La triaj batas la fizionomiojn unu al la alia, kaj simila sortimento. “Kaj simila sortimento”. Aha, normala esprimo de Leo. Tamen estas bone, ke antaŭ mi staras Leo, ne ia lia netaŭga sozio. Nu, Leo. Li ludu, li ĉiam ludis, tia estas lia hobio. Sed la tuta ĉirkaŭaĵo tre ege kategorie ne plaĉas al mi, ju plu des pli. – Nu, kompreneble, – mi diris, – do, enuego. Kaj la loko ĉi tie estas abomena. Vi tranombris al mi, kion oni ĉi tie faras pro enuo. Sed vivi en konstanta enuo aŭ male – tio dependas ja de la homo mem. Kelkaj, kiel vi kaj mi, legas saĝajn librojn, ĉiutage ili ricevas admirojn kaj eltrovojn, kaj de tago al tago ilia vivo estas pli interesa, por ili ĉiam mankas tempo, sed aliaj ne scias, kiel “mortigi” la liberan tempon. – Vi, Joĉjo, ĉiam ankoraŭ konsideras vin tera loĝanto. Memorfiksu por la komenco: ĉi tie forestas saĝaj libroj, kaj libroj entute. Kaj ĵurnaloj forestas, krom unu. Kaj eĉ tiun vi ne legos – tro naŭza ĝi estas. – Kiel vi vivas sen libroj? – Ho. Forgesu la vorton “vivi”, ni vivis tie, sed ĉi tie… – Kio estas ĉi tie? – Ĉi tie estas infero. Ĉu vi iam pensis, kial oni sendas kelkajn en la paradizon kaj aliajn en la inferon? Kial ĉio estas tiel establita? – Ahem… Ne, mi ne havis superfluan tempon. – Nu, do pensu ĉi tie. Ĉi tie vi havos pli ol sufiĉe da superflua tempo, ĝis la Lasta Juĝo. Kaj kiam ĝi estos – neniu scias. Eble – neniam. Jen sidu ĉi tie kaj pensu. Vi havas senfinon da tempo. – Leo, – mi diris kun ekspiro. – Vi ĉiam estis diableto. Vi ĉiam instruis min: kredu neniun, homoj pli alkutimiĝis vivi per mensogo, ol per vero. Vero estas ne interesa pro sia senartifikeco, sed mensogo estas multbranĉa kaj alloga. Vi edukis min: kredu neniun, ne kredu eĉ min, lernu mensogi, aliel vi pereos en ĉi mondo. Do jene, mi nun dubas: eble vi ĉion ĉi mensogas al mi. Kiel vi povas pruvi, ke tio ne estas viaj ĉiamaj mistifikoj? – Ha, por kiu diablo mi cerbumos pri iaj pruvoj? Neniel mi nun pruvos. Sed kiam vi iom da tempo ĉi tie “vivos” – vi mem konvinkiĝos. Jes, mi kiel ĉiam havas nenion por kontraŭstarigi al lia logiko. – Pasos iom da tempo, kaj vi konvinkiĝos, – daŭrigis Leo. – Sed por ke vi havu pli malmulte da seniluziiĝoj, mi al vi tuj diros, ke ĉi tie forestas ĉio kutima por ni. Ĉi tie forestas libroj, bibliotekoj, teatroj, bildgalerioj, ĉia muziko, krom ebriaj kantaĉoj; forestas bela naturo, belaj virinoj, bona vino… – Bona vino forestas. Ĉu estas do malbona? – interesiĝas mi kun rikano. – Ho, vi jam komencas kompreni. Fiaĉa vino, aĉa biero, falsbrando estas ĉi tie – superdrinku, banu vin en ili. Sed ni tion ne trinkas. Se vi trinkas vespere – poste vi dum semajno vomas, malbenas ĉion. Ŝtono sur mia animo iĝis pli kaj pli peza. Leo estas fantaziulo, sed tiel kohere elpensi improvize eĉ li apenaŭ povus. Krome, tiuj rubaj montoj, fetora rivero… Kaj Leo similas al viva kadavro, vestita per ĉifonoj. Ĉio tre memorigas la gehenon. Ŝajnas, ke Leo ne mensogas. Nu bone, kion li respondos al tio: – Kiel kompreni? – mi diris. – Vi kaj mi bezonas, certe, bibliotekojn, teatrojn, sen ili nia vivo estus infero. Sed kiu dum la tuta vivo trinkis ĉian aĉaĵon, kriaĉis ebriajn kantojn kaj batis fizionomiojn – por li kia infero estas ĉi tie? Por li tio estas paradizo. – Por tiuj ili preparis alian lokon. La infero havas diversajn rondojn. Estas infera rondo, en kiun tiuj diboĉuloj trafas. Ili tie falsbrandon ne vidas. Oni devigas ilin legi librojn. Kaj ne firomanojn, sed verkojn de Spinozo, Kantio, Hegelo. Vi kaj mi tion plezure legus, sed oni trudas al ni alion. Jen vi, mi opinias, en la surtera vivo ne spektis “dramseriojn”, ĉu? – Nature. – Sed tie ĉi vi spektos. – Pro kiu miskompreno? – Pro tiu, ke oni donos al vi telekeston, kaj en ĝi estos nur tiuj dramserioj. Kaj krome – ne-ni-o. Vespere sortimento de amuzoj estas neabunda. Aŭ kesto kun dramserio, aŭ naŭza falsbrando. Vi kion elektos? Oni povas ankoraŭ en ia pugnobatalo partopreni. Nu, ankoraŭ estas ludkartoj, domeno por oldaj kaproj. – Brr, – mi diris. – Jes, vole nevole oni gapos la keston. Estu eĉ dramserio. – Sed la plej koŝmara aĵo ĉi tie estas degeneruloj. – Ĉu tiuj, kiuj pro tia “vivo” tute freneziĝis? – Eble. Neniu scias, kio ili estas kaj de kie aperis. Eble, ili estas estintaj homoj, sed ili malmulte similas homojn. Ili estas proksimume viaj skorioj, nur la nomo estas alia. Ili ne povas, certe, mortigi iun, nin mortigi jam ne eblas. Sed bategi tiel, ke poste viaj ripoj dum monato kunkreskiĝos – tio estas ilia ĉefa amuzo. Nu, ili palpserĉos poŝojn, se oni havas ĵetonojn por falsbrando – ili la ĵetonojn forprenos. – Por kio? Vi diris ja ke post la falsbrando estas tre malfacile resaniĝi. – Sed ili estas degeneruloj. Je ili falsbrando influas alie. Por ni la falsbrando estas ja unu el punoj, sed ili mem estas puno. Normalaj loĝantoj laboras, ili pro tio ricevadas ĵetonojn. Por manĝaĵo, ĉifonoj kaj falsbrando. Sed degeneruloj ne laboras, per kio ili ekzistas, mi ne scias. Verŝajne jen el tiu rubo elfosas diversan aĉaĵon. – Ĉu estas ia savo de ili? – Strangulo vi estas. Kiu savos vin en la infero? Savu vin mem, nur se vi povos, kaj tiel, kiel vi povos. – Vi diris ion pri laboro. Ĉu oni ĉi tie laboras? – Nu… Tio havas alian sencon. Laboro kiel senco kaj enhavo de la vivo – ne. Laboro ĉi tie estas ankaŭ unu el punoj. Ekzemple, vi dum duontago rulas ŝtonon sur monton, kaj ĉe la supro la ŝtono ruliĝas malsupren. Aŭ antaŭtagmeze vi fosas kanaleton, kaj posttagmeze enfosas ĝin. Kaj ceteraj stultaĵoj. Mi komprenis finfine, kial Leo memorigas al mi vivan kadavron. Dum la tuta konversacio li eĉ unufoje ne ridetis, ne montris iajn sentojn, ne levis la okulojn de la tero. Estas nenia radio de espero por pli bona estonteco. Ĉu post kelkaj jaroj ĉiu perdas ĉion homan? En tiu tempo post rubaj montoj aŭdiĝis laŭtaj, plej verŝajne ebriaj voĉoj. Leo stariĝis de la ŝtono, sur kiu li sidis, kaj la fiŝhoko falis el liaj manoj. Lia vizaĝo blankiĝis kiel kreto, en la okuloj estis panika teruro – la unua emocio dum la tuta tempo. – Nun, Joĉjo, vi pasos, ni diru, batalan baptadon, – li diris, apenaŭ movante la lipojn. – Degeneruloj venas. Post unu monteto eliris kriplaj estaĵoj, memorigantaj homojn. Ili estis kvin aŭ ses. Purpur-bluaj muzeloj, vilaj haroj kaj barboj, malpuraj ĉifonoj. Ŝajnis, ke ili devus naŭze fetori, sed mi sentis nenion similan, verŝajne tial, ke stinko sen tio ĉion ĉirkaŭe superplenigis. La unua el la venintoj paŝis al mi, eligis ian grunton kaj kunforte elĵetis pugnon en mian nazradikon. Mi tuj senkonsciiĝis… … * * * Mi malfermis la okulojn kaj vidis, ke mi kuŝas sur lito en nekonata ĉambro. Dum mi penis kompreni, kion ĉio ĉi signifas, malfermiĝis la pordo kaj eniris junulino en blanka kitelo. Mi kuŝis kaj nekomprene palpebrumis. – Ho! – diris la junulino. – Finfine vi rekonsciiĝis! – Kie mi estas? – Kompreneble kie, en traŭma malsanulejo. – Ahem, ili ĉi tie ankoraŭ traŭman malsanulejon havas. – Kiuj – ili? – Nu, tiuj, la geheno. La junulino gaje ekridis. – Ĉu la geheno? – daŭrigis ŝi ridante. – Nu, tion ni ne permesos. Ha, ha, ni eĉ ne atendis, ke vi evidentiĝos tia ŝerculo. En mia kapo ekmovis sin malforta espero. Ĉu tio vere estis nur koŝmara sonĝo? Leo ja diris, ke tie forestas belaj virinoj, sed la flegistino plene tion dementas. – Kara nia malsanulo, – ŝi karese daŭrigis. – Por ni ne estas pli granda ĝojo ol tio, kiam la trafintaj al ni revenas el tiu via “geheno”. Ŝi kliniĝis super mi, por desinfekti vundon sur la frunto, kaj en la dekoltaĵo de ŝia kitelo mi vidis belajn junajn mamojn. Kaj mi komencas iom post iom malblindiĝi. Nu certe! En la geheno tia beleco ne povas ekzisti tutcerte. Sendube, mi estas en nia normala mondo! Mi volis eksalti kaj ĝoje ĉirkaŭpreni la karan flegistinon, sed nur ekĝemis pro doloro. Jes, tamen min batfaligis aŭto, kia tamen aĉa rampulo estas tiu ŝoforo. Sed kia bagatelo estas tiuj cirkonstancoj en komparo kun tio, ke mi estas finfine ĉi tie! Kaliko amara Originala novelo de Miĥail Korotkov Vivo de l’ homo, kaliko amara. Guo Moruo En tiu urbo neniam estis kontentigaj tavernoj. Tiel estis antaŭ dudek jaroj, tiel estas ankaŭ nun. Antaŭ dudek jaroj estis verŝajne eĉ pli bone. Kaj nuntempe aperis diversaj movadoj. Ni volas, ili diras, vidi nian socion sobra. Kaj ili tiel penis, ke ĉiujn bonajn vinejojn, kie mi dum la junaĝo anime ripozis, oni translokis en limkvartalojn. Do, jen rezervejo por vi, kiuj ne povis adaptiĝi al nia sobra vivo. Mi demetas la ĉapelon antaŭ vi, sinjoroj sobruloj, sed mi estas ĝuste el tiuj, kiuj ne povas adaptiĝi. Kaj ne adaptiĝos. Fi, kia diablaĵo aperas en la kapo. Nun tio jam tute ne gravas. Kiel mi antaŭe vivis, kiun estimis, kiun disdegnis, nemerite amis aŭ eble iun nemerite malamis. Ĉio estas vantaĵo de vantaĵoj kaj sopiro de l’ spirito. En tiu drinkejo oni ne permesas kunporti vinon, sed al mi hodiaŭ, mi opinias, ĉio estas permesita. Tial, kiam mi plenverŝas pokaleton, mi ne tre kaŝas min. Rigardu, la homo malkaŝe drinkas, lastfoje hodiaŭ je tio ankaŭ vi kulpas. Ne povas li plu resti kun vi, tiu homo. Jen vi, ekzemple, ĉu ne kulpas? Vi kulpas nur pro tio, ke havas tian memkontentan fizionomion, kiam homo apude estas devigita meti la lastan punkton. Mi timas certe tiun lastan punkton. Ŝajnas, kion povas timi homo, kiu decidis foriri? Sed… Mi dum la tuta vivo timis doloron. Kaj propran, kaj fremdan. Eble tio alkondukis min al la lasta limo. Estas ja homoj, kiuj kraĉas sur ĉion; ili iras tra la vivo piedpremante per siaj krudaj botoj same indiferente florojn, ostojn, kraniojn. Mi ne akceptas tiun mondon. Finite. Jen mi havas post la zono pistolon kun sola kartoĉo, nun mi devas drinkegi por ne plu senti ian doloron aŭ timon. Kio estos tie, mi ne scias, je ĉiuj ĉi kaldronoj kun peĉo mi ne kredas, kia infero povas esti pli terura ol tiu ĉi valo de larmoj. Kaj tamen tiuj servistoj de l’ ordo ne permesos al la homo lastfoje trankviligi la koron. Eĥ, homaĉoj, trompi vin estas facila afero. Tio estas farata elemente. Oni kaŝas pokaleton sub kovrilo de tablo, kaj neniu vidas, kiel oni enverŝas el la poŝo… – Pardonu, mi opinias, ke tiu loko estas libera? De kie diablo lin alportis? Jes, vere, en la drinkejo estas interpuŝiĝo, sed mi sidas ĉe la tablo sola. Ne povis mi diri, ke ĉi tie estas okupite, en mensogo mi neniam sukcesis. Bonvolu, mi diras, bonvolu. Diablo, kiu li estas? Mi povas veti je la kapo, ke mi neniam lin renkontis, sed la fizionomio estas ekstreme konata. Kaj en la mieno estas io tiel parenca, ke li tuj al mi ekplaĉis. – Aŭskultu, amiko, – li diras, – ne kaŝiĝu de mi. Se la sorto nin renkontigis… Eĥ!.. Ĉu vi ne rememoras, kie ni antaŭe renkontiĝis? – Verŝajne ĉi tie, – mi diras, – kvankam mi ne estas ĉiamulo ĉi-loke. – Nur ne ĉi tie, – li respondas. – Mi hodiaŭ estas en via urbo unuafoje. – Ah ha… – mi diras. – Jes. – (Malbenita ebrieco!) Nur nun mi rimarkis, ke li similas min kiel du gutoj da akvo. Kvazaŭ mi rigardus spegulon. Neniam mi tion renkontis, kial okazis renkonti ĝuste hodiaŭ? Ĉu antaŭsigno de la ĉielo aŭ de l’ infero? – Kompreneble, – mi diras. – Vi estas mia sozio, ĉu? Mi legis en libroj, ke tio eblas, sed jene en la vivo – unuafoje… – Ankaŭ mi unuafoje, ne ofte la sorto dorlotas min per tiaj eventoj. Jes… – li ridetis, kiel al mi ŝajnas, patrece. – Vi certe ne povis tion antaŭvidi, sed mi tion antaŭvidis… Laŭ liaj malseketaj okuloj mi komprenis, ke li jam ie drinkis antaŭ ol veni ĉi tien. – Ni scias pli multe ol vi, – li daŭrigis same patrece ridetante. – Ni scias, ke iufoje ni renkontiĝas kun vi. Sed tio okazas tiel malofte kaj kun tia diferenco de aĝoj, ke kutime oni tion ne rimarkas. Nek ni nek vi. – Ĉu vi ne povas eldiri pli kompreneble? – Ni renkontiĝas iufoje, mi diras. Sed neniu tion rimarkas. Foje oni renkontas sin en infanaĝo, foje dum maljunaĝo. Kaj oni preteriras. Sed tio ne decus… Ne sufiĉas en mi kompato, humaneco aŭ diablo-scias-kio… Sed mi kaj vi tamen renkontiĝis. La plej rara okazo. Kaj la aĝoj estas proksimume samaj, kaj la tago hodiaŭ estas tre neordinara. – Neordinara? Ankaŭ por vi, sinjoro? – Ne nomu min “sinjoro”. Ni estas ja pli ol fratoj. Ĉu vi nomas ankaŭ vin mem “sinjoro”? Mi prenis el paketo, kuŝanta antaŭ mi, unu cigaredon kaj rimarkis, ke li agis same. – Vi demandis: ankaŭ por vi? – li daŭrigis. – Mi komprenas, ke demandi en tiaj okazoj estas sentakteco, sed mi ne tute komprenis, kial “ankaŭ”. – La demando reale estas ekstreme sentakta, – mi diris. – Sed mi jam komprenis, ke vi estas anĝelo aŭ diablo, veninta por mia animo, tial vi rajtas demandi min pri ĉio. Li sidis iom, apoginte la frunton per la polmo. Finfine li diris: – Kaj mi, olda stultulo, opiniis, ke mi scias ĉion. Sed vi ĉi tie havas, kiel evidentiĝas, multegon da ĉio… – Olda? Sed mi ne dirus, ke vi estas pli maljuna ol mi. – Ne, junulo, vi eĉ ne povas imagi, kiel maljuna mi estas… Mi povas diri al vi por kio vi venis hodiaŭ ĉi tien. Por la samo, kiel mi. Por ĝui ĉion ĉi lastfoje kaj por ke ne estu doloro poste… – Aŭskultu! Tio ne estas via zorgo! – Jes, ne mia. Preskaŭ same kiel ĉiuj tie, – li montris per la polekso la halon post la dorso, – ne havas eĉ etan zorgon pri vi. Sed, – li paŭzis. – Ili ne havas, sed mi havas. – Diru, kion vi volas de mi, kaj ni adiaŭu pli rapide. – Ni ne devas hasti. Tia renkonto okazas eble unufoje dum mil jaroj. Kaj tio eble estas motivo por rekuraĝiĝi, kvankam vi kaj mi estas perditaj homoj. – Komprenu, kara sinjoro, al mi tedis via babilado, samkiel ĉio alia… – Ankaŭ al mi tedis… ĉio alia. – Li enpensiĝis, entiris la tabakfumon kaj lace elspiris fumstrion. – Sed eble ankoraŭ io restis en ni. Mi vivis… he… ne pli longe ol vi, sed pli mature, tiel mi diru… Aŭskultu! – Li kaptis mian brakon. – Ni povas ja multon rakonti unu al la alia! Vi, stultulo, nenion ja komprenas! Vi ne estis ankoraŭ en nia vivo. Li forlasis mian brakon kaj sopirĝemis, esprimante per sia aspekto senfinan malesperon. Poste li iom retrankviliĝis. – Malsaĝulo. Vi ankoraŭ multon ne komprenas. Kaj jam decidis… Hm! – Li iom silentis, poste lia vizaĝo subite eklumis per iama patreca kareso. – Mi ja ĉion pri vi scias. Malsaĝulo. Jen tie post la zono vi havas pistolon, kiu devas meti la lastan punkton. Tie en via estonteco vi jam nenion vidas. Tial – sola elembarasiĝo: paf-paf. Eĥ, stultulo. Se vi scius, ke nur tie komenciĝos vera vivo. Sed mi havas antaŭe planan negativecon. Kvankam… Vi mem komprenas, ke mi ankoraŭ ne estis en via situo, kaj povas nur konjekti… – Do, vi estas de tie, ĉu? – mi demandis, ne tute komprenante la sencon de mia demando. – Nature! Kion mi penas dum longa horo komprenigi al vi! Vi kaj mi estas sozioj, sed ni vivas en diversaj direktoj de l’ tempo. Via estonteco estas mia estinteco kaj male. – Ah ha… – mi diris, plene konsciante, kian stultan mienon mi nun havas. – Jene. Mi scias, ke vi venis same kiel mi ĝis la lasta limo. Kaj ni kvazaŭ ne havas ion por priparoli. Antaŭe estas malpleno… Li ĵetis la fingrojn en la hararon kaj kunpremis la dentojn. Lia vizaĝo esprimis absolutan abomenon al ĉio, kio estis, estas kaj estos. – Sed… – Li malfacile ridetis. – Vi komprenas; io tamen detenas min… De la lasta paŝo. Eble vi rakontos al mi, kio estas tie? – Jes, plene eblas. Mi ĉiam volis renkonti iun, al kiu mi povus ĉion rakonti. Mi ne renkontis en la vivo homon, al kiu mi povus rakonti ĉion. – Jen mi estas ĝuste tia. – Li iel supertere ridetis. – Vi komprenas, kiel malfacila tio estas, precipe apud tiu limo… – Al diablo ĉiujn ĉi limojn! Ni estas dume inter vivantoj. Ni trinku. – Jes, ni trinku, – mi diris. Li tuj iĝis por mi pli surtera. Nur kiam ni trinkis, mi komprenis, kion li volas. – Ne estas simple, – mi diras, – ĉion ĉi rakonti. Kaj ĉu mi estas rakontanto? Mi pli kutimiĝis labori per peniko, vi mem scias. Mi komprenis, ke vi ankoraŭ ne estis tie, kie mi estis. Kaj mi memoras ĉion ne tre klare. Al mi ĉio ĉi estas certe amata, sed kiel ĝi estos al vi? – Kio, kio estas amata al vi, rakontu! – Nu, mi memoras min mem, eble kvinjaran, tian lignan dometon, ĝi havis pordon el tavolligno. – Ĉu vere? Ligna dometo? Rakontu plu! – Jes. La pordo el tavolligno. Ne pro bona vivo, certe. Kaj ankoraŭ ion mi memoras. Ĉiutage al mia patro venis najbaroj. Por iom fumi kaj babili. Kaj dum feriaj kaj festaj tagoj ili trinkis rumon kaj… – Dancis?! Ĉio ĉi tie estis? – Estis, estis, kaj ne nur tio. Tie estis multe da ĉia kretenismo. Ankaŭ dancis. Aŭ jen ankoraŭ: oni ebriigis du kokojn kaj kunbataligis ilin. Poste oni staris ronde kaj gapis, kiel flugis la plumaro. Kaj aliaj tiutempe ie en mallumaj anguloj brakumis fremdajn edzinojn. Kaj poste komencis unu al alia bati muzelojn. Tiutempe al mi ŝajnis, ke en tio estas ia profunda senco, nekomprenebla por la bubo. Sed nun mi vidas, ke en tio ne estis senco eĉ por unu kupra groŝo. Sopiron ili havis kaj ne sciis, kiel ĝin dispeli… Oh ho ho… Tiu sopiro estas verŝajne la ĉefa kaŭzo, kiu kondukis min ĉi tien. – Hm-m… – Li unuafoje ridetis, kiel al mi ŝajnis, vivoplene. – Jes, lumstrio… Tio estas lumstrio, junulo. Ne konsideru min tedulo, sed mi ripetas. Vi ankoraŭ ne estis tie, kie mi estis. Ni venas en la mondon instruitaj de sperto de ĉiuj niaj antaŭuloj. Aperinte, ni scias jam preskaŭ ĉion. Malfacilas eĉ diri, kion ni ne scias. Sed en tiu scio mankas plezuro, ni ne vidas en ĝi sencon, ĉu vi komprenas? Oni deziras ion tian, kio estas neatingebla por la scio, kio estas super aŭ preter la scio. Nu!.. – Li ellasis densan nubon da fumo kaj domaĝe grimacis. – Kiel vi diris, ni ne estas rakontantoj, por ni estas pli kutimaj tolo kaj farboj. – Jes, tolo kaj farboj. Sed mi komprenis vin. Ni, pentristoj, ne bezonas multajn vortojn. Vi mem memorigis ankoraŭ unu kaŭzon, pro kiu mi estas ĉi tie. Vi diras, ke viaj kunuloj tie scias preskaŭ ĉion, do respondu, ĉu mi estas rekonita tie? Mi en ĉi mondo estas pentristo, nenio kaj neniu pli. Sed ĉi mondo ne bezonas min kiel pentriston. – Kial vi tion konkludis? Ĉu pro tio, ke oni ne portas vin sur la brakoj? Viaj pentraĵoj estas ja disaĉetataj, nu tie, en la arta bazaro, ĉu ne? – Certe! Precipe eksterlandanoj kaptas. Nacia nuanco… – Ĉu ne sufiĉas? Dume vi ne estas moda, sed la modo estas kaprica. Kredu min, ke vi ankoraŭ estos moda, vi eĉ ne scios, kien fuĝi de tiu populareco. – Ĉu? Vi tion provis? – Jes, mi provis iutempe. Sed nun pasis la modo je miaj pentraĵoj, kaj ĉu vi scias? Ĉu denove senti propran sentaŭgecon? Por ne-ni-o… – Vidu!.. Ni venis al la samo. – Jes, vi kaptis min. Sed ne pensu, ke mi estis feliĉa kun la populareco. La modo vere estas kaprica aĵo. Ankaŭ rekono alportas sopiron, kvankam… Mi volis diri: de alia kvalito. Sed ne, la sopiro ĉiam estas sama – obskura kaj senespera… Mi certigas vin, ke tie vi deziros ne saĝecon, sed junan facilanimecon aŭ ion ankoraŭ. Sed, aŭskultu, al mi tio jam tedis. Ni ŝanĝu la temon. Ja pri virinoj ni ankoraŭ ne parolis. En la pasinteco mi ne opiniis ilin gravaj, sed antaŭ kelkaj jaroj mi hazarde renkontis Essi-n. Dume niaj rilatoj estas nesimplaj. Ŝajnas, ke ni ne bezonas daŭrigi ilin. Sed kiel vi tie kun ŝi rilatis? – Do, vi renkontis ŝin antaŭ kelkaj jaroj… Sekve, mi post kelkaj jaroj disiĝos de ŝi? Pli ĝuste: mi disiĝus, se mi daŭrigus. Kion mi diru? Nun mi havas kun ŝi senelirejon. Kaj tio estas, verŝajne, la tria kaŭzo, kial mi estas ĉi tie. – Mi eligis de post la zono la pistolon kaj kaŝe montris al li, – sed la senelirejo estas nun, kaj en estinto… Eĥ, se vi scius, kia virino ŝi estis! Nun ŝi estas alia, la tempo difektis ŝin, sed vi ja havas ĉion antaŭe! – Nu, mi nun certe ne povos tion kompreni. Kaj kiel estas ĉe vi… Verŝajne nemodesta demando… Ĉu Essi estis via sola?.. – Kial tio estas nemodesta? Mi kaj vi estas, verdire, la sama homo. Kun alia mi ne babilus pri tio, sed al vi mi diros. Estis aliaj virinoj. Kaj dum Essi, kaj antaŭ ŝi. Iujn mi amoris eĉ pli multe ol Essi-n. Antaŭ ŝi estis Kess. Ŝin mi amoris sen ia reciproko, sed ja mi estis vere la plej feliĉa homo en la mondo. – Hm! Mi ne komprenas tion. – Povas esti, amiko. Al vi tie, kun via saĝo, tio estas verŝajne neatingebla, sed ĉe ni, en mia pasinteco, eĉ pli mirindaj aĵoj okazas. – Ĉu rilate al virinoj? Mi antaŭsentas. Sed de jaro al jaro mi komprenas tiujn rilatojn ĉiam malpli bone. Kun la tuta saĝo kaj vivsperto, ha, ha… Kio estas por vi Laura? – Ha! Vi eĉ tion ne scias? Vi renkontis ankaŭ ŝin, verŝajne, hazarde kaj antaŭ nelonge. Sed ŝi trairis preskaŭ tutan mian vivon. Kaj ĝis nun ŝi estas kvazaŭ vundo en mia koro. Sed apenaŭ mi klarigos al vi pli saĝe, mi mem nenion komprenas. Mi amoris ŝin, sed niaj rilatoj tiel implikiĝis, ke… La elembarasiĝo estas sola. – Ha… Vi min intrigas. Mi dezirus tion elprovi. Rakontu ankoraŭ ion. Pri virinoj. – Rakonti… Eĥ, amiko! Necesas ĉion ĉi mem sperti. Virinoj estas, se vi scius! Mi jam diris al vi: la sopiro min konstante ronĝas, miaj pentristaj fiaskoj deprimas, sed se estas amata virino… Ŝi povas esti eĉ ne apude, ne gravas, oni povas ankoraŭ vivi. Sed nun mi ankaŭ ĉi tie havas senelirejon… Prefere vi rakontu, kiel estas tie. Kiuj ĉion scias, tuta abismo da pasioj estas malantaŭe, kaj restis nur spirita sagaco. Mi ne memoras kies vortojn mi diras. – Mi povus rakonti, sed vi ankoraŭ ne venis al tio. Vi ne komprenos ĝisfunde. Same kiel vi nun ne komprenas, kia senco estas en tio, ke al via patro venis najbaroj por fumi, babili kaj dum festoj trinki vinon kaj danci. Al vi tio ŝajnas nun sensenca, sed vivu plu, kaj vi vidos tiun sencon… Prefere rakontu ion pri via infanaĝo. Mi ne vidis ĝin, ĉe ni, vi komprenas, ĉio estas mala. – Jes, la infanaĝo… La sola, kio min varmigas en la vivo. Varmigas… Nia vilaĝo, nia dometo ĉe ĝia limo, kampoj, arbar’. El la vivo ĉio ĉi jam foriris, kaj poiome foriras ankaŭ el la memoro. Kial mi iĝis pentristo? Ja por konservi la infanaĝon poreterne. Mi amas ĉion, kio ĉirkaŭis min en la infanaĝo. La arkitekturo de la vilaĝaj domoj, staloj, ĉaroj, kampaj kaj endomaj laboriloj, vestoj, argila vazaro, metalaĵoj… Ĉio ĉi sen mi malaperos. Kvazaŭ neniam ekzistus… Mi ne volas diri bombaste, vi mem estas pentristo kaj komprenas min. Por kio mi pentras? Vi ja scias, sed… Duona vivo jam forpasis, sed mi ankoraŭ ne rimarkis, ke la homoj bezonas ion similan. – En tio mi ne povas vin konsoli, eĉ se mi dezirus. Mi ne pensis, ke ni povas en io ege diferenci. Kvankam, alie ne povas esti. Vi estas el vilaĝo, el infanaĝo, kaj mi estas de tute mala flanko. Mia temo estas la urbo kun ĉiuj ties avantaĝoj kontraŭ kamparo kaj kun ĉiuj ĝiaj koŝmaroj. Verŝajne tio estas kongrua kun pensoj de urbanoj, kaj tial la publiko tiel altigis min. Tiam en la periodo de mia matureco. Nun tio jam preterpasas… Kaj subite en mia ebriiĝinta kapo kristaliĝis ideo. Ĉi homo, kiu li estas? Ĉu mia frato? Verŝajne eĉ pli ol frato. Li ankoraŭ nenion vidis el mia pasinteco. Kaj li ne vidos, se al li estos permesate realigi la intencon. Mi jam komprenis, ke ankaŭ li havas post la zono pistolon kun unu kartoĉo. Ke ankaŭ li venis al la lasta limo, ne sciante mian pasintecon kaj sian estontecon. Sed en mia pasinteco estis tiom da ĉio! Nu bone, fraĉjo, mi penos ke vi ĝin provu. Kaj vi ĝin provos, mi jam elpensis, kiel tion fari. – Aŭskultu, – mi diris, – frato. Ankaŭ vi verŝajne sentas, ke ni devas ankoraŭ trinki, sed nenion ni havas. De tiu aĉa vinĉerpisto, – mi kapoklinis al la bufedisto, – oni foriras kun nenio. Mi elkuros eksteren, eble mi aĉetos ĉe iu botelvendisto. Mi elkuris post angulon, prenis la pistolon, eligis el ĝi la solan kartoĉon kaj ĵetis tiun en mallumon. Tiel estos pli bone. Dum kelka tempo mi iradis tien kaj reen. La strato jam estis delonge dezerta. Kiam mi revenis en la halon, mia frato sidis, kiel oni devis atendi, en la pozo de l’ pensulo. En la drinkejo estis jam neniu. La bufedisto post la vendobreto ridante amuzis sin kun iu dika knabinaĉo, penante pinĉi ŝiajn plej konveksajn lokojn. La knabino efektis reziston, sed ne tre insiste. La bufedisto ion diris al ŝi, gestante niaflanken. – Hej, viraĉoj, – ŝi kriis al ni. – Bonaj uloj jam delonge foriris. Sed ili sidas. Nu, tiu ĉiesulino ekdeziris nin instrui. Sed en tiu fatala tago ni ne skandalos. Ŝi iru al diablo. Ni kontraŭvole trenis nin al la pordo. – Nu, ĉio finita, – mi diris surstrate. – Ni adiaŭu. Ni longe iris al tiu renkonto, sed ni venis. Laŭ diversaj vojoj, sed al la sama fino. Ne rememoru min malbone, ni ja estas vere pli ol fratoj. Mi scias, ke ankaŭ vi havas post la zono pistolon kun unu kartoĉo. Ankaŭ vi scias… Ni interŝanĝu tiujn malbenitajn umojn por bona adiaŭo. Kaj ĉiu iru siaflanken. Vi ne konas tiun urbon, sed por mi ĝi estas la urbo de mia junaĝo. – De via junaĝo? Kaj mi ĉiam miris, kiam io tiras min en ĉi urbon. Kie mi neniam estis… – Mia pasinteco, via estonteco… – Mi ne havas estontecon. – Kiu scias? Sed pardonu, ankoraŭ jeno. Mi ne scias, kial tio venis nun en la kapon. En la infanaĝo, kiam la patroj amuzis sin per vino kaj kokoj, ni havis proprajn ludojn. Kaj tie estis unu knabino, senmana. – Ĉu tute? – Ne, ŝi ne havis la dekstran manon. Denaske. Oni diris, ke ŝian patrinon la Dio punis pro pekoj. Ŝi multe malĉastis. Sed tiu knabino… – Ĉu ankaŭ ŝin vi amoris? – Ne. Apenaŭ ni povus tion, la dekjaruloj. Kurtadire, vi verŝajne renkontos ŝin. Transdonu mian saluton. – Ne, jam ne renkontos. Vi mem komprenas… – Kiu scias, kiu scias?.. Ni interŝanĝis la pistolojn, reciproke brakumis sin kaj penante ne rigardi alies okulojn, iris en diversajn flankojn. Nur kiam li malaperis en obskuro, mi komprenis, ke ni disiĝis tro frue. Mi volus ankoraŭ multon demandi, kaj eble ankaŭ li. Kaj la necesan gradon ni ankoraŭ ne atingis, kiel antaŭe mi timas kaj doloron kaj morton. Ĉu mi estas timulo? Neniam mi tiel pensis. Karesas min nur la febla espero, ke dum mi foriris por eligi la kartoĉon, li samtempe eligis ankaŭ el la sia. Verŝajne tiel devus okazi laŭ logiko. Mi ne havis jam egan deziron mortpafi min. Kaj same – vivi. Kaj tial mi almetos la pafilon al la tempio kaj premos la ĉanon. Ĉu tie estas kartoĉo, ĉu ne – la sorto disponos… Jen mi nur preteriru tiun solan paŝanton… Sen hejmo, sen familio Originala novelo de Miĥail Korotkov En la infanaĝo Ĵorka volis iĝi maristo, samkiel la patro, kiun li neniam vidis en sia vivo. Poste, kiam Ĵorka iom kreskis kaj eksciis, ke lia urbo malproksimas de maro, kaj dum marvojaĝoj li monatojn ne vidus la patrinon, li decidis iĝi piloto. Sed la patrino, kiu devis labori anstataŭ ambaŭ gepatroj, malatentis la kompanion, al kiu ŝia filo aliĝis, kaj ne fininte la lernejon Ĵorka trafis en porinfanan malliberejon “kolonio”. Reveninte el la kolonio li renkontis siajn malnovajn amikojn, kiuj eldiris al li iujn malnovajn ofendojn, kaj post kelkaj monatoj Ĵorka estis kondamnita pro pugnobatalo. Li liberiĝis havante dudek ok jarojn kaj revenis en la naskiĝurbon. Verdire, por li ne gravis, kien li revenu. Dum lia okjara foresto la patrino mortis pro malĝojo kaj troa laboro. Renkontiĝi kun la amikoj li ne volis. Ankaŭ pro la tegmento ne indis reveni: la malnova kabano, en kiu li loĝis kun la patrino, tiel oblikviĝis, ke ĝia riparo kostus pli multe ol aĉeto de nova domo. Ĉirkaŭ unu monaton Ĵorka loĝis en tiu ruino kune kun Ozimaj. Tiel oni nomis la oldulon, kun kiu li liberiĝis samtage. La oldulo estis sola, tial Ĵorka prenis lin al si. Ĉu Ozimaj estis vera aŭ moka nomo, Ĵorka ne sciis. Foje Ozimaj forveturis en alian urbon, kvazaŭ por vizito al foraj parencoj, kaj ne revenis. “Ha, diablo lin prenu, – decidis Ĵorka. – Nur plia ŝtono premis la animon”. Ozimaj estis malagrabla oldulo. Li emis leviĝi, kiam Ĵorka ankoraŭ dormis, foriri, vagaĉi tra la urbo. Vespere li revenis ebrieta kaj kunportis botelon. Ili trinkis kune, kaj Ozimaj komencis nazparoli: – Aĥ, Ĵorka, kiu nun nin bezonas? Mi rigardas: oni havas infanojn, nepojn, ian ĝojon… La samo ripetiĝis ĉiutage. Ebriiĝinte ankoraŭ pli forte, Ozimaj komencis paroli, gestante inteligenciane kaj aktore: – Imagu, Georgij, hodiaŭ mi vidis senhejman hundon. En tiu loko de la rakonto Ozimaj falis sur la tablon, kaj lian ostecan korpon skuis obtuza plorego. Do, kiam Ozimaj ne revenis de siaj parencoj, Ĵorka nur ĝojis. Li pripensis siajn pasintecon kaj estontecon kaj decidis, ke al la mizera stato, kiel tiu de Ozimaj, li neniam venos. Por ne suferi en la maljunaĝo, li devas de sia junaĝo kutimiĝi al sia nebezonateco. Baldaŭ li trovis bonan oficon: tombeja gardisto. Ĉe la tombejo estis gardista dometo – negranda, sed bone ĉarpentita kabano. Sian malnovan domon Ĵorka vendis kiel brullignon, prenis ĉe najbaroj la nenecesan por ili hundon Maksimka, kaj komencis vivi laŭ sia programo. Ĝuste tiel li planis: trovi bagatelan laboron, sed ĉe ĝi nepre estu dometo, kaj vivi malrapide, kutimiĝante al la soleco. Matene li dormis ĝis kiam lin boje vekis Maksimka – venis klientoj. Ĵorka kondukis ilin sur liberan teritorion de l’ tombejo, proponis lokon, kaj okazis proksimume jena konversacio: “Homo, aŭskultu, ĉu vi primokas nin? – indignis la kliento, – kion vi proponas, ja ĉi tie estas nur ŝlimejo”. – “Mi mem scias, ke estas ŝlimejo. Kaj ĉu vi volas paradizan anguleton? Mi havas la planon, vi devas kompreni tion”. – “Aŭskultu, junulo, mi pagos al vi, nur trovu, je Dio, ion pli bonan. Ie ekster la plano”. Oni pagis nemalbone. Fine de la labortago Ĵorka aĉetis botelon da vodko aŭ du botelojn da vino, cigaredojn Belomor, ĝis la noktomezo li ĉion fortrinkis, kaj la sekvan tagon la vivo daŭris, kiel hieraŭ… Tiel estis ankaŭ dum la tago, pri kiu ni parolas. Maksimka ekbojis, tintigante la ĉenon. Ĵorka eliris kaj enpelis la hundon per piedbato en la budeton. Li kelkfoje turnis la kapon, forpelante la dormon, sentis malagrablan sekecon en la buŝo. “Monerojn mi bezonas”, – li apatie pensis kaj kondukis la klientojn al la multfoje provita loko. Unu el la venintoj, junulo, samaĝa kun Ĵorka, komencis obstini: “Ĉu vi scias, kiun ni enterigas?! Aĉa porko!” Sed la alia, nejuna viro, rapide komprenis. Nenion klarigante, li donis du ruĝajn monpaperojn kaj diris: “Mi petas vin, trovu la plej bonan lokon”. Vespere Ĵorka unu rublodekon elspezis kaj la alian ŝparis por “ekstrema okazo”. Ja okazis tagoj, kiam li nenion perlaboris. El tiu epizodo Ĵorka komprenis nur, ke mortis iu meritulo. Ankaŭ la sekva tago estis ordinara. En sia evento-malplena laboro Ĵorka vidis ĉiajn entombigojn. Tiutage, kvankam estis pli da homoj ol normale, kaj paroladoj pli longis, ĉu tio devis koncerni Ĵorkan? Eksterordinaraj estis la dua, tria kaj kvara tagoj post tiu entombigo. Al la modesta ŝtonplato venis kaj veturis homoj. Ili estis, verŝajne, ne malpli multaj ol en la sepulta tago. Ili venis grupe kaj unuope. Multaj havis dorsosakojn, probable ili ĵus venis per trajno. Ili venis, ŝajne, el diversaj lokoj, sed multaj estis konataj, aliaj konatiĝis senpere ĉi tie. La novaj venintoj dum iom da tempo silente staris ĉe la tomboŝtono, poste iris flanken, nelaŭte, sen ekkrioj kaj komplimentoj, salutis konatojn, konatiĝis. Viroj kaj virinoj, junaj kaj oldaj: ĉiuj estis, nekompreneble per kio, similaj unu al la alia. Iu junulo brave venis per motorciklo, lasis ĝin flanke kaj vigle paŝis al la tombo, demetante sian kaskon dum la irado. La motorcikliston renkontis kelkaj mallaŭdaj rigardoj, kaj iu viro vokis lin per fingro kaj duonvoĉe ion komprenigis al li. La junulo kulpokonscie gestis, reiris al sia motorciklo kaj sen funkciigi la motoron, kondukis ĝin for. Iuj venis por nelonge, ili metis sur la platon bukedon el kelkaj floroj, staris kapokline unu-du minutojn kaj rapidis al siaj aferoj. Tiuj estis uloj striktaj, en nigraj kompletoj kaj kravatoj, sed ili ne multis. Plimultaj venis por kelkaj horoj, renkontiĝis kun malnovaj amikoj, longe nelaŭte parolis aŭ silente sidis, mordante herberon kaj rigardante ien en la spacon. Venis difinita horo, kelkaj homoj nehaste ekstaris, adiaŭis la novajn kaj malnovajn amikojn, la homon, kiu kuŝis sub la ŝtona plato, kaj ĵetinte surdorsen sian sakon foriris, ŝajne, al la stacio. Aliaj restis ĝis la vespero. Ĵorka longe ne povis kompreni, kion ĉio ĉi signifas. Li jam delonge kutimigis sin miri pri nenio, tiel ĉiam pli facilas mastri la situacion. Sed tia kvanto de l’ parencoj mirigis eĉ lin. En la unuaj du tagoj li eĉ ne atribuis signifon al tio, ke la tombejo estas tro homamasa. Nur la trian tagon li enpensiĝis: nu, bone, parencoj estas parencoj, sed el kio, diable, tiom? Estas tamen kurioze, kion tio, finfine, signifas? Sed li ja ne povis eliri kaj demandi: “Civitanoj parencoj, de kie vi venis tiomope?” Nur la lasta kreteno farus tion. Ĵorka staris inter la arbustoj, silente observis la eventojn, nehaste konsideris ĉion. Ahem, oni ĉiam venas. Preterkuris la penso: se mortus li, Ĵorka, aŭ Ozimaj, kiuj venus por enterigi ilin? Parencoj malestas. Amikoj? Amikoj… Ĉu povas esti, ke ĉiuj, kiuj nun estas en la tombejo, estas ne parencoj de l’ mortinto, sed nur amikoj? Komence la penso ŝajnis al li absurda, sed poste li decidis, ke la venintoj pli similas amikojn, ol parencojn. Kaj subite li komprenis: certe ĉi homoj estas ne parencoj. Eĉ se la homo vivus ducent jarojn, li ne havus tiom da parencoj. Ili estas la homoj, al kiuj la mortinto estis kara. Ili bezonis lin. Eble li estis kuracisto kaj redonis la sanon al ili ĉiuj. Aŭ instruisto, kiu instruis al ili kiel iĝi maristoj aŭ pilotoj. Aŭ aktoro. Unufoje Ĵorka vidis veran aktoron. Tiu povis paroli tiel, ke la aŭskultantoj volis samtempe kaj plori kaj ridi. Ĵorka pri nenio demandis la homojn, kiuj plu venis por iom sidi ĉe la ŝtona plato. Li revenis al sia dometo, eksidis sur randon de l’ sojlo kaj brakuminte la kolon de Maksimka, troviĝinta apude, li – verŝajne unuafoje en la vivo – ekploregis. Moko de l’ fato Originala novelo de Alen Kris Larĝa brusto kaj forta mentono — la sekreta agento Leo Najtingal staris ĉe longa bufedo kaj ŝajnis kontempli fragmenton de la strato, kiu sin etendis post iom polvita vasta vitro de la lokalo. Damnante la sorton li silente movis la makzelon kaj arde deziris la finon de la pena spektaklo. Lia blonda peruko moleste stringis la kranion, dum ĝia plektita vosteto ĉiumomente kroĉis la kolumon de la oranĝa jako. Ŝvitaj gutoj fluis de sub la bukloj kaj minacis la buntan ŝminkon, tiam Leo tiris la manon el la poŝo de la verda pantalono por viŝi sin per granda roza tuko. Inter la torentoj de silentaj blasfemoj li rememoris sian nigran ledan mantelon, kaj en liaj farbitaj okuloj aperis humida nostalgia brilo. — Diablo scias por kio estas tiu mistifiko, — li pensis angore, sekvante per la rigardo respekteblan nigravestan viron kun diplomata valizeto, kiu transis la straton ĉi-kontraŭe. Verdire, Leo ankaŭ bone konis la celon de sia mirakla transformo kaj, kvankam kun tremo, strikte obeis la devon de la servo. Li eĉ povis jam rimarki evidentajn rezultojn de siaj penoj: du aŭ tri bufedaj personoj flankis la dekoritan agenton kaj nur atendis momenton por engaĝi lin al konverso. Fine galanta brunulo kun konveksaj karesaj okuloj tuŝis fingre butonon de lia jako kaj prononcis per plastika baso: — Kompano, mi ne ŝatas prefacojn. Ni iru, oni faros belan trakton. — Neniu bezono, civitano, — sonis postdorse subita voĉo, oni turnis la kapojn, kaj Leo mire rekonis la respekteblan viron en la nigra. Oni povas eĉ esti pli kategoria — la veninto meritis ĉian respekton. Lia glata kombo perfekte harmoniis kun la skrupula razo, kaj la strekoj de la pantalono estis en plena konkordo kun la rigora rekto de la streta kravato. Mezalta kaj mezaĝa, ne magra sed ankaŭ ne tro dika, li sugestis la ideon de prospero kaj administro, kaj lia valizeto signifis ion plian ol ŝafan imiton de stulta modo. — Neniu bezono, — ĝentile ripetis la respektebla individuo, — oni jam planis certan trakton, do mi petas pardonon. Kaj li sendis signifoplenan rigardon al Leo invitante lin eksteren per apenaŭ videbla kapa gesto. La sensa naturo de la sekreta agento tuj divenis aŭtentan aŭtoritaton. — Ŝajne oni decidis aboli la taskon, — li pensis espere kaj bruske depuŝinte la trudan brunulon, kun preto sekvis la ĝentilhomon. — Mi kore salutas aŭdacan batalanton por la sanaj moroj, — kun rideto ekparolis la homo en la nigro kiam ili paŝis laŭ la trotuaro de la strato de Martiroj. La mola lumo de la septembra suno klare iluminis ĉiun detalon de la ĉirkaŭo, kaj Leo rimarkis grandan grizan makulon sur basko de lia mantelo. Probable la duonobskuro de la kafejo estis naskinta iun iluzion, ĉar nun li povis ankaŭ vidi, ke la eleganta inkognito portis ne tute blankan ĉemizon kaj havis ĉifan sulkon ĉe la genuoj. — Ĉu oni ŝanĝis la programon? — hastis demandi la sekreta agento penante estingi ronĝan senton. — Kion do mi devas fari? Lia blonda peruko definitive perdis ekvilibron kaj preskaŭ ŝirmis la okulojn, kaj la miksita per la tuko ŝminko provokis viglan intereson ĉe preterpasantoj. Tamen la proksime venonta liberiĝo de la histrionaj atributoj apogis lian toleron kaj Leo prete atendis la respondon de sia supozita kolego. — Komence ni serĉu lokon por pli bona konatiĝo, — iom familiare diris la viro en la nigro, — probable, oni aĉetu ion por drinki, — li aldonis kun palpebrumo, kaj Leo subite rivelis ke tiu estas magra, mave razita suspekta tipo, verŝajne seksa devianto, ja kion en alia kazo li farus en tiu renkontejo de perversuloj. — Diable! — li blasfemis silente, rememorante sian dupan senmaskiĝon kaj flustre aldonis pli fortan esprimon. La falsa ĝentilhomo faltis la frunton kaj faris seriozan mienon. — Ni lasu en paco la gepatrojn, — li penseme diris. — Tio estas pro komplika genetika problemo kiu nin kondukos ĝis la origino de la aĵoj. Nia tasko estas pli simpla, kvankam ankaŭ ĝi postulas certan klaron de la cerbo. Ĉu vi konceptas? Kelke da fioloj nin neniom nocus. — Narkotulo, — konjektis Leo kaj preskaŭ trankviliĝis. Almenaŭ li povas prokrasti la areston de tiu ĉi fripono. Li forŝiris la sakritan perukon kaj ĵetis ĝin en rubujon. Probable li havas ne mavan ŝancon por sondi tiun kriminalan marĉon kaj, kiu scias, eble tiu povra tipo estas ne sola fiŝo en lia hodiaŭa reto. — Bone, — li diris kun metalo en la voĉo, — ni iru al Nova ponto. La restoracio Aŭreolo, situanta fronte al Nova ponto, estis plena malgraŭ la sufiĉe frua horo. La orkestro tondris regule inspirata de energiaj viroj el sudo kiuj ne mankis en la halo, emancipitaj damoj de mezaj aĝoj despere turbis en la danca svarmo dum iliaj pli junaj rivalinoj atente insidis en ombraj anguloj kaj niĉoj de la lokalo. La febla lumo de la ekstero preskaŭ estingita de la kurtenoj dronis en la flagroj de kolormuziko kies buntaj kombinoj iam post iam donis al la tuto fantoman nuancon. — Ĉu konvena loko? — demandis la sekreta agento kiam ili okupis la tablon ĉe unu el la niĉoj. Leo estis ĵus lavinta la vizaĝon de la grasa resto de la ŝminko kaj sentis fortan ascendon de humoro. Eĉ lia bunta vestaro — la sola spuro de la antaŭa maskarado — ne tre videblis en la flagra elektra alterno. La falsa ĝentilhomo ridetis responde. — Drola nomo por tiaspeca institucio, — li sulkis la nazon, — al ni tio certe konvenas, sed kio koncernas la sanktan aŭreolon… Cetere, ni ankoraŭ ne estas formale konataj. Mikael Fist, — li anoncis, afable klinante la kapon sen doni tamen la manon. — Natan Fomins, — vigle deklaris Leo kaj vokis fingre kelneron mendonte brandon kaj ion por postmanĝi. — Nu, antaŭen, komencu vian trakton, — li signalis inter la unua kaj dua glasoj, — tamen mi vidas, vi estas spertulo. Mikael Fist indiferente trinkis la duan fojon kaj neglekte demetis la pladon kun marinaĵo. — Mi timas, ke mi ne estos tuj komprenita, — li diris serioze kaj sen iu familiaro. — Vi ja certe kredas nenion supernaturan… Ondo de kontento kovris la sekretan agenton. Li plezure kontemplis la dancan tumulton precipe haltante sur damaj apartenoj. — Koncerne kredon, — li distre interrompis, — mi fidas nur la statuton. Se vi volas ion al mi pruvi, indiku tuj la konvenan paragrafon. Ĉio alia estas demagogio. — Brave, civitano Fomins, — jam ride daŭrigis Fist, — do mi ne trudos al vi ion por kredo. Mi simple proponos al vi certan kontrakton, kiun vi, espereble, akceptos. Scintilo de profesia intereso ekbrilis en la ĉiam pli svaga konscio de Leo. — Bremsu la trinkon, — li donis al si silentan ordonon dum la ribela mano avide verŝis novan porcion. Li haste glutis kaj diris jam voĉe: — Rakontu ĉion, civitano Fist, sincera konfeso favoros vian sorton. — Do, ni pasu tuj al la afero, — diris Fist kun iu mistera ŝanĝo de la tono, kiun Leo, cetere, neniom rimarkis, — mi proponas al vi la kontrakton pri vendo de la animo. La kontenta mieno de la agento komencis sin transformi en iritan grimacon. Tiu kota devianto tute ne intencis penti kaj doni koncernan informadon. Li daŭrigis sian stultan komedion kaj ŝajne eĉ esperis aprobon. — Ne prenu min por dupo, knabo, — diris Leo bruske kaj faris pezan rigardon, — raportu ĉion kurte, se vi ne volas tro da komplikoj. Kontraŭ la atendo la knabo demonstris neniun konfuzon. Li akurate provis pecon de haringo kaj penseme viŝis la buŝon per la kravata pinto. — Aŭskultu min trankvile, — li replikis kun admono. — Se vi ne volas konsideri min diablo, nomu min aliplanedano, por mi tio egalas. Atentu la ĉefan — mi volas aĉeti vian animon, ne por eterno, por monato, kaj kompense proponas al vi relativan ĉiopovon por la sama periodo. La pago antaŭos. Stranga kalmo de la parolo de Fist kaj certa brilo en liaj okuloj iel efikis la staton de la sekreta agento. Li murmuris blasfemon kaj aŭtomate verŝis novan dozon. — Hipnoto, — li angore pensis, — tempo por fini. Ni eliru por minuto, — li diris kun emfazo kaj peze levinte sin iris al la necesejo. En la streta blanka koridoro li lasis Fiston devanci kaj per kurta svingo direktis la pugnon al lia orelo. Probable, li estis jam sufiĉe ebria, ĉar erarinte je kelkaj milimetroj li preteris la celon kaj impete falis liven, al la pisujoj. Tuj, ankoraŭ ne provante sin levi, li ŝovis paralizita de konsterna rivelo: anstataŭ la atendita serva pistolo li tenis enmane ludan plastan revolveron. Kovarda Fist staris apude kaj penis kaŝi mokan esprimon post la hipokrita kondolenca masko. — Mi esperas, ke la kontuzo estas bagatela, — kompate diris Fist kiam ili revenis al la tablo kaj Leo trempinte la tukon en la resto de brando aplikis ĝin al la lezita zigomo. — Evidente, vi opinias min ĉarlatano, — li daŭrigis post momento. — Tamen provu ekzameni min en ago kaj vi ne plu dubos. Mi petas vin: esprimu iun deziron. La vaga rigardo de Leo sin gluis al la vaka karafo; amuzita de subita ideo li rikane gruntis kaj diris indikante la vazon. — Mi volas, ke ĝi estu plena. — Ekskuzon, — sonis post lia dorso la voĉo de la kelnero, — mi tuj reportos. — Koincido, — pensis Leo kaj tamen eta frido pasis laŭ lia spino — ĉu ne tro da koincidoj? Li ektrinkis el la nova provizo kaj sinistre observis la balon. La festeno proksimis al la kulmino. La ruĝvangaj nordaj damoj ĝue baraktis en la brakoj de la brunaj filoj de la sudo, la orkestro ĝemis kaj tondris, kaj streĉe jelpis la orfa voĉo de la solisto dronante en la drumaj bruoj kaj la rumoro de la tumulto. La koloroj saltis kun la dancantaj homoj, kaj eĉ la stagnaj anguloj de la restoracio ŝajnis plenaj de svarma movo kaŝita en la obskuro. En la kontraŭa niĉo liphara dikulo klinis la kapon al kuraĝe dekoltita knabino, kiu puŝis lin mane kaj histerie ridis. Leo rigardis iliaflanken, plu sin turnis al Fist kaj aroge prononcis: — Mi volas tiun blondulinon. Ankaŭ Fist rigardis al la niĉo kie la blonda knabino sin levis kaj iris al ilia tablo. — Ĉu libere? — ŝi dolĉe demandis, kokete kontemplante Leon kaj metante la manon sur lian ŝultron. Kun tiu karesa tuŝo nova frido kuris tra la spino de la sekreta agento. — Okupite! — li bojis krude kaj montris la dorson al la konsternita knabino kiu tuj retretis farante neglektajn grimacojn. — Kial vi elektis ĝuste min? — li demandis post minuto de silento. Lia najbaro distre, kvazaŭ trinkus teon, sorbis el la glaso kaj ial penseme respondis: — Ĉar vi ŝajnis al ni konveni. — Ne estas por ignoro, — komentis Fist post nova gluto, — ke ni havas instruan pasinton. Ni ja ĉiam srtebis al maksimuma sukceso. Ni nepre bezonis la plej bonan materialon por nia analizo. Kaj ni faris eĉ duoblan eraron. Unue, ĉiu esploro plej sukcesas, kiam oni komencas de la simpla. Sed ne tio estas esenca. La esenca estas tio, kio faris la tragedion de niaj klopodoj. Fist haltis por momento kaj diris kun neta ĉagreno. — Ni ne konis elementan veron: la grandaj animoj ne estas vendeblaj. Unu post alia ni penis tenti eminentajn personojn kaj aŭ eraris en la apreco, aŭ fiaskis en la trakto. Ni memoras bigoton, kiun ni prenis por martiro kaj ermiton por kiu ni perdis dek jarojn. Koncerne vin, ni perdus, plej mave, unu tagon. Li penetre rigardis Leon, kiu apatie maĉis la salaton. — Vi estas rara tipo. Sendube vi estas vendebla, kiel ĉiuj ekzempleroj de via speco. Tamen samtempe vi estas certa idealisto, sincera batalanto por ideo. Alivorte, vi havas animon. Probable, ne tro grandan, sed sufiĉan por komenca studo. Mi ja scias, ke vi estas la sola, kiu konsentis ludi pederaston en tiu fama kafejo. Leo lante levis sian svagan rigardon. — Kaj kial vi ne predas perforte? — li demandis, ebrie balancante la kapon. Fist bedaŭre disigis la brakojn: — Tial, ke la afero estas tro delikata por koncedi violenton. La sekreta agento singultis kaj unumove trinkis vican dozon, Li estas jam sufiĉe trankvila. Kaj li perfekte kontrolis la situacion. Neniu dubo — tiu lerta prestidigulo intencis lin varbi por iu fremda servo. Leo fikse rigardis Fiston kaj fiere prononcis: — Vi eraris, civitano. Mi ne estas idealisto. Sed, kvankam materiisto, mi pli frue vendus la propran patron ol mian patrion. Ĉu vi komprenas, bruto? — li aldonis kun bruska kolero kaj ŝancele faligis la kapon en la salatujon. La diablo-aliplanedano lace kontemplis la festenan balon kaj prenis sian valizeton. — Antaŭ ol foriri bonvolu pagi la tablon, — tuj baris lian vojon la ĉiovida kelnero. — Mia kompano pagos, — diris Fist montrante dorman Leon, kiu nur gruntis responde. — Moko de l’ fato, mi denove fiaskis, — li flustris kun tristo, puŝis la pordon kaj sin mergis en la nokton. Hotelo “Paradizo” Originala novelo de Julian Modest Estis malfrua aŭtuna posttagmezo. La ĉielo griza kiel lado, la arboj — nudaj, velkaj flavaj folioj disĵetitaj sur la tero kiel rustaj skvamoj. Pluvis, la vento siblis kvazaŭ ludis sur ŝtalaj kordoj. Mi revenis el urbo Pleven, mia vojo pasis tra vilaĝo Ŝton, kie antaŭ jaroj mi estis instruisto kaj mi ankoraŭ gardis belajn memorojn. Mi ne rapidis kaj mi decidis renkontiĝi kun malnovaj amikoj. En la centro de la vilaĝo estis la domo de mia eksa kolego instruisto Stamen, duetaĝa, flava kun vasta korto, kiu nun dronis en herbaĉo kaj arbustoj. La barilo de la korto kliniĝis flanke, la stukaĵo de la domo estis dispecetigita. Kelkajn minutojn mi staris antaŭ la ŝlosita korta pordo. Mi rigardis dekstren, maldekstren, la strato dezertis, kaj neniun mi povis demandi ĉu Stamen estas ĉi tie aŭ ne. Jam mi ekiris al la aŭto por forveturi, kiam mi eksentis, ke de la najbara korto iu gvatas min. Mi turnis min kaj rimarkis du okulojn en breĉo de la barilo, kiuj brilis kiel fajreroj. La okuloj zorge atentis kion mi faros. Estis maljunulino, sed sufiĉe vigla, ĉar ŝia rigardo vagis tien reen kiel mustelo kaj ŝi okulfiksis ĉiun mian movon. Mi proksimiĝis al la barilo, salutis ŝin kaj demandis pri Stamen. — Li ne estas ĉi tie, — respondis la maljunulino, sed ne malfermis la pordon. — Kie li estas? Ŝi silentis, hezitis ĉu diri al mi aŭ ne, sed eble mi respektis ŝin, ŝi sentis, ke oni povas fidi min kaj iom pli afable ŝi klarigis: — Vintre li ne loĝas ĉi tie. Vintre li estas ĉe sia filino en la urbo. Lia edzino forpasis kaj li venas ĉi tien nur somere. Mi dankis ŝin kaj mi ekiris, sed la maljunulino haltigis min. — Sinjoro instruisto, ĉu vi estas? Mi supozis, ke estas ŝtelisto aŭ rabisto, nur ili tiel detale observas la neloĝatajn domojn. Tamen mi ne povis tuj rekoni vin. Vidas mi konatan homon, sed mi ne memoras de kie mi konas vin. Ja, vi instruis nian Pankon. Li estis malbona lernanto, sed dank’ al Dio, finis la bazan lernejon. Nun mi rememoris, ke estis iu Panko, kiu sciis nek matematikon, nek literaturon kaj eĉ ne povis glate legi. Altstatura, forta kun vizaĝo ruĝa kiel pomo, li nur petolis kaj la koleginoj instruistinoj timigis lin per la lerneja direktoro. — Mi estas onklino de Panko, avino Ceca mi estas, — klarigis la maljunulino. — Venu bonvole. Ŝi malfermis larĝe la pordon kaj invitis min en la korton. — Sinjoro instruisto, kiom da jaroj vi ne venis ĉi tien? — Multajn, — mi respondis nebule. La maljunulino insistis, ke mi eniru la domon, sed mi rezignis. Mi restis en la korto kaj ŝi malaperis en la domo. Postnelonge ŝi revenis kun saketo da freŝaj, maturaj pomoj. — Bonvolu, — ŝi diris. — Gustumu kaj rememoru, kiam vi estis instruisto ĉi tie. Mi adiaŭis avinon Ceca kaj foriris. Veturante mi pensis pri Stamen, mia amiko. Antaŭ du jaroj mi renkontis lin en Sofio. — Kial vi estas en la ĉefurbo? — demandis tiam mi. — Mi vagas de ministerio al ministerio, mi batalas. Mire mi alrigardis lin. Li ne estis impertinenta homo kaj la batalo ne karakterizis lin. Mi scivolis ekscii kun kiu li batalas kaj li rakontis al mi: — Vi konas nian stadionon en la vilaĝo. Iam per granda peno ni konstruis ĝin. Ni mem faris la benkojn, vestejojn, banejojn. Ĉirkaŭ ĝi ni levis metalan barilon. Estas mirinda stadiono kun mola verda herbo. Ni havas futbalan teamon, kaj niaj knaboj bonege pilkludas. La stadiono estas komunuma havaĵo, de la tuta vilaĝo, sed nun iuj obskuraj nuntempaj riĉuloj deklaras, ke ili aĉetis ĝin kaj komencas ĝin detrui. Tial mi vagas de ministerio al ministerio por ekscii, kiu vendis ĝin kaj kiu permesis ĝin detrui, sed vane. Oni sendas min de kabineto al kabineto kaj neniu povas respondi al miaj demandoj. Jam tutan monaton mi iras tien kaj reen, sed mi ne rezignos. Mi ekscios la veron. Ni, vilaĝanoj, fondis civitanan komitaton por protekti la stadionon kaj ni ne permesos, ke oni ĝin detruu. Oni elektis min prezidanto de la komitato kaj nun mi revenos el la Ministerio de sporto. Ni faros ĉion por savi la stadionon kaj se necesos, ni kuŝos antaŭ la fosmaŝinoj. Mi aŭskultis lin, rigardis lian altan sekan korpon kaj ŝajnis al mi, ke malantaŭ liaj dikaj okulvitroj, liaj okuloj flamas. De kie en tiu ĉi silentema instruisto pri matematiko ekestis tia fajro, kiu bruligos tutan arbaron? Ni adiaŭis unu la alian kaj mi deziris al li plenan sukceson. Nun mi rememoris la renkontiĝon kun Stamen kaj mi estis certa, ke li sukcesis savi la stadionon. Ofte en la silentemaj homoj estas pli da ambicio kaj forto ol ni supozas. Mi ne trovis Stamen, sed mi decidis iri kaj vidi la stadionon, kiu troviĝis je la fino de la vilaĝo, kie pasis la ŝoseo al Eŭropo. De tie vastiĝis la kampo, tra kiu serpentumis rivero Dren. Kiam mi instruis ĉi tie, printempe kaj somere mi ŝatis promeni ĉe la rivero, mi fiŝkaptadis sub la salikoj kaj dum horoj mi senmova rigardis la akvon, kiu pigre fluis kaj susuris kvazaŭ maljunulino flustras ion sub sia nazo. Fore, sude, altiĝis Balkano kaj nehazarde la nomo de la vilaĝo estas Ŝton, ĉar oni konstruis la domojn el blankaj ŝtonoj. Estis belaj, fortaj duetaĝaj domoj. Kiam mi instruis ĉi tie, mi estis juna, mi pilkludis kun la lernantoj en la stadiono, sed nun la vilaĝo aspektis senhoma kaj dezerta. En iuj domoj jam de jaroj neniu loĝis kaj la stratoj dronis en mallumo kaj silento. Nesenteble mi atingis la stadionon. Jam vesperiĝis. Mi eliris el la aŭto, ĉar ŝajne mi eraris la vojon. La ŝoseo videblis, sed la stadiono — ne. Mi ĉirkaŭrigardis kaj iom post iom mi komencis orientiĝi. La stadiono vere mankis. Sur ĝia loko staris hotelo kaj en la aŭtuna vespero videblis neonluma ŝildo “Hotelo Paradizo”. Skribitan latinletere oni vidis ĝin de malproksime, de la ŝoseo. Nun mi komprenis kial oni konstruis ĉi tie hotelon sur la loko de la stadiono. Ja, estis ege oportune. La veturantoj, kiu veturis sur la ŝoseo, povis tuj rimarki ĝin, halti kaj ripozi aŭ tranokti en la hotelo. Ĉe la hotelo vastiĝis granda areo, kie nun videblis pluraj aŭtoj kaj kamionoj kun fremdlandaj ŝildnumeroj. Mi eniris vidi la restoracion kaj mi stuporiĝis de la lukso, kiu estis en ĝi. Oni aranĝis la restoracion laŭ eŭropa modelo. Moderna, eleganta ĝi brilis pro beleco kaj pureco. En la vasta salono aŭdiĝis tenera melodio. La gastoj ne estis multaj kaj inter ili mi rimarkis forte ŝminkitajn junulinojn kun mallongaj jupoj, kiuj sidis ie, tie ĉe la tabloj. Eĉ la plej naiva vizitanto tuj divenos, ke la junulinoj estas ĉi tie por specialaj servoj, ĉefe por la fremdlandaj ŝoforoj, kiuj haltas por ripozi kaj iom distri sin. Evidente la posedanto de la hotelo certigis plenan komforton kaj modelan priservon de la gastoj. Mi revenis al la pordo, sed de proksima tablo ekstaris junulo, ornamita kiel kristarbo. Sur lia kolo pendis peza ora koliero, sur lia dekstra manradiko estis ora braceleto kaj sur la maldekstra — multekosta horloĝo “Rolex”. Sur unu el liaj oreloj videblis orelringo. — Sinjoro Trajanov, bonan vesperon, — salutis min la junulo. Mi alrigardis lin surprizita, sed mi tuj rekonis lin, malgraŭ ke multajn jarojn mi ne vidis lin. — Panko, ĉu vi estas? — mi demandis. — Kion vi faras ĉi tie, antaŭ duonhoro mi vidis vian onklinon? — Mi estas la posedanto de la hotelo. Bonvolu, mi deziras vin regali. Delonge vi ne venis en Ŝton. — Dankon, Panko, sed mi rapidas, mi eraris la vojon kaj mi eniris vidi kion oni konstruis ĉi tie. — Ni konstruas, sinjoro instruisto, ni modernigas nian karan vilaĝon Ŝton. Mi adiaŭis Pankon kaj eliris. Neniam mi supozus, ke Panko estas la posedanto de la moderna, luksa hotelo “Paradizo”. La peko Originala novelo de Julian Modest Paŭlo ŝoforis malrapide, rigardis la vojon antaŭ si kaj la kampon, kiu vastiĝis ĉe la ŝoseo. Estis la fino de la somero. De la flava kampo kvazaŭ radiis senespero. Delonge li ne havis tian malbonan humoron. Unu sola demando turmentis lin: ĉu li iru tien? Ĉu estas senco? Multaj jaroj pasis de tiam. Ja ĉio jam estas forgesita. Ĉu li devas tuŝi malnovajn vundojn? Eble jes. Li ne povis forgesi sian promeson. Tiam, tre delonge, li promesis al si mem, ke li nepre revenos ĉi tien. Nepre revenos. Kaj tiu ĉi tago venis subite. Dum longa tempo li prokrastis sian revenon. Ĉiam li trovis kialojn por ne ekiri, sed nun li decidis. Li diris al si mem: mi devas iri kaj ekiris. Dum la pasintaj jaroj li meditis nur pri tio. Ĝis la urbo restis ĉirkaŭ dek kvin kilometroj. Kiel nun aspektas la urbo? Ĉu ĝi ŝanĝiĝis? Ĉu en ĝi loĝas homoj, kiu memoras lin? Ĉu li rekonos ilin? Kvazaŭ ĉio en lia memoro estis forviŝita: bildoj, vizaĝoj, stratoj, domoj… Paŭlo memoris nenion, aŭ eble li ne deziris memori. Lia animo pezis kiel ŝtono, kaj li ne sciis kiel liberiĝi de tiu ĉi pezo. En lia koro kvazaŭ nestis raba birdo, kiu senĉese bekis lin kaj memorigis lin pri la malagrabla evento kaj revenigis lin al la pasintaj jaroj. Ĉiuj diris, ke la rememoroj de la pasinteco, de la infanaĝo, estas la plej belaj, sed por Paŭlo ili ne estis belaj. Lia patro estis instruisto kaj la patrino – oficistino. Ilia familio ne estis tre malriĉa, sed Paŭlo anime suferis. Li vidis, ke la patro humiliĝas, klinas la dorson antaŭ la ĉefoj kaj akceptas ĉion silente, senvorte. La patrino ĉiam kalkulis la monerojn kaj eĉ al si mem ne deziris konfesi, ke ili vivas malriĉe. Ŝi ĉiam penis, ke iliaj vestoj estu kudritaj, lavitaj, gladitaj, malgraŭ tio, ke la vestoj estis malnovaj kaj jam elfrotitaj. La patro ĉiutage diligente purigis siajn ŝuojn, tamen ne sukcesis kaŝi, ke ili estas malnovaj kaj deformitaj. Ĉu eblis kun malnovaj kaj aĉaj ŝuoj stari antaŭ la lernantoj. La manikoj de lia jako same estis elfrotitaj. Ĉu kun tiaj vestoj instruisto havas aŭtoritaton kaj ĉu la lernantoj estimos lin, malgraŭ tio, ke lia patro estis ege erudita kaj havis bonan koron. Kiam Paŭlo finis gimnazion, li diris al la patro, ke li deziras studi en universitato. La patro alrigardis lin moke kaj demandis: – Vi deziras studi en universitato, ĉu? Vidu min. Mi studis kaj finis matematikon, kaj nun mia salajro estas mizera. Ĝi sufiĉas por nenio. Tiuj, kiuj ne studis, estas riĉaj. Vidu vian onklon, mian fraton. Li ne deziris studi en universitato kaj nun li estas riĉulo. Li iĝis kudristo. Li havas multe da klientoj kaj multe da mono. Pli bone estus, se vi ellernus iun metion. La patro parolis, sidante ĉe la fenestro en la eta malhela ĉambro. Li rigardis la korton ekstere kaj kvazaŭ parolis al si mem. Li estis tute senespera, nenio bona estis en lia vivo. Ĉiuj lia penoj: studado, laboro, klopodoj estis vanaj. Eble li sincere deziris helpi Paŭlon kaj montri al li alian vojon en la vivo, kiu igos Paŭlon pli feliĉa. – Mi havas ideon, – daŭrigis la patro, – delonge mi havas tiun ĉi ideon. Iru al la onklo kaj lernu la kudristan metion. Iĝu kudristo. Vi kudros vestojn, oni estimos vin. Vi perlaboros pli da mono ol mi, instruisto. Laboru kaj lernu ĉe via onklo unu aŭ du jarojn. Eble la kudrista metio plaĉos al vi. Vi perlaboros monon, kaj poste vi studos. Vi ankoraŭ junas. La patro elspiris kaj denove rigardis tra la fenestro. Liaj okuloj estis tristaj. – Do, finfine, mem decidu. Mi ne deziras konsili vin. Post jaroj vi diros, ke mi malbone konsilis vin. La onklo Boris loĝis en la urbo Varna. Kiam Paŭlo venis al Varna kaj diris al la onklo, kial li venis, la onklo ne estis tre kontenta, sed akceptis lin. Ja Paŭlo estis lia nevo, filo de lia pli aĝa frato. – Jes, – diris la onklo. – Estus bone, se mi havus helpanton. Dum la lastaj monatoj mia laboro plimultiĝis. Mi kudras vestojn al muzikantoj, kantistoj, artistoj. Vi helpos min. Dum du jaroj vi ekposedos la metion. Nun vi loĝos en mia domo, kiel diris via patro. Paŭlo tute ne deziris iĝi kudristo, sed li ne deziris ĉagreni la patron. Paŭlo amis lin kaj kompatis lin. La tutan vivon la patro vivis honeste. Kun granda emo kaj inspiro li instruis la gelernantojn, amis ilin kaj tio igis lin ne ŝpari fortojn. Laŭ Paŭlo ne estis pli laborema viro ol lia patro, kiu senĉese legis, solvis novajn matematikajn taskojn kaj kvazaŭ dezirus, ke ĉiuj liaj lernantoj iĝu matematikistoj. Liaj gelernantoj ofte partoprenis en matematikaj konkursoj kaj gajnis premiojn, tamen ĉiam oni menciis nur la nomojn de la lernantoj, kaj neniu menciis la nomon de la instruisto, kiu instruis ilin. Tio ĉagrenis la patron, sed li neniam diris ion. Nur de tempo al tempo li deprenis siajn okulvitrojn kaj per poŝtuko viŝis ilin. Nur tio montris, ke li estas maltrankvila. Nur tiel li esprimis siajn sentojn. La laboro ĉe onklo estis ege enua. Paŭlo lernis tajli, kudri, gladi… Laŭ li en la mondo ne estis pli enua kaj pli malagrabla laboro ol la kudrado. La kudrejo estis vasta, hela, sed por Paŭlo ĝi ŝajnis malvasta kaj obskura, plenplena je kostumoj, pantalonoj, manteloj, kiuj pendis sur hokoj, estis sur seĝoj kaj sur la granda tablo. Paŭlo senpacience atendis la finon de la labortempo. Li eliris el la kudrejo kaj tuj rapide ekiris al la mara bordo. Nur tie li sentis sin viva. Profunde li enspiris la freŝan maran aeron kaj fiksis la rigardon al la horizonto. La maro senfine bluis. Tio estis la libero: la vasteco, la vento kaj ne la kudrejo kun la kostumoj, pantalonoj kaj manteloj. La onklo estis severa kaj postulema. Same, kiel la patro de Paŭlo, li deziris, ke ĉio estu perfekta. Kiam iu ĵus kudrita vesto ne plaĉis al li, li igis Paŭlon kudri ĝin denove. – Vi nun lernas la metion, – grumblis la onklo, – vi devas iĝi la plej bona kudristo, kaj tio estas la senco. Malbonaj kudristoj multas. Vi devas esti la plej bona, kaj la homoj venos al vi, mendos ĉe vi siajn vestojn kaj vi perlaboros multe da mono. Fojfoje al la onklo plaĉis la vesto, kudrita de Paŭlo, kaj li diris: – Bone, bone, vi komencas alkutimiĝi kaj ekposedi la metion. La familio de la onklo ne havis infanon kaj eble tial li opiniis, ke Paŭlo ekposedos lian metion kaj daŭrigos lian laboron. La onklo deziris, ke Paŭlo heredu la kudrejon, kies nomo estis: “Kudrejo de Boris Mavrov – moda kudristo”. Nur tiel la kudrejo ne malaperos. Kiam la onklo havis bonan humoron, li ofte parolis pri diversaj famaj privataj entreprenoj. – Estas, – diris li, – dolĉaĵejo “Agop kaj filoj”, kiu produktas bonegajn dolĉaĵojn. Neniu povas produkti tiajn dolĉaĵojn kiel ili. Ilia sperto estas transdonita de patro al filo jam dum jardekoj. Tio estas tradicio kaj vi, Paŭlo, se vi daŭrigos la kudristan laboron, iĝos fama. Vi estos la plej bona moda kudristo. Tiaj estis la revoj de la onklo. La aŭto eniris la urbon. Paŭlo reduktis la rapidecon kaj direktis la aŭton al la urbocentro. La urbo aspektis pli alia ol antaŭe. Estis novaj konstruaĵoj, hoteloj, domoj, placoj. La onklo loĝis proksime al la mara ĝardeno, en malgranda silenta strato. Paŭlo facile trovis la straton. Ĝi estis kiel antaŭe. Li ne sukcesis parki la aŭton sur tiu ĉi strato kaj parkis sur najbara strato. Piede li ekiris al la domo de la onklo, eniris en la malhelan enirejon kaj supreniris sur la malvastan ŝtuparon, kiu havis metalan balustradon kun ornamaĵoj, similaj al vinberaj folioj. Ĉio tie estis tre bone konata al Paŭlo, kvazaŭ hieraŭ li estus ĉi tie. Paŭlo haltis antaŭ masiva pordo kun ŝildeto: “Familio Mavrovi”. Antaŭ premi la butonon de la sonorilo, li iom hezitis, eĉ faris paŝon malantaŭen kaj diris al si mem: “Ĉu mi devis veni?” Tamen decide li premis la butonon. La akra sono aŭdiĝis ie en la domo solece kaj triste. Paŭlo atendis kelkajn sekundojn. Eble neniu estas en la domo, meditis li senrevigite. Vane li venis ĉi tien. Denove li sonorigis. Post iom da tempo li perceptis malrapidajn paŝojn. Aŭdiĝis krako de ŝlosilo, kvazaŭ iu dolore ektusis. La pordo malfermiĝis, kaj sur la sojlo ekstaris la onklo, jam maljuna, kurbiĝinta kun maldensaj haroj, sulkigita vizaĝo. Antaŭ jaroj li estis svelta, korpulenta, ĉiam glate razita kaj mode vestita. – Kion vi serĉas? – demandis la onklo kaj alrigardis lin esploreme. Eble li jam ne bone vidis. – Onklo, mi estas Paŭlo. La maljunulo ektremis. Lia vizaĝo streĉiĝis kaj li ekis fermi la pordon, sed diris: – Kion vi deziras? – Mi venis vidi vin kaj … pardonpeti. Eble Paŭlo mallaŭte prononcis la vorton “pardonpeti”, kaj la onklo ne aŭdis ĝin. – Eniru, – diris obtuze la onklo. Ili eniris la vastan gastoĉambron, kiu plenplenis je malnovaj kaj nenecesaj mebloj. La onklo montris al Paŭlo unu el la foteloj kaj Paŭlo sidiĝis. La onklo eksidis sur seĝon ĉe la granda masiva tablo en la centro de la ĉambro. Kelkajn minutojn ili silentis. Paŭlo meditis, kiel komenci la parolon. Plurfoje li pripensis kaj ripetis la vortojn, kiujn li deziris diri al la onklo. La maljunulo sidis kontraŭ li kaj rigardis lin severe. Liaj nigraj okuloj similis al du akraj najloj. La aero en la gastoĉambro estis mucida, kaj super la mebloj kvazaŭ pendis peza nubo, el kiu subite eklumos fulmo kaj aŭdiĝos surdiga tondro. Paŭlo devis diri ion. La silento jam estis turmenta. – Onklo, mi eraris, mi pekis, pardonu min. Mia ago estis stulta, ago de stulta bubo. – Mi ne pardonos vin. Mi ne povas pardoni vin, – levis voĉon la onklo. – Mi kaj via onklino amis vin kiel nian filon. Por vi ni estis pretaj je ĉio. – Mi scias, sed… – Kial vi ŝtelis la monon kaj forkuris? Via kompatinda patro ne travivis tion kaj mortis! Kaj kie vi estis, kie vi kaŝis vin dum tiom da jaroj? Ni nenion sciis pri vi. – Mi estis en Germanio. Mi ŝtelis vian monon kaj… – Kaj? – Mi tie per la mono komencis studi. Vi sciis, ke mi ege deziris studi. Mi finis la studadon kaj iĝis arkitekto. – Vi faris la plej grandan pekon! Vi ŝtelis monon kaj forkuris. Por vi ne estas pardono! – ripetis la onklo. – Nun mi deziras redoni la monon, kiun mi ŝtelis… La onklo stariĝis de la seĝo kvazaŭ io bruligis lin. – Ne! – ekkriis li. – Mi ne bezonas vian pekan monon! Mi ne deziras monon. Tiam mi povis doni al vi multe da mono. Mi ne bezonas monon! Iam per honesta laboro mi perlaboris mian monon kaj vi, vi komencis vian vivon malhoneste kun ŝtelo. For de ĉi tie! Mi ne deziras vidi vin! Vi estas jam arkitekto, vi eble estas riĉa, sed vi estas ŝtelisto! Vi ŝtelis kaj forkuris, sed vi devis almenaŭ telefoni al viaj gepatroj. Ili, kompatindaj, ne sciis, kio okazis al vi kaj ili forpasis kun malfermitaj okuloj. Mi ne deziras vidi vin! Paŭlo ekstaris, metis sur la tablon koverton en kiu estis la mono, sed la onklo prenis la koverton kaj reĵetis ĝin al Paŭlo. Nebezonata lingvo Rakonto de Julian Modest Julian Modest naskiĝis la 21an de majo 1952 en Sofio. En 1977 li finstudis la bulgaran filologion en la Sofia universitato Sankta Kliment Ohridski, kie en 1973 li eklernis Esperanton. Jam en la universitato li aperigis Esperantajn artikolojn kaj poemojn en Bulgara Esperantisto. En 1977 li akiris diplomon de instruisto de Esperanto en gimnazioj, superaj lernejoj kaj universitatoj. De 1977 ĝis 1985 li loĝis en Budapeŝto, kie li estis aktiva kunlaboranto de la revuoj Hungara Vivo, Budapeŝta Informilo, Literatura Foiro, Fonto, Monato kaj aliaj. Tie aperis liaj noveloj, recenzoj kaj artikoloj. Li estas aŭtoro de la Esperantaj libroj: Ni vivos! (dokumenta dramo pri Lidia Zamenhof), La Ora Pozidono (romano), Maja pluvo (romano), D-ro Braun vivas en ni (dramoj), Mistera lumo (novelaro), Beletraj eseoj (esearo), Sonĝe vagi (novelaro), Invento de l’ jarcento (komedioj), Literaturaj konfesoj (esearo), La fermata konko (novelaro) kaj de pluraj bulgarlingvaj libroj. Ekde 1999 Julian Modest estas la ĉefredaktoro de Bulgara Esperantisto. Ĉi-nokte onklino Dona dormis malbone. Ŝi ofte vekiĝis, leviĝis, sonĝis terurajn kaj strangajn sonĝojn, kiuj subite malaperis, kvazaŭ ili dronus ie en la senlimo, kaj en ŝi restis nur timo kaj maltrankvilo. Ŝi kuŝis en la lito tremanta kun la seka gorĝo kaj provis ekdormi, ĉar je la morgaŭa tago atendos ŝin granda aventuro. Ŝi veturos al Usono. Nur pro tiu ĉi penso ŝia koro kuntiriĝis. Ŝi ne povis kompreni, kial: ĉu pro ĝojo aŭ pro timo. Ja ŝi flugos per aviadilo milojn da kilometroj super nekonataj landoj kaj oceano. Tamen onklino Dona firme decidis kaj diris: jes, mi iros, eĉ se tio estos mia lasta veturo en la vivo. Delonge senpacience onklino Dona atendis tiun ĉi momenton. Dum la solecaj sendormaj noktoj ŝi revis pri la veturado, ŝi imagis kiel ĝoje renkontos ŝin la filino Lena, la bofilo Stefano kaj la nepo Demetro. Onklino Dona varme ĉirkaŭbrakos kaj kisos ilin. La nepo Demetro jam estas kvinjara, sed onklino Dona ankoraŭ ne vidis lin, ĉar li naskiĝis en Usono. Lena ofte sendis fotojn al onklino Dona, kiujn ŝi ĝoje rigardis, sed ŝi deziris ĉirkaŭbraki la nepon, premi lin al sia koro kaj eksenti lian varman korpon kaj la batojn de lia eta koro. Ja, ŝi tiom multe deziris havi nepon, zorgi pri li, esti ĝoja kun li. Kaj jen, Lena kaj Stefano jam havas filon, sed bedaŭrinde ili loĝas tre malproksime, en Usono, en Ĉikago, kaj dum tiom da jaroj onklino Dona ne povis gasti ĉe ili. Sed kion fari. Tia estas la nuntempa vivo. Ĝi ŝanĝiĝis. La mondo iĝis kvazaŭ tre eta, kaj nun oni povas loĝi kie ili deziras, ĉu en Usono, ĉu en Eŭropo, ĉu en Azio. Kiam Lena kaj Stefano iĝis senlaboraj, Lena diris al onklino Dona: – Panjo, Stefano kaj mi decidis veturi al Usono. Tie ni serĉos nian ŝancon en la vivo. Vi vidas, kio okazis ĉi tie. Mi estas sen laboro, Stefano – same. Mi jam du jarojn ne povas trovi laboron. Via pensio estas tre malgranda. Ĝi ne sufiĉas eĉ por vi mem. – Ĉu vi serioze decidis tion? – demandis onklino Dona kaj ŝia koro kuntiriĝis, plena je doloro. – Jes panjo, – respondis Lena kaj mallevis la kapon. Por ŝi estis malfacile paroli kaj rigardi onklinon Dona. – Tamen vi ankoraŭ estas junaj. Eble la situacio en nia lando ŝanĝiĝos, pliboniĝos kaj post iom da tempo Stefano kaj vi trovos konvenajn laborlokojn ĉi tie. Kiel vi devas forveturi tiel malproksime? – Panjo, ni estas junaj, ni ne povas resti ĉi tie kaj vivteni nin per via mizera pensio. Ni nepre devas fari ion. Ni devas ordigi nian vivon. – Ho, – elspiris peze onklino Dona, – se vi jam decidis… – Ne maltrankviliĝu! Ni regule sendos al vi monon, kaj post iom da tempo vi venos loĝi ĉe ni. Mi scias, ke por vi ĉi tie estos malfacile. Vi estos sola. Tamen se ni loĝos ĉi tie, ni estos kondamnitaj je malrapida, sed certa morto. – Por mi ne estos malfacile loĝi sola, – firme diris onklino Dona. Ŝi estis forta virino. – Mi ankoraŭ ne estas tro maljuna. Mi estas sana kaj mi povus prizorgi min mem. Por mi estos pli grave, se vi fartos bone en la malproksima lando. Estu feliĉaj tie. Ne gravas, ke vi loĝos en Usono. La plej granda ĝojo por ĉiu patrino estas scii, ke ŝiaj idoj estas vivaj, sanaj kaj feliĉaj. Stefano kaj Lena forveturis, kaj post kelkaj semajnoj onklino Dona ricevis leteron. Ili skribis, ke ili jam loĝas en Ĉikago, kaj ĉio estas en ordo. En la sekvaj leteroj ili skribis al onklino Dona, ke ili havas laboron kaj bone fartas. Onklino Dona tamen ne estis certa, ĉu ĉio estas tiel, kiel Lena skribas en la leteroj. Ĉu oni povas bone farti malproksime de la patrujo, tamen ŝi deziris kredi al Lena. Post unu jaro Lena skribis, ke ŝi estas graveda kaj baldaŭ naskos knabon. Ŝi kaj Stefano decidis, ke la nomo de la knabo estu Demetro kiel nomiĝis la patro de Lena, kiu forpasis antaŭ dek jaroj. Kiam onklino Dona ricevis tiun ĉi leteron, ŝi kvazaŭ forflugus. Finfine ankaŭ ŝia filino Lena havos infanon. “Lena kaj Stefano estu vivaj kaj sanaj, kaj Dio gardu ilin”, – diris al si mem onklino Dona. Ne estis pli feliĉa virino ol ŝi. Delonge ŝi revis pri nepo kaj jen, Lena kaj Stefano havos idon. Lena naskis belan sanan knabon, sed onklino Dona ne povis vidi lin, ĉar ili estis tre malproksime. Ŝi atendis, ke Lena sendos al ŝi bileton por aviadilo, por ke onklino Dona iru al Usono kaj gastu al ili, sed ĉiam okazis io kaj la bileto ne venis. Tiel pasis kvin jaroj. Demetro jam estis granda knabo – kvinjara kaj onklino Dona daŭre esperis, ke baldaŭ vidos lin. Tamen iom post iom ŝi komencis perdi esperon. “Ho ve, mi ne sukcesos vidi Demetron, – diris ŝi al si mem. – Mi forpasos kun la malfermitaj okuloj, sed Dio gardu ilin. Ili estu sanaj kaj vivaj. Mia vivo jam proksimiĝas al la fino”. Tute neatendite Lena telefonis al onklino Dona kaj diris, ke ŝi sendis la aviadilbileton, kaj ili atendas onklinon Dona gasti ĉe ili. La koro de onklino Dona denove ekludis kaj ekflugis kiel birdo. Ŝia vizaĝo eklumis, kaj ŝiaj lacaj okuloj pleniĝis je larmoj. Finfine ŝi flugos al Usono kaj vidos Lenan, Stefanon kaj Demetron. La plej grava por ŝi estis Demetro – ŝia kara nepo. Ĉu povas esti pli granda ĝojo por avino, kiu dum tiom da tempo vivis sola, malproksime de siaj parencoj: filino, bofilo kaj nepo. Onklino Dona komencis prepari sin por la longa veturado. Ŝi aĉetis donacojn por Lena kaj Stefano. Por la nepo Demetro ŝi aĉetis belegan libron Fabeloj kun koloraj ilustraĵoj. Onklino Dona ne havis paciencon. Ŝi deziris tuj ekveturi, vidi Demetron, sidi apud li kaj komenci legi al li belegajn kaj interesajn bulgarajn fabelojn. Ja, ŝi ne nur legos al li la fabelojn, sed rakontos ilin. Por avino estas granda ĝojo rakonti al la nepo fabelojn, kaj li aŭskultu kaj perceptu ĉiun vorton kiel la seka tero sorbas la printempan pluvon. Por la veturado onklino Dona aĉetis novan mantelon kaj novajn ŝuojn. Ŝi frizis sian hararon. Delonge ŝi nenion novan estis aĉetinta por si mem, sed nun ŝi deziris aspekti bone kaj esti vestita en novaj vestoj. Ja, ŝi veturos tiom da kilometroj tra la granda mondo. Ŝi iros en alian landon al aliaj homoj, kaj ŝi devos bone aspekti. Onklino Dona estis inteligenta virino. Preskaŭ tridek jarojn ŝi estis instruistino de la bulgaraj lingvo kaj literaturo. La lernantoj amis kaj estimis ŝin. Iam, antaŭ jaroj, ŝi verkis kaj aperigis recenzojn, artikolojn, partoprenis en konferencoj kaj simpozioj, sed post la pensiiĝo ŝia vivo kvazaŭ silentiĝis, kaj kiam Lena kaj Stefano forveturis al Usono, ŝia vivo eksimilis al olda rustinta ŝipo, lasita kaj forgesita en fora golfo. La matenon antaŭ la ekveturo, onklino Dona vekiĝis tro frue. Ŝi preskaŭ ne dormis dum la nokto. Ŝi vestiĝis kaj preparis sin por la veturado. Venis Drago, ŝia nevo, kiu per aŭto veturigis ŝin al la flughaveno. Ŝia fratino Mila, du ŝiaj kuzinoj kaj la gepatroj de Stefano venis al la flughaveno adiaŭi ŝin. Ĉiuj ĉirkaŭbrakis, kisis ŝin kaj deziris al ŝi agrablan veturadon. Onklino Dona maltrankviliĝis, kiel ŝi flugos. La vojo estis tre longa. En Prago ŝi devis resti unu tagon kaj poste daŭrigi al Usono per alia aviadilo. Feliĉe, en la aviadilo al Prago ŝi konatiĝis kun virino, kuracistino kiu same veturis al Ĉikago. Ili konversaciis dum la flugado kaj poste kune flugis de Prago al Ĉikago. En la haveno en Ĉikago onklinon Donan atendis Lena, Stefano kaj la nepo Demetro. Onklino Dona brilis pro feliĉo. Ŝajnis al ŝi, ke neniam en la vivo ŝi estis tiom ĝoja. Ŝi kisis, ĉirkaŭbrakis ilin kaj la plej multe Demetron, kiun ŝi vidis unuan fojon. Demetro estis tre bela kun densa krispa hararo kaj nigraj okuloj kiel olivoj. Li aspektis iom maldika, sed vigla. – Mia bela nepo – ĝojis onklino Dona. – Diru al mi kiel vi nomiĝas? Vidu kion mi portas por vi de Bulgario – libron kun belaj fabeloj. Ni kune legos kaj poste ni rakontos ilin. Ŝi donis al Demetro kolore ilustritan libron, sed li daŭre silentis kaj nur rigardis onklinon Donan per siaj larĝe malfermitaj okuloj. Eĉ vorton li ne prononcis. “Eble li timas. Li ne konas min”, – pensis onklino Dona kaj ne ĉesis paroli al li kare, sed post kelkaj minutoj ŝi turnis sin al Lena kaj demandis: – Lena, ĉu Demetro povas paroli. Kial li silentas? – Kompreneble li povas paroli, sed li ne komprenas vin, ĉar vi parolas al li bulgare. – Kial? Ĉu li ne parolas bulgare? – Li parolas nur angle, – respondis Lena. – Ni konversacias kun li angle. – Ĉu nur angle? – miris onklino Dona. – Kaj li eĉ unu bulgaran vorton ne scias? – Li ne scias. – Sed kial? Kiel eblas? Nekredeble! Onklino Dona ne nur miris, sed indigniĝis. – Kial vi permesis tion? Ja, vi estas bulgaroj! – diris ŝi kolere. – Panjo, – alrigardis ŝin Lena. – Kial Demetro devas scii la bulgaran lingvon. Li naskiĝis en Usono. Kial li bezonos bulgaran. Li neniam loĝos en Bulgario. Lia vivo estos ĉi tie, en Usono. Vi vidas, ke nun ĉiuj junaj homoj forlasas Bulgarion kaj serĉas laboron eksterlande. – Lena kial vi parolas tiel! Ni estas bulgaroj. Ni naskiĝis en tiu ĉi lando. Ĝi estas nia patrujo. – Panjo, tio estas falsaj vortoj kaj frazoj, kaj nur instruistino kiel vi povas eldiri ilin. Onklino Dona eksilentis. Ŝi nur alrigardis la bulgaran libron kun la fabeloj, kiu nun estis tute nenecesa. Poste ŝi alrigardis la grandajn mutajn okulojn de Demetro. Onklino Dona ankoraŭ ne kredis, ke eĉ unu vorton ŝi ne povos diri al li kaj tute ne povas konversacii kun li, kvazaŭ inter ili estus grandega oceano, kaj nek ŝi, nek li povus tranaĝi ĝin por atingi unu la alian. Sofio, la 17an de oktobro 2012 Nora Originala novelo de Julian Modest Io okazas al Nora, diris al si mem Rosen. Dum la lastaj tagoj Nora estis maltrankvila kaj iom stranga. Rosen demandis ion, sed ŝi kvazaŭ ne aŭdis lin, kaj Rosen devis du aŭ tri fojojn ripeti la demandon. Li rigardis ŝin kaj miris. Ŝiaj grandaj helbluaj okuloj kvazaŭ ne vidis, kio okazas ĉirkaŭ ŝi. Tamen ĉio aspektis normala. Nora iris al sia laborejo, posttagmeze revenis hejmen. Matene ŝi ĉiam vekiĝis je la sesa horo, eniris la banejon kaj poste kuiris kafon. Rosen kaj ŝi trinkis la kafon kun plezuro. Antaŭe dum la matena kaftrinkado ili konversaciis, ĝenerale pri ĉiutagaj kaj banalaj problemoj: kion Nora devas aĉeti, ĉu dimanĉe ili iros al la vilao, aŭ ĉu Rosen forgesis pagi la fakturojn por la elektrokurento kaj la akvo. Tamen dum la lastaj tagoj ili ne konversaciis, kvazaŭ ili nerimarkite malkutimiĝis konversacii. Posttagmeze ĉirkaŭ la kvina horo Nora revenis el la laborejo. Ŝi laboris en Financa Ministerio kaj estis unu el la plej bonaj financaj ekspertoj. Nora venis hejmen, lasis la sakon kun la aĉetaĵoj sur la tablon kaj komencis silente prepari la vespermanĝon. Denove ŝi kaj Rosen ne konversaciis. De tempo al tempo Rosen demandis ion, sed ŝi ne aŭdis liajn demandojn kaj ne respondis, aŭ respondis ion neklaran kaj nekompreneblan. Pro tio Rosen komencis maltrankviliĝi. Li demandis sin: kio okazis. Li ne sciis kiel demandi Noran. Tra lia menso kiel fulmoj saltis maltrankvilaj pensoj kaj supozoj. Ĉu Nora havas amanton, demandis sin Rosen maltrankvile. Kiam la virinoj estas enamiĝintaj, ili estas distritaj, neparolemaj kaj strangaj, supozis Rosen. Tiu ĉi suspekto kreskis kiel lavango kaj serioze turmentis lin. Li longe hezitis kaj finfine decidis per siaj propraj okuloj kontroli sian supozon. Li provis kelkfoje kaŝe spioni Noran, riskante malagrablaĵojn. Li pli frue eliris el la laborejo, sen averti sian ĉefon, kaŝis sin malantaŭ angulo de la Financa Ministerio kaj atendis senpacience la eliron de Nora post la fino de la labortago. Je la kvina horo Nora eliris el la ministerio. La koro de Rosen batis kiel freneza ĉevalo, kiu kuregas sen direkto. Li supozis, ke Nora eliros kun iu kolego, kaj ili ambaŭ ekiros ien, tamen tio neniam okazis. Nora ĉiam eliris el la ministerio sola kaj tuj ŝi direktiĝis al la granda nutraĵmagazeno, kiu troviĝis proksime al la ministerio. Tie ŝi aĉetadis, vagis inter la bretoj, elektis diversajn varojn. Iujn el ili ŝi prenis, aliajn lasis sur la bretoj. Dume Rosen kaŝis sin malantaŭ anguloj en la magazeno kiel kulpa lernanto kaj gvatis de tie Noran. Li hontis kaj diris al si mem, ĉu mi estas tiel povra, ĉu decas al viro je mia aĝo spioni sian edzinon kiel stulta kornohava edzo. Post la aĉetado Nora trankvile eliris el la vendejo kaj ekiris hejmen. Rosen same ekiris post ŝi kulpokonscia. Tiel pasis kelkaj monatoj kaj Rosen konvinkiĝis, ke Nora ne havas amanton, sed lia maltrankvilo ne malaperis. De tago al tago Nora iĝis pli kaj pli silentema. Eble mi hazarde ofendis ŝin, demandis sin Rosen kaj serĉis en si mem la kialon pri la stranga konduto de Nora. Certe mi estas kulpa, meditis li. Nora estas sentema, delikata kaj eble mi ofendis ŝin nerimarkinte. Mi devas peti ŝian pardonon kaj paroli kun ŝi sincere. Tamen li ne kuraĝis kaj prokrastis tiun ĉi konversacion kun Nora. Li hontis kaj faris ĉion eblan, ke Nora ne koleru al li. Li helpis ŝin en la hejmaj okupoj kaj ĉiam provis esti kara kaj pli atentema al ŝi. Li ege forte amis Noran kaj ne povis pardoni al si mem, se hazarde li estus ofendinta ŝin. Li ne deziris perdi Noran pro iu bagatelaĵo. Ŝi estis la plej kara homo por li, lia lernejana amo. Rosen kaj Nora konis unu la alian de la gimnazio. Jam kiel lernantoj ili ekamis unu la alian. Poste ili studis en la universitato, geedziĝis kaj jam kvin jarojn vivis kune. Ili ne havis problemojn, loĝis en bela loĝejo, havis aŭton, vilaon. Kion plu oni povas deziri – meditis Rosen. Eble mi devas esti pli kara al ŝi. Mi devas pli ofte donaci al ŝi florojn, pli ofte ni devas festi kune, esti en restoracioj kaj viziti teatrojn, operojn, koncertojn. Ĉi-somere nepre ni devos ripozi ĉe la maro aŭ pli bone eksterlande. Tiu ĉi ideo estas bonega kaj mi parolos kun Nora. Mi demandos ŝin, kie ŝi deziras ripozi, kaj mi tuj mendos flugbiletojn kaj hotelĉambron. Ŝi vidu, ke mi ankoraŭ amas ŝin same kiel iam, kiam ni estis lernantoj kaj vespere, reveninte de la lernejo ni kaŝis nin en la urba parko kaj freneze kisis unu la alian. La kisoj estis varmaj kiel flamoj. Ili sorĉis Rosen kaj igis lin senlime feliĉa kaj fiera. La plej bela knabino en la gimnazio amis lin, kisis lin sindone kaj deziris esti kun li ĝis la fino de la vivo. Tiam Nora estis ege bela knabino kun la okuloj bluaj kiel lago kaj haroj kiel akvofalo. Ŝia korpo estis kvazaŭ skulptita de la plej talenta skulptisto de la mondo. Ĉi-matene Rosen decidis interparoli kun Nora. Kiam ŝi eliris el la banejo, ili sidiĝis unu kontraŭ la alia ĉe la tablo por trinki la matenan kafon. La tago estis suna. La matena lumo brilis el la lazura ĉielo. Belega mateno, diris al si mem Rosen. Tiu ĉi mateno estas tre konvena por trankvila, sincera konversacio. Li intencis komenci la konversacion per propono pri la eksterlanda ekskurso kaj poste atente demandi ŝin, ĉu eble li iam hazarde ofendis ŝin, aŭ eble ŝi deziras ion, kion li ne scias, aŭ eble io ne plaĉas al ŝi, kaj ili kune devas aranĝi ion. Kiel ĉiam, ankaŭ ĉi-matene Nora silentis kaj rigardis ien super la kapon de Rosen. Nur ŝi havis tiajn profundajn okulojn. Rosen ĝis nun ne vidis similajn okulojn. Ĝis nun li ne povis precize diri, kian koloron ili havas. Ili aspektis lagobluaj, sed rigardante ilin, li havis la senton, ke ili similas al la maro, aŭ pli ĝuste ilia koloro estas helverda. Ŝia vizaĝo estis blanka kiel lakto kaj ŝiaj lipoj estis kvazaŭ sukoplenaj. Ŝia hararo falis onde sur ŝiajn glatajn ŝultrojn. – Nora, – diris malfirme Rosen. – Ĉu vi vidas kiel nesenteble venis la printempo? – Ĉu? – respondis ŝi. Ŝia demando ŝajnis al Rosen iom stranga kaj li alrigadis ŝin. – Mi decidis, ke ĉi-jare ni ekskursu eksterlanden. Kien vi deziras, ke ni iru: ĉu en Italion, Francion aŭ eble en Hispanion? – demandis li. Rosen atendis, ke Nora ekĝojos, sed ŝi silentis, rigardante ien, super lia kapo. Li decidis ripeti la demandon, supozante, ke Nora ne aŭdis lin bone aŭ eble ne komprenis lin. Li denove ekdemandis pli atente, sed subite ŝi ekparolis: – Li venas ĉiun nokton kaj ĉirkaŭbrakas min. Rosen ŝtoniĝis. Kion kaj pri kiu ŝi parolas. – Li jam estas sufiĉe aĝa knabo, alta, bela. Li diras: panjo, mi deziras esti kun vi, esti ĉe vi. Rosen rigardis ŝin stupore. Kion ŝi parolas? Pri kiu knabo ŝi parolas? – li demandis sin embarasite. Kio okazis al ŝi? Ĉu ŝi estas malsana? Kiam ŝi malsaniĝis, kiam ŝi freneziĝis? Mi eĉ ne komprenis kaj ne supozis! – Li vivas. Li vivas en iu urbo kaj mi nepre devas trovi lin. Li bezonas min. Rosen silentis. Li estis tiom konsternita, ke li eĉ ne povis malfermi la buŝon. – Li ne mortis en la malsanulejo, kiel oni diris al mi. Ja, li naskiĝis viva. Tie, en la malsanulejo, tuj post la nasko oni ŝtelis lin. Oni ŝtelis mian filon kaj donis lin al aliaj gepatroj, al alia familio, ĉe kiu nun li kreskas, aliaj homoj zorgas pri li, sed mi nepre trovos lin, mi trovos lin! Iom post iom Rosen komencis kompreni, pri kio temas, kaj li kvazaŭ malrapide vekiĝis de profunda koŝmara sonĝo. Antaŭ kvin jaroj Nora estis graveda. Dum naŭ monatoj ĉio estis en ordo, sed dum la nasko la bebo mortis. Estis knabo. La kuracistoj sukcesis savi Noran. Ŝi kaj Rosen tragike travivis la morton de la bebo, sed de tiam pasis kvin jaroj, kaj Nora ne povis gravediĝi denove. – Mi trovos lin. Mi nepre trovos lin, – ripetis Nora kvazaŭ en sonĝo, – mi trovos lin, kaj li venos kun mi ĉi tien. Li estos kun ni. Rosen deziris diri ion al ŝi, trankviligi ŝin. Ĉu ni vizitu kuraciston? – demandis li sin, sed rapide li forpelis tiun ĉi penson. Nora kaj Rosen fortrinkis la kafon, stariĝis de la seĝoj, vestiĝis kaj, same kiel ĉiun matenon, ili ekiris al siaj laborejoj, kvazaŭ nenio okazis. La tutan tagon Rosen estis maltrankvila. Li ne povis koncentriĝi kaj faris kelkajn gravajn erarojn. Lia kapo bruis, kaj li demandis sin: kion li faru, al kiu kuracisto li iru kun Nora, kaj kiel li konvinku ŝin, ke ili vizitu kuraciston. Kion diros la kuracisto? Kiel oni kuracos ŝin, kaj ĉu oni sukcesos kuraci ŝin. Eble ankaŭ mi baldaŭ freneziĝos. Tio estas terura. Ĉu iu povis supozi, ke okazos ĝuste tio? Kion mi faros? Kio okazos? Kelkajn tagojn Rosen vivis en koŝmaro. Konstante li demandis sin, kion li entreprenu. La konversacio de la antaŭpasinta mateno ne ripetiĝis. Ĉio estis same kiel ĉiam. Matene ili vekiĝis, trinkis kafon, iris al la laborejoj, vespere revenis, kaj de tempo al tempo ili konversaciis pri negravaj banalaj problemoj: kion ili aĉetu, kiam ili devas pagi la fakturojn pri la elektro, akvo, aŭ ĉu dimanĉe ili iros al la vilao. Rosen ne plu menciis pri ekskurso eksterlanda, ĉar li ne sciis, kiam komenciĝos la kuracado de Nora kaj kiom ĝi daŭros. Foje posttagmeze, kiam Rosen revenis el la laborejo, li surprize vidis, ke Nora ne estas hejme. Sur la manĝotablo estis noteto, skribita rapide per nerva skibmaniero: “Mi iras serĉi nian filon”. Ĉu li verkis vane? Originala rakonto de Viktor Sapoĵnikov Nikolao Dojĉmarkov ŝategis legi la rakontojn de Vasilij Ŝukŝin. Verdire, lia familinomo estas Tiĥov (Silentema), sed li militservis en GDR kaj tie, laŭ lia propra fanfaronado, li ege sukcese marĉandis kun godoro-anoj vendante al ili armean havaĵon kontraŭ iliaj markoj. La lastajn li fordrinkis, sed rememoroj pri ili servas kiel bazo por lia kromnomo — DM. Kontraste al la familia nomo Nikolao havas la voĉon de la trumpeto de Jeriĥo. Eĉ lia flustro similas zumadon de ege malkontenta abela familio. Kaj ĝuste tiu ĉi homo ŝategas legi ŝukŝinaĵojn. Laŭte. Ĉar la ideo legi silente ŝajnis al li absurda, maldeca. Kvazaŭ manĝado inter la malsatantoj. La rakontoj estas ege interesaj, kaj ĉiuj kapablaj aŭdi devas aŭskulti — kredas Nikolao. Aliel — por kia diablo verkis Ŝukŝin? Ĉu por si mem? Fakte ne… Do… ankaŭ ĉi-foje, kiam liaj kolegoj enuis pro manko de laboro, Nikolao tintigis la fenestrajn vitrojn: — Knaboj! Vi nur aŭskultu, kiom trafe skribis Vasja. Vi nur aŭskultu! — M..m… — dolore muĝis el angulo Leĥa-traktoristo, dormetanta post la nokta diboĉo, — ne tiel laŭte, knabaĉo… — Kaj ĝenerale ŝtopu la buŝon, — voĉis dua kolego. — Vi jam finfikis ĉiujn per via recitalo. — Fi, Eŭgeno, — la voĉo de DM iĝis velura, patreca, — vi denove montris vian fiedukon… Anstataŭ aŭskulti belliteraturon, vi elmontras vian seksan perversemon. Finfiki vin… fi… — Oj! Prefere legu, — ĝemis la brigadestro, supersata de la ĉiutaga reciproka pikado inter la buboj, kiuj povus ĵongli sakraĵojn dum ok horoj sen tagmanĝa paŭzo. — Mi legas, legas! Vi nur aŭskultu: “En la kontoro, kie...” Verdire, Nikolao ŝategas, sed ne scipovas legi. Samkiel la protagonistoj de Ŝukŝin, li estas simpla viro, eksa vilaĝano, duonperdiĝinta en la urba medio. Li legis ofte stumblante, pene, fuŝante akcentojn, sed emocie. Emociege. — “La estro de la personaro melankolie alrigardis…” Ĝuste! Ĝustege! — Nikolao interrompis sin, — vi eniras kabineton, sed la kabineta rato eĉ vidi vin ne volas!… — La vitroj de la fenestroj jam ploretis. La traktoristo volvis la kapon per la jako. La estro sin forŝovis plejeble malproksimen. La ceteraj dolor-sulkigis la fruntojn pro torento da emocioj. — “Subite la knabo prenis inkujon kaj verŝis inkojn sur la jakon de la personarestro.” Ha! Inkojn! — hurlis DM, — lialoke mi verŝus ne inkojn. Mi draŝus tiun fiulon kaj sangon lian verŝus!!! En la novelo temas pri vilaĝa junulo, kiu volas maldungiĝi. Anstataŭ simple redoni al la knabo dokumentojn, lia ĉefo predikas kaj rikanas. Pro afekto la knabo inke aspergas la ĉefon. Ĝuste la ĉefo indignis Nikolaon. — Nu, vere, knaboj… vere… ĉu eblas esti tiel senkora… Tiel humiligi la simplan homon. Mi petos… redonu… Tuj. Sendispute. Finfine, tio ja estas lia laboro! Ĉu ne? Sed ne… humuligas la homon… Mi ne komprenas tiujn homojn… je la Dio… Ĉu mi, ekzemple, farus tiel? Ne… Nepre ne… Se iu venas kaj petas min fari mian laboron mi tutsimple ĝin faras sen humiligaj predikoj. Ĉu ne? Respondi la demandon decidis la vivo mem. Kliento venis. Granda bubo. — Hej, knaboj, saluton! Ĵetetu sur mian aŭton jen tiun kestegon. Mi rapidas… — Ĉiuj rapidas, — malkontenta pro la interrompo, DM voĉis maltondre, sed grumble. — La levmaŝino rompiĝis, — li mensoge aldonis. — Oni jam sendis por elektristo, — subtenis la ideon dua knabo. — Hm… kaj kiam ĉio estos preta? — Nu… eble… ne… ĝuste, post la tagmanĝo, — hezitis DM, — jes ja, post la tagmanĝo. Tiumomente ekstere ekbruis maŝinego kaj eksonis tintilo, per kiu la maŝinisto alvokis hokistojn al laboro — kroĉi la “stropojn”. Neniu moviĝis. — Tamen la maŝino funkcias, — la ŝoforo komentis la bruon. — Ne… ne… nur provas, — jam nervoze rebatis DM. — Ni jam devas iri por tagmanĝi… — Ankoraŭ dek kvin minutoj… Nu, knaboj… kiom kostos por vi provĵeti mian pakaĵon… mi ja vere rapidas… la vojo longas. Tra la pordo sin enŝovis la levmaŝinisto kaj: — … ĉu vi… surdiĝis? ..?.. … — Ĉu vi jam riparis la levilon? — demandis la ŝoforo. — Riparu mem vian pisilon, se tiu paneis dum fikado de azeno, mi ja tion ne bezonas. — Vi… vi… — la ŝoforo returnis sin al DM, — mensogis… fripono… Subite li prenis apudan sitelon kun teknika oleo kaj svinge verŝis ĝin sur DM. — Aĥ tiel!!! — hurlis la aspergito kaj ĵetis sin al la bubo. Tiu kurte svingis la pugnon por kvietigi la impeton de DM. Siblis tradente: “Hundido!”, kaj foriris. En la olea flako, jam diluita per la sango el la nazo de Dojĉmarkov, kuŝis malfermita libro. Neniu sin movis, ĉar ĉiujn vizitis la natura penso: “Vane verkis Vasilij” Eksterlandit’ Originala rakonto de Viktor Sapoĵnikov Ĉi foje mi malfruis viziti necesejon kaj bum! — la urino batefikis la kapon naskante absurdan por mi ideon — viziti eksterlandon. Nome Pollandon por partopreni en la Jubilea Kongreso. Por rustikulo, kia mi, la ideo vere makabra. Du sekundojn mi arde luktis kontraŭ ĝi por fine fali senglore venkita. La ideo plene obsedis min. Do, mi vizitis komitaton de komsomolo kaj anoncis min pretendanto por la eksterlanda vojaĝo. “Bone” — oni konsentis — “Jen, prenu formularon kaj: Precize respondu ĉiujn demandojn; Skribu la biografion; Tajpu (nur tajpu) karakterizaĵon kun subskriboj de la estro, sindikatestro, partia funkciulo, tiu de la komsomolo; Algluu foton. Tie ĉi; Partoprenu medicinan esploradon de via sanstato, kies atesto finkompletigos la formularon. Do, sukcesojn, adiaŭ”. — Dankon. Ĝis revid’… — mi kriis jam kurante polikliniken, kie mi enviciĝis kaj jam post du horoj sciiĝis, ke mi staris ne en tiu vico. Se mi volas viziti eksterlandon, mi, antaŭ ĉio, devas viziti la ĉefkuraciston, kiu akceptas en la 5a kabineto. Kiun kabineton mi trafis post multe malpli longa starado por tie ekscii, ke sen mia ambulanca karto, mi ne estos akceptita, kaj la karton mi devis ricevi ĝuste en la registrejo el kie mi venis post nura duhora starado por sciiĝi, ke devas reveni reen por ricevi la sciigon, ke la karton oni donos post vizito de la 5a kabineto se mi jam vizitis la registrejon. Aŭ kabineton. La kvinan. Eble post la kvina el-en-kabinetiĝo mi kriis: “Fraŭlino. Mi estas jam en la kabineto. Bonvolu doni la karton”. — Ne kriaĉu ĉi tie, — min severe admonis la kuracisto kaj prenis telefon-aŭskultilon. — Ninjo, alportu lian karton… okupita?.. Nu, donu al li, li mem alportos. — Mi ne rajtas doni la karton, en la manojn de paciento — mi ricevis lecionon en la registrejo. — Ŝi ne donas al mi la karton, — mi kriis kabineten kaj tuj ricevis… ne, ne la karton, sed la plej lastan averton. Ankaŭ la karton, sed ne mi. La kuracisto ricevis. Uf-f… En la kvina kabineto mi ricevis kvin kuponojn, laŭ kiuj devis doni por analizo miajn sangon, fekaĵon, urinon, ŝmiraĵon kaj ankoraŭ unufoje sangon. Ĝuste tiujn vortojn mi parkerigis marŝante hejmen, ne sen miro cerbumante: kial mi devas dufoje doni sangon, sed ne urinon? Kulpas ja ĝuste la lasta… Cetere, ĝuste tiun elementon de mia korpo oni malakceptis en la sekva tago ĉar en tiu malbenita likvaĵo muŝeto dronis. Aŭ blato. Mi ne kompetentas pri insektoj, sed kompense mi iĝis starantisto. Preskaŭ profesia. Hardita sufiĉe por ne aspekti kiel psikopato dancanta en la vico kvazaŭ diservante ŝamane. Ne… mi legis Pacon kaj babilis pri la ekstera politiko kun samsortanoj. Reaperinte en la kvina kabineto post unu semajno mi triumfe prezentis rezultojn kaj ricevis ŝmacaplaŭdon de la lipoj kuracistaj. “Nun vi rajtas viziti rentgenkabineton, kardiologian kabineton, konatiĝi kun dentisto, okulisto, psikisto, …isto, …isto…” — haste mi kalkulis 16 istojn. — Pardonon, — mi provis repliki. — Mi ja volas viziti nur Pollandon… belan etan landon, sed ne la kosman spacon… Estas pli facile trafi Lunon ol… — Klare — mi flustris kaj reaperis en la sama kabineto post plia semajno kun dika dosiero por prezenti ĝin al speciala komisiono el kvar kuracistoj. Ili konstatis min absolute sana, delikate preteratentante tremon de la manoj, enorman palecon, kontraŭvolajn grimacojn kaj tikon de la dekstra palpebro. — Feliĉan vojon — deziris al mi la komisionestro. “Al kadavrejo” —mi silente aldonis kaj prenis vojon kalvarian por esti krucumata en la aŭtobiografio, kiu ja postulis tiom da scioj pri mi mem kaj la parencoj, ke mi devis viziti eĉ la paroĥan dokumentejon. Por kompletigi la ricevitajn sciojn mi verkis karakterizaĵon kaj transdonis ĝin al la ĉefo por subskribi. “Kiu estas tiu anĝelo?” —la ĉefo demandis. Sed tiu anĝelo jam flugis, teron ne sentante, al la komitato por prezenti la plenigitan formularon, kaj kie li ankoraŭ longe-longe ne sentis grundon subpiede, ĉar ĝuste tie li eksciis, ke la formularo ne plu validas, pro kio li devas komenci de la komenco. (Paŭzo por relego) La sekva formularo ne perdis la validecon antaŭ prezento, kaj mi estis gratulita okaze de enlistigo en la grupon, kiu grupo post tri tagoj ekveturos tra pluraj urboj de Pollando. — Mi ne estas pluraj landoj en la sana kabineto de la kvina avangardo! — mi kriis. — Nu, ne estu tiom kaprica, — admonis min la responsulo. — Ja Pollando estas Pollando eĉ en Afriko, ĉu ne? Mi proponas al vi nek Greklandon, nek Finnlandon, se vi insistas pri Warszawa kaj via… tiu… e… ek… speranto… preferu adresi al la metropolo. Ni ĉi tie pri tio ne kompetentas. (Paŭzo por returni la paĝon kaj legi pri la formularo. Nur ne konfuzu la vicon, ĉar en la vico devas regi la bona ordo, ĉu ne?) Kiel nia sakstrato elektis prezidenton Originala rakonto de Viktor Sapoĵnikov Edzino estas edzino, kaj peto de la edzino estas ordono. Nediskutebla, nu, se oni volas vivi trankvile, ĉu ne? Mi ĉiam volas tion. Kaj volis. Ĝuste pro tio mi konsentis plenumi la peton de mia kara: viziti ĉiujn najbarojn kaj ekscii, por kiu kandidato voĉdonos ĉiu el ili. Pro mia rifuzo voĉdoni en proksima jarcento mia edzino perdis orientiĝon, kaj tial ŝi sendis min sondi la grundon. Antaŭ ĉio mi iris trans la straton al Genka Popola Saĝo. Bona viro. Kompetenta pri ĉio, se temas pri la popola vivo. Li scias ĉiujn festojn laikajn kaj religiajn. Ankaŭ kuraci li scias. Ne nur homojn, sed eĉ bruton senvoĉan. Unuvorte — saĝulo! Al kiu mi venu, se ne al li? Mi venis. Tie jam sidis Hismatul la Buĉisto. Li ja ne nur laboras kiel buĉisto, sed ankaŭ havas la saman kromnomon, ĉar li ege deziras buĉi almenaŭ unu komuniston. Nu, ne lokan, sed “bonan, grasan, altpostenan moskvan komuniston”, — tiel li ofte mem diras. Mi jam scias, ke li voĉdonos por Zjuganov. “Korpulentas, sed ne grasa”, — li klarigis sian pozicion. Tie sidis ankaŭ Paŝka kun botelego da brando, kiun li mem produktis. Ĉiuj jam iomete trinkis kaj nun disputis pri diveno de la morgaŭa festotago: la Tago de l’ Sendependo. Hismatul diris, ke la Tago de l’ Sendependo aperis jam delonge, kiam Ruslando sendependiĝis de la tatara-mongola jugo. Kaj nun tiu tago estas nur restarigita. Paŝka je tio ridegis kaj diris, ke Ruslando sendependiĝis de Gorbaĉov kaj pro tio komencis festi tiun tagon. Pro tio li iros la dek-sesan de junio voĉdoni kontraŭ Gorbaĉov, ke tiu ne denove dependigu la landon kaj ne amendu la tagon ripozan. Genka provis klarigi, ke ne eblas voĉdoni kontraŭ. Ja voĉdoni por iu sola signifas voĉdoni kontraŭ ĉiuj ceteraj. Sed Paŝka respondis, ke li fajfas pri la desupraj instrukcioj kaj li voĉdonos tiel, kiel li volas: nur kontraŭ Gorbaĉov. Mi jam timis, ke ili demandos min pri tiu malbenita diveno, sed feliĉe aperis Paĥom Iljiĉ. Dentkuracisto kaj klerulo. Li tre longe insultis la nunan registaron, sed rapide klarigis pri la Sendependo. Ja la veran sendependon ricevis ĉiuj sovetuniaj respublikoj. Nia lando perdis eblon sin teni aroge kaj libere en tiuj respublikoj. Sed ne eblas festi la Tagon de l’ Perdo. Eĉ se temas pri perdo granda, grandega, neniu popolo pro psikaj konsideroj konsentus festi sian perdon. Do, por eviti psikan traŭmon, la nuna banditaro en Moskvo nomis la tagon Sendependa. Vera klerulo! Ni ĉiuj trinketis por la sendependaj lambastonoj, karmemora Gorbaĉov, kaj eĉ por Ĝingiz-Ĥano ni aparte tostis. Estis tre agrable sidi kaj aŭskulti saĝajn parolojn. La Popola Saĝo bonege klarigis, ke nebaptitaj komunistoj havas nul ŝancon reveni, ĉar la Dio ne plu toleros ateismon. Sonis konvinke, sed mi ne povis kompreni, por kiu li voĉdonos. (Ne la Dio, sed Genka.) Klakis la pordo kaj venis Sergio, profesia gipsoportanto. Li estas motosportisto kaj partoprenas en iu ajn konkuro. El ĉiu kvina konkuro li revenas kun iu rompita osto kaj pro tio ĉiam estas vundita aŭ gipsita. Ankaŭ nun li portis decan kvanton da bandaĝo, estis gaja kaj jam ebria. — Hundaj merdokratoj! — li kriis. — Mi pro malsato fuĝis el hospitalo! Ĉu vi kredas? Pro malsato… Nur diluita kaĉo. Matene, tage kaj vespere nura kaĉo. Friponoj! Ili ĉion ŝtelis por sia elektokampanjo. Prefere revenu komunistoj. Antaŭe mi ĉiam grasiĝis en hospitalo, sed nun… mi eĉ fuĝis. Ĉu vi komprenas? Lin ĉiuj subtenis, kaj la Popola Saĝo tuj preparis ŝmiraĵon, asertante, ke tiu ŝmiraĵo estas pli drasta ol reĝimo de Pinoĉeto. Necesas nur sufiĉege drinki por elteni la bonefikon. Ĉiuj trinkis po glaseto, ne nur Sergio, kiu pro salubra ŝmiraĵo ekhurlis kanton: Porjeljcina reĝim’ nin ĉiujn karesadis, ŝtelista banditar’ voĉdoni nin persvadis, sed mi flikita cim’… por Vlasov mi voĉdonos. — Por Vlasov, tiu sportisto. Li eltenos, — li ĝemis. — Ankaŭ mi eltenos, — li aldonis kun larmoplenaj okuloj, prenis botelon kaj rekte el ties gorĝo faris glutegon. — Kio estas tiu Vlasov? — ekribelis Paŝka, kiu ne estimis sporton, — vantulo el vantuloj kaj samspeca vantulo, kia vi. Vi defendu la sendependon kaj voĉdonu kontraŭ, kontraŭ la Ĝibulo Naskmakula. La Makulitan Ĝibulon (Gorbaĉovon) defendis Hismatul, klariginte, ke tiu ne estas grasa, sekve nebuĉenda, kaj ne necesas lin tuŝi. Aliel li mem iun tuŝos. La mastro por estingi kverelon urĝe replenigis la glasetojn kaj proponis trinki por paco kaj konkordo, almenaŭ por ni, najbaroj. La tosto sonis ĝustatempe, ĉar venis ankoraŭ du najbaroj. Jungeedzoj: li — Saŝka-maristo, ŝi — Maŝka-plus. — Je via sano, junuloj, — diris Paĥom Iljiĉ, ĉar Maŝka estis lia filino, kaj li timis, ke ŝi denuncos lin al la edzino. — Jeljcin estas nia prezidento, ĉu ne? — moktonis Paŝka, — vi ja ambaŭ por li voĉos. — Mi eble donos, sed ne voĉon, — rebatis Maŝka, — kaj ne al tiu pensiulo, mi sian havas. — Maŝka… — Iljiĉ provis admoni ŝin, — tenu la buŝon… — Paĉjo! Mi ne vin bezonas! — Nu… mi… mi… perdis la ŝlosilon… de l’ motorciklo. — Saŝka balbutis rigardante al mi. — Vi ja havas samspecan motorciklon… eble vi havas rezervan ŝlosilon… eble taŭgos. — Ŝlosilon? — mi miregis, — kiel oni povas ĝin perdi? Ja ĝi estas sufiĉe… fiksita… en la kontaktilo… — Ni, oĉjo Vasja, — interrompis lin Maŝka, — nu, ni trafikis ĝin. — Ĉu trafikis? — mi ne povis konekti la sencon. — Nu, forfikis, se vi preferas, — ekridis Maŝka kune kun ĉiuj. Ŝi sendube havas la honton, sed ĝi estas iel malsimila al la kutima honto. — Bona afero! — komentis Paŝka, — iu ajn prezidento bezonas kreskon de la loĝantaro. Eĉ Gorbaĉov. Sed mi kontraŭ. Vivu la tago de Sendependo! Nu, sendependo estas sendependo, sed edzinoj estas edzinoj. Ĉu koincide, ĉu interkonsente, sed ili venis ĉiuj samtempe por dependigi nin, virojn. El ĉiuj edzinoj nur la mia faris redependon sen mencio pri la vivo perdita, pri plena senrespondeco de la vira gento kaj similaj kortuŝaj vortoj. Ja mi estis plenumanta ŝian komision. Esploris politikan situacion. Saŝka kaj Maŝka iris kun mi ĝis la garaĝo, kie mi trovis rezervan ŝlosilon kaj donis ĝin al ili kondiĉe, ke ili aĉetu por mi dudeklitrujon da benzino. Nokte mi sonĝis kamaradon Gorbaĉov, kiu el graso de komunistoj fabrikis kandelojn. Multajn kandelojn. Sportisto Vlasov, jam prezidento, enkondomigis ĉiujn kandelojn ke la ontaj infanoj ne havu aidoson. La popolo sendepende trinkis deluitan kaĉon el gipso. Ŝtelista banditar’ redonis ĉiujn voĉdonojn al la voĉdonintoj kun persista peto porti ilin al Jeljcin, kiu iĝis la hospitalestro. La Popola Saĝo rabate vendis benzinon al Zjuganov, por ke tiu forveturu el Moskvo, ĉar Hismatul ne lin volas buĉi, sed min, kiu ne volas voĉdoni ĝenerale. Li jam kaptis miajn harojn kaj tiris la kapon al la spino. Mi kriis kaj vekiĝis. Estis la edzino kun tranĉilo. Pro la tranĉilo mi denove kriis kaj promesis voĉdoni eĉ kvinfoje, se necese. Nur post la tria ripeto mi komprenis, ke la edzino preparas salaton, kaj urĝe bezonas majonezon, kiun mi devas aĉeti laŭeble plej rapide. Nu, edzino estas edzino, eĉ se la kapo estas krevonta. Mi obeis, trinkis akvon kaj vestis min. Sur la korto, apud la garaĝa pordeto staris vazo kun benzino. La gejunuloj ne forgesis… Verŝante benzinon mi eksentis naŭzon pro fiodoro. Kutime ĝi odoris normale. La motoro ekmurmuris, petante gason. Mi ŝaltis rapidilon kaj ekveturis. Subite la motoro ternis, eligis densan fumon, refoje ternis kaj silentiĝis. Mi kelkfoje premis la piedan startigilon. Post ĉiu pumpo la motoro nur fumis kaj ternis, kaj la pumpo dolorige eĥis en mia kapo. Mi forŝraŭbis la sparkilon. Dum mi faris tion mia dekstra najbaro elrampis el sub sia aŭto Ĵiguli kaj venis al mi kun vortoj: — Nu jen, ankoraŭ unu viktimo de reformoj. — En kiu senco, Leonid? — mi demandis la plej grandan reakciulon de nia sakstrato, — ĉu denove prezaltiĝo? — Nu jes, sed temas pri benzino, diluita benzino. Jen vidu! — Li montris al du motorcikloj kun kromĉaroj. Fedjka-bovo per sia peza motorciklo Ural provis tirfunkciigi malpli pezan motorciklon de Larion. Kutima bildo. La eksa ministo Larion havas tri malnovajn motorciklojn. Du riparatas kaj unu uzatas. Aŭ inverse. Kaj post riparo ĉiam iu tiraĉas lian motorciklon por funkciigi ĝin. — Jam la tutan horon ili gladas la vojon. Senefike. Ĉar aperis tute nova artiklo de benzino. Numero okdek. Tiel nomiĝas, sed ĝi estas diluita, — gurdis Leonid. La motorcikla tendeno atingis nin kaj haltis. — Ĉu ankaŭ via ĉaraĉo ne funkcias? — demandis Fedjka. — Kroĉu ankaŭ la vian. — Jen halanĝo, — mi indigniĝis. — Kiu tiros min de l’ magazeno? Eksonis du infanaj voĉoj. Aperis Nastja en infana pedalaŭto. Papagante plenkreskulojn ŝi tiris post si triradan ciklon kun rajdanto Vovĉik la Skribisto. Apenaŭ lerninte la abocon, li uzis ĝin ĉie. Nastja parkis la aŭteton inter du motorcikloj kaj forkuris por bombono. Gorĝe de l’ sakstrateto aperis Timigilo: tire-puŝa veturilo simila samtempe kamionon, submarinon kaj traktoron. La ĉefverko de nia mekaniklertulo Ivan Petroviĉ Ĵuk. La veturilo estis laŭkutime superŝarĝita per freŝfalĉita herbo por kunikloj de Ivan Petroviĉ. Li mem, vigla kaj kolera, duone elŝoviĝis el la kajuto kaj kriis: — Kastritoj! Friponaro! Pagon postulas! Ili pro herbo postulas pagon! Ili mem vendas, sed mi pagu. Li bremsis apud ni kaj rakontis, ke estraro de la flughaveno, kie li ĉiam falĉas la herbon, postulis de li pagi la herbon. — Ili pagopostulas, sed mem agitas por demokrata Jeljcin. Jen, mi ĉiujn afiŝojn forŝiris, — li svingis dikan stokon da afiŝoj kun portreto de la aktuala prezidento. — Nu, por tiu vendokrato mi ne voĉdonos. Li jam sufiĉe vendis al la okcidento. Ankaŭ la herbon li vendos! “Jeljcin — vendokrato”, — Vovĉik kretis sur asfalto. — Kion vi volas, Petroviĉ? La libera merkato. Ĉiu ŝtelas kaj vendas tion, kion oni povas, — diris Leonid, — vidu, la viroj ne povas veturi, ĉar iu ŝtelis bonan benzinon kaj subŝovis la aĉan. — Ĝuste, ĝuste, — subtenis lin alveninta Sergio, — la kaĉo estis diluita, benzino kaj eĉ la elektrokurento. — Ne blagu, — dubis Larion. — Iru kaj vidu. Mi nun ŝargas la akumulilon. La indikilo montras, ke nek voltoj, nek amperoj sufiĉas, sed la elektrokalkulilo funkcias perfekte… — La ŝunton riparu, — kriis de sia domo Paĥom Iljiĉ, kiu lavis sian aŭton kaj ĉion aŭdis. — Kaj elektu Zjuganov-on. Li tion ĉesigos. — Merdo! Merdo kaj degenerulo estas via Zjuganov, — sin ĵetis al disputo mia liva najbaro, furioza reformisto Stepan. Antaŭ du jaroj li aĉetis kamionon kaj prave timis revenon de l’ komunistoj. “Zjuganov — merdo kaj de generalo”, — Vovĉik adaptis la nekonatan vorton. — Merdo aŭ ne, sed ne indas tiel rabi la popolon. La popolo mizeriĝas, ĉu vi ne vidas? — obĵetis Fedjka. — Speciale vi kaj via filo. Ankaŭ li aĉetis kamionon. Ĉu vi ne timas la konfiskon. El la dua korto de l’ sakstrato aperis aŭto Moskviĉ-412 kun ŝarĝkajuto, stirate de Boris Nikolajeviĉ, nia “nova ruso”, mastro de privata vendejo. Komence li turnis la aŭton al la eliro, sed poste bremsis kaj kankre atingis nian politikan kunvenon. — Nu, plendu, fratoj, plendu, — li diris elirinte, — nur pli rapide, ĉar mi ne povas helpi, — li ridis pro la eblo uzi gejunulan slangon, — pri kio temas? — A… a… a… pri ĉio kune, — mansvingis Paĥom, — kutima babilado. Jen, li ĉiujn kolektis, — li montris min. — Mi? Kolektis? — mi miris, — mi neniun kolektis, mi nur volas aĉeti majonezon. — Al mi ŝajnas, ke vi ne nur majonezon bezonas, — diris la samnomulo de la prezidento malfermante la ŝarĝkajuton. — Jen, kaptu, — li diris ĵetinte vazeton da biero. Poste majonezon. Dezirantoj bierumi ne pokis. Preskaŭ ĉiuj aĉetis, krom Paŝka, kiu kuris hejmen kaj revenis kun sia propra brando. La etoso malstreĉiĝis. La viroj ĝuis bieron, ĉieĉeestaj infanoj rapidis seli ne tro zorgatan “ĉevalaron”, akumulitan tiel strange. Aperis virinoj. Iuj denove aĉetis bieron, aliaj kromgustigis ĝin per brando de Paŝka, iuj alportis cepojn, iu panon, iu kuiritan ovon. Ja la tago estis festa. — Tamen kion vi faros, Boris Nikolajeviĉ, — ne eltenis Stepan, — se la komioj revenos? — Nenion, — respondis tiu, — komunistoj sidis, sidas kaj sidos sur nia kolo. Por mi ne gravas, kiu nome suĉas mian sangon. Ankaŭ la vian. — Ĉu ankaŭ Fjodorov? — iu demandis. — Ankaŭ li. — Nu, ne, li estas saĝulo, — rezolutis la edzino de Stepan, — klopodas por la popolo. Lanĉas popolajn entreprenojn. — Aha… penetroprenoj, — rikanis Hismatul, — la popolan monujon li certe penetros. Aŭ inter viajn sidvangojn. Eĉ sen sapo. Bona penetristo. “Fjodorov — penis tri sto”, kun granda malcerteco registris Vovĉik. — Kial vi nur pri kadukuloj babilaĉas? Ĉu ne estas junuloj? — ne eltenis mia edzino. — Javlinskij, ekzemple. — Nu, ne moku min, — voĉis la Popola Saĝo, — li estas rapidulo. Refari ĉion dum 500 tagoj… Neserioze. Tiu kvincentulo. “Javlinskij — kvint sentulo”, — Vovĉik registris plian kandidaton. — Vovĉik, skribu ne “sentulo”, sed “seksulo”, — Sergio sufloris. — Mi al vi montros “seksulon”! Vi la vian rompos, — kriis la patrino de l’ knabo. — Nu jen, jen, — nervoziĝis Leonid, — vidu! Eĉ edukado estas diluita per maldeco kaj senhonto, ĉu ne! Mi… mi vin ĉiujn reformistojn trenos post mia aŭto. Ĝisreformiĝis! Kanajlaro! — Ĉu mi kanajlaro? Min vi trenos? — neatendite flamiĝis Fedja, — vi eĉ mian motorciklon ne tiros post via bankuvo sur radoj. — Ĉu ne tiros? — batalpretiĝis Leonid, — ne nur vin, sed ankaŭ tiujn senhontajn bubaĉojn. La senhontaj bubaĉoj montriĝis Saŝka kaj Maŝka, kiuj permane puŝadis motorciklon. Evidente, pro la nova perdo de ŝlosilo sammaniere, se juĝi laŭ iliaj lacaj, sed feliĉaj vizaĝoj kaj ĉifonetitaj vestoj. Sciiĝinte pri la afero, Maŝka, eĉ sen peti permeson, fortiris la ŝlosilon de mia motorciklo. — Ne estu knabaĉoj, — ekadmonis la Popola Saĝo. — Boris Nikolajeviĉ, trankviligu ilin, — kripetis kelkaj virinoj. — Kial do? — flegmis Boris, — ili konkuru, mi eĉ premion disponigos. Li montris al ĉiuj unulitran botelegon da brando. Tuj aperis plektita ŝnurego. La infanaro estis forbalaita kaj blokita apud domo garde de virinoj. Liberiĝis mezo de l’ vojo, kaj du motorcikloj estis ligitaj al unu aŭto. — Tri, du, unu! — kriis Ĵuk kaj svingis tukon. Ekhurlis motoroj, eligante fumon. Preskaŭ tuj ankaŭ la radoj komencis fumi. Ĉiuj veturiloj hurlis kaj joris sur la sama loko. — Remio! — kriis Boris kaj signis finon. Li mem malfermis la botelon kaj verŝis al ĉiuj dezirantoj. La viroj preskaŭ trankviliĝis kaj reciprokis la rigardojn ne plu batalemajn. Sed Maŝka stariĝis sur la motorciklon kaj kriis al Leonid: — Hej, ci! Tirulo. Ci eĉ mian pantalonon suben ne fintiros. — La dua provo! — flamiĝis Leonid kaj decideme enaŭtiĝis, ruĝa pro kolero kaj brando. Same procedis liaj rivaloj. Subite Simon kaptis sian motorciklon kaj permane puŝis ĝin direkte al Leonida aŭto. Bofilo de Larion, malgraŭ ke li nur gastis, faris la samon. Stepan la reformisto paliĝis kaj rezolute paŝis al sia garaĝo. Krom kamiono li havis malnovan aŭton Pobeda. Eksilentis eĉ infanoj, ĉar ankaŭ ili nun komprenis, ke temas pri io pli grava ol simpla ludo. La novvenintoj mute jungis siajn motorojn kaj sidis en atento. Ĉio estis jam preta, sed neniu kuraĝis signi la starton. — Hej, vi, viroj ne finfaritaj, — diris Maŝka. Ŝi prenis la malplenan botelon kaj levis ĝin super la kapon. — Unu, du, tri! Ŝprucis frakasita vitro. Ekhurlis jam ses motoroj. La ŝnurego minace ekgrincis kaj ĉiuj deiris. La reformista partio iomete superis la komunistan. Sed ve! La ŝnuro ne eltenis. La reformista tendemo el Uralo kaj Pobeda samtempe bremsis. Sed la apuda motorciklo obuse saltis oblikve dekstren. Transsaltis la apudvojan kavon, frakasis baron de gazeno kaj haltis meze de florbedo. La rajdanto pro inercio estis ĵetita alten. Pendis tie dum momento antaŭ plumpi sur alian bedon, sterkan. La komunista aŭto joris kaj, tirita de motorcikloj, renversiĝis. Pro abrupta halto unu el la rajdantoj estis forĵetita en apudvojan kavon, feliĉe senakvan sed sufiĉe humidan por sentraŭme akcepti la fluganton. — Uff… — ĉiuj elspiris kun granda faciliĝo, vidinte ke ĉiuj tri bubaĉoj daŭre baraktas, sed ne kuŝas senmovaj. Iom-post-iom ĉio revigliĝis. La infanoj ekludis. La virinoj ekbabilis. La viroj ekfumis. La prezidenta samnomulo daŭre negocis. Li jen vendis, jen donacis bieron aŭ glaseton da vodko. Ĉiuj babilis pri ĉiutagaj zorgoj aŭ simple klaĉis. Neniu eĉ pepis pri la kandidatoj. Eĉ ne Vovĉik, kiu tamen daŭrigis sian skribadon: “Viroj — ne finvoritaj” Nenio rompis la pacan idilion. Eĉ ne veninta polica aŭto. En la elirinta polica oficiro mi rekonis samklasanon. Estis Jurka kiu ĝisludis. Nu, en lernejaj amatoraj teatraĵoj li ĉiam ludis rolon de germana policano. Kaj jen, li ĝisludis, fariĝis policano. Li penadis kompreni, kion faras stratmeze renversita aŭto. Leonid, demandita pri tio, estis certiganta lin, ke li, Leonid, speciale metis ĝin tien kaj tiel, ĉar li ege volas lavi la subon de l’ aŭto. Malgraŭ lia konvinka tono la oficiro ne kredis kaj postulis dokumentojn. La alia policano skuis finebrian Simon-on, kiu trankvile dormis en la ombro de l’ aŭto. Vekite, li longe gapis la policanon kaj poste demandis: — Kion vi, karulo, faras ĉi tie? — Mi? — miregis la policano, — estas mi kiu demandas. Kion vi faras? — Elekt… as prsii… pi… — respondis Simon, perdinte intereson pri la policano. — Kion? Kion vi ĉi tie elektas? — la intereso de l’ policano, male, kreskis. Li denove skuis la viron. — Pissi… dissi… — Dissidenton? — Ne… Pissi… denton… la viron, kiu povas stare pis… si… Por gviidi nin… nu estron… — La viro diris el lastaj fortoj kaj lasis la kapon fali. — Forsendu vian taĉmenton, — mi diris al Jurka, kiu rimarkis min, — kaj venu kun mi, mi vin regalos. — Mi ja deĵoras, — grumblis Jurka. — Nu jes, deĵoras, kaj ankoraŭ dum dek minutoj vi deĵoros. Mi ja scias vian horaron. Repaŝinte al la provizora vendejo de Boris, mi kurte klarigis ĉion al Jurka. — Idiotoj, — li verdiktis. — Jes, sed ankaŭ vi voĉdonos dimanĉe, ĉu ne? Por kiu? — Por Lebedj. — Lebedj? Ĉu vi kredas, ke li povos venki? — Ne. Sed damne, li estas la sola inda homo. Vera najlo. Nefleksebla. “Lebedj — ajlo neflikebla”. — Hej, knabo! Najlo. Najlo, ne ajlo. — Jurka kaŭris apud la knabeto kaj korektis la ajlon je najlo, ne atentinte la eraron en la dua vorto. La lasta vorto, kiu atingis mian konscion estis la nomo Ĵirinovskij. Post ĝi min atakis terura vertiĝo, el kiu soris bildoj de l’ pasinta tago. Kaj ĝuste Ĵirinovskij estis la unua, kiu aperis antaŭ mi viva kaj gaja. Li staris meze de la lando kun levita brako, en kiu li tenis dukapan blankan birdon. Ambaŭ femuroj de tiu simbolo estis razitaj kaj sur ili videblis sigelo “kruroj de Bush”. “Usonanoj subŝovis”, — li klarigis al mi kaj kriis: “Hej, karuloj, pli rapide!” Mi ekvidis la “ruĝan zonon” de mia lando. Fore okcidente jeljcinistoj kroĉis sin al tiu zono. Multaj sidis en seĝoj, videble ministraj. Fore oriente la samon faris zjuganistoj. Alte ŝvebis Lebedj, kiu voĉis desupre: “Mi fajfas pri via tirludo! Mi estas alia birdo. Malfabla”. — “Hu… u… nubmienulo, — grumblis Ĵirinovskij. — Vi certe estas malafabla”. Tuj aperis Vovĉjo sur aviadilo kaj ŝprucante majonezon skribis surĉiele: “Lebedj — nimbmaniulo”. La ĥimera aglo ki-ki-kriis, ternis kaj la konkurso startis. La ruĝa zono streĉiĝis. “Mankas elektontaro”, — konstatis la birdo kaj elsubvostigis kvincent pomojn kun portreto de Javlinskij sur ĉiu el ili. La ruĝa zono knaris kaj krakis minace. El sub la kalkanoj de zjuganistoj ŝprucis sparkoj. Jeljcinistoj glitis sur propra ŝvito. Bravaj fjodorovistoj per la dentoj ŝiris striojn de la ruĝa zono por bandaĝi totale popolajn entreprenojn por popola progreso kaj evoluigo de salajro surbaze de popolkapitalismo pro digna konsumado de varoj popolaj. Plian streĉon de la ruĝa zono ne eltenis la grundo mem. Jen kaj jen aperis fendoj. El la fendoj ŝprucis steletoj de prauloj. Iuj kriis “Vivu Petro la Granda!” kaj forkuris okcidenten. La aliaj viciĝis kaj mute atendis ordonon de Hismatul, kiu per tremanta voĉo deklaris, ke ili ja ankoraŭ ne estas sufiĉe grasaj. Laŭ la zono mem promenadis Gorbaĉov, de tempo al tempo kaŭrante por desegni kvadraton kun serpilo kaj martelo. Ebria Paŝka vane provis enmanigi al si la pentritan martelon, li nur vundis la fingrojn per tranĉrando de l’ serpilo. Zjugana diktatur’ nin ĉiujn prisorĉadis, ŝtelista banditar’; forkuris el la land’, sed mi, flikita cim’… kune kantis Sergio-gipsoportanto kaj sinjoro Bryncalov, sidante kontraŭ Tulejev, kiu patose oratoris: “Ni havas nian propran, unikan vojon al la vizio de l’ komunismo, kiu nun vagadas en Azio kaj loĝas en Kamboĝo. Ĝi estas Pol Pot. Konsentu, aliel vi estos reprezaliitaj. Eĉ kelkfoje”. “Bim! Bom! Bim!” — la rando de l’ ruĝa zono ne eltenis, kaj iom da jeljcinistoj kugle forkuris Eŭropen. Kvar el ili frakasis rondan tablon en la Eŭropa konsilio kaj estis tuj arestitaj kiel teroristoj. Du koliziis kun NATO kaj tuj trafis al la bankeda tablo, kiel vivaj atestoj pri minaco de la voĉdononta Ruslando. “Bom!” — ne eltenis ankaŭ la dua rando de l’ zono kaj triono de la Granda Ĉina Muro jam polviĝinte ŝutiĝis sur Japanion, provokinte ties parlamenton urĝe diskuti la “sudan teritorion”, ĉar “la nordan ili ne plu bezonas”, — klarigis Genka Popola Saĝo al la dukapa birdo kaj perforte drinkigis ĝin. — Hej, ŝtipulo! Savu la mondon! — kriis unu kapo. — Mem ŝtipulo! — diris la alia. — Lasu la mondon! — ĝi bekis la unuan. — Savu! — la unua rebekis la baton. “Lasu min en trankvilo,” — mi aŭdis la propran voĉon. — Dio gardu min sendi vin ankoraŭ foje, — grumblis la edzino puŝante min al muro. — Ebriulo, lasu min kuŝiĝi. Ĉu vi eksciis, por kiu voĉdoni? — Savu vin Dio voĉdoni entute. Kaj ne beku min… — Kaj vi ne bleku… Kongresaj paroladoj Originala rakonto de Viktor Sapoĵnikov Tede pluvetis ekde la mateno. La brigadanoj enuis en dometo. Kelkaj dormetis, ceteraj legis aŭ interbabiladis. Ankaŭ mi distre foliumis la kolekton Kongresaj Paroladoj de nia kara Majstro. Legi serioze mi ne volis, sed mi devis ĝin trastudi pro la insista aludo de mia redaktoro. Nu, al li, la redaktoro, mia lingvaĵo ŝajnas nesufiĉe klasika… Al mi, inverse, la lingvaĵo de la ricevita libro ŝajnas iom arkaika. Sed kiu ĉefas? Ja li eldonas ĉi revuon, kaj li eĉ solene promesis formanĝi la nunan revuan numeron, se la eldonritmo ne reakuratiĝos. Tio elvokas estimon, kaj nur pro tio mi kuŝis sur la benko kaj provis perforti mian nervaron per legado. La nervaro spitis. Ne adaptiĝis al la entute klara kaj simpla lingvaĵo de Lazaro Ludoviko. Nu kion fari? Mi havas alian pensmanieron. Ekstere aŭdiĝis longa fajfado de la manovra lokomotivo, kaj peza bruo de proksimiĝantaj vagonoj. Nikolao, sidanta ĉe la fenestro, anoncis: — Hej, knaboj, mi sonĝas belegan spektaklon! Mi vidas du vagonojn plenegajn je traboj. Dio!.. Al ni venas laboro! — Vekiĝu, bubaĉo! — grumblis Petro-ne-La-Granda, — ĝis la fino de l’ monato oni promesis nulon da okupo. Sed vi vagooonojn vidas. — Sed mi vere vidas, — replikis Nikolao. — Ankaŭ la salajron vi vidos nur en bela sonĝo, sed reale ni ricevos nulon, — ne cedis Petro-ne-La-Granda. — Jen, blanka aŭto aperis, — faris novan anoncon Nikolao, — al nia stabejo proksimiĝas. — Kial do ne blanka ĉevalo por via babilema moŝto? — demandis Aleksio, — eble vi forrajdos kaj ebligos al mi plu dormeti… — Hu, vi, malfidemaj… Bruo de l’ pordo rompis la parolojn. Eniris du virinoj vestitaj tro ŝike por la medio ilin akceptanta. Ili tenis sin memfide kaj ne kaŝis sian superecon. — Kiu el vi estas brigadestro? — demandis unu el ili. — Forestas! — malŝate respondis Nikolao. — Kiu anstataŭas lin? — Speciale neniu, sed eble mi taŭgas? — mi diris leviĝante. — Por mi ne gravas, — sekis la virino, — vi devas malŝarĝi du vagonojn. Kamiono baldaŭ venos. — Ĉu nur unu? — nervoze demandis Nikolao. — Jes, unu. — Fjuuuu… — ekfajfis Aleksio, — per unu kamiono ni finos nur je la mateniĝo. — Mi havas interkonsenton kun via ĉefo! — bruskis la virino. — Do, vigladu nia ĉefo ĝis la mateno, sed mi post la kvina horo viglos en la bierejo, — deklaris la bubo, kies kromnomo estas Cunamo pro lia emo aperi kaj malaperi neatendite brue. — Mi pagos la noktan laboron! — la virino altigis la voĉon. — Malavare! Ŝi malfermis la retikulon kaj eligis paketon da monbiletoj kaj etendis ĝin al mi, dirante: — Jen la antaŭpago. Tamen la monon kaptis Cunamo. Li asertis ke pro tioma mono li sola transportos ĉiom po unu trabo al ajna urbopunkto, ĝis la kokoj krios. Dancante kaj babilante, li survestis grandan nigran kontraŭpluvan mantelon kaj ektajfunis… Nu, ne al la vagonoj, sed al la proksima vendejo por aĉeti vodkon. Sed ĉio aspektis tre konvinke por la virinoj, kaj ili forveturis kontentaj. Malgraŭ la pluvo, ĉio iris glate. Ni malŝarĝis unu vagonon kaj komencis la duan. Jam kvinfoje, peze ŝarĝita kamiono “naĝis” en koto al la elirejo. Subite el sub la gardista dometo saltis granda hundo kaj atakis la kamionon. La ŝoforo instinkte turnis la stirilon kaj bremsis. La radoj joris, kaj la aŭto kuŝiĝis koten. — Palmo! Palmo! — mi kriis, sed la hundo daŭre atakis la jam senmovan kamionon ne permesante al la ŝoforo ekiri. Nia korthundo estas unu el la plej bonanimaj bestoj de la urbo, eble eĉ de la gubernio. Sed nur ĝis la kvina horo. La unua minuto post la kvina faras Palmon furioza. Ĝi atakas ĉion. Bojas eĉ kontraŭ la preterkurantaj trajnoj, eĉ ne menciante pri iuj ajn vivantaĵoj, inkluzive de paseroj. Kun granda peno mi kaptis la hundon kaj tiris ĝin al la ĉeno malgraŭ la sakranta ŝoforo, kiu postulis jungi la malbenitan hundaĉon por eltiri la aŭton. La ŝoforo foriris serĉi helpon, kaj mi revenis al la vagonoj. Por ne perdi la tempon ni decidis almenaŭ liberigi la vagonojn, elvagonigi la trabojn sur la teron. Ni preskaŭ sukcesis, sed la lasta pako da traboj spitis elvagoniĝon; io tenis ĝin forte fiksita al la planko de l’ vagono. Por kompreni, kio malhelpas, necesis rigardi. Por rigardi, necesas kuŝiĝi planken. Sed sur la kavoza planko de l’ vagono akumuliĝis sufiĉe da akvo por sin bani… Petro-ne-La-Granda sin kuŝigis sur la trabojn kaj provis ŝovi la kapon inter la trabopako kaj vagona muro. La fendo ne estis sufiĉe vasta, kaj li fiksiĝis en ĝi kirlante la aeron per la gamboj kaj postulante helpon. Cunamo verŝis al si plenan glason da vodko, fortrinkis ĝin kaj faligis sin planken esperante tuj kompreni la kaŭzon. — Verŝu ankaŭ al mi, — petis min Nikolao, — mi provos helpi. Mi verŝis al li kaj mem glutis rekte el la botelo, ĉar mi estis sufiĉe malseka. Ĝuste en tiu momento super la rando de l’ vagono aperis la kapo de Valentina-Mitralmaŝino. Eĉ sen eta demando ŝi, konvene al sia nomo, ŝaltis sian mitralon kaj komencis pafadi vortojn. Dum la tri sekvaj minutoj ni eksciis, ke ni estas diboĉuloj, sentaŭguloj, pigruloj, laborevituloj, uloj-istoj-kaj-anoj de ĉio negativa kaj malbona, kio ekzistas en la mondo kaj universo. Sen fari paŭzon tiu deĵoranta stivistino kondamnis nin al ĉiuj punoj de la infero kaj firme deklaris, ke ŝi tuj denuncos nian drinkadon al la ĉefoj urba, gubernia kaj ministeria. Neniu prenis serioze ŝian parolpafadon, sed la humuro falis. Nikolao kolere signis al la maŝinisto levi la takelon. La takelo ekmuĝis kaj komencis minace vibri. — Levu! Levu! — kriis Nikolao kolere kaj signis samsence per la mano. La takelo klakis, krakis kaj eksilentis. La maŝinisto malfermis giĉeton de sia kajuto kaj regalis nin per deca kvanto da konvenaj vortoj, el kiuj ni sciiĝis pri manko de kurento. Mi ektrotis al la telefono kaj vokis deĵorantan elektriston. — Kio pri la kurento? — mi demandis. — Nenio. Ĝi simple forestas. — Kaj kiam ĝi degnos aperi? — Dio scias, — sekvis filozofeska respondo. — Sed karulo! — mi komencis ekscitiĝi, — ni ja devas fini la laboron! — Se vi kredas, ke via kaj mia nervotensioj sufiĉas por funkciigi elektromotorojn, ni nervozigu unu la alian ĝis la mateno, sed mi forte supozas, ke tio ne utilos. Do, ni atendu ĝis la deka horo de mateno, ĉar la difekto estas grava. Li donis al mi eblon aŭskulti kurtajn fajfetojn de l’ malkroĉita telefono. Nenio estis farebla. Mi lasis la knabojn iri hejmen, registris la okazintaĵon en la taglibro, raportis al la ĉefstivisto kaj kuŝiĝis sur la benko plulegi la Kongresajn paroladojn kaj atendi la noktan gardiston por instrukcii lin pri la naĝanta kamiono kaj ŝvebanta takelo. Pro la pluveto krepusko falis pli rapide ol kutime. Legi mi jam ne povis. Mi skribis letereton al la gardisto kaj ekmarŝis hejmen kun forta decido rekomenci mian malfeliĉan laboron. Eĉ ne legi, sed serioze trastudi. Veninte hejmen mi konstatis la saman mankon de l’ kurento. Damne kaj sakre! Dum duona horo mi palpe traserĉis la tutan kuirejon kaj finfine trovis kandelon. Mi metis la libreton sur tablon kaj nur post tio permesis al mi ŝanĝi la veston kaj prepari sandviĉon. La lastan mi decidis “malsekigi” per glaseto da konjako. La malfermo de l’ botelo koincidis kun malfermo de la pordo kaj apero de tri virinoj, gvidataj de Valentina-Mitralmaŝino. Ekvidinte min kun botelo en la mano, ŝi regalis min per aparte vipaj esprimoj. Nur post tio ŝi viktimigis min al la du jam konataj virinoj. Ne dirante eĉ unu vorton mi kelkfoje manipulis la elektroŝaltilon, montrante mankon de l’ kurento. Ili komprenis, sed demandis: — Ĉu same en la laborejo? — Jes! — mi unuvortis. Intertempe Valentina-Mitralmaŝino ĉiam pli fikse rigardis la tablon, sur kiu situis la kandelo, libro kaj glaso. Mi eksupozis, ke ŝi kalkulas la kvanton de l’ alkoholaĵo, uzita de mi, por min morgaŭ denunci al la ĉefo aŭ skoldi tuj. Kaj min ege mirigis, ke ŝi trankvile sciigis min, ke la ĉefo atendas min je la sepa horo matene. Antaŭ ol foriri ŝi eĉ deziris al mi “bonan nokton”, kio iel najbaras al miraklo. Aŭdi, ke Valentina deziras al viro ion bonan, estis tro drasta travivaĵo. Mi tuj enlitiĝis kaj komenci konsumi la konjakon eĉ sen glaseto, ĝis plonĝo en profundan sonĝon. Frumatene mi sidis en la kabineto de la ĉefo kaj sufiĉe pacience atendis draŝadon. Tradicie alvoko al la ĉefo antaŭ la komenco de la labortago signifas nuran skoldon, sen maldungo. Li ne rapidas kaj aspektas… hm?.. Mi diru: malfurioze. Eĉ pli — patrece. Tio min mirigis, ĉar ne malpli tradicie, ĝentila konduto de la ĉefo signifas plenan fremdecon — mian perdon de la laboro jam hieraŭ. Sed tiuokaze li vokintus min post la oka horo! Vidante mian embarason, la ĉefo degnis parolon. — Filo mia! Vi, sendube, bravas, sed vi ne pravas! Ne pravas. Mi komprenas, ke vi intence fuŝis la laboron por damaĝi al tiuj fiaj novriĉuloj, “novaj rusoj”. Ankaŭ mi ne povas toleri ilin, sed mi ne agas tiel rekte kaj krude. Mi agas pli ruze, delikate, sed ne malpli efike. Tiuj virinoj pagis duoblan tarifon kaj kroman imposton. Kaj krome… — li eksilentis, verŝajne rimarkinte mian plenan perplekson kaj malkomprenon. — Nu, nu, — li ridetis… — Ne ŝajnigu vin naiva. Valentina ĉion rakontis al mi pri via vivo. Vi legis libron de Vladimir Iljiĉ Lenin eĉ malgraŭ manko de l’ kurento. Ĉe kandela lumo! Laŭdinde, laŭdinde!.. Mi ĝojas, mi ege ĝojas ke ne ĉiuj junuloj perfidis la ideojn de la Granda Oktobra Revolucio! Jes, ni perdis la batalon, sed ni ne perdis nian ideon. Mi komencis kredi la ĉefon freneza. Se mi legis Lenin, li, tute certe, studis la biblion: absurdas samgrade! Li plu patosis: — Bedaŭrinde, fiposteuloj de Lenin perversis la tuton, sed al ni restis la originaj fontoj, ĉu ne? — Jes, jes… — mi rapidis konsenti malgraŭ kompleta misordo en la kapo. — Ankaŭ mi havas la saman libron, kiun vi legis hieraŭ vespere. Li malfermis la ŝrankon kaj eligis bluan broŝureton, sur kiu estis skribite: Dua kongreso de RSDRP (Bruselo-Londono) VLADIMIR ILJIĈ LENIN Kongresaj Paroladoj Frontpaĝe vidiĝis kalva persono kun barbeto. La maldekstra mano kvazaŭ apogus la barbeton. Laŭrobranĉeto substrekas la gravecon de l’ pensoj ŝvebintaj en la kapo de l’ persono. Mi stupore gapis al la bildo. Bumm! Insajt!.. La Granda Kosmo! Se aldoni vangoharojn kaj okulvitrojn, tuj bildiĝas nia kara Majstro! Ne mirindas, ke Valentina ĉion miksis en la lumo de l’ kandeleto. — Prenu, prenu… Ĝi estas por vi, — diris la ĉefo. — De nun… inter ni… vi havu neformale “Bibliotekan tagon”… Iru kaj studu… “Kial do ne? — mia kapo resereniĝis. — Ili ambaŭ venis el la sama epoko. El la sama modo ŝanĝi la mondon per ideoj. Ambaŭ multe klopodis kaj parolis, parolis, paroladis”. Krimo kaj puno en la itala lingvo dum suda vento Originala rakonto de Viktor Sapoĵnikov Nu, jes, Krimo kaj puno estas ĝuste tiu romano de Fjodor Dostojevskij, kiun mia amiko eldonis kaj antaŭ nelonge donacis ekzempleron al mi. Bravulo… leku lin kato en vendreda nokto. Kial tiom severe? Vi ĉion komprenos, se vi legos plu… Mi ŝategas legi, sed, bedaŭrinde, mi havas malsanecan emon serĉi erarojn en ĉiu legaĵo, inkluzive de telefon-libroj. Nu, tia mi estas. Dume. Dume, ĉar mi havas supozon, ke baldaŭ mi aŭ ne plu estos aŭ iĝos alia. Devige. Almenaŭ korpe, se ne psike. Pluraj personoj reagas nervoze, kiam aliulo rimarkas erarojn kaj sciigas pri ili delikate. Ankaŭ mia edzino donacis al mi libron, kiu ege kortuŝis ŝin. Ankaŭ min, sed nur ĝis la paĝo 128. La protagonisto fiksis ŝutron de 16-colaj najloj. Terure! Devis esti centimetroj, ne coloj. Kiam la edzino demandis min pri mia impreso, mi honeste indikis la supre menciitan eraron kaj provis klarigi al ŝi la diferencon inter la colo kaj centimetro. La edzino batis min per la libro kontraŭ mian verton, deklaris min tedulo kaj paŭtis dum du sekvaj tagoj. Pro tiu kaj similaj okazoj mi decidis frandi la Krimon kaj punon sen atestantoj. La bonŝanco baldaŭ venis: kolego petis min deĵori anstataŭ li dum la “nigra sabato”. Nu, estas nova modo: en ripoz- aŭ festo-tagoj iu el la inĝenieroj devas deĵori en la oficejo, malgraŭ ĉeesto de gardisto, hejtisto kaj stivistino. Do mi konsentis esti respondeca deĵoranto. La nigra sabato surprizis vetere. Ekde la mateno neĝis kaj pluvis, jen samtempe, jen intermite. Akra norda vento furioze atakis la reston de la relative varma aŭtuno. Nur pro tio, veninte oficejen, mi trinkis po du glasetoj da vodko respektive kun la hejtisto kaj gardisto. Kun la stivistino mi trinkis ne vodkon, kaj ne nur trinkis, sed pri tio ja decas silenti, ĉu ne? Memkompreneble, mi ne rajtas drinki kaj eĉ devus denunci al la ĉefo la drinkadon de la hejtisto kaj gardisto. Sed en tia vetero… Do, iom poste mi iris en garaĝon, sub kies tegmento situas elektrofako kaj mia eta kabineto. Mi infuzis teon kaj komencis serĉi idiotaĵojn en la menciita libro. Idiotaĵoj mankis. Ju pli longe mi legis, des pli evidentiĝis, ke la traduko estas fidinda. Eĉ perfekta. Tio min ĉagrenis. Komposteraro en la dek-tria paĝo: tupra anstataŭ turpa ne multe konsolis min. Ja finfine ĝis nun mi ne sendis la tutan esperanton al la diablo nur pro la inundo de eraroj en tiulingvaj libroj. Kiom plaĉas al vi, ekzemple, legotima decido? M…m… al mi ege plaĉas. Domaĝe, ke ne legomtima. Malsupre grincis la pordo. Mi faris afereman mienon kaj rapidis renkonten. Malsupre, apud la ŝtuparo, staris… la granda kosmo!.. la ĉefo mem! Li, ĉiam nubmiena, ĉi-foje aspektis aparte moroza. — Saluton, Nikolao Vas… iljeviĉ, — mi balbutis, — ĉio estas en ordo, kvankam… e…e… — mi paŭzis, penante diveni, ĉu li jam scias pri la drinkado aŭ ankoraŭ ne. — Kvankam la kontoro brulas! — plumbvoĉis la ĉefo. — Kon… tor… bru… — embarasiĝis mi. — Jes, brulas, jam pli ol unu horon! Kaj mi ne povas vin trovi. Li abrupte sin turnis kaj iris for. Eĉ sen vesti sin mi kuris eksteren. Kiam ni eliris de post la garaĝa angulo, mi ekvidis belegan bildon. La kontoro efektive brulis. Ja paradokse, sed ĝi brulis. La ventego preskaŭ horizontale pelis malsekan neĝon kun pluvo. En tiu tumulto nenio povus resti seka aŭ nekovrita de glacio, des pli bruli povus nenio. Sed jen — el ĉiuj jam frakasitaj fenestroj montris sin longaj flamlangoj. De sur ili faskoj da fajreroj dance saltis for. Ankaŭ la fumtubo de l’ hejtejo, kiu staris dekon da metroj norde, aldonis siajn fajrero-faskojn. Ĉio aspektis kiel festa piroteknikaĵo. Kvar akvostrioj el fajrobrigadaj aŭtoj perdiĝis en la fajro sen ajna efiko. Mi admiris la spektaklon ne sentante froston. Aperis oficiro. La ĉefo mangestis min kaj dirinte nenion iris al sia aŭto. Mi komprenis, ke la oficiro volas enketi min. Mi kapmovis al la garaĝo. Malgraŭ la frosto kaj angoro mi restis ĝentila kaj lasis la enketiston eniri la unua. Li eniris, malrapide senvestiĝis, sidiĝis sur mian lokon ĉe la tablo, malfermis tekon, eligis aktujon, malfermis ĝin kaj metis ĝin malfermite sur Krimon kaj punon. Nur post tiu prepara proceduro li alrigardis min. Kompate. — Nu do, — li komencis, — vi estas respondeca deĵoranto. Antaŭ ĉio vi malfruis veni. Veninte vi drinkis kun ĉiuj. Subtenis diboĉon anstataŭ ĉesigi ĝin. Poste vi venis ĉi tien kaj, plej verŝajne, dormis aŭ legis ĉipan detektivaĵon, sen iu spuro de respondeco. Pure rusa konduto, — mi dirus, — se ne via familinomo: Ĉvala Valerij Stanislavoviĉ. Kredeble, vi ne estas pure rusa, ĉu? Nu, la familinomo Ĉvala estas tiu de mia amiko, kiu devis deĵori. Lia nacia diveno interesis min ne pli ol la pasint-jara neĝo. Sed ne tio gravas! Mi streĉe penis deĉifri, kiu sidas ankaŭ mi — perversa rusofilo aŭ normala rusofobo. La onta “babilado” sendube influos la dikecon de mia monujo. — Nu… jes… mia avo devenis el slovakoj… miksitaj kun… e-e-e… poloj… kvankam li vivis en… e… Estonio… Tamen li edzinigis puran belorusinon… — ĉe la lasta vorto io ŝanĝiĝis en la mieno de la oficiro, kaj mi komprenis, ke mi mensogis bonŝance. — Do, ni estas preskaŭ samnacianoj, — kontentis la oficiro, — kaj ni parolu sincere. Ja vi estis la lasta persono, kiu eliris el la kontoro, ĉu? — Nu… mi estas la lasta… eble vidata tie… kaj diranta al vi pri tio… sed eble iu… dum unu horo… ja povas… — mi balbutis. — Do, bone, vi estas tiu, kiu eliris el la kontoro antaŭ du horoj. — Jes, ĝuste. — Tie vi estis kun la stivistino, drinkis likvoron. Multe fumis. Cetere, vi amoris… Hm… estis nudaj kaj pro tio ŝaltis elektrofornelon por varmigi la ĉambron, poste vi uzis elektroboligilon por prepari teon. Ankaŭ la televidilon vi ŝaltis, ĉu ne? — Hm… jes. — Do ĉu vi povas esti certa, ke vi bone estingis cigaredojn, kaj ke vi ĉion forŝaltis antaŭ foriri kaj ŝlosi la ĉambron. — Nu… e… vidu… la cindrujon mi purigis parte perfekte… Eĉ lavis ĝin… ĉar la brigadestro ne toleras la odoron. Eble mi forgesis forŝalti iun el la aparatoj, sed mi forŝaltis la ĉefŝaltilon. Kredu min… — Mi kredas, ĉar vi diras la veron. Mi jam vidis la ĉefŝaltilon malkonekta, sed la incendio komenciĝis en tiu ĉambro, kie vi pasigis la tempon agrablan. Mi silentis kaj silente cerbumis pri la draka dieto de mia monujo… Punota mi estos sendube, kaj pagos ne malmulton el mia ne tro granda salajro. — Do, ni iru plu. Vi venis ĉi tien kaj ekdormis, ĉu? — Ne… — mi suspiris… — mi legis… — Kion? — Jen, antaŭ vi… sub via aktujo… Li levis la aktujon kaj alrigardis la libron. — Jen… Eksterlanda krimromanaĉo, — li diris riproĉe. — Atendite. — Nu, tio… kiel rigardi… — mi provis repliki. — Jes, jes… romanaĉo, sed tamen ne tute primitiva, kun psiĥologia kunteksto, logika ludo, kotopo, koso… — Hĥ… tamen, — mi ne cedis. — Kaj verkis ĝin, — li finfine rigardis la libron kaj literumis: Fiodor Dostoievskij… — Фёдор Достоевский — mi korektis lin sektone. — Dostojevskij!? — li embarasiĝis. — Ĉu la sama? — Jes! Li prenis la libron kaj scivoleme foliumis ĝin. Lia mieno iĝis ĉiam pli mirigita. — Sed en kiu lingvo? — En la itala, — mi diris. La klarigon mi trovis konvena al la situacio. Por klarigi, kio estas Esperanto, mi havis nek tempon nek deziron. Mi ja timis la demandon: “Kie loĝas la popolo parolanta tiun lingvon?”. Tion mi jam ofte frontis. — Ĉu? En la itala? Vere? — li rigardis min kun miro kaj ne sen suspekto. — Ĉu vi posedas la italan? — Jes, mi posedas la italan lingvon. Perfekte. — Hm… knabo… vi scipovas la italan, sed… sed… sidas, — li gestis ĉirkaŭ si, montrante la kaoson de la riparejo. — Nu, iam mi laboris kiel tradukisto en Togliatti, sed… — Sed vi perdis la lokon pro troa drinkado, ĉu? — Tute ne! — mi indigniĝis. — Kial do vi… — Nu, nu, — li interrompis, — mi scias, ke vi e… preskaŭ ne drinkas. La ĉefo diris… Cetere, li alte taksas vian profesiecon… Tamen vi mirigis min. Sidas ĉi tie, legas Krimon kaj punon itale. Ĉu la rusa ne sufiĉas? — Mi ne volas forgesi la lingvon, — mi balbutis. — Bedaŭrinde, bedaŭrinde, — li murmuris, — sed kion povas kompreni italoj, se eĉ la rusoj nenion komprenas en tiu ĉi libro? — En kiu senco? — Ĝenerale, karulo, ĝenerale… Legu la epilogon! Atente legu! Nia kara krimulo ricevis ja ne nur la punon, sed ankaŭ… — li instige alrigardis min, — ankaŭ… — Kion? — mi estis plene perpleksa, kvankam mi komencis kompreni, ke la sumo de l’ monpuno nun dependas de sinjoro Dostojevskij. — He… La amon! La amon de Sonja! La amo estas la sola aĵo donacita libervole. Nur libervole kaj neniel alie. Se, kompreneble, ĝi estas vera amo, ĉu ne? — Nu, jes… — mi hezitis, sed kelkfoje kapjesis, ĉar malgraŭ la stranga tezo mi ne forgesis pri la situacio. Disputi estus stulte kaj eĉ danĝere. — Nu, kara mia, vidu vin mem. Vi sendube estas punota, kaj ĝuste pro tio nun la stivistino amas vin eĉ pli arde, ol la senpunan. Ĉar la rusaj virinoj pli volonte amas kompatindulojn ol la normalajn rusojn. — M… m… — mi grincigis la dentojn. Ja ĉio estas malkaŝota. Mia edzino! Ŝia edzo! Dio mia, kia kaĉo. — Nu, nu, — li gestis trankvilige. — Tio ne eniros la protokolon. Ja ŝi foriris pli frue ol vi. Rakontis ĉion sincere. Ege petis ne impliki ŝin. Bona virino. Ni lasu ŝin ekster la afero. — Uff! Mi ege dankas vin. Mi konsentas esti kulpa, sed prefere sola. — He-he-he! — li ekridis kontente, — vi volas esti pli amata. Bravulo! Sed vi ne rapidu, ja mi nur esploras la aferon. Malsupre grincis la pordo, kaj iu kriis: “Hej, Vlado, kie vi estas, fripono!?” — Ĉi tie, ĉi tie, — kriis “mia oficiro” kaj signis al mi inviti la krianton. Mi malfermis la pordon kaj invitis la duan oficiron supreniri. Apenaŭ enirinte li frotis la manojn kaj blasfemis kontraŭ la vetero: “Kia aĉaĵo! kia aĉaĵo! mi frostegas. Vlado, ĉu vi jam finis? Verŝu al mi el via sekreta botelo kaj ne forgesu ankaŭ la knabon, — li fingris miaflanken, — kiu donis al ni laboron”. Li palpebrumis al mi montrante, ke li nur ŝercas. Vlado malfermis la tekon kaj enmondigis botelon da konjako kaj glaseton, kiun li duonplenigis kaj donis al la alia oficiro. La lasta unuglute findecidis la sorton de l’ likvaĵo. — Ĥ-ĥ-ĥ-eek! — li voĉis kontentege kaj per la okuloj kaj makzelo petis min doni ion por almaĉi. Mi donis pecon da pano kun lardo kaj cepo. Li avide mordis kaj maĉante balbutis: “Ĉu vi jam konfesis al tiu fripono, ke vi intence bruligis la domaĉon?” — Ne, — mi replikis kaj nevole ridetis. — Vane! Nia Vlado, se li havus deziron, kulpigus eĉ anĝelon kaj absolvus diablon. Do konfesu ĉion laŭeble rapide kaj ni tuj malaperos! — Sergio, lasu la knabon trankvila, — entrudiĝis Vlado, — li krimis, sed en la itala lingvo. — Sekve li estas mafiulo, eble eĉ ĉefa. — Ne komprenis la gaja Sergio kaj per kapmovo atentigis min pri ree plena glaseto, kiun Vlado etendis al mi. — Sed… mi… e… — mi hezitis. — Nu, nu… lasu… — diris Vlado, — ankaŭ tio ne eniros la protokolon. Cetere, se vi scius, kiel tedis al mi enketi ĉiuspecan kanajlaron. Por mi estas ripozo babili kun klera homo, kiu lingvon fremdan posedas. Do ni ne estu rusoj, kiuj laŭ Dostojevskij, ege emas bati unu la alian… Lian monologon mi ne memoras detale, ĉar post unu horo aperis la dua botelo, kaj mi kun la dua oficiro, duontatara aspekte, eksciis pri Dostojevskij tiom multajn riskajn tezojn, ke mi eĉ ĝis nun foje sonĝas pri la ega malamo de la romanisto al la rusa popolo. Kiam ni eliris por urini, li jam plene fidis min kaj konfesis: — Nu, la domaĉo estis antikva, kaj via ĉefo delonge revas pri la nova, do, li petis ne tro harspliti… Certe, trovi la “relŝanĝiston”, laŭ la rusa proverbo, sed ne tro puni tiun… Subite li eksilentis kaj kubutis min: — Jen vidu! — Kiooon? — Nu, la tubon, la tubon. La tubo daŭre ĵetis fasketojn da fajreroj. Sube ĝin ornamis flagroj de nefinbrulintaj traboj de l’ kontoro. — Kio pri la tubo? — mi demandis. — Ĝi disĵetas fajrerojn, kaj tio sufiĉas, — li rezolutis. La lundan matenon mia ĉefo donis al mi por konatiĝo la resuman konkludon pri la incendio: “…pro manko de la kontraŭfajra kloŝo sur la fumtubo de la hejtejo kaj kirlanta suda vento okazis…” — Nu, la vento povas esti suda aŭ malsuda, sed trionon de via monata salajro vi perdos. Kune kun ĉi-monata premio, — diris la ĉefo. — Kaj nun iru for! — li paŭzis kaj moke aldonis, — kune kun via “itala lingvo”! Lumbildit’ Originala rakonto de Viktor Sapoĵnikov Mi malfruis al la komenco de la tradicia renkontiĝo okazanta en konata orientsovetia urbo, sed, veninte en la kulturpalacon indikitan en la invitilo, mi estis tre agrable surprizita, ĉar deĵoranto atendis min. Li eĉ proponis al mi sian poŝtukon, ke mi viŝu la ŝvitan vizaĝon. La viŝtuko strange odoris. “Similas kloroformon”, — mi sukcesis pensi antaŭ sveno… — Rekonsciiĝis, ĉu? — senpacience demandis vira voĉo. Strabinte, mi ekvidis kelkiom da homoj, lacaj kaj desperintaj, kiuj fikse rigardis la malgrandan ekranon antaŭ si. — Kio? Kio okazas? — mi nerve demandis. — Mi ĝojas inviti vin al la slajdvespero. Tuj estos prezentitaj tre interesaj slajdoj pri la pasintjara Fola Rinocero. “Hm, jes… Tiel devas esti, — mi rememoris la programon de tiu ĉi renkonto. — Ja oni ĉiam faras tiel. Kutima afero. Kial do mi ne pli prokrastis mian venon?” La responsuloj ŝargis la aparaton kaj stariĝis ĉe la pordo, ke la ĉeestantoj ne povu fuĝi. Do, mi estis devigita ree toleri la kretenajn bildojn. Mi ekvidis starantajn, sidantajn, naĝantajn, kuŝantajn, predikantajn kaj precipe manĝantajn apenaŭ konatajn homojn. Post horduono iu sovaĝe ekkriis kaj aŭdiĝis obtuza bruo de falo. — Ĉiuj restu surloke! — tondris vira voĉo. Iu ŝaltis lumon. La unua montristo kuŝis sur la planko palvizaĝe. Ŝajnis, ke li ne plu spiras. — Tuj mi al vi montros slajdojn pri la OSER en Omsk, — anoncis nekonata al mi blujaka barbuleto ĝoje frotanta al si la manojn. — Forŝaltu la lumon. Sur la ekrano mi neatendite ekvidis Taŝkenton. — Komploto, perfido! — histerie kriis la barbulo, — estas ne niaj slajdoj! — Jes ja, ne viaj, estimato, — diris orient-aspekta junulo, kiam la lumo estis ree funkciigita. La barbulo avide kaptis aerporcion kaj glutis ĝin ne povante eĉ bleketi. — Tuj mi demonstros, — la mezaziano emfaze paŭzis antaŭ la grava sciigo, — ĉion pri la Taŝkenta tendaro. — Kaj li montris al la mirigitaj spektatoroj ses slajdoskatolegojn. Sed estis vidigita nenio, ĉar la aparato subite elĵetis bluan fajron, blindiginte ĉiujn. Ekregis plena mallumo kaj tumulto. — Donu la manon, — mi ekaŭdis virinan voĉeton, — kaj sekvu min. Mi havas la ŝlosilon de la dua pordo. Al diablo ilian tedaĵon. La mistera savinto estis linda junulino. Bela. Kaj ŝi ne lasis la manon ridetante kaj okulumante per tiaj okuloj… per tiaj okuloj… La okuloj vokis min, kaj mi piedpinte sekvis la knabinon. Ni eniris en iun ĉambron. Ŝi ŝaltis la lumon kaj riglis la pordon. — Ĉu estas studĉambro? — mi embarasite demandis. — Jes! Kaj nia por la tuta nokto. — Bone, mi ja ne sukcesis enhoteliĝi. — Kaj ne necesas, — ŝi flustris per la tono, kvazaŭ ŝi admonus hundon por poste ĝin kapti. — Dum la tuta nokto ni spektos slajdojn pri la Tjumena tendaro. Feliĉe, la ĉambro situis nur en la dua etaĝo. Nun mi preskaŭ ne lamas, sed ne estas certa, ke mia salto ne estis slajdigita… Nome de Sovetunio Originala rakonto de Viktor Sapoĵnikov La nokta skipo trinkis sian lastan teon kaj laŭkutime politikumis. Jes, kutime, sed ĉi-foje iom pli nervoze, ĉar la tago venanta estis elektotago. Por la Dumao. La Ruslanda parlamento. La naŭ ĉeestantoj vigle agitis por dek du partioj. Natura afero post pli ol sepdek jaroj da malelektismo. Pro tio stivistino Valja deklaris, ke ŝi voĉdonos por la komunista bloko, se ŝi devigos sian edzon voĉdoni por la Virinoj de Ruslando. Demandite, kial ne inverse, Valja klarigis, ke ne estas tro granda honoro, kiam virino subtenas virinojn, sed estas pli juste kaj eĉ bele kiam la samon faras viro. Je rimarko, ke la balotiloj ne respegulas la sekson, Valja fiere certigis ĉiujn, ke ŝi persone diskonigos la noblan agon de sia edzo. Pri la diskonigo neniu dubis, ja en tiu sfero ŝi ĉampionas. Kuplisto Vasenjka petis ĉiujn voĉdoni por la bloko 89 regionoj, sed sian filon li promesigis voĉdoni por Pomo kaj eĉ draŝi lian postaĵon, se tiu fripono ne devigos fari same sian edzinon, kiu absolute freneziĝis aŭdacinte pepi por la monarkiista partio. La eksa partifunkciulo vigle agitis por LDPR, asertante ke ĝuste tiu partio plej similas anarkiismon, kiu estas urĝe bezonata por Ruslando de jure, ĉar de fakte la anarkio jam regas. — Vi ne estas patriotoj! — de tempo al tempo krietis gardisto Ĵuk, pugnobatante la tablon. — Iu ajn partiaĉo jam nun estas preta tuj vendi la tutan Ruslandon al la okcidento. Kune kun nia venko super faŝismo. Stultuloj vi, kiuj voĉdonos malkiel mi, ja vi certe voĉdonos lastfoje. — Ĉu ankaŭ Kalimaz devas voĉdoni por via ruĝfaŝista bloko? — rezonis Rozia. — Demandu lin, ĉu li jes aŭ ne volas vivi inter naciistoj? Ĉiuj alrigardis Kalimazon, kiu, kiel ĉiam, sidis en angulo kaj trikis por si vican ŝtrumpon sen atenti la disputon. Nu, la viro ŝatas triki. — Hej, Halimzjan! — kriis Vasjka-tondro, — nur provu diri, ke vi ne estas por Nia hejmo — Ruslando, kaj mi tuj mendos bileton por vi al via sendependa Baŝkirio. — Mia nomo ’stas Kalimazo, ne Halimzjan, mi ne estas kazaĥo. Kaj mia lando nomiĝas Baŝkortostano, — flegme korektis Kalimaz sen ĉesi manipuli la maŝojn. — Mi voĉdonos nur por la Kongreso de l’ rusaj komunumoj. La rusan lingvon mi posedas, sekve mi estas ruso. — Sed, karulo, vi ne povas esti rusa baŝkiro. — Mi povas. Krome, mi baldaŭ edzigos mian filon al ukrainino. — Sed ja ne al rusino! — Ne diferenco! Ĉefas, ke ili havos duoblan civitanecon. — Dirlididi! — resumis la plej klera skipano, studento Venja-elektristo, — necesas voĉdoni por la bloko №37. Nombron vidu, nombron. Ĝi estas feliĉa. Se sumigi la nombron de la … bum! La lastan sonon kaŭzis la skipa agendo lerte ĵetita de meĥanikisto Ljoĥa. Kiu jam perdis duonan salajron pro kabalaj konsiloj de elektristo Venja. — Jen tiaspecaj ulaĉoj kulpos, se ni elektos komunistan Dumaon! — ne tre logike klarigis sian agon Ljoĥa kaj aldonis, ke la partio de bierŝatantoj estas la sola honesta partio, kiu rajtas reprezenti la popolon, kiu popolo simple formortos, se ĝi ne trinkos matenan bieron post ofta nokta vodkumado. Ĉiuj kapjese konsentis kun li, sed li ne ĉesis agiti. — Hej, karuloj! — kriis Vasjuta-tondro, — kial do ni disputaĉas tute senprofite? Ni vetu! Ĉiuj tuj metu surtablen po kvindek mil rublojn. Post finkalkulo de la voĉoj, ĉiuj reprenos tiom da procentoj, kiom kolektis lia partio. La restaĵon ni fordrinkos proporcie. Ju pli da voĉoj, des pli da glutoj. Aŭ eĉ glasetoj. Nu, metu la monon. — Bone, bone… mi faros la nomliston. Venku via partio, kaj ni ĉiuj pagos poste. Mi estas por Nia hejmo. Valja — por komunistoj kaj Virinoj… Li iom hezitis, sed enskribis duoblan pagon. En la fino venis mia vico. Li skribis mian nomon kaj levis la kapon mute demandante min. — Mi entute ne voĉdonos, — mi deklaris. Ekregis mira silento, kaj ĉiu alrigardis min, kvazaŭ mi dirus ekstreman maldecaĵon. — En kiu senco? — embarasiĝis Vasjuta. — Ĉu vi ne plu estas civitano? — Mi estas, sed mi ne volas voĉdoni. — Tiaspecaj ulaĉoj kulpos, se ni elektos komunistan Dumaon! — regurdis Ljoĥa sian misan tezon. — Havi rajton kaj ne voĉdoni, tio estas perversa, — konstatis Venja. — Li eĉ sian propran devon emas eviti, — pikis Valja. — Nu. Li ja ŝercas, ĉu vi ne vidas, — entrudiĝis Rozia, minacante al mi per pugneto, — ni kune voĉdonos por la Islama Renaskiĝo. Mi persone kontrolos, ke li faru tion. Kiel fraŭlo, mi estas sub ŝia aparta kontrolo kaj prizorgo. — Nek por islamo, nek por Adamo, — mi spitis. — Nu, se al vi estas egale, donacu vian voĉon al Reformoj — nova kurso, ja ne malbona bloko. Eĉ mia bofrato por ĝi voĉdonos, — proponis Vasenjka. — Ne faru stultaĵojn, — flustris Rozia al mia orelo, — voĉdonu, kaj mi aĉetos por vi boteleton kaj pretigos por vi kukumojn kun brasiko, ja vi tiel ŝatas ilin, nur voĉdonu. — Iru for kun viaj reformoj kaj brasiko, — mi diris kaj volis klarigi la tutan stultecon de la voĉdonado, kies rezulto povus ŝanĝi nenion, sed al mi malhelpis veno de purigisto Mitriĉ kun hejtistino, konata moknome kiel Mymra. Ambaŭ etkreskaj — metro kaj duono kune kun kalkanoj, ambaŭ sigelitaj de la samo: trodrinkado. Sobra Mitriĉ estis ekstreme silentema, enpensiĝema. Ebria li iĝis skandalema, eĉ krimema pro kio li iris prizonen, kie pro maleblo drinki li kondutis diligente kaj ĝisdate liberiĝis. Lia kunulino Mymra estis enorme babilema kaj ĉiam nervoze gaja. — Saluton, saluton! — ekmitralis Mymra eĉ sen fermi la pordon, — la homoj jam voĉdonas, multaj homoj, iras kaj venas, matene volas fari la devon por poste festi, jes ja, festi, mi jam festetis, ĉar estas froste, nur glaseton akceptis, kial do ne? Interese, ĉu mi ne rajtis glaseton, se estas festo. Mi nepre akceptos plian glaseton por voĉdoni. Voĉdoni por Sovetunio, jes ja, por Sovetunio kaj nur por Sovetunio. Mi naskiĝis en Sovetunio kaj volas morti en Sovetunio. Kial do ne? Se vi ĉiuj voĉdonos por Sovetunio, tiam ni restarigos la landon. La landon. La landegon. Por denove feliĉe vivi, feliĉe! Kial ne? Mitriĉ, Mitriĉ, — ŝi turnis sin al la vireto kiu kun trista rideto prenis balailon por iri korten eĉ sen “saluton” por la ĉeestantoj, — Mitriĉ, vi jam voĉdonis, ĉu ne? Se ne, tiam nepre voĉdonu por Sovetunio. Mi petas vin nome de Sovetunio mem. Subite la vortlavango ĉesis. Svingis balailo, kaj ties tenilo krakis. — Vi, hundido… — siblis Mitriĉ levante stumpon de l’ tenilo por nova bato. — Nome de Sovetunio… nome de Sovetunio… hundaĉo… — li daŭre siblis penante sin forŝiri el la forta brakumo de Ljoĥa, kiu ĝustatempe kaptis lin. — Sovethundido… kiomfoje nome de… Unio… kiom! Kiomfoje mi estis kondamnita nome de Sovetunio, ĉu vi scias, hundo? — ne povante svingi la tenilon, li sukcesis piedbati la virineton, kiu forsaltis de la furiozulo kaj ree mitralis: — Nu do ne voĉdonu, nu ne voĉdonu; vivo kata — afero privata; neniu voĉdonu por nenio; kia gravaĵo; ne volas — ne aĉetu; eĉ ne por Sovetunio, se kondamni ne plaĉas, se vi volas, mi malvoĉas, nu kio do, sed ĉu gravas?.. — Hej, Mitriĉ, nu, jam trankviliĝu! — admonis Ljoĥa. — Ĝuste tiaspecaj ulaĉoj kulpos, se ni elektos komunistan Dumaon. Li montriĝis profeta, tiu Ljoĥa. Ni elektis komunismeman parlamenton. La veto velkis, ĉar oni nuligis nian fakon, sen elpago de salajro. Kalimaz forveturis en Kazaĥstanon, kie lia nomo prononciĝis Ĥalimzjan. Venja elektristo iĝis gardisto kaj elkalkulis, surbaze de kabalaj scioj, ke sekvontfoje necesos voĉdoni por la numero ses. Ljoĥa daŭre agitas por bierŝatantoj tute praktike: li sitele konsumas bieron. Mi fajfas kaj ĵuris al mi mem malvoĉdoni dum ankoraŭ dek du jaroj, eble pli… Panjo Originala rakonto de Viktor Sapoĵnikov — Ci, hundido! Iru for! Tuj iru for! Vi difektas la bedon, azeno! La voĉon de virino superis infana ploro. Jam la trian monaton, ekde la printempo, dum ĉiuj ripoztagoj ripetiĝis la sama spektaklo: eta knabo Andreo, havanta aĝon inter kvin kaj sep jaroj, venis legomĝardenon por helpi sian patrinon. Laboreti inter la plantaĵoj li alkutimiĝis pasintsomere. Tiam ankoraŭ estis viva la avino, pensiulino, kiu aĉetis la somerdometon kaj parcelon ĝuste por pasigi la tempon kun sia nepo. Por alkutimigi lin al laboro kaj por eduki lin ame, pacience, senkoste. La tutan vivon ŝi laboris kiel instruistino kaj loĝis en granda urbo. Pri terkulturado ŝi havis svagan imagon, sed aĉetinte la terpecon ŝi kuraĝe komencis studi la novan fakon kaj samtempe ŝi studigis Andreon. Ekde la frua mateno ili ambaŭ aperadis en la ĝardeno por fosi, semi, akvumi, sarki, refosi, resemi, ĉar — pro manko de sperto — ili ne ĉiam kaj ne ĉion faris korekte. Sed ili havis paciencon kaj amon reciprokajn. La avino neniam koleriĝis. Eĉ se Andreo sarkis ne lolojn, aŭ ludante militiron rompis jen brasikon, jen tomaton, ŝi nur admonis, klarigis kaj petis. Krome la knabo estis nek aparte spitema, nek petolema. Pro sia aĝo li ne povis esti laboriva, sed ankaŭ la avino laciĝis tre rapide. Tiam ili ambaŭ sidiĝis sub ĉerizujo, kaj la avino rakontis aŭ legis fabelojn. Ofte ili eĉ dormis tie. Do, ili vivis harmonie, eĉ bukolike… Sed la avino mortis. Ŝia filino, la patrino de Andreo, apenaŭ povis kaŝi sian malŝaton al la terkulturado kaj al sia propra filo. Ŝi naskis lin kontraŭ sia deziro, cedinte al peto de sia patrino kaj timante abortigon. Ekde la mezlernejo ŝi aktivis en la sfero socia. Ĉiam ion gvidis, organizis, propagandis, batalis por kaj kontraŭ. Ano de komsomolo, ŝi nature iĝis ano de l’ kompartio. La kariero iris glate, kaj eĉ la amo estis kadre de l’ partio: li estis simila funkciulo en instituto. Sed venis nigraj jaroj. Ŝi kaj la edzo trovis sin ekster la devo, sed kun infano. Li ne eltenis fiaskon kaj komencis multe drinki. Ili divorcis. Ŝi revenis al la patrino, komisiis al ŝi sian filon, trovis enuigan laboron kaj drivis de tago al tago, iĝante ĉiam pli kaj pli mishumora, kverelema, nervozema. Ŝi neniam parolis kviete kun la filo. Neniam nomis lin karese aŭ familiare. Ĉiam preskaŭ oficiale kaj seke — Andreo. Ofte, tre ofte — parazito, hundido, aĉulo… La knabo ne povis kompreni tion. Li ne povis tion kredi. Li ne akceptis tiaĵon. Li ŝajnis esti surda kaj perdinta memoron, ĉar ree kaj ree li turnis sin al la patrino kun rideto, sincero kaj gajo. La tutan someron, dum tri tagoj semajne, aŭdiĝis senĉesa krio: “Iru for, aĉulo! Lasu min, parazito! Lasu min trankvila! Sidu en via sablo kaj ludu, ne malhelpu min!” Kaj la knabo sidis sur sabloamaso, trista kaj perdita. Li ne ludis. Li provis kompreni ion, kio estis super lia kompreno. Iam li ploris, sed ne laŭte, ĉar plori estis malpermesite. Iam-tiam venis gastoj. Plejparte viroj. Ĉiam malsamaj. Komence Andreo provis amikiĝi kun ili, sed ili ne volis, kaj se volis — faris tion nenature. Krom tio apero de viro signifis por li surplankan dormadon en malgranda antaŭĉambro. La patrino ne enlasis lin en la dometon. Estis iom pli bone, kiam gastis amikinoj de la patrino, sed tiam la patrino drinkis kaj ebriiĝinte ploris kaj lamentis pri io nekomprenebla por li. Fojfoje, la patrino drinkis sola, iĝis silentema kaj lasis Andreon fari ion ajn, sed tiam li restis malsata. Aldone al tio, ŝi nokte vekiĝis kaj kriis, dezirante, ke ĉiuj mortaĉu, pereu kaj forbrulu. Venis aŭtuno. La rikolto, kreskinta sen amo kaj kompreno, estis magra. Kaj eĉ tioman rikolton ŝi ne povis konservi aŭ rezervi. Nenio estis preta por tio. Senhelpa kaj kolera la virino staris meze de la legomĝardeno preta ekplori aŭ eksplodigi siajn amaron, malkontenton, malsukceson… Kaj ĝuste en tiu momento en la ĝardenon enkuris Andreo. — Panjo! — li kriis. — Mi volas pluki la pizojn por manĝi ilin hejme, en la urbo! — Iru for, porko! — siblis la kolera virino kaj batis la knabon. Andreo falis, sed ne ekploris, li nur mute, per larĝe malfermitaj okuloj rigardis sian panjon. Ankaŭ la virino stuporiĝis. Jes, ŝi ĉiam kriis kaj minacis, sed nur unuafoje batis lin. Neniam Andreo spitis ĝis plenumo de minacoj. La unua bato videble impresis ŝin. Ŝi kaŭris, kliniĝis al la knabo kaj balbutis ne sen pentaj notoj. — Kial? Kial vi ĉiam alkroĉiĝas al mi?.. — Ĉar mi amas vin, panjo… — diris la knabo per tiu tono, per kiu oni parolas pri evidentaj aferoj. — Vi… — la virino komencis, — vi… — Ŝiaj lipoj ektremis, la vizaĝo tordiĝis, per unu mano ŝi faris malcertajn movojn. Dum kelkaj momentoj ŝi skuis la kapon, penante bridi la larmojn. Sed ŝi ne sukcesis. Plorsingultoj skuis ŝin. La timigita knabo provis rampe malproksimiĝi, sed la patrino kaptis lin kaj tiris lin al si. La lastan karotan bedon ili rikoltis kune. Turistit’ Originala rakonto de Viktor Sapoĵnikov Mi malfruis al la komenco de la tradicia renkonto okazanta en konata orientsovetia urbo, kaj veninte en la palacon indikitan en la invitilo mi estis malagrable surprizita, ĉar deĵoranto montris mian ŝarĝkvoton: dorsosako, sako kaj saketo. Kaj fine li enmanigis al mi gitaron. “Ĉu por ŝak’ aŭ kartludo?” — embarasiĝis mi, ĉar el mia sperto konis, ke hurli pli-malpli agorde kun tiu muzikilo kapablas neniu el la ĉeestantoj. — Pli vigle, pli vigle, gekamaradoj, — urĝis la responsulino — ni komencu nian piedmarŝon dediĉitan al la Turista Tago… aplikante… nu, ĝi estas lanĉita… ligita… ni subtenu la Movadon ankaŭ per nia moderna ripoztago en la sino de l’naturo… Kion, karulo? — ŝi alkriis min rimarkinte mian kaŝrigardon al la subtabla spaco. — Ne, ne… vi partoprenos, kaj ne pepu prefere! Ni ekmarŝis… Kaj marŝis ade tra la benzina haladzo, sufoko, varmego. En la regula, maŝinsimila ritmo dronis deziro paroli, babili kaj eĉ pensi. Nur obseda fantazio pri la freŝa akvo… biero… suko stampis la vizaĝojn de l’marŝantoj. Mi kredis jam, ke en mia soifo dronos ne nur la movado, sed ankaŭ la lingvo mem, kiam avanisto siblis: “rivero”. Vere. Serpentumas la rivereto depost granda obstaklo; korpo ĉe korpo, premamase abundas svarme la… e-e… la plejparte supergrasaj, misformaj dikventruloj ambaŭseksaj. Senseksaj, sed ne malpli diversspecaj aŭtoj kaj motorcikloj parade baras la vojon, ĉar la tuta koto desur ĝi estis jam forlavita en la riveron. Pri tio atestas la buntaj strioj de naftoprodukto en la ĝenerale griza akvo. Supre apudvilaĝa brutaro kraĉanta salivon sensoifiĝas kun videbla abomeno. Du oldulinoj en bankostumoj el la pasinta jarcento uzante lavpulvoron banas favan hundon, dum ilia kunulo dronigas la idaron de tiu hundaĉo. Apude, sen demeti la kalsonon, supozeble ne lavitan ekde la unua mondmilito, ĝin purigas per sablo, nubmiena, “hip”-aspekta kadukulo. Du patrinoj elkakigas siajn bebojn voĉe helpante al ili: “k-ka-ka… karulĉjo… k-ka-ka”. Tie kaj tie en la akvo staras figuroj ŝajnigantaj sin scivoli pri la ĉielo, sed tro streĉitaj korpoj atestas pri rapida ellaso de urino. Vomas, gargaras la gorĝojn kaj ree vomas kompanio, kies vinprovizo sufiĉus por la tuta homamaso, kiu, memkompreneble, ankaŭ ne suferas pro manko de alkoholaĵo… La responsulo geste montris tereneton, kaj kun krio: “Subtenu nin la Movado” ni enpenetriĝis en la amason. Mi firme decidis subteni la Movadon disde la rivereto. Ankaŭ la ideo efektivigi nome esperantan programon pruviĝis blaga. Nur malfrue vespere, kiam tavolo el organika insekto miksita kun la propra sango kaj ŝvito estiĝis tiel dika, ke ĝi eĉ malhelpis juki la vunditan haŭton, mi proksimiĝis al la rivero. M…m…m… flosas duon- kaj mortaj fiŝoj, boteloj, saketoj, panpecoj, kolbas-cep-brasik-pecetoj… La odoraĉo atakis min. Kurbiĝinte mi kaŭris kaj ekvomis. La mono de Magso Originala novelo de Trevor Steele Mia kara filo, Mi scias, ke vi kredas, ke via Paĉjo estas fortvola homo, kiu ne facile cedus al malbonaj konsiloj de aliaj homoj. Nu, mi esperas, ke tio ĝenerale pravas, sed mi volas, ke vi sciu, ke estis tre bedaŭrindaj esceptoj dum mia vivo. Sendube mi lernis ion el tiuj spertoj. Hodiaŭ mi rakontu pri unu tia sperto. En nia vilaĝo la homoj ne estis aparte malfermitaj al la influo de la granda mondo ekstere. Ili vivis mense en la pasinta jarcento kaj ne aprobis ŝanĝojn, fakte ili ĝenerale suspektis, ke urbanoj elpensas diversajn manierojn por trompi ilin. Kompreneble, ne ĉiuj vilaĝanoj pensis tiel, nur proksimume 95 procentoj. Unu institucio malfidata de niaj homoj estis banko. Nu, ĉiuj scias, ke la ekzistokialo de banko estas profiti al ĝiaj posedantoj (malnaivaj homoj diras “akciuloj”, sed tiaj distingoj ne multon signifis al niaj homoj). La bankmanaĝero malfacile persvadis nin deponi monon ĉe li: multaj kaŝis sian monon hejme, laŭvorte sub matracoj en multaj kazoj. La plej suspektema homo ĉe ni estis Magso. Neniu iam ajn nomis lin alimaniere. Ĉu Magso estas familia aŭ alispeca nomo, neniu sciis. Sed ni ja sciis, ke Magso venis de alia vilaĝo kaj havas pli da mono ol normale havas kampulo, kaj ke li ege malvolonte elspezas eĉ pencon. Li ne estis babilema viro, sed unu el liaj malmultaj diroj estis, ke oni neniam fidu bankon. Krome Magso neniam donis monon al eĉ la plej malriĉa homo. Lia vizaĝo iom similis tiun de dogo, kiu ne atakas vin nur pro tio, ke ĝi trovas vin enuiga. Se estintus voĉdonado pri la plej populara homo en la vilaĝo, Magso gajnintus, nur se li subaĉetintus duonon de la voĉdonrajtuloj. Estis eĉ kelkaj provoj ŝteli la monon de Magso. Tri fojojn, kiam li ne estis hejme, ŝtelemuloj trakribris lian domon, serĉante sub matracoj kaj en ĉiu alia loko, kie la mono povus esti. Vane. Magso ĉagreniĝis pri la enrompoj en lian domon, sed ĉiam povis diri kun ioma memkontento: “Neniu trovos mian monon.” Li eĉ aldonis interesan detalon, ke li kalkulas ĝin unu fojon semajne por esti certa, ke neniom mankas. Kara filo, ĉu iam mi menciis la nomon Grekso? Grekso estis mia plej bona amiko en tiu tempo, antaŭ kvindek jaroj. Multaj ŝatis Grekson, aliajn ĝenis lia ĉiama emo ŝerci. Li estis kvazaŭ natura estreto inter ni knaboj, kaj tre flatis min, ke li nomas min la plej bona amiko. Iun matenon tre frue Grekso venis al mi, evidente ekscitita. “Aŭskultu,” li diris, tute sen neceso: kiam mi estis kun Grekso, mi preskaŭ ĉiam nur aŭskultis. “Mi scias ion tre interesan.” “Kion?” “Hieraŭ vespere mi venis hejmen malfrue de fiŝkaptado. Estis preskaŭ mallume, kaj mi volis atingi la domon antaŭ noktiĝo. Sed subite mi vidis homon moviĝanta en la apuda arbaro.” “Ĉu ne estis fantomo?” “Ne parolu stultaĵojn! Estis homo, tre konata homo. Divenu.” “Ĉu la pastro?” Subite mia imagopovo galopis. “La pastro kun virino?” “Ne. Estis … Magso.” “Magso. Kion li faris en la arbaro?” “Jes, ankaŭ mi volis scii tion. Mi ŝtele sekvis lin. Mi iom timis.” “Vi timis? Mi ne kredas, Grekso!” “Mia Panjo iam diris, ke Magso probable parolas kun la Diablo.” “Aj!” “Jes, vi komprenas. Nu, mi tamen sekvis lin, kaj li nenion suspektis. Li sin turnis kelkfoje, sed mi estis ĉiam kaŝita de arbo.” “Do kien li iris?” “Fine mi bone vidis. Li iris al arbo. La arbo estas kava.” La rakonto vere kaptis min; mi povis nur aŭskulti kun la malfermita buŝo. “El la arbo li prenis ladskatolon.” “Jes? Kio estis en la skatolo?” “Mono! Li kalkulis dum longa tempo monbiletojn. Estis preskaŭ nokte, sed mi povis ankoraŭ bone vidi tion. Fine li kapjesis al si, remetis la skatolon en la arbotrunkon, kaj komencis veni – en mian direkton!” Mia sango preskaŭ frostis. “Al vi! Kion vi faris, Grekso?” “Mi kuregis hejmen, sed mi estas certa, ke li ne vidis min.” Mi estis senparola. Kia sensacio! La mono de Magso. Estis diro en la vilaĝo: anstataŭ diri nenie oni diris tie, kie estas la mono de Magso. Subite Grekso kaptis mian manon. “Aŭskultu, mi havas bonan planon! Estos ege amuze!” “Kian planon?” Grekso tiris min ege proksimen kaj flustris en mian orelon. La tutan tagon mi estis ekscitita. La plano de Grekso estis brila, sed eble iom danĝera. Eble diabloj gardis la monon de Magso, kiu sciis? Sed kiam mi diris tion al Grekso, li ridis kun la kuraĝo de plenkreska viro. Vespere ni iris, kontrolante de tempo al tempo, ĉu iu observas nin, en la direkton de la rivero. Sed baldaŭ ni turnis nin dekstren kaj eniris la arbaron. Grekso kompreneble estis antaŭ mi, kaj mi devis fidi lian memorpovon. De tempo al tempo li paŭzis kaj ĉirkaŭrigardis, kaj mi sciis, ke li dubas pri la vojo. Malluma arbaro estas timiga loko, kaj ne facile oni trovas sian hieraŭan vojon. Ni marŝis, heziteme kaj longe, kaj mi divenis, ke Grekso pretas rezigni pri la aventuro. Sed subite li diris: “Ha, jes! Jen tiu arbo, malantaŭ ni! Venu.” Ni iris al la arbo, Grekso ŝovis sian manon en la grandan kavan internon, palpis, ĝis fine li triumfe eltiris ladskatolon. Hura! Ni surteriĝis spontane, kaj Grekso renversis la malfermitan skatolon. Kaj jen! Pli da monbiletoj, ol mi iam ajn vidis per unu rigardo: 10-aj, 20-aj, 50-aj, eĉ kelkaj 100-aj! Kia trezoro! Subite Grekso havis alian cerbo-piroteknikaĵon. “Hej! Ni faru artifikon! Ni kaŝu la monon!” “Grekso, ni ne prenu la monon, tio estus granda peko!” “Ni ne prenu ĝin, nur kaŝu dum kelka tempo! Kaj …” kaj li ekridis kvazaŭ hundo freneziĝinta. “Kaj kio?” “Kaj ni anstataŭigu la monon per io alia!” li sukcesis diri, kiam li subpremis sian ridemon. “Per kio?” Anstataŭ respondi Grekso kuris dudek paŝojn al loko, kie ni ambaŭ estis vidintaj fekaĵon de hundo. Ho ne! Sed ho jes! Grekso revenis kun hundokako en siaj manoj kaj ĵetis ĝin en la skatolon. Li apenaŭ povis stari, tiom li ridis. Ankaŭ mi ridis, sed iom malpli elkore. Grekso fermis la skatolon kaj ŝovis ĝin en la kutiman kaŝlokon. “Kio pri la mono?” mi volis scii. Grekso bridis sian ridadon kaj diris: “Ni prenu ĝin hejmen kaj poste redonu al Magso.” Tio ŝajnis al mi kontentige reordigi mian moralmondon. Jes, brila ŝerco. Domaĝe, ke ni ne vidos la reagon de Magso. La reago de Magso estis iom pli, ol ni atendis. Oni trovis lin mortinta pro koratako apud la arbo, kun hundofekaĵo en la manoj. Grekso kaj mi dum kelka tempo panikiĝis, sed neniam povis klarigi la kialon. Ĝis hodiaŭ mi ne scias, kio okazis al la mono de Magso. Libe fraind Igor Originala novelo de Trevor Steele Mi vizitis la baltajn landetojn en la epoko, kiam ili penis sendependiĝi de Sovetunio: tiu lukto estis tiam la ĉefa realo de la vivo de baltoj. Dek jarojn post la sendependiĝo mi vizitis tiujn samajn respublikojn kaj konstatis, ke okazis intertempe multaj ŝanĝoj. Mi iris invitite de Esperanto-grupo por doni du unumonatajn kursojn de la internacia lingvo en urbo, kies nomon mi kokete kaŝos. Problemeto tamen estis, kie loĝigi min, ĉar neniu el la esperantistoj mem havis ĉambron indan je la eminenta sinjoro el la Ora Okcidento. La solvo estis, ke mi loĝu en ŝtate posedata apartamentaro rezervita por vizitantaj universitatanoj (kaj iam, oni diris al mi, partiaj bonzoj). Mia ĉambro estis ne luksa sed tute en ordo. La manaĝero de la apartamentaro estis Igor, iom vulposimila mezaĝulo, kiu ĉiam portis kravaton kaj kompleton, eĉ kiam lia vizaĝo estis senveste diboĉa. Malgraŭ la rusa nomo Igor estas aŭtenta balto kaj siaspeca poligloto. La anglan li ne posedis, sed antaŭsciante, ke mi parolas la germanan, Igor metis sur la kusenon de mia lito afablan mesaĝon: tuj kiam mi eniris la ĉambron, jen nete skribite: Libe fraind, vilkomen! (Kara amiko, bonvenon!). Igor kutimis sidi en sia oficejo tiel, ke li vidu ĉiun, kiu venis kaj iris el la apartamentaro. Li memorigis min pri araneo, kiu tre interesate observas alproksimiĝantajn muŝojn. Krome, li havis ŝlosilon al ĉiu ĉambro, kaj bone sciis, kiu estas kie kaj kun kiu. Komence li ŝajnis al mi tre pruda: li informis min, ke estas verboten inviti aliajn homojn en mian ĉambron. Nu, tiu malpermeso en ĝuste tiu tempo ne tre ĝenis min, sed iom mi miris, ke la severmora regulo, pensiga pri la stalina tempo, ekzistas. Poste mi komprenis: ne mi rajtis inviti, sed Igor jes. Igor montris sin tre amikema, kaj ŝatis pruvi al mi sian parolkapablon. Iun tagon dum la unua semajno li venis al mia ĉambro vespere kaj donacis al mi glason da vodko: ni trinkis je nia amikeco. Kial ne? Li babilis gaje en la germana, suverene ignorante gramatikajn regulojn, sed kompreni lin estis tre facile. Li palpebrumis kaj demandis, kiel viro al viro, ĉu mi havas virinon en la urbo. Mi ridete respondis, ke ankoraŭ ne. “Libe fraind, — mia nova amiko promesis, — baldaŭ ni solvos tiun problemon!” Sed unue estiĝis alia problemo: kiel lavi kaj gladi miajn vestojn. Mi devis instrui ĉiutage al multaj dekoj da lernantoj, ĉefe inoj, kaj ne volis aspekti tute ĉifonula. Mi pene lavis la ĉemizojn kaj tiel plu en la duŝejo kaj tie pendigis ilin, sed gladi? La antikva metodo, zorge faldi kaj meti inter bantukoj sub la matracon, ne tre efikis. Kaj Igor la agla-okululo rimarkis la problemon. Malavare li tuj solvis ĝin: “Mi donu la vestojn al Maria, la servistino”. Volonte mi faris tion. Estis neagrabla surprizo, kiam kelkajn tagojn poste la silentema ĥemie blonda servistino Maria reportis al mi la gladitajn vestojn kaj postulis sumon, kiun nur eminentaj sinjoroj en la Ora Okcidento povus daŭre pagi. Mi trovis alian solvon: unu el miaj klasaninoj, Anastazia, volonte iĝis mia vestolavantino kaj eĉ rifuzis la proponitan sumon. Alian kuriozaĵon de mia loĝaranĝo ĉe Igor mi komprenos nur poste. Kiam Irma, la sekretariino de la loka Esperanto-grupo, venis doni al Igor la lupagon por mia ĉambro, li tuj fuĝis el sia oficejo kaj ŝajnigis, ke li ne vidis ŝin veni. Ŝi devis meti la monon, en senteksta brunpapera saketo, en tirkeston de lia tablo, kaj tuj foriri, kvazaŭ ŝi ne estus vidinta Igor; kaj Igor kaj Irma devis eviti, ke la proksimume blonda servistino Maria vidu la strangan negocon. Kial la teatraĵo? Nu, la Esperanto-grupo ne estis fabele riĉa, kaj ĝi volonte pagis duonon de la normala luprezo: kompense, Igor tute ne registris la fakton, ke mi loĝas tie, kaj li ne devis transdoni al la ŝtato la pagon — fakte la mistera mono en la brunpapera sako, kiun li “hazarde” trovos poste, iris rekte en lian poŝon. Kaj Maria ne rajtis scii: ŝi, la silentema servistino, estis fakte lia edzino, kaj li volis, ke liaj kromenspezoj restu ekster ŝia scio. Aliflanke li sciis pri ĉiu dolaro, kiun ŝi enspezis, ekzemple per eksterdeĵora gladado. Igor neniam parolis sencele, eĉ kiam li ŝajnis nur babileti. Miaj respondoj pri mia “situacio kiel viro” igis lin konkludi, ke bona negoco eblos. Iun vesperon, kiam mi revenis postlecione al la ĉambro, mi trovis slipon sur mia lito: Libe fraind, komen zi cimer 42. Se vi ne plene aprecas la belaĵojn de la germana lingvo, sciu simple, ke Igor invitis min al ĉambro 42, sen plua klarigo. Scivole, mi trovis, en obskura angulo, la enirejon al ĉambro 42. Mi frapis, kaj Igor tuj larĝe malfermis por bonvenigi sian fraind. La ĉambro tute malsimilis ĉiun alian en nia alimaniere sobra kaj iom malgaja apartamentaro. Ĉambro 42 estis evidente hedonista paradizo en la iama glora epoko: estis bone stokita drinkvendeja angulo, la grandan areon ornamis multaj longaj sofoj, kiuj invitis al plenkorpa kuŝado. Kaj sur du el la sofoj duonkuŝis po unu virino. Igor, evidente jam trinkinte belan porcion de vodko, rapide iris kuŝi tre proksime al la pli bela el la du virinoj. Fakte li ĵetis unu brakon ĉirkaŭ ŝi, ŝi reciprokis, kaj klare ili du baldaŭ tenos sin en la plej intima maniero. Kvazaŭ momente forgesinte ion, Igor ĉesis palpi la bele ŝvelintan mamon de sia amikino (kies nomon mi ne plu memoras) kaj turnis sin al mi. Li brake gestis, ke mi interplektu mian korpon kun tiu de la alia virino, Alma. Ĉu ŝi ne estas belega, li volis scii — aiserst ŝejn? Nu, kion diru mi, denaska ĝentlemano, pri la tro dika profesiulino proponata al mi? “Vidu la dikajn ŝinkojn, — instigis Igor en sia versio de la germana, — ĉu mi ne volas esti inter ili, kaj tiuj du balonoj — ĉiu viro volus satmanĝi ĉe ili!” Kion Alma pensas pri sia eminenta sinjoro el la Ora Okcidento, mi ne povis juĝi, kaj ĝis hodiaŭ mi ne tre penis deĉifri ŝiajn pensojn. Estiĝis alte intelekta konversacio, en kiu mi estis la nodpunkto: Igor germanlingve laŭdegis la virinajn ĉarmojn de Alma, kaj Alma, en raŭka kaj kruda angla lingvo, distris min per rakontoj pri la okcidentaj sinjoroj, kiujn ŝi renkontis, ja, profesie. Mi reagis rekte nek al li nek al ŝi, sed ŝajnigis, ke la samtempaj vorttorentoj konfuzas min. Alma eĉ proponis al mi cigaredon — en filmoj la roloj estas inversaj, ĉu ne? — kaj mi laŭte tusis kaj batis mian bruston por komprenigi, ke la plej eta tabakfumero sternus min. Almenaŭ pri tio Alma ridis, tre laŭte kaj en maniero, kiu ne vere pliigis ŝian laŭ mi limigitan altirpovon. Igor ekstaris kaj venis al mi, certa, ke necesas ia stimulado de mia libido. “Fraind, — li atentigis min, — tiu ĉi putino estas inter la plej bonaj en la tuta branĉo kaj (jen la dolĉigilo) ŝi havas propran apartamenton, neniu ĝenas ĉe ŝi”. Mi devis nur transdoni specifan sumon — li kompreneble meritis etan makleraĵon pro la perado, kaj ni viroj el la Ora Okcidento ja havas plenajn poŝojn — kaj mi ĝuos nokton da ekstazo. “Freund Igor, — mi respondis, pedante prononcante normgermane, — mi elkore dankas pro via bonkora servemo, kaj mi certas, ke vi mem tre ĝuos la vesperon (mi ne demandis, ĉu edzino Maria eksterdeĵore gladas), sed mi jam aranĝis renkonti belan junulinon antaŭ kinejo je la oka kaj duono”. Mi fuĝis, konsciante, ke mi mizere detruis ilian bildon de la voluptemo kaj elspezemo de sinjoroj el mia mondoparto. Tiu fiasko — mi ne scias, kiel Igor financis la viziton de Alma — ne tuj igis lin rezigni pri mi. Eble li estis tro ebria tiun vesperon por tute kompreni, kiel magran sulkon li provas plugi. Eble li ne sciis, ke nomadaj instruistoj de Esperanto ne ĉiam havas poŝojn plenajn je mono. Ĉiukaze en postaj tagoj li flustris al mi pri pli belaj virinoj, kiujn li povus venigi. Kion fari? La postan vesperon Anastazia vizitis min, tute senhonte. Mi eĉ same senhonte prezentis ŝin al Igor kaj diris germane, ke tiu ĉi belulino — ŝi ja estas bela — plene kontentigas mian voluptemon. Estus interese scii, kion Anastazia dirintus, se ŝi konus la germanan lingvon… Junaj baltoj nun apenaŭ scias ion ajn pri la lukto de siaj gepatroj. Estas kvazaŭ la tuta glora soveta epoko estus forblovita de la ventoj. Nostalgio, ho ve! Sed Igor, kiu dum jardekoj estas la manaĝero de tiu sama apartamentaro, pruvis al mi, ke ne ĉiuj belaj tradicioj el tiuj prilamentataj tagoj malaperis.