Spenser's personal site for things Spenser is enjoying and wanting to show you! (site contents below) use your mouse scroll wheel and "left click" function to view.

noveloj ondo
This website uses an efficient fish-based (based fish) navigation technique.

noveloj ondo

Noveloj de La Ondo

Noveloj de La Ondo

HTML ĉe La Ondo    txt    mobi    pdf    epub

Allegro Moderato

Originala Novelo de Grigorij Arosev

En la sxtuparo estis abomena krepusko – videblis nur iuj svagaj konturoj de la viroj, kiuj jam kelkan tempon staris cxe la muro. Unu el ili ne movigxis – li nur staris, sin apoginte al la muro, kaj duonbrue snufis. Lia ĉapo preskaux tute kovris liajn okulojn, do pro tio, kaj ankaux pro la propra maldeziro, li vidis nenion, kaj li parolis nenion. Du aliaj konturoj viglege konversaciis – ridante, gestante kaj eĉ iom saltetante.

– Do, vi diras, ke citronoj en via lando estas pli dolcxaj ol maturaj merizoj?

– Nu ja certe. Ilin plantis kaj prizorgis plej sagxaj akademianoj de nia lando. La rezulto estis tia, ke la citrona gusto estis tute neniigita – kaj la acideco por cxiam foriris el niaj vivoj.

– Cxu vi tion bezonis?

– Imagu: post cxiu vekigxo, vi iras en vian kuirejon, surforneligas teujon…

– Kia plezuro! Mi cxion oferus por havi eblecon ĉiumatene alfronti taskon elekti ion por mia matena trinko – ĉu eglanterian, ĉu simplan, ĉu riban, ĉu fragan teon…

– Kaj poste vi rigardas tra la fenestro…

– La horizonto sin kasxas malantaux arbaroj…

– Malprave: gxi kasxas sin tie, kie estas mi. Sed cxe vi la horizonto jxus vermiljone reaperis – ne forpelu ĝin.

– Ne, ne, tute ne, estis eraro. Kaj kio sekvas?

– Sekvas la atendata ekbolo de la akvo, vi versxas gxin en la tason – cxu matene vi kutime uzas grandan aux malgrandan?

– Cxiuj priridas min pro mia sescent-grama krucxego…

– Kaj do vi rigardas al gxi, kaj la vaporo sterniĝas en viaj okuloj. Vi sxutas sukeron, kaj venas atendata momento por la unua gluto. Cxu estas bonege?

– Senhezite!

– Kaj nun imagu plu: vi ektrinkas, kaj tuj sentas, ke via Die donacita teo estas acida, acxe acida, nauxze acida. Viaj histoj kuntirigxas – kaj vi devas forversxi vian teon en lavabon…

– Kiom dolore…

– Do, nun vi komprenis, ke la citronoj tute ne necesas. Almenaux tion ni komprenis – kaj de nun ni vivas bonege.

– Sed vi dauxre nomas la anstatauxigitajn fruktojn citronoj?

– Jes, cxar diversaj stultuloj plu kredas, ke ili mangxas citronojn, kiuj tiom neatendite dolĉiĝis.

– Se vi ja mem diris, ke viaj akademianoj faris ilin dolcxaj?

– Ho, mi nur testis vin. Vi estas same stulta, kiel cxiuj ceteraj. Ne eblas dolĉigi citronojn, ne eblas. Ni ekstermis citronujojn ĉie, kaj anstatauxe plantis merizarbojn. Tio ja eblas. Same oni povas kredigi hebetulojn, ke ili mangxas citronojn, dum ili estas dronantaj en meriza suko.

– Sed kian celon vi volis atingi per tiu ago?!

– Vi naivulo. Pripensu bone: se ekzistas citronoj, kiuj estas acidaj – kiacele oni lasu ilin ekzisti? Ja anstatauxe oni povas havi multegajn aliajn, pli agrablajn aferojn.

Cxio igxis klara, kaj la silento penetris ilian sxtuparon. Ie de supre ekblekis forjxetita kaj falanta rubaĵo. La nenion rimarkanta homo staris senmove, kaj tiel li faris jam pli ol horon. La kontrauxcitronulo post iom da minutoj ĝentile demandis:

– Kaj kiel fartas via amatino?

– Ni disigxis antaux kelkaj tagoj – jes, tre angore…

– Sed kio okazis inter vi?

– Mi ne scias gxuste. Simple en iu tago sxi venis al mi, kaj diris: “Kara, mi intencas senprokraste forlasi vin”. Mi demandis: “Cxu vere?” Sxi kapjesis, kaj tuj foriris. Strange. Neniu kialo. Neniu motivo. Neniu klarigo. Simile al sonĝo.

– Ne, amiko, ne estis songxo. Estis somnolo.

– Kia diferenco estas inter songxo kaj somnolo?

– Scienca vidpunkto ne interesus vin. Sed la plej grava detalo estas jena. Dum vi songxas, vi certas aux ke vi sonĝas, aux ke vi troviĝas en reala situacio. En somnolo vi ne povas klare kompreni, kie vi estas. Vi jen ekdormas, sed tuj iu subkonscia najlo ponardas vian koron, kaj vi ne plu dormas, tamen cxi tiu najlo estas tiom fragila sed samtempe akrega, ke vi vere sxanceliĝas, turmente pesilas inter du flankoj de la homa stato.

– Sed kiel tio rilatas al mia amatino?

– Cxu vi povas rememori sxian nomon?

– Hm… Strange.

– Kaj sxian alton?

– Tre interese.

– Kaj trajtojn de sxiaj korpopartoj?

– Nekredeble!

– Do, cxu vi jam komprenis?

– Ne!

– Ho. Cxu vi povas konfirmi, ke sxi estis reala objekto de via vivo?

– Sed mi ja spektis sxin! Flaris ŝin! Palpis ŝin!

– Cxu? Do, tuj diru sxian nomon!

– Mi komprenis.

– Kaj cxu vi akceptus la ideon, ke sxi estis nur via songxo?

– Neniukaze!

– Do, estis somnolo.

– Tiukaze vi povas ekinsisti, ke mi mem estas somnolo!

– Sed cxu iu deklaris la malon?

– Vi mokas! Cxar ankaux vi estas somnolo!

– Nepre jes.

– Kaj cxi sxtuparo?

– Estas vojo de la teraj fantomoj al la cxielaj vizioj.

– Kaj la tuta vivo?

Respondo ial ne sekvis.

– Diru, sed kio pri la tuta vivo?

Pluis nenio.

– Diru do!

Post iom da tempo li denove ripetis sian frazon, kaj samtempe auxdigxis la responda repliko, do iliaj vocxoj sonis samtempe:

– Diru al mi ion, alikaze mi svenos cxi-loke!

– Vi mem cxion komprenis, do ne demandu plu.

Neatendite la gxis nun silentinta viro preskaux furioze interrompis la kompanojn:

– Nu, cxu ni iam iros?

– Ne, haltu, ja tiom gravaj aferoj klarigxas…

– Ni iru!

– Atendu momenton, nur momenton…

– Mi do iras…

– Sed kial vi ne volas atendi? Ja nur plian momenteton mi petas…

– Cxar jam tedis…

– Kio tedis?

– Cxi tiuj stultajxoj. Vi jam staras cxi tie dum du horoj, ion balbutas, kvazauxkonversacias…

– Kial “kvazaux”?

– Cxar neniu estas cxi tie, idioto, krom vi kaj mi! Mi silentas, kun kiu vi do babilas?

– Kun kiu?

– Kun via ombro, jen. Mi do iras. Gxis.

– Atendu, ankaux mi...

Kaj sursxtupare restis nur la ombro.

Muziko kaj maro

Originala novelo de Grigorij Arosev

1.

Ekstere estis sufoka varmego. Leo kuris por preni la intervjuon. Li ne estis malfruigxanta, tamen por iri jam mankis tempo – necesis kuri. Cxirkauxe bruis, tondris, grumblis, hupis kaj brulis la apenina vespero. Leo cxiusekunde visxis ŝviton de la frunto kaj vangoj, sed egale ĝojis pro la baldauxa konversacio kaj pro sia restado en la interesa, nova lando – Italio. Li estis atendata de la ĉeftrejnisto de la loka futbalteamo. Pli ĝuste, Leo devintus lin atendi. Sed auxta ŝtopiĝo korektis la planojn de Leo – en plej bona okazo neniu atendos iun ajn. En malplej bona – la intervjuo estos nuligita. Sed tio ne devis okazi.

Leo enkuris necesan oficejon jam plene senfortigxinta, sed ideale ĝustatempa: estis kvarono post la tria, kaj post pliaj kvin minutoj sinjoro Giancarlo Barberini bonvenige premis la manon de Leo kaj vigle elparolis en la kripla rusa: “Drasvujte, ja Giancarlo”. Leo iom konfuziĝis, sed ĝoje, kaj tuj rapidis elmontri sian regon de la itala – ja certe, la intervjuo devis okazi en la gepatra lingvo de la mastro, ne de la jxurnalisto.

Estis jam la tria intervjuo, kiun faris Leo ene de la lasta diurno. La laborritmo estis freneza. Li kuregis el iu urbo en la alian, el Arezzo en Perugia-n, el Perugia en Ancona-n, ja bonsxance ili situas unu apud la alia. Post konversacioj – decxifrado, redaktado, korektado, sendado… Leo estis jxurnalisto en la plej alta senco de la vorto. Li respektis la intervjupartnerojn, scipovis ilin auxdi, kaj trovi en iliaj paroloj, ne ĉiam glataj, la plej gravan, la esencon. Krome Leo bonege regis la rusan, la anglan kaj la italan, li havis bonan skriban stilon, li estis agrabla homo. Oni respektis lin, kvankam ne ĉiuj amis. Li laboris troe. Strange, tamen ĉi tiu trajto en lia profesio ne ĉiam estis io bona. Da Leo estis tro multe. Laux sekreta konfeso de la tagĵurnala librotenisto, Leo sola konsumis gxis okdek procentojn de la honoraria fonduso. Kiu ŝatus tion, krom la homoj, kiuj ne pretendas je honorarioj?

Finredaktinte la intervjuon kaj sendinte gxin en la redakcion, Leo decidis, ke venas tempo por ripozo. Tutan tagon li volis malstrecxiĝi en la baseno. Salto en la akvon… Ho, kiom malvarmas ĝi…

2.

Nokto. Malvarma, surda nokto. Netrarigardebla, netrairebla mallumego. Jes ja. Italio okazis nur antaux unu jaro kaj duono. Kaj tiam cxio komencigxis. Malvarmumo. Orela inflamo. Malfacila fluo de la malsano. Kaj – katastrofo – perdo de la auxdkapablo. Sufera, nehaltigebla kaj tre malrapida. Komence li – malofte – devis peti la homojn ripeti tion, kion ili diris. Poste – jam ofte. Poste – konstante, kaj la orelo estis jam preskaux en la busxo de la kunparolanto. Kaj poste estis jam kvazaŭ en filharmonio, kiam oni forlasas la halon meze de la koncerto. Oni fermas la pordon – kaj la sonoj daŭre estas aŭdeblaj. Sed post ĉiu paŝo malpli laŭte kaj malpli distingeble.

Se Leo perdus vidkapablon, tio estus por li ecx pli elteneble. Tiuokaze li devus ekregi novan legomanieron, sed li ja estis produktanto de la tekstoj. Blindeco ja ne influas la verkokapablon… Sed en lia situacio… Kiu li estas sen auxdkapablo? Kiel li povus skribi pri la eventoj, kiujn li ne auxdas? Cxu eblas fari intervjuojn? Viziti gazetarkonferencojn? Verki raportojn post variaj ekspozicioj, manifestacioj? Ne. Nu, restas la sporto – plejofte gxin oni devas vidi, sed ne auxdi. Sed Leo neniam aparte sxatis la sporton kaj neniam taksis sin granda fakulo pri ĝi.

La kolegoj akceptis la malfelicxon de Leo kompreneme, sed estis videble, ke ili nur paciencas, ne havante grandan deziron labori apud li. Estis evidente, ke postdorse oni jam malagrable primokis lin, sed kiel malkovri tion, kiel? Legi la lipojn Leo ne povis, ĉar fakte ne lernis. Alimaniere kapti la dirintojn – sed kiel?.. Foje li vidis, ke lia telefon-parolanta kolego tutklare diris: “Nia plene surdigxinta Leo”. Kio estis antaux, kio estis post ĉi vortoj – ne gravis. La perpleksigita Leo elkuris straten por fumi. Li ne plu estas jxurnalisto, ne plu la raportisto, ne plu la fama moskva Figaro. Ekde nun lia baza, ĉefa, grava, sola trajto estas la surdeco. Li restos senlanga – gestolingvon li nepre ne lernos, ja tiuokaze li agnoskos sin nekuracebla kaj senesperiĝinta…

Certe li ne plu vizitis gazetarkonferencojn kaj intervjuojn. Pli kaj pli ofte oni engagxis lin en la redaktadon. Li fosis tekstojn, verkitajn de la aliaj, korektis erarojn kaj miskompostajxojn. Nature ankaux tio estas laboro. Li respektis kunlaborantojn, kiuj okupiĝis pri liaj tekstoj. Sed Leo kutimis mem verki, sed ne esti “ilia plene surdiĝinta Leo”, al kiu oni komisias sercxi misaĵojn en la ĉuprofesiaj laboroj de la kolegoj. Nature, ties tekstoj ne povis esti komparitaj kun la liaj…

3.

Leo multe silentis – ja alie ne povis okazi. Li silentis hejme, li silentis en la oficejo. Li poiome mutigxis, cxar praktiki paroladon ne havis sencon. Li ne auxdis aliajn homojn, do kion li povus tiuokaze diri responde? Lia ununura savo estis la muziko. Li auxskultis muzikon. Pli ĝuste, li ne plu auxskultis ĝin, tamen spektis. Li ofte sxaltis videokanalojn en la reto, elektis iujn konatajn komponajxojn kaj plenatente sekvis lipojn de kantisto. Leo ripetis la kantojn post ili tiom laŭte, kiom li povis. Nu, li ja iel povis, sed ĉu kun bona rezulto, li mem ne sciis. Aliajn fojojn li elektis koncerton plenume de iu orkestro kaj provis en la kapo restaŭri la muzikon. “Tempo, antaŭen” – elstaraĵo de Georgij Sviridov. Jen la pianisto forte frapas siajn klavojn. La fingroj diskuras ambaŭdirekte. Jen leviĝas la violonaj arĉoj, kvazaŭ milittrupoj de post la holmoj. Jen subite eksonas la buglo – la tutlande konata solo. Kaj denove la piano. Kaj denove la violonoj – embarasa unuiĝo de la movoj. Kaj des pli la sona harmonio. La sonoj, la sonoj. Li ja konas ilin, li ja sentas ilin, li ja aŭdas ilin…

4.

Leo logxis en tricxambra loĝejo ĉe la metrostacio “Frunzenskaja”. Kunloĝis tri homoj, havantaj malsaman rilaton al Leo. Grumblulo Matvej Vladimiroviĉ, la sepdekjara patro. Inna – delongatempa amikino, kiu obstine ne volis iĝi edzino de Leo. Kaj Maks – la jxus formale atinginta plenkreskan aĝon filo de Inna. La patro de Maks estis ne Leo, sed iu plia Maks, tute nekonata, kiun Inna lastatempe vidis antaux jardeko. Leo mem neniam vidis lin, kaj ne malĝojis pro tio. Kun la juna Maks li interkomunikiĝis tute bone, ĉar la knabo estis sufiĉe saĝa por postuli de la panjo kaj Leo plenan sendependecon, kompense kauxzante por ili neniun realan ĝenon. Maks tiom lerte manipulis sian delikatecon, ke ĝuis preskaux senliman liberecon.

Tri homoj krom Leo. Sed fakte li hejme renkontigxis preskaux kun neniu. Li preskaux cxiutage venis hejmen ĉirkaux la noktomezo. La patro ĉiam enlitiĝis je la naŭa – nesxanĝebla kutimiĝo. Maks tiom frue neniam hejmis, oni povis lin atendi ne antaŭ la tria. Inna, certe, strebis resti veka ĝis la apero de Leo, sed ŝi ne ĉiam povis. Tial nemalofte Leo, venante, inspektis la loĝejon jene: bone, la patro kiel kutime dormas, Maks forestas – ankaŭ tio ne estas mirinda, sed kio pri Inna? Inna sidis enkuireje surseĝe kaj dormis, sin apoginte kontraŭ la fridujo. Kara Inna. Li vekis ŝin per la kiso. Sxi ridetis kaj malfermis la okulojn: “Ho, mi jxus ensonĝiĝis. Tre volas dormi. Jen rigardu – en la kaserolo…” – kaj sekvis ĉiamaj klarigoj, kie kiu manĝo troviĝas, kvazaŭ Leo ne povus mem kompreni. Poste Inna iris en ilian ĉambron kaj falis en la liton, sen senvestiĝi. Leo mem demetis ŝiajn vestojn ĝisnude kaj kovris per littuko. Inna dumdorme murmuris dankojn.

Sed malgraux cxio li konstante strebis paroli kun ili. Tio estis lia celo, lia konsolo, lia savo. Leo sxatis auxskulti la patron. Tiu per sia mallauxta raŭketa voĉo preskaŭ ĉiam diris ion unikan, malsimilan, foje eĉ konsternan. Leo ŝatis diskuti kun Maks – la junulo estis tre sagxa, kvankam proaĝe tro aroganta. Kio pri Inna? Cxio sama, Leo ja elektis ŝin kaj ne povis imagi la vivon sen ŝi. Li, pensanta homo, ne vivus kun malinteresa homo.

Leo estis la cxefa, la unuiga parto de la strangkonsista familio, tamen kiam Leo spertis la malfeliĉon, la familio ekvelkis. La patro videble senfortigxis kaj preskaux neniam forlasis sian ĉambron. Maks, sxajne, ekloĝis en alia loko. Sed Inna… Inna kvazaux hontis Leon – tion, ke inter ili estiĝis tia barilo. Pri ties apero probable iu kulpis, sed Inna ja certe ne. Tial ŝi auxtomate rakontis al Leo, kie li povas preni la manĝojn, ne tro zorgante, ĉu Leo komprenas ŝin. En aliaj okazoj ŝi silentis. Iliaj amorrilatoj, pli frue okazantaj sufiĉe malofte, nun ĉesis. Leo supozis, ke Inna simple abomenis lin, tamen rekte neniam demandus ŝin, ĉar li sciis, ke ŝi neniam konfesus.

5.

Krom la aliaj, Leo tre sxatis Maurice Ravel. Sed ne la “Bolero”-n – tro konata verko, cxiuj admiras gxin. Iom tede. Sed la konĉerto №1… La genia kreajxo, specife la unua parto. Miraklohelpe antaux kelkaj jaroj Leo trovis la malnovan videoregistraĵon – la plenumon de Zimerman. Tuj post la komenco – amuza stamfado de flutoj kaj piano. Poste, trans la leĝeran kakofonion breĉas la blova gvidmotivo. Facila enpensiĝo. Ekstertera harmonio. Kosma kombino de la sonoj – la sonoj! Ja ĉu oni povas esti surda, se la plej bela inter ĉiuj ekzistaĵoj – la muziko – ne obeas kapricojn de la organismo?

6.

Pigmaliono

É. M. Falconet: “Pigmaliono kaj Galateo” (1763)

Foje vespere, cxirkaux la dudek-tria horo, Leo iris hejmen post la laboro. Li profundigxis en siajn pensojn, tenebrajn kaj nedistingeblajn de la blovoj de la makabra novembra vento. La vojo gvidis laux la bulvardo ĝis metrostacio. La vetero estis kvankam aĉa, sed ne malvarma. Leo decidis surbenkiĝi por fumi. Sur la kontrauxa benkoflanko nigris iu malklara figuro. Virino? Viro? Leo ne tre scivolis. Sed jen la figuro ekmoviĝis. “I like to move it, move it”, – Leo kantis sensone kaj etendis la manon, por forskui la cigaredan cindron. Subite la figuro turniĝis al li kaj Leo konstatis, ke estas virino. Pli ĝuste, la figuro estis virina kaj… nuda! Sed la vizaĝo… Statua. Belega, sed statua. Ne viva. Galateo? “Bonan vesperon, sinjoro Leo”, – la figuro diris. “Bonan, – Leo respondis. – Sed kiel mi sukcesas aŭdi vin? Ja mi estas surda”. – “Nu, certe vi ne estas surda. Vi aŭdas ne tion, kion volas viaj ĉirkaŭuloj”. – “Vi pravas, sinjorino. Ja vi estas sinjorino?” – “Ne gravas, kiu mi estas. Diru tiel, kiel vi volas”. – “Sed kion vi volas de mi?” – “Mi volas, ke vi povu aŭdi vin. Vi malsanas, vi suferas, vi dronas en la mallumo. Sed se vi ne aŭdas Inna-n – ja interalie ĉi-momente sxi pripensas sciigi vin, ke vi kun viaj problemoj tedis ŝin – tio ne ankoraŭ estas la kaŭzo perei en la ŝlima krepusko. Jen, prenu, – la figuro diris kaj en la manoj de Leo aperis konkajxo, simpla mara konkaĵo. – Proksimigu ĝin al la orelo. Tie estas la maro. Cxu aŭdeblas?” – “Aŭdeblas”, – Leo murmuris, efektive, kvazaŭ en infanaĝo aŭdinte la ondan plaŭdon. “Ĉu vi ankaŭ la muzikon aŭdas?” – “Jes, mi ŝaltas videojn kaj rigardas, kiel oni ludas…” – “Jes, mi scias, mi demandas nur por vi mem tion agnosku. Do, vi aŭdas la maron, vi aŭdas la muzikon. Kial vi opinias vin surda?” – “Sed mi ne aŭdas, kion diras la patro… En la redakcio oni mokas min…” – “Ĉu ili faras malnoble?” – “Certe…” – “Jes, sed se vi reagas ĉi-maniere, vi meritas tion. Tio estas la polvo. Estas la pluvaj gutoj. Forskuu ilin de vi”, – la figuro susuris kaj geste invitis Leon. Leo obeis. La figuro prenis lian manon kaj portis lin al la fenestro de lia loĝejo apud “Frunzenskaja”. La patro kaj Inna sidis ĉetable kaj parolis pri io. Pri kio – Leo ne aŭdis. La patro aspektis tre kolera, dum Inna – tre timigita. Post plia sekundo Leo trovis sin ĉe hospitalo, kie li pasigis multajn senĝojajn vizitotagojn. Kaj la tria fulmrapida vojaĝo – ial en la tombejon, ĉe la panjo. Kaj poste la figuro ekturnis lin, kvazaŭ turbon, kaj ĵetis lin antaŭen kaj malsupren. Leo rekonsciiĝis sur la sama benko, lia mano estis same etendita, kaj la cindro fajre grizis sur la cigareda restaĵo.

Leo finfumis, enmetroigxis, preterveturis du staciojn kaj ekmarsxis hejmen.

7.

“Aranjuez”. La elstara hispano Rodrigo mortis 98-jara, sed li laux stranga sortozigzago vivis nek en la XIXa jarcento, nek en la XXIa. La gitaro, memoriganta la infanagxon. Per – denove! – la sonoj. La sonoj! Leo sekvis la virtuozan plenumon de Nicola de Angelis kaj perceptis tion, kion li auxdis, pli akre kaj klare, ol tiam, antaux multaj-multaj jaroj. Cxi tiuj momentoj, denove trasentataj, estis por Leo momentoj de la vera vivo, la vivo, pli frue ne konita.

8.

Inna efektive forlasis Leon. Inter ili okazis peza konversacio, la unua post multaj silentaj monatoj. Inna samtempe semis akuzojn kaj petis pardonon. Leo kapjesis, sed responde diris preskaux nenion. Inna estis surprizita – sxi supozis, ke Leo petegus ŝin resti, sed li ecx ŝajne gxojis pri ŝia foriro. “Vi estas la pluvaj gutoj”, – diris Leo plejfine, kiam Inna vestiĝis en la koridoro. “Kion vi celas?” – demandis ŝi. “La polvo, – malklare dauxrigis Leo. – La cindro”. Inna volis gestomontri, ke Leo freneziĝis, sed tamen ŝi ne faris. “Gxis, Leo”, – ŝi diris. “Ciao, ragazza”, – li respondis.

La decembra cxielo estis plenkovrita de la satelitoj.

La Ondo de Esperanto, 2014, №10 (240).

Dank’ al Dio

Originala novelo de Edmund Grimley Evans

Maria pasxis supren laux la ŝtuparo, direkte al la fako por kanceropacientoj. Laca, ŝi haltis dum momento, kie la ŝtuparo turnigxis maldekstren. De dek horoj ŝi estis sur la piedoj, de kiam ŝi ellitiĝis en la mallumo por melki la bovinojn. Aliaj homoj, miksajxo el dungitoj en blankaj kiteloj kaj vizitantoj en vintraj manteloj, preterpuŝiĝis. Kun siaj malnovaj vestoj kaj kaptuko, Maria estis iom rimarkinda figuro en la urbego, sed neniu el la preterhastantoj ŝajnis rimarki ŝin.

Cxe la enirejo de la granda halo Maria hezitis. Fine unu el la flegistinoj rimarkis sxin kaj demandis, kion ŝi volas.

— Mi volas vidi mian edzon, Johanon Mayer, — sxi diris.

La flegistino, mediteraneaspekta junulino, sxajne ne komprenis ŝian kamparan dialekton, sed unu el ŝiaj kolegoj alkuris kun aro da paperoj, tra kiuj ŝi rapide foliumis.

— Cxu Mayer kun “y”? — sxi demandis.

— Jes.

— Momenton.

La flegistino forhastis denove. Kiam sxi revenis, ŝi diris:

— Li ne plu estas cxe ni.

Maria eksentis glacion en la koro. Eble la flegistino divenis sxian penson, cxar ŝi rapide aldonis:

— Oni movis lin al cxambro 3041.

— Kial oni movis lin?

— Mi ne scias. Mi supozas, ke li ne plu bezonas intensan flegadon.

— Dank’ al Dio, — Maria flustris al si, dum sxi reiris laux la koridoro.

— Dank’ al Dio, — sxi ripetadis al si, dum ŝi grimpis denove suben laux la ŝtuparo tra pluraj etagxoj.

Sxi pregxis cxiunokte, ke sxia edzo resaniĝu. La kuracistoj diris, ke lia kazo estas serioza, sed ili ne diris, ke estas senespere. Eble ŝiaj preĝoj estis auxditaj. Eble li eĉ povos reveni hejmen baldaux. Eĉ helpi ŝin en la bieno. La pasintaj kelkaj semajnoj estis ja tre malfacilaj por ŝi. Dank’ al Dio, ke la infanoj estas jam pli grandaj. Baldaux ankaŭ Petro, la plej juna, estos memstara kaj povos forlasi la gepatran hejmon.

Cxambro 3041 estis tute alia ol la halo, kien sxi iris antauxe. Ĉio aspektis malpli moderne, malpli lume, malpli purigite, sed la cxefa diferenco estis la relativa silento kaj manko de homoj.

Flegistino sidis en eta oficejo kun malfermita pordo, skribante ion, sed Maria ne devis demandi, kie estas Johano, cxar sxi jam povis vidi lin. Li kuŝis sur lito en la angulo, videbla de la enirejo. Tamen, se li ne havus la vizagxon turnitan al ŝi, ŝi ne tuj rekonus lin, ĉar li multe ŝanĝiĝis.

Maria pasxis gxis lia lito kaj rigardis la maldikan, preskaux skeletan korpon de sia edzo, kiu turnetis la kapon por rigardi ŝin, sed montris nenian esprimon sur la vizaĝo.

— Kie estas viaj vestoj? Kial oni ne kovris vin? — sxi demandis.

Johano movetis la lipojn, sed nenio auxdeblis.

Dum Maria cxirkauxrigardis senhelpe, la flegistino alvenis.

— Kial li ne havas littukojn? — demandis Maria.

La flegistino levetis la sxultrojn.

— Kie estas la kuracistoj?

— Cxu la kuracisto ne jam parolis kun vi?

— Jes, sed li estis tre okupita, kiam mi venis antaux unu semajno...

— Mi vidos, cxu mi povas venigi iun, — diris la flegistino, kaj sxi reiris al sia angulo por telefoni.

— Johano? — flustris Maria.

Li ne parolis, sed sxajnis al ŝi, ke liaj okuloj briletis.

— Cxio iras bone. Mi volas diri, mi elturnigxas. Petro helpas pri la kokinoj. Mi melkas kaj nutras la bovinojn akurate cxiutage. La tutbruna dujara resaniĝis, sed la bestokuracisto diris pri la alia...

La kuracisto jam alvenis. En la angulo la flegistino kaj li flustris inter si.

Maria elmetis manon kaj tusxis la manon de sia edzo. Sxi pripensis, cxu pardonpeti pro tio, ke ŝi ne venis pli frue, sed ŝi sciis, ke ne necesas. Li jam komprenas tion. Estas longa vojo gxis la urbego, kaj estas multaj farendajxoj en la bieno.

Tuseto atentigis sxin, ke la kuracisto jam staris cxe ŝia flanko.

— Sinjorino Mayer?... Mi esperis paroli kun vi pli frue...

— Mi ne povas veni krom sabate, kiam mia filo ne iras en la lernejon.

— La stato de via edzo estas nun tre serioza...

— Kial li ne havas littukojn?

— Ni povas trovi littukojn, se vi volas, sed tio ne multe helpos lin, bedauxrinde...

— Estas hontinde lasi lin tiel nuda sur la lito!

La kuracisto turnis sin al la flegistino.

— Cxu vi povas?..

— Mi alportos littukon, — sxi diris, kaj ŝi forhastis.

— Sinjorino Mayer, se vi volas resti cxe li ĉi tie, vi povas. Tial ni alportis lin ĉi tien, kie estas pli trankvile. Versxajne dauxros ankoraux nur kelkaj horoj... Certe li ŝatus, se...

— Li sxatus havi littukojn. Estas hontinde lasi lin tiel nuda sur la lito. Li povus morti pro malvarmumo.

Maria gxojis, kiam la kuracisto kaj la flegistino forlasis ilin. Sxi ne volis paroli al Johano, dum ili cxeestis, ĉar sxi ne povus auxdi liajn respondojn. Nun ŝi ridetis al li, kaj liaj okuloj ŝajnis danki ŝin. Li havis tiel belajn okulojn. Ja li multe ŝanĝiĝis dum la kvardek jaroj, dum kiuj ŝi konis lin, sed tiuj okuloj restis tute samaj kiel en la tago, kiam ŝi unue ekvidis lin, dum tiu kermeso, la unua kermeso post la milito. Ŝi memoris, kvazaux estus hieraux, kiel ili manĝis kaŝtanojn kaj promenis man-en-mane. Eĉ la odoro de tiuj kaŝtanoj revenis al ŝi, kaj la kermesa muziko ŝajnis ankoraŭ soni en ŝiaj oreloj.

— Johano?

— Cxio iros bone!

— Petro helpas pri la kokinoj.

— Ni elturnigxas.

— Vi scias, ke mi baldaux devos foriri...

— Mi devas nutri la bovinojn. La bruna resanigxis.

Sxi ne sciis, kiel adiauxi lin. Nek “gxis la revido” nek “adiaux” sxajnis bona. Anstatauxe ŝi diris ion, kion ŝi de longa tempo ne diris, sed nur cxar ne necesas ĉe ili. Cxar li scias ja.

— Johano, mi amas vin.

Liaj lipoj movigxis. Maria klinis sin antauxen. Neniu sono auxdiĝis, sed sxi komprenis lin.

Grimpante supren laux la sxtuparo, Maria sentis grandan lacecon. Kutiman korpan lacecon ŝi spertis cxiutage, sed ĉi tio estis alia laceco, kian ŝi sentis nur kelkajn fojojn en la vivo.

Sidante en la buso, veturante hejmen, Maria demandis sin, cxu sxi faris ion malbonan. Trapensante siajn kvindek kvin jarojn, ŝi ne trovis multon, pri kio ŝi devus honti. Nenion tre eksterordinaran ŝi faris en la vivo, sed ŝi ĉiam faris siajn devojn, preskaux ĉiam. Ial ŝi ekpensis pri siaj ferioj kun Johano. Ili feriis ja nur unufoje, ĉar tuj post la mielmonato ili akiris sian etan bienon. Kelkaj riĉaj bienistoj havis dungitojn kaj feriis ĉiusomere, sed tio ne eblis por ili. Iam dum la sesdekaj jaroj ili esperis pri tio. Ili revis ankaux pri komforta emeritigxo. Sed poste tiuj grandaj vendejoj tiel premegis la prezojn, ke ili apenaux povis eĉ nutri sian kreskantan familion. Sed ŝi ne plendas, ne rajtas plendi. Sep infanojn ŝi naskis, kaj ili ĉiuj estas sanaj, dank’ al Dio. Cxiam ŝi laboris. Neniam ŝi plendis. Sed nun, tamen, ŝi tiom volus ripozi finfine. Eble baldaŭ, kiam Petro ne plu irados en la lernejon. Se li trovos laboron kaj povos prizorgi sin mem, tiam ŝi ne plu havos devojn. Eble tiam.

Nutrinte la bovinojn kaj farinte la aliajn eksterdomajn taskojn, sxi laboris plejparte en la kuirejo. La tutan vesperon ŝi gvatis la aparaton en la angulo. Kiam fine gxi eksonis, dum ŝi purigis la bretojn kaj aranĝis cxion por la nokto, ŝi tamen sentis surprizon. Povus esti iu ajn, sed la telefono malofte eksonis ĉe ŝi. Sxi jam sciis, kion oni anoncos al ŝi, sed ŝi devis auxdi ĝin por esti certa. Ŝi ne volis auxdi la vortojn, sed ŝi sciis, ke necesas.

Tiunokte sxi pregxos por lia animo, kaj eble, se ŝi rajtas peti tion, ke ŝi povu sekvi lin post ne tro longa tempo.

Amikaro

Originala novelo de Paul Gubbins

Cxiuj konsentis, ke temis pri la plej varma tago — aux, pli precize, vespero — de la jaro. Ne necesis televidaj veterprognozoj (kiuj, kiel acerbe rimarkis Don, kutimas kovarde priskribi intan veteron ol auxguri ontan) por konfirmi la varmegon: cxiuj sentis gxin; ĉiuj suferis.

La tago — dimancxo — bonanmatenis jam peze kaj sufoke; la aero pendis senmove, libertempante, sub altaj, blankaj nuberoj, kiuj eble ne estis, sed ellasajxoj el superflugintaj aviadiloj portantaj feriontojn al landoj eĉ pli diable hejtataj; aux eble la aero strikis, rifuzante aerumi; aux povis esti, ke gxi montris jam unuajn spurojn de la malsano Alzheimer kaj forgesis, kio farendas.

Kaj krome, dum tago tia, nenio fareblis. Nur, kiel Guxenda, sopiri pri la oficejo, abomenata kaj prisakrata je cxiuj aliaj tagoj de la jaro, sed kies klimatizado, aux almenaux la pria memoro, mokadis, miragxe, kvazaŭ oazo en sunbakata dezerto. Nur, pro la insistemo de Su, la edzino de Tomas, starigi fajr-rostilon en la ĝardeno kaj, subĉiele tagmanĝonte, kontribui per kolero kaj karbo eĉ pli al la preskaŭ netolerebla temperaturo de ĉi tiu kosma kaldrono somera.

Foje, fone auxdebla, ruligxis cxirkaux la montoj, kiel radoj de batal-ĉaroj, tondro. Sed la konflikto inter ĉielo kaj tero, pluvo kaj seko, obstine forrestis, tiel ke finfine oni ekdubis, ĉu vere pri tondro temis, aux ĉu pri ia duonkaptita deziro, profunda, praa, sed neadekvate esprimita, ĉar tiun tagon ĉia esprimado — eĉ rezignacio — torturis.

Do kiam la amikoj — cxar tiaj ili estis — rendevuis vespere iom antaux la sepa ĉe Babs kaj Sam, cele al muzikado, ili ĉiuj jam misagordigxis.

— Mi kredas, — anoncis Tomas, la gitaristo, — ke mi preferus matene provludi. Sabate, ekzemple. Vespere mi cxiam tro lacas. Samopinias Don, sendube…

— A-aj, — elgorgxigis Su, strangolante altan B bemolan, per kiu sxi ekzercis sian vocxon. — Vi… fu… vi ĉiam tro lacas. Vi ne ĝustatempe ellitiĝus.

— Kiu volas vinon? — demandis Babs, pacige, kaj oblikve rigardante al Guxenda. — La glasoj jam pretas…

— Merd’, — kricxis Guxenda. — Mi forgesis la vinon. Mi scias… jen mia vico kunporti… sed…

— Ne gravas, — diris Babs, seke. — Sendube ni havas. Ankaux panon kaj fromagxon.

La amikoj kunmuzikis cxiun duan aux trian semajnon. Amatore, ne tro formale; pro tio la vino, mangxetajxoj, kiujn ili vice portis (almenaux teorie), sed neniam Babs kaj Sam, kiuj disponigis al la sesopo — Amikaro, ili baptis sin — sian salonon kun ĝia bela koncert-piano. Supre, en ne plu bezonata dormoĉambro, ĉar la du filinoj jam delonge forflugis, ili tenis la ceteran Amikaro-ekipaĵon — amplifilon, mikrofonojn, muzik-pupitrojn. Kaj estis Sam, helpe de komputilo-programo Sibelius, kiu aranĝis la diversajn kanzonojn laux la fortoj, aŭ la malfortoj, de la amikaranoj.

Fakte Sam estis la sola trejnita muzikisto en la sesopo (Tomas, juna, gitaris en rokgrupo tamen muzikon ne studis). Male Sam, kiu pasigis kvar jarojn kiel studento cxe universitata muzikfako, sed neniam vivtenis sin per muziko: lauxprofesie — nun emerito; ili ĉiuj, krom Guxenda, emeritigxis — li estis komputilisto. Tamen, kaj tio foje iritis la amikojn (aparte Don, kiu apenaux eltenis, kiam fingroj fremdaj — kaj pli talentaj — dancis trans la klavoj de liaj klarneto aŭ saksofono), Sam kapablis sxajne ĉiun instrumenton ludi; ne nur la pianon, ne nur la blovinstrumentojn de Don, la gitaron de Tomas, sed ankaŭ la fluton de Gŭenda kaj la violonon de Babs. Nur sian voĉon, sian naturan, denaskan muzik-instrumenton, li ne povis kantocele trejni: ĝojis pri tio, iom malice, Su.

Cxiam ili komencis provludi per kanzono, kiun ili cxiuj bone regis: ero de Dok Pomus kaj Mort Shuman, La lasta danco — ironie, ke per “lastajxo” ili komencigxis — kiu perfekte kongruis kun la voĉo de Su kaj kiu enhavis, post la 47a takto-streko, mirinde melodian kaj serpentuman aranĝon por la klarneto de Don, kaj kiu brile ekspluatis la gamon de tiu ĉi plej adaptiĝema instrumento.

Sed cxi-foje, tuj antaux la klarneta interveno, Su haltis, plendante, ke Sam tro rapidis. Estas danco, ne pranco, sxi siblis; sed Sam ŝin ignoris, insistante, ke Tomas denove kaj pli harmonie agordu sian gitaron; dum Don pauxtis pro sia mistrafita klarneta melodio. Ili rekomencis, denove “de la supro”, kiel diris Sam, fiera pri sia muzika fakesprimo, kaj iel atingis la finon; sed La lasta danco rifuzis koketi aux kaprici; anstataŭ danci, gxi peze procesiis. Gxi ne fleksiĝas, amare diris al si Don, blovante… same miaj fingroj, iom ŝvelintaj pro la varmo.

La dua ero, kanzono de Cole Porter, iom pli sukcesis. Sed tuj poste Guxenda plendis pri la trablovo, kaj petis, ke oni fermu la fenestrojn.

— Cxu vi frenezas? — demandis Su. — En temperaturo tia?

— Ne eblas ludi en uragano, — diris Guxenda. — Miaj notoj preskaux forblovigxis.

— Aha, — diris Sam. — Pro tio. Mi auxdis, kiel ja vi tro malfrue eniris cxe…

— Ne eblas ludi sen trablovo, — atentigis Tomas. — Jam sxvitegas miaj manoj. Vidu.

Kaj, tenante la gitaron inter genuo kaj kubuto, li montris siajn manojn.

— Do ni ne fermu, — diris Sam. — Mi konsentas kun Tomas.

— Mi esperas, ke viaj najbaroj ne plendos, — grumblis Guxenda. — Cxu vi kredas, ke ili volas auxskulti, sidante… mi ne scias… en siaj gxardenoj, ĝuante trankvile la vesperan varmon?

— Varmegon… — komencis Tomas, kiam, fingromontrante al Guxenda, erupciis Su.

— Cxu vi kritikas? — sxi elkracxis. — Mian voĉon… mian kantadon? Ĉu vi diras, ke mi ne auxskultindas… ke Amikaro ne auxskultindas… ke ni kaŝu nin malantaux fenestroj kaj kurtenoj, por ke…

— Merd’, — diris Guxenda, dummomente senekvilibrigata. — Mi ne…

— Memevidente, — dauxrigis Su. — Vin neniu auxdas. Ecx se vi fusxus la tutan eron, neniu scius. Kaj do…

— Nu… fluto estas ja fluto, — rezonis Babs. — Gxi ne estas… ne estas…

— Saksofono, — kompletigis Don.

— Gxuste, — danke diris Babs. — Ĝi ne estas saksofono. Kaj do…

La frazero pendis en la peza aero kiel politikista promeso neplenumota. Cxiu, sxajne, tramacxis la nerefuteblan veron, ke fluto ne estas saksofono. En la ĉambron penetris la pepado de la murhirundoj, kiuj konstruis neston sub la rando de la tegmento sur — tre lerte — skatolo entenanta la alarmon de la hejma sekureco-ilaro. Auxdigxis ankaux, de malproksime, la voĉoj de infanoj.

— Do… bone, — diris Sam, iom senkonsile. — Ni turnu nin, mi petas, al Fumo.

Iom kontrauxvole, kvazaux restus aferoj direndaj, la ludontoj trasercxis siajn foliojn por trovi la muzikon. La kanzono Fumo estas am’, originale de Jerome Kern kaj Otto Harbach, multe adaptigxis kaj, dum sia longa historio, prezentiĝis — kaj surdiskiĝis — en unu versio aux alia de la plej konataj jxazistoj. Ankaŭ la versio de Sam — por ne forgesi Sibelius — sekvis ĉi tiun adaptiĝo-tradicion: li komponis ja ambician sed fine realigeblan dueton meze de la ero por violono kaj klarneto; specon de dialogo, dum kiu la melodio apenaŭ rimarkeble fluis de unu instrumento al la alia. Kuraĝe, li enkondukis ĉi tiun dialogon komence de la peco per gitaro- kaj piano-akordoj, tiel ke, kiam la kanzono sukcesis, ĝi brilis; sed kiam la diversaj dialogeroj intermiksiĝis, ĉar la muzikistoj ne sufiĉe atentis la intervenojn de la aliaj, regis kruda kakofonio.

Kaj tiel cxi-foje estis. Komence tro lauxtis la piano, tiel ke la gitaro-akordoj apenaux auxdeblis; la kordoj de la violono, kiel Babs ne tre konvinke pretendis, streĉigxis pro la varmo kaj do ne kulpas sxi pri la skrapado; la fingroj de Don, ne nur pufiĝintaj, ŝajne ankaŭ konkretiĝis; dum Su, eble pro la misoj de la akompanantaj instrumentistoj, konfuziĝis kaj, malgraŭ rorita “Jen, do… ek!” de Sam, tute mistrafis la verson pri la ridantaj amikoj, tiel ke la kanzono kolapsis en kolero kaj kulpigoj.

— Ho, ve, — diris Sam. — Eble mi devus simpligi la version… aux cxu pli sagxe rezigni pri ĝi?

— Rezigni, — diris Guxenda. — Klare, la kanzono tro komplikas…

— Ne la kanzono, — kontrauxis Su. — Mi perfekte povus, se vi lauxtakte ludus. Kaj do ni rezignu ne pri la kanzono sed pri la…

— Ni rezignu, — diris Babs trankvile, sed firme, — pri niaj vestajxoj.

— Pri kio… ? — demandis Tomas, kiu iom surdis, pro troa elmetado kiel juna gitaristo al superamplifilata rokmuziko.

— Pri niaj vestajxoj, — ripetis Babs. — Pro la varmo. Mi kredas, ke tiel ni plej… plej komforte ludos.

— Babs, kara, — diris Sam, surprizite. — Cxu io?..

— Eble… — hezitis Don, jam suferanta pro la varmo, — eble la sinjoroj povus depreni siajn cxemizojn. Tio estas, se la sinjorinoj ne malkonsentus…

— Ne, — diris Babs. — Cxio aux nenio. Sinjoroj kaj sinjorinoj. Do…

— Nudigxo, — diris Guxenda, rulante la silabojn cxirkaux siaj lipoj, kvazaux sxi unuafoje en sia vivo frontus al tiu ĉi stato. — Plena nudiĝo.

— Gxuste, — diris Babs. Kaj sxi komencis demeti sian bluzon.

— Babs… — diris Sam. — Momenton. Pensu… pensu pri la aliaj…

— Mi jam pensis, — sxi diris, fingrumante sian mamzonon.

— Ankaux mi pensis, — diris Tomas, kiu nun cxion sxajne tre klare auxdis. — Mi pensis, ke estas preskaux la plej longa tago de la jaro. Do… la solstico. Kaj do… se oni ne povas nudigxi somermeze… do kial ne? — Kaj, ekstarante, kaj jam demetinte sian gitaron, li lerte faligis sian pantalonon.

— Dio mia, — diris Su. — Jam de jaroj vi ne… — kaj eksilentis.

— Tomas pravas, — diris Don. — Kial ne? Eble… ni pli libere… sengxene ludos… se… se… mi ne scias. Sed ni provu. Cxiaokaze mi krevas pro la varmo. — Kaj ankaux li komencis liberiĝi de siaj vestajxoj, krude, per fingroj apenaux obeantaj al sia volo.

— Vi frenezas, — diris Sam. — Vi cxiuj… vi frenezas. Tio estas… estas… diable! Guxenda… ne… ho, ne. Ne vi. Cxesu, mi petas. Guxenda…

— Tiom… tiom mi havos morgaux por rakonti en la oficejo, — diris Guxenda, aldonante, nekarakterize kokete, kaj malbutonumante sian bluzon por montri du bele pomecajn mamojn, — Cxu ne placxas mia korpo, Sam?

Sam, rugxiĝante, nee, jese, renee skuis la kapon. “Via korpo…”, — li ekis, sed jam Tomas, nuda, la unuajn Fumo-akordojn eligis el sia instrumento, kiun li kvazaux lulis, bebe, alte kontraux sia brusto.

— Hej, amikoj, — li diris. — Cxu vi ne auxdas? Mi sentas… kaj jam de jaroj ne… ke mi ludas min mem. La akordoj… mi estas la akordoj … auxskultu… — Kaj li plektris denove, provante aliajn akordojn, kaj murmurante fragmentojn el duonforgesita hipio-kanzono.

— Dio mia, — ripetis Su. — Se do tiel… — kaj legxera somera robo flirtis malsupren.

— Mi… mi ne estus kredinta, — balbutis Sam. — Vi… vi cxiuj… jen do somera stultajxo. Frenezaĵo…

— Male, — interrompis Babs. — Estas la varmo. Certe ni pli libere ludos, sen vestajxoj. Ni povos koncentrigxi pri la muziko… ne pri la temperaturo, pri nia malkomforto. Cxu vi ne auxdis, kion diris Tomas? Ni … ni unuiĝos kun la muziko…

— Sed Sam ne volas senvestigxi, — incitis Su. — Li ne kuraĝas. Eble … li hontas. Volas ion kasxi. La granda muzikisto tamen malgrandas…

— Do, bone, — rikanis Sam, cedante. — Bonege. Se tiel vi volas aferojn, do estu. Vi cxiuj frenezas… mense malsanas… sed… nenio kasxendas… nenion mi prihontas. Nenion. Do…

Kaj, forjxetante sxuojn, elŝirante ŝtrumpetojn, pantalonon, kalsonon kaj cxemizon, li instaligxis, bolanta, preskaux ŝauxmanta, ĉe la piano, kaj ekfrapis, Fumo-akorde, la klavaron.

— Do… kontentaj, he? Cxu tion vi volas… jes? Do ek. Ek. Kial prokrasti? Fumo… do… unu… du… unu, du, tri, kvar… — kaj, dum liaj fingroj anoncis la unuajn akordojn de la peco, lia nuda piedo kontaktigxis kun la ankoraux malvarmeta latuno de la piano-pedalo. Kaj subite…

Ludante, Sam sciis, ke cxio transformigxis. Kio, precize, ne eblis diri; sed, kie en la muziko antauxe dominis konfuzoj kaj konfliktoj, nun regis precizo kaj pasio. La komencaj piano- kaj gitaro-akordoj, ne tro lauxtaj, perfekte agorditaj, anticipis la postan dialogon, kiam la fingroj de Don, nun fajre flekseblaj, kapriolis sur la klarneto kiel neniam antauxe kaj la voĉo de la violono, dolĉa kaj tenera, apenaŭ distingiĝis de tiu de Su; eĉ la fina flut-solo, per kiu la fumo iom post iom fajnas, diafaniĝas, dise, sone sorĉis, ĝis la lasta spiro mergiĝis kun la sekva silentado.

La amikoj rigardis unu la aliajn. Sam estis ion dironta, kiam klakklakis la fenestro kaj vento, fresxe frideta, trablovis la cxambron.

— Brrr… mi frostas, — diris Guxenda, kaj, metante sian fluton sur la muzik-pupitron, komencis surmeti siajn vestajxojn.

— Pluvos… kredeble sxtormo, — diris Don, sin demandante, cxu eblos prognozi la veteron surbaze de la stato de liaj fingroj. Cerbumante, kaj klinigxante, li prenis sian ĉemizon de sur la planko.

— Mi fermos la fenestrojn, — diris Babs.

— Sed ne tiel… — atentigis Tomas, indikante svage sian bruston, kiun li estis kovronta per sia cxemizo.

Babs ridetis, kaj surmetis sian bluzon. — Ne. Ne tiel, — sxi diris. Kaj, irante al la fenestro, kaj preterpasante Su, ŝi donis al la kantistino ŝian falintan robon. — Jen, — ŝi diris. — Prenu. — Kaj Su prenis.

Nur Sam… nur Sam sidis, ankoraux nuda, cxe la piano. Lia piedo dauxre esploris, frande, la malvarmon de la pedalo.

— Neniam… — li diris, reve, — neniam ni tiel kunmuzikis. Kunkreis. Neniam tiel magie… inspire. Ni ludis… profesie. Ni… amatoroj. Plenprofesie. Tio… tio montras, kio eblas, kiam ni defias… defias nin mem. Kiam ni kuragxas. Simple… kuraĝas.

Sed neniu volis plu kuragxi. Ili jam tro kuraĝis. Kaj ekstere, kontraux la fenestron, tamburis jam la unuaj pluveroj.

— Sam, — diris Babs. — Vestu vin. — Kaj, al la aliaj, — Mi enportos la vinon. La fromagxon. Cxu ne?

Ankaux ridetoj

Originala novelo de Paul Gubbins

Tiel li parolis: “Cxu vere vi volas…? Ĉu vi certas?”

Silento. Li iomete klinigxis, por ilin pli intime alparoli.

“Cxu… cxu vi ne preferus atendi? Atendi…. Ne. Vi ne preferus. Tion mi vidas.”

Kaj, jes, li ja vidis. Kaj auxdis. Auxdis, kiel ili petis, petegis. Digne, certe, sed insiste. Kaj preskaux plore. Prave… ili estis brunigxintaj, klare jam trapasis sian oran, nu, flavan epokon, klare jam konsciis, kun timo, ke la ekzisto konas siajn limojn, la vivo siajn ĝojojn. Kaj restis nur du. Du el… kiom da? Kredeble kelkdekoj da. Tuta familio, versxajne, gefratoj, gekuzoj, geonkloj. Gxemeloj, ecx. Sed precipe gefratoj. Sed ĉiuj for. Kien? Nu, eblis imagi. Sed la duopo, tenere tenante unu la alian, kiel jam de ekesto en fora, varma lando, tuŝis lin. Tuŝis lian koron. Kiu povus rezisti? Kiu homo, kun konscienco, kompato kaj, jes, iom da mono en la poŝo, povus rezisti? Povus ignori la paron…

“Sinjoro… cxu mi povas helpi”?

Li saltetis. Venis vendistino, panterpasxe; eble kromvendistino, kiun li neniam antauxe vidis en la butiko; virino pli agxa, multe pli aĝa, ol la kutimaj lernejaninoj kaj studentinoj, kiuj dejxoris dum kelkaj semajnoj kaj poste malaperis.

“Ne. Ne, dankon”, li balbutis. “Mi jam cxion havas.”

“Sed mi vidis vin paroli”, diris la virino, kiu lauxagxe povus esti lia patrino… ecx avino. “Mi vidis vin paroli kun la bananoj.”

“Ho, ne”, kaj rugxiĝis lia tuta kapo. “Vi eraras…”

“Certe, ne”, persistis la virino. “Vidis kaj auxdis.”

“Nu”, li komencis, kaj auxdis sin nenature, iom strangole ridi, “la bananoj… la bananoj ekparolis. Jes… unue… ili min alparolis… ”

“Bone”, kapjesis la vendistino, ridetante. “Bonege. Kaj do… tial mi proponis helpi.”

“Ho”, li bauxmis. “Mi ne estas malsana. Certe ne freneza. Kaj ne bezonas vian helpon, dankon.”

“Sed vi bezonas la bananojn, cxu ne? La du restantajn, orfajn bananojn …?”

“Ne”, li eljxetis, kaj tuj bedauxris. “Tio estas… jes. Jes. Mi prenos. Dankon.”

Kaj li ja prenis la bananojn, pasxis firme kaj decide al la kaso, kie juna sinjoro kun okulvitroj kaj vizagxo pustulkovrita akceptis liajn monerojn kaj, kun grimaco, ensakigis la du envere iom mizerajn banano-specimenojn, kaj forlasis la butikon.

Hejmenpasxante, li domagxis sian konduton. Sendube lia edzino koleros. Li senprobleme toleris bananojn tiajn, ilin tiel preferis; sed lia edzino, kiel li nun memoris, ne. Sxi preferis freŝajn, ankoraux ne maturajn bananojn, helflavajn kaj firmajn. Ŝi diris, ke bananoj tro aĝaj memorigis ŝin pri vermoj, kiujn ŝi abomenis. Li vidis nenian rilaton inter vermoj kaj bananoj, sed mankis al li fantazio. Cxiuj diris, ekde la unuaj tagoj en la elementa lernejo: Jen via problemo, Stefan: mankas al vi fantazio.

Mankis ne imago-povo, kiam kelkajn minutojn poste li eniris sian hejmon, sed trankvilo, paco. Skoldadis lin, kiel li anticipis, lia edzino, kiu rifuzis ecx komenci kredi ajnan rakonton pri parolantaj, aux almenaux petantaj bananoj.

“Bananoj… bananoj ne parolas”, sxi eksplodis. “Bananoj… bananas. Bananojn oni mangxas, bananojn oni likvigas…” – cxu auxdeblis ĝuste en tiu momento eta, flava aux, verdire, bruniĝinta krieto? – “… aux miksas kun aliaj fruktoj por fari trinkajxojn, bananojn oni alĵetas al la simioj en la bestoĝardeno… jes, por tio, kaj nur por tio, oportunas viaj vermaĉoj.”

“Kara…” li kuragxis.

“Ne karumu min”, sxi tondris. “Vidu, mi edzinigxis al simio, kiu kredas … ha!… kredas, ke parolas bananoj. Morgaux… morgaux mi telefonos al la hospitalo… la psikiatra servo… petos, ne, insistos, ke…”

Sed li jam eskapis. Eliris en la fresxan aeron, for de la sulfura atmosfero de la enhejma vulkano. Mi scias, kion mi scias, li diris al si. Jes. Kaj scias, kion mi auxdis.

* * *

Kelkajn tagojn poste – granda florbukedo kaj skatolo da cxokolado iom pacigis lian edzinon, kiu pardonpetis pro troa reago, kaj kulpigis vermojn – li trovis sin denove en la ĉiovendejo. Li eniris por aĉeti lakton sed, preterpasante la pomojn, kredis auxdi voĉetojn. Li haltis, rigardis, kaj auxskultis. Jen, la sama historio: nin aĉetu, portu nin hejmen, kompatu nin, ho, sinjoro, ni petegas… kaj, antaux ol eblis diri “leono estas besto”, trovis sin ĉe la kaso, denove antaŭ la okulvitrigita, vizagxpustuligita juna sinjoro, pagante kaj lakton kaj pomojn. Kaj jen, ĉu ne, en spegulo malantaŭ la kaso, la maljunulino, kapjesante, ridetante… sed kiam li turniĝis, neniu.

Li scivolis. Kaj komencis eksperimenti. Li eniris la butikon, por acxeti ion bezonatan… farunon, skatolon da supo, tagjxurnalon… kaj ĉiam eliris, post flustrita dialogo kun piroj, laktuko, foje eĉ botelo da biero, kun io ne celita. Strange. Kaj ĉiam videblis, gxenerale nur momente, fone, la virino. Kaj ĉiam ridetanta, kapjesanta.

La eksperimentoj farigxis baldaux ne plu devo, kruda scivolemo, sed plezuro. Se la butiko ne tro homplenis – tamen ĝenerale ĝi estis; pli kaj pli, kiel konstatis, surprize, Stefan – li pasigis ne nur sekundojn sed foje minutojn, dialogante kun kukurboj, pakajxoj da frostigitaj fisxoj, fromaĝoj (aparte parolemaj estis la fromaĝoj), magazinoj, ŝulacxoj, piloj, kukoj, kaj ĉiuj aliaj nepraĵoj de hodiauxa vivo. Kaj dialogi gravas, li sin memorigis. Homoj, kiuj ne dialogas, al kiuj mankas partneroj, aux almenaŭ objektoj, kun kiuj dialogi, vere ne homas, ne vivas. Ili ekzistas izolite, dezertinsule… kiel ja ekzistis Stefan, ĉar jam de longe li ne plu dialogas kun sia edzino. Temas nur, kiel li rezignacie agnoskis kelkajn monatojn post la nupto-festo, aŭ nuptotesto, kiel li priskribis la forgesendan aferon, pri monologoj. Kaj ne estis li, kiu monologis. Male. Sxi, la monologanto. Li, la monologato. Almenaŭ tiel ŝajnis al li.

Sed estis aliaj, ne nur li, kiuj nun dialogis. Fakte, la tuta kvartalo komencis dialogi. Pri la cxiovendejo. Najbaroj, kiuj jam de jaroj ne parolis unu kun la aliaj, aux nur lace bonanmatenis aux kielviis, ekklaĉis ne pri la vetero, aux pri ies ulcero, aŭ pri alies kataraktoj, sed pri la butiko. Kaj pri la rimarkinda fakto, ke la tiea komerco sxajne floris. Cxiuj konsentis, ke ili multe pli vizitis la vendejon ol antaŭe, ke ili tie multe pli elspezis. Kaj ili notis, ke la korboj kaj saketoj, kiujn ili elportis el la butiko, multe pli pezas. Pezas per varoj, kiujn ili ne vere intencis aĉeti… sed, jes, sendube utilas stoki hundo-mangxajxon, ĉar eble iam oni akiros hundon; kaj dento-pasto beligos la banĉambron de sendentulo, kiu jam de jardekoj portas protezon; kaj la kolbasojn oni povos frostigi, ĝis kiam la vegetaranoj iun matenon vekiĝos ne plu vegetarane; kaj… kaj tiel plu.

Neniu povis, neniu volis klarigi. Ecx se kelkaj suspektis, kiel Stefan, neniu volis malkasxi. Nek publike, nek private. Certe ne Stefan, kies oreloj tre dolorige memoris la edzinan erupcion, kiam li provis, tute logike, tute honeste, prirakonti sian spertajxon en la ĉiovendejo. Kiu volas prezenti sin antaux familianoj, parencoj, kiel kreteno, kotkapulo, kiu dialogas kun… nu… pizoj? Cetere, almenaux Stefan tiel eksplikis la fenomenon, homoj kontentis; novajn amikojn ili havis, kun kiuj dividi intimaĵojn; amikojn, kiuj ne perfidus, ne priklaĉus, kiuj fine akceptis sian sorton – formangxon, forĵeton – stoike kaj heroe, sciante, ke post ili venos aliaj, aroj da, ondoj da, ĉaroj da, ĉiovendejaj ĉaretoj da, ĝis… ĝis la butiko forbrulis.

Okazis tiel. Aux eble tiel. Aux tiel. Neniu sciis, neniu certis. Kelkaj opiniis, ke aliaj butikistoj en la urbeto, jxaluzaj kaj koleraj pro la sukceso de la cxiovendejo, iun nokton eliminis la konkurencon. Aliaj kulpigis la junan sinjoron, kiu, polurante siajn okulvitrojn aux eble siajn pustulojn, ne rimarkis la incendion. La polico, tamen, pruvis preter dubo, ke la akuzito dum la koncerna nokto sidis antaŭ komputila ekrano kun la filo de la policestro: ili detruis ne ĉiovendejon sed visigotojn kaj vandalojn, kiuj invadis interretan ludejon. Du-tri aliaj, kiuj alkuris la brulantan butikon, raportis svage pri maljunulino, kiu laŭdire aperis el inter la flamoj kaj kuris en la nokton. Iu – iom klapmanka – ĵuris, ke la virino, preterpasanta, ridetis, kaj murmuris ion pri tempo provi aliloke, pri imagoflegado; sed probable la ulo misaŭdis, kaj la virino diris nur, ke estas tempo alvoki la fajrobrigadon. Cetere, sxi estis nigre vestita, kaj la nokto noktegis, almenaŭ for de la flamoj, kaj neniu el tiuj, kiuj kredis ŝin vidi, certis, ĉu temis pri ombro, fantomo, aŭ homo. Aŭ pri neniu el. La mistero profundigxis, kiam brigadisto, kiu unue eniris la forbrulintan butikon, kriis, ke li trovis en la ruinoj kadavron, ŝajne ridetantan; sed, kiam kolegoj, kun policanoj, provis ĝin trovi tie, kien ekscitite la estinginto ilin direktis, videblis nur traboj, fulgo-kovritaj, kaj tordita metalo. La homo perdis sian postenon: superuloj verdiktis, ke ĉe la brigado ne estu loko por ebriulo, malgraŭ tio, ke la kompatindulo fidele sekretariis ĉe la urba abstinula asocio. Laŭdire li forlasis la urbon kaj – tamen neniu serioze kredis – fariĝis sorĉisto, religia fanatikulo, aŭ esperantisto. Io tia.

Kaj Stefan… Stefan bedauxris. Bedauxris la incendion kaj la perdon de la butiko. Bedauxris la neceson de tempo al tempo dialogi kun sia edzino, kaj ne kun objektoj, kun amikoj, kiuj ne kverelis, disputis, kontraŭis. Kaj bedaŭris, ke li ne plu vidos la maljunulinon kapjesi kaj rideti. Aparte rideti.

* * *

Tiel la sorto, en mondo cinika, de fantazio. Ankaux ridetoj.

Finsezone

Originala novelo de Paul Gubbins

La rano — strangolata — tuj kaptis lian atenton. Kaj vibrigis la kordojn de lia koro — se entute, kiel li poste rezonis, koro kordojn havas. Tamen el inter cxiuj aliaj neaĉetitajxoj finsezone restantaj — ringoj kaj pneuxmatikoj, delfenoj kaj balenoj — la rano aparte mizera aspektis. Nu, ankaux vi mizerus, se ĉirkauxkola sxnuro vin strangolus — sed ne nur simple tial. Ne, ne — temis pri voĉo, voĉeto, apenaŭ aŭdebla, sed al tiuj, kiuj orelojn posedas: “Akvokvakvo… akvokvakvo… al la akvo… kvakoakvo…” kaj li estis transironta la strateton — la unusolan en la iama fiŝkaptista vilagxo kaptita nun de ŝarkoj de la turismo-industrio — por pli atente aŭskulti la rankanzonon, kiam “huuuup!”, kaj el okulo-angulo li konstatis ĵipon kriĉbremse hupe haltantan nur fingrodikon for de — nu — la fingroj de lia dekstra mano. Samtempe de malantaŭe li sentis akran doloron en la dorso kaj li trovis sin lanĉata trans la strateton — rano-randen — dum inaj virinaj edzinaj riproĉoj draŝis kraŝis. “Walter!” langovipis lia edzino — ŝi, kiu puŝis lin for de la faŭko de la ĵipo-monstro — “Walter! Iam mi ne apudos por savi vin… do pensu, pajlokap’!” Sin turnante, por atentigi, ke fakte la ĵipo jam haltis kaj ke savado — por ne paroli pri dorsdoloroj — tute superfluas, Walter subite trovis sin mergiĝanta, dronanta en la marobluaj okuloj de la plej gracia, la plej diina estaĵo — sidanta apud barboza kaj rikananta ĵipisto — kiun li iam ajn vidis. “Aj…!” elbuŝigis Walter, dum la ĵipo — sur kies flanko la ekenamiĝinto registris nur la grekliterajn vortojn “marbardo” kaj “savo” — subite preterakcelis kaj perdiĝis en polvo kaj polucio. “Haltu”, raŭkis Walter. “Ho, haltu, mirinda, mirakla…” “Walter!” skue skoldis lia edzino. “Cxu vi plene idiotas? Aŭ ĉu ja trois, kiel mi avertis, la kroma metaxa, pri kiu vi postmanĝe obstinis? He…?” Sed Walter, kompatindulo, ekbalbutis nur pri diino kaj la bluo de la maro kaj pri rano soifanta je akvo, eventuale libero… “Rano?” eksplodis lia edzino. “Kiu rano?” Walter gestis svage, malantaŭen, vendejon indikante. “Rano… ?” miris lia edzino. “Nur aermatracojn mi vidas”. Kaj, strabante: “Nu jes… ranoforman…” — “Gxuste”, ekscitiĝis Walter. “Kaj la kvakadon… ĉu vi ne aŭdas?..” — “Nenion mi aŭdas”, frostis helseptembrotage la edzino. Aldonante, misaŭgure: “Post la ferio, kiam ni hejmeniros, vi vizitos kuraciston. Ho, jes, kara mia. Ĉar via frenezo… nu… ĝi frenezigas min”.

*

Temis ja pri la fino de la turisma sezono. Cxe la sennombraj taverna-oj kaj restoracioj en la vilagxo cxiuhore haveblis sidlokoj, eĉ ĉe tiuj romantike situantaj fronte al la maro. Efektive pro kliento-manko kelkaj el la malpli favorataj taverna-oj jam fermiĝis: ties posedantoj jam auxtunen, enlanden, familien fuĝis. La orkoloran plaĝon de la preskaux perfekta golfeto ankoraux makulis la vulgaraj ruĝoj kaj verdoj kaj flavoj de la strandoseĝoj — tage lueblaj kun sunombrelo kontraŭ nur kvin eŭroj — tamen plejparte ili vakis: la infanoj al lernejoj revenis, la patroj al oficejoj, la patrinoj — ho! kiu scias, al kiuj revoj revenas patrinoj. Krome jam senteblis unuaj pluvogutoj de la aŭtuno — nekarakterize frue, kiel saĝis la kelneroj, kulpigante tergloban varmiĝon (neniel la gasojn vate, kruce striantajn iam lazurajn ĉielojn; haladzajn gasojn el aviadiloj, turisto- kaj trinkmono-transportiloj, de kiuj ne nur la kelneroj sed ankaŭ la insula ekonomio nepre dependis). Kaj jes, kiel rezignacie konstatis Walter, jam je la sepa kaj duono vesperiĝas — eĉ pli frue ol hejme. Certe — finsezona etoso. Kaj, jes, finsezona rano: pro tio, sendube, ĝi apelaciis al li — infana ludilo tamen seninfana. Nedezirata, nesopirata. Kaj krome — strangolata. Kiel Walter mem. Kiu ne povis ne konstante vidi la ranon (malkiel la jxipa ravulino, kiun li vane serĉadis — ete-diskrete, memevidente, por eviti la galon de lia edzino, kiu taksus lin krom frenezulo ankaŭ sendube erotomaniulo): la rano pendis ekster superbazaro — subbazaro, amare notis la edzino de Walter, malaprobe ekzameninte la stokon — situanta meze de la sola vilaĝa strateto, kaj sekve preterpasenda plurfojojn tage survoje al manĝejo aŭ maro, butiko aŭ buso. Kaj ju pli Walter vidis la ranon, des pli li sentis sin bezonata — unuafoje, unike en sia vivo vere bezonata — por helpi al iu — al io — plenumi sian destinon; ja ranan, aermatracan destinon, sed ĉiaokaze destinon. Krome, pli nebule, li sentis la sorton de la rano iel kunligata kun tiu de la estaĵo en la ĵipo; eble, se li povus iel utili al la rano, do tiam sxi kaj li… “Walter!” elrevigis lin konata kriĉo. “Sur kiu planedo vi nun staras?” — “Sur neniu”, mensogis Walter. “Vi estas mia tuta konstelacio…” kaj li subride ĝuis la grimacon de lia edzino, “mia suno, mia luno… mia puno”, li flustre aldonis. Kaj subite: “Vidu… la ranon. Sendube ĝi malmultekostas… nur kelkajn eŭrojn…” — “Vi kaj la ranca rano”, elkraĉis suno kaj luno de Walter. “Kio estas al vi kaj la damninda aermatraco? Diable, se pinglon mi havus…” — “Ne, ne”, nervozis Walter, lokante sin rapide inter rano kaj edzino, “mi petas vin… ne. Sed vidu … kiel malgaje ĝi aspektas…” — “Mi malgajigos vin, se ranon… aermatracon… vi aĉetos”, tondris la edzino. “Imagu… mezaĝulo… mezaĝulo plus”, ŝi malicis, “surstrande kun stulta tia ludilo. Plue…”, kaj fendiĝis ŝiaj okuloj, “laŭproverbe rano je marĉo, ne maron sopiras. Kaj ĉi tie… eble vi ankoraŭ ne rimarkis… estas maro. Maro, kara mia, ne marĉo… krom marĉo en via kapo”. Kaj, tiel atutinte, ŝi turnis sin sur la kalkano kaj, alte tenante la nazon, formajestis en la direkto de la hotelo. Dume, el la alia direkto: “Akvokvakvo… akvokvakvo… al la akvo… kvakoakvo…” — “Ve”, ĝemis Walter. “Oble ve”. Kaj: “Frenezaĵo”, skuis sin la turmentato. “Kiu aŭdis pri rano parolanta… por ne mencii aermatracon”. Kaj kiel bona edzo, obeeme, li postkuretis sian edzinon — postkuretis racion, postkuretis enuon. Ĉar ĉu ne la vivo monotonas sen la voĉoj, kiujn nur vi aŭdas, kiuj nur vin alparolas? La voĉoj de — de kie? De kiu, kio? Ho, Walter, Walter — vi feriis por ripozi, malstreĉiĝi; sed jen adade akvokvako-kvakoakvo neeltenebla ĉiam pli insista urĝe skurĝe raciorompa ĝis — ĝis alproksimiĝis la benata-malbenata tempo, kiam, kiel ĉiam, el ferio fariĝis foriro. Kiam Walter — ho, jes, kiam Walter estis plene konvinkiĝinta, ke la rano — nenia nura aermatraco, diable — lin elektis, nur lin, savonto.

Kaj do, kelkajn horojn antaux ol estis alvenonta la auxtobuso, por veturigi felicxajn-malfeliĉajn feriintojn flughavenen, kaj dum la Walter-ino zorge ĉion pakis — “Simple lasu min, Walter, mi valizumos: vi ĉion fusxos, kiel kutime” — Walter prenis (nu, ŝtelis) kvindek-euxran bileton el la monujo de sia edzino kaj, apenaŭ konsciante pri siaj agoj, direktis siajn paŝojn al la subbazaro kaj — ho, kiel facile! — liberigis la ranon. Kaj, nevidate, ĉar jam vesperigxis, kvazaŭ somnambulo iris plaĝen, maren, kaj lanĉis suronden la ranon. “Bonan vojaĝon, karega”, deziris Walter. “Bonan vojaĝon”. Tiel adiaŭinte, li revenis hotelen. “Do vidu”, elfaŭkis la edzino, “ĉio preta”. — “Jes, ja”, konsentis Walter, eble por la unua fojo en sia vivo. “Cxio preta”.

*

La cxefo de la marborda sekureca servo oscedis, kaj trakurigis la x-an fojon siajn fingrojn tra la barbo. Tiam, senpezigxante, li malsxaltis la radio-aparaton, kiu dum la tuta nokto grigrigis kaj ĉirĉiris kiel insekta batalkampo. Ekstere videblis la unuaj radioj de la mateniĝanta suno. Damne, se antaux — kiom da horoj? — li ne estus restinta en la oficejo kelkajn minutojn post dejxorĉeso, babilante kun Miko pri la ŝancoj de la nova golisto en la nacia futbalteamo (pri futbalo li vere ne interesiĝis, sed kiu masklo kuraĝas en la nuna socio ne kliniĝi antaux la ĉiopotenca dio Futbalo?), li estus evitinta la alarmsignalon ricevitan de fiŝkaptisto ie en la golfo, kiu elakvigis anstataux sardinojn aermatracon. Tiam paniko: ĉu estas droninta infano? Nepris telefoni al ĉiu hotelo, ĉiu pensiono ne nur en la vilaĝo sed laŭlonge de la marbordo: ĉu iu raportis malaperinta infanon? Necesis ankaŭ mobilizi serĉ-skipon, kun helikoptero: la provincestro insistis, ke kaze de perditaj honoro hundo hometo kaj por protekti la reputacion de la turismo-industrio oni videble ĉion entreprenu por ĝustigi la malĝustaĵon. Egale, ke ekfunkciigo de la unusola insula helikoptero pro ne tute kompreneblaj kialoj paralizis la flughavenon: oni tamen agu. Tamen tamen — se antaŭ kelkaj momentoj li estus povinta eskapi, li estus vekiĝanta anstataŭ en sia oficejo do en la brakoj de sia amatino, la plej gracia, la plej diina estaĵo, kiu iam ajn ornamis ĵipon survoje al aŭ revene de sekretaj renkontiĝoj for de la okuloj de frida, fiŝcerba, fiŝkaptista edzo. Damnindaj turistoj: sendube kulpas idiota germano aŭ kretena brito pri la aermatraca fuŝaĵo. Tamen — kaj la barbulo profunde elspiris — proksimiĝas, dank’ al Io, la fino de la turisma sezono. Anstataŭ alarmoj, nur ĝojlarmoj de volupto—, diboĉoplenaj noktoj. Noktoj seninterrompaj. Jes, ankoraŭ nur du-tri semajnoj kaj tiam… inferen la pestaj turistoj.

*

Dume, hejmenirante, en matena aviadilo — dum horoj prokrastita pro stulta sekureco-krizo — plurmilmetrojn ie super okullazura maro, sur kiu videblis nigraj, sxauxm-cxirkauxataj punktetoj de fiŝkaptistaj boatoj, ridetis Walter. Unuafoje ekde la komenco de la ferio.

Calle Zacamil

Originala novelo de Sten Johansson

Consuelo, Wendy kaj mi kutime veturis urben per la sama matena buso, kaj alveninte ni cxiam atendis gxis la alveno de Marisol, kiu venis per buso el Quezaltepeque. Poste ni pasxis lauxeble rapide al la lernejo. Kelkfoje iu el la busoj malfruis, kaj tiam unu el la monahxinoj atendis nin en la pordego, preta ŝlosi ĝin post ni. Se tiu estis patrino Ursula, ŝi skoldis nin, kvazaux kulpus ni ke la auxtobuso fiksiĝis en trafiko.

Posttagmeze ni ne same rapidis de la lernejo. Ni pasumis preter la butikoj de Avenida Lincoln, rigardis en la montrofenestrojn, legis la afisxojn de magazinoj ekster la gazetbudoj. Marisol klopodis iom rapidigi nin, cxar ŝia buso ekiris kvaronhoron pli frue ol la nia, sed efektive ni ĉiam havis sufiĉe da tempo. La stratoj restis kvietaj, ĉar la vespera svarmado ankoraux ne komencigxis, kiam finiĝis niaj lecionoj.

Iutage, antaux ol eniri en Avenida Lincoln, Consuelo proponis:

“Kial ne iri laux Calle Zacamil?”

Ni rigardis sxin. Kia ideo!

“Gxi ne estas agrabla strato”, diris Marisol.

“Sed ni povus rigardi la putinojn.”

Wendy sxajnis konsternita, kaj mi iom cerbumis.

“Cxu ili ne laboras nokte?” mi diris.

Mia pliagxa frato Toño kutime nomis ilin noktaj papilioj, kaj mi ne povis imagi ilin en la intensa posttagmeza sunbrilo.

“En Calle Zacamil ili staras ankaux tage. Venas tien kamionsxoforoj kaj aliaj, kiuj laboras dum la tuta nokto.”

Neniu demandis, kiel sxi scias tion. Marisol ne volis rigardi ilin, sed ŝi ne povis paŝi sola al la buso, do la rezulto estis, ke la tuta kvaropo iris laux Calle Zacamil.

Gxi vere estis teda strato, longa, rekta kaj senombra. Sxajne situis tie plejparte oficejoj kaj etaj fabrikoj, unu benzinvendejo kaj iom pli fore kiosko de tortiljoj. Apud gxi sidis du indianinoj vendante legomojn. Mi ne scias, kial ili elektis tiun lokon, cxar la auxtoj nur preteriris, tiel ke polvo neĝis sur tortiljoj kaj legomoj. Cxiuokaze Consuelo pasxis tien por aĉeti botelon da kolao, kiun ni dividis, kaj poste ni pluiris. Mi komencis senti kalkanan frotvundon. Estas strange, ke kelkaj stratoj kauxzas pli da frotvundoj ol aliaj, kaj Calle Zacamil estis tipa frotvundiga strato.

Tuj post trafikcirklo tri putinoj staris trans la strato. Du estis dikaj kaj unu maldika. Ni haltis por gapi al ili.

“Ni ne haltu cxi tie”, diris Marisol. “Venu, ni devas iri al la busoj.”

Consuelo ridis.

“Mi ne komprenas, ke iu volas esti kun tiaj grasulinoj”, mi diris.

Unu el la dikaj mansignis al ni kaj kriis, ke ni foriru de tie. Sed gxuste tiam liverauxto alveturis kaj bremsiĝis inter ni kaj la putinoj. La sxoforo malfermis la pordon niaflanke kaj fajfis.

“Cxu vi sxatus etan veturigon, beletaj?”

“Kien?” diris Consuelo, dum Wendy kaj Marisol ekkuris foren kiel du timigitaj kunikloj. Mi kaptis la brakon de Consuelo provante tiri sxin en la sama direkto.

Tiam la dikulino, kiu kriis al ni, alpasxis tra la strato.

“Malaperu!” sxi rauxkis al ni. “Cxesu stratumi kaj iru hejmen!”

Poste sxi turnis sin al la ŝoforo.

“Kaj vi, koko de diablo, lasu la lernejajn knabinetojn, se vi volas plu konservi la fikilon!”

Refoje Consuelo ridis, kaj ni pasxis gxis Wendy kaj Marisol.

“Konfesu ke cxi tio superas gapadi al senvalorajxoj en butikfenestroj!” sxi diris.

“Mi neniam revenos cxi tien”, diris Wendy. “Li sendube pensis, ke ni estas tiaj.”

“Certe. Putinoj en lerneja uniformo, cxu ne? Vi estas tro infaneca, Wendy. Li nur sxercis, komprenu.”

Mi turnis min por rigardi. La dika putino plu staris parolante kun la sxoforo.

“La maldikulino sxajnas tre juna”, mi diris. “Sxi eble estas filino de tiu, kiu koleris.”

“Sxi ne povas”, diris Wendy. “Kiu volus edzigxi al putino?”

Nun Consuelo ridis triafoje, pli lauxte ol antauxe.

“Kiom vi agxas, Wendy? Cxu vi pensas ke nur edzinoj povas havi bebon?”

“Ne, kompreneble ne. Sed cxu tiuj vere havas infanojn? Imagu, se via propra panjo estus tia!”

Nun la liverauxto ekiris. Mi rigardis malantauxen. Restis nur du putinoj en la sunbrilo apud la trafikcirklo, unu dika kaj unu maldika.

“Mi ne komprenas, kial li preferis la dikulinon”, mi diris.

“Komprenu, Lorena, ke iuj viroj sxatas grason”, diris Consuelo. “Aux eble li prenis ŝin cxar ŝi kostas malpli.”

“Kiel vi povas scii?” mi diris.

Nun sxi nur ridetis.

“Mi scias cxion sciindan. Mia granda fratino Carmen jam havis amason da uloj. Mi vidis ilin umi. Pli-malpli, ĉiuokaze.”

“Cxesu!” diris Wendy. “Vi nauxzas min!”

Mi sxatus demandi ŝin pli multe pri tiuj aferoj, sed mi ne volis, kiam la aliaj cxeestas. Mi ne estis certa, precipe pri Wendy. Eble ŝi povus klaĉi al la monahxinoj.

Enbuse hejmen al Santa Teresa, Consuelo ripetadis, kion diris la dika putino al la viro en la liverauxto. Tio estas, ne lauxte, sed flustre en mian orelon. Unue sxi kvazaux okulmontris al iu knabo en la buso, kaj poste ŝi flustris, ke tiu koko de diablo perdos la fikilon. Mi ridis tiel, ke mi preskaŭ pisetis, kaj Wendy klopodis ŝajnigi, ke ŝi ne konas nin.

Tiun printempon ni promenis dekfoje aux pli laux Calle Zacamil por rigardi la putinojn, dum la posttagmezoj igxis pli kaj pli varmegaj kaj polvoplenaj sur la longa strato. Iufoje staris tie nur unu, alifoje tri aux kvar. Okazis ecx ne unufoje, ke staris neniu. Se la plej kolerema ĉeestis, sxi gestis minace al ni kaj kriis, ke ni iru hejmen. La aliaj putinoj ŝajne ne zorgis pri ni, nek eĉ rigardis al ni. La juna maldikulino nur iufoje ĉeestis.

Pasxante tie mi ŝvitis en mia lerneja uniformo, kaj la gxisgenuaj ŝtrumpoj jukigis al mi la krurojn. La putinoj havis ŝuojn kun altaj kalkanumoj, jupojn, kiuj apenaux kovris la kalsonetojn, se entute ili surhavis kalsonetojn, kaj striktajn bluzetojn. Pli malfrue printempe ili tenis ombrelojn kontraux la suno. La grasaj ventroj falte ondis, kaj la femuroj tremis. Nu, mi pensas, ke ili tremis, sed vere mi ne vidis tre detale de trans la vasta strato.

“Mi dezirus, ke ni povus surhavi tian veston”, mi diris iutage.

“Fi, vi estas freneza”, diris Wendy kun supereca mieno. “Nur malbonaj virinoj tiel montras cxion. Ili estas malpuraj.”

“Mi pensas ke ne. Cetere multaj en la televido estas vestitaj tiel. Kantistinoj. Ili sendube estas same puraj kiel vi. Aux ecx pli.”

“Mi ne pensis tiel”, sxi diris. “Ili estas malpuraj en alia maniero.”

“Vi volas diri pekaj, cxu ne”, diris Consuelo.

“Nu, nauxzas min tio, kion ili faras. Tio malpurigas ilin.”

“Hm. Vi pensas, ke la viroj malpurigas ilin, kiam ili ensxovas sian ilon”, diris Consuelo.

“Cxesu! Mi fartas malbone, kiam vi parolas tiel.”

Consuelo nur ridis.

“Atendu gxis vi mem komencos kun knaboj. Tiam vi komprenos.”

“Kion? Mi certe ne igxos putino!”

Wendy kaj Marisol interkonsentis ne plu promeni kun ni laux Calle Zacamil. Sed tio dauxris nur unu semajnon, poste ili denove akompanis nin. Sendube ili same scivolis kiel ni, kvankam ili sxajnigis esti pli bonaj.

Iutage policauxto haltis cxe la loko de la putinoj. Policisto staris apude parolante kun unu el la dikulinoj. Sxajne sidis en la auxto alia virino, eble la maldika putino.

Kiam la policisto ekvidis nin, li ekiris tra la strato.

“Kien vi, knabinoj?” li vokis.

“Al la auxtobusoj. Ni iros hejmen de la lernejo”, diris Consuelo.

“Prefere elektu alian vojon.”

“Se jes, ni maltrafus la buson.”

Sxi iris kelkajn pasxojn foren, kaj ni ceteraj postsekvis ŝin kiel ombroj. Dume la veraj ombroj lekis niajn piedojn sur la fendita pavimo.

“Kiun lernejon vi frekventas?”

Ni rigardis Consuelon. Se mi ne jam estus sxvita, mi vere igxus tia nun. Imagu, se la monahxinoj ekscius ion!

“Beata María Encarnación”, diris Consuelo.

Mi ne scias, kie sxi trovis tiun nomon.

La policisto sxajne cerbumis pri kie situas tiu lernejo, dum ni plu malproksimigxis de la loko.

“Mi petos ilin teni siajn lernantinojn en pli bona ordo”, li diris reirante al la auxto. Samtempe granda benzinkamiono pasis inter ni kaj li.

Ni plu kuretis tra la polvonubo.

“Kia bonsxanco”, mi anhelis, kiam denove eblis spiri. “Sed eble li tamen iros al Santa Lucia por paroli kun la monahxinoj.”

“Stultajxo”, diris Consuelo. “Kiel li povus koni nian lernejon?”

“Mi ne scias. Eble li rekonis niajn uniformojn?”

Tamen ni neniam auxdis ion ajn flanke de la monahxinoj pri nia vojo hejmen de la lernejo. Do, post semajno ni denove komencis iri laux Calle Zacamil.

La lastan fojon, kiam mi promenis tie kun la knabinoj, ekfalis pluvego, kaj ni trovis sxirmon sub la tegmenteto de la tortiljokiosko. Consuelo klopodis inciti la vendoknabon, sed li pauxtis.

“Por stari cxi tie vi devas aĉeti ion.”

Liaj stufitaj tortiljoj sxajnis same polvoplenaj kiel kutime, do ni acxetis kolaon, kiun ni dividis, kvankam ni samefike povus malfermi la buŝon kun la vizagxo turnita supren en la pluvo.

Kiam cxesis la pluvo kaj ni ekiris antauxen, blanka Mondeo preteriris sur la strato. Gxuste dironte, ke gxi estas sama kiel la nia, mi ekvidis la numerplaton. Mi preskaux ekkriis, sed iel mi ekhavis strangan senton, do mi silentis.

Ni pluiris antauxen, kvankam mi klopodis kiel eble plej malrapidi.

“Rapidu, Lorena”, diris Marisol. “Mi ne volas refoje maltrafi la buson pro vi.”

Okazis tiel, ke kelkajn semajnojn pli frue sxi ne atingis sian buson gxustatempe, do ŝia patrino devis veturi ĝis ni en Santa Teresa por venigi ŝin.

Jam de malproksime mi vidis, ke la blanka Mondeo haltis apud la putinoj. Staris tie du dikulinoj, kaj unu el ili sxajne diskutis kun iu en la auxto. Poste ŝi malfermis la pordon kaj sidigxis. La auxto tuj ekiris, faris U-turnon kaj ekveturis kontraux kaj preter ni, reen al la urbocentro. Mi ne kontrolis, kiu sidas cxe la stirilo. Mi turnis la kapon maldekstren al ruboplena dezerta parcelo apud la strato, sed la cetera triopo kompreneble gapis al la aŭto.

“Viracxo en kompleto”, diris Consuelo. “Hejme li certe havas edzinon kaj infanojn. Mi demandas min kiel aspektas la edzino, ĉar li trovas tiun simion pli seksalloga.”

Sxi jam plurfoje vizitis min hejme kaj renkontis Panjon kaj mian fraton. Sed tiam Pacxjo ne estis hejme. Cxiuokaze mi ne povis memori, ke li estis.

“Viroj estas nauxzaj”, diris Wendy.

Marisol sxajne konsentis, kaj Consuelo ridetis kiel kutime, kvazaux sciante pli bone.

“Tamen knaboj estas seksallogaj, cxu ne?”

“Ne, ankaux ili estas nauxzaj.”

“Nur atendu du jarojn”, diris Consuelo. “Tiam ankaux vi sopiros je knaboj.”

Mi diris nenion. Ni plupasxis tra la polvo al niaj busoj kiel kutime.

Ankaux hejme cxio estis kiel kutime. Paĉjo forestis por kromlabori, Panjo admonis min pri hejmtaskoj kaj Toño mokadis min. Kiam alvenis la semajnfino, mi volis nek restadi hejme, nek renkontigxi kun Consuelo kaj Wendy, do mi petis permeson viziti la avinon kaj avon.

En la sekva semajno mi iris kun Wendy kaj Marisol postlerneje laux Avenida Lincoln. Consuelo pauxtis dum kelkaj tagoj. Poste sxi ekhavis novan ideon.

“La Evangelia liceo por knaboj trejnas nagxadon en la banejo de Delgado. Ni povos iri rigardi, kiam ili plonĝas kaj naĝas.”

Do, dum la restanta parto de la printempa semestro ni postlerneje iris la vojon preter tiu banejo. Eblis stari cxe la barilo rigardante la junulojn. Cxiufoje kelkaj el ili stulte pozis vidante nin, gxis ilia instruisto riproĉis ilin. Marisol maltrafis sian buson trifoje antaux la someraj ferioj. Sxi eĉ demandis min ĉu sxi povus dormi ĉe ni anstataux esti venigita hejmen de sia panjo.

“Mi sxatus tion, sed bedauxrinde tio ne eblas”, mi diris. “Mia pacxjo volas nur la familion ĉirkaux si, kiam li venas hejmen de sia laboro.”

Sxipo sur la Traka Maro

Originala novelo de Jozefo Kiss

Jozefo Kiss naskigxis 7 mar 1942 en la sudhungarlanda urbo Békéscsaba. Instruisto de la slovaka kaj rusa lingvoj. Esperantistiĝis auxtodidakte en 1957, en la 1960–70aj jaroj ofte partoprenis en la Somera Esperanto-Universitato en la urbo Gyula, instruis Esperanto en lernejoj. En la 1980aj jaroj kunlaboris kiel tradukanto en Hungara Vivo, poste ekverkis originale por Debrecena Bulteno. Nun Kiss vivas en la nordhungarlanda urbo Gyöngyös. Li jene skribas pri si mem:

En relative egalanima stato mi pasigas nun miajn tagojn de emerito, servante la pasiojn, la hobiojn de sxako, de legado de antikva (cxefe greka-romia) literaturo, kolektante diverslandajn monerojn kaj poŝtmarkojn. Ankaux la naturon mi ŝatas, la montaran aeron — samtempe estas por mi refreŝige kaj kvietige observi la malgrandajn surterajn bestojn kaj la birdojn.

Febla borealo sxveligis la velojn: la direkto de la vento koincidis kun tiu de la veturo. La komerca ŝipo reveture al Ateno pasis per dormigaj ŝancelmovoj inter la obstinaj sed moderaj ondoj. Jen iu-tiu ondo kelkfoje alpremigxis petole al la ŝipo, ke la naĝanta lignokonstruajxo skuiĝu iom, tamen tiu ondoobstinaĵo rezultigis krome nur tion, ke Filotea sur la ferdeko eligis el sia buŝo afekte timiĝintan “ho, ho” vocxtorenton direkte al iu homfrata orelo laux sia espero. Ja da tiaj oreloj estis je la dispono unu-du en la proksimo; eĉ en tiun de Zenobios nevole penetris la voĉoformo — liaj ridetmuskoloj loziĝis iomete, tamen la rigardon li tenis senŝanĝe en la direkto de la foraj bordoj de Trakio.

La fantaziado, la cerbolaboro komencis flirti, vagadi simile al ripaj lignolamenoj de la sxipo kaj kiel la almozantaj mevoj vage flirtis en la kaprica ventofluo; en la sama fojo la tikla ridado de la knabino preteririgis la menson de Zenobios disde la rememoroj de la renkonto kun la poeto, kaj la fakto, ke jenas la knabino, devige nomata ekde nun Filotea pro subita kaj arbitra decido de la ŝipestro, kiel li mem flustris intime: “je kongrua inspiro de liberaj ideoj kaj dinamikaj efektivigoj” — nu, tiu cxi fakto lokis Zenobios denove en staton de konkreta realeco. Cxi-maniere la estonta sorto de tiu ĉi sarmata knabino absorbis ree Zenobios, dum li observis la deklivojn de la kontinento kaj tiun faron la auxtunaj sunradioj agrabligis plaĉe. Ĉu poste, kiel Ilarion promesis inter siaj planoj, li dungos Filotean kiel dancartistinon aux kiel instruantinon pri certa korpokulturo en iu gimnazio de Ateno? Ternatos kaj lia rondo de filozofoj certe atentos ŝin kaj trovos plezuron en la esceptaj atrakciajxoj de la knabino — en la logxio de aristokratoj eĉ la monujoj malfermiĝos pli larĝaj, se ekplaĉos la noveca korpospektaklo, la pantomimo. Sed povos okazi, ke tiu ĉi freŝkreska, ardanta estulino elglitos el la nefidinda gardo de la ŝipestro en iu malzorga momento, kaj realigantoj de malutilaj intencoj irigos la knabinon al kurbaj stratoj je nokta laboro ĉe la montopiedo Likabetos. En la imago, en la volbo de kunsenta animo de Zenobios tuj aperis la elverŝiĝa amaro de la knabina patro, se li ekscios, kiom la fato mizerigos la vivhumoron kaj honeston de Filotea en tiu ĉi lasta kazo; ja la patro destinas sian filinon al brila kariero en la majesta Ateno. Ankaux la patro Gxurondibra estas honesta kaj li ligis kontentigan kontrakton kun Ilarion apud la bordo de Hister, kiam por Filotea la ŝipestro promesis liveri figon, sekigitan vinberon, olivon, bonkvalitan ŝtofon al ŝia patro, sekvajare Ĝurondibra sendos post la filino rekompence ankoraŭ ŝamon, vulpopelton kontraŭ la frandaĵoj, ĉar la sarmataj arbaroj abundas je primaraj portantoj de tiaspeca pelto, krom tio la patro de Filotea estas eminenta ĉasisto.

En la ferdeka aperturo aperis la sxipestro Ilarion, samtempe la ŝipposedanto — danke al la cxiellogxantoj, aux prefere kiel favorato de la romia inspektisto en la haveno de Pireo. Malantaux li la lanugbarba Dimitrios venis flutante, kun kokfieraj saltetoj, gajigante sin jam nun al posta esperata amuzajxo ferdeka.

Ilarion alpasxis al Zenobios: iom da tempo ankaux li kontempladis la trakan pejzagxon, profunde spirante la freŝan aeron.

— Eble morgaux ni atingos la insulon Lesbo, — li diris post nelonge. — Se la ventoblovo malfortigxus, oni mallongigos la nenifaron de la servodejxorantoj. Estas grava la stabila antauxeniro.

Ilarion sxatis uzi euxfemismojn. Li nomis la akvoŝovelulojn, tio estas la galerulojn: vojagxocertigantoj, ŝultrohavaj atlasoj, voluptemaj muskolkolosoj en sia lingvajxo de floroj. Dekduo da tiuj katenitoj kunpremiĝis en la stomako de la ŝipo. Cetere lia ŝipo estis duremilvica, cxe neceso oni povis ĝin utiligi ankaux por militaj taskoj — sed Ilarion tenis sin flanke de tiaspeca eventuala apliko kaj pli volonte navigaciis komercajn vojliniojn.

— Nu, ni rigardu, kion scipovas cxi tiu knabino, — li pusxpikis la flankon de Zenobios, dronanta en siaj pensoj. — Korplezurige ludu la melodion al danco, Dimitrios, — li instigis la fluthavan bubon.

Jen grinco, jen krako de la sxipocxarpentajxo puŝigxis en la blovsonojn de la muzikilo eble pro tio, ke ili povu abundigi per ampleksa kaj kompakta tono la cetere malriĉan sonaron.

Ecx Poseidon aprobe lasis, ke subite varma juktiklo diskuru en la vejnoj de la tri viroj esperantaj baldaux farigxi atestantoj de supozeble gracia danco, miraklo kiu vekas sopiron, kaj atestantoj de brilo de amindaj virinaj korpopartoj, ĉar tra la maldika tolo de la kitone vestita Filotea erotike reliefiĝis la fortoplena brusto, la afroditece belaj nepasemaj mamomontetoj.

Ilarion turnis sin al la knabino, li gestadis al sxi kaj stimulis ŝin por danci por prezenti la talenton. Sxi malvolonte faris kvar-kvin dancopaŝojn kaj, cxar la movigxo en la donace ricevita kotorno estis nekutima, post minuto ŝi mishumora rigidiĝis en pozo de malseka kapreolo.

— Delasu la melismojn de Delos kaj la sonornamajxojn, Dimitrios, ludu korgxojige, kvazaux vi irigus dinamikon en tendenon de langvoraj kapreoloj. Pensu pri la vekitaj sovaĝbestoj en la sarmata arbaro, — acerbe humoris Ilarion.

Dimitrios rememoris kompreneble ne pri la vekitaj sovagxbestoj, sed pri la dornaj kaj pikantaj arbustoj, pro kiuj li ricevis multe da skrapvundoj, kiam Gxurondibra invitis la societon al “arbara promenado”.

Filotea malbonhumore residis sur la trabon. Sxi ne petis el la servitaj delikatajxoj: la sxafofromagxo kaj ruĝa vino. Kun tauxzita mieno ŝi rigardis la krestan maron.

— Nu, tio estas nur duonsukceso. Mi povus diri: Ohi epitihia. Ne sukceso, — resumis sian malplacxon Ilarion. La fiasketo tamen lin ne tro malagordis: li trempadis kanditan orangxosxelon en ruĝan vinon kaj suĉadis ĝin.

Ankaux Zenobios faris rimarkon pri la viditajxoj:

— La malkovrindajxo kelkfoje antauxenkuras de si mem, la rapidigo tiam ne alportas oportunon. Gxi kauxzas inhibicion. Imagu vin en la situacio de la knabino. Sxi estas inter nekutimaj cirkonstancoj, en fremda loko, cxirkauxata de fremduloj, disigita disde la gepatroj, kaj sxin atendas malcerta estonto, tute alia mondo… Traktu ŝin takte. Ni ne forgesu: ŝia patro konfidis ŝin al niaj ŝirmoflugiloj.

— Bone. Oni esperu, ke sxia talento en Ateno disvolvigxos. Sole iom da scivolemo petolis kun mi.

Kvazaux iluminigxo devenanta de Zeuso estus metinta auxreolon de paco sur la du nejunajn grekojn, tiel kontente ili auxskultis la muzikon de la patrujo fare de Dimitrios, kiu daŭre persistis kaj fervoris en la sorcxo por povi ekmovi la langvoran knabinon.

La sxipestro milde puŝpikis sian kunulon.

— Zenobios, vi ankoraux apenaux rakontis pri via renkonto kun Publius. Mi deziras auxdi pri tio, ja tamen tio povis esti granda okazo. Kiel li pasigas la cxiutagojn?

Jam de tagoj oni povis atendi cxi tiun neformeteblan demandon. Nature, ke la scivolemulo interesigxas pri la vivo de la poeto.

Minutoj pasis, gxis fine la malnova amiko de la ekzilita poeto elvokis kaj vortigis la rememorojn pri la amar-dolcxa renkontiĝo — la drinkajxo de Dionizo havis en tio nemalmultan rolon.

— Mi jam menciis, — komencis Zenobios detali kaj dividi sian travivajxon, — kun kiom da gxojo mi brakumis mian malnovan amikon romian post multegaj jaroj. Ankaux tion mi diris, ke la magistrato de la loka greka kolonio zorgas pri lia provizado, ecx meĉo estas asignata por li po dek tagoj, ĉar en lia ĉambro regas duonlumo, la vezikomembrano kovranta la muraperturon enlasas internen nur moderan helon. Sur lia kusxejo ŝvelis bonodora fojno en tolsako, kiun geta virino ŝanĝas de tempo al tempo, sed vintre ne. Dum la unua tago de mia vizito Publius min regalis per flano plenigita per kazeo; ni ekkuŝis laux la romia moro, kiam neatendite aperis iu juna geta knabino en la pordo, kiu alportis rostitajn fiŝetojn kiel kompletigaĵon. Je tio ni komencis joviali, ĉar mi kredis aktuala kaj trafa iun malnovan ĉikanon: “Cxu vi estas tiu, Publius, kiu kaptas la fiŝon el la maro, kaj se jes, ĉu vi staras nuda en la akvo same kiel Pan staras en ĝi purigante sin, ĉu ĝistalie aux ĝiskokse, por ke la sala akvo ellavu la salon el la sulkoj de via subkorpo, sekve de kio utilo kaj puriga ĝuo kunfandiĝas, do ekonomio kaj higieno, kiuj pariĝas tiel ĉi feliĉe, kaj ĉu mi diru, kiun vian korporganon la ezokoj opinias logaĵo, poste frandaĵo por si mem?” — sed en tiu minuto la juna knabino jam ne ĉeestis en la ĉambro. “Jen malaperas el hejm’, ŝi de ŝercoj fuĝas evite”, — murmuris la gastiganto la heksametron improvizitan, samtempe finante la acerban ironion de la momento, ĉar kiel mi vidis la malriĉan, mi povus diri mizeran instalaĵon, la certeco preterportiĝis, ĉu oni ekhavos ankoraŭ humoron je plua primoko. Li glatigis sian maldensan hararon blankiĝintan kaj malrapide, kun stoika apetito maĉis la frititan fiŝon. “Vi vidas, la cirkonstancoj faras min apatia. Amnestio ne venas, kvankam mi jam nudigis min sentrilate en miaj epistoloj senditaj en Romon”. Mi rimarkis ruĝajn makuletojn sur lia kruro, kiam li suprentiris la vestoteksaĵon. Ĉu ili estis piko de kulo aŭ iksodo? Ĉu mi frontos ankoraŭ kromajn signojn de lia kadukeco? “Terure granda doloro estas al vi kaj al ni, kiuj konas vin, — diris mi konsterniĝante pli kaj pli kaj spertante la disvolviĝantajn dimensiojn de lia mizero, — ke vi devas vivaĉi en tiu ĉi malafabla regiono, nekredeble malproksime de via adorata Romo kaj de via familio. Prefere mi kunportus vin en Atenon”. “Kontraŭleĝe mi ne rajtas vivi aliloke”, — li diris. ”Kaŝate vi daŭre esperas la retiron de la imperiestra edikto, la repaciĝon de la reganto. Mi opinias, ke post via Ars amatoria vi estus devinta ne plu verki. Ja vi mem skribis ie en la rulaĵo: ‘Se mi havus cerbon saĝan, mi ekmalamus rajte la verkadon’. Se per viaj pli postaj verkoj vi ne estus fervorinta konstante antaŭ la okuloj de la cezaro, eĉ se tiuj verkoj demonstrus tiel nomatan rekonsciiĝon, vian lojalecon, la homa malzorgemo post iom da tempo sen tio venigus la juste-maljuste koleranton en agrable indiferentan staton de forgeso. Nature ĉi tiel nur mi, la simpla ‘daskalos’ scipovas rezonadi, formante la situacion je malkomplika figuro, ĉar vi vidas, mia stulto malhelpas la rekonon de tio, ke fakte la poeta ambicio ne allasas modestecon, aŭ almenaŭ ĝi ne rigardas tion aprobe kaj ĝi trovas kariero abortita, se iu kontentiĝas pri la titolo de unulibra poeto. Unulibra poeto ja kun ŝanco de forgesiĝo, sed samtempe kun certeco de seninsulto. Ĉu decas daŭre vigli antaŭ la imperiestro, veki en li kondiĉitan reflekson, senĉese memorigi lin pri la al li ne plaĉaj ekscesoj en via Ars amatoria — ecce videsne?” — Je miaj senbridigitaj frazoj impulsiĝemaj Publius demandis min surprizite: “De kie vi scias pri miaj epistoloj senditaj en Romon? — kaj poste li aldonis en ĉagrenita tono: — Mi konfesas eĉ hodiaŭ: eĉ eron da malpermesitaj doktrinoj mi ne instruis en miaj am-versaĵoj kaj oni senkaŭze serĉadis en ili la ofendon de leĝoj, ĉar mi ĉiam estis singardema por fari ion kontraŭ la nobla virto. Cezaro opiniis malkaŝi dekadencon en mi kaj pro tio portas mi la nunan sorton. Aliparte komponi distikojn kaj heksametrojn signifis por mi instinktan donitaĵon, oni povas diri: devigon. Kial do mi estus devinta ilin sufoki en mi? Foje mi menciis al vi, ke en mia infanaĝo de portado de purpurbordera togo mi kalkanum-frapetis la daktilojn kaj spondojn sur la pavimo de nia domo en Sulmo, dume mi skandis poemon de iu elstara poeto-antaŭulo. Tamen eblas, ke vi havas pravon. Kial do ordonas la ĉielloĝantoj, ke la mortemulo ree frontu siajn erarojn krepuske de la vivo kaj li ne kapablu eviti ilin kaj ke ili deprimu lin tagon post tago, ke la mortemulo sopiru al Orkuso senĉese, penante pri porto de korpa kripliĝo?” Amaro eruptis el li; doloron li sentis en la spino kaj ĝemetis, kiam li etendis la manon supren al la rustike rabotita breto por juglando, kiun li proponis al mi. “Mi mem plantis ĉi tie juglandarbojn. Tuj ĉe la enirejo komenciĝas la peristilo”. “Kaj ĉu la juglandarboj konsistigas la kolonojn al ĝi?” — spitis mi krude, ja ĉe mia alveno en tiu ĉi “peristilo” mi vidis nur ligustrojn kaj buksoarbustojn krom juglandarboj; sub ili nigra kato siestis. “Kaj se vi pluiras, — li daŭrigis, malatentante mian interdiron, — vi trovus locus sordidus, alinome latrinon en vulgara lingvo. Se la urinveziko streĉiĝas”. Sed ĝi ankoraŭ ne streĉiĝis. En la angulo mi rimarkis liuton. “Produkto de propramana lerto, — fanfaronis Publius konjektante mian interesiĝon. — Mi sonigas ĝin eĉ plurfoje tage je mia distro: dum la pinĉado mi aŭdas la muzikon de sirenoj pasiovekaj tiel, ke mi sentas min hejme, en Latium aŭ en Campania. Okazas, ke mi iras al la maro, tie mi muzikas sola, mi envolvas min per milda narkotiteco, per miksaĵo de sonoj kaj sopiroj, antaŭ miaj okuloj ree aperas la fea pejzaĝo de Neapolis, eĉ pli la adorata Romo kaj mia familieto. Ankaŭ Jupitero helpas min en la revado, ĉar post tio nokte en la sonĝoj miaj karuloj min karesas kaj anoncas al mi favorajn novaĵojn pri pliboniĝo de mia sorto”. “Nu, mi povas imagi la amaron de vekiĝo”, — aldonis mi kompate kaj kunsente. Kredu al mi, Ilarion, mi estis senpova diri ion ajn post tio, ne restis forto en mi por konsoli lin, tiom paralizis min la malĝojega vivo de mia amiko kaj tiu vekiĝinta agnosko, ke jam tute ne reviviĝos espero je lia rehejmiĝo, kaj lia malinda konsumiĝo estas neevitebla ĉi tie en la ekstera rando de la vivebla mondo. La muraperturon tiam Phoebus komencis jam orumi adiaŭe per siaj radioj, kiam la nigra kato enpromenis en la ĉambron. Gxi frotis sin al la mastro, al la vundohava kruro, kaj ĝi memrespekte atendigis sian tutan flatan estaĵon je tiu minuto, kiam ĝi povos ricevi sian parton en karesado, en dorlotado, absolute preskribitaj al ĝi. Danke al favoro de la momento mi fariĝis atestanto de emocia kunaparteno de du orfaj estuloj, atestanto de intima simbiozo de antropos kaj zoon. “Ĉu estas permesate desegni vin ambaŭ ĉi tiel?” — mi demandis, montrante iom da entuziasmo. Li hezitis, sed lasis la aferon al mi. “Faru, se la eternigon vi trovas bona por la posteularo. Sur la breto vi trovas rulon, sur kiu sin proponas malplena spaco ĝuste por bilda figurado pri dando estiĝinta katoamika”, — ironiis li. Tamen li gardis la stoikan, ne tro pasian humorstaton: “Bonvolu depreni tiun papiruson, sur kiun mi skribis titole: Tiberius triumphans”. Ĝis krepuskiĝo la desegno estis preta. La sekvan matenon Publius lignon hakadis en la peristilo ĉe mia alveno. “De tago al tago estas granda peno zorgi pri mi. Herkulaj taskoj”, — li diris dum li videble elĉerpiĝis. Ni eksidis sur longan lignotabulon. Mi meditis ioman tempon, fine mi ekmemoris la Naŭan libron. Ĉar li jam menciis la nomon de la simpatia filo de Alkmene, ankaŭ mi faros iun alian historieton temo de parolo kaj paraleligos ĝin kun la antaŭa, pere de kiu supozeble mi diros al li novaĵon, sed provizore la tagiĝa postrosa lumbrilo lanĉis la nimbon de nia nacia heroo al pormomenta pritrakto. “Apoteozo de Heraklo, — li murmuretis antaŭ si. — Ĉu staras ankoraŭ tiu statuo sur la agoro?” — demandis li kun revo kaj li ĵetis la rigardon longe suden. “Jes, ĝi staras, — mi diris al li. — Centurioj kaj censistoj ĝin admiras same kiel ankaŭ ni admiris antaŭ jaroj. Nu, en iu el viaj verkoj, en Metamorfozoj la ĉielloĝantoj levis Herkulon inter sin post lia torturmorto. Antaŭ nelonge ja mi informiĝis pri aŭgurado de la haruspekso en Boiotio, laŭ kiu dekkvinjara mirinfano el Judeo leviĝos ĉielen plenkreskul-aĝe al sia dia patro, same post torturmorto. Pri tio vi certe ne scias”. “Dankon al vi pro la novaĵoj, mia bona amiko Zenobios. Metu en vian menson ĉi tiun saĝon nematuran kiel respondon, kiun mi improvizas en distiko cele de konsidero jene: ‘Sorto vin estras al tasko reala, sed montri la venkon Nur la plej bonaj kapablas inter ĉieluloj’”. Ĉu vi jam perceptas, Ilarion, ke tiu spiritfajrera eldiraĵo havas tiom konvinkan forton al la kredigo de lia altranga intelekta noblaĵo kaj ercofrapaĵo. Li ankoraŭ scipovas freŝe prezenti siajn vortoformaĵojn kaj atikecon, kvankam la imperiestra deklaro — metafore dirante — fendis lian vivon. Cetere tiu deklaro, alinome relegacio, signifis por li iaspecan konsolon, kiel li rakontis al mi, antaŭ ĉio el la vidpunkto de lia familio kaj de alireblo de liaj verkoj, ĝuste pro tio li tute ne uzis la apelacion tiel nomatan ius provocationis kaj li ne deziris turni sin al la senato, krom tio li estimis obeemon kaj malignoris la ordonon de la princepso, ĉar li rigardis la observon de la romia virto trankvila kaj samtempe promesa apelacio al la revizio de la rigora procedo, se la afero tiel doniĝos. La juĝo efektiviĝu ad personam, al poeto en poezia poluro, se ĝi aŭdeblas en pimpa formo de aliteracio, des pli bone: Recipe relegationem! Mi diris al Publius: “Fakte Octavianus per sia longdaŭra meditado lasis al vi tempon, jarojn, ĝis li alvenis al la kruela decido, ke vi povu fini la Metamorfozojn kaj povu komenci la pompan kalendaron, la Fasti. Pri tiu cezara hezito vi donas mencion en la verkaro Tristia. Ke mi transformu la formulon cinika: li certigis por vi longajn poezikreajn jarojn en la prokrasto. — La lastan frazon mi pripentis iomete sed mi daŭrigis. — Responde je via hieraŭa demando mi diras, ke la kopiojn pri viaj kreitaĵoj akiras Kostas, mia disĉiplo en Quirinalis por tintaj sestercoj. Li estas tiom bone edukita, ke li transsendas ilin al mi en Atenon fare de siaj konfidenculoj. Vere viaj epistoloj agitas min plej multe. Ili estas plenemociaj, korbataj. Pro la malĝojo ili havas aŭtenton; ilia efiko ne paliĝas. La ordono de fato, ke la sankta seriozeco ĝuste ĉi tie devis konvertiĝi al vi. Bedaŭrinde konate, je kia prezo”. Mi eksilentis, ĉar mi vidis sulkiĝon sur lia vizaĝo. Per tio, ke por mallonga tempo ni prenis decidon je senvorteco en la fruaŭtuna tepido, ne malutilis al ni, kaj en la silento nur grekaj, getaj parolŝiraĵoj aliris nin sporade el la foraj ŝirmomuroj, trans kiuj oni konjektis malplaĉan agadon de armitaj barbaroj rajdantaj. En gracio pompantaj hirundoj kaj aliaj birdoj entuziasmis en la aero, ili arkfaris sian flugon tien-reen, antaŭ ni la nigra kato ridetige membrostreĉis, sole el Publius elŝprucis la vuala voĉo de malĝojo kaj neforpuŝebla apatio: “Jam de ok jaroj… Jam ne tre mi deziras dekdufoje spekti la plenan arĝentoplaton de luno surĉiele en sensonĝaj noktoj… falis jam la baraktint’ pezturmentita turpe. Aŭdu ĝin eĉ sen heksametro: ‘Pauper ubique iacet’”. La fajra disko de la ĉielo, la brulĉaro de Phoebus altiĝis super ni. Ie aŭdiĝis febraj gongoj, kaj survoje ekaperis la geta knabino enmane korbon tenanta. Sxi venis kun bongustaj viando kaj pasteĉo: la magistrato sin distingis per la regalo kaj afablumis je la honoro de la greka gasto. Ni manĝis triope, ĉar ankaŭ la nigra kato aliĝis al ni. Mi raportis pri mia familio, pri la ĝenerala situacio en Ateno kaj la eltenebla superregado de romianoj. Mi promesis al li, ke la desegnon mi venigos al lia edzino kaj mi donos novaĵon al li pri ŝi kaj lia filino Perilla. Li tenere ĉirkaŭbrakumis min, kvazaŭ tiu ago povus kuniri kun la desegno al lia edzino en Romo. Li ĝojis pri ĉiuj miaj vortoj kaj admiris min, pro tio ke mi ankoraŭ kapablas plekti planojn en mia aĝo de sesdek jaroj, en kiu aĝo li ankaŭ estas. Mi ekvidis larmoguton en liaj okuloj. Ja, nia lasta renkontiĝo tutverŝajne. Mi premis lian magran korpon al mi kaj esperigis lin aludante pri la neelĉerpeblo de animo: li verku plu sen perdi la memfidon, aktivadu en la peristilo, alproprigu la lingvon de la geta knabino kaj babiladu kun ŝi, instruu ŝin. “Eble okazos, ke dankemaj, fieraj posteuloj starigos monumenton je via memoro ĉi tie antaŭ la domo”, — nutris mi dube la langvoran kredon. Mi ekiris al la haveno sur la polva vojo kaj retrorigardante mi vidis: Publius staras senmove, sekvas min per rigardo, jen li levas la okulojn super mi al malproksimo, li estiĝis tuj statuo, transformiĝis, per transsubstanca adaptiĝo li fariĝis kvazaŭ strikta rolulo de la Metamorfozoj; tiu mistika posttagmezo plene lin sorĉis tia, plimultigante per sunradia ardo. Jes, li staris rigide, same kiel lia kara kato ĉe la piedoj, kaj mi kvazaŭ estus aŭdanta, ke li diras: “Vale in aeternum”, sed verŝajne nur halucino petolis al mi kaprice, ĉar malmulto mankis ke mi rekuru al li por kunresti kun li ĝismorte aŭ por kapti lin kaj kunporti en Atenon eĉ neglektante la leĝojn.

Finante la raporton, Zenobios tute ekscitigxis kaj per refleksa mienfalto de amaro li atestis la realecon de la elvokita travivajxo kaj ĝian efikon al li. Peza sento direktis la meditadon de li kaj de Ilarion al ununura sombra tereno, al tiu de malgajiĝo kauxzita de senpovo: al tio, ke paralele kun la pereo de tiu cxi romia poeto finiĝos la brilega ora epoko literatura en la plej perfekta, plej impona imperio.

Ilarion cxagrenigxe balancis la kapon kaj riproĉis sin pro tio, ke li tro longe ĝuadis la gastamon de Gxurondibra, poste la negocajn traktadojn kunigitajn kun ekzotika ekskurso, unuvorte la bradipecan senruliĝemon de la tuta sarmata kutimaro kaj regularo diplomatia, sekve de kio li perdis la sxancon renkonti la poeton-grandulon almenaux dum unu horo, eĉ kiel maljunan, kadukan, ekzilitan. La amara sento kvazaux translokiĝis en lin de lia ŝipkunulo post la auxskulto de travivajxoj, tamen li apenaŭ tekstigis ian kromdiraĵon, demandon sur liaj lipoj, kion Zenobios atribuis al tio, ke la ŝipestro kiel tolerema akceptanto de la longa rakonto denove prifunkciigas en si la elvokitajn bildojn, la detalojn, kaj tio estas ja interna laboro, neglektanta superfluan parolon. Laŭdajn vortojn Ilarion tamen diris pri la desegno, sur kiu la kato igis lin eĉ rideti iom. Li turnadis, legetis la rulaĵon titolitan Tiberius triumphans, kaj ĉar li priatentis konstruadon de turo sur la proksima bordo, li metis la rulaĵon surbenken kaj iris al la kontraŭflanka barilo. Li vokis tien ankaŭ Zenobios.

— Tutcerte lumturo estas konstruata tie, — li diris.

Tiu cxi konstruajxo elpasxanta el monotoneco de la marvojagxo vekis nature ankaux la interesiĝon de Filotea kaj Dimitrios, kvankam ili jam komencis ian zumkantan-kantikan duet-ludon kun obtuza melodio. Intime, kun incito de amikiĝemaj okuloj unu por la alia kaj en glora konkordo.

Ilarion pusxis la ripon de sia olda vojagxanto. Li montris al Filotea kun komplica rideto kaj rimarkigis:

— Cxi knabino estis antauxe simila al laca kariatido. Kaj nun… Kvazaux oni estus depreninta sxargxon de ŝia kapo… aux de ŝiaj piedoj.

Cxar ja Dimitrios gxuste tiam komencis malligi la rubandon de la kotorno kaj liberigi sxiajn piedojn; kompreneble dume la mano kaj la maleolo kunfrotiĝis, kompreneble post tio elgargariĝis la milde voluptemaj sonoj “hu, hu” tra la gorĝo de la knabino.

En tiu cxi momento iom forta ventoblovo sxirigxis el la borealo, ĝi kaptis kaj trajxetis la rulaĵon lasitan je sia sorto tra maldensaj stangetoj de la barilo kaj batfaligis al la luktantaj ondoj. La rulaĵo ankoraux iom baraktis kontraux la elementoj sed baldaux kapitulacis al la marabismo.

Eksa kosmopiloto

Originala novelo de Mihxail Korotkov

Kio povas esti pli bona ol tia rosa auxgusta mateno! Eble nur por tio valoras vekigxi tiel frue. Kiu emas dormi ĝis tagmezo, tiu ne vidos tiajn malvarmeton kaj fresxon. Kiam li vekiĝas, estas jam varmego. Ha, ha! Nu, estu tiel, cxiu vivas en sia propra mondeto.

Teodoro, starante sur la perono de sia domo, dum iom da tempo turnis la brakojn, la kapon, forpelante la dormon, volis aspergi la vizagxon el manlavujo, sed alidecidis: mi havos ankoraux tempon. Fermetinte la okulojn, li rigardis la ruĝan sunon. Ho, kiel bone!

Li prenis korbon de sur benko, iris en la gxardenon. Dum iom da tempo li admiris ruĝflankajn persikojn. “Beluloj! Ili petegas esti pentritaj. Domaĝe, ke mi ne estas pentristo”. Li desxiris kelkajn kaj metis en la korbon. Li iris kelkajn paŝojn plu, admiris abrikotojn, kaj ankaux dekon aux dudekon da ili li metis en la korbon. Poste li longe ravite klakis per la lango, fikse rigardante tra la diafana ŝelo semojn de vinberoj. Li gustumis du-tri berojn kaj ŝmacis pro plezuro, poste deŝiris du grapolojn kaj metis ilin apud la persikoj kaj abrikotoj.

Revenante al la domo, Teodoro auxdis pumpumadon de motoro kaj vidis en la cxielo rozkolore brilantan en la sunradioj punkton, kiu rapide pligrandigxis. Li iris lante, kaj kiam li venis al la perono, la punkto transformiĝis al mikrohelikoptero. Tiaj “libeloj” ne estas nun rarajxo, ili estas unulokaj, dulokaj, kaj kelkfoje ili flugadas super la urbeto, sed Teodoro miris, kiam la helikoptero alteriĝis apud la vojo rekte kontraux lia domo.

La alta kaj largxasxultra piloto malfacile elgrimpis el la kajuto. Pensinte, li denove engrimpis en la kajuton, ion tie palpsercxis, kaj nelerte saltis sur la teron. Teodoro dume sukcesis rerigardi en sia memoro ĉiujn siajn nemultajn konatojn sur Tero. Kaj fine ekridis. Kompreneble, tiu estas Niko. Kiu krom li povas havi tian ursan amplekson kaj konformajn al ĝi movojn? Poste li subpremis la ridon, Niko jam proksimiĝis.

– Mi komprenas, Teodoro, ke vi estas surprizita, vidante min. Kvankam, mi devas esti pli surprizita, pro tio ke vi eklogxis sur tiu rando de Tero.

Ili manpremis suficxe oficiale. Sed tio ne estis kialo por Niko haltigi la fluon de sia parolemo.

– Mi trovis vin tre-e malfacile. Nu, Teodoro! Vi estas fama kosmopiloto, cxiam vi estis ekzemplo por junuloj, sed kondutas kiel malprosperulo en ĉi vivo.

– Pri tio ni poste parolos, – ne tre saluteme diris Teodoro. – Eniru, se vi spite cxion alflugis.

Teodoro akompanis Nikon gxis la lauxbo, alportis tri telerojn, plektitajn el salikaj vergoj, metis en ilin persikojn, abrikotojn, vinberojn. Poste demande rigardis Nikon:

– Eble, po glaseton? El jenaj abrikotoj, – li pikis per fingro la teleron, – ni auxtune bonegan brandon preparas. Mi nun alportos al vi la faritan antaux preskaux unu jaro.

– Atendu, Teodoro, mi klarigos al vi, por kio mi alflugis, kaj poste decidu, cxu bonokaza ĉe tio estos brando, aux male.

– Ba! Cxu post cxiuj cirkonstancoj povas ankoraux esti seriozaj konversacioj?

– Mi ne tute komprenas, kion vi subkomprenas je “post cirkonstancoj”, sed mi alflugis al vi por afero, pro kiu cxiujn cirkonstancojn ni devos lasi flanke.

– Iel vi, Niko, ruze cxion turnas ĉirkauxe. “Cirkonstancoj”, “post cirkonstancoj”. Mi ne pensis, ke post tio, kiam vi antaux kvin jaroj eljxetaĉis min el la taĉmento, inter ni povas esti seriozaj aferoj. Dum kvin jaroj neniaj aferoj estis. Elĵetaĉis – kaj silento.

– Teodoro, lasu viajn ofendojn. “Eljxetacxis”. Vi simple flugadis tie inter planedoj kaj ne sciis, ke sur la Tero kaj en la Kosmo okazis kelkaj eventoj, aperis novaj legxoj. Oni ne elĵetis vin, sed faris, kiel necesis laux la leĝo. Post la terura katastrofo de la sxipo Selena la limaĝo por la profesia kosmopiloto iĝis 55 jaroj. Oni rajtas flugi kiel turisto, pasaĝero, sed ne labori – adiaux la laboro! Oni plu ne rajtas. Neniu vin elĵetis, oni ja proponis al vi instrui en la Akademio.

– Ne, karulo, tio estas ne por mi. Mi en la Kosmo kutimigxis labori per la manoj kaj per la kapo. Sed labori per la lango – tian praktikon mi ne havas. Mi kalkulis: dum tridek jaroj da servado mi pasigis en Kosmo pli multe da tempo, ol sur Tero. Kaj plej ofte en unuopaj flugoj. Mi sovaĝiĝis tie, kia profesoro mi povas esti? – Teodoro ekridis. – Cxu vi opinias, ke mi dum kvin jaroj nur pri la abrikotoj okupiĝis? Mi tralernis cxiujn ruzajn elirojn el viaj leĝoj, volis trovi ion utilan, sed forestas tie io simila. Jes, vi havas la leĝon, sed mi – nenion… Krom tio, ke mi la tutan vivon pasigis en Kosmo. Aha, flugu kiel turisto, kiel pasaĝero. Ĉu scias vi, staba animo, kion signifas la infanaĝa revo? Mi ne scias pri aliaj, sed mi mian revon realigis. Ni iru, mi montros al vi: super mia lito ĝis nun pendas la helmo, en kiu mi flugis dum la lastaj jaroj… Vi, simpla animo, versxajne decidis, ke mi en tiuj persikoj-abrikotoj trovis la sencon de mia vivo? Vi tie ĉiuj, verŝajne, tiel opinias. Nu, mi revis okupiĝi pri legomoj-fruktoj post la pensiiĝo, sed ne en la nuna aĝo!

– Trankviligxu, Teodoro. Cxu vi opinias, ke mi ne havis infanaĝan revon? Ĉu mi ne revis cxasadi sur Marso? Vi memoras tiun nian sxercon…

– Sed se vi revus, vi ne gluigxus al fotelo en la stabo.

– Ahx, Tecxjo… Same mi revis… Kiam mi post la Akademio venis en la taĉmenton, oni diris al mi: “Ho-o, junulo! Kie ni trovos por vi tian skafandron kaj tian kajuton? Cxi tie eĉ specialaj mendoj ne helpos, tiaj normoj ne ekzistas. Prefere iru en la stabon. Vi ja kiel studento, jam verkis teoriajn artikolojn pri kosmaj flugoj. En la stabo oni vin renkontos kiel parencon”. Tiel mi, Teodoro, trafis tien. Kaj dum la tuta vivo mi certigis la sekurecon de viaj flugoj. Kaj vi opiniis, versxajne, ke la sekureco per si mem aperadis?..

Teodoro metis la kubutojn sur la tablon, apogis la mentonon sur la pugnoj, kaj longe auxskultis Nikon, kredis kaj ne kredis: eble cxio ĉi estas nur fabeloj por pravigo? Poste li diris:

– Niko, cxu mi eble alportu boteleton?

– Atendu, Tecxjo. Ni havas malmulte da tempo. Permesu al mi diri, por kio mi alflugis, kaj poste vi decidos…

– Do diru, kial vi tiras kaj turnas?

– Teodoro, la afero estas ekstreme serioza, kaj cxiu minuto estas kara. Kurte dirante, estas tiel: de sur Luno oni sendis laux longa orbito – nu, vi scias, kion tio signifas, vi mem plurfoje flugis – senpilotan kamionan sxipon kun heliumo-3. Nun sur Tero plimulto de termonukleaj centraloj funkcias per gxi. Pro nedifinita kialo la orbito de la ŝipo ŝanĝiĝis. Anstataux flugo laux ĉirkaŭtera orbito la ŝipo entranĉiĝos en la Teron. Kien? Ricevi ĝustajn informojn ne eblas. Direktado de tiuj ŝipoj sur la orbito ne estas antaŭvidita, nur simpla balistiko. Cxiu kompanio ja strebas transporti plej malkare.

– Cxu okazos termonuklea eksplodo?

– Ne, tiagrade nenio okazos, kion vi diras? Cxu vi forgesis la tutan Akademian sciencon? Tiu sxipo ecx sen eksplodo faros multe da aferoj. Estus bone, se gxi falus en oceanon, sur dezerton aux sur senhoman regionon de Siberio. Sed se sur Euxropon?

– Eble, teroristoj tion faracxis?

– Ne, pri tio ecx ne temas. Ili ne povus fari tion per sia antauxdiluva tekniko. Ili povus eble nur deorbitigi la sxipon, sed direkti en difinitan punkton de Tero… Gxi povos ja fali ankaux sur iliajn hundajn kapojn.

Teodoro enpensigxis por unu minuto.

– Sxajne mi komprenas, kion vi volas de mi. Se tiu senpilotajxo flugas laux longa orbito kaj estas deorbitigita, do kion oni povas fari? Ekzemple, mia unua propono. Oni povus sur sxipo kun mana direktado cxirkauxflugi gxin laux tre longigita elipsa orbito, albordiĝi kaj tiele juveliste, – Teodoro pentris en la aero longan arkon, – per mana direktado korekti ĝian flugon, por ke la ŝipo eniru en ĉirkaŭteran orbiton. Kaj alteriĝi ne estos malfacile.

– Nu, Tecxjo, genie! Mi dum la tuta vojo serĉis vortojn por klarigi al vi, sed tio ne bezonatas! Vi ĉion komprenis pli rapide, ol ni en la stabo…

– Nu, mi simple diris, kion oni povus fari. Nur principe. Sed cxu vi imagas, kiel tio okazos en Kosmo? La probableco plenumi la laboron, kiel mi supozas, estas 0,3, kaj la probableco forbruli en la atmosfero estas do la restanta 0,7. Eĉ por mi kun mia 30-jara sperto… Mi kompatas tiun kamikazon, kiu konsentos flugi. Mi ripetas: eĉ por mi tio estus ekstreme malfacila. Sed kie vi trovos junan piloton kun necesa sperto?

– Ha… piloton… Tio estas delikata demando… Ni decidis kiel piloton inviti vin.

Teodoro malserenigxis kaj rigardis preter Niko foren.

– Niko, mi estas jam dum kvin jaroj “profesie netauxga”. Cxu vi povas konfidi la laboron al turisto?

– Tecxjo, kiam estas bezonate, oni preteriras la legxojn kaj malpermesojn. Sed la afero tre bezonatas! Cxu pro iu leĝo lasi milionojn da homoj perei?.. Jen mi desegnos al vi bildon. Vi ja memoras la Tunguzan meteoriton. Kiu el la junaj kursanoj ne revis veturi tien iomete fosi? Neatendite ĝuste vi trovos ion interesan kaj iĝos fama en la tuta mondo. Gxis nun ĝi ja restas mistero! Ankaux mi havis revon, legis amason da libroj pri tio. Do jene, tie estis senhomaj lokoj, nur je distanco de 60 km iu evenko pasxtis boacojn. Do, kiam la meteorito kraŝis, tiu paŝtisto estis forjxetita je dek metroj. Sed eksplodo de tiu ŝipo estos multe pli forta. En Euxropo povos malaperi negranda lando…

Teodoro silentis.

– Cxu vi komprenas, Tecxjo, kia estas la situacio? Jam antaux multaj jaroj iuj fisagxuloj el la Akademio decidis, ke nuntempaj auxtomatoj kapablas fari ĉion, kaj oni delonge ne plu instruas fakulojn pri la mana direktado. Vi estas nia nura espero… Ne pensu, ni ne sendos vin por simple perei. Pro nobla celo… Pripensu ĉion mem. Estas ja elembarasiĝo el ĉiu malfacila situacio. Kiu krom vi?..

Teodoro denove ne diris ecx unu vorton.

– Do, vi nenion decidis?

Teodoro silente rigardis foren.

– Mi komprenas, ke dum kvin jaroj vi perdis vian sperton… Nu, tiaokaze, Tecxjo, por mi estas tempo…

– Kion vi diras! – Teodoro salte ekstaris. – Perdis sperton, perdis sperton! Mi simple cxion pripensis. Kiam, ĉu ni tuj flugos? Kion mi kunprenu? Ni ja ne por promeno flugos.

Niko apenaux rimarkeble ridetis.

– Vi bezonas nenion, Tecxjo. Sur la kosmodromo estas ĉio, vi ekipos vin kaj flugos.

Teodoro staris iom da tempo hezitante.

– Cxu mi nenion bezonas? Kion vi en tio komprenas? – kaj li decide direktis sin en la domon.

Post unu minuto li eliris, alpremante al si la helmon.

– Mi diras al vi: vi ne bezonos gxin, – miris Niko. – Gxi ne tauxgos al nuntempaj skafandroj.

– Sed jes, mi bezonas, – trankvile kontrauxdiris Teodoro. – Vi pravas: mia nuna sperto jam ne estas tauxga. Cxi tiu helmo almenaux kusxu apude, gxi kreos al mi la kutiman cxirkaŭajxon. Nu, tiel estos pli bone, Niko…

Niko metis sian egan polmon sur la sxultron de Teodoro kaj rimarkeble ekscitite diris:

– Dankon, Tecxjo. Mi ne atendis de vi alian decidon. – Poste li ĉiutagece aldiris: – Ni iru en la helikopteron.

Kiam ili levigxis, Teodoro, kunpreminte la dentojn kaj penante kasxi la malĝojon, rigardis sian domon.

– Mi promesas al vi, Niko, ke ni revenos cxi tien post tri tagoj. Mi havas ĉi tie vaporbanejon. Ni prenos banon, trinkos po glaseton da brando kaj mangxos ĝissate fruktojn.

Li sxerce frapis la ŝultron de Niko kaj ekridis.

Homo kiu mortigis

Originala novelo de Mihxail Korotkov

Oficisto de DED Koldo estis revenanta malfrue vespere el la urbeto Forge-Porto. Pro lacigxo lia humoro estis acxa, tial li serĉis en la trajno liberan kupeon por dumvoje dormi kelkajn horojn. Li ne trovis vakan kupeon kaj estis devigita kontentiĝi per tiu, kiu troviĝis. En la kupeo, kie Koldo establis sin, sidis viro. Kvankam la viro estis per io ekscitita kaj de lia flanko venis odoro de malkara vino, li kondutis sufiĉe pace, kio allogis Koldon.

Sed apenaux la trajno ekveturis de la stacio de l’ urbeto Forge-Porto, la nekonato, kiu gxis nun ne diris ecx unu vorton, fikse rigardis Koldon kaj pardonpete ekparolis:

– Al vi, versxajne, ne placxas, ke mi hodiaux drinkis. Kaj ne malmulte, estas eble diri. – Iom silentinte li aldonis:

– Jugxante laux via aspekto, vi, versxajne, ne permesas al vi tion – drinki en trajno. Ankaux mi, cetere, malofte drinkas. Sed hodiaux… – Li turnis la kapon kvazaŭ pro denta doloro, starigis la kubutojn sur tableton kaj peze mallevis la frunton sur la polmojn. Tiel li sidis suficxe longe, de tempo al tempo profunde ekspirante, poste fikse rigardis Koldon kaj diris:

– Pardonu min. Mi opinias, ke en tia embarasacxo iu ajn mialoke ne abstinus, drinkegus.

Koldo, kiu komence decidis ne atenti tiun drinkulon, nun ne povis subpremi la profesian scivolemon. Oni povas akiri necesan informon tie, kie gxi estas neniel atendata.

– Cxu vi perdis proksimulon? – li demandis plej kompateme.

La ebria kunvojagxanto malgaje balancis la kapon.

– Ne, tion mi pli facile travivus, – faltinte la frunton li profundigxis en longan pensadon, poste malrapide eldiris, – mi estas murdisto.

Koldo interne tute strecxigxis: vidu, homoj, la ĉasajxo mem kuras al la ĉasisto. Necesas nur ne fortimigi la ĉasaĵon, kaj li sxerce alparolis:

– Strangaj estas viaj sxercoj. Nu, kiom da ili vi murdis?

– Da kiuj – da ili?

– Mi ne scias, – intence simplanime eldiris Koldo.

– Gxuste jene, ne scias, – la kunvojagxanto diris neatendite sobre. – Ĝis hodiaux ankaux mi ne sciis. Kasparo diris, ke ili estas la elito de l’ nacio. Acx-ĉ!

Li kunprenis la dentojn kaj ektamburis per la pugno je la benko.

– Diablo prenu vin, cxiujn respektindulojn! Cxu vi komprenas: la elito de l’ nacio! Tiel diris Kasparo… Sed tiujn ili per io gxenis. Jen tiujn!.. Li minacis al iu per la pugno.

– Kiujn? – jam sincere ekinteresigxis Koldo.

– Estas tia acxa bando. Nomigxas DED.

Koldo atente kaj samtempe nerimarkeble rigardis la parolanton.

– DED? – plej naive li redemandis. – Tio estas io koncerna la enlandan defendon, cxu? Ho, pri tiuj sekretaj servoj, kiom mi scias, oni rakontas amason da ĉiaj kuriozajxoj. Vi nur diris “DED”, kaj en mia animo tuj ĉio, komprenu, ekludis. Nun, mi pensas, mi auxdos ankoraux unu interesan historieton.

– Hm. La historieto estas tia, ke vi ne gxojos. – Li denove kunpremis la dentojn kaj malamike ekrigardis Koldon.

– Mi ne scias, ne scias, – diris Koldo en la antauxa tono, – cxu mi gxojos, ĉu ne, sed bonvolu kontentigi mian scivolemon.

Sed la nekonato ne hastis rakonti.

– DED, DED, – li malsxate diris tra la dentoj. – Departemento pri Enlanda Defendo. – Kaj subite li ekparolis suficxe kohere:

– Interalie, cxu vi pripensis iam: kiun gxi defendas? Kaj de kiuj malamikoj? Mi antauxe tiel opiniis: nia nacio, nia sxtato havas enlande malamikojn, de kiuj oni devas defendi la nacion. Hm! Ankoraux hieraux mi tiel pensis…

– Sed kio okazis hodiaux? – Koldo ne provis kasxi sian scivolemon, male, li ecx emfazis gxin.

– Se mi rakontus al vi, kio okazis hodiaux, vi nenion komprenus. Absolute! – Li konfirmis siajn vortojn per ebria gesto. – Ecx se rakonti, tiam mi devus komenci per antauxduonjaraj eventoj. Estas sufiĉe longa historio, ĉu vi ne kontrauxas?

– Ne, ne, mi estas plena je atento.

La nekonato longe kolektis la pensojn.

– Vi versxajne ne havas firman opinion pri tio, kio mi estas, – li komencis iom neatendite.

Koldo levis la sxultrojn.

– Jes, vi estas prava, – konsentis la nekonato. – Niatempe estas malfacile jugxi pri homo laux la eksterajxo. Kaj senlaborulo povas esti en fresxkudrita kompleto, kaj ricxulo povas esti en disŝirita ĝinzo. Sed jen vi, ekzemple, mi diros precize: vi estas ŝtata oficisto. Neniam mi dubas. Mi dum multjara vagado tra laborkontoroj okupis min nur pri tio, ke fiksrigardis homojn: kion povas kaŝi tiu aux alia eksteraĵo? Nu, vi komprenas, ke mi estas, kiel oni diras, homo provizore ne laboranta. Tiel nin nomas la statistiko, – li malgaje ridis. – Libera entreprenisto! Nu, mi rakontas tion ne simple por konatiĝo, sed tial, ke plej bone estas komenci de tio, de la laborkontoro. Nu, vi scias, kio ĝi estas. Homoj sidas tie kaj atendas. Dum semajnoj, monatoj, jaroj. Estas negaja okupo, mi diras al vi, kaj kvankam mi estas homo flegma kaj pacienca, mi foje ne eltenis. Al mia amiko oni faris tie porkaĵon. Nu, mi komencis brui: maljusteco – mi diras – kaj simile. Mi ne povas toleri, kiam estas maljuste. Kaj mi ne povis ĉesi, volis pruvi, ke ni ja loĝas en libera kaj civilizita lando. Kaj tiel mi bruis, ke oni prenis min en la policon. Kaj de la polico ĝis DED la vojo estas rekta, ĉu ne?

Kompare kun la polico la traktado en DED estas, mi devas diri, vere galanta. Neniu nomas vin pederasto aux fetora kapro, cxiuj estas gxentilaj: Sinjoro, sinjoro. Oni alkondukis min al terure afabla homo, kiu nomiĝis Voglo. “Simple – Voglo. Ni ne sxatas reklami nin kaj nian laboron. Sed al vi mi povas diri, ke ni defendas la liberon de nia nacio kaj la demokration en nia ŝtato”. Li parolis belege, diablo. Bonega oratoro.

Estas malfacile priskribi la farton de Koldo. Lia laco malaperis senpostsigne. Ja temis pri lia cxefo, kvankam lia auxtenta nomo estis ne Voglo. La ĉefo ĉiam subtaksis Koldon. Sed nun li ekscios detalojn, per kiuj li okaze povos tiel atuti, ke la makzelo de Voglo malsuprenigxos.

– Li pentris al mi cxion pri la libero kaj demokratio, tiu ĉi Voglo, kaj poste diris: Mi adresas al vi, kiel al honesta civitano, helpu nin en nia laboro. Nu, kompreneble, mi pro tiu deklaro ekjubilis, kion ankoraux diri, mi ne nur konsentis, sed konsideris tion esti granda honoro.

Sed li donis al mi bagatelan laboron. Montris foton de viro, detale priskribis liajn signojn. Voglo, li ja estas gxentila senlime. “Al mi estas, – li diris, – tre malagrable priskribi tiujn tre hidajn bildojn, sed la dokumentoj diras pri jeno”. Kaj li tralegis al mi diversajn nauxzajn dokumentojn. Nu, nun mi scias, ke cxio ĉi estis falsa, sed tiam mi plenplene kredis je ĝi. Kie tiu fiulo prenis imagkapablon por tiuj abomenajxoj? Nu, ekzemple, tiu homo (li ankorauxfoje montris la foton) estas kompleta recidivulo, li malsanktigas tombojn, rabas kaj perfortas malriĉajn oldulinojn, voras homan viandon. Kaj li ne simple tralegis, sed konfirmis ĉion per fotoj. Finfine mi saltleviĝis kaj kriis: “Montru al mi la kanajlon, mi strangolos lin per la nudaj manoj!” Kaj Voglo respondas al mi kun suspiro: “Sed antaux tio lin necesas trovi”. Nu, mi sendube deklaris, ke mi akiros lin el sub la tero. Voglo estas kontenta, li nomis al mi la lokojn, kie mi povos plej facile renkonti la krimulon, kaj tiel interalie, donas al mi unu milon por ĉiaj neantaŭvideblaj elspezoj. “Se vi bezonos ankoraŭ monon, venu – li diris, – la pagon vi ricevos, kiam vi trovos lin. (Li denove sxovis al mi sub la nazon la foton.) Mi donas al vi tri semajnojn”.

Pasis tri semajnoj, mi venas al Voglo kun nenio. Sed li ne tre cxagrenigxas. “Tiun ĉi, – li diras, – ni ordigis. Sed ni havas sub la celilo ankoraux tiun civitanon”. Kaj denove estas fotoj, nauxze abomenaj dokumentoj, kie mi serĉu lin kaj cetere. Mi pro tia laboro, kompreneble, rekuraĝiĝis, tio ja ne estas vagado tra laborkontoroj. Mi defendas la liberon kaj demokration!

Mi ne scias, kiom tio povus dauxri, sed dum nia vica renkonto… Ho, tio okazis nur hieraux. Hm… Do jene, hieraux Voglo montris al mi la foton… Kiel vi opinias, de kiu? De mia infanagxa amiko. Kaj denove li komencis la saman fabeleton pri tomboj kaj oldulinoj. Tiam mi, kompreneble, ekdubis. Mian amikon Kasparon mi antaŭe konis kiel min mem. Li estis bonega homo…

Voglo kiel cxiam donis al mi instrukciojn kie serĉi. La plej perfekta delirajxo. Kvazaux mi ne scius, kie Kasparo logxas. Gxuste hieraux mi veturis al li. Li, memkompreneble, estis la sama, kiel antaux multaj jaroj, kvankam dum longa tempo, kiam mi ne vidis lin, li iĝis jam rekonita verkisto. Sed pri tio mi eksciis, kiam venis al li… Nu, mi rakontis kun kio mi venis. Komence li aŭskultis trankvile, sed poste mi vidis: li ensxovis la fingrojn en la hararon, komencis iradi tra la ĉambro, io ekfuriozis en li.

“Do, estas vi! – li diras. – Mi sciis, certe, ke tia sorto estas preparata por mi. Sed mi neniel supozis, ke tio estas ligita kun vi”.

“Ne nervumu tiel, Kasparo, – mi diras. – Estas evidenta eraro. Mi scias, ke vi ne povis…” Kasparo nervoze kaj ecx moke ekridis: “Eraro? Ne, kara Arviko, eraro ĉi tie gxuste ne estas”.

Li fosis en siaj librobretoj kaj prenis dikan kartonan tekon.

“Tiuj homoj, – li diras, – pereis en la lasta jarduono cxe diversaj stultaj cirkonstancoj. Cxu vi, hazarde, konas ilin?”

Li malfermas la tekon, estas jxurnalaj eltondaĵoj, cxefe nekrologoj kaj portretoj en funebraj kadroj. Diable! Miaj okuloj igxis kvadrataj. Cxiuj miaj recidivuloj! Mi sentis, ke laux la frunto gutoj de sxvito kuras, tiklas. Kaj Kasparo malgaje balancas la kapon kaj rakontas: “Jen filmreĝisoro. Li estis mortige vundita en sursceneja eksplodo. Pentristo, li mortis pro mordo de infektita kato. Kantisto kaj komponisto. Sur lian domon kraŝis milita aviadilo. Ankoraux unu pentristo. Estante ebria, li falis sub trajnon, kvankam neniam oni vidis lin ebria…” – “Sed, Kasparo, ili estas ja la samaj homoj, pri kiuj mi rakontis al vi. Mi komprenas nenion…” – “Jes, ne estas facile kompreni tion, mi mem ankoraux ne estas certa, ke ĉio estas tia, kia ŝajnas al mi” – “Ke tiuj estas honestaj civitanoj?”

Kasparo malgaje ekridis.

“Ne, mi bone konis ilin dumvive. Sed ne tio estas grava, se ecx mi ne konus… – Li enpensigxis. – Vi, Arviko, penu rememori jenon. Cxu vi memoras iajn enigmajn eventojn? Nu, ekzemple, vi estas kolera je iu homo, aux entute ekmalamis tiun, kaj post ioma tempo la homo mortas?”

Mi fiksis la okulojn je Kasparo, kvazaux li estus profeto aux Jesuo Kristo mem. Kian menson la homo havas, – mi pensas. – Dum tiom da jaroj ni ne renkontigxis, kaj li senpene divenis, kio min dum cxiuj ĉi jaroj turmentis.

“Estis gxuste tiel, – mi diras. – Nur mi ekmalamas iun pro ties maljusteco, tuj okazas iu stulta evento. Ekzemple, tute sana homo mortas pro infarkto, alia pereas en strata akcidento, la trian, mi memoras, formanĝis leono, forkurinta el zoo”.

Kasparo auxskultas kaj kapjesas.

“Kaj plu, – li diras, – cxu vi rimarkis ion ĉe vi, nu, por tiel diri, neordinaran?” – “Sxajne, nenion, – mi diras, – jen eble nur…” – “Nu, ek!” – “Ne opiniu, ke tio estas fanfaronado. Ofte mi estis rande de morto, kaj, kiel vi vidas, gxis nun mi estas viva kaj sana”. – “Bone, bone, rakontu almenaux pri du aux tri okazoj”.

“Nu, unufoje en uzino okazis eksplodo. Ni staris triope. Tiuj du, malfelicxaj… Sur ili tute ne restis nedifektita loko, sed mi eĉ gratvundon ne havis. Post tio min diversaj inspektoroj longe enketis, sed nenion klarigis. Alifoje nokte ebria fiulo atakis min per pistolo. Li min tusxpafis. Mi bone memoras, kiel kuglo traboris la bruston, sed kiam mi alkuris hejmen, neniun vundon mi trovis…”

“Do-o-o, do, – Kasparo diras. – Mi pensis, ke mi kolektas materialon por sciencfikcia novelo, sed la realo estas pli frua. Jen, auxskultu, kion mi volis verki. En nia Galaksio ekzistas fortega civilizacio. Gxi malkovris nian homaron kaj vidas, ke cxi tie tute ne ĉio estas en ordo. Kaj ili decidis laux siaj certaj konsideroj doni al la plej eminentaj reprezentantoj de nia civilizacio kapablon plibonigi la mondon. Kaj certe faris ilin nevundeblaj”.

Tiam mi ne eltenis kaj ekridegis.

“Tre neversimila estas via novelo, Kasparo. Cxu mi, viaopinie, estas eminenta reprezentanto? Nu, vi, ekzemple, estas fama verkisto. Estas ankaux ministroj, sciencistoj”. – “Generaloj, admiraloj, – ekridis Kasparo. – Ĉu vi pensas, ke ili neniam malsinceras aux venas al kompromisoj kun la konscienco? Metodojn de akirado de altaj postenoj oni ellaboris dum jarcentoj. Vi scias pri ili nenion. Vi estas honesta kaj simplanima. Se vi scius, kiel oni farigxas ministro, vi premus la kapon per la manoj kaj krius tra la tuta mondo: “Maljuste!” – Kasparo ridis. – Eble por ili ĝuste tio estas la plej cxefa homa eco. Mallonge dirante, ili tamen donis al vi tiun dian talenton, kaj DED tion elflaris…” – “Ba, denove en via novelo estas malkonkordajxo. Kiel DED povis elflari, se eĉ mi mem ne konjektis?” – “Kia naivulo vi estas, Arviko, – Kasparo respondas al mi. – Vi versxajne legas nur la oficialan gazetaron?”

Mi kun honto konfesis, ke mi entute ne legas gazetaron, nur anoncojn pri laboro.

“Kaj vi ankoraux miras, ke oni elektis vin! Kiun do ili povis elekti, se ne tiajn beatulojn? Se vi legus progresemajn jxurnalistojn. Jen, almenaux Antonon Bardi. – Li malfermis sian kartonan tekon, por unu momento enpensigxis kaj denove fermis ĝin. – Jes… Antono neniam plu verkos. Ahx, Arviko, vi estas naiva homo, – li iom silentis. – Jen, tiu ĵurnalisto, Antono Bardi, por ne uzi nur onidiron, mem iris labori en DED kaj poste verkis libron pri ili. – Kasparo peze suspiris. – DED estas vera sxtato. Ili havas siajn proprajn sciencon, teknikon, institutojn. Cxu vi auxdis pri GEC? Tiel nomata Granda elektrona cerbo. Tie estas kolektita cxiu informo pri vi kaj pri mi. Certe, ili scias pri vi pli multe ol vi mem”.

– Stultaj elpensajxoj! – elbalbutis Koldo. – Tie estas nenio simila.

– Cxu vi ne kredas? He-e, pardonu min, ankaux vi vivas kiel beatulo. Kasparo pri mi korekte diris: nin interesas nenio, kio kusxas ne antaux nia nazo. Ni vivas kiel bovidoj; se oni volas – pelas nin al paŝtejo, se volas – al bucxejo. Por ni estas malfacile kredi tion, sed Kasparo ja speciale pri tio sciigxis. Gxi ekzistas, tiu cerbo. Komence ili konstruis ĝin, ke ĝi helpu en ilia abomena laboro, kaj nun ĝi jam mem diktas al ili, kion kaj kiel fari. Tie, en aparta anguleto de la cerbo, konserviĝis informoj pri la homoj… Kiel Kasparo tion nomis? Ha, jen: la homoj, kiuj… ha… povas esti danĝeraj… en eksterordinaraj cirkonstancoj. Tiel ili en DED estas notataj… Apenaux homo famiĝas, en lia slipo aperas truo; se DED ekscias ke li ne konsentas kun la registaro – nova truo. Tie oni ne pririgardas la personecon, ĉion decidas nuda matematiko kaj elektroniko. Kiam kolektiĝas certa nombro da truoj, GEC donas la komandon: forigi. Sed forigi ne estas tre simple. Juĝi la homon estas klopodplena afero, tre ofte senrezulta. Se li simple malaperus, tio estus tro suspektinda. Plej bone estus, se li malaperus laŭ plej natura maniero. Do, ili uzas nin. La elektitojn, kiel diris Kasparo. Mi ne komprenas, kiel sciencistoj povis atingi tiajn fiajxojn.

Li kunpremis la pugnojn kaj iom silentis, poste kolere dauxrigis:

– Jes, se Kasparo pravas, se tio estis vere aliplanedanoj, ili ne eraris. Kvankam antauxe mi estis stultulo. Aj, kia mi estis stultulo! Pli granda kaj pli bona parto de la vivo jam estas malantauxe… Sed estas bone, ke almenaux nun, havante kvardek jarojn, mi komprenis: jes, ili ne eraris. Nun mi scias, kiun oni devas ami kaj kiun malami. Ili estas bravuloj, ili sciis, al kiu enmanigi la dian talenton.

Li prenis el la posxo cigaredojn, volis ekfumi, sed alidecidis kaj remetis ilin. Ne rimarkante, ke Koldo similas dormanton kaj mallauxte ronketas, li demandis:

– Vi eble pensas, ke mi hodiaux drinkis je la mono de Voglo? Nenial. Mi pruntis cxe Kasparo. Kaj la monon de Voglo mi morgaux jxetos en lian muzelon. – Li ekridis. – Kiel vi opinias, kion li faros al mi pro tio? Ha-ha! Nenion. Unue, li timos, kaj due, kiel diris Kasparo, mi estas nevundebla. Kial li timos? Estos sufiĉe, ke mi tiun Voglon malamu, kaj nenio savos lin. Aux el zoo leono forkuros, aŭ ĉe iu aŭtisto bremso misfunkcios, multaj absurdaĵoj povas okazi… Voglo certe estas kanajlo, sed li ne estas stultulo, ne…

Koldo respondis per lauxta ronko, kaj la nekonato baldaux eksilentis. Koldo pripensis, kiel li devas agi. Plej bone, tiu babilulo estu arestita kaj kondukita en la departementon. Kvankam li estas el la plej malsuperaj tavoloj de la socio kaj apenaux povas esti dangxera, sed li scias ion pri la laboro de DED. Finfine Koldo decidis ne malbonigi al si la reston de la nokto. La homo ja matene venos al Voglo, kaj se ecx ne venos, Voglo scias, kie lin serĉi…

* * *

Matene Koldo multfoje telefonis al Voglo, sed tiu ne estis en sia loko. La foresto de Voglo maltrankviligis neniun krom Koldon. La laboro de la departemento estas tia, ke homo povas dum semajnoj foresti, kaj cxia scivolemo pri tio ne estas aprobata. Nur ĉirkaux la tagmezo ĉiuj sciigxis pri la tragedio. Kiam matene Voglo pretiĝis por iri al la laboro, al li subite jxetis sin lia amata dogo kaj dismordis lian gorĝon. Kiam la polico finfine povis penetri en la loĝejon kaj mortpafi la hundon, la mastron oni povis helpi per nenio. Post la polico venis ankaux kuracisto. Sed tiu nur kompetente konstatis tion, pri kio la ĉeestintoj konjektis jam sen li: la hundo havis rabion.

Io devas okazi

Originala novelo de Mihxail Korotkov

Gastante en la urbeto de sia infanagxo, Kedrin senzorge iradis de la patrina domo al la domoj de siaj frato, fratino, avino, ĝojis pro renkontiĝoj, agrablaj konversacioj, pro la vodkumado kaj bierumado kun la frato kaj malnovaj lernejaj amikoj. Kaj neatendite li eksentis ion konfuzan, antauxe nekonatan.

Li sentis, ke baldaux, eble hodiaux, eble morgaux okazos io neevitebla. Li ne povis antaŭvidi kio estos: malsano, malfelicxo aŭ eĉ morto aŭ male: amoro, riĉeco, feliĉo. Pli versxajne okazos io terura. Se tiel, la teruron devas ne vidi antaŭ ĉio la patrino kaj la gefratoj, kompreneble. Do, kvankam estis vespero, li devis urgxe forveturi.

Li kunmetis sian sakon kaj longe ne povis decidi, kion li diru al la patrino. Nu, kion: devo, laboro, cirkonstancoj. Li finfine eliris el la patra cxambro kie li gastante lokigxis kaj, brakuminte la patrinon, diris al sxi:

– Mi devas forveturi, panjo. Oni vokas min al la laboro.

– Cxu? – panjo levis la okulvitrojn sur la frunton. – Kiel? Ĉu vi ricevis malbonan telegramon?

– Ho, panjo, kia stranga vi estas. En nia tempo oni ne bezonas telegramojn.

– Ha, oni telefonis do. Cxu grandaj malagrablajxoj?

– Ne, ne maltrankviligxu. Nenio serioza, sed mi devas esti tie.

– Ho, kia do estas via laboro!.. Knabo mia… Vi devis pli frue diri. Mi kuirus ovojn…

– Eh, panjo. Vi kuiris al mi ovojn kaj fritis kotletojn antaux kvardek jaroj… Bonega estis la tempo… Sed, panjo, nun homoj vivas alie. Vi vidas, kun kia sako mi vojagxas: razilo kaj paro de tolajxoj. Vojaĝanto nun bezonas nur monon, kaj li cxion havos. Sed monon mi havas, vi ja scias, ke mi laboras kiel azeno.

Kedrin volis senzorge ridegi, sed la rido estis negaja.

– Ho, fileto… Nu, se oni atendas vin… Kion fari? Ni volis ankoraux arangxi adiauxan vesperon.

– Panjo, mi tre volus tian vesperon, sed… Komprenu.

– Nu, knabo mia, kion fari? Se vi tiel sxatas vian laboron… Vi povus ja jxeti la laboron kaj ripozi, vi estas jam suficxe agxa. Valĉjo kaj Klanjo jam ne laboras, sed vi estas la plej aĝa… Nur al ni du Dio donis la sorton vivi longe kaj feliĉe.

– Jes, panjo, felicxe, ni vivos ekskluzive feliĉe. – Li ankorauxfoje provis senzorge ekridi. – Pro tio bonvolu ne gxeni vin…

* * *

Nun, pasxante laux nezorgata stepa vojo, li rememoris la vortojn de la patrino pri la felicxa vivo. Pri tiu enigma fenomeno sciis ĉiuj parencoj, sed lauxtvoĉe paroli pri gxi estis nekonvene.

Tiu fenomeno koncernis nur lin, la patrinon kaj la avinon. Kedrin estis 65-jara, sed lia reala agxo estis cxirkaux tridek jaroj. Li ne nur aspektis 30-jara, tia li estis ankaux anime. La patrino estis 84-jara, sed ĉiuj gekonatoj taksis sxian aĝon je 45–50 jaroj. Same ŝi ankaux sentis sin. La avino estis jam 106-jara, sed ankoraŭ plena je vivo, havis sufiĉe da fortoj mastrumi dometon, ĝardenon, kokidojn. Sxi aspektis pli maljuna ol ŝia filino, sed ne tre.

Tio estis agrabla donaco de la naturo: kiu ne volus esti eterne juna? Kiom da eminentaj pensuloj sercxis en la mezepoko la filozofan sxtonon, kiom forbrulis sur ŝtiparoj de l’ inkvizicio aux mortis en mizero kaj maljuneco. Tiom da vivoj senrezulte pereis – sed la ŝtono malestas.

Kedrin ricevis gxin dum la naskiĝo senpage, uzis ĝin kaj silente ĝojis.

Jes, silente. En la junagxo li ne sciis pri tiu donaco, li rimarkis ke li heredas la avinon kaj la patrinon antaux eble dek kvin jaroj, kiam liaj gefratoj, amikoj kaj konatoj neatendite maljuniĝis. Cxu povis Kedrin fanfaroni per sia juneco? Kompreneble, li povis ĝui ĝin nur silente.

Kaj la gxojo post jaroj fariĝis malgajo. Kedrin restis juna, energia, plena de planoj por futuro, revoj, sxatis vinon kaj virinojn, sed cxirkauxantaj lin homoj maljuniĝis, fariĝis teduloj, enuigaj grumbluloj, ĉagreniĝis pro malbona sano, malgranda pensio, pro la nuntempa junularo, pro malestimaj gefiloj kaj genepoj. Interrilati kun ili estis ĉiam malpli interese; ili mire kaj malkomprene rigardis lin, kiam li komencis paroli pri foraj landoj kaj planedoj, realaj vojaĝoj aux fantastaj flugoj, pri novaj eltrovoj en la scienco, pri novaj libroj, prozistoj kaj poetoj. Iom post iom ĉiuj kunuloj restis en la pasinteco.

Liaj pli junaj frato kaj fratino sxajnis al li pli onklo kaj onklino. Iam li kun Valerio estis ardaj amantoj de la rusa vaporbanejo. Cxi-somere en la banejo de Valerio ecx betula bankvasto ne estis. “Eh, maljuneco, – plendis la frato, – betulo apud la banejo kreskas, sed mi ne havas fortojn levigxi sur ĝin por pretigi bankvastojn. La dorso doloras, la gamboj doloras…” Kiam li maljuniĝis? Sxajnas, antauxnelonge ili duope vaporbanis sin laux ĉiuj reguloj: frapis unu la alian per bankvasto, poste kuŝis en neĝo, poste trinkis bieron…

La kuzo Georgo iel nerimarkite malaperis. Sxajnas, antaux kelkaj jaroj ili ankoraux kune bonege dibocxis, sed ĉi-jare la patrino diris pri Georgo: “Ho, li jam delonge mortis. Mi telegrafis al vi, sed vi tiam en eksterlando estis…”

Li havis normalan familion: edzino, filo. Sed kiam ilia filo komencis aspekti kiel pli agxa frato de la patro, kaj la edzino – kiel patrino de ambaux, la edzino ne eltenis mokajn sxercojn de najbarinoj kaj foriris de Kedrin.

Maljunigxis ankaux la tuta mondo cxirkaux li. Li preskaux ĉiujare venis dum forpermeso en sian urbeton Istoki, vagadis en ĝiaj ĉirkaŭajxoj, sed de jaro al jaro tio ĉi iĝis ĉiam pli malĝoja. Dum li restis juna, la ĉirkaŭa mondo maljuniĝis. En la iam verdaj arbaroj kaj sur fresxaj herbejoj li renkontis ĉiujare pli kaj pli multe da mortaj arboj, sekiĝintaj fontoj, senakviĝintaj riveretoj kaj lagetoj.

En la malnova parko, kie li unuafoje kisis knabinon, plimulto de arboj sekigxis, oni elhakis la tutan parkon kaj plantis novan. La nova estis sur la sama loko, sed ĝi estis nekonata, fremda parko.

Apud Istoki estis lago, sur kies bordo li kun siaj nedisigeblaj amikoj Sergxo kaj Petro sidadis dum kvietaj lunhelaj vesperoj. Ili sidadis ĝis meznokto aux ecx pli malfrue, parolis pri futuro, pri la senco de l’ vivo, kiel ili refaros ĉi mondon kiam iĝos plenaĝuloj. Nun la lago, iam grandega, malprofundiĝis, malpligrandiĝis preskaux duoble, ĝiaj bordoj kovriĝis per densejo de kano, la akvo verdiĝis.

Sergxo estis talenta pentristo, partoprenis en multaj ekspozicioj de Japanio ĝis Usono. Sed lia pentrista kunularo vivis bohemie, senorde, ebrie, kaj Serĝo forpasis antaux dudek jaroj. Cxiam ironiema Petro versxajne ekde la infanaĝo estis poeto kaj parodiisto, li cxiam ridigis ilian malgrandan kompanion. Sed Petro delonge forveturis eksterlanden, kaj tie liaj spuroj perdiĝis.

La brilanta juna vivo de Kedrin farigxis cxiam pli kaj pli malplena. Iam li venis en la gepatran hejmon kaj povis pasigi la tutan forpermeson kun la patrino, gefratoj kaj lernejaj kunuloj, vagante en ĉirkauxajxoj de Istoki. Sed tiu ĉi mondo, amata en la infanaj kaj junaj jaroj, fojon post fojo sxanĝiĝis, kaj ne al plibono, jaron post jaro ĝi fariĝis pli fremda.

Li jam ne povis vivi en Istoki la tutan forpermesan monaton. Post unu semajno lia angoro pro la sxangxiĝanta, maljuniĝanta mondo iĝis neeltenebla, kaj li trovis kialon forveturi. Same ankaux hodiaux, nur cxi-foje aldoniĝis antauxsento de io eksterordinara.

Li decidis forveturi tuj vespere, ne atendi morgauxan matenan buson. Li iros piede gxis la cxefvojo, kaptos samvojan auxton aux kamionon por atingi la fervojan stacion. En Istoki fervojo ne estis.

Irante preter la iam amata lago, sur kies bordo kreskis nun la nova parko, li atentis malnovan ventmuelejon. Li auxdis kelkfoje, ke iu entreprenema homo acxetis tiun muelejon, paginte gxin kiel hejtlignon. Onidire li aranĝis en la muelejo originalan rusan tavernon, kiu estas tre vizitata de la urbeta junularo.

“Tie oni povas versxajne drinketi kaj mangxi”, – pensis Kedrin kaj direktis sin al la taverno.

Gxia interno estis vere pli ol originala. Kelkaj lignaj tabloj estis nefarbitaj, sed suficxe puraj. Apud la tabloj staris kamparanaj ĉaroj plenaj de pajlo, pajlo kusxis ankaux sur la planko. Sur du muroj pendis krudaj vilagxaj gobelinoj. Sur la tabloj staris argilaj potoj kaj argilaj teleroj kun sekala pano. La aero odoris per kvaso, fungoj, fenkolo, ajlo kaj deko da aliaj aromoj agrablaj por la rusa flarsento. Apud unu tablo sidis sur ĉaroj tri junuloj, trinkis bieron kaj nelauxte interparolis.

Sed vere frapanta estis kelnerino. Kvankam sxi estis en bunta rusa sarafano kaj blanka tuko, Kedrin tuj komprenis ke ŝi estas ne el cxi tiu mondo. Kvazaux knabinon el bona inteligenta familio, kiu ŝatas la romanojn de Turgenev, la poemojn de Lermontov, la muzikon de Cxajkovskij, oni enjxetis en vulgaran ebrian kompanion.

– Bonan vesperon, – sxi modeste ridetis al Kedrin. – Sidigxu kie al vi placxas, ni ĝoje gastigos vin. Jen la menuo.

– Cxu oni cxe vi sur ĉaroj sidas? – Kedrin ankaux ridetis al sxi.

– Se vi tre volos, vi rajtas ecx kusxi sur pajlo, ĉe ni estas permesate.

Sxi foriris kaj Kedrin kun intereso komencis legi la menuon. Ha, kelkaj specoj de vilagxa vodko: kun aromoj de konjako, de rumo, de ĝino. Aha, oni scipovas ja. Indas cxion gustumi. Plu. Cxio pure rusa: peklitaj fungoj, peklitaj kukumoj, malvarma kvasa supo, Rostova fisxsupo, pelmenoj, flanoj, kuko. Bonege. Kedrin decidis, ke li ne simple drinketos kaj manĝos, li restos ĉi tie pli longe. Ne pro vodko kaj la rusa kuirarto, sed pro la kelnerino. Kie ankoraux oni povas renkonti tian inspiritan vizaĝon? Neordinara junulino, paroli kun ŝi estos tre interese.

La kelnerino venis por mendo. Kedrin mendis, ne gravas kiun vodkon, iujn mangxajxojn. Dum sxi forestis, Kedrin pripensis estontan konversacion. Do, nenian vulgarecon, banalecon, tiu junulino estas super tiu koto.

– Kiel vi nomigxas? – li demandis, kiam la kelnerino alportis pleton kun argilaj teleroj.

– Aliona, – sxi modeste mallevis la okulojn.

– Cxu? Kia rara kaj bela nomo.

– Tion mia pacxjo elpensis.

– Via patro estas poeto.

– Ne, li estis pentristo.

– Cxu estis?

– Jes, li forpasis. Tute neolda estis.

– Sed kial li forpasis?

– Pro troa amo al vodko, – suspiris sxi.

“Jes, mi ne eraris, – pensis Kedrin. – Simpla kaj pura junulino. Certe sxi ne estas kutima kelnerino, kapabla flirti kun la unua veninta kliento, ridegi je liaj vulgaraj ŝercoj, elteni liajn voluptajn altrudojn. Ne, ŝi trovas sin cxi tie okaze. Plej verŝajne cirkonstancoj, aux?..”

– Aliona, cxu vi sxatas vian laboron?

– Pro kiu gxojo? – Sxi malgaje ridetis.

– Nu, cxi tie estas tiel interese, rusa vilagxa etoso.

– Interesa estis nur la unua tago, eble ankoraux la dua. Kiel mi komprenas, vi estas urbano, sed cxi tie oni devas simple, – sxi denove ridetis, – resti viva.

– Ah ha, vi ne revis do pri tiu cxi laboro. Vi revis pri io alia, ĉu ne?

– Certe pri alia.

– Mi supozis tion. Aliona, mi vere estas el fora urbo, kaj al mi estas tre interese konversacii kun vi. Sxajnas, vi estas rara junulino por Istoki. Eble vi estas nura tia en cxi urbeto.

– Ankaux vi sxajnas interesa homo. Vi verŝajne estas vojagxanto kaj povas multe rakonti, – ŝi ekridetis. – Tien cxi venas ja simplaj homoj, nu, tro simplaj. Ili babiladas pri nenio. La plej bona konversacio kun ili estas silento.

Kedrin estis frapita de la profundeco de tiu penso. “La plej bona konversacio kun ili estas silento”. Sxajnas, proksimume tiel sonas unu el postulatoj de zen-budaismo. Sed de kie sxi povas en tiu ursangulo koni ion pri zen-budaanoj? Kiom tiu knabino devis suferi pro aroganteco, malbona eduko de ŝia medio, gxia idioteco, senkauxza malico, pro vilaĝa senceremonieco, pro tiel nomata sankta simpleco, pro eterna malkompreno inter homoj pensantaj kaj stultuloj, ke ŝi memstare venis al la penso, al kiu budaanoj iris dum jarcentoj!

Tiumomente de la flanko de tri junuloj trinkantaj bieron auxdigxis nekontentaj elkrioj.

– He, Lenka! Muzikon! – kriis unu el junuloj.

Aliona foriris sxalti magnetofonon, eksonis iu senenhava moderna pop-kanzono. Sxi revenis kaj sidigxis kontraux Kedrin.

– Antauxe cxi tie sonis nur rusaj kantoj kaj romancoj, – sxi sciigis. – Ili plej harmonias kun la ĉirkauxumo de la dek nauxa jarcento. Sed poste vizitantoj postulis tiun bagatelajxon, – ŝi montris al la magnetofono kaj ridetis kvazaŭ pardonpete.

– Do, Aliona, se via laboro ne urgxas vin, – Kedrin sidiĝis pli oportune sur la pajlo, – kaj se vi ne kontrauxas, ni parolu pri viaj iamaj revoj, nu, pri aliaj laboro kaj vivo, ne tiuj, – Kedrin cxirkauxmontris la ejon.

– Kial do la revoj devas esti iamaj? Kia vi estas! Ili estas nunaj.

Al Kedrin estis tre facile konversacii kun sxi, kaj li sentis ke ankaux al ŝi tiu konversacio estas kiel ekspiro de freŝa aero.

– Bone, nunaj, do nunaj, – li afable ridetis al sxi. – Sed en la infanagxo vi ankaux pri io revis. Pri kio: cxu pri kino kaj teatro aux pri vojaĝoj kaj kosmodromoj?

Sxi ridetis:

– Mi komprenas, ke vi sxercas, sed mi revis pri cxio ĉi kaj ankoraux pri multo.

– Ho!

– Kaj estas profesio kiu povas cxion ĉi unuigi.

– Cxu verkisto?

– Jes, preskaux. Mi volas igxi jxurnalistino, plej bone internacia. Cxirkauxvojaĝi Afrikon, Sudamerikon, Ĉinion, Hindion, cxu vi imagas?

– Kaj kio malhelpis?

Sxi sopirgxemis.

– Se pacxjo estus viva, mi studus en universitato, sen mono studo estas ja neebla. Panjo perlaboras nemulte, kaj ankoraux pli juna fraĉjo… Sed mi nepre studos. Perlaboros monon ĉi tie kaj studos…

Kedrin forgesis, ke la tempo pasas, kaj ke li volis eliri sur la cxefvojon kaj veturi gxis la stacio. Kiam li rememoris pri la fluanta tempo, estis jam post la noktomezo. Al tiu momento li multon eksciis pri Aliona. Sxi ĉiam estis scivolema infano. “Ŝi ankaux nun, – kun rideto pensis Kedrin, – estas la sama scivolema infano”. El la konversacioj kun Aliona Kedrin eksciis, ke en diversaj tempoj sxi lernis Esperanton kaj Slavonon, la antikvan rusan literaturon, la antikvan ĉinan poezion (en la Istokian bibliotekon mirakle trafis kvarvoluma almanako de ĉinaj poetoj), legis Volteron kaj Rousseau-on, ĉinajn kaj japanajn prozistojn kaj poetojn. Pri multaj libroj kaj auxtoroj, kiujn Aliona menciis, Kedrin nur sciis ke ili ekzistas.

Kun tia vasta sfero de interesoj oni povas esti nur jxurnalisto. Sxi (kia sagxa infano) komprenis tion delonge. Fininte la lernejon sxi jam bone parolis angle kaj germane kaj havis egan deziron lerni aliajn lingvojn: kiel vojaĝi tra Cxinio parolante nur angle kaj germane? Ŝi volis lerni la cxinan, sed en la urbeta biblioteko ne estis lernolibro. Kedrin iom konfuziĝis: li post la universitato parolas nur rompitan anglan, germane scias du-tri vortojn.

La taverno funkciis la tutan tagnokton. Kedrin komence miris: kiu venos meznokte al taverno en urbeta limkvartalo? Sed poste li konvinkigxis, ke vizitantoj venas dum la tuta nokto. La cxefvojo, kien Kedrin sin direktis, estis tute proksima, ofte sxoforoj preterpase venis en la tavernon, parkis kamionojn apude kaj gaje pasigis tempon, iufoje ĝis mateno. La mastro de la taverno ne eraris, drinkejo sur tiu loko profitis verŝajne sufiĉe bone.

Aliona laboris dek du horojn dum tago, la sekvantan diurnon dek du horojn dum nokto, poste havis du liberajn diurnojn. Sabatoj kaj dimancxoj tie ne gravis. Hodiaux por Aliona estis labora nokto. Komencinte la laboron je la oka vespere sxi laboros gxis la oka matene. De tempo al tempo venis kelkaj ŝoforoj, drinkis, kriis kantojn, disverŝis bieron sur tablojn kaj finfine foriris dormi en siajn kamionojn. Venis alia grupeto. Tia estis la tuta nokto.

Kedrin volis paroli, paroli, paroli kun Aliona, sed sxi ofte foriris priservi vizitantojn. Dum ŝia foresto li gustumis cxiujn specojn de vodko, trinkis multe, sed tute ne estis ebria. Li estis ekzaltita sen vodko. En lia malplena kaj sopira vivo aperis hela radieto – Aliona.

Ne, – li pensis, – mi devas ne forlasi tiun junulinon cxi tie. Sxi edzinigxos al tia idioto kiu kriis “He, Lenka, muzikon!” kaj oni povas konsideri ke sxi pereis por ĉiam.

Kio estas lia sento al sxi? Cxu kutima amoro de viro al virino? Ho Dio, ŝi povus esti lia filino aux ecx nepino. Kedrin negaje ridis. Aux amo de plenkreskulo al infano? Dio, ŝi ne estas lia filino, kia stultajxo! Sed tamen sen ŝi la ĉirkauxanta lin mondo estos pli kaj pli dezerta – mortantaj homoj, mortaj arboj, sekigxintaj riveroj kaj lagoj. Nur ŝi en tiu maljuniĝanta mondo restos juna kaj bela.

Preterirante lin, sxi cxiufoje ridetis, pro kio lia koro ĉiufoje degelis. “Kiel ŝi ridetas? – li meditis. – Cxu bonkore aux bonanime aux kiel al malnova amiko aux ankoraŭ iel?” Subite lin trapikis la penso: “Kiel mi forgesis, ke hodiaŭ devas io okazi? Aha, gxi jam okazis. La amoro! Nu certe, Aliona ridetas al mi kiel al malnova amiko. Sxi estas neindiferenta al mi, alie por kio ŝi pasigus kun mi tiom da tempo? Jes, kio devis okazi, jam okazis.

– Aliona, – li diris serioze, kiam sxi iom liberigxis kaj sidiĝis kontraux li. – Al mi placxas via plano iĝi internacia jxurnalistino. Mi volas al vi ion proponi. Venu en mian urbon kaj eniru en mian universitaton. Mi tie finis la matematikan fakultaton, kaj vi finos la ĵurnalistan. Mi helpos en ĉio kio estos bezonata. Mi ankoraux ne renkontis tiajn saĝajn kaj interesajn junulinojn kiel vi.

Aliona nenion respondis, nur ridetis, sxajnas danke, kaj forkuris labori plu. Nu bone, pensis Kedrin, bone ke ŝi ne diris “ne” kaj ridetis danke. Pri detaloj ni parolu, kiam ŝi finos sian laboron.

Neatendite sur Kedrin sxargxis sin la tuta laco de la pasinta sendorma nokto. La plej granda deziro estis fali sur la pajlon kaj droni en dormo. “Freŝa aero estas necesa, – pensis li, – cxi tie la atmosfero estas saturita de vodko kaj biero, al diablo, eksteren, eksteren!”

– Aliona, – li diris al la veninta junulino, – mi bezonas eliri, ial mi lacigxis. Jen la pago, sed mi ankoraux revenos. Mia sako kusxu cxi tie. Mi baldaux revenos…

Aliona mire kaj ecx time rigardis lin:

– Kio okazis al vi? Vi estas tiel pala!

– Nenio. Ne gravas. Mi iom spiros ekstere kaj revenos. Kaj trinkos ankoraux vian firmaan vodkon.

Li iris al la lago. Nun gxi malprofundiĝis kaj ĝis ĝia bordo estis cxirkaux tricent metroj. Kedrin lace pasxis, kaj ĉiu sekvanta paŝo estis pli kaj pli malfacila. Kial la gamboj tiel doloras, estas tiel pezaj, kial la dorso kurbiĝas, kial en la oreloj io bruas, kion, diablo, ĉio ĉi signifas?

Jen la lago, iam amata kaj nun delonge fremda kiel cxio en Istoki kaj ĉirkauxe. Cxu vere sur ĉi tiu bordo li kun Sergxo kaj Petro planis futuron antaux… he-e… antaux kvardek kvin jaroj? Revis refari la mondon, fari ĝin bela kiel kanto kaj perfekta kiel la madonoj de Rafaelo. Knaboj, knaboj.

Kedrin venis al la rando de la bordo, klinigxis super la akvo kaj vidis – kion? Li fortiriĝis en plena teruro. Cxu estas li? Li time rigardis ankoraux unufoje kaj sufokante teruron longe pririgardis la respeguliĝon. Kompreninte cxion, li ĝemis, ĝemegis, eble lupe hurlis. El la spegulo de l’ akvo lin rigardis oldulo, proksimume 65–70-jara.

Kedrin malfelicxe pririgardis sian respeguligxon, nefideme tusxante la faltoplenan vizaĝon kaj grizan hararon. Cxu vere? Ĉu povas tiel esti? Hieraux ĉio estis: juneco, sano, fortoj, allogo kaj enigmeco por junaj virinoj, kaj hodiaux – ĉio malestas.

Konvinkigxinte, ke cxio estas ĝuste tiel, ke ne estas eraro, optikiluzio, miraĝo, li sidiĝis sur malnovan duone disbatitan boaton, kusxantan renverse sur la bordo, kaj longe sidis senpense, ne sciante, pri kio pensi. La patrino diris ion pri longa kaj feliĉa vivo. Ve! La vivo restis nelonga kaj apenaux feliĉa. “Ne meditu, ne meditu pri tio, – li ordonis al si. – Pro tiuj pensoj oni povas freneziĝi”.

Kiam la rugxa suno leviĝis super la horizonto, li forlasis la lagon kaj direktis sin al la cxefvojo, penante ne pensi pri la malnova muelejo, la taverno kaj pri la juna kelnerino…

Iom da geheno

Originala novelo de Mihxail Korotkov

Cxu vere niaj antauxuloj, nu, ecx miaj gepatroj, vivis nehaste kaj ritme? Homoj levigxis, estis longa rozkolora mateno, poste longa tago, fine longa vespero kun bela auxroro. Estis ankaux longegaj jaroj ekde unu printempo ĝis la alia. Nun ĉio traflugas nerimarkeble.

Kelkaj sagxuloj asertas, ke tiam estis alia tempo. Ne alia epoko, sed la tempo je fizika, Ejnsxtejna senco. Tiam ĝi fluis pli lante. Kaj nun ĝi akceliĝis, kiel dum la rapida ŝakludo. Ne estas tempo por pripensi movojn, oni devas fari ilin. Ni vivas en ia akcelilo simila al sinkrofazotrono. Tiu akcelas korpusklojn, kaj cxi tiu – la tempon. Mi estas certa, ke tiu problemo – kion faras tiu diabla tempo? – ekscitas sciencistojn kaj filozofojn. Kaj mi estas same certa, ke ili estas malproksimaj de solvo de tiu problemo, sed kiom malproksimaj – mi ne scias. La nuntempa homo havas du alternativojn: aux ekdrinki – kaj al vi ĉio estos indiferenta, aux vivi normale – kaj vi vivos konstante en tempaj problemoj.

Jen nunmomente mi treege bezonas transiri straton, mi ne havas superfluan minuton por atendi. La transirejo estas malproksime, mi transkuru la straton cxi tie. Antauxen!

Acx! Diablo ilin prenu, de kie aperis tiu auxto? Mi ne sukcesas flankensalti, tranĉa jelpo de bremso, mi falas sur la kapoton, trapikanta dolorego – kaj tio estas la lasta sento, kiun mi memoras…

* * *

Mi rekonsciigxis en tute nekonata loko eksterurbe, tion mi tuj komprenis. Ankoraux ne malferminte la okulojn, mi sentis, ke mi kusxas sur rigida herbo, kaj la nazon frapas akra fetoro de fumo, de tiu fumo, kiam brulas papero, plastaj saketoj, plastaj boteloj kaj ceteraj forjxetaĵoj de la nuntempa homaro. Mi malfermis la okulojn, kaj la cxirkauxanta bildo ankaux ne ĝojigis min: fumantaj montoj de la jam nomita rubo sub la malalta nuboza ĉielo.

Mi ekstaris. Kien mi iru por savi min el tiu fuma infero? Sed rubaj montoj fumis de cxiuj flankoj, do, ĉiuj direktoj estis samegalaj. Mi iris iudirekten sufiĉe longe, gxis kiam la fumo antauxe komencis maldensiĝi.

Mi venis al rivero kun malpurega bordo, la surfaco de la rivero estis kovrita de la sama rubo. Sur sxtono cxe la rivero dorse al mi sidis fiŝkaptisto. Li mem kaj lia fiŝhoko ne faris eĉ moveton. Lia flosileto kvazauxmortis en eta spaco inter insuletoj de mucida rubo. La fiŝisto impresis malgaje: kota ĉapelo kun pendanta ĉirkauxrando, tiel same malpura vesto.

– Karulo, – mi vokis lin. – Cxu vi diros al mi, kie mi trovigxas? Min batfaligis auxto… Mi timas, ke mia kapo estas ne tute en ordo.

La viro rigardis min transsxultre, kaj mi ŝtonigxis. Estis kialo. Antaux mi sidis mia bona konato, preskaux amiko, Leo, kiu antaux kelkaj jaroj pereis senspure.

– Ha, Johano, – li diris indiferente, kvazaux ni nur hieraux disigxis. – Mi sciis, ke frue aux malfrue ni cxi tie renkontiĝos…

– Kion signifas – cxi tie? – mi ne komprenis. – Kio estas ĉi tiu hontinda loko, kaj kial ni devis renkontigxi en tiu ĉi abomenejo?

– Via kapo vere estas ne tute en ordo. Do, vi ankoraux ne komprenis? Gxi estas infero, amiko. Nu, alivorte – geheno. Cxu konataj vortoj?

– Ha, cxu infero? – mi akceptis lian sxercon. – Sed kie estas kaldronoj kun peĉo kaj la kornohava bando?

Leo riprocxe grimacis.

– Vi cxi tie eĉ sen kaldronoj lupe hurlos, – diris li. – Elpensis oni idiotecajn kaldronojn… El ĉi tie neniu ja revenis surteren, tial oni fantazias ĉiajn fabelojn. Neniam estis ĉi tie kaldronoj.

– Nu bone, – mi konsentis, dauxrigante la ludon, proponitan de li. – Sed kial mi trafis en la inferon? Sxajnas, ke mi ne memoras iujn pekojn, ne perfidis mi la dekalogon.

– Cxu ne perfidis? Sed, ekzemple, la sepan ordonon? Mi nun ne hipokritos, cxi tie ne estas senco. Do jene, se diri malkasxe, via Alina estis, nu… ne sufiĉe belforma. Tial, ĉu vi ne rigardis admire virinojn kun pli rondaj pugoj?

– Ahem…

– Nu, vi komprenis. Kaj kio pri cxiaj ceteraj malgrandaj pekoj? Do, en kian paradizon vi celis?

– Bone, ni supozu, – mi diris. – Ni supozu, ke tio estas vere la geheno. Al mi cxi tie ne plaĉis tuj dekomence, rubaj montoj, kiuj brulas kaj fiodoras. Kaj per kio ankoraux oni punas ĉi tie pekulojn?

– Ho-o-o. Nun mi cxion rakontos al vi.

Sxajnis, ke nun li devis, kiel cxiam estis antauxe, kontente kaj grimace rideti, eldirante al mi regulan porcion de siaj ekstremaj fantazioj. Sed ne, lia fizionomio restis same senkolora kiel antauxe. Kaj li rigardis ekskluzive la teron.

– Cxi tie la tuta sistemo estas tiel pripensita, ke kaldronoj kun pecxo estas superfluajxo. Jen mi komencos de la unua aĵo, kiun vi vidas. Jen mi kaptas fisxojn kaj ĵetas ilin sur la bordon. Vi vidas, ke la tuta bordo estas kovrita de la fiŝoj, mi ne bezonas ilin, sed tutegale mi dauxrigas ilin kapti.

Cxio cxi jam ne sxajnis plena absurdo, ia senco en tio estas.

– Sed por kio vi ilin kaptas? Kial eljxetas? – mi demandis, apenaux esperante ricevi komprenigan respondon. Leo cxiam pensis logike.

– Cxar oni ne povas ilin mangxi, ili estas venenaj.

– Kion signifas – venenaj? Cxu oni povas sin veneni kaj morti? Ni ambaux sen tio estas mortaj. – Tiu lia ludo plu interesis min.

– Jes, mortaj, – malgxoje konfirmis Leo. – Kien ni povas plu morti? Kaj tiun cxi fiajxon ni ne manĝas, por ne suferi pro la ventrodoloro.

– Sed por kio do vi kaptas?

– Mi rigardos vin, kiam vi vivos cxi tie unu aux du jarojn. Nu, “vivos” – tion mi diras konvencie, tio ne estas vivo, ni estas jam mortaj. Cxiu tie ĉi pro enuo ion por si elpensas. Jen mi kaptas fisxojn. Aliaj diversajn konkursojn elpensas, ekzemple, kiu kraĉos plej malproksimen, kiu estas la plej pigra, kiu plej multe da falsbrando eltrinkos. La triaj batas la fizionomiojn unu al la alia, kaj simila sortimento.

“Kaj simila sortimento”. Aha, normala esprimo de Leo. Tamen estas bone, ke antaux mi staras Leo, ne ia lia netauxga sozio. Nu, Leo. Li ludu, li cxiam ludis, tia estas lia hobio. Sed la tuta ĉirkauxajxo tre ege kategorie ne plaĉas al mi, ju plu des pli.

– Nu, kompreneble, – mi diris, – do, enuego. Kaj la loko cxi tie estas abomena. Vi tranombris al mi, kion oni ĉi tie faras pro enuo. Sed vivi en konstanta enuo aux male – tio dependas ja de la homo mem. Kelkaj, kiel vi kaj mi, legas sagxajn librojn, ĉiutage ili ricevas admirojn kaj eltrovojn, kaj de tago al tago ilia vivo estas pli interesa, por ili ĉiam mankas tempo, sed aliaj ne scias, kiel “mortigi” la liberan tempon.

– Vi, Jocxjo, ĉiam ankoraux konsideras vin tera logxanto. Memorfiksu por la komenco: ĉi tie forestas saĝaj libroj, kaj libroj entute. Kaj jxurnaloj forestas, krom unu. Kaj eĉ tiun vi ne legos – tro nauxza ĝi estas.

– Kiel vi vivas sen libroj?

– Ho. Forgesu la vorton “vivi”, ni vivis tie, sed cxi tie…

– Kio estas cxi tie?

– Cxi tie estas infero. Ĉu vi iam pensis, kial oni sendas kelkajn en la paradizon kaj aliajn en la inferon? Kial cxio estas tiel establita?

– Ahem… Ne, mi ne havis superfluan tempon.

– Nu, do pensu cxi tie. Cxi tie vi havos pli ol sufiĉe da superflua tempo, gxis la Lasta Juĝo. Kaj kiam ĝi estos – neniu scias. Eble – neniam. Jen sidu ĉi tie kaj pensu. Vi havas senfinon da tempo.

– Leo, – mi diris kun ekspiro. – Vi cxiam estis diableto. Vi ĉiam instruis min: kredu neniun, homoj pli alkutimigxis vivi per mensogo, ol per vero. Vero estas ne interesa pro sia senartifikeco, sed mensogo estas multbranĉa kaj alloga. Vi edukis min: kredu neniun, ne kredu eĉ min, lernu mensogi, aliel vi pereos en ĉi mondo. Do jene, mi nun dubas: eble vi ĉion ĉi mensogas al mi. Kiel vi povas pruvi, ke tio ne estas viaj ĉiamaj mistifikoj?

– Ha, por kiu diablo mi cerbumos pri iaj pruvoj? Neniel mi nun pruvos. Sed kiam vi iom da tempo cxi tie “vivos” – vi mem konvinkigxos.

Jes, mi kiel cxiam havas nenion por kontrauxstarigi al lia logiko.

– Pasos iom da tempo, kaj vi konvinkigxos, – dauxrigis Leo. – Sed por ke vi havu pli malmulte da seniluziiĝoj, mi al vi tuj diros, ke cxi tie forestas ĉio kutima por ni. Cxi tie forestas libroj, bibliotekoj, teatroj, bildgalerioj, ĉia muziko, krom ebriaj kantaĉoj; forestas bela naturo, belaj virinoj, bona vino…

– Bona vino forestas. Cxu estas do malbona? – interesigxas mi kun rikano.

– Ho, vi jam komencas kompreni. Fiacxa vino, aĉa biero, falsbrando estas ĉi tie – superdrinku, banu vin en ili. Sed ni tion ne trinkas. Se vi trinkas vespere – poste vi dum semajno vomas, malbenas ĉion.

Sxtono sur mia animo igxis pli kaj pli peza. Leo estas fantaziulo, sed tiel kohere elpensi improvize ecx li apenaux povus. Krome, tiuj rubaj montoj, fetora rivero… Kaj Leo similas al viva kadavro, vestita per ĉifonoj. Cxio tre memorigas la gehenon. Ŝajnas, ke Leo ne mensogas.

Nu bone, kion li respondos al tio:

– Kiel kompreni? – mi diris. – Vi kaj mi bezonas, certe, bibliotekojn, teatrojn, sen ili nia vivo estus infero. Sed kiu dum la tuta vivo trinkis cxian aĉajxon, kriaĉis ebriajn kantojn kaj batis fizionomiojn – por li kia infero estas ĉi tie? Por li tio estas paradizo.

– Por tiuj ili preparis alian lokon. La infero havas diversajn rondojn. Estas infera rondo, en kiun tiuj dibocxuloj trafas. Ili tie falsbrandon ne vidas. Oni devigas ilin legi librojn. Kaj ne firomanojn, sed verkojn de Spinozo, Kantio, Hegelo. Vi kaj mi tion plezure legus, sed oni trudas al ni alion. Jen vi, mi opinias, en la surtera vivo ne spektis “dramseriojn”, ĉu?

– Nature.

– Sed tie cxi vi spektos.

– Pro kiu miskompreno?

– Pro tiu, ke oni donos al vi telekeston, kaj en gxi estos nur tiuj dramserioj. Kaj krome – ne-ni-o. Vespere sortimento de amuzoj estas neabunda. Aux kesto kun dramserio, aux nauxza falsbrando. Vi kion elektos? Oni povas ankoraŭ en ia pugnobatalo partopreni. Nu, ankoraŭ estas ludkartoj, domeno por oldaj kaproj.

– Brr, – mi diris. – Jes, vole nevole oni gapos la keston. Estu ecx dramserio.

– Sed la plej kosxmara ajxo cxi tie estas degeneruloj.

– Cxu tiuj, kiuj pro tia “vivo” tute frenezigxis?

– Eble. Neniu scias, kio ili estas kaj de kie aperis. Eble, ili estas estintaj homoj, sed ili malmulte similas homojn. Ili estas proksimume viaj skorioj, nur la nomo estas alia. Ili ne povas, certe, mortigi iun, nin mortigi jam ne eblas. Sed bategi tiel, ke poste viaj ripoj dum monato kunkreskigxos – tio estas ilia cxefa amuzo. Nu, ili palpserĉos posxojn, se oni havas jxetonojn por falsbrando – ili la ĵetonojn forprenos.

– Por kio? Vi diris ja ke post la falsbrando estas tre malfacile resanigxi.

– Sed ili estas degeneruloj. Je ili falsbrando influas alie. Por ni la falsbrando estas ja unu el punoj, sed ili mem estas puno. Normalaj logxantoj laboras, ili pro tio ricevadas jxetonojn. Por manĝaĵo, cxifonoj kaj falsbrando. Sed degeneruloj ne laboras, per kio ili ekzistas, mi ne scias. Versxajne jen el tiu rubo elfosas diversan aĉaĵon.

– Cxu estas ia savo de ili?

– Strangulo vi estas. Kiu savos vin en la infero? Savu vin mem, nur se vi povos, kaj tiel, kiel vi povos.

– Vi diris ion pri laboro. Cxu oni cxi tie laboras?

– Nu… Tio havas alian sencon. Laboro kiel senco kaj enhavo de la vivo – ne. Laboro cxi tie estas ankaux unu el punoj. Ekzemple, vi dum duontago rulas sxtonon sur monton, kaj ĉe la supro la ŝtono ruligxas malsupren. Aux antauxtagmeze vi fosas kanaleton, kaj posttagmeze enfosas ĝin. Kaj ceteraj stultajxoj.

Mi komprenis finfine, kial Leo memorigas al mi vivan kadavron. Dum la tuta konversacio li ecx unufoje ne ridetis, ne montris iajn sentojn, ne levis la okulojn de la tero. Estas nenia radio de espero por pli bona estonteco. Cxu post kelkaj jaroj ĉiu perdas ĉion homan?

En tiu tempo post rubaj montoj auxdigxis lauxtaj, plej versxajne ebriaj vocxoj.

Leo starigxis de la sxtono, sur kiu li sidis, kaj la fiŝhoko falis el liaj manoj. Lia vizaĝo blankiĝis kiel kreto, en la okuloj estis panika teruro – la unua emocio dum la tuta tempo.

– Nun, Jocxjo, vi pasos, ni diru, batalan baptadon, – li diris, apenaux movante la lipojn. – Degeneruloj venas.

Post unu monteto eliris kriplaj estajxoj, memorigantaj homojn. Ili estis kvin aux ses. Purpur-bluaj muzeloj, vilaj haroj kaj barboj, malpuraj cxifonoj. Sxajnis, ke ili devus nauxze fetori, sed mi sentis nenion similan, versxajne tial, ke stinko sen tio ĉion ĉirkauxe superplenigis.

La unua el la venintoj pasxis al mi, eligis ian grunton kaj kunforte eljxetis pugnon en mian nazradikon. Mi tuj senkonsciigxis… …

* * *

Mi malfermis la okulojn kaj vidis, ke mi kusxas sur lito en nekonata cxambro. Dum mi penis kompreni, kion ĉio ĉi signifas, malfermigxis la pordo kaj eniris junulino en blanka kitelo. Mi kuŝis kaj nekomprene palpebrumis.

– Ho! – diris la junulino. – Finfine vi rekonsciigxis!

– Kie mi estas?

– Kompreneble kie, en trauxma malsanulejo.

– Ahem, ili cxi tie ankoraux trauxman malsanulejon havas.

– Kiuj – ili?

– Nu, tiuj, la geheno.

La junulino gaje ekridis.

– Cxu la geheno? – dauxrigis sxi ridante. – Nu, tion ni ne permesos. Ha, ha, ni ecx ne atendis, ke vi evidentigxos tia ŝerculo.

En mia kapo ekmovis sin malforta espero. Cxu tio vere estis nur kosxmara songxo? Leo ja diris, ke tie forestas belaj virinoj, sed la flegistino plene tion dementas.

– Kara nia malsanulo, – sxi karese dauxrigis. – Por ni ne estas pli granda gxojo ol tio, kiam la trafintaj al ni revenas el tiu via “geheno”.

Sxi klinigxis super mi, por desinfekti vundon sur la frunto, kaj en la dekoltajxo de sxia kitelo mi vidis belajn junajn mamojn.

Kaj mi komencas iom post iom malblindigxi. Nu certe! En la geheno tia beleco ne povas ekzisti tutcerte. Sendube, mi estas en nia normala mondo! Mi volis eksalti kaj ĝoje cxirkauxpreni la karan flegistinon, sed nur ekĝemis pro doloro.

Jes, tamen min batfaligis auxto, kia tamen acxa rampulo estas tiu sxoforo. Sed kia bagatelo estas tiuj cirkonstancoj en komparo kun tio, ke mi estas finfine ĉi tie!

Kaliko amara

Originala novelo de Mihxail Korotkov

Vivo de l’ homo, kaliko amara.
Guo Moruo

En tiu urbo neniam estis kontentigaj tavernoj. Tiel estis antaux dudek jaroj, tiel estas ankaux nun. Antaux dudek jaroj estis versxajne ecx pli bone. Kaj nuntempe aperis diversaj movadoj. Ni volas, ili diras, vidi nian socion sobra. Kaj ili tiel penis, ke ĉiujn bonajn vinejojn, kie mi dum la junagxo anime ripozis, oni translokis en limkvartalojn. Do, jen rezervejo por vi, kiuj ne povis adaptiĝi al nia sobra vivo. Mi demetas la ĉapelon antaŭ vi, sinjoroj sobruloj, sed mi estas ĝuste el tiuj, kiuj ne povas adaptiĝi. Kaj ne adaptiĝos.

Fi, kia diablajxo aperas en la kapo.

Nun tio jam tute ne gravas. Kiel mi antauxe vivis, kiun estimis, kiun disdegnis, nemerite amis aux eble iun nemerite malamis. Cxio estas vantajxo de vantaĵoj kaj sopiro de l’ spirito.

En tiu drinkejo oni ne permesas kunporti vinon, sed al mi hodiaux, mi opinias, cxio estas permesita. Tial, kiam mi plenversxas pokaleton, mi ne tre kaŝas min. Rigardu, la homo malkaŝe drinkas, lastfoje hodiaux je tio ankaux vi kulpas. Ne povas li plu resti kun vi, tiu homo. Jen vi, ekzemple, ĉu ne kulpas? Vi kulpas nur pro tio, ke havas tian memkontentan fizionomion, kiam homo apude estas devigita meti la lastan punkton.

Mi timas certe tiun lastan punkton. Sxajnas, kion povas timi homo, kiu decidis foriri? Sed… Mi dum la tuta vivo timis doloron. Kaj propran, kaj fremdan. Eble tio alkondukis min al la lasta limo. Estas ja homoj, kiuj kracxas sur ĉion; ili iras tra la vivo piedpremante per siaj krudaj botoj same indiferente florojn, ostojn, kraniojn.

Mi ne akceptas tiun mondon. Finite. Jen mi havas post la zono pistolon kun sola kartocxo, nun mi devas drinkegi por ne plu senti ian doloron aux timon. Kio estos tie, mi ne scias, je ĉiuj ĉi kaldronoj kun peĉo mi ne kredas, kia infero povas esti pli terura ol tiu ĉi valo de larmoj.

Kaj tamen tiuj servistoj de l’ ordo ne permesos al la homo lastfoje trankviligi la koron. Ehx, homacxoj, trompi vin estas facila afero. Tio estas farata elemente. Oni kasxas pokaleton sub kovrilo de tablo, kaj neniu vidas, kiel oni enverŝas el la poŝo…

– Pardonu, mi opinias, ke tiu loko estas libera?

De kie diablo lin alportis? Jes, vere, en la drinkejo estas interpusxigxo, sed mi sidas cxe la tablo sola. Ne povis mi diri, ke ĉi tie estas okupite, en mensogo mi neniam sukcesis. Bonvolu, mi diras, bonvolu. Diablo, kiu li estas? Mi povas veti je la kapo, ke mi neniam lin renkontis, sed la fizionomio estas ekstreme konata. Kaj en la mieno estas io tiel parenca, ke li tuj al mi ekplaĉis.

– Auxskultu, amiko, – li diras, – ne kasxigxu de mi. Se la sorto nin renkontigis… Ehx!.. Cxu vi ne rememoras, kie ni antauxe renkontiĝis?

– Versxajne cxi tie, – mi diras, – kvankam mi ne estas ĉiamulo ĉi-loke.

– Nur ne cxi tie, – li respondas. – Mi hodiaux estas en via urbo unuafoje.

– Ah ha… – mi diras. – Jes. – (Malbenita ebrieco!) Nur nun mi rimarkis, ke li similas min kiel du gutoj da akvo. Kvazaux mi rigardus spegulon.

Neniam mi tion renkontis, kial okazis renkonti gxuste hodiaux? Cxu antauxsigno de la cxielo aux de l’ infero?

– Kompreneble, – mi diras. – Vi estas mia sozio, cxu? Mi legis en libroj, ke tio eblas, sed jene en la vivo – unuafoje…

– Ankaux mi unuafoje, ne ofte la sorto dorlotas min per tiaj eventoj. Jes… – li ridetis, kiel al mi sxajnas, patrece. – Vi certe ne povis tion antauxvidi, sed mi tion antauxvidis…

Laux liaj malseketaj okuloj mi komprenis, ke li jam ie drinkis antaux ol veni cxi tien.

– Ni scias pli multe ol vi, – li dauxrigis same patrece ridetante. – Ni scias, ke iufoje ni renkontigxas kun vi. Sed tio okazas tiel malofte kaj kun tia diferenco de aĝoj, ke kutime oni tion ne rimarkas. Nek ni nek vi.

– Cxu vi ne povas eldiri pli kompreneble?

– Ni renkontigxas iufoje, mi diras. Sed neniu tion rimarkas. Foje oni renkontas sin en infanaĝo, foje dum maljunaĝo. Kaj oni preteriras. Sed tio ne decus… Ne suficxas en mi kompato, humaneco aux diablo-scias-kio… Sed mi kaj vi tamen renkontiĝis. La plej rara okazo. Kaj la aĝoj estas proksimume samaj, kaj la tago hodiaux estas tre neordinara.

– Neordinara? Ankaux por vi, sinjoro?

– Ne nomu min “sinjoro”. Ni estas ja pli ol fratoj. Cxu vi nomas ankaux vin mem “sinjoro”?

Mi prenis el paketo, kusxanta antaux mi, unu cigaredon kaj rimarkis, ke li agis same.

– Vi demandis: ankaux por vi? – li dauxrigis. – Mi komprenas, ke demandi en tiaj okazoj estas sentakteco, sed mi ne tute komprenis, kial “ankaux”.

– La demando reale estas ekstreme sentakta, – mi diris. – Sed mi jam komprenis, ke vi estas angxelo aux diablo, veninta por mia animo, tial vi rajtas demandi min pri cxio.

Li sidis iom, apoginte la frunton per la polmo.

Finfine li diris:

– Kaj mi, olda stultulo, opiniis, ke mi scias cxion. Sed vi ĉi tie havas, kiel evidentigxas, multegon da ĉio…

– Olda? Sed mi ne dirus, ke vi estas pli maljuna ol mi.

– Ne, junulo, vi ecx ne povas imagi, kiel maljuna mi estas… Mi povas diri al vi por kio vi venis hodiaux ĉi tien. Por la samo, kiel mi. Por gxui ĉion ĉi lastfoje kaj por ke ne estu doloro poste…

– Auxskultu! Tio ne estas via zorgo!

– Jes, ne mia. Preskaux same kiel cxiuj tie, – li montris per la polekso la halon post la dorso, – ne havas eĉ etan zorgon pri vi. Sed, – li pauxzis. – Ili ne havas, sed mi havas.

– Diru, kion vi volas de mi, kaj ni adiauxu pli rapide.

– Ni ne devas hasti. Tia renkonto okazas eble unufoje dum mil jaroj. Kaj tio eble estas motivo por rekuragxiĝi, kvankam vi kaj mi estas perditaj homoj.

– Komprenu, kara sinjoro, al mi tedis via babilado, samkiel cxio alia…

– Ankaux al mi tedis… cxio alia. – Li enpensigxis, entiris la tabakfumon kaj lace elspiris fumstrion. – Sed eble ankoraux io restis en ni. Mi vivis… he… ne pli longe ol vi, sed pli mature, tiel mi diru… Auxskultu! – Li kaptis mian brakon. – Ni povas ja multon rakonti unu al la alia! Vi, stultulo, nenion ja komprenas! Vi ne estis ankoraŭ en nia vivo.

Li forlasis mian brakon kaj sopirgxemis, esprimante per sia aspekto senfinan malesperon. Poste li iom retrankviliĝis.

– Malsagxulo. Vi ankoraux multon ne komprenas. Kaj jam decidis… Hm! – Li iom silentis, poste lia vizaĝo subite eklumis per iama patreca kareso. – Mi ja cxion pri vi scias. Malsaĝulo. Jen tie post la zono vi havas pistolon, kiu devas meti la lastan punkton. Tie en via estonteco vi jam nenion vidas. Tial – sola elembarasiĝo: paf-paf. Ehx, stultulo. Se vi scius, ke nur tie komenciĝos vera vivo. Sed mi havas antauxe planan negativecon. Kvankam… Vi mem komprenas, ke mi ankoraux ne estis en via situo, kaj povas nur konjekti…

– Do, vi estas de tie, cxu? – mi demandis, ne tute komprenante la sencon de mia demando.

– Nature! Kion mi penas dum longa horo komprenigi al vi! Vi kaj mi estas sozioj, sed ni vivas en diversaj direktoj de l’ tempo. Via estonteco estas mia estinteco kaj male.

– Ah ha… – mi diris, plene konsciante, kian stultan mienon mi nun havas.

– Jene. Mi scias, ke vi venis same kiel mi gxis la lasta limo. Kaj ni kvazaux ne havas ion por priparoli. Antauxe estas malpleno…

Li jxetis la fingrojn en la hararon kaj kunpremis la dentojn. Lia vizagxo esprimis absolutan abomenon al cxio, kio estis, estas kaj estos.

– Sed… – Li malfacile ridetis. – Vi komprenas; io tamen detenas min… De la lasta pasxo. Eble vi rakontos al mi, kio estas tie?

– Jes, plene eblas. Mi cxiam volis renkonti iun, al kiu mi povus ĉion rakonti. Mi ne renkontis en la vivo homon, al kiu mi povus rakonti ĉion.

– Jen mi estas gxuste tia. – Li iel supertere ridetis.

– Vi komprenas, kiel malfacila tio estas, precipe apud tiu limo…

– Al diablo cxiujn ĉi limojn! Ni estas dume inter vivantoj. Ni trinku.

– Jes, ni trinku, – mi diris. Li tuj igxis por mi pli surtera.

Nur kiam ni trinkis, mi komprenis, kion li volas.

– Ne estas simple, – mi diras, – cxion ĉi rakonti. Kaj ĉu mi estas rakontanto? Mi pli kutimigxis labori per peniko, vi mem scias. Mi komprenis, ke vi ankoraux ne estis tie, kie mi estis. Kaj mi memoras ĉion ne tre klare. Al mi ĉio ĉi estas certe amata, sed kiel ĝi estos al vi?

– Kio, kio estas amata al vi, rakontu!

– Nu, mi memoras min mem, eble kvinjaran, tian lignan dometon, gxi havis pordon el tavolligno.

– Cxu vere? Ligna dometo? Rakontu plu!

– Jes. La pordo el tavolligno. Ne pro bona vivo, certe. Kaj ankoraux ion mi memoras. Cxiutage al mia patro venis najbaroj. Por iom fumi kaj babili. Kaj dum feriaj kaj festaj tagoj ili trinkis rumon kaj…

– Dancis?! Cxio cxi tie estis?

– Estis, estis, kaj ne nur tio. Tie estis multe da cxia kretenismo. Ankaux dancis. Aux jen ankoraux: oni ebriigis du kokojn kaj kunbataligis ilin. Poste oni staris ronde kaj gapis, kiel flugis la plumaro. Kaj aliaj tiutempe ie en mallumaj anguloj brakumis fremdajn edzinojn. Kaj poste komencis unu al alia bati muzelojn. Tiutempe al mi sxajnis, ke en tio estas ia profunda senco, nekomprenebla por la bubo. Sed nun mi vidas, ke en tio ne estis senco eĉ por unu kupra groŝo. Sopiron ili havis kaj ne sciis, kiel gxin dispeli… Oh ho ho… Tiu sopiro estas verŝajne la ĉefa kaŭzo, kiu kondukis min ĉi tien.

– Hm-m… – Li unuafoje ridetis, kiel al mi sxajnis, vivoplene. – Jes, lumstrio… Tio estas lumstrio, junulo. Ne konsideru min tedulo, sed mi ripetas. Vi ankoraux ne estis tie, kie mi estis. Ni venas en la mondon instruitaj de sperto de cxiuj niaj antauxuloj. Aperinte, ni scias jam preskaux ĉion. Malfacilas eĉ diri, kion ni ne scias. Sed en tiu scio mankas plezuro, ni ne vidas en gxi sencon, ĉu vi komprenas? Oni deziras ion tian, kio estas neatingebla por la scio, kio estas super aŭ preter la scio. Nu!.. – Li ellasis densan nubon da fumo kaj domaĝe grimacis. – Kiel vi diris, ni ne estas rakontantoj, por ni estas pli kutimaj tolo kaj farboj.

– Jes, tolo kaj farboj. Sed mi komprenis vin. Ni, pentristoj, ne bezonas multajn vortojn. Vi mem memorigis ankoraux unu kauxzon, pro kiu mi estas cxi tie. Vi diras, ke viaj kunuloj tie scias preskaux ĉion, do respondu, ĉu mi estas rekonita tie? Mi en ĉi mondo estas pentristo, nenio kaj neniu pli. Sed ĉi mondo ne bezonas min kiel pentriston.

– Kial vi tion konkludis? Cxu pro tio, ke oni ne portas vin sur la brakoj? Viaj pentrajxoj estas ja disacxetataj, nu tie, en la arta bazaro, ĉu ne?

– Certe! Precipe eksterlandanoj kaptas. Nacia nuanco…

– Cxu ne suficxas? Dume vi ne estas moda, sed la modo estas kaprica. Kredu min, ke vi ankoraux estos moda, vi eĉ ne scios, kien fugxi de tiu populareco.

– Cxu? Vi tion provis?

– Jes, mi provis iutempe. Sed nun pasis la modo je miaj pentrajxoj, kaj cxu vi scias? Cxu denove senti propran sentauxgecon? Por ne-ni-o…

– Vidu!.. Ni venis al la samo.

– Jes, vi kaptis min. Sed ne pensu, ke mi estis felicxa kun la populareco. La modo vere estas kaprica ajxo. Ankaux rekono alportas sopiron, kvankam… Mi volis diri: de alia kvalito. Sed ne, la sopiro ĉiam estas sama – obskura kaj senespera… Mi certigas vin, ke tie vi deziros ne sagxecon, sed junan facilanimecon aux ion ankoraux. Sed, aŭskultu, al mi tio jam tedis. Ni sxanĝu la temon. Ja pri virinoj ni ankoraŭ ne parolis. En la pasinteco mi ne opiniis ilin gravaj, sed antaŭ kelkaj jaroj mi hazarde renkontis Essi-n. Dume niaj rilatoj estas nesimplaj. Sxajnas, ke ni ne bezonas daŭrigi ilin. Sed kiel vi tie kun ŝi rilatis?

– Do, vi renkontis sxin antaux kelkaj jaroj… Sekve, mi post kelkaj jaroj disigxos de ŝi? Pli ĝuste: mi disiĝus, se mi dauxrigus. Kion mi diru? Nun mi havas kun ŝi senelirejon. Kaj tio estas, verŝajne, la tria kauxzo, kial mi estas cxi tie. – Mi eligis de post la zono la pistolon kaj kaŝe montris al li, – sed la senelirejo estas nun, kaj en estinto… Ehx, se vi scius, kia virino ŝi estis! Nun ŝi estas alia, la tempo difektis ŝin, sed vi ja havas ĉion antaŭe!

– Nu, mi nun certe ne povos tion kompreni. Kaj kiel estas cxe vi… Versxajne nemodesta demando… Cxu Essi estis via sola?..

– Kial tio estas nemodesta? Mi kaj vi estas, verdire, la sama homo. Kun alia mi ne babilus pri tio, sed al vi mi diros. Estis aliaj virinoj. Kaj dum Essi, kaj antaux sxi. Iujn mi amoris ecx pli multe ol Essi-n. Antaux ŝi estis Kess. Sxin mi amoris sen ia reciproko, sed ja mi estis vere la plej feliĉa homo en la mondo.

– Hm! Mi ne komprenas tion.

– Povas esti, amiko. Al vi tie, kun via sagxo, tio estas versxajne neatingebla, sed cxe ni, en mia pasinteco, eĉ pli mirindaj ajxoj okazas.

– Cxu rilate al virinoj? Mi antauxsentas. Sed de jaro al jaro mi komprenas tiujn rilatojn cxiam malpli bone. Kun la tuta sagxo kaj vivsperto, ha, ha… Kio estas por vi Laura?

– Ha! Vi ecx tion ne scias? Vi renkontis ankaux sxin, verŝajne, hazarde kaj antaux nelonge. Sed ŝi trairis preskaux tutan mian vivon. Kaj gxis nun ŝi estas kvazaŭ vundo en mia koro. Sed apenaŭ mi klarigos al vi pli saĝe, mi mem nenion komprenas. Mi amoris ŝin, sed niaj rilatoj tiel implikiĝis, ke… La elembarasiĝo estas sola.

– Ha… Vi min intrigas. Mi dezirus tion elprovi. Rakontu ankoraux ion. Pri virinoj.

– Rakonti… Ehx, amiko! Necesas cxion ĉi mem sperti. Virinoj estas, se vi scius! Mi jam diris al vi: la sopiro min konstante rongxas, miaj pentristaj fiaskoj deprimas, sed se estas amata virino… Sxi povas esti eĉ ne apude, ne gravas, oni povas ankoraux vivi. Sed nun mi ankaux ĉi tie havas senelirejon… Prefere vi rakontu, kiel estas tie. Kiuj ĉion scias, tuta abismo da pasioj estas malantauxe, kaj restis nur spirita sagaco. Mi ne memoras kies vortojn mi diras.

– Mi povus rakonti, sed vi ankoraux ne venis al tio. Vi ne komprenos gxisfunde. Same kiel vi nun ne komprenas, kia senco estas en tio, ke al via patro venis najbaroj por fumi, babili kaj dum festoj trinki vinon kaj danci. Al vi tio sxajnas nun sensenca, sed vivu plu, kaj vi vidos tiun sencon… Prefere rakontu ion pri via infanaĝo. Mi ne vidis ĝin, cxe ni, vi komprenas, ĉio estas mala.

– Jes, la infanagxo… La sola, kio min varmigas en la vivo. Varmigas… Nia vilaĝo, nia dometo cxe ĝia limo, kampoj, arbar’. El la vivo ĉio ĉi jam foriris, kaj poiome foriras ankaux el la memoro. Kial mi iĝis pentristo? Ja por konservi la infanaĝon poreterne. Mi amas ĉion, kio ĉirkauxis min en la infanaĝo. La arkitekturo de la vilaĝaj domoj, staloj, ĉaroj, kampaj kaj endomaj laboriloj, vestoj, argila vazaro, metalajxoj… Cxio ĉi sen mi malaperos. Kvazaux neniam ekzistus… Mi ne volas diri bombaste, vi mem estas pentristo kaj komprenas min. Por kio mi pentras? Vi ja scias, sed… Duona vivo jam forpasis, sed mi ankoraŭ ne rimarkis, ke la homoj bezonas ion similan.

– En tio mi ne povas vin konsoli, ecx se mi dezirus. Mi ne pensis, ke ni povas en io ege diferenci. Kvankam, alie ne povas esti. Vi estas el vilagxo, el infanaĝo, kaj mi estas de tute mala flanko. Mia temo estas la urbo kun ĉiuj ties avantaĝoj kontraux kamparo kaj kun ĉiuj ĝiaj kosxmaroj. Verŝajne tio estas kongrua kun pensoj de urbanoj, kaj tial la publiko tiel altigis min. Tiam en la periodo de mia matureco. Nun tio jam preterpasas…

Kaj subite en mia ebriigxinta kapo kristaliĝis ideo. Cxi homo, kiu li estas? Ĉu mia frato? Versxajne ecx pli ol frato. Li ankoraux nenion vidis el mia pasinteco. Kaj li ne vidos, se al li estos permesate realigi la intencon. Mi jam komprenis, ke ankaux li havas post la zono pistolon kun unu kartoĉo. Ke ankaux li venis al la lasta limo, ne sciante mian pasintecon kaj sian estontecon. Sed en mia pasinteco estis tiom da ĉio! Nu bone, fraĉjo, mi penos ke vi ĝin provu. Kaj vi ĝin provos, mi jam elpensis, kiel tion fari.

– Auxskultu, – mi diris, – frato. Ankaux vi versxajne sentas, ke ni devas ankoraux trinki, sed nenion ni havas. De tiu acxa vinĉerpisto, – mi kapoklinis al la bufedisto, – oni foriras kun nenio. Mi elkuros eksteren, eble mi aĉetos ĉe iu botelvendisto.

Mi elkuris post angulon, prenis la pistolon, eligis el gxi la solan kartocxon kaj jxetis tiun en mallumon. Tiel estos pli bone. Dum kelka tempo mi iradis tien kaj reen. La strato jam estis delonge dezerta.

Kiam mi revenis en la halon, mia frato sidis, kiel oni devis atendi, en la pozo de l’ pensulo. En la drinkejo estis jam neniu. La bufedisto post la vendobreto ridante amuzis sin kun iu dika knabinacxo, penante pinĉi sxiajn plej konveksajn lokojn. La knabino efektis reziston, sed ne tre insiste. La bufedisto ion diris al ŝi, gestante niaflanken.

– Hej, viracxoj, – sxi kriis al ni. – Bonaj uloj jam delonge foriris. Sed ili sidas.

Nu, tiu cxiesulino ekdeziris nin instrui. Sed en tiu fatala tago ni ne skandalos. Sxi iru al diablo. Ni kontrauxvole trenis nin al la pordo.

– Nu, cxio finita, – mi diris surstrate. – Ni adiauxu. Ni longe iris al tiu renkonto, sed ni venis. Laux diversaj vojoj, sed al la sama fino. Ne rememoru min malbone, ni ja estas vere pli ol fratoj. Mi scias, ke ankaux vi havas post la zono pistolon kun unu kartoĉo. Ankaŭ vi scias… Ni intersxangxu tiujn malbenitajn umojn por bona adiaŭo. Kaj ĉiu iru siaflanken. Vi ne konas tiun urbon, sed por mi ĝi estas la urbo de mia junaĝo.

– De via junagxo? Kaj mi cxiam miris, kiam io tiras min en ĉi urbon. Kie mi neniam estis…

– Mia pasinteco, via estonteco…

– Mi ne havas estontecon.

– Kiu scias? Sed pardonu, ankoraux jeno. Mi ne scias, kial tio venis nun en la kapon. En la infanagxo, kiam la patroj amuzis sin per vino kaj kokoj, ni havis proprajn ludojn. Kaj tie estis unu knabino, senmana.

– Cxu tute?

– Ne, sxi ne havis la dekstran manon. Denaske. Oni diris, ke ŝian patrinon la Dio punis pro pekoj. Sxi multe malcxastis. Sed tiu knabino…

– Cxu ankaux sxin vi amoris?

– Ne. Apenaux ni povus tion, la dekjaruloj. Kurtadire, vi versxajne renkontos ŝin. Transdonu mian saluton.

– Ne, jam ne renkontos. Vi mem komprenas…

– Kiu scias, kiu scias?..

Ni intersxangxis la pistolojn, reciproke brakumis sin kaj penante ne rigardi alies okulojn, iris en diversajn flankojn.

Nur kiam li malaperis en obskuro, mi komprenis, ke ni disigxis tro frue. Mi volus ankoraux multon demandi, kaj eble ankaux li. Kaj la necesan gradon ni ankoraux ne atingis, kiel antaŭe mi timas kaj doloron kaj morton. Cxu mi estas timulo? Neniam mi tiel pensis.

Karesas min nur la febla espero, ke dum mi foriris por eligi la kartocxon, li samtempe eligis ankaux el la sia. Versxajne tiel devus okazi laux logiko.

Mi ne havis jam egan deziron mortpafi min. Kaj same – vivi. Kaj tial mi almetos la pafilon al la tempio kaj premos la cxanon. Cxu tie estas kartoĉo, ĉu ne – la sorto disponos… Jen mi nur preteriru tiun solan pasxanton…

Sen hejmo, sen familio

Originala novelo de Mihxail Korotkov

En la infanagxo Jxorka volis iĝi maristo, samkiel la patro, kiun li neniam vidis en sia vivo. Poste, kiam Ĵorka iom kreskis kaj eksciis, ke lia urbo malproksimas de maro, kaj dum marvojaĝoj li monatojn ne vidus la patrinon, li decidis iĝi piloto. Sed la patrino, kiu devis labori anstataux ambaux gepatroj, malatentis la kompanion, al kiu sxia filo aliĝis, kaj ne fininte la lernejon Ĵorka trafis en porinfanan malliberejon “kolonio”. Reveninte el la kolonio li renkontis siajn malnovajn amikojn, kiuj eldiris al li iujn malnovajn ofendojn, kaj post kelkaj monatoj Ĵorka estis kondamnita pro pugnobatalo.

Li liberigxis havante dudek ok jarojn kaj revenis en la naskiĝurbon. Verdire, por li ne gravis, kien li revenu. Dum lia okjara foresto la patrino mortis pro malĝojo kaj troa laboro. Renkontiĝi kun la amikoj li ne volis. Ankaux pro la tegmento ne indis reveni: la malnova kabano, en kiu li loĝis kun la patrino, tiel oblikviĝis, ke ĝia riparo kostus pli multe ol acxeto de nova domo.

Cxirkaux unu monaton Jxorka logxis en tiu ruino kune kun Ozimaj. Tiel oni nomis la oldulon, kun kiu li liberiĝis samtage. La oldulo estis sola, tial Ĵorka prenis lin al si. Ĉu Ozimaj estis vera aux moka nomo, Ĵorka ne sciis. Foje Ozimaj forveturis en alian urbon, kvazaux por vizito al foraj parencoj, kaj ne revenis.

“Ha, diablo lin prenu, – decidis Jxorka. – Nur plia sxtono premis la animon”. Ozimaj estis malagrabla oldulo. Li emis levigxi, kiam Ĵorka ankoraux dormis, foriri, vagacxi tra la urbo. Vespere li revenis ebrieta kaj kunportis botelon. Ili trinkis kune, kaj Ozimaj komencis nazparoli:

– Ahx, Jxorka, kiu nun nin bezonas? Mi rigardas: oni havas infanojn, nepojn, ian gxojon…

La samo ripetigxis cxiutage. Ebriiĝinte ankoraux pli forte, Ozimaj komencis paroli, gestante inteligenciane kaj aktore:

– Imagu, Georgij, hodiaux mi vidis senhejman hundon.

En tiu loko de la rakonto Ozimaj falis sur la tablon, kaj lian ostecan korpon skuis obtuza plorego.

Do, kiam Ozimaj ne revenis de siaj parencoj, Jxorka nur gxojis. Li pripensis siajn pasintecon kaj estontecon kaj decidis, ke al la mizera stato, kiel tiu de Ozimaj, li neniam venos. Por ne suferi en la maljunaĝo, li devas de sia junaĝo kutimiĝi al sia nebezonateco.

Baldaux li trovis bonan oficon: tombeja gardisto. Cxe la tombejo estis gardista dometo – negranda, sed bone cxarpentita kabano. Sian malnovan domon Jxorka vendis kiel brullignon, prenis ĉe najbaroj la nenecesan por ili hundon Maksimka, kaj komencis vivi laux sia programo. Gxuste tiel li planis: trovi bagatelan laboron, sed ĉe gxi nepre estu dometo, kaj vivi malrapide, kutimiĝante al la soleco. Matene li dormis ĝis kiam lin boje vekis Maksimka – venis klientoj. Ĵorka kondukis ilin sur liberan teritorion de l’ tombejo, proponis lokon, kaj okazis proksimume jena konversacio:

“Homo, auxskultu, cxu vi primokas nin? – indignis la kliento, – kion vi proponas, ja ĉi tie estas nur sxlimejo”. – “Mi mem scias, ke estas ŝlimejo. Kaj ĉu vi volas paradizan anguleton? Mi havas la planon, vi devas kompreni tion”. – “Auxskultu, junulo, mi pagos al vi, nur trovu, je Dio, ion pli bonan. Ie ekster la plano”.

Oni pagis nemalbone. Fine de la labortago Jxorka acxetis botelon da vodko aux du botelojn da vino, cigaredojn Belomor, gxis la noktomezo li ĉion fortrinkis, kaj la sekvan tagon la vivo dauxris, kiel hieraux…

Tiel estis ankaux dum la tago, pri kiu ni parolas.

Maksimka ekbojis, tintigante la cxenon. Jxorka eliris kaj enpelis la hundon per piedbato en la budeton. Li kelkfoje turnis la kapon, forpelante la dormon, sentis malagrablan sekecon en la busxo. “Monerojn mi bezonas”, – li apatie pensis kaj kondukis la klientojn al la multfoje provita loko. Unu el la venintoj, junulo, samagxa kun Ĵorka, komencis obstini: “Cxu vi scias, kiun ni enterigas?! Aĉa porko!” Sed la alia, nejuna viro, rapide komprenis. Nenion klarigante, li donis du ruĝajn monpaperojn kaj diris: “Mi petas vin, trovu la plej bonan lokon”.

Vespere Jxorka unu rublodekon elspezis kaj la alian sxparis por “ekstrema okazo”. Ja okazis tagoj, kiam li nenion perlaboris.

El tiu epizodo Jxorka komprenis nur, ke mortis iu meritulo.

Ankaux la sekva tago estis ordinara. En sia evento-malplena laboro Jxorka vidis cxiajn entombigojn. Tiutage, kvankam estis pli da homoj ol normale, kaj paroladoj pli longis, ĉu tio devis koncerni Ĵorkan?

Eksterordinaraj estis la dua, tria kaj kvara tagoj post tiu entombigo. Al la modesta sxtonplato venis kaj veturis homoj. Ili estis, verŝajne, ne malpli multaj ol en la sepulta tago. Ili venis grupe kaj unuope. Multaj havis dorsosakojn, probable ili jxus venis per trajno. Ili venis, ŝajne, el diversaj lokoj, sed multaj estis konataj, aliaj konatigxis senpere cxi tie.

La novaj venintoj dum iom da tempo silente staris cxe la tombosxtono, poste iris flanken, nelauxte, sen ekkrioj kaj komplimentoj, salutis konatojn, konatigxis. Viroj kaj virinoj, junaj kaj oldaj: ĉiuj estis, nekompreneble per kio, similaj unu al la alia.

Iu junulo brave venis per motorciklo, lasis gxin flanke kaj vigle pasxis al la tombo, demetante sian kaskon dum la irado. La motorcikliston renkontis kelkaj mallauxdaj rigardoj, kaj iu viro vokis lin per fingro kaj duonvocxe ion komprenigis al li. La junulo kulpokonscie gestis, reiris al sia motorciklo kaj sen funkciigi la motoron, kondukis ĝin for.

Iuj venis por nelonge, ili metis sur la platon bukedon el kelkaj floroj, staris kapokline unu-du minutojn kaj rapidis al siaj aferoj. Tiuj estis uloj striktaj, en nigraj kompletoj kaj kravatoj, sed ili ne multis. Plimultaj venis por kelkaj horoj, renkontigxis kun malnovaj amikoj, longe nelauxte parolis aux silente sidis, mordante herberon kaj rigardante ien en la spacon.

Venis difinita horo, kelkaj homoj nehaste ekstaris, adiauxis la novajn kaj malnovajn amikojn, la homon, kiu kusxis sub la ŝtona plato, kaj jxetinte surdorsen sian sakon foriris, ŝajne, al la stacio. Aliaj restis gxis la vespero.

Jxorka longe ne povis kompreni, kion cxio ĉi signifas. Li jam delonge kutimigis sin miri pri nenio, tiel ĉiam pli facilas mastri la situacion. Sed tia kvanto de l’ parencoj mirigis eĉ lin.

En la unuaj du tagoj li ecx ne atribuis signifon al tio, ke la tombejo estas tro homamasa. Nur la trian tagon li enpensigxis: nu, bone, parencoj estas parencoj, sed el kio, diable, tiom? Estas tamen kurioze, kion tio, finfine, signifas? Sed li ja ne povis eliri kaj demandi: “Civitanoj parencoj, de kie vi venis tiomope?” Nur la lasta kreteno farus tion.

Jxorka staris inter la arbustoj, silente observis la eventojn, nehaste konsideris cxion. Ahem, oni ĉiam venas. Preterkuris la penso: se mortus li, Ĵorka, aux Ozimaj, kiuj venus por enterigi ilin? Parencoj malestas. Amikoj? Amikoj… Cxu povas esti, ke ĉiuj, kiuj nun estas en la tombejo, estas ne parencoj de l’ mortinto, sed nur amikoj? Komence la penso sxajnis al li absurda, sed poste li decidis, ke la venintoj pli similas amikojn, ol parencojn. Kaj subite li komprenis: certe ĉi homoj estas ne parencoj. Eĉ se la homo vivus ducent jarojn, li ne havus tiom da parencoj. Ili estas la homoj, al kiuj la mortinto estis kara. Ili bezonis lin. Eble li estis kuracisto kaj redonis la sanon al ili ĉiuj. Aux instruisto, kiu instruis al ili kiel igxi maristoj aux pilotoj. Aŭ aktoro. Unufoje Ĵorka vidis veran aktoron. Tiu povis paroli tiel, ke la aŭskultantoj volis samtempe kaj plori kaj ridi.

Jxorka pri nenio demandis la homojn, kiuj plu venis por iom sidi cxe la sxtona plato. Li revenis al sia dometo, eksidis sur randon de l’ sojlo kaj brakuminte la kolon de Maksimka, trovigxinta apude, li – verŝajne unuafoje en la vivo – ekploregis.

Moko de l’ fato

Originala novelo de Alen Kris

Largxa brusto kaj forta mentono — la sekreta agento Leo Najtingal staris cxe longa bufedo kaj sxajnis kontempli fragmenton de la strato, kiu sin etendis post iom polvita vasta vitro de la lokalo. Damnante la sorton li silente movis la makzelon kaj arde deziris la finon de la pena spektaklo. Lia blonda peruko moleste stringis la kranion, dum ĝia plektita vosteto ĉiumomente kroĉis la kolumon de la oranĝa jako. Sxvitaj gutoj fluis de sub la bukloj kaj minacis la buntan ŝminkon, tiam Leo tiris la manon el la poŝo de la verda pantalono por viŝi sin per granda roza tuko. Inter la torentoj de silentaj blasfemoj li rememoris sian nigran ledan mantelon, kaj en liaj farbitaj okuloj aperis humida nostalgia brilo.

— Diablo scias por kio estas tiu mistifiko, — li pensis angore, sekvante per la rigardo respekteblan nigravestan viron kun diplomata valizeto, kiu transis la straton cxi-kontrauxe. Verdire, Leo ankaux bone konis la celon de sia mirakla transformo kaj, kvankam kun tremo, strikte obeis la devon de la servo. Li eĉ povis jam rimarki evidentajn rezultojn de siaj penoj: du aux tri bufedaj personoj flankis la dekoritan agenton kaj nur atendis momenton por engagxi lin al konverso. Fine galanta brunulo kun konveksaj karesaj okuloj tusxis fingre butonon de lia jako kaj prononcis per plastika baso:

— Kompano, mi ne sxatas prefacojn. Ni iru, oni faros belan trakton.

— Neniu bezono, civitano, — sonis postdorse subita vocxo, oni turnis la kapojn, kaj Leo mire rekonis la respekteblan viron en la nigra. Oni povas eĉ esti pli kategoria — la veninto meritis ĉian respekton. Lia glata kombo perfekte harmoniis kun la skrupula razo, kaj la strekoj de la pantalono estis en plena konkordo kun la rigora rekto de la streta kravato. Mezalta kaj mezagxa, ne magra sed ankaux ne tro dika, li sugestis la ideon de prospero kaj administro, kaj lia valizeto signifis ion plian ol sxafan imiton de stulta modo.

— Neniu bezono, — gxentile ripetis la respektebla individuo, — oni jam planis certan trakton, do mi petas pardonon.

Kaj li sendis signifoplenan rigardon al Leo invitante lin eksteren per apenaux videbla kapa gesto.

La sensa naturo de la sekreta agento tuj divenis auxtentan auxtoritaton.

— Sxajne oni decidis aboli la taskon, — li pensis espere kaj bruske depusxinte la trudan brunulon, kun preto sekvis la gxentilhomon.

— Mi kore salutas auxdacan batalanton por la sanaj moroj, — kun rideto ekparolis la homo en la nigro kiam ili pasxis laux la trotuaro de la strato de Martiroj. La mola lumo de la septembra suno klare iluminis cxiun detalon de la ĉirkauxo, kaj Leo rimarkis grandan grizan makulon sur basko de lia mantelo. Probable la duonobskuro de la kafejo estis naskinta iun iluzion, ĉar nun li povis ankaŭ vidi, ke la eleganta inkognito portis ne tute blankan ĉemizon kaj havis ĉifan sulkon ĉe la genuoj.

— Cxu oni sxangxis la programon? — hastis demandi la sekreta agento penante estingi ronĝan senton. — Kion do mi devas fari?

Lia blonda peruko definitive perdis ekvilibron kaj preskaux sxirmis la okulojn, kaj la miksita per la tuko ŝminko provokis viglan intereson cxe preterpasantoj. Tamen la proksime venonta liberigxo de la histrionaj atributoj apogis lian toleron kaj Leo prete atendis la respondon de sia supozita kolego.

— Komence ni sercxu lokon por pli bona konatigxo, — iom familiare diris la viro en la nigro, — probable, oni aĉetu ion por drinki, — li aldonis kun palpebrumo, kaj Leo subite rivelis ke tiu estas magra, mave razita suspekta tipo, versxajne seksa devianto, ja kion en alia kazo li farus en tiu renkontejo de perversuloj.

— Diable! — li blasfemis silente, rememorante sian dupan senmaskigxon kaj flustre aldonis pli fortan esprimon.

La falsa gxentilhomo faltis la frunton kaj faris seriozan mienon.

— Ni lasu en paco la gepatrojn, — li penseme diris. — Tio estas pro komplika genetika problemo kiu nin kondukos gxis la origino de la ajxoj. Nia tasko estas pli simpla, kvankam ankaux ĝi postulas certan klaron de la cerbo. Cxu vi konceptas? Kelke da fioloj nin neniom nocus.

— Narkotulo, — konjektis Leo kaj preskaux trankviligxis. Almenaux li povas prokrasti la areston de tiu cxi fripono. Li forsxiris la sakritan perukon kaj jxetis ĝin en rubujon. Probable li havas ne mavan ŝancon por sondi tiun kriminalan marĉon kaj, kiu scias, eble tiu povra tipo estas ne sola fiŝo en lia hodiauxa reto.

— Bone, — li diris kun metalo en la vocxo, — ni iru al Nova ponto.

La restoracio Auxreolo, situanta fronte al Nova ponto, estis plena malgraux la suficxe frua horo. La orkestro tondris regule inspirata de energiaj viroj el sudo kiuj ne mankis en la halo, emancipitaj damoj de mezaj agxoj despere turbis en la danca svarmo dum iliaj pli junaj rivalinoj atente insidis en ombraj anguloj kaj niĉoj de la lokalo. La febla lumo de la ekstero preskaux estingita de la kurtenoj dronis en la flagroj de kolormuziko kies buntaj kombinoj iam post iam donis al la tuto fantoman nuancon.

— Cxu konvena loko? — demandis la sekreta agento kiam ili okupis la tablon cxe unu el la niĉoj. Leo estis jxus lavinta la vizagxon de la grasa resto de la sxminko kaj sentis fortan ascendon de humoro. Eĉ lia bunta vestaro — la sola spuro de la antauxa maskarado — ne tre videblis en la flagra elektra alterno.

La falsa gxentilhomo ridetis responde.

— Drola nomo por tiaspeca institucio, — li sulkis la nazon, — al ni tio certe konvenas, sed kio koncernas la sanktan auxreolon… Cetere, ni ankoraux ne estas formale konataj. Mikael Fist, — li anoncis, afable klinante la kapon sen doni tamen la manon.

— Natan Fomins, — vigle deklaris Leo kaj vokis fingre kelneron mendonte brandon kaj ion por postmangxi.

— Nu, antauxen, komencu vian trakton, — li signalis inter la unua kaj dua glasoj, — tamen mi vidas, vi estas spertulo.

Mikael Fist indiferente trinkis la duan fojon kaj neglekte demetis la pladon kun marinajxo.

— Mi timas, ke mi ne estos tuj komprenita, — li diris serioze kaj sen iu familiaro. — Vi ja certe kredas nenion supernaturan…

Ondo de kontento kovris la sekretan agenton. Li plezure kontemplis la dancan tumulton precipe haltante sur damaj apartenoj.

— Koncerne kredon, — li distre interrompis, — mi fidas nur la statuton. Se vi volas ion al mi pruvi, indiku tuj la konvenan paragrafon. Cxio alia estas demagogio.

— Brave, civitano Fomins, — jam ride dauxrigis Fist, — do mi ne trudos al vi ion por kredo. Mi simple proponos al vi certan kontrakton, kiun vi, espereble, akceptos.

Scintilo de profesia intereso ekbrilis en la cxiam pli svaga konscio de Leo.

— Bremsu la trinkon, — li donis al si silentan ordonon dum la ribela mano avide versxis novan porcion. Li haste glutis kaj diris jam vocxe:

— Rakontu cxion, civitano Fist, sincera konfeso favoros vian sorton.

— Do, ni pasu tuj al la afero, — diris Fist kun iu mistera sxangxo de la tono, kiun Leo, cetere, neniom rimarkis, — mi proponas al vi la kontrakton pri vendo de la animo.

La kontenta mieno de la agento komencis sin transformi en iritan grimacon. Tiu kota devianto tute ne intencis penti kaj doni koncernan informadon. Li dauxrigis sian stultan komedion kaj sxajne ecx esperis aprobon.

— Ne prenu min por dupo, knabo, — diris Leo bruske kaj faris pezan rigardon, — raportu cxion kurte, se vi ne volas tro da komplikoj.

Kontraux la atendo la knabo demonstris neniun konfuzon. Li akurate provis pecon de haringo kaj penseme visxis la buŝon per la kravata pinto.

— Auxskultu min trankvile, — li replikis kun admono. — Se vi ne volas konsideri min diablo, nomu min aliplanedano, por mi tio egalas. Atentu la cxefan — mi volas aĉeti vian animon, ne por eterno, por monato, kaj kompense proponas al vi relativan ĉiopovon por la sama periodo. La pago antauxos.

Stranga kalmo de la parolo de Fist kaj certa brilo en liaj okuloj iel efikis la staton de la sekreta agento. Li murmuris blasfemon kaj auxtomate versxis novan dozon.

— Hipnoto, — li angore pensis, — tempo por fini. Ni eliru por minuto, — li diris kun emfazo kaj peze levinte sin iris al la necesejo. En la streta blanka koridoro li lasis Fiston devanci kaj per kurta svingo direktis la pugnon al lia orelo.

Probable, li estis jam suficxe ebria, ĉar erarinte je kelkaj milimetroj li preteris la celon kaj impete falis liven, al la pisujoj. Tuj, ankoraux ne provante sin levi, li sxovis paralizita de konsterna rivelo: anstataux la atendita serva pistolo li tenis enmane ludan plastan revolveron. Kovarda Fist staris apude kaj penis kaŝi mokan esprimon post la hipokrita kondolenca masko.

— Mi esperas, ke la kontuzo estas bagatela, — kompate diris Fist kiam ili revenis al la tablo kaj Leo trempinte la tukon en la resto de brando aplikis gxin al la lezita zigomo.

— Evidente, vi opinias min cxarlatano, — li dauxrigis post momento. — Tamen provu ekzameni min en ago kaj vi ne plu dubos. Mi petas vin: esprimu iun deziron.

La vaga rigardo de Leo sin gluis al la vaka karafo; amuzita de subita ideo li rikane gruntis kaj diris indikante la vazon.

— Mi volas, ke gxi estu plena.

— Ekskuzon, — sonis post lia dorso la vocxo de la kelnero, — mi tuj reportos.

— Koincido, — pensis Leo kaj tamen eta frido pasis laux lia spino — cxu ne tro da koincidoj? Li ektrinkis el la nova provizo kaj sinistre observis la balon. La festeno proksimis al la kulmino. La rugxvangaj nordaj damoj ĝue baraktis en la brakoj de la brunaj filoj de la sudo, la orkestro ĝemis kaj tondris, kaj streĉe jelpis la orfa voĉo de la solisto dronante en la drumaj bruoj kaj la rumoro de la tumulto. La koloroj saltis kun la dancantaj homoj, kaj eĉ la stagnaj anguloj de la restoracio sxajnis plenaj de svarma movo kaŝita en la obskuro. En la kontrauxa niĉo liphara dikulo klinis la kapon al kuraĝe dekoltita knabino, kiu puŝis lin mane kaj histerie ridis. Leo rigardis iliaflanken, plu sin turnis al Fist kaj aroge prononcis:

— Mi volas tiun blondulinon.

Ankaux Fist rigardis al la nicxo kie la blonda knabino sin levis kaj iris al ilia tablo.

— Cxu libere? — sxi dolcxe demandis, kokete kontemplante Leon kaj metante la manon sur lian ŝultron. Kun tiu karesa tuŝo nova frido kuris tra la spino de la sekreta agento.

— Okupite! — li bojis krude kaj montris la dorson al la konsternita knabino kiu tuj retretis farante neglektajn grimacojn.

— Kial vi elektis gxuste min? — li demandis post minuto de silento.

Lia najbaro distre, kvazaux trinkus teon, sorbis el la glaso kaj ial penseme respondis:

— Cxar vi sxajnis al ni konveni.

— Ne estas por ignoro, — komentis Fist post nova gluto, — ke ni havas instruan pasinton. Ni ja cxiam srtebis al maksimuma sukceso. Ni nepre bezonis la plej bonan materialon por nia analizo. Kaj ni faris eĉ duoblan eraron. Unue, ĉiu esploro plej sukcesas, kiam oni komencas de la simpla. Sed ne tio estas esenca. La esenca estas tio, kio faris la tragedion de niaj klopodoj.

Fist haltis por momento kaj diris kun neta cxagreno.

— Ni ne konis elementan veron: la grandaj animoj ne estas vendeblaj. Unu post alia ni penis tenti eminentajn personojn kaj aux eraris en la apreco, aux fiaskis en la trakto. Ni memoras bigoton, kiun ni prenis por martiro kaj ermiton por kiu ni perdis dek jarojn. Koncerne vin, ni perdus, plej mave, unu tagon.

Li penetre rigardis Leon, kiu apatie macxis la salaton.

— Vi estas rara tipo. Sendube vi estas vendebla, kiel cxiuj ekzempleroj de via speco. Tamen samtempe vi estas certa idealisto, sincera batalanto por ideo. Alivorte, vi havas animon. Probable, ne tro grandan, sed sufiĉan por komenca studo. Mi ja scias, ke vi estas la sola, kiu konsentis ludi pederaston en tiu fama kafejo.

Leo lante levis sian svagan rigardon.

— Kaj kial vi ne predas perforte? — li demandis, ebrie balancante la kapon.

Fist bedauxre disigis la brakojn:

— Tial, ke la afero estas tro delikata por koncedi violenton.

La sekreta agento singultis kaj unumove trinkis vican dozon, Li estas jam suficxe trankvila. Kaj li perfekte kontrolis la situacion. Neniu dubo — tiu lerta prestidigulo intencis lin varbi por iu fremda servo. Leo fikse rigardis Fiston kaj fiere prononcis:

— Vi eraris, civitano. Mi ne estas idealisto. Sed, kvankam materiisto, mi pli frue vendus la propran patron ol mian patrion. Cxu vi komprenas, bruto? — li aldonis kun bruska kolero kaj sxancele faligis la kapon en la salatujon.

La diablo-aliplanedano lace kontemplis la festenan balon kaj prenis sian valizeton.

— Antaux ol foriri bonvolu pagi la tablon, — tuj baris lian vojon la cxiovida kelnero.

— Mia kompano pagos, — diris Fist montrante dorman Leon, kiu nur gruntis responde.

— Moko de l’ fato, mi denove fiaskis, — li flustris kun tristo, pusxis la pordon kaj sin mergis en la nokton.

Hotelo “Paradizo”

Originala novelo de Julian Modest

Estis malfrua auxtuna posttagmezo. La cxielo griza kiel lado, la arboj — nudaj, velkaj flavaj folioj disjxetitaj sur la tero kiel rustaj skvamoj. Pluvis, la vento siblis kvazaux ludis sur sxtalaj kordoj. Mi revenis el urbo Pleven, mia vojo pasis tra vilagxo Sxton, kie antaux jaroj mi estis instruisto kaj mi ankoraŭ gardis belajn memorojn. Mi ne rapidis kaj mi decidis renkontiĝi kun malnovaj amikoj. En la centro de la vilaĝo estis la domo de mia eksa kolego instruisto Stamen, duetaĝa, flava kun vasta korto, kiu nun dronis en herbaĉo kaj arbustoj. La barilo de la korto kliniĝis flanke, la stukaĵo de la domo estis dispecetigita. Kelkajn minutojn mi staris antaŭ la ŝlosita korta pordo. Mi rigardis dekstren, maldekstren, la strato dezertis, kaj neniun mi povis demandi ĉu Stamen estas ĉi tie aŭ ne. Jam mi ekiris al la aŭto por forveturi, kiam mi eksentis, ke de la najbara korto iu gvatas min. Mi turnis min kaj rimarkis du okulojn en breĉo de la barilo, kiuj brilis kiel fajreroj. La okuloj zorge atentis kion mi faros. Estis maljunulino, sed sufiĉe vigla, ĉar ŝia rigardo vagis tien reen kiel mustelo kaj ŝi okulfiksis ĉiun mian movon. Mi proksimiĝis al la barilo, salutis ŝin kaj demandis pri Stamen.

— Li ne estas cxi tie, — respondis la maljunulino, sed ne malfermis la pordon.

— Kie li estas?

Sxi silentis, hezitis cxu diri al mi aux ne, sed eble mi respektis sxin, ŝi sentis, ke oni povas fidi min kaj iom pli afable ŝi klarigis:

— Vintre li ne logxas cxi tie. Vintre li estas ĉe sia filino en la urbo. Lia edzino forpasis kaj li venas ĉi tien nur somere.

Mi dankis sxin kaj mi ekiris, sed la maljunulino haltigis min.

— Sinjoro instruisto, cxu vi estas? Mi supozis, ke estas sxtelisto aux rabisto, nur ili tiel detale observas la nelogxatajn domojn. Tamen mi ne povis tuj rekoni vin. Vidas mi konatan homon, sed mi ne memoras de kie mi konas vin. Ja, vi instruis nian Pankon. Li estis malbona lernanto, sed dank’ al Dio, finis la bazan lernejon.

Nun mi rememoris, ke estis iu Panko, kiu sciis nek matematikon, nek literaturon kaj ecx ne povis glate legi. Altstatura, forta kun vizagxo ruĝa kiel pomo, li nur petolis kaj la koleginoj instruistinoj timigis lin per la lerneja direktoro.

— Mi estas onklino de Panko, avino Ceca mi estas, — klarigis la maljunulino. — Venu bonvole.

Sxi malfermis largxe la pordon kaj invitis min en la korton.

— Sinjoro instruisto, kiom da jaroj vi ne venis cxi tien?

— Multajn, — mi respondis nebule.

La maljunulino insistis, ke mi eniru la domon, sed mi rezignis. Mi restis en la korto kaj sxi malaperis en la domo. Postnelonge ŝi revenis kun saketo da freŝaj, maturaj pomoj.

— Bonvolu, — sxi diris. — Gustumu kaj rememoru, kiam vi estis instruisto cxi tie.

Mi adiauxis avinon Ceca kaj foriris. Veturante mi pensis pri Stamen, mia amiko. Antaux du jaroj mi renkontis lin en Sofio.

— Kial vi estas en la cxefurbo? — demandis tiam mi.

— Mi vagas de ministerio al ministerio, mi batalas.

Mire mi alrigardis lin. Li ne estis impertinenta homo kaj la batalo ne karakterizis lin. Mi scivolis ekscii kun kiu li batalas kaj li rakontis al mi:

— Vi konas nian stadionon en la vilagxo. Iam per granda peno ni konstruis ĝin. Ni mem faris la benkojn, vestejojn, banejojn. Cxirkaux ĝi ni levis metalan barilon. Estas mirinda stadiono kun mola verda herbo. Ni havas futbalan teamon, kaj niaj knaboj bonege pilkludas. La stadiono estas komunuma havajxo, de la tuta vilaĝo, sed nun iuj obskuraj nuntempaj ricxuloj deklaras, ke ili aĉetis ĝin kaj komencas ĝin detrui. Tial mi vagas de ministerio al ministerio por ekscii, kiu vendis ĝin kaj kiu permesis ĝin detrui, sed vane. Oni sendas min de kabineto al kabineto kaj neniu povas respondi al miaj demandoj. Jam tutan monaton mi iras tien kaj reen, sed mi ne rezignos. Mi ekscios la veron. Ni, vilaĝanoj, fondis civitanan komitaton por protekti la stadionon kaj ni ne permesos, ke oni ĝin detruu. Oni elektis min prezidanto de la komitato kaj nun mi revenos el la Ministerio de sporto. Ni faros ĉion por savi la stadionon kaj se necesos, ni kusxos antaux la fosmaŝinoj.

Mi auxskultis lin, rigardis lian altan sekan korpon kaj sxajnis al mi, ke malantaux liaj dikaj okulvitroj, liaj okuloj flamas. De kie en tiu cxi silentema instruisto pri matematiko ekestis tia fajro, kiu bruligos tutan arbaron? Ni adiauxis unu la alian kaj mi deziris al li plenan sukceson.

Nun mi rememoris la renkontigxon kun Stamen kaj mi estis certa, ke li sukcesis savi la stadionon. Ofte en la silentemaj homoj estas pli da ambicio kaj forto ol ni supozas. Mi ne trovis Stamen, sed mi decidis iri kaj vidi la stadionon, kiu troviĝis je la fino de la vilaĝo, kie pasis la sxoseo al Euxropo. De tie vastiĝis la kampo, tra kiu serpentumis rivero Dren. Kiam mi instruis cxi tie, printempe kaj somere mi ŝatis promeni ĉe la rivero, mi fiŝkaptadis sub la salikoj kaj dum horoj mi senmova rigardis la akvon, kiu pigre fluis kaj susuris kvazaux maljunulino flustras ion sub sia nazo. Fore, sude, altiĝis Balkano kaj nehazarde la nomo de la vilaĝo estas Sxton, ĉar oni konstruis la domojn el blankaj ŝtonoj. Estis belaj, fortaj duetaĝaj domoj.

Kiam mi instruis cxi tie, mi estis juna, mi pilkludis kun la lernantoj en la stadiono, sed nun la vilagxo aspektis senhoma kaj dezerta. En iuj domoj jam de jaroj neniu loĝis kaj la stratoj dronis en mallumo kaj silento.

Nesenteble mi atingis la stadionon. Jam vesperigxis. Mi eliris el la auxto, cxar sxajne mi eraris la vojon. La ŝoseo videblis, sed la stadiono — ne. Mi ĉirkauxrigardis kaj iom post iom mi komencis orientiĝi. La stadiono vere mankis. Sur ĝia loko staris hotelo kaj en la auxtuna vespero videblis neonluma ŝildo “Hotelo Paradizo”. Skribitan latinletere oni vidis ĝin de malproksime, de la ŝoseo.

Nun mi komprenis kial oni konstruis cxi tie hotelon sur la loko de la stadiono. Ja, estis ege oportune. La veturantoj, kiu veturis sur la sxoseo, povis tuj rimarki gxin, halti kaj ripozi aux tranokti en la hotelo. Cxe la hotelo vastiĝis granda areo, kie nun videblis pluraj auxtoj kaj kamionoj kun fremdlandaj ŝildnumeroj.

Mi eniris vidi la restoracion kaj mi stuporigxis de la lukso, kiu estis en ĝi. Oni aranĝis la restoracion laux euxropa modelo. Moderna, eleganta ĝi brilis pro beleco kaj pureco. En la vasta salono auxdiĝis tenera melodio. La gastoj ne estis multaj kaj inter ili mi rimarkis forte sxminkitajn junulinojn kun mallongaj jupoj, kiuj sidis ie, tie cxe la tabloj. Eĉ la plej naiva vizitanto tuj divenos, ke la junulinoj estas ĉi tie por specialaj servoj, ĉefe por la fremdlandaj ŝoforoj, kiuj haltas por ripozi kaj iom distri sin. Evidente la posedanto de la hotelo certigis plenan komforton kaj modelan priservon de la gastoj.

Mi revenis al la pordo, sed de proksima tablo ekstaris junulo, ornamita kiel kristarbo. Sur lia kolo pendis peza ora koliero, sur lia dekstra manradiko estis ora braceleto kaj sur la maldekstra — multekosta horlogxo “Rolex”. Sur unu el liaj oreloj videblis orelringo.

— Sinjoro Trajanov, bonan vesperon, — salutis min la junulo.

Mi alrigardis lin surprizita, sed mi tuj rekonis lin, malgraux ke multajn jarojn mi ne vidis lin.

— Panko, cxu vi estas? — mi demandis. — Kion vi faras ĉi tie, antaux duonhoro mi vidis vian onklinon?

— Mi estas la posedanto de la hotelo. Bonvolu, mi deziras vin regali. Delonge vi ne venis en Sxton.

— Dankon, Panko, sed mi rapidas, mi eraris la vojon kaj mi eniris vidi kion oni konstruis cxi tie.

— Ni konstruas, sinjoro instruisto, ni modernigas nian karan vilagxon Sxton.

Mi adiauxis Pankon kaj eliris. Neniam mi supozus, ke Panko estas la posedanto de la moderna, luksa hotelo “Paradizo”.

La peko

Originala novelo de Julian Modest

Pauxlo sxoforis malrapide, rigardis la vojon antaux si kaj la kampon, kiu vastigxis cxe la ŝoseo. Estis la fino de la somero. De la flava kampo kvazaux radiis senespero. Delonge li ne havis tian malbonan humoron. Unu sola demando turmentis lin: ĉu li iru tien? Cxu estas senco? Multaj jaroj pasis de tiam. Ja ĉio jam estas forgesita. Ĉu li devas tuŝi malnovajn vundojn? Eble jes. Li ne povis forgesi sian promeson. Tiam, tre delonge, li promesis al si mem, ke li nepre revenos ĉi tien. Nepre revenos. Kaj tiu ĉi tago venis subite. Dum longa tempo li prokrastis sian revenon. Ĉiam li trovis kialojn por ne ekiri, sed nun li decidis. Li diris al si mem: mi devas iri kaj ekiris. Dum la pasintaj jaroj li meditis nur pri tio.

Gxis la urbo restis cxirkaux dek kvin kilometroj. Kiel nun aspektas la urbo? Cxu gxi sxanĝiĝis? Ĉu en ĝi loĝas homoj, kiu memoras lin? Ĉu li rekonos ilin? Kvazaux ĉio en lia memoro estis forviŝita: bildoj, vizaĝoj, stratoj, domoj… Pauxlo memoris nenion, aŭ eble li ne deziris memori. Lia animo pezis kiel ŝtono, kaj li ne sciis kiel liberiĝi de tiu ĉi pezo. En lia koro kvazaŭ nestis raba birdo, kiu senĉese bekis lin kaj memorigis lin pri la malagrabla evento kaj revenigis lin al la pasintaj jaroj. Ĉiuj diris, ke la rememoroj de la pasinteco, de la infanaĝo, estas la plej belaj, sed por Paŭlo ili ne estis belaj.

Lia patro estis instruisto kaj la patrino – oficistino. Ilia familio ne estis tre malricxa, sed Pauxlo anime suferis. Li vidis, ke la patro humiligxas, klinas la dorson antaux la ĉefoj kaj akceptas ĉion silente, senvorte. La patrino ĉiam kalkulis la monerojn kaj eĉ al si mem ne deziris konfesi, ke ili vivas malriĉe. Sxi ĉiam penis, ke iliaj vestoj estu kudritaj, lavitaj, gladitaj, malgraux tio, ke la vestoj estis malnovaj kaj jam elfrotitaj. La patro ĉiutage diligente purigis siajn sxuojn, tamen ne sukcesis kaŝi, ke ili estas malnovaj kaj deformitaj. Cxu eblis kun malnovaj kaj aĉaj ŝuoj stari antaŭ la lernantoj. La manikoj de lia jako same estis elfrotitaj. Ĉu kun tiaj vestoj instruisto havas aŭtoritaton kaj ĉu la lernantoj estimos lin, malgraŭ tio, ke lia patro estis ege erudita kaj havis bonan koron.

Kiam Pauxlo finis gimnazion, li diris al la patro, ke li deziras studi en universitato. La patro alrigardis lin moke kaj demandis:

– Vi deziras studi en universitato, cxu? Vidu min. Mi studis kaj finis matematikon, kaj nun mia salajro estas mizera. Gxi sufiĉas por nenio. Tiuj, kiuj ne studis, estas riĉaj. Vidu vian onklon, mian fraton. Li ne deziris studi en universitato kaj nun li estas riĉulo. Li igxis kudristo. Li havas multe da klientoj kaj multe da mono. Pli bone estus, se vi ellernus iun metion.

La patro parolis, sidante cxe la fenestro en la eta malhela ĉambro. Li rigardis la korton ekstere kaj kvazaux parolis al si mem. Li estis tute senespera, nenio bona estis en lia vivo. Cxiuj lia penoj: studado, laboro, klopodoj estis vanaj. Eble li sincere deziris helpi Pauxlon kaj montri al li alian vojon en la vivo, kiu igos Pauxlon pli feliĉa.

– Mi havas ideon, – dauxrigis la patro, – delonge mi havas tiun cxi ideon. Iru al la onklo kaj lernu la kudristan metion. Igxu kudristo. Vi kudros vestojn, oni estimos vin. Vi perlaboros pli da mono ol mi, instruisto. Laboru kaj lernu ĉe via onklo unu aux du jarojn. Eble la kudrista metio plaĉos al vi. Vi perlaboros monon, kaj poste vi studos. Vi ankoraux junas.

La patro elspiris kaj denove rigardis tra la fenestro. Liaj okuloj estis tristaj.

– Do, finfine, mem decidu. Mi ne deziras konsili vin. Post jaroj vi diros, ke mi malbone konsilis vin.

La onklo Boris logxis en la urbo Varna. Kiam Pauxlo venis al Varna kaj diris al la onklo, kial li venis, la onklo ne estis tre kontenta, sed akceptis lin. Ja Pauxlo estis lia nevo, filo de lia pli aĝa frato.

– Jes, – diris la onklo. – Estus bone, se mi havus helpanton. Dum la lastaj monatoj mia laboro plimultigxis. Mi kudras vestojn al muzikantoj, kantistoj, artistoj. Vi helpos min. Dum du jaroj vi ekposedos la metion. Nun vi loĝos en mia domo, kiel diris via patro.

Pauxlo tute ne deziris igxi kudristo, sed li ne deziris cxagreni la patron. Pauxlo amis lin kaj kompatis lin. La tutan vivon la patro vivis honeste. Kun granda emo kaj inspiro li instruis la gelernantojn, amis ilin kaj tio igis lin ne sxpari fortojn. Laux Paŭlo ne estis pli laborema viro ol lia patro, kiu senĉese legis, solvis novajn matematikajn taskojn kaj kvazaŭ dezirus, ke ĉiuj liaj lernantoj iĝu matematikistoj. Liaj gelernantoj ofte partoprenis en matematikaj konkursoj kaj gajnis premiojn, tamen ĉiam oni menciis nur la nomojn de la lernantoj, kaj neniu menciis la nomon de la instruisto, kiu instruis ilin. Tio ĉagrenis la patron, sed li neniam diris ion. Nur de tempo al tempo li deprenis siajn okulvitrojn kaj per poŝtuko viŝis ilin. Nur tio montris, ke li estas maltrankvila. Nur tiel li esprimis siajn sentojn.

La laboro cxe onklo estis ege enua. Pauxlo lernis tajli, kudri, gladi… Laux li en la mondo ne estis pli enua kaj pli malagrabla laboro ol la kudrado. La kudrejo estis vasta, hela, sed por Pauxlo gxi sxajnis malvasta kaj obskura, plenplena je kostumoj, pantalonoj, manteloj, kiuj pendis sur hokoj, estis sur seĝoj kaj sur la granda tablo. Paŭlo senpacience atendis la finon de la labortempo. Li eliris el la kudrejo kaj tuj rapide ekiris al la mara bordo. Nur tie li sentis sin viva. Profunde li enspiris la freŝan maran aeron kaj fiksis la rigardon al la horizonto. La maro senfine bluis. Tio estis la libero: la vasteco, la vento kaj ne la kudrejo kun la kostumoj, pantalonoj kaj manteloj.

La onklo estis severa kaj postulema. Same, kiel la patro de Pauxlo, li deziris, ke cxio estu perfekta. Kiam iu jxus kudrita vesto ne plaĉis al li, li igis Pauxlon kudri gxin denove.

– Vi nun lernas la metion, – grumblis la onklo, – vi devas igxi la plej bona kudristo, kaj tio estas la senco. Malbonaj kudristoj multas. Vi devas esti la plej bona, kaj la homoj venos al vi, mendos cxe vi siajn vestojn kaj vi perlaboros multe da mono.

Fojfoje al la onklo placxis la vesto, kudrita de Pauxlo, kaj li diris:

– Bone, bone, vi komencas alkutimigxi kaj ekposedi la metion.

La familio de la onklo ne havis infanon kaj eble tial li opiniis, ke Pauxlo ekposedos lian metion kaj dauxrigos lian laboron. La onklo deziris, ke Pauxlo heredu la kudrejon, kies nomo estis: “Kudrejo de Boris Mavrov – moda kudristo”. Nur tiel la kudrejo ne malaperos.

Kiam la onklo havis bonan humoron, li ofte parolis pri diversaj famaj privataj entreprenoj.

– Estas, – diris li, – dolcxajxejo “Agop kaj filoj”, kiu produktas bonegajn dolĉaĵojn. Neniu povas produkti tiajn dolĉaĵojn kiel ili. Ilia sperto estas transdonita de patro al filo jam dum jardekoj. Tio estas tradicio kaj vi, Pauxlo, se vi dauxrigos la kudristan laboron, igxos fama. Vi estos la plej bona moda kudristo.

Tiaj estis la revoj de la onklo.

La auxto eniris la urbon. Pauxlo reduktis la rapidecon kaj direktis la auxton al la urbocentro. La urbo aspektis pli alia ol antaŭe. Estis novaj konstruajxoj, hoteloj, domoj, placoj. La onklo logxis proksime al la mara ĝardeno, en malgranda silenta strato. Paŭlo facile trovis la straton. Gxi estis kiel antaŭe. Li ne sukcesis parki la aŭton sur tiu cxi strato kaj parkis sur najbara strato. Piede li ekiris al la domo de la onklo, eniris en la malhelan enirejon kaj supreniris sur la malvastan sxtuparon, kiu havis metalan balustradon kun ornamaĵoj, similaj al vinberaj folioj. Cxio tie estis tre bone konata al Paŭlo, kvazaŭ hieraŭ li estus ĉi tie. Paŭlo haltis antaŭ masiva pordo kun ŝildeto: “Familio Mavrovi”. Antaŭ premi la butonon de la sonorilo, li iom hezitis, eĉ faris paŝon malantaŭen kaj diris al si mem: “Ĉu mi devis veni?” Tamen decide li premis la butonon. La akra sono aŭdiĝis ie en la domo solece kaj triste. Paŭlo atendis kelkajn sekundojn. Eble neniu estas en la domo, meditis li senrevigite. Vane li venis ĉi tien. Denove li sonorigis. Post iom da tempo li perceptis malrapidajn paŝojn. Aŭdiĝis krako de ŝlosilo, kvazaŭ iu dolore ektusis. La pordo malfermiĝis, kaj sur la sojlo ekstaris la onklo, jam maljuna, kurbiĝinta kun maldensaj haroj, sulkigita vizaĝo. Antaŭ jaroj li estis svelta, korpulenta, ĉiam glate razita kaj mode vestita.

– Kion vi sercxas? – demandis la onklo kaj alrigardis lin esploreme. Eble li jam ne bone vidis.

– Onklo, mi estas Pauxlo.

La maljunulo ektremis. Lia vizagxo strecxiĝis kaj li ekis fermi la pordon, sed diris:

– Kion vi deziras?

– Mi venis vidi vin kaj … pardonpeti.

Eble Pauxlo mallauxte prononcis la vorton “pardonpeti”, kaj la onklo ne auxdis gxin.

– Eniru, – diris obtuze la onklo.

Ili eniris la vastan gastocxambron, kiu plenplenis je malnovaj kaj nenecesaj mebloj. La onklo montris al Pauxlo unu el la foteloj kaj Pauxlo sidigxis. La onklo eksidis sur seĝon ĉe la granda masiva tablo en la centro de la ĉambro.

Kelkajn minutojn ili silentis. Pauxlo meditis, kiel komenci la parolon. Plurfoje li pripensis kaj ripetis la vortojn, kiujn li deziris diri al la onklo. La maljunulo sidis kontraux li kaj rigardis lin severe. Liaj nigraj okuloj similis al du akraj najloj. La aero en la gastocxambro estis mucida, kaj super la mebloj kvazaux pendis peza nubo, el kiu subite eklumos fulmo kaj aŭdigxos surdiga tondro. Paŭlo devis diri ion. La silento jam estis turmenta.

– Onklo, mi eraris, mi pekis, pardonu min. Mia ago estis stulta, ago de stulta bubo.

– Mi ne pardonos vin. Mi ne povas pardoni vin, – levis vocxon la onklo. – Mi kaj via onklino amis vin kiel nian filon. Por vi ni estis pretaj je ĉio.

– Mi scias, sed…

– Kial vi sxtelis la monon kaj forkuris? Via kompatinda patro ne travivis tion kaj mortis! Kaj kie vi estis, kie vi kaŝis vin dum tiom da jaroj? Ni nenion sciis pri vi.

– Mi estis en Germanio. Mi sxtelis vian monon kaj…

– Kaj?

– Mi tie per la mono komencis studi. Vi sciis, ke mi ege deziris studi. Mi finis la studadon kaj igxis arkitekto.

– Vi faris la plej grandan pekon! Vi sxtelis monon kaj forkuris. Por vi ne estas pardono! – ripetis la onklo.

– Nun mi deziras redoni la monon, kiun mi sxtelis…

La onklo starigxis de la seĝo kvazaux io bruligis lin.

– Ne! – ekkriis li. – Mi ne bezonas vian pekan monon! Mi ne deziras monon. Tiam mi povis doni al vi multe da mono. Mi ne bezonas monon! Iam per honesta laboro mi perlaboris mian monon kaj vi, vi komencis vian vivon malhoneste kun sxtelo. For de cxi tie! Mi ne deziras vidi vin! Vi estas jam arkitekto, vi eble estas riĉa, sed vi estas ŝtelisto! Vi ŝtelis kaj forkuris, sed vi devis almenaux telefoni al viaj gepatroj. Ili, kompatindaj, ne sciis, kio okazis al vi kaj ili forpasis kun malfermitaj okuloj. Mi ne deziras vidi vin!

Pauxlo ekstaris, metis sur la tablon koverton en kiu estis la mono, sed la onklo prenis la koverton kaj rejxetis gxin al Pauxlo.

Nebezonata lingvo

Rakonto de Julian Modest

Julian Modest naskigxis la 21an de majo 1952 en Sofio. En 1977 li finstudis la bulgaran filologion en la Sofia universitato Sankta Kliment Ohridski, kie en 1973 li eklernis Esperanton. Jam en la universitato li aperigis Esperantajn artikolojn kaj poemojn en Bulgara Esperantisto. En 1977 li akiris diplomon de instruisto de Esperanto en gimnazioj, superaj lernejoj kaj universitatoj.

De 1977 gxis 1985 li loĝis en Budapesxto, kie li estis aktiva kunlaboranto de la revuoj Hungara Vivo, Budapeŝta Informilo, Literatura Foiro, Fonto, Monato kaj aliaj. Tie aperis liaj noveloj, recenzoj kaj artikoloj. Li estas auxtoro de la Esperantaj libroj: Ni vivos! (dokumenta dramo pri Lidia Zamenhof), La Ora Pozidono (romano), Maja pluvo (romano), D-ro Braun vivas en ni (dramoj), Mistera lumo (novelaro), Beletraj eseoj (esearo), Sonĝe vagi (novelaro), Invento de l’ jarcento (komedioj), Literaturaj konfesoj (esearo), La fermata konko (novelaro) kaj de pluraj bulgarlingvaj libroj. Ekde 1999 Julian Modest estas la cxefredaktoro de Bulgara Esperantisto.

Cxi-nokte onklino Dona dormis malbone. Sxi ofte vekigxis, leviĝis, sonĝis terurajn kaj strangajn sonĝojn, kiuj subite malaperis, kvazaux ili dronus ie en la senlimo, kaj en sxi restis nur timo kaj maltrankvilo. Ŝi kuŝis en la lito tremanta kun la seka gorĝo kaj provis ekdormi, cxar je la morgauxa tago atendos ŝin granda aventuro. Ŝi veturos al Usono. Nur pro tiu ĉi penso ŝia koro kuntiriĝis. Ŝi ne povis kompreni, kial: ĉu pro ĝojo aux pro timo. Ja ŝi flugos per aviadilo milojn da kilometroj super nekonataj landoj kaj oceano. Tamen onklino Dona firme decidis kaj diris: jes, mi iros, eĉ se tio estos mia lasta veturo en la vivo.

Delonge senpacience onklino Dona atendis tiun cxi momenton. Dum la solecaj sendormaj noktoj sxi revis pri la veturado, ŝi imagis kiel gxoje renkontos ŝin la filino Lena, la bofilo Stefano kaj la nepo Demetro. Onklino Dona varme ĉirkauxbrakos kaj kisos ilin. La nepo Demetro jam estas kvinjara, sed onklino Dona ankoraux ne vidis lin, ĉar li naskiĝis en Usono. Lena ofte sendis fotojn al onklino Dona, kiujn ŝi ĝoje rigardis, sed ŝi deziris ĉirkauxbraki la nepon, premi lin al sia koro kaj eksenti lian varman korpon kaj la batojn de lia eta koro. Ja, ŝi tiom multe deziris havi nepon, zorgi pri li, esti ĝoja kun li. Kaj jen, Lena kaj Stefano jam havas filon, sed bedaŭrinde ili loĝas tre malproksime, en Usono, en Cxikago, kaj dum tiom da jaroj onklino Dona ne povis gasti ĉe ili. Sed kion fari. Tia estas la nuntempa vivo. Gxi ŝanĝiĝis. La mondo iĝis kvazaŭ tre eta, kaj nun oni povas loĝi kie ili deziras, ĉu en Usono, ĉu en Eŭropo, ĉu en Azio.

Kiam Lena kaj Stefano igxis senlaboraj, Lena diris al onklino Dona:

– Panjo, Stefano kaj mi decidis veturi al Usono. Tie ni sercxos nian sxancon en la vivo. Vi vidas, kio okazis ĉi tie. Mi estas sen laboro, Stefano – same. Mi jam du jarojn ne povas trovi laboron. Via pensio estas tre malgranda. Gxi ne sufiĉas eĉ por vi mem.

– Cxu vi serioze decidis tion? – demandis onklino Dona kaj sxia koro kuntirigxis, plena je doloro.

– Jes panjo, – respondis Lena kaj mallevis la kapon. Por sxi estis malfacile paroli kaj rigardi onklinon Dona.

– Tamen vi ankoraux estas junaj. Eble la situacio en nia lando sxangxiĝos, pliboniĝos kaj post iom da tempo Stefano kaj vi trovos konvenajn laborlokojn cxi tie. Kiel vi devas forveturi tiel malproksime?

– Panjo, ni estas junaj, ni ne povas resti cxi tie kaj vivteni nin per via mizera pensio. Ni nepre devas fari ion. Ni devas ordigi nian vivon.

– Ho, – elspiris peze onklino Dona, – se vi jam decidis…

– Ne maltrankviligxu! Ni regule sendos al vi monon, kaj post iom da tempo vi venos loĝi cxe ni. Mi scias, ke por vi ĉi tie estos malfacile. Vi estos sola. Tamen se ni loĝos ĉi tie, ni estos kondamnitaj je malrapida, sed certa morto.

– Por mi ne estos malfacile logxi sola, – firme diris onklino Dona. Sxi estis forta virino. – Mi ankoraux ne estas tro maljuna. Mi estas sana kaj mi povus prizorgi min mem. Por mi estos pli grave, se vi fartos bone en la malproksima lando. Estu felicxaj tie. Ne gravas, ke vi loĝos en Usono. La plej granda ĝojo por ĉiu patrino estas scii, ke sxiaj idoj estas vivaj, sanaj kaj feliĉaj.

Stefano kaj Lena forveturis, kaj post kelkaj semajnoj onklino Dona ricevis leteron. Ili skribis, ke ili jam logxas en Cxikago, kaj cxio estas en ordo. En la sekvaj leteroj ili skribis al onklino Dona, ke ili havas laboron kaj bone fartas. Onklino Dona tamen ne estis certa, ĉu ĉio estas tiel, kiel Lena skribas en la leteroj. Ĉu oni povas bone farti malproksime de la patrujo, tamen sxi deziris kredi al Lena.

Post unu jaro Lena skribis, ke sxi estas graveda kaj baldaux naskos knabon. Sxi kaj Stefano decidis, ke la nomo de la knabo estu Demetro kiel nomigxis la patro de Lena, kiu forpasis antaux dek jaroj. Kiam onklino Dona ricevis tiun cxi leteron, ŝi kvazaux forflugus. Finfine ankaŭ ŝia filino Lena havos infanon. “Lena kaj Stefano estu vivaj kaj sanaj, kaj Dio gardu ilin”, – diris al si mem onklino Dona. Ne estis pli feliĉa virino ol ŝi. Delonge ŝi revis pri nepo kaj jen, Lena kaj Stefano havos idon.

Lena naskis belan sanan knabon, sed onklino Dona ne povis vidi lin, cxar ili estis tre malproksime. Sxi atendis, ke Lena sendos al sxi bileton por aviadilo, por ke onklino Dona iru al Usono kaj gastu al ili, sed ĉiam okazis io kaj la bileto ne venis. Tiel pasis kvin jaroj. Demetro jam estis granda knabo – kvinjara kaj onklino Dona dauxre esperis, ke baldaux vidos lin. Tamen iom post iom ŝi komencis perdi esperon. “Ho ve, mi ne sukcesos vidi Demetron, – diris ŝi al si mem. – Mi forpasos kun la malfermitaj okuloj, sed Dio gardu ilin. Ili estu sanaj kaj vivaj. Mia vivo jam proksimigxas al la fino”.

Tute neatendite Lena telefonis al onklino Dona kaj diris, ke sxi sendis la aviadilbileton, kaj ili atendas onklinon Dona gasti cxe ili. La koro de onklino Dona denove ekludis kaj ekflugis kiel birdo. Sxia vizagxo eklumis, kaj ŝiaj lacaj okuloj pleniĝis je larmoj. Finfine ŝi flugos al Usono kaj vidos Lenan, Stefanon kaj Demetron. La plej grava por ŝi estis Demetro – ŝia kara nepo. Cxu povas esti pli granda ĝojo por avino, kiu dum tiom da tempo vivis sola, malproksime de siaj parencoj: filino, bofilo kaj nepo.

Onklino Dona komencis prepari sin por la longa veturado. Sxi acxetis donacojn por Lena kaj Stefano. Por la nepo Demetro sxi aĉetis belegan libron Fabeloj kun koloraj ilustrajxoj. Onklino Dona ne havis paciencon. Ŝi deziris tuj ekveturi, vidi Demetron, sidi apud li kaj komenci legi al li belegajn kaj interesajn bulgarajn fabelojn. Ja, ŝi ne nur legos al li la fabelojn, sed rakontos ilin. Por avino estas granda gxojo rakonti al la nepo fabelojn, kaj li auxskultu kaj perceptu ĉiun vorton kiel la seka tero sorbas la printempan pluvon.

Por la veturado onklino Dona acxetis novan mantelon kaj novajn sxuojn. Sxi frizis sian hararon. Delonge ŝi nenion novan estis aĉetinta por si mem, sed nun ŝi deziris aspekti bone kaj esti vestita en novaj vestoj. Ja, ŝi veturos tiom da kilometroj tra la granda mondo. Ŝi iros en alian landon al aliaj homoj, kaj ŝi devos bone aspekti. Onklino Dona estis inteligenta virino. Preskaux tridek jarojn ŝi estis instruistino de la bulgaraj lingvo kaj literaturo. La lernantoj amis kaj estimis ŝin. Iam, antaux jaroj, ŝi verkis kaj aperigis recenzojn, artikolojn, partoprenis en konferencoj kaj simpozioj, sed post la pensiigxo ŝia vivo kvazaux silentiĝis, kaj kiam Lena kaj Stefano forveturis al Usono, ŝia vivo eksimilis al olda rustinta ŝipo, lasita kaj forgesita en fora golfo.

La matenon antaux la ekveturo, onklino Dona vekigxis tro frue. Sxi preskaux ne dormis dum la nokto. Ŝi vestiĝis kaj preparis sin por la veturado. Venis Drago, sxia nevo, kiu per auxto veturigis ŝin al la flughaveno. Ŝia fratino Mila, du ŝiaj kuzinoj kaj la gepatroj de Stefano venis al la flughaveno adiaŭi ŝin. Cxiuj cxirkaŭbrakis, kisis ŝin kaj deziris al ŝi agrablan veturadon. Onklino Dona maltrankviliĝis, kiel ŝi flugos. La vojo estis tre longa. En Prago ŝi devis resti unu tagon kaj poste daŭrigi al Usono per alia aviadilo. Feliĉe, en la aviadilo al Prago ŝi konatiĝis kun virino, kuracistino kiu same veturis al Ĉikago. Ili konversaciis dum la flugado kaj poste kune flugis de Prago al Ĉikago.

En la haveno en Cxikago onklinon Donan atendis Lena, Stefano kaj la nepo Demetro. Onklino Dona brilis pro felicxo. Sxajnis al sxi, ke neniam en la vivo ŝi estis tiom gxoja. Ŝi kisis, ĉirkauxbrakis ilin kaj la plej multe Demetron, kiun ŝi vidis unuan fojon. Demetro estis tre bela kun densa krispa hararo kaj nigraj okuloj kiel olivoj. Li aspektis iom maldika, sed vigla.

– Mia bela nepo – gxojis onklino Dona. – Diru al mi kiel vi nomiĝas? Vidu kion mi portas por vi de Bulgario – libron kun belaj fabeloj. Ni kune legos kaj poste ni rakontos ilin.

Sxi donis al Demetro kolore ilustritan libron, sed li dauxre silentis kaj nur rigardis onklinon Donan per siaj largxe malfermitaj okuloj. Ecx vorton li ne prononcis.

“Eble li timas. Li ne konas min”, – pensis onklino Dona kaj ne cxesis paroli al li kare, sed post kelkaj minutoj sxi turnis sin al Lena kaj demandis:

– Lena, cxu Demetro povas paroli. Kial li silentas?

– Kompreneble li povas paroli, sed li ne komprenas vin, cxar vi parolas al li bulgare.

– Kial? Cxu li ne parolas bulgare?

– Li parolas nur angle, – respondis Lena. – Ni konversacias kun li angle.

– Cxu nur angle? – miris onklino Dona. – Kaj li ecx unu bulgaran vorton ne scias?

– Li ne scias.

– Sed kial? Kiel eblas? Nekredeble!

Onklino Dona ne nur miris, sed indignigxis.

– Kial vi permesis tion? Ja, vi estas bulgaroj! – diris sxi kolere.

– Panjo, – alrigardis sxin Lena. – Kial Demetro devas scii la bulgaran lingvon. Li naskigxis en Usono. Kial li bezonos bulgaran. Li neniam loĝos en Bulgario. Lia vivo estos cxi tie, en Usono. Vi vidas, ke nun ĉiuj junaj homoj forlasas Bulgarion kaj serĉas laboron eksterlande.

– Lena kial vi parolas tiel! Ni estas bulgaroj. Ni naskigxis en tiu cxi lando. Gxi estas nia patrujo.

– Panjo, tio estas falsaj vortoj kaj frazoj, kaj nur instruistino kiel vi povas eldiri ilin.

Onklino Dona eksilentis. Sxi nur alrigardis la bulgaran libron kun la fabeloj, kiu nun estis tute nenecesa. Poste sxi alrigardis la grandajn mutajn okulojn de Demetro. Onklino Dona ankoraux ne kredis, ke ecx unu vorton ŝi ne povos diri al li kaj tute ne povas konversacii kun li, kvazaux inter ili estus grandega oceano, kaj nek ŝi, nek li povus tranagxi ĝin por atingi unu la alian.

Sofio, la 17an de oktobro 2012

Nora

Originala novelo de Julian Modest

Io okazas al Nora, diris al si mem Rosen. Dum la lastaj tagoj Nora estis maltrankvila kaj iom stranga. Rosen demandis ion, sed sxi kvazaux ne auxdis lin, kaj Rosen devis du aux tri fojojn ripeti la demandon. Li rigardis ŝin kaj miris. Sxiaj grandaj helbluaj okuloj kvazaŭ ne vidis, kio okazas cxirkaŭ ŝi. Tamen ĉio aspektis normala. Nora iris al sia laborejo, posttagmeze revenis hejmen. Matene ŝi ĉiam vekigxis je la sesa horo, eniris la banejon kaj poste kuiris kafon. Rosen kaj ŝi trinkis la kafon kun plezuro. Antaŭe dum la matena kaftrinkado ili konversaciis, ĝenerale pri ĉiutagaj kaj banalaj problemoj: kion Nora devas aĉeti, ĉu dimanĉe ili iros al la vilao, aŭ ĉu Rosen forgesis pagi la fakturojn por la elektrokurento kaj la akvo. Tamen dum la lastaj tagoj ili ne konversaciis, kvazaŭ ili nerimarkite malkutimiĝis konversacii.

Posttagmeze cxirkaux la kvina horo Nora revenis el la laborejo. Sxi laboris en Financa Ministerio kaj estis unu el la plej bonaj financaj ekspertoj. Nora venis hejmen, lasis la sakon kun la aĉetajxoj sur la tablon kaj komencis silente prepari la vespermangxon. Denove sxi kaj Rosen ne konversaciis. De tempo al tempo Rosen demandis ion, sed ŝi ne auxdis liajn demandojn kaj ne respondis, aux respondis ion neklaran kaj nekompreneblan. Pro tio Rosen komencis maltrankviliĝi. Li demandis sin: kio okazis. Li ne sciis kiel demandi Noran. Tra lia menso kiel fulmoj saltis maltrankvilaj pensoj kaj supozoj. Cxu Nora havas amanton, demandis sin Rosen maltrankvile. Kiam la virinoj estas enamiĝintaj, ili estas distritaj, neparolemaj kaj strangaj, supozis Rosen. Tiu ĉi suspekto kreskis kiel lavango kaj serioze turmentis lin.

Li longe hezitis kaj finfine decidis per siaj propraj okuloj kontroli sian supozon. Li provis kelkfoje kasxe spioni Noran, riskante malagrablajxojn. Li pli frue eliris el la laborejo, sen averti sian cxefon, kaŝis sin malantaux angulo de la Financa Ministerio kaj atendis senpacience la eliron de Nora post la fino de la labortago. Je la kvina horo Nora eliris el la ministerio. La koro de Rosen batis kiel freneza ĉevalo, kiu kuregas sen direkto. Li supozis, ke Nora eliros kun iu kolego, kaj ili ambaux ekiros ien, tamen tio neniam okazis. Nora ĉiam eliris el la ministerio sola kaj tuj ŝi direktigxis al la granda nutraĵmagazeno, kiu troviĝis proksime al la ministerio. Tie ŝi aĉetadis, vagis inter la bretoj, elektis diversajn varojn. Iujn el ili ŝi prenis, aliajn lasis sur la bretoj. Dume Rosen kaŝis sin malantaux anguloj en la magazeno kiel kulpa lernanto kaj gvatis de tie Noran. Li hontis kaj diris al si mem, ĉu mi estas tiel povra, ĉu decas al viro je mia aĝo spioni sian edzinon kiel stulta kornohava edzo. Post la aĉetado Nora trankvile eliris el la vendejo kaj ekiris hejmen. Rosen same ekiris post ŝi kulpokonscia.

Tiel pasis kelkaj monatoj kaj Rosen konvinkigxis, ke Nora ne havas amanton, sed lia maltrankvilo ne malaperis. De tago al tago Nora iĝis pli kaj pli silentema. Eble mi hazarde ofendis sxin, demandis sin Rosen kaj sercxis en si mem la kialon pri la stranga konduto de Nora. Certe mi estas kulpa, meditis li. Nora estas sentema, delikata kaj eble mi ofendis ŝin nerimarkinte. Mi devas peti ŝian pardonon kaj paroli kun ŝi sincere. Tamen li ne kuraĝis kaj prokrastis tiun ĉi konversacion kun Nora. Li hontis kaj faris ĉion eblan, ke Nora ne koleru al li. Li helpis ŝin en la hejmaj okupoj kaj ĉiam provis esti kara kaj pli atentema al ŝi. Li ege forte amis Noran kaj ne povis pardoni al si mem, se hazarde li estus ofendinta ŝin. Li ne deziris perdi Noran pro iu bagatelajxo. Sxi estis la plej kara homo por li, lia lernejana amo.

Rosen kaj Nora konis unu la alian de la gimnazio. Jam kiel lernantoj ili ekamis unu la alian. Poste ili studis en la universitato, geedzigxis kaj jam kvin jarojn vivis kune. Ili ne havis problemojn, loĝis en bela loĝejo, havis auxton, vilaon. Kion plu oni povas deziri – meditis Rosen. Eble mi devas esti pli kara al sxi. Mi devas pli ofte donaci al ŝi florojn, pli ofte ni devas festi kune, esti en restoracioj kaj viziti teatrojn, operojn, koncertojn. Cxi-somere nepre ni devos ripozi cxe la maro aux pli bone eksterlande. Tiu ĉi ideo estas bonega kaj mi parolos kun Nora. Mi demandos ŝin, kie ŝi deziras ripozi, kaj mi tuj mendos flugbiletojn kaj hotelĉambron. Sxi vidu, ke mi ankoraux amas ŝin same kiel iam, kiam ni estis lernantoj kaj vespere, reveninte de la lernejo ni kaŝis nin en la urba parko kaj freneze kisis unu la alian. La kisoj estis varmaj kiel flamoj. Ili sorĉis Rosen kaj igis lin senlime feliĉa kaj fiera. La plej bela knabino en la gimnazio amis lin, kisis lin sindone kaj deziris esti kun li ĝis la fino de la vivo. Tiam Nora estis ege bela knabino kun la okuloj bluaj kiel lago kaj haroj kiel akvofalo. Ŝia korpo estis kvazaŭ skulptita de la plej talenta skulptisto de la mondo.

Cxi-matene Rosen decidis interparoli kun Nora. Kiam sxi eliris el la banejo, ili sidigxis unu kontraux la alia cxe la tablo por trinki la matenan kafon. La tago estis suna. La matena lumo brilis el la lazura ĉielo. Belega mateno, diris al si mem Rosen. Tiu ĉi mateno estas tre konvena por trankvila, sincera konversacio. Li intencis komenci la konversacion per propono pri la eksterlanda ekskurso kaj poste atente demandi ŝin, ĉu eble li iam hazarde ofendis ŝin, aux eble ŝi deziras ion, kion li ne scias, aux eble io ne plaĉas al ŝi, kaj ili kune devas aranĝi ion.

Kiel cxiam, ankaux ĉi-matene Nora silentis kaj rigardis ien super la kapon de Rosen. Nur sxi havis tiajn profundajn okulojn. Rosen gxis nun ne vidis similajn okulojn. Gxis nun li ne povis precize diri, kian koloron ili havas. Ili aspektis lagobluaj, sed rigardante ilin, li havis la senton, ke ili similas al la maro, aux pli ĝuste ilia koloro estas helverda. Sxia vizaĝo estis blanka kiel lakto kaj ŝiaj lipoj estis kvazaux sukoplenaj. Ŝia hararo falis onde sur ŝiajn glatajn ŝultrojn.

– Nora, – diris malfirme Rosen. – Cxu vi vidas kiel nesenteble venis la printempo?

– Cxu? – respondis sxi.

Sxia demando sxajnis al Rosen iom stranga kaj li alrigadis ŝin.

– Mi decidis, ke cxi-jare ni ekskursu eksterlanden. Kien vi deziras, ke ni iru: ĉu en Italion, Francion aux eble en Hispanion? – demandis li.

Rosen atendis, ke Nora ekgxojos, sed sxi silentis, rigardante ien, super lia kapo. Li decidis ripeti la demandon, supozante, ke Nora ne auxdis lin bone aux eble ne komprenis lin. Li denove ekdemandis pli atente, sed subite ŝi ekparolis:

– Li venas cxiun nokton kaj ĉirkauxbrakas min.

Rosen sxtonigxis. Kion kaj pri kiu ŝi parolas.

– Li jam estas suficxe agxa knabo, alta, bela. Li diras: panjo, mi deziras esti kun vi, esti ĉe vi.

Rosen rigardis sxin stupore. Kion ŝi parolas? Pri kiu knabo ŝi parolas? – li demandis sin embarasite. Kio okazis al ŝi? Cxu ŝi estas malsana? Kiam ŝi malsanigxis, kiam ŝi freneziĝis? Mi ecx ne komprenis kaj ne supozis!

– Li vivas. Li vivas en iu urbo kaj mi nepre devas trovi lin. Li bezonas min.

Rosen silentis. Li estis tiom konsternita, ke li ecx ne povis malfermi la busxon.

– Li ne mortis en la malsanulejo, kiel oni diris al mi. Ja, li naskigxis viva. Tie, en la malsanulejo, tuj post la nasko oni sxtelis lin. Oni ŝtelis mian filon kaj donis lin al aliaj gepatroj, al alia familio, cxe kiu nun li kreskas, aliaj homoj zorgas pri li, sed mi nepre trovos lin, mi trovos lin!

Iom post iom Rosen komencis kompreni, pri kio temas, kaj li kvazaux malrapide vekigxis de profunda kosxmara sonĝo. Antaux kvin jaroj Nora estis graveda. Dum naux monatoj cxio estis en ordo, sed dum la nasko la bebo mortis. Estis knabo. La kuracistoj sukcesis savi Noran. Sxi kaj Rosen tragike travivis la morton de la bebo, sed de tiam pasis kvin jaroj, kaj Nora ne povis gravediĝi denove.

– Mi trovos lin. Mi nepre trovos lin, – ripetis Nora kvazaux en songxo, – mi trovos lin, kaj li venos kun mi cxi tien. Li estos kun ni.

Rosen deziris diri ion al sxi, trankviligi ŝin. Cxu ni vizitu kuraciston? – demandis li sin, sed rapide li forpelis tiun cxi penson.

Nora kaj Rosen fortrinkis la kafon, starigxis de la seĝoj, vestiĝis kaj, same kiel cxiun matenon, ili ekiris al siaj laborejoj, kvazaux nenio okazis.

La tutan tagon Rosen estis maltrankvila. Li ne povis koncentrigxi kaj faris kelkajn gravajn erarojn. Lia kapo bruis, kaj li demandis sin: kion li faru, al kiu kuracisto li iru kun Nora, kaj kiel li konvinku sxin, ke ili vizitu kuraciston. Kion diros la kuracisto? Kiel oni kuracos ŝin, kaj cxu oni sukcesos kuraci ŝin. Eble ankaux mi baldaux freneziĝos. Tio estas terura. Cxu iu povis supozi, ke okazos ĝuste tio? Kion mi faros? Kio okazos?

Kelkajn tagojn Rosen vivis en kosxmaro. Konstante li demandis sin, kion li entreprenu. La konversacio de la antauxpasinta mateno ne ripetigxis. Cxio estis same kiel cxiam. Matene ili vekiĝis, trinkis kafon, iris al la laborejoj, vespere revenis, kaj de tempo al tempo ili konversaciis pri negravaj banalaj problemoj: kion ili aĉetu, kiam ili devas pagi la fakturojn pri la elektro, akvo, aux ĉu dimanĉe ili iros al la vilao. Rosen ne plu menciis pri ekskurso eksterlanda, ĉar li ne sciis, kiam komenciĝos la kuracado de Nora kaj kiom ĝi dauxros.

Foje posttagmeze, kiam Rosen revenis el la laborejo, li surprize vidis, ke Nora ne estas hejme. Sur la mangxotablo estis noteto, skribita rapide per nerva skibmaniero: “Mi iras sercxi nian filon”.

Cxu li verkis vane?

Originala rakonto de Viktor Sapojxnikov

Nikolao Dojcxmarkov sxategis legi la rakontojn de Vasilij Sxukŝin. Verdire, lia familinomo estas Tihxov (Silentema), sed li militservis en GDR kaj tie, laux lia propra fanfaronado, li ege sukcese marĉandis kun godoro-anoj vendante al ili armean havajxon kontraux iliaj markoj. La lastajn li fordrinkis, sed rememoroj pri ili servas kiel bazo por lia kromnomo — DM.

Kontraste al la familia nomo Nikolao havas la vocxon de la trumpeto de Jerihxo. Eĉ lia flustro similas zumadon de ege malkontenta abela familio. Kaj gxuste tiu ĉi homo sxategas legi ŝukŝinajxojn. Lauxte. Cxar la ideo legi silente ŝajnis al li absurda, maldeca. Kvazaux manĝado inter la malsatantoj. La rakontoj estas ege interesaj, kaj ĉiuj kapablaj auxdi devas aŭskulti — kredas Nikolao. Aliel — por kia diablo verkis Sxukŝin? Ĉu por si mem? Fakte ne… Do… ankaŭ ĉi-foje, kiam liaj kolegoj enuis pro manko de laboro, Nikolao tintigis la fenestrajn vitrojn:

— Knaboj! Vi nur auxskultu, kiom trafe skribis Vasja. Vi nur auxskultu!

— M..m… — dolore mugxis el angulo Lehxa-traktoristo, dormetanta post la nokta dibocxo, — ne tiel lauxte, knabaĉo…

— Kaj gxenerale sxtopu la buŝon, — vocxis dua kolego. — Vi jam finfikis ĉiujn per via recitalo.

— Fi, Euxgeno, — la vocxo de DM igxis velura, patreca, — vi denove montris vian fiedukon… Anstataux auxskulti belliteraturon, vi elmontras vian seksan perversemon. Finfiki vin… fi…

— Oj! Prefere legu, — gxemis la brigadestro, supersata de la cxiutaga reciproka pikado inter la buboj, kiuj povus jxongli sakraĵojn dum ok horoj sen tagmanĝa pauxzo.

— Mi legas, legas! Vi nur auxskultu: “En la kontoro, kie...”

Verdire, Nikolao sxategas, sed ne scipovas legi. Samkiel la protagonistoj de Sxukŝin, li estas simpla viro, eksa vilagxano, duonperdiĝinta en la urba medio. Li legis ofte stumblante, pene, fuŝante akcentojn, sed emocie. Emociege. — “La estro de la personaro melankolie alrigardis…” Gxuste! Ĝustege! — Nikolao interrompis sin, — vi eniras kabineton, sed la kabineta rato ecx vidi vin ne volas!… — La vitroj de la fenestroj jam ploretis. La traktoristo volvis la kapon per la jako. La estro sin forŝovis plejeble malproksimen. La ceteraj dolor-sulkigis la fruntojn pro torento da emocioj. — “Subite la knabo prenis inkujon kaj verŝis inkojn sur la jakon de la personarestro.” Ha! Inkojn! — hurlis DM, — lialoke mi verŝus ne inkojn. Mi draŝus tiun fiulon kaj sangon lian verŝus!!!

En la novelo temas pri vilagxa junulo, kiu volas maldungiĝi. Anstataux simple redoni al la knabo dokumentojn, lia cxefo predikas kaj rikanas. Pro afekto la knabo inke aspergas la ĉefon. Gxuste la ĉefo indignis Nikolaon.

— Nu, vere, knaboj… vere… cxu eblas esti tiel senkora… Tiel humiligi la simplan homon. Mi petos… redonu… Tuj. Sendispute. Finfine, tio ja estas lia laboro! Cxu ne? Sed ne… humuligas la homon… Mi ne komprenas tiujn homojn… je la Dio… Ĉu mi, ekzemple, farus tiel? Ne… Nepre ne… Se iu venas kaj petas min fari mian laboron mi tutsimple gxin faras sen humiligaj predikoj. Ĉu ne?

Respondi la demandon decidis la vivo mem. Kliento venis. Granda bubo.

— Hej, knaboj, saluton! Jxetetu sur mian auxton jen tiun kestegon. Mi rapidas…

— Cxiuj rapidas, — malkontenta pro la interrompo, DM vocxis maltondre, sed grumble. — La levmasxino rompigxis, — li mensoge aldonis.

— Oni jam sendis por elektristo, — subtenis la ideon dua knabo.

— Hm… kaj kiam cxio estos preta?

— Nu… eble… ne… gxuste, post la tagmanĝo, — hezitis DM, — jes ja, post la tagmanĝo.

Tiumomente ekstere ekbruis masxinego kaj eksonis tintilo, per kiu la maŝinisto alvokis hokistojn al laboro — krocxi la “stropojn”. Neniu movigxis.

— Tamen la masxino funkcias, — la ŝoforo komentis la bruon.

— Ne… ne… nur provas, — jam nervoze rebatis DM. — Ni jam devas iri por tagmangxi…

— Ankoraux dek kvin minutoj… Nu, knaboj… kiom kostos por vi provjxeti mian pakaĵon… mi ja vere rapidas… la vojo longas.

Tra la pordo sin ensxovis la levmaŝinisto kaj:

— … cxu vi… surdigxis? ..?.. …

— Cxu vi jam riparis la levilon? — demandis la sxoforo.

— Riparu mem vian pisilon, se tiu paneis dum fikado de azeno, mi ja tion ne bezonas.

— Vi… vi… — la sxoforo returnis sin al DM, — mensogis… fripono…

Subite li prenis apudan sitelon kun teknika oleo kaj svinge versxis gxin sur DM.

— Ahx tiel!!! — hurlis la aspergito kaj jxetis sin al la bubo. Tiu kurte svingis la pugnon por kvietigi la impeton de DM. Siblis tradente: “Hundido!”, kaj foriris.

En la olea flako, jam diluita per la sango el la nazo de Dojcxmarkov, kusxis malfermita libro. Neniu sin movis, ĉar ĉiujn vizitis la natura penso:

“Vane verkis Vasilij”

Eksterlandit’

Originala rakonto de Viktor Sapojxnikov

Cxi foje mi malfruis viziti necesejon kaj bum! — la urino batefikis la kapon naskante absurdan por mi ideon — viziti eksterlandon. Nome Pollandon por partopreni en la Jubilea Kongreso. Por rustikulo, kia mi, la ideo vere makabra. Du sekundojn mi arde luktis kontraux gxi por fine fali senglore venkita. La ideo plene obsedis min. Do, mi vizitis komitaton de komsomolo kaj anoncis min pretendanto por la eksterlanda vojaĝo. “Bone” — oni konsentis — “Jen, prenu formularon kaj: Precize respondu cxiujn demandojn; Skribu la biografion; Tajpu (nur tajpu) karakterizajxon kun subskriboj de la estro, sindikatestro, partia funkciulo, tiu de la komsomolo; Algluu foton. Tie ĉi; Partoprenu medicinan esploradon de via sanstato, kies atesto finkompletigos la formularon. Do, sukcesojn, adiaux”.

— Dankon. Gxis revid’… — mi kriis jam kurante polikliniken, kie mi envicigxis kaj jam post du horoj sciiĝis, ke mi staris ne en tiu vico. Se mi volas viziti eksterlandon, mi, antaux cxio, devas viziti la ĉefkuraciston, kiu akceptas en la 5a kabineto. Kiun kabineton mi trafis post multe malpli longa starado por tie ekscii, ke sen mia ambulanca karto, mi ne estos akceptita, kaj la karton mi devis ricevi ĝuste en la registrejo el kie mi venis post nura duhora starado por sciiĝi, ke devas reveni reen por ricevi la sciigon, ke la karton oni donos post vizito de la 5a kabineto se mi jam vizitis la registrejon. Aux kabineton. La kvinan. Eble post la kvina el-en-kabinetiĝo mi kriis: “Frauxlino. Mi estas jam en la kabineto. Bonvolu doni la karton”.

— Ne kriacxu ĉi tie, — min severe admonis la kuracisto kaj prenis telefon-auxskultilon. — Ninjo, alportu lian karton… okupita?.. Nu, donu al li, li mem alportos.

— Mi ne rajtas doni la karton, en la manojn de paciento — mi ricevis lecionon en la registrejo.

— Sxi ne donas al mi la karton, — mi kriis kabineten kaj tuj ricevis… ne, ne la karton, sed la plej lastan averton. Ankaux la karton, sed ne mi. La kuracisto ricevis.

Uf-f…

En la kvina kabineto mi ricevis kvin kuponojn, laux kiuj devis doni por analizo miajn sangon, fekajxon, urinon, sxmiraĵon kaj ankoraux unufoje sangon. Gxuste tiujn vortojn mi parkerigis marŝante hejmen, ne sen miro cerbumante: kial mi devas dufoje doni sangon, sed ne urinon? Kulpas ja gxuste la lasta… Cetere, ĝuste tiun elementon de mia korpo oni malakceptis en la sekva tago cxar en tiu malbenita likvaĵo muŝeto dronis. Aux blato. Mi ne kompetentas pri insektoj, sed kompense mi iĝis starantisto. Preskaŭ profesia. Hardita sufiĉe por ne aspekti kiel psikopato dancanta en la vico kvazaŭ diservante ŝamane. Ne… mi legis Pacon kaj babilis pri la ekstera politiko kun samsortanoj.

Reaperinte en la kvina kabineto post unu semajno mi triumfe prezentis rezultojn kaj ricevis sxmacaplauxdon de la lipoj kuracistaj. “Nun vi rajtas viziti rentgenkabineton, kardiologian kabineton, konatigxi kun dentisto, okulisto, psikisto, …isto, …isto…” — haste mi kalkulis 16 istojn.

— Pardonon, — mi provis repliki. — Mi ja volas viziti nur Pollandon… belan etan landon, sed ne la kosman spacon… Estas pli facile trafi Lunon ol…

— Klare — mi flustris kaj reaperis en la sama kabineto post plia semajno kun dika dosiero por prezenti gxin al speciala komisiono el kvar kuracistoj. Ili konstatis min absolute sana, delikate preteratentante tremon de la manoj, enorman palecon, kontrauxvolajn grimacojn kaj tikon de la dekstra palpebro.

— Felicxan vojon — deziris al mi la komisionestro. “Al kadavrejo” —mi silente aldonis kaj prenis vojon kalvarian por esti krucumata en la auxtobiografio, kiu ja postulis tiom da scioj pri mi mem kaj la parencoj, ke mi devis viziti eĉ la parohxan dokumentejon.

Por kompletigi la ricevitajn sciojn mi verkis karakterizajxon kaj transdonis gxin al la cxefo por subskribi. “Kiu estas tiu anĝelo?” —la ĉefo demandis. Sed tiu anĝelo jam flugis, teron ne sentante, al la komitato por prezenti la plenigitan formularon, kaj kie li ankoraux longe-longe ne sentis grundon subpiede, ĉar ĝuste tie li eksciis, ke la formularo ne plu validas, pro kio li devas komenci de la komenco.

(Pauxzo por relego)

La sekva formularo ne perdis la validecon antaux prezento, kaj mi estis gratulita okaze de enlistigo en la grupon, kiu grupo post tri tagoj ekveturos tra pluraj urboj de Pollando.

— Mi ne estas pluraj landoj en la sana kabineto de la kvina avangardo! — mi kriis.

— Nu, ne estu tiom kaprica, — admonis min la responsulo. — Ja Pollando estas Pollando ecx en Afriko, ĉu ne? Mi proponas al vi nek Greklandon, nek Finnlandon, se vi insistas pri Warszawa kaj via… tiu… e… ek… speranto… preferu adresi al la metropolo. Ni ĉi tie pri tio ne kompetentas.

(Pauxzo por returni la pagxon kaj legi pri la formularo. Nur ne konfuzu la vicon, cxar en la vico devas regi la bona ordo, ĉu ne?)

Kiel nia sakstrato elektis prezidenton

Originala rakonto de Viktor Sapojxnikov

Edzino estas edzino, kaj peto de la edzino estas ordono. Nediskutebla, nu, se oni volas vivi trankvile, cxu ne? Mi ĉiam volas tion. Kaj volis. Gxuste pro tio mi konsentis plenumi la peton de mia kara: viziti ĉiujn najbarojn kaj ekscii, por kiu kandidato voĉdonos ĉiu el ili. Pro mia rifuzo voĉdoni en proksima jarcento mia edzino perdis orientigxon, kaj tial sxi sendis min sondi la grundon.

Antaux cxio mi iris trans la straton al Genka Popola Sagxo. Bona viro. Kompetenta pri ĉio, se temas pri la popola vivo. Li scias ĉiujn festojn laikajn kaj religiajn. Ankaux kuraci li scias. Ne nur homojn, sed eĉ bruton senvoĉan. Unuvorte — saĝulo! Al kiu mi venu, se ne al li?

Mi venis. Tie jam sidis Hismatul la Bucxisto. Li ja ne nur laboras kiel buĉisto, sed ankaux havas la saman kromnomon, ĉar li ege deziras buĉi almenaux unu komuniston. Nu, ne lokan, sed “bonan, grasan, altpostenan moskvan komuniston”, — tiel li ofte mem diras. Mi jam scias, ke li voĉdonos por Zjuganov. “Korpulentas, sed ne grasa”, — li klarigis sian pozicion.

Tie sidis ankaux Pasxka kun botelego da brando, kiun li mem produktis. Cxiuj jam iomete trinkis kaj nun disputis pri diveno de la morgauxa festotago: la Tago de l’ Sendependo.

Hismatul diris, ke la Tago de l’ Sendependo aperis jam delonge, kiam Ruslando sendependigxis de la tatara-mongola jugo. Kaj nun tiu tago estas nur restarigita.

Pasxka je tio ridegis kaj diris, ke Ruslando sendependigxis de Gorbacxov kaj pro tio komencis festi tiun tagon. Pro tio li iros la dek-sesan de junio voĉdoni kontraux Gorbaĉov, ke tiu ne denove dependigu la landon kaj ne amendu la tagon ripozan.

Genka provis klarigi, ke ne eblas vocxdoni kontraux. Ja voĉdoni por iu sola signifas voĉdoni kontraux ĉiuj ceteraj. Sed Pasxka respondis, ke li fajfas pri la desupraj instrukcioj kaj li voĉdonos tiel, kiel li volas: nur kontraux Gorbaĉov.

Mi jam timis, ke ili demandos min pri tiu malbenita diveno, sed felicxe aperis Pahxom Iljiĉ. Dentkuracisto kaj klerulo. Li tre longe insultis la nunan registaron, sed rapide klarigis pri la Sendependo.

Ja la veran sendependon ricevis cxiuj sovetuniaj respublikoj. Nia lando perdis eblon sin teni aroge kaj libere en tiuj respublikoj. Sed ne eblas festi la Tagon de l’ Perdo. Eĉ se temas pri perdo granda, grandega, neniu popolo pro psikaj konsideroj konsentus festi sian perdon. Do, por eviti psikan trauxmon, la nuna banditaro en Moskvo nomis la tagon Sendependa.

Vera klerulo! Ni cxiuj trinketis por la sendependaj lambastonoj, karmemora Gorbaĉov, kaj eĉ por Gxingiz-Hxano ni aparte tostis. Estis tre agrable sidi kaj auxskulti sagxajn parolojn. La Popola Saĝo bonege klarigis, ke nebaptitaj komunistoj havas nul sxancon reveni, ĉar la Dio ne plu toleros ateismon. Sonis konvinke, sed mi ne povis kompreni, por kiu li voĉdonos. (Ne la Dio, sed Genka.)

Klakis la pordo kaj venis Sergio, profesia gipsoportanto. Li estas motosportisto kaj partoprenas en iu ajn konkuro. El cxiu kvina konkuro li revenas kun iu rompita osto kaj pro tio ĉiam estas vundita aux gipsita. Ankaux nun li portis decan kvanton da bandagxo, estis gaja kaj jam ebria.

— Hundaj merdokratoj! — li kriis. — Mi pro malsato fugxis el hospitalo! Cxu vi kredas? Pro malsato… Nur diluita kacxo. Matene, tage kaj vespere nura kaĉo. Friponoj! Ili ĉion sxtelis por sia elektokampanjo. Prefere revenu komunistoj. Antauxe mi ĉiam grasiĝis en hospitalo, sed nun… mi eĉ fuĝis. Ĉu vi komprenas?

Lin cxiuj subtenis, kaj la Popola Sagxo tuj preparis sxmirajxon, asertante, ke tiu ŝmiraĵo estas pli drasta ol reĝimo de Pinoĉeto. Necesas nur sufiĉege drinki por elteni la bonefikon. Cxiuj trinkis po glaseto, ne nur Sergio, kiu pro salubra ŝmiraĵo ekhurlis kanton:

Porjeljcina regxim’ nin cxiujn karesadis,

sxtelista banditar’ vocxdoni nin persvadis,

sed mi flikita cim’… por Vlasov mi vocxdonos.

— Por Vlasov, tiu sportisto. Li eltenos, — li gxemis. — Ankaux mi eltenos, — li aldonis kun larmoplenaj okuloj, prenis botelon kaj rekte el ties gorĝo faris glutegon.

— Kio estas tiu Vlasov? — ekribelis Pasxka, kiu ne estimis sporton, — vantulo el vantuloj kaj samspeca vantulo, kia vi. Vi defendu la sendependon kaj vocxdonu kontraux, kontraux la Gxibulo Naskmakula.

La Makulitan Gxibulon (Gorbacxovon) defendis Hismatul, klariginte, ke tiu ne estas grasa, sekve nebuĉenda, kaj ne necesas lin tusxi. Aliel li mem iun tuŝos.

La mastro por estingi kverelon urgxe replenigis la glasetojn kaj proponis trinki por paco kaj konkordo, almenaux por ni, najbaroj. La tosto sonis ĝustatempe, cxar venis ankoraux du najbaroj. Jungeedzoj: li — Sasxka-maristo, ŝi — Maŝka-plus.

— Je via sano, junuloj, — diris Pahxom Iljicx, ĉar Masxka estis lia filino, kaj li timis, ke ŝi denuncos lin al la edzino.

— Jeljcin estas nia prezidento, cxu ne? — moktonis Pasxka, — vi ja ambaux por li voĉos.

— Mi eble donos, sed ne vocxon, — rebatis Masxka, — kaj ne al tiu pensiulo, mi sian havas.

— Masxka… — Iljicx provis admoni ŝin, — tenu la buŝon…

— Pacxjo! Mi ne vin bezonas!

— Nu… mi… mi… perdis la sxlosilon… de l’ motorciklo. — Saŝka balbutis rigardante al mi. — Vi ja havas samspecan motorciklon… eble vi havas rezervan ŝlosilon… eble tauxgos.

— Sxlosilon? — mi miregis, — kiel oni povas gxin perdi? Ja ĝi estas suficxe… fiksita… en la kontaktilo…

— Ni, ocxjo Vasja, — interrompis lin Masxka, — nu, ni trafikis gxin.

— Cxu trafikis? — mi ne povis konekti la sencon.

— Nu, forfikis, se vi preferas, — ekridis Masxka kune kun cxiuj. Sxi sendube havas la honton, sed gxi estas iel malsimila al la kutima honto.

— Bona afero! — komentis Pasxka, — iu ajn prezidento bezonas kreskon de la logxantaro. Ecx Gorbaĉov. Sed mi kontraux. Vivu la tago de Sendependo!

Nu, sendependo estas sendependo, sed edzinoj estas edzinoj. Cxu koincide, cxu interkonsente, sed ili venis ĉiuj samtempe por dependigi nin, virojn. El ĉiuj edzinoj nur la mia faris redependon sen mencio pri la vivo perdita, pri plena senrespondeco de la vira gento kaj similaj kortusxaj vortoj. Ja mi estis plenumanta ŝian komision. Esploris politikan situacion. Saŝka kaj Maŝka iris kun mi gxis la garaĝo, kie mi trovis rezervan ŝlosilon kaj donis ĝin al ili kondiĉe, ke ili aĉetu por mi dudeklitrujon da benzino.

Nokte mi songxis kamaradon Gorbacxov, kiu el graso de komunistoj fabrikis kandelojn. Multajn kandelojn. Sportisto Vlasov, jam prezidento, enkondomigis ĉiujn kandelojn ke la ontaj infanoj ne havu aidoson. La popolo sendepende trinkis deluitan kaĉon el gipso. Sxtelista banditar’ redonis ĉiujn voĉdonojn al la voĉdonintoj kun persista peto porti ilin al Jeljcin, kiu iĝis la hospitalestro. La Popola Saĝo rabate vendis benzinon al Zjuganov, por ke tiu forveturu el Moskvo, ĉar Hismatul ne lin volas buĉi, sed min, kiu ne volas voĉdoni ĝenerale. Li jam kaptis miajn harojn kaj tiris la kapon al la spino. Mi kriis kaj vekiĝis.

Estis la edzino kun trancxilo. Pro la tranĉilo mi denove kriis kaj promesis voĉdoni eĉ kvinfoje, se necese. Nur post la tria ripeto mi komprenis, ke la edzino preparas salaton, kaj urgxe bezonas majonezon, kiun mi devas aĉeti lauxeble plej rapide. Nu, edzino estas edzino, eĉ se la kapo estas krevonta. Mi obeis, trinkis akvon kaj vestis min. Sur la korto, apud la garaĝa pordeto staris vazo kun benzino. La gejunuloj ne forgesis… Versxante benzinon mi eksentis nauxzon pro fiodoro. Kutime ĝi odoris normale.

La motoro ekmurmuris, petante gason. Mi sxaltis rapidilon kaj ekveturis. Subite la motoro ternis, eligis densan fumon, refoje ternis kaj silentigxis. Mi kelkfoje premis la piedan startigilon. Post cxiu pumpo la motoro nur fumis kaj ternis, kaj la pumpo dolorige ehxis en mia kapo. Mi forŝrauxbis la sparkilon. Dum mi faris tion mia dekstra najbaro elrampis el sub sia auxto Jxiguli kaj venis al mi kun vortoj:

— Nu jen, ankoraux unu viktimo de reformoj.

— En kiu senco, Leonid? — mi demandis la plej grandan reakciulon de nia sakstrato, — cxu denove prezaltigxo?

— Nu jes, sed temas pri benzino, diluita benzino. Jen vidu! — Li montris al du motorcikloj kun kromcxaroj.

Fedjka-bovo per sia peza motorciklo Ural provis tirfunkciigi malpli pezan motorciklon de Larion. Kutima bildo. La eksa ministo Larion havas tri malnovajn motorciklojn. Du riparatas kaj unu uzatas. Aux inverse. Kaj post riparo cxiam iu tiraĉas lian motorciklon por funkciigi gxin.

— Jam la tutan horon ili gladas la vojon. Senefike. Cxar aperis tute nova artiklo de benzino. Numero okdek. Tiel nomigxas, sed ĝi estas diluita, — gurdis Leonid.

La motorcikla tendeno atingis nin kaj haltis.

— Cxu ankaux via cxaraĉo ne funkcias? — demandis Fedjka. — Kroĉu ankaux la vian.

— Jen halangxo, — mi indigniĝis. — Kiu tiros min de l’ magazeno?

Eksonis du infanaj vocxoj. Aperis Nastja en infana pedalauxto. Papagante plenkreskulojn sxi tiris post si triradan ciklon kun rajdanto Vovĉik la Skribisto. Apenaux lerninte la abocon, li uzis gxin ĉie. Nastja parkis la auxteton inter du motorcikloj kaj forkuris por bombono.

Gorgxe de l’ sakstrateto aperis Timigilo: tire-pusxa veturilo simila samtempe kamionon, submarinon kaj traktoron. La cxefverko de nia mekaniklertulo Ivan Petroviĉ Jxuk. La veturilo estis lauxkutime superŝarĝita per freŝfalĉita herbo por kunikloj de Ivan Petroviĉ. Li mem, vigla kaj kolera, duone elŝoviĝis el la kajuto kaj kriis:

— Kastritoj! Friponaro! Pagon postulas! Ili pro herbo postulas pagon! Ili mem vendas, sed mi pagu.

Li bremsis apud ni kaj rakontis, ke estraro de la flughaveno, kie li cxiam falĉas la herbon, postulis de li pagi la herbon.

— Ili pagopostulas, sed mem agitas por demokrata Jeljcin. Jen, mi cxiujn afisxojn forŝiris, — li svingis dikan stokon da afiŝoj kun portreto de la aktuala prezidento. — Nu, por tiu vendokrato mi ne voĉdonos. Li jam sufiĉe vendis al la okcidento. Ankaux la herbon li vendos!

“Jeljcin — vendokrato”, — Vovcxik kretis sur asfalto.

— Kion vi volas, Petrovicx? La libera merkato. Cxiu sxtelas kaj vendas tion, kion oni povas, — diris Leonid, — vidu, la viroj ne povas veturi, ĉar iu ŝtelis bonan benzinon kaj subŝovis la aĉan.

— Gxuste, gxuste, — subtenis lin alveninta Sergio, — la kacxo estis diluita, benzino kaj eĉ la elektrokurento.

— Ne blagu, — dubis Larion.

— Iru kaj vidu. Mi nun sxargas la akumulilon. La indikilo montras, ke nek voltoj, nek amperoj suficxas, sed la elektrokalkulilo funkcias perfekte…

— La sxunton riparu, — kriis de sia domo Pahxom Iljicx, kiu lavis sian auxton kaj ĉion auxdis. — Kaj elektu Zjuganov-on. Li tion ĉesigos.

— Merdo! Merdo kaj degenerulo estas via Zjuganov, — sin jxetis al disputo mia liva najbaro, furioza reformisto Stepan. Antaux du jaroj li acxetis kamionon kaj prave timis revenon de l’ komunistoj.

“Zjuganov — merdo kaj de generalo”, — Vovcxik adaptis la nekonatan vorton.

— Merdo aux ne, sed ne indas tiel rabi la popolon. La popolo mizerigxas, cxu vi ne vidas? — objxetis Fedjka.

— Speciale vi kaj via filo. Ankaux li acxetis kamionon. Cxu vi ne timas la konfiskon.

El la dua korto de l’ sakstrato aperis auxto Moskvicx-412 kun sxargxkajuto, stirate de Boris Nikolajeviĉ, nia “nova ruso”, mastro de privata vendejo. Komence li turnis la auxton al la eliro, sed poste bremsis kaj kankre atingis nian politikan kunvenon.

— Nu, plendu, fratoj, plendu, — li diris elirinte, — nur pli rapide, cxar mi ne povas helpi, — li ridis pro la eblo uzi gejunulan slangon, — pri kio temas?

— A… a… a… pri cxio kune, — mansvingis Pahxom, — kutima babilado. Jen, li ĉiujn kolektis, — li montris min.

— Mi? Kolektis? — mi miris, — mi neniun kolektis, mi nur volas acxeti majonezon.

— Al mi sxajnas, ke vi ne nur majonezon bezonas, — diris la samnomulo de la prezidento malfermante la ŝargxkajuton. — Jen, kaptu, — li diris jxetinte vazeton da biero. Poste majonezon.

Dezirantoj bierumi ne pokis. Preskaux cxiuj aĉetis, krom Pasxka, kiu kuris hejmen kaj revenis kun sia propra brando.

La etoso malstrecxigxis. La viroj ĝuis bieron, ĉieĉeestaj infanoj rapidis seli ne tro zorgatan “ĉevalaron”, akumulitan tiel strange. Aperis virinoj. Iuj denove aĉetis bieron, aliaj kromgustigis ĝin per brando de Pasxka, iuj alportis cepojn, iu panon, iu kuiritan ovon. Ja la tago estis festa.

— Tamen kion vi faros, Boris Nikolajevicx, — ne eltenis Stepan, — se la komioj revenos?

— Nenion, — respondis tiu, — komunistoj sidis, sidas kaj sidos sur nia kolo. Por mi ne gravas, kiu nome sucxas mian sangon. Ankaux la vian.

— Cxu ankaux Fjodorov? — iu demandis.

— Ankaux li.

— Nu, ne, li estas sagxulo, — rezolutis la edzino de Stepan, — klopodas por la popolo. Lancxas popolajn entreprenojn.

— Aha… penetroprenoj, — rikanis Hismatul, — la popolan monujon li certe penetros. Aux inter viajn sidvangojn. Ecx sen sapo. Bona penetristo.

“Fjodorov — penis tri sto”, kun granda malcerteco registris Vovcxik.

— Kial vi nur pri kadukuloj babilacxas? Cxu ne estas junuloj? — ne eltenis mia edzino. — Javlinskij, ekzemple.

— Nu, ne moku min, — vocxis la Popola Sagxo, — li estas rapidulo. Refari ĉion dum 500 tagoj… Neserioze. Tiu kvincentulo.

“Javlinskij — kvint sentulo”, — Vovcxik registris plian kandidaton.

— Vovcxik, skribu ne “sentulo”, sed “seksulo”, — Sergio sufloris.

— Mi al vi montros “seksulon”! Vi la vian rompos, — kriis la patrino de l’ knabo.

— Nu jen, jen, — nervozigxis Leonid, — vidu! Ecx edukado estas diluita per maldeco kaj senhonto, ĉu ne! Mi… mi vin ĉiujn reformistojn trenos post mia auxto. Gxisreformiĝis! Kanajlaro!

— Cxu mi kanajlaro? Min vi trenos? — neatendite flamigxis Fedja, — vi ecx mian motorciklon ne tiros post via bankuvo sur radoj.

— Cxu ne tiros? — batalpretigxis Leonid, — ne nur vin, sed ankaux tiujn senhontajn bubacxojn.

La senhontaj bubacxoj montrigxis Sasxka kaj Maŝka, kiuj permane puŝadis motorciklon. Evidente, pro la nova perdo de ŝlosilo sammaniere, se juĝi laux iliaj lacaj, sed feliĉaj vizaĝoj kaj ĉifonetitaj vestoj. Sciiĝinte pri la afero, Maŝka, eĉ sen peti permeson, fortiris la ŝlosilon de mia motorciklo.

— Ne estu knabacxoj, — ekadmonis la Popola Sagxo.

— Boris Nikolajevicx, trankviligu ilin, — kripetis kelkaj virinoj.

— Kial do? — flegmis Boris, — ili konkuru, mi ecx premion disponigos. Li montris al ĉiuj unulitran botelegon da brando.

Tuj aperis plektita sxnurego. La infanaro estis forbalaita kaj blokita apud domo garde de virinoj. Liberigxis mezo de l’ vojo, kaj du motorcikloj estis ligitaj al unu auxto.

— Tri, du, unu! — kriis Jxuk kaj svingis tukon. Ekhurlis motoroj, eligante fumon. Preskaux tuj ankaux la radoj komencis fumi. Cxiuj veturiloj hurlis kaj joris sur la sama loko.

— Remio! — kriis Boris kaj signis finon. Li mem malfermis la botelon kaj versxis al cxiuj dezirantoj. La viroj preskaux trankviligxis kaj reciprokis la rigardojn ne plu batalemajn. Sed Maŝka stariĝis sur la motorciklon kaj kriis al Leonid:

— Hej, ci! Tirulo. Ci ecx mian pantalonon suben ne fintiros.

— La dua provo! — flamigxis Leonid kaj decideme enauxtiĝis, ruĝa pro kolero kaj brando.

Same procedis liaj rivaloj. Subite Simon kaptis sian motorciklon kaj permane pusxis gxin direkte al Leonida auxto. Bofilo de Larion, malgraux ke li nur gastis, faris la samon.

Stepan la reformisto paligxis kaj rezolute pasxis al sia garaĝo. Krom kamiono li havis malnovan auxton Pobeda.

Eksilentis ecx infanoj, ĉar ankaux ili nun komprenis, ke temas pri io pli grava ol simpla ludo. La novvenintoj mute jungis siajn motorojn kaj sidis en atento. Cxio estis jam preta, sed neniu kuragxis signi la starton.

— Hej, vi, viroj ne finfaritaj, — diris Masxka. Sxi prenis la malplenan botelon kaj levis gxin super la kapon. — Unu, du, tri!

Sxprucis frakasita vitro. Ekhurlis jam ses motoroj. La sxnurego minace ekgrincis kaj cxiuj deiris. La reformista partio iomete superis la komunistan. Sed ve! La ŝnuro ne eltenis. La reformista tendemo el Uralo kaj Pobeda samtempe bremsis. Sed la apuda motorciklo obuse saltis oblikve dekstren. Transsaltis la apudvojan kavon, frakasis baron de gazeno kaj haltis meze de florbedo. La rajdanto pro inercio estis jxetita alten. Pendis tie dum momento antaux plumpi sur alian bedon, sterkan.

La komunista auxto joris kaj, tirita de motorcikloj, renversigxis. Pro abrupta halto unu el la rajdantoj estis forjxetita en apudvojan kavon, felicxe senakvan sed sufiĉe humidan por sentrauxme akcepti la fluganton.

— Uff… — cxiuj elspiris kun granda faciligxo, vidinte ke ĉiuj tri bubaĉoj dauxre baraktas, sed ne kusxas senmovaj.

Iom-post-iom cxio revigligxis. La infanoj ekludis. La virinoj ekbabilis. La viroj ekfumis. La prezidenta samnomulo dauxre negocis. Li jen vendis, jen donacis bieron aux glaseton da vodko. Cxiuj babilis pri ĉiutagaj zorgoj aux simple klaĉis. Neniu eĉ pepis pri la kandidatoj. Eĉ ne Vovĉik, kiu tamen daŭrigis sian skribadon:

“Viroj — ne finvoritaj”

Nenio rompis la pacan idilion. Ecx ne veninta polica auxto. En la elirinta polica oficiro mi rekonis samklasanon. Estis Jurka kiu gxisludis. Nu, en lernejaj amatoraj teatrajxoj li ĉiam ludis rolon de germana policano. Kaj jen, li ĝisludis, fariĝis policano.

Li penadis kompreni, kion faras stratmeze renversita auxto. Leonid, demandita pri tio, estis certiganta lin, ke li, Leonid, speciale metis gxin tien kaj tiel, cxar li ege volas lavi la subon de l’ auxto. Malgraux lia konvinka tono la oficiro ne kredis kaj postulis dokumentojn.

La alia policano skuis finebrian Simon-on, kiu trankvile dormis en la ombro de l’ auxto. Vekite, li longe gapis la policanon kaj poste demandis:

— Kion vi, karulo, faras cxi tie?

— Mi? — miregis la policano, — estas mi kiu demandas. Kion vi faras?

— Elekt… as prsii… pi… — respondis Simon, perdinte intereson pri la policano.

— Kion? Kion vi cxi tie elektas? — la intereso de l’ policano, male, kreskis. Li denove skuis la viron.

— Pissi… dissi…

— Dissidenton?

— Ne… Pissi… denton… la viron, kiu povas stare pis… si… Por gviidi nin… nu estron… — La viro diris el lastaj fortoj kaj lasis la kapon fali.

— Forsendu vian tacxmenton, — mi diris al Jurka, kiu rimarkis min, — kaj venu kun mi, mi vin regalos.

— Mi ja dejxoras, — grumblis Jurka.

— Nu jes, dejxoras, kaj ankoraux dum dek minutoj vi deĵoros. Mi ja scias vian horaron.

Repasxinte al la provizora vendejo de Boris, mi kurte klarigis cxion al Jurka.

— Idiotoj, — li verdiktis.

— Jes, sed ankaux vi vocxdonos dimanĉe, ĉu ne? Por kiu?

— Por Lebedj.

— Lebedj? Cxu vi kredas, ke li povos venki?

— Ne. Sed damne, li estas la sola inda homo. Vera najlo. Nefleksebla.

“Lebedj — ajlo neflikebla”.

— Hej, knabo! Najlo. Najlo, ne ajlo. — Jurka kauxris apud la knabeto kaj korektis la ajlon je najlo, ne atentinte la eraron en la dua vorto.

La lasta vorto, kiu atingis mian konscion estis la nomo Jxirinovskij. Post gxi min atakis terura vertiĝo, el kiu soris bildoj de l’ pasinta tago.

Kaj gxuste Jxirinovskij estis la unua, kiu aperis antaux mi viva kaj gaja. Li staris meze de la lando kun levita brako, en kiu li tenis dukapan blankan birdon. Ambaux femuroj de tiu simbolo estis razitaj kaj sur ili videblis sigelo “kruroj de Bush”. “Usonanoj subsxovis”, — li klarigis al mi kaj kriis: “Hej, karuloj, pli rapide!”

Mi ekvidis la “rugxan zonon” de mia lando. Fore okcidente jeljcinistoj krocxis sin al tiu zono. Multaj sidis en seĝoj, videble ministraj. Fore oriente la samon faris zjuganistoj. Alte sxvebis Lebedj, kiu voĉis desupre: “Mi fajfas pri via tirludo! Mi estas alia birdo. Malfabla”. — “Hu… u… nubmienulo, — grumblis Jxirinovskij. — Vi certe estas malafabla”. Tuj aperis Vovĉjo sur aviadilo kaj ŝprucante majonezon skribis surĉiele: “Lebedj — nimbmaniulo”.

La hximera aglo ki-ki-kriis, ternis kaj la konkurso startis. La rugxa zono strecxiĝis. “Mankas elektontaro”, — konstatis la birdo kaj elsubvostigis kvincent pomojn kun portreto de Javlinskij sur ĉiu el ili. La ruĝa zono knaris kaj krakis minace. El sub la kalkanoj de zjuganistoj sxprucis sparkoj. Jeljcinistoj glitis sur propra ŝvito. Bravaj fjodorovistoj per la dentoj ŝiris striojn de la ruĝa zono por bandaĝi totale popolajn entreprenojn por popola progreso kaj evoluigo de salajro surbaze de popolkapitalismo pro digna konsumado de varoj popolaj.

Plian strecxon de la rugxa zono ne eltenis la grundo mem. Jen kaj jen aperis fendoj. El la fendoj sxprucis steletoj de prauloj. Iuj kriis “Vivu Petro la Granda!” kaj forkuris okcidenten. La aliaj viciĝis kaj mute atendis ordonon de Hismatul, kiu per tremanta voĉo deklaris, ke ili ja ankoraux ne estas sufiĉe grasaj.

Laux la zono mem promenadis Gorbacxov, de tempo al tempo kauxrante por desegni kvadraton kun serpilo kaj martelo. Ebria Pasxka vane provis enmanigi al si la pentritan martelon, li nur vundis la fingrojn per tranĉrando de l’ serpilo.

Zjugana diktatur’ nin cxiujn prisorĉadis,

sxtelista banditar’; forkuris el la land’,

sed mi, flikita cim’…

kune kantis Sergio-gipsoportanto kaj sinjoro Bryncalov, sidante kontraux Tulejev, kiu patose oratoris: “Ni havas nian propran, unikan vojon al la vizio de l’ komunismo, kiu nun vagadas en Azio kaj logxas en Kamboĝo. Gxi estas Pol Pot. Konsentu, aliel vi estos reprezaliitaj. Ecx kelkfoje”.

“Bim! Bom! Bim!” — la rando de l’ rugxa zono ne eltenis, kaj iom da jeljcinistoj kugle forkuris Euxropen. Kvar el ili frakasis rondan tablon en la Euxropa konsilio kaj estis tuj arestitaj kiel teroristoj. Du koliziis kun NATO kaj tuj trafis al la bankeda tablo, kiel vivaj atestoj pri minaco de la vocxdononta Ruslando.

“Bom!” — ne eltenis ankaux la dua rando de l’ zono kaj triono de la Granda Cxina Muro jam polvigxinte sxutiĝis sur Japanion, provokinte ties parlamenton urĝe diskuti la “sudan teritorion”, cxar “la nordan ili ne plu bezonas”, — klarigis Genka Popola Saĝo al la dukapa birdo kaj perforte drinkigis ĝin.

— Hej, sxtipulo! Savu la mondon! — kriis unu kapo.

— Mem sxtipulo! — diris la alia. — Lasu la mondon! — gxi bekis la unuan.

— Savu! — la unua rebekis la baton.

“Lasu min en trankvilo,” — mi auxdis la propran vocxon.

— Dio gardu min sendi vin ankoraux foje, — grumblis la edzino pusxante min al muro. — Ebriulo, lasu min kuŝigxi. Cxu vi eksciis, por kiu vocxdoni?

— Savu vin Dio vocxdoni entute. Kaj ne beku min…

— Kaj vi ne bleku…

Kongresaj paroladoj

Originala rakonto de Viktor Sapojxnikov

Tede pluvetis ekde la mateno. La brigadanoj enuis en dometo. Kelkaj dormetis, ceteraj legis aux interbabiladis. Ankaux mi distre foliumis la kolekton Kongresaj Paroladoj de nia kara Majstro. Legi serioze mi ne volis, sed mi devis gxin trastudi pro la insista aludo de mia redaktoro. Nu, al li, la redaktoro, mia lingvajxo sxajnas nesuficxe klasika… Al mi, inverse, la lingvaĵo de la ricevita libro ŝajnas iom arkaika.

Sed kiu cxefas? Ja li eldonas ĉi revuon, kaj li eĉ solene promesis formangxi la nunan revuan numeron, se la eldonritmo ne reakuratiĝos. Tio elvokas estimon, kaj nur pro tio mi kusxis sur la benko kaj provis perforti mian nervaron per legado. La nervaro spitis. Ne adaptiĝis al la entute klara kaj simpla lingvajxo de Lazaro Ludoviko. Nu kion fari? Mi havas alian pensmanieron.

Ekstere auxdigxis longa fajfado de la manovra lokomotivo, kaj peza bruo de proksimiĝantaj vagonoj. Nikolao, sidanta cxe la fenestro, anoncis:

— Hej, knaboj, mi songxas belegan spektaklon! Mi vidas du vagonojn plenegajn je traboj. Dio!.. Al ni venas laboro!

— Vekigxu, bubacxo! — grumblis Petro-ne-La-Granda, — ĝis la fino de l’ monato oni promesis nulon da okupo. Sed vi vagooonojn vidas.

— Sed mi vere vidas, — replikis Nikolao.

— Ankaux la salajron vi vidos nur en bela songxo, sed reale ni ricevos nulon, — ne cedis Petro-ne-La-Granda.

— Jen, blanka auxto aperis, — faris novan anoncon Nikolao, — al nia stabejo proksimigxas.

— Kial do ne blanka cxevalo por via babilema mosxto? — demandis Aleksio, — eble vi forrajdos kaj ebligos al mi plu dormeti…

— Hu, vi, malfidemaj…

Bruo de l’ pordo rompis la parolojn. Eniris du virinoj vestitaj tro sxike por la medio ilin akceptanta. Ili tenis sin memfide kaj ne kaŝis sian superecon.

— Kiu el vi estas brigadestro? — demandis unu el ili.

— Forestas! — malsxate respondis Nikolao.

— Kiu anstatauxas lin?

— Speciale neniu, sed eble mi tauxgas? — mi diris levigxante.

— Por mi ne gravas, — sekis la virino, — vi devas malsxargxi du vagonojn. Kamiono baldaux venos.

— Cxu nur unu? — nervoze demandis Nikolao.

— Jes, unu.

— Fjuuuu… — ekfajfis Aleksio, — per unu kamiono ni finos nur je la matenigxo.

— Mi havas interkonsenton kun via cxefo! — bruskis la virino.

— Do, vigladu nia cxefo gxis la mateno, sed mi post la kvina horo viglos en la bierejo, — deklaris la bubo, kies kromnomo estas Cunamo pro lia emo aperi kaj malaperi neatendite brue.

— Mi pagos la noktan laboron! — la virino altigis la vocxon. — Malavare!

Sxi malfermis la retikulon kaj eligis paketon da monbiletoj kaj etendis gxin al mi, dirante:

— Jen la antauxpago.

Tamen la monon kaptis Cunamo. Li asertis ke pro tioma mono li sola transportos cxiom po unu trabo al ajna urbopunkto, gxis la kokoj krios. Dancante kaj babilante, li survestis grandan nigran kontrauxpluvan mantelon kaj ektajfunis… Nu, ne al la vagonoj, sed al la proksima vendejo por aĉeti vodkon. Sed ĉio aspektis tre konvinke por la virinoj, kaj ili forveturis kontentaj.

Malgraux la pluvo, cxio iris glate. Ni malsxargxis unu vagonon kaj komencis la duan. Jam kvinfoje, peze ŝarĝita kamiono “naĝis” en koto al la elirejo. Subite el sub la gardista dometo saltis granda hundo kaj atakis la kamionon. La ŝoforo instinkte turnis la stirilon kaj bremsis. La radoj joris, kaj la auxto kuŝiĝis koten.

— Palmo! Palmo! — mi kriis, sed la hundo dauxre atakis la jam senmovan kamionon ne permesante al la sxoforo ekiri.

Nia korthundo estas unu el la plej bonanimaj bestoj de la urbo, eble ecx de la gubernio. Sed nur gxis la kvina horo. La unua minuto post la kvina faras Palmon furioza. Gxi atakas ĉion. Bojas eĉ kontraux la preterkurantaj trajnoj, eĉ ne menciante pri iuj ajn vivantajxoj, inkluzive de paseroj. Kun granda peno mi kaptis la hundon kaj tiris ĝin al la ĉeno malgraux la sakranta sxoforo, kiu postulis jungi la malbenitan hundaĉon por eltiri la auxton.

La sxoforo foriris sercxi helpon, kaj mi revenis al la vagonoj. Por ne perdi la tempon ni decidis almenaux liberigi la vagonojn, elvagonigi la trabojn sur la teron.

Ni preskaux sukcesis, sed la lasta pako da traboj spitis elvagonigxon; io tenis ĝin forte fiksita al la planko de l’ vagono.

Por kompreni, kio malhelpas, necesis rigardi. Por rigardi, necesas kusxigxi planken. Sed sur la kavoza planko de l’ vagono akumuliĝis suficxe da akvo por sin bani…

Petro-ne-La-Granda sin kusxigis sur la trabojn kaj provis ŝovi la kapon inter la trabopako kaj vagona muro. La fendo ne estis suficxe vasta, kaj li fiksigxis en ĝi kirlante la aeron per la gamboj kaj postulante helpon.

Cunamo versxis al si plenan glason da vodko, fortrinkis gxin kaj faligis sin planken esperante tuj kompreni la kauxzon.

— Versxu ankaux al mi, — petis min Nikolao, — mi provos helpi.

Mi versxis al li kaj mem glutis rekte el la botelo, cxar mi estis sufiĉe malseka.

Gxuste en tiu momento super la rando de l’ vagono aperis la kapo de Valentina-Mitralmasxino. Ecx sen eta demando ŝi, konvene al sia nomo, ŝaltis sian mitralon kaj komencis pafadi vortojn. Dum la tri sekvaj minutoj ni eksciis, ke ni estas diboĉuloj, sentauxguloj, pigruloj, laborevituloj, uloj-istoj-kaj-anoj de ĉio negativa kaj malbona, kio ekzistas en la mondo kaj universo. Sen fari pauxzon tiu dejxoranta stivistino kondamnis nin al ĉiuj punoj de la infero kaj firme deklaris, ke ŝi tuj denuncos nian drinkadon al la ĉefoj urba, gubernia kaj ministeria.

Neniu prenis serioze sxian parolpafadon, sed la humuro falis. Nikolao kolere signis al la maŝinisto levi la takelon. La takelo ekmugxis kaj komencis minace vibri.

— Levu! Levu! — kriis Nikolao kolere kaj signis samsence per la mano.

La takelo klakis, krakis kaj eksilentis. La masxinisto malfermis gicxeton de sia kajuto kaj regalis nin per deca kvanto da konvenaj vortoj, el kiuj ni sciigxis pri manko de kurento.

Mi ektrotis al la telefono kaj vokis dejxorantan elektriston.

— Kio pri la kurento? — mi demandis.

— Nenio. Gxi simple forestas.

— Kaj kiam gxi degnos aperi?

— Dio scias, — sekvis filozofeska respondo.

— Sed karulo! — mi komencis ekscitigxi, — ni ja devas fini la laboron!

— Se vi kredas, ke via kaj mia nervotensioj suficxas por funkciigi elektromotorojn, ni nervozigu unu la alian gxis la mateno, sed mi forte supozas, ke tio ne utilos. Do, ni atendu ĝis la deka horo de mateno, ĉar la difekto estas grava.

Li donis al mi eblon auxskulti kurtajn fajfetojn de l’ malkrocxita telefono.

Nenio estis farebla. Mi lasis la knabojn iri hejmen, registris la okazintajxon en la taglibro, raportis al la cxefstivisto kaj kusxigxis sur la benko plulegi la Kongresajn paroladojn kaj atendi la noktan gardiston por instrukcii lin pri la naĝanta kamiono kaj ŝvebanta takelo.

Pro la pluveto krepusko falis pli rapide ol kutime. Legi mi jam ne povis. Mi skribis letereton al la gardisto kaj ekmarsxis hejmen kun forta decido rekomenci mian malfelicxan laboron. Eĉ ne legi, sed serioze trastudi.

Veninte hejmen mi konstatis la saman mankon de l’ kurento. Damne kaj sakre! Dum duona horo mi palpe trasercxis la tutan kuirejon kaj finfine trovis kandelon. Mi metis la libreton sur tablon kaj nur post tio permesis al mi sxangxi la veston kaj prepari sandviĉon. La lastan mi decidis “malsekigi” per glaseto da konjako. La malfermo de l’ botelo koincidis kun malfermo de la pordo kaj apero de tri virinoj, gvidataj de Valentina-Mitralmaŝino.

Ekvidinte min kun botelo en la mano, sxi regalis min per aparte vipaj esprimoj. Nur post tio ŝi viktimigis min al la du jam konataj virinoj. Ne dirante ecx unu vorton mi kelkfoje manipulis la elektroŝaltilon, montrante mankon de l’ kurento. Ili komprenis, sed demandis:

— Cxu same en la laborejo?

— Jes! — mi unuvortis.

Intertempe Valentina-Mitralmasxino cxiam pli fikse rigardis la tablon, sur kiu situis la kandelo, libro kaj glaso. Mi eksupozis, ke ŝi kalkulas la kvanton de l’ alkoholajxo, uzita de mi, por min morgaux denunci al la ĉefo aux skoldi tuj. Kaj min ege mirigis, ke ŝi trankvile sciigis min, ke la ĉefo atendas min je la sepa horo matene. Antaux ol foriri ŝi eĉ deziris al mi “bonan nokton”, kio iel najbaras al miraklo.

Auxdi, ke Valentina deziras al viro ion bonan, estis tro drasta travivajxo. Mi tuj enlitigxis kaj komenci konsumi la konjakon ecx sen glaseto, ĝis plonĝo en profundan sonĝon.

Frumatene mi sidis en la kabineto de la cxefo kaj sufiĉe pacience atendis drasxadon. Tradicie alvoko al la ĉefo antaux la komenco de la labortago signifas nuran skoldon, sen maldungo.

Li ne rapidas kaj aspektas… hm?.. Mi diru: malfurioze. Ecx pli — patrece. Tio min mirigis, ĉar ne malpli tradicie, gxentila konduto de la ĉefo signifas plenan fremdecon — mian perdon de la laboro jam hieraux. Sed tiuokaze li vokintus min post la oka horo! Vidante mian embarason, la ĉefo degnis parolon.

— Filo mia! Vi, sendube, bravas, sed vi ne pravas! Ne pravas. Mi komprenas, ke vi intence fusxis la laboron por damagxi al tiuj fiaj novricxuloj, “novaj rusoj”. Ankaux mi ne povas toleri ilin, sed mi ne agas tiel rekte kaj krude. Mi agas pli ruze, delikate, sed ne malpli efike. Tiuj virinoj pagis duoblan tarifon kaj kroman imposton. Kaj krome… — li eksilentis, verŝajne rimarkinte mian plenan perplekson kaj malkomprenon. — Nu, nu, — li ridetis… — Ne ŝajnigu vin naiva. Valentina ĉion rakontis al mi pri via vivo. Vi legis libron de Vladimir Iljiĉ Lenin eĉ malgraux manko de l’ kurento. Cxe kandela lumo! Lauxdinde, laŭdinde!.. Mi ĝojas, mi ege ĝojas ke ne ĉiuj junuloj perfidis la ideojn de la Granda Oktobra Revolucio! Jes, ni perdis la batalon, sed ni ne perdis nian ideon.

Mi komencis kredi la cxefon freneza. Se mi legis Lenin, li, tute certe, studis la biblion: absurdas samgrade! Li plu patosis:

— Bedauxrinde, fiposteuloj de Lenin perversis la tuton, sed al ni restis la originaj fontoj, cxu ne?

— Jes, jes… — mi rapidis konsenti malgraux kompleta misordo en la kapo.

— Ankaux mi havas la saman libron, kiun vi legis hieraux vespere.

Li malfermis la sxrankon kaj eligis bluan broŝureton, sur kiu estis skribite:

Dua kongreso de RSDRP (Bruselo-Londono) VLADIMIR ILJICx LENIN Kongresaj Paroladoj

Frontpagxe vidiĝis kalva persono kun barbeto. La maldekstra mano kvazaux apogus la barbeton. Lauxrobrancxeto substrekas la gravecon de l’ pensoj sxvebintaj en la kapo de l’ persono.

Mi stupore gapis al la bildo.

Bumm! Insajt!.. La Granda Kosmo! Se aldoni vangoharojn kaj okulvitrojn, tuj bildigxas nia kara Majstro! Ne mirindas, ke Valentina cxion miksis en la lumo de l’ kandeleto.

— Prenu, prenu… Gxi estas por vi, — diris la cxefo. — De nun… inter ni… vi havu neformale “Bibliotekan tagon”… Iru kaj studu…

“Kial do ne? — mia kapo reserenigxis. — Ili ambaux venis el la sama epoko. El la sama modo sxanĝi la mondon per ideoj. Ambaux multe klopodis kaj parolis, parolis, paroladis”.

Krimo kaj puno en la itala lingvo dum suda vento

Originala rakonto de Viktor Sapojxnikov

Nu, jes, Krimo kaj puno estas gxuste tiu romano de Fjodor Dostojevskij, kiun mia amiko eldonis kaj antaux nelonge donacis ekzempleron al mi. Bravulo… leku lin kato en vendreda nokto. Kial tiom severe?

Vi cxion komprenos, se vi legos plu… Mi sxategas legi, sed, bedauxrinde, mi havas malsanecan emon serĉi erarojn en ĉiu legajxo, inkluzive de telefon-libroj. Nu, tia mi estas. Dume. Dume, ĉar mi havas supozon, ke baldaux mi aux ne plu estos aŭ igxos alia. Devige. Almenaŭ korpe, se ne psike. Pluraj personoj reagas nervoze, kiam aliulo rimarkas erarojn kaj sciigas pri ili delikate.

Ankaux mia edzino donacis al mi libron, kiu ege kortusxis ŝin. Ankaux min, sed nur gxis la paĝo 128. La protagonisto fiksis ŝutron de 16-colaj najloj. Terure! Devis esti centimetroj, ne coloj. Kiam la edzino demandis min pri mia impreso, mi honeste indikis la supre menciitan eraron kaj provis klarigi al ŝi la diferencon inter la colo kaj centimetro. La edzino batis min per la libro kontraux mian verton, deklaris min tedulo kaj paŭtis dum du sekvaj tagoj.

Pro tiu kaj similaj okazoj mi decidis frandi la Krimon kaj punon sen atestantoj. La bonsxanco baldaux venis: kolego petis min dejxori anstataux li dum la “nigra sabato”.

Nu, estas nova modo: en ripoz- aux festo-tagoj iu el la ingxenieroj devas dejxori en la oficejo, malgraux cxeesto de gardisto, hejtisto kaj stivistino. Do mi konsentis esti respondeca deĵoranto.

La nigra sabato surprizis vetere. Ekde la mateno negxis kaj pluvis, jen samtempe, jen intermite. Akra norda vento furioze atakis la reston de la relative varma auxtuno.

Nur pro tio, veninte oficejen, mi trinkis po du glasetoj da vodko respektive kun la hejtisto kaj gardisto. Kun la stivistino mi trinkis ne vodkon, kaj ne nur trinkis, sed pri tio ja decas silenti, cxu ne?

Memkompreneble, mi ne rajtas drinki kaj ecx devus denunci al la ĉefo la drinkadon de la hejtisto kaj gardisto. Sed en tia vetero…

Do, iom poste mi iris en garagxon, sub kies tegmento situas elektrofako kaj mia eta kabineto. Mi infuzis teon kaj komencis sercxi idiotajxojn en la menciita libro. Idiotaĵoj mankis. Ju pli longe mi legis, des pli evidentiĝis, ke la traduko estas fidinda. Eĉ perfekta. Tio min ĉagrenis. Komposteraro en la dek-tria paĝo: tupra anstataux turpa ne multe konsolis min. Ja finfine ĝis nun mi ne sendis la tutan esperanton al la diablo nur pro la inundo de eraroj en tiulingvaj libroj.

Kiom placxas al vi, ekzemple, legotima decido? M…m… al mi ege plaĉas. Domagxe, ke ne legomtima.

Malsupre grincis la pordo. Mi faris afereman mienon kaj rapidis renkonten. Malsupre, apud la sxtuparo, staris… la granda kosmo!.. la cxefo mem! Li, ĉiam nubmiena, ĉi-foje aspektis aparte moroza.

— Saluton, Nikolao Vas… iljevicx, — mi balbutis, — ĉio estas en ordo, kvankam… e…e… — mi pauxzis, penante diveni, ĉu li jam scias pri la drinkado aux ankoraux ne.

— Kvankam la kontoro brulas! — plumbvocxis la ĉefo.

— Kon… tor… bru… — embarasigxis mi.

— Jes, brulas, jam pli ol unu horon! Kaj mi ne povas vin trovi.

Li abrupte sin turnis kaj iris for. Ecx sen vesti sin mi kuris eksteren. Kiam ni eliris de post la garagxa angulo, mi ekvidis belegan bildon. La kontoro efektive brulis. Ja paradokse, sed ĝi brulis. La ventego preskaux horizontale pelis malsekan neĝon kun pluvo. En tiu tumulto nenio povus resti seka aux nekovrita de glacio, des pli bruli povus nenio. Sed jen — el ĉiuj jam frakasitaj fenestroj montris sin longaj flamlangoj. De sur ili faskoj da fajreroj dance saltis for. Ankaux la fumtubo de l’ hejtejo, kiu staris dekon da metroj norde, aldonis siajn fajrero-faskojn. Cxio aspektis kiel festa piroteknikajxo. Kvar akvostrioj el fajrobrigadaj aŭtoj perdiĝis en la fajro sen ajna efiko. Mi admiris la spektaklon ne sentante froston.

Aperis oficiro. La cxefo mangestis min kaj dirinte nenion iris al sia auxto. Mi komprenis, ke la oficiro volas enketi min. Mi kapmovis al la garagxo.

Malgraux la frosto kaj angoro mi restis gxentila kaj lasis la enketiston eniri la unua. Li eniris, malrapide senvestiĝis, sidiĝis sur mian lokon cxe la tablo, malfermis tekon, eligis aktujon, malfermis ĝin kaj metis ĝin malfermite sur Krimon kaj punon. Nur post tiu prepara proceduro li alrigardis min. Kompate.

— Nu do, — li komencis, — vi estas respondeca dejxoranto. Antaux cxio vi malfruis veni. Veninte vi drinkis kun ĉiuj. Subtenis diboĉon anstataux ĉesigi gxin. Poste vi venis ĉi tien kaj, plej versxajne, dormis aux legis ĉipan detektivaĵon, sen iu spuro de respondeco. Pure rusa konduto, — mi dirus, — se ne via familinomo: Cxvala Valerij Stanislavoviĉ. Kredeble, vi ne estas pure rusa, ĉu?

Nu, la familinomo Cxvala estas tiu de mia amiko, kiu devis dejxori. Lia nacia diveno interesis min ne pli ol la pasint-jara negxo. Sed ne tio gravas! Mi strecxe penis deĉifri, kiu sidas ankaux mi — perversa rusofilo aux normala rusofobo. La onta “babilado” sendube influos la dikecon de mia monujo.

— Nu… jes… mia avo devenis el slovakoj… miksitaj kun… e-e-e… poloj… kvankam li vivis en… e… Estonio… Tamen li edzinigis puran belorusinon… — cxe la lasta vorto io sxangxiĝis en la mieno de la oficiro, kaj mi komprenis, ke mi mensogis bonŝance.

— Do, ni estas preskaux samnacianoj, — kontentis la oficiro, — kaj ni parolu sincere. Ja vi estis la lasta persono, kiu eliris el la kontoro, cxu?

— Nu… mi estas la lasta… eble vidata tie… kaj diranta al vi pri tio… sed eble iu… dum unu horo… ja povas… — mi balbutis.

— Do, bone, vi estas tiu, kiu eliris el la kontoro antaux du horoj.

— Jes, gxuste.

— Tie vi estis kun la stivistino, drinkis likvoron. Multe fumis. Cetere, vi amoris… Hm… estis nudaj kaj pro tio sxaltis elektrofornelon por varmigi la cxambron, poste vi uzis elektroboligilon por prepari teon. Ankaux la televidilon vi ŝaltis, ĉu ne?

— Hm… jes.

— Do cxu vi povas esti certa, ke vi bone estingis cigaredojn, kaj ke vi ĉion forsxaltis antaux foriri kaj ŝlosi la ĉambron.

— Nu… e… vidu… la cindrujon mi purigis parte perfekte… Ecx lavis gxin… ĉar la brigadestro ne toleras la odoron. Eble mi forgesis forsxalti iun el la aparatoj, sed mi forŝaltis la ĉefŝaltilon. Kredu min…

— Mi kredas, cxar vi diras la veron. Mi jam vidis la ĉefsxaltilon malkonekta, sed la incendio komencigxis en tiu ĉambro, kie vi pasigis la tempon agrablan.

Mi silentis kaj silente cerbumis pri la draka dieto de mia monujo… Punota mi estos sendube, kaj pagos ne malmulton el mia ne tro granda salajro.

— Do, ni iru plu. Vi venis cxi tien kaj ekdormis, ĉu?

— Ne… — mi suspiris… — mi legis…

— Kion?

— Jen, antaux vi… sub via aktujo…

Li levis la aktujon kaj alrigardis la libron.

— Jen… Eksterlanda krimromanacxo, — li diris riproĉe. — Atendite.

— Nu, tio… kiel rigardi… — mi provis repliki.

— Jes, jes… romanacxo, sed tamen ne tute primitiva, kun psihxologia kunteksto, logika ludo, kotopo, koso…

— Hhx… tamen, — mi ne cedis.

— Kaj verkis gxin, — li finfine rigardis la libron kaj literumis: Fiodor Dostoievskij…

— Фёдор Достоевский — mi korektis lin sektone.

— Dostojevskij!? — li embarasigxis. — Cxu la sama?

— Jes!

Li prenis la libron kaj scivoleme foliumis gxin. Lia mieno iĝis cxiam pli mirigita.

— Sed en kiu lingvo?

— En la itala, — mi diris. La klarigon mi trovis konvena al la situacio. Por klarigi, kio estas Esperanto, mi havis nek tempon nek deziron. Mi ja timis la demandon: “Kie logxas la popolo parolanta tiun lingvon?”. Tion mi jam ofte frontis.

— Cxu? En la itala? Vere? — li rigardis min kun miro kaj ne sen suspekto. — Ĉu vi posedas la italan?

— Jes, mi posedas la italan lingvon. Perfekte.

— Hm… knabo… vi scipovas la italan, sed… sed… sidas, — li gestis cxirkaux si, montrante la kaoson de la riparejo.

— Nu, iam mi laboris kiel tradukisto en Togliatti, sed…

— Sed vi perdis la lokon pro troa drinkado, cxu?

— Tute ne! — mi indignigxis. — Kial do vi…

— Nu, nu, — li interrompis, — mi scias, ke vi e… preskaux ne drinkas. La cxefo diris… Cetere, li alte taksas vian profesiecon… Tamen vi mirigis min. Sidas ĉi tie, legas Krimon kaj punon itale. Cxu la rusa ne sufiĉas?

— Mi ne volas forgesi la lingvon, — mi balbutis.

— Bedauxrinde, bedauxrinde, — li murmuris, — sed kion povas kompreni italoj, se ecx la rusoj nenion komprenas en tiu ĉi libro?

— En kiu senco?

— Gxenerale, karulo, gxenerale… Legu la epilogon! Atente legu! Nia kara krimulo ricevis ja ne nur la punon, sed ankaux… — li instige alrigardis min, — ankaux…

— Kion? — mi estis plene perpleksa, kvankam mi komencis kompreni, ke la sumo de l’ monpuno nun dependas de sinjoro Dostojevskij.

— He… La amon! La amon de Sonja! La amo estas la sola ajxo donacita libervole. Nur libervole kaj neniel alie. Se, kompreneble, gxi estas vera amo, cxu ne?

— Nu, jes… — mi hezitis, sed kelkfoje kapjesis, cxar malgraux la stranga tezo mi ne forgesis pri la situacio. Disputi estus stulte kaj eĉ dangxere.

— Nu, kara mia, vidu vin mem. Vi sendube estas punota, kaj gxuste pro tio nun la stivistino amas vin ecx pli arde, ol la senpunan. Cxar la rusaj virinoj pli volonte amas kompatindulojn ol la normalajn rusojn.

— M… m… — mi grincigis la dentojn. Ja cxio estas malkasxota. Mia edzino! Sxia edzo! Dio mia, kia kaĉo.

— Nu, nu, — li gestis trankvilige. — Tio ne eniros la protokolon. Ja sxi foriris pli frue ol vi. Rakontis cxion sincere. Ege petis ne impliki ŝin. Bona virino. Ni lasu ŝin ekster la afero.

— Uff! Mi ege dankas vin. Mi konsentas esti kulpa, sed prefere sola.

— He-he-he! — li ekridis kontente, — vi volas esti pli amata. Bravulo! Sed vi ne rapidu, ja mi nur esploras la aferon.

Malsupre grincis la pordo, kaj iu kriis: “Hej, Vlado, kie vi estas, fripono!?”

— Cxi tie, cxi tie, — kriis “mia oficiro” kaj signis al mi inviti la krianton.

Mi malfermis la pordon kaj invitis la duan oficiron supreniri.

Apenaux enirinte li frotis la manojn kaj blasfemis kontraux la vetero: “Kia acxajxo! kia aĉaĵo! mi frostegas. Vlado, ĉu vi jam finis? Versxu al mi el via sekreta botelo kaj ne forgesu ankaux la knabon, — li fingris miaflanken, — kiu donis al ni laboron”. Li palpebrumis al mi montrante, ke li nur ŝercas.

Vlado malfermis la tekon kaj enmondigis botelon da konjako kaj glaseton, kiun li duonplenigis kaj donis al la alia oficiro. La lasta unuglute findecidis la sorton de l’ likvajxo.

— Hx-hx-ĥ-eek! — li vocxis kontentege kaj per la okuloj kaj makzelo petis min doni ion por almaĉi. Mi donis pecon da pano kun lardo kaj cepo. Li avide mordis kaj maĉante balbutis: “Cxu vi jam konfesis al tiu fripono, ke vi intence bruligis la domaĉon?”

— Ne, — mi replikis kaj nevole ridetis.

— Vane! Nia Vlado, se li havus deziron, kulpigus ecx angxelon kaj absolvus diablon. Do konfesu ĉion lauxeble rapide kaj ni tuj malaperos!

— Sergio, lasu la knabon trankvila, — entrudigxis Vlado, — li krimis, sed en la itala lingvo.

— Sekve li estas mafiulo, eble ecx ĉefa. — Ne komprenis la gaja Sergio kaj per kapmovo atentigis min pri ree plena glaseto, kiun Vlado etendis al mi.

— Sed… mi… e… — mi hezitis.

— Nu, nu… lasu… — diris Vlado, — ankaux tio ne eniros la protokolon. Cetere, se vi scius, kiel tedis al mi enketi cxiuspecan kanajlaron. Por mi estas ripozo babili kun klera homo, kiu lingvon fremdan posedas. Do ni ne estu rusoj, kiuj laux Dostojevskij, ege emas bati unu la alian…

Lian monologon mi ne memoras detale, cxar post unu horo aperis la dua botelo, kaj mi kun la dua oficiro, duontatara aspekte, eksciis pri Dostojevskij tiom multajn riskajn tezojn, ke mi eĉ gxis nun foje sonĝas pri la ega malamo de la romanisto al la rusa popolo.

Kiam ni eliris por urini, li jam plene fidis min kaj konfesis:

— Nu, la domacxo estis antikva, kaj via ĉefo delonge revas pri la nova, do, li petis ne tro harspliti… Certe, trovi la “relsxangxiston”, laux la rusa proverbo, sed ne tro puni tiun…

Subite li eksilentis kaj kubutis min:

— Jen vidu!

— Kiooon?

— Nu, la tubon, la tubon.

La tubo dauxre jxetis fasketojn da fajreroj. Sube gxin ornamis flagroj de nefinbrulintaj traboj de l’ kontoro.

— Kio pri la tubo? — mi demandis.

— Gxi disjxetas fajrerojn, kaj tio suficxas, — li rezolutis.

La lundan matenon mia cxefo donis al mi por konatigxo la resuman konkludon pri la incendio: “…pro manko de la kontrauxfajra klosxo sur la fumtubo de la hejtejo kaj kirlanta suda vento okazis…”

— Nu, la vento povas esti suda aux malsuda, sed trionon de via monata salajro vi perdos. Kune kun cxi-monata premio, — diris la ĉefo. — Kaj nun iru for! — li pauxzis kaj moke aldonis, — kune kun via “itala lingvo”!

Lumbildit’

Originala rakonto de Viktor Sapojxnikov

Mi malfruis al la komenco de la tradicia renkontigxo okazanta en konata orientsovetia urbo, sed, veninte en la kulturpalacon indikitan en la invitilo, mi estis tre agrable surprizita, cxar dejxoranto atendis min. Li eĉ proponis al mi sian posxtukon, ke mi viŝu la ŝvitan vizaĝon. La viŝtuko strange odoris. “Similas kloroformon”, — mi sukcesis pensi antaux sveno…

— Rekonsciigxis, cxu? — senpacience demandis vira voĉo.

Strabinte, mi ekvidis kelkiom da homoj, lacaj kaj desperintaj, kiuj fikse rigardis la malgrandan ekranon antaux si.

— Kio? Kio okazas? — mi nerve demandis.

— Mi gxojas inviti vin al la slajdvespero. Tuj estos prezentitaj tre interesaj slajdoj pri la pasintjara Fola Rinocero.

“Hm, jes… Tiel devas esti, — mi rememoris la programon de tiu cxi renkonto. — Ja oni ĉiam faras tiel. Kutima afero. Kial do mi ne pli prokrastis mian venon?”

La responsuloj sxargis la aparaton kaj starigxis cxe la pordo, ke la ĉeestantoj ne povu fuĝi. Do, mi estis devigita ree toleri la kretenajn bildojn. Mi ekvidis starantajn, sidantajn, naĝantajn, kuŝantajn, predikantajn kaj precipe manĝantajn apenaux konatajn homojn. Post horduono iu sovaĝe ekkriis kaj auxdiĝis obtuza bruo de falo.

— Cxiuj restu surloke! — tondris vira vocxo.

Iu sxaltis lumon. La unua montristo kuŝis sur la planko palvizagxe. Sxajnis, ke li ne plu spiras.

— Tuj mi al vi montros slajdojn pri la OSER en Omsk, — anoncis nekonata al mi blujaka barbuleto gxoje frotanta al si la manojn. — Forsxaltu la lumon.

Sur la ekrano mi neatendite ekvidis Tasxkenton.

— Komploto, perfido! — histerie kriis la barbulo, — estas ne niaj slajdoj!

— Jes ja, ne viaj, estimato, — diris orient-aspekta junulo, kiam la lumo estis ree funkciigita.

La barbulo avide kaptis aerporcion kaj glutis gxin ne povante ecx bleketi.

— Tuj mi demonstros, — la mezaziano emfaze pauxzis antaux la grava sciigo, — cxion pri la Tasxkenta tendaro. — Kaj li montris al la mirigitaj spektatoroj ses slajdoskatolegojn.

Sed estis vidigita nenio, cxar la aparato subite eljxetis bluan fajron, blindiginte ĉiujn. Ekregis plena mallumo kaj tumulto.

— Donu la manon, — mi ekauxdis virinan vocxeton, — kaj sekvu min. Mi havas la sxlosilon de la dua pordo. Al diablo ilian tedajxon.

La mistera savinto estis linda junulino. Bela. Kaj sxi ne lasis la manon ridetante kaj okulumante per tiaj okuloj… per tiaj okuloj… La okuloj vokis min, kaj mi piedpinte sekvis la knabinon.

Ni eniris en iun cxambron. Sxi sxaltis la lumon kaj riglis la pordon.

— Cxu estas studcxambro? — mi embarasite demandis.

— Jes! Kaj nia por la tuta nokto.

— Bone, mi ja ne sukcesis enhoteligxi.

— Kaj ne necesas, — sxi flustris per la tono, kvazaux ŝi admonus hundon por poste gxin kapti. — Dum la tuta nokto ni spektos slajdojn pri la Tjumena tendaro.

Felicxe, la ĉambro situis nur en la dua etagxo. Nun mi preskaux ne lamas, sed ne estas certa, ke mia salto ne estis slajdigita…

Nome de Sovetunio

Originala rakonto de Viktor Sapojxnikov

La nokta skipo trinkis sian lastan teon kaj lauxkutime politikumis. Jes, kutime, sed cxi-foje iom pli nervoze, ĉar la tago venanta estis elektotago. Por la Dumao. La Ruslanda parlamento.

La naux cxeestantoj vigle agitis por dek du partioj. Natura afero post pli ol sepdek jaroj da malelektismo. Pro tio stivistino Valja deklaris, ke sxi voĉdonos por la komunista bloko, se ŝi devigos sian edzon voĉdoni por la Virinoj de Ruslando. Demandite, kial ne inverse, Valja klarigis, ke ne estas tro granda honoro, kiam virino subtenas virinojn, sed estas pli juste kaj eĉ bele kiam la samon faras viro. Je rimarko, ke la balotiloj ne respegulas la sekson, Valja fiere certigis ĉiujn, ke ŝi persone diskonigos la noblan agon de sia edzo. Pri la diskonigo neniu dubis, ja en tiu sfero ŝi ĉampionas.

Kuplisto Vasenjka petis cxiujn voĉdoni por la bloko 89 regionoj, sed sian filon li promesigis voĉdoni por Pomo kaj eĉ drasxi lian postajxon, se tiu fripono ne devigos fari same sian edzinon, kiu absolute frenezigxis auxdacinte pepi por la monarkiista partio.

La eksa partifunkciulo vigle agitis por LDPR, asertante ke gxuste tiu partio plej similas anarkiismon, kiu estas urĝe bezonata por Ruslando de jure, cxar de fakte la anarkio jam regas.

— Vi ne estas patriotoj! — de tempo al tempo krietis gardisto Jxuk, pugnobatante la tablon. — Iu ajn partiacxo jam nun estas preta tuj vendi la tutan Ruslandon al la okcidento. Kune kun nia venko super fasxismo. Stultuloj vi, kiuj voĉdonos malkiel mi, ja vi certe voĉdonos lastfoje.

— Cxu ankaux Kalimaz devas vocxdoni por via rugxfasxista bloko? — rezonis Rozia. — Demandu lin, ĉu li jes aux ne volas vivi inter naciistoj?

Cxiuj alrigardis Kalimazon, kiu, kiel cxiam, sidis en angulo kaj trikis por si vican sxtrumpon sen atenti la disputon. Nu, la viro ŝatas triki.

— Hej, Halimzjan! — kriis Vasjka-tondro, — nur provu diri, ke vi ne estas por Nia hejmo — Ruslando, kaj mi tuj mendos bileton por vi al via sendependa Basxkirio.

— Mia nomo ’stas Kalimazo, ne Halimzjan, mi ne estas kazahxo. Kaj mia lando nomigxas Basxkortostano, — flegme korektis Kalimaz sen cxesi manipuli la maŝojn. — Mi voĉdonos nur por la Kongreso de l’ rusaj komunumoj. La rusan lingvon mi posedas, sekve mi estas ruso.

— Sed, karulo, vi ne povas esti rusa basxkiro.

— Mi povas. Krome, mi baldaux edzigos mian filon al ukrainino.

— Sed ja ne al rusino!

— Ne diferenco! Cxefas, ke ili havos duoblan civitanecon.

— Dirlididi! — resumis la plej klera skipano, studento Venja-elektristo, — necesas vocxdoni por la bloko №37. Nombron vidu, nombron. Gxi estas feliĉa. Se sumigi la nombron de la … bum!

La lastan sonon kauxzis la skipa agendo lerte jxetita de mehxanikisto Ljoĥa. Kiu jam perdis duonan salajron pro kabalaj konsiloj de elektristo Venja.

— Jen tiaspecaj ulacxoj kulpos, se ni elektos komunistan Dumaon! — ne tre logike klarigis sian agon Ljohxa kaj aldonis, ke la partio de biersxatantoj estas la sola honesta partio, kiu rajtas reprezenti la popolon, kiu popolo simple formortos, se gxi ne trinkos matenan bieron post ofta nokta vodkumado. Cxiuj kapjese konsentis kun li, sed li ne ĉesis agiti.

— Hej, karuloj! — kriis Vasjuta-tondro, — kial do ni disputacxas tute senprofite? Ni vetu! Cxiuj tuj metu surtablen po kvindek mil rublojn. Post finkalkulo de la voĉoj, ĉiuj reprenos tiom da procentoj, kiom kolektis lia partio. La restajxon ni fordrinkos proporcie. Ju pli da voĉoj, des pli da glutoj. Aux eĉ glasetoj. Nu, metu la monon.

— Bone, bone… mi faros la nomliston. Venku via partio, kaj ni cxiuj pagos poste. Mi estas por Nia hejmo. Valja — por komunistoj kaj Virinoj…

Li iom hezitis, sed enskribis duoblan pagon. En la fino venis mia vico. Li skribis mian nomon kaj levis la kapon mute demandante min.

— Mi entute ne vocxdonos, — mi deklaris.

Ekregis mira silento, kaj cxiu alrigardis min, kvazaux mi dirus ekstreman maldecajxon.

— En kiu senco? — embarasigxis Vasjuta. — Cxu vi ne plu estas civitano?

— Mi estas, sed mi ne volas vocxdoni.

— Tiaspecaj ulacxoj kulpos, se ni elektos komunistan Dumaon! — regurdis Ljohxa sian misan tezon.

— Havi rajton kaj ne vocxdoni, tio estas perversa, — konstatis Venja.

— Li ecx sian propran devon emas eviti, — pikis Valja.

— Nu. Li ja sxercas, cxu vi ne vidas, — entrudigxis Rozia, minacante al mi per pugneto, — ni kune voĉdonos por la Islama Renaskiĝo. Mi persone kontrolos, ke li faru tion.

Kiel frauxlo, mi estas sub sxia aparta kontrolo kaj prizorgo.

— Nek por islamo, nek por Adamo, — mi spitis.

— Nu, se al vi estas egale, donacu vian vocxon al Reformoj — nova kurso, ja ne malbona bloko. Eĉ mia bofrato por gxi voĉdonos, — proponis Vasenjka.

— Ne faru stultajxojn, — flustris Rozia al mia orelo, — vocxdonu, kaj mi aĉetos por vi boteleton kaj pretigos por vi kukumojn kun brasiko, ja vi tiel sxatas ilin, nur voĉdonu.

— Iru for kun viaj reformoj kaj brasiko, — mi diris kaj volis klarigi la tutan stultecon de la vocxdonado, kies rezulto povus sxangxi nenion, sed al mi malhelpis veno de purigisto Mitriĉ kun hejtistino, konata moknome kiel Mymra. Ambaux etkreskaj — metro kaj duono kune kun kalkanoj, ambaux sigelitaj de la samo: trodrinkado. Sobra Mitriĉ estis ekstreme silentema, enpensiĝema. Ebria li iĝis skandalema, eĉ krimema pro kio li iris prizonen, kie pro maleblo drinki li kondutis diligente kaj ĝisdate liberiĝis. Lia kunulino Mymra estis enorme babilema kaj ĉiam nervoze gaja.

— Saluton, saluton! — ekmitralis Mymra ecx sen fermi la pordon, — la homoj jam voĉdonas, multaj homoj, iras kaj venas, matene volas fari la devon por poste festi, jes ja, festi, mi jam festetis, ĉar estas froste, nur glaseton akceptis, kial do ne? Interese, ĉu mi ne rajtis glaseton, se estas festo. Mi nepre akceptos plian glaseton por voĉdoni. Voĉdoni por Sovetunio, jes ja, por Sovetunio kaj nur por Sovetunio. Mi naskigxis en Sovetunio kaj volas morti en Sovetunio. Kial do ne? Se vi ĉiuj voĉdonos por Sovetunio, tiam ni restarigos la landon. La landon. La landegon. Por denove feliĉe vivi, feliĉe! Kial ne? Mitriĉ, Mitriĉ, — sxi turnis sin al la vireto kiu kun trista rideto prenis balailon por iri korten eĉ sen “saluton” por la ĉeestantoj, — Mitriĉ, vi jam voĉdonis, ĉu ne? Se ne, tiam nepre voĉdonu por Sovetunio. Mi petas vin nome de Sovetunio mem.

Subite la vortlavango cxesis. Svingis balailo, kaj ties tenilo krakis.

— Vi, hundido… — siblis Mitricx levante stumpon de l’ tenilo por nova bato. — Nome de Sovetunio… nome de Sovetunio… hundaĉo… — li dauxre siblis penante sin forsxiri el la forta brakumo de Ljohxa, kiu gxustatempe kaptis lin. — Sovethundido… kiomfoje nome de… Unio… kiom! Kiomfoje mi estis kondamnita nome de Sovetunio, ĉu vi scias, hundo? — ne povante svingi la tenilon, li sukcesis piedbati la virineton, kiu forsaltis de la furiozulo kaj ree mitralis:

— Nu do ne vocxdonu, nu ne voĉdonu; vivo kata — afero privata; neniu voĉdonu por nenio; kia gravajxo; ne volas — ne aĉetu; eĉ ne por Sovetunio, se kondamni ne plaĉas, se vi volas, mi malvoĉas, nu kio do, sed ĉu gravas?..

— Hej, Mitricx, nu, jam trankviligxu! — admonis Ljohxa. — Gxuste tiaspecaj ulaĉoj kulpos, se ni elektos komunistan Dumaon.

Li montrigxis profeta, tiu Ljohxa. Ni elektis komunismeman parlamenton. La veto velkis, cxar oni nuligis nian fakon, sen elpago de salajro. Kalimaz forveturis en Kazaĥstanon, kie lia nomo prononciĝis Hxalimzjan. Venja elektristo iĝis gardisto kaj elkalkulis, surbaze de kabalaj scioj, ke sekvontfoje necesos voĉdoni por la numero ses. Ljoĥa dauxre agitas por biersxatantoj tute praktike: li sitele konsumas bieron. Mi fajfas kaj jxuris al mi mem malvoĉdoni dum ankoraux dek du jaroj, eble pli…

Panjo

Originala rakonto de Viktor Sapojxnikov

— Ci, hundido! Iru for! Tuj iru for! Vi difektas la bedon, azeno!

La vocxon de virino superis infana ploro.

Jam la trian monaton, ekde la printempo, dum cxiuj ripoztagoj ripetigxis la sama spektaklo: eta knabo Andreo, havanta aĝon inter kvin kaj sep jaroj, venis legomĝardenon por helpi sian patrinon. Laboreti inter la plantajxoj li alkutimiĝis pasintsomere. Tiam ankoraux estis viva la avino, pensiulino, kiu aĉetis la somerdometon kaj parcelon ĝuste por pasigi la tempon kun sia nepo. Por alkutimigi lin al laboro kaj por eduki lin ame, pacience, senkoste.

La tutan vivon sxi laboris kiel instruistino kaj logxis en granda urbo. Pri terkulturado ŝi havis svagan imagon, sed acxetinte la terpecon ŝi kuraĝe komencis studi la novan fakon kaj samtempe ŝi studigis Andreon.

Ekde la frua mateno ili ambaux aperadis en la gxardeno por fosi, semi, akvumi, sarki, refosi, resemi, cxar — pro manko de sperto — ili ne ĉiam kaj ne ĉion faris korekte. Sed ili havis paciencon kaj amon reciprokajn.

La avino neniam kolerigxis. Ecx se Andreo sarkis ne lolojn, aux ludante militiron rompis jen brasikon, jen tomaton, sxi nur admonis, klarigis kaj petis. Krome la knabo estis nek aparte spitema, nek petolema. Pro sia aĝo li ne povis esti laboriva, sed ankaux la avino laciĝis tre rapide. Tiam ili ambaux sidiĝis sub ĉerizujo, kaj la avino rakontis aŭ legis fabelojn. Ofte ili eĉ dormis tie. Do, ili vivis harmonie, eĉ bukolike…

Sed la avino mortis. Sxia filino, la patrino de Andreo, apenaux povis kasxi sian malŝaton al la terkulturado kaj al sia propra filo. Ŝi naskis lin kontraux sia deziro, cedinte al peto de sia patrino kaj timante abortigon.

Ekde la mezlernejo sxi aktivis en la sfero socia. Cxiam ion gvidis, organizis, propagandis, batalis por kaj kontraux. Ano de komsomolo, ŝi nature igxis ano de l’ kompartio. La kariero iris glate, kaj ecx la amo estis kadre de l’ partio: li estis simila funkciulo en instituto.

Sed venis nigraj jaroj. Sxi kaj la edzo trovis sin ekster la devo, sed kun infano. Li ne eltenis fiaskon kaj komencis multe drinki. Ili divorcis. Ŝi revenis al la patrino, komisiis al sxi sian filon, trovis enuigan laboron kaj drivis de tago al tago, igxante cxiam pli kaj pli mishumora, kverelema, nervozema.

Sxi neniam parolis kviete kun la filo. Neniam nomis lin karese aux familiare. Cxiam preskaux oficiale kaj seke — Andreo. Ofte, tre ofte — parazito, hundido, acxulo…

La knabo ne povis kompreni tion. Li ne povis tion kredi. Li ne akceptis tiajxon. Li sxajnis esti surda kaj perdinta memoron, cxar ree kaj ree li turnis sin al la patrino kun rideto, sincero kaj gajo.

La tutan someron, dum tri tagoj semajne, auxdigxis sencxesa krio: “Iru for, aĉulo! Lasu min, parazito! Lasu min trankvila! Sidu en via sablo kaj ludu, ne malhelpu min!”

Kaj la knabo sidis sur sabloamaso, trista kaj perdita. Li ne ludis. Li provis kompreni ion, kio estis super lia kompreno. Iam li ploris, sed ne lauxte, cxar plori estis malpermesite.

Iam-tiam venis gastoj. Plejparte viroj. Cxiam malsamaj. Komence Andreo provis amikigxi kun ili, sed ili ne volis, kaj se volis — faris tion nenature. Krom tio apero de viro signifis por li surplankan dormadon en malgranda antauxcxambro. La patrino ne enlasis lin en la dometon.

Estis iom pli bone, kiam gastis amikinoj de la patrino, sed tiam la patrino drinkis kaj ebriigxinte ploris kaj lamentis pri io nekomprenebla por li.

Fojfoje, la patrino drinkis sola, igxis silentema kaj lasis Andreon fari ion ajn, sed tiam li restis malsata. Aldone al tio, sxi nokte vekiĝis kaj kriis, dezirante, ke cxiuj mortaĉu, pereu kaj forbrulu.

Venis auxtuno. La rikolto, kreskinta sen amo kaj kompreno, estis magra. Kaj ecx tioman rikolton sxi ne povis konservi aux rezervi. Nenio estis preta por tio. Senhelpa kaj kolera la virino staris meze de la legomgxardeno preta ekplori aux eksplodigi siajn amaron, malkontenton, malsukceson… Kaj ĝuste en tiu momento en la ĝardenon enkuris Andreo.

— Panjo! — li kriis. — Mi volas pluki la pizojn por mangxi ilin hejme, en la urbo!

— Iru for, porko! — siblis la kolera virino kaj batis la knabon. Andreo falis, sed ne ekploris, li nur mute, per largxe malfermitaj okuloj rigardis sian panjon.

Ankaux la virino stuporigxis. Jes, sxi cxiam kriis kaj minacis, sed nur unuafoje batis lin. Neniam Andreo spitis ĝis plenumo de minacoj. La unua bato videble impresis ŝin. Sxi kauxris, kliniĝis al la knabo kaj balbutis ne sen pentaj notoj.

— Kial? Kial vi cxiam alkroĉigxas al mi?..

— Cxar mi amas vin, panjo… — diris la knabo per tiu tono, per kiu oni parolas pri evidentaj aferoj.

— Vi… — la virino komencis, — vi… — Sxiaj lipoj ektremis, la vizagxo tordiĝis, per unu mano sxi faris malcertajn movojn. Dum kelkaj momentoj ŝi skuis la kapon, penante bridi la larmojn. Sed ŝi ne sukcesis. Plorsingultoj skuis ŝin. La timigita knabo provis rampe malproksimiĝi, sed la patrino kaptis lin kaj tiris lin al si.

La lastan karotan bedon ili rikoltis kune.

Turistit’

Originala rakonto de Viktor Sapojxnikov

Mi malfruis al la komenco de la tradicia renkonto okazanta en konata orientsovetia urbo, kaj veninte en la palacon indikitan en la invitilo mi estis malagrable surprizita, cxar dejxoranto montris mian sxargxkvoton: dorsosako, sako kaj saketo. Kaj fine li enmanigis al mi gitaron. “Cxu por ŝak’ aux kartludo?” — embarasiĝis mi, ĉar el mia sperto konis, ke hurli pli-malpli agorde kun tiu muzikilo kapablas neniu el la ĉeestantoj.

— Pli vigle, pli vigle, gekamaradoj, — urgxis la responsulino — ni komencu nian piedmarsxon dedicxitan al la Turista Tago… aplikante… nu, ĝi estas lanĉita… ligita… ni subtenu la Movadon ankaux per nia moderna ripoztago en la sino de l’naturo… Kion, karulo? — ŝi alkriis min rimarkinte mian kaŝrigardon al la subtabla spaco. — Ne, ne… vi partoprenos, kaj ne pepu prefere!

Ni ekmarsxis…

Kaj marsxis ade tra la benzina haladzo, sufoko, varmego. En la regula, maŝinsimila ritmo dronis deziro paroli, babili kaj ecx pensi. Nur obseda fantazio pri la freŝa akvo… biero… suko stampis la vizagxojn de l’marŝantoj. Mi kredis jam, ke en mia soifo dronos ne nur la movado, sed ankaux la lingvo mem, kiam avanisto siblis: “rivero”.

Vere. Serpentumas la rivereto depost granda obstaklo; korpo cxe korpo, premamase abundas svarme la… e-e… la plejparte supergrasaj, misformaj dikventruloj ambauxseksaj. Senseksaj, sed ne malpli diversspecaj auxtoj kaj motorcikloj parade baras la vojon, ĉar la tuta koto desur gxi estis jam forlavita en la riveron. Pri tio atestas la buntaj strioj de naftoprodukto en la ĝenerale griza akvo. Supre apudvilaĝa brutaro kraĉanta salivon sensoifiĝas kun videbla abomeno. Du oldulinoj en bankostumoj el la pasinta jarcento uzante lavpulvoron banas favan hundon, dum ilia kunulo dronigas la idaron de tiu hundaĉo.

Apude, sen demeti la kalsonon, supozeble ne lavitan ekde la unua mondmilito, gxin purigas per sablo, nubmiena, “hip”-aspekta kadukulo. Du patrinoj elkakigas siajn bebojn vocxe helpante al ili: “k-ka-ka… karulĉjo… k-ka-ka”. Tie kaj tie en la akvo staras figuroj sxajnigantaj sin scivoli pri la ĉielo, sed tro streĉitaj korpoj atestas pri rapida ellaso de urino. Vomas, gargaras la gorĝojn kaj ree vomas kompanio, kies vinprovizo sufiĉus por la tuta homamaso, kiu, memkompreneble, ankaux ne suferas pro manko de alkoholajxo…

La responsulo geste montris tereneton, kaj kun krio: “Subtenu nin la Movado” ni enpenetrigxis en la amason. Mi firme decidis subteni la Movadon disde la rivereto. Ankaux la ideo efektivigi nome esperantan programon pruviĝis blaga.

Nur malfrue vespere, kiam tavolo el organika insekto miksita kun la propra sango kaj sxvito estigxis tiel dika, ke ĝi ecx malhelpis juki la vunditan hauxton, mi proksimiĝis al la rivero. M…m…m… flosas duon- kaj mortaj fiŝoj, boteloj, saketoj, panpecoj, kolbas-cep-brasik-pecetoj… La odoraĉo atakis min. Kurbiĝinte mi kauxris kaj ekvomis.

La mono de Magso

Originala novelo de Trevor Steele

Mia kara filo,

Mi scias, ke vi kredas, ke via Pacxjo estas fortvola homo, kiu ne facile cedus al malbonaj konsiloj de aliaj homoj. Nu, mi esperas, ke tio gxenerale pravas, sed mi volas, ke vi sciu, ke estis tre bedauxrindaj esceptoj dum mia vivo. Sendube mi lernis ion el tiuj spertoj. Hodiaux mi rakontu pri unu tia sperto.

En nia vilagxo la homoj ne estis aparte malfermitaj al la influo de la granda mondo ekstere. Ili vivis mense en la pasinta jarcento kaj ne aprobis sxanĝojn, fakte ili ĝenerale suspektis, ke urbanoj elpensas diversajn manierojn por trompi ilin. Kompreneble, ne cxiuj vilaĝanoj pensis tiel, nur proksimume 95 procentoj.

Unu institucio malfidata de niaj homoj estis banko. Nu, cxiuj scias, ke la ekzistokialo de banko estas profiti al gxiaj posedantoj (malnaivaj homoj diras “akciuloj”, sed tiaj distingoj ne multon signifis al niaj homoj). La bankmanaĝero malfacile persvadis nin deponi monon ĉe li: multaj kasxis sian monon hejme, lauxvorte sub matracoj en multaj kazoj.

La plej suspektema homo cxe ni estis Magso. Neniu iam ajn nomis lin alimaniere. Cxu Magso estas familia aux alispeca nomo, neniu sciis. Sed ni ja sciis, ke Magso venis de alia vilagxo kaj havas pli da mono ol normale havas kampulo, kaj ke li ege malvolonte elspezas eĉ pencon. Li ne estis babilema viro, sed unu el liaj malmultaj diroj estis, ke oni neniam fidu bankon. Krome Magso neniam donis monon al eĉ la plej malriĉa homo. Lia vizaĝo iom similis tiun de dogo, kiu ne atakas vin nur pro tio, ke ĝi trovas vin enuiga. Se estintus voĉdonado pri la plej populara homo en la vilaĝo, Magso gajnintus, nur se li subaĉetintus duonon de la voĉdonrajtuloj.

Estis ecx kelkaj provoj sxteli la monon de Magso. Tri fojojn, kiam li ne estis hejme, ŝtelemuloj trakribris lian domon, serĉante sub matracoj kaj en ĉiu alia loko, kie la mono povus esti. Vane. Magso ĉagrenigxis pri la enrompoj en lian domon, sed ĉiam povis diri kun ioma memkontento: “Neniu trovos mian monon.” Li eĉ aldonis interesan detalon, ke li kalkulas ĝin unu fojon semajne por esti certa, ke neniom mankas.

Kara filo, cxu iam mi menciis la nomon Grekso? Grekso estis mia plej bona amiko en tiu tempo, antaux kvindek jaroj. Multaj sxatis Grekson, aliajn gxenis lia ĉiama emo ŝerci. Li estis kvazaux natura estreto inter ni knaboj, kaj tre flatis min, ke li nomas min la plej bona amiko.

Iun matenon tre frue Grekso venis al mi, evidente ekscitita. “Auxskultu,” li diris, tute sen neceso: kiam mi estis kun Grekso, mi preskaux cxiam nur auxskultis. “Mi scias ion tre interesan.”

“Kion?”

“Hieraux vespere mi venis hejmen malfrue de fisxkaptado. Estis preskaux mallume, kaj mi volis atingi la domon antaux noktigxo. Sed subite mi vidis homon moviĝanta en la apuda arbaro.”

“Cxu ne estis fantomo?”

“Ne parolu stultajxojn! Estis homo, tre konata homo. Divenu.”

“Cxu la pastro?” Subite mia imagopovo galopis. “La pastro kun virino?”

“Ne. Estis … Magso.”

“Magso. Kion li faris en la arbaro?”

“Jes, ankaux mi volis scii tion. Mi sxtele sekvis lin. Mi iom timis.”

“Vi timis? Mi ne kredas, Grekso!”

“Mia Panjo iam diris, ke Magso probable parolas kun la Diablo.”

“Aj!”

“Jes, vi komprenas. Nu, mi tamen sekvis lin, kaj li nenion suspektis. Li sin turnis kelkfoje, sed mi estis cxiam kasxita de arbo.”

“Do kien li iris?”

“Fine mi bone vidis. Li iris al arbo. La arbo estas kava.”

La rakonto vere kaptis min; mi povis nur auxskulti kun la malfermita busxo.

“El la arbo li prenis ladskatolon.”

“Jes? Kio estis en la skatolo?”

“Mono! Li kalkulis dum longa tempo monbiletojn. Estis preskaux nokte, sed mi povis ankoraux bone vidi tion. Fine li kapjesis al si, remetis la skatolon en la arbotrunkon, kaj komencis veni – en mian direkton!”

Mia sango preskaux frostis.

“Al vi! Kion vi faris, Grekso?”

“Mi kuregis hejmen, sed mi estas certa, ke li ne vidis min.”

Mi estis senparola. Kia sensacio! La mono de Magso. Estis diro en la vilagxo: anstataux diri nenie oni diris tie, kie estas la mono de Magso.

Subite Grekso kaptis mian manon. “Auxskultu, mi havas bonan planon! Estos ege amuze!”

“Kian planon?”

Grekso tiris min ege proksimen kaj flustris en mian orelon.

La tutan tagon mi estis ekscitita. La plano de Grekso estis brila, sed eble iom dangxera. Eble diabloj gardis la monon de Magso, kiu sciis? Sed kiam mi diris tion al Grekso, li ridis kun la kuraĝo de plenkreska viro.

Vespere ni iris, kontrolante de tempo al tempo, cxu iu observas nin, en la direkton de la rivero. Sed baldaux ni turnis nin dekstren kaj eniris la arbaron. Grekso kompreneble estis antaux mi, kaj mi devis fidi lian memorpovon. De tempo al tempo li pauxzis kaj ĉirkaŭrigardis, kaj mi sciis, ke li dubas pri la vojo. Malluma arbaro estas timiga loko, kaj ne facile oni trovas sian hieraŭan vojon.

Ni marsxis, heziteme kaj longe, kaj mi divenis, ke Grekso pretas rezigni pri la aventuro. Sed subite li diris:

“Ha, jes! Jen tiu arbo, malantaux ni! Venu.”

Ni iris al la arbo, Grekso sxovis sian manon en la grandan kavan internon, palpis, gxis fine li triumfe eltiris ladskatolon. Hura!

Ni surterigxis spontane, kaj Grekso renversis la malfermitan skatolon. Kaj jen! Pli da monbiletoj, ol mi iam ajn vidis per unu rigardo: 10-aj, 20-aj, 50-aj, ecx kelkaj 100-aj! Kia trezoro!

Subite Grekso havis alian cerbo-piroteknikajxon. “Hej! Ni faru artifikon! Ni kasxu la monon!”

“Grekso, ni ne prenu la monon, tio estus granda peko!”

“Ni ne prenu gxin, nur kasxu dum kelka tempo! Kaj …” kaj li ekridis kvazaux hundo freneziĝinta.

“Kaj kio?”

“Kaj ni anstatauxigu la monon per io alia!” li sukcesis diri, kiam li subpremis sian ridemon.

“Per kio?”

Anstataux respondi Grekso kuris dudek pasxojn al loko, kie ni ambaux estis vidintaj fekajxon de hundo. Ho ne!

Sed ho jes! Grekso revenis kun hundokako en siaj manoj kaj jxetis gxin en la skatolon. Li apenaux povis stari, tiom li ridis.

Ankaux mi ridis, sed iom malpli elkore.

Grekso fermis la skatolon kaj sxovis gxin en la kutiman kaŝlokon.

“Kio pri la mono?” mi volis scii.

Grekso bridis sian ridadon kaj diris:

“Ni prenu gxin hejmen kaj poste redonu al Magso.”

Tio sxajnis al mi kontentige reordigi mian moralmondon. Jes, brila ŝerco. Domagxe, ke ni ne vidos la reagon de Magso.

La reago de Magso estis iom pli, ol ni atendis. Oni trovis lin mortinta pro koratako apud la arbo, kun hundofekajxo en la manoj.

Grekso kaj mi dum kelka tempo panikigxis, sed neniam povis klarigi la kialon. Gxis hodiaux mi ne scias, kio okazis al la mono de Magso.

Libe fraind Igor

Originala novelo de Trevor Steele

Mi vizitis la baltajn landetojn en la epoko, kiam ili penis sendependigxi de Sovetunio: tiu lukto estis tiam la cxefa realo de la vivo de baltoj. Dek jarojn post la sendependiĝo mi vizitis tiujn samajn respublikojn kaj konstatis, ke okazis intertempe multaj sxanĝoj.

Mi iris invitite de Esperanto-grupo por doni du unumonatajn kursojn de la internacia lingvo en urbo, kies nomon mi kokete kasxos. Problemeto tamen estis, kie logxigi min, cxar neniu el la esperantistoj mem havis ĉambron indan je la eminenta sinjoro el la Ora Okcidento. La solvo estis, ke mi loĝu en ŝtate posedata apartamentaro rezervita por vizitantaj universitatanoj (kaj iam, oni diris al mi, partiaj bonzoj). Mia ĉambro estis ne luksa sed tute en ordo.

La managxero de la apartamentaro estis Igor, iom vulposimila mezaĝulo, kiu cxiam portis kravaton kaj kompleton, eĉ kiam lia vizaĝo estis senveste diboĉa. Malgraux la rusa nomo Igor estas auxtenta balto kaj siaspeca poligloto. La anglan li ne posedis, sed antauxsciante, ke mi parolas la germanan, Igor metis sur la kusenon de mia lito afablan mesaĝon: tuj kiam mi eniris la ĉambron, jen nete skribite: Libe fraind, vilkomen! (Kara amiko, bonvenon!).

Igor kutimis sidi en sia oficejo tiel, ke li vidu cxiun, kiu venis kaj iris el la apartamentaro. Li memorigis min pri araneo, kiu tre interesate observas alproksimigxantajn musxojn. Krome, li havis ŝlosilon al ĉiu ĉambro, kaj bone sciis, kiu estas kie kaj kun kiu. Komence li ŝajnis al mi tre pruda: li informis min, ke estas verboten inviti aliajn homojn en mian ĉambron. Nu, tiu malpermeso en ĝuste tiu tempo ne tre ĝenis min, sed iom mi miris, ke la severmora regulo, pensiga pri la stalina tempo, ekzistas. Poste mi komprenis: ne mi rajtis inviti, sed Igor jes.

Igor montris sin tre amikema, kaj sxatis pruvi al mi sian parolkapablon. Iun tagon dum la unua semajno li venis al mia cxambro vespere kaj donacis al mi glason da vodko: ni trinkis je nia amikeco. Kial ne? Li babilis gaje en la germana, suverene ignorante gramatikajn regulojn, sed kompreni lin estis tre facile. Li palpebrumis kaj demandis, kiel viro al viro, ĉu mi havas virinon en la urbo. Mi ridete respondis, ke ankoraux ne. “Libe fraind, — mia nova amiko promesis, — baldaux ni solvos tiun problemon!”

Sed unue estigxis alia problemo: kiel lavi kaj gladi miajn vestojn. Mi devis instrui cxiutage al multaj dekoj da lernantoj, ĉefe inoj, kaj ne volis aspekti tute ĉifonula. Mi pene lavis la ĉemizojn kaj tiel plu en la dusxejo kaj tie pendigis ilin, sed gladi? La antikva metodo, zorge faldi kaj meti inter bantukoj sub la matracon, ne tre efikis. Kaj Igor la agla-okululo rimarkis la problemon. Malavare li tuj solvis ĝin: “Mi donu la vestojn al Maria, la servistino”. Volonte mi faris tion. Estis neagrabla surprizo, kiam kelkajn tagojn poste la silentema hxemie blonda servistino Maria reportis al mi la gladitajn vestojn kaj postulis sumon, kiun nur eminentaj sinjoroj en la Ora Okcidento povus dauxre pagi. Mi trovis alian solvon: unu el miaj klasaninoj, Anastazia, volonte iĝis mia vestolavantino kaj eĉ rifuzis la proponitan sumon.

Alian kuriozajxon de mia logxaranĝo cxe Igor mi komprenos nur poste. Kiam Irma, la sekretariino de la loka Esperanto-grupo, venis doni al Igor la lupagon por mia ĉambro, li tuj fuĝis el sia oficejo kaj sxajnigis, ke li ne vidis ŝin veni. Sxi devis meti la monon, en senteksta brunpapera saketo, en tirkeston de lia tablo, kaj tuj foriri, kvazaux ŝi ne estus vidinta Igor; kaj Igor kaj Irma devis eviti, ke la proksimume blonda servistino Maria vidu la strangan negocon. Kial la teatraĵo? Nu, la Esperanto-grupo ne estis fabele riĉa, kaj ĝi volonte pagis duonon de la normala luprezo: kompense, Igor tute ne registris la fakton, ke mi loĝas tie, kaj li ne devis transdoni al la ŝtato la pagon — fakte la mistera mono en la brunpapera sako, kiun li “hazarde” trovos poste, iris rekte en lian poŝon. Kaj Maria ne rajtis scii: ŝi, la silentema servistino, estis fakte lia edzino, kaj li volis, ke liaj kromenspezoj restu ekster ŝia scio. Aliflanke li sciis pri ĉiu dolaro, kiun ŝi enspezis, ekzemple per eksterdeĵora gladado.

Igor neniam parolis sencele, ecx kiam li sxajnis nur babileti. Miaj respondoj pri mia “situacio kiel viro” igis lin konkludi, ke bona negoco eblos. Iun vesperon, kiam mi revenis postlecione al la ĉambro, mi trovis slipon sur mia lito: Libe fraind, komen zi cimer 42. Se vi ne plene aprecas la belajxojn de la germana lingvo, sciu simple, ke Igor invitis min al ĉambro 42, sen plua klarigo.

Scivole, mi trovis, en obskura angulo, la enirejon al cxambro 42. Mi frapis, kaj Igor tuj largxe malfermis por bonvenigi sian fraind. La ĉambro tute malsimilis ĉiun alian en nia alimaniere sobra kaj iom malgaja apartamentaro. Cxambro 42 estis evidente hedonista paradizo en la iama glora epoko: estis bone stokita drinkvendeja angulo, la grandan areon ornamis multaj longaj sofoj, kiuj invitis al plenkorpa kusxado. Kaj sur du el la sofoj duonkuŝis po unu virino. Igor, evidente jam trinkinte belan porcion de vodko, rapide iris kuŝi tre proksime al la pli bela el la du virinoj. Fakte li jxetis unu brakon ĉirkaux ŝi, ŝi reciprokis, kaj klare ili du baldaux tenos sin en la plej intima maniero.

Kvazaux momente forgesinte ion, Igor cxesis palpi la bele sxvelintan mamon de sia amikino (kies nomon mi ne plu memoras) kaj turnis sin al mi. Li brake gestis, ke mi interplektu mian korpon kun tiu de la alia virino, Alma. Cxu ŝi ne estas belega, li volis scii — aiserst ŝejn? Nu, kion diru mi, denaska gxentlemano, pri la tro dika profesiulino proponata al mi? “Vidu la dikajn ŝinkojn, — instigis Igor en sia versio de la germana, — ĉu mi ne volas esti inter ili, kaj tiuj du balonoj — ĉiu viro volus satmanĝi ĉe ili!”

Kion Alma pensas pri sia eminenta sinjoro el la Ora Okcidento, mi ne povis jugxi, kaj ĝis hodiaux mi ne tre penis decxifri sxiajn pensojn. Estiĝis alte intelekta konversacio, en kiu mi estis la nodpunkto: Igor germanlingve lauxdegis la virinajn ĉarmojn de Alma, kaj Alma, en rauxka kaj kruda angla lingvo, distris min per rakontoj pri la okcidentaj sinjoroj, kiujn ŝi renkontis, ja, profesie. Mi reagis rekte nek al li nek al ŝi, sed ŝajnigis, ke la samtempaj vorttorentoj konfuzas min. Alma eĉ proponis al mi cigaredon — en filmoj la roloj estas inversaj, ĉu ne? — kaj mi laŭte tusis kaj batis mian bruston por komprenigi, ke la plej eta tabakfumero sternus min. Almenaŭ pri tio Alma ridis, tre laŭte kaj en maniero, kiu ne vere pliigis ŝian laŭ mi limigitan altirpovon.

Igor ekstaris kaj venis al mi, certa, ke necesas ia stimulado de mia libido. “Fraind, — li atentigis min, — tiu cxi putino estas inter la plej bonaj en la tuta branĉo kaj (jen la dolĉigilo) sxi havas propran apartamenton, neniu gxenas ĉe ŝi”. Mi devis nur transdoni specifan sumon — li kompreneble meritis etan maklerajxon pro la perado, kaj ni viroj el la Ora Okcidento ja havas plenajn poŝojn — kaj mi ĝuos nokton da ekstazo.

Freund Igor, — mi respondis, pedante prononcante normgermane, — mi elkore dankas pro via bonkora servemo, kaj mi certas, ke vi mem tre gxuos la vesperon (mi ne demandis, cxu edzino Maria eksterdejxore gladas), sed mi jam aranĝis renkonti belan junulinon antaux kinejo je la oka kaj duono”. Mi fuĝis, konsciante, ke mi mizere detruis ilian bildon de la voluptemo kaj elspezemo de sinjoroj el mia mondoparto.

Tiu fiasko — mi ne scias, kiel Igor financis la viziton de Alma — ne tuj igis lin rezigni pri mi. Eble li estis tro ebria tiun vesperon por tute kompreni, kiel magran sulkon li provas plugi. Eble li ne sciis, ke nomadaj instruistoj de Esperanto ne cxiam havas posxojn plenajn je mono. Cxiukaze en postaj tagoj li flustris al mi pri pli belaj virinoj, kiujn li povus venigi. Kion fari?

La postan vesperon Anastazia vizitis min, tute senhonte. Mi ecx same senhonte prezentis sxin al Igor kaj diris germane, ke tiu ĉi belulino — ŝi ja estas bela — plene kontentigas mian voluptemon. Estus interese scii, kion Anastazia dirintus, se ŝi konus la germanan lingvon…

Junaj baltoj nun apenaux scias ion ajn pri la lukto de siaj gepatroj. Estas kvazaux la tuta glora soveta epoko estus forblovita de la ventoj. Nostalgio, ho ve! Sed Igor, kiu dum jardekoj estas la managxero de tiu sama apartamentaro, pruvis al mi, ke ne cxiuj belaj tradicioj el tiuj prilamentataj tagoj malaperis.

in: esperanto

Spenser Truex

Contact
hacker emblem
| |